Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Senpagaj amorfavoroj

8 views
Skip to first unread message

Ecott Martin

unread,
Mar 23, 2001, 4:27:31 AM3/23/01
to


Jen esperantisto vekigxinte iun matenon rimarkas, ke edzino lia plenigas
valizon.

"Kien diable vi iras?" li demandas.

"Sciu, dum jaroj mi provizis vin je senpagaj amorfavoroj, karulo," sxi
respondis. "Kaj mi jxus eksciis, ke en Las Vegas oni pagas por tiaj po 200
dolarojn."

La edzo eksaltis el la lito kaj komencis ankaux li plenigi valizon.

"Kien iras vi?" sxi demandas.

"Mi tre scivolas, kiel diable vi vivpovas per po 400 dolaroj jare!"

Zmicier Lapcionak

unread,
Mar 23, 2001, 6:21:19 AM3/23/01
to
"Ecott Martin" skribis:

> Jen esperantisto vekigxinte iun matenon rimarkas, ke edzino lia plenigas

...


> "Mi tre scivolas, kiel diable vi vivpovas per po 400 dolaroj jare!"

En Sovetio estis iam tia historio:

Edzino reveninte el ferioj diras al la edzo:
- Mi adultis dum la vojaĝo kaj enspezis 200 eŭrojn.
La edzo kun malestimo:
- Mi ne donus kontraŭ vi eĉ 10 eŭrojn.
Ŝi fiere:
- Tamen mi ja ne prenis pli ol tiom.


-- Zmitro
Deziri komenci labori — tio estas diagnozo.

corobu mireille

unread,
Mar 23, 2001, 5:30:08 AM3/23/01
to

"Ecott Martin" <ec...@ebu.ch> a ecrit dans le message news:
1CCE162E81B2D211B757...@gnvasmile.ebu.ch...
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Bonege! mi konservas en dosiero nomata "humuro", esperante ricevi
aliajn tiel bonaj.
Mi ofte miras de la fakto ke la viroj havas pli da humuro ol la
virinoj.
Mireille

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 23, 2001, 6:52:55 AM3/23/01
to
Zmicier Lapcionak <Zm...@tut.by>:

> En Sovetio estis iam tia historio:
>
> Edzino reveninte el ferioj diras al la edzo:
> - Mi adultis dum la vojaĝo kaj enspezis 200 eŭrojn.
> La edzo kun malestimo:
> - Mi ne donus kontraŭ vi eĉ 10 eŭrojn.
> Ŝi fiere:
> - Tamen mi ja ne prenis pli ol tiom.

Ĉu principe la sama rakonto kiel la edzino, kiu anoncas al sia edzo,
post kiam ri devis prostitui sin dum unu vespero por savi ilin ambaŭ
el bankroto, ke ri perlaboris 200 eŭrojn kaj 50 cendojn? "Kiu avarulo
donis la 50 cendojn?" demandas la edziĉo. "Ĉiu", respondas la edzino.

Edmundo

Onagre-Enotero

unread,
Mar 24, 2001, 7:30:01 AM3/24/01
to
LeFri, 23 Mar 2001 11:30:08 +0100, "corobu mireille" <cor...@hotmail.com> a
écrit:

>Mi ofte miras de la fakto ke la viroj havas pli da humuro ol la
>virinoj.
>Mireille

Nu.
Provu tiun anekdoton:
Jen esperantistino vekigxinte iun matenon rimarkas, ke edzo ţia plenigas
valizon.
"Kien diable vi iras?" ţi demandas.
"Sciu, dum jaroj mi provizis vin je senpagaj amorfavoroj, karulino," li
respondis. "Kaj mi Ľus eksciis, ke en Las Vegas oni pagas por tiaj po 200
dolarojn."
La edzino eksaltis el la lito kaj komencis ankaý li plenigi valizon.
"Kien iras vi?" li demandas.


"Mi tre scivolas, kiel diable vi vivpovas per po 400 dolaroj jare!"

*************************
Ću ři funkcias? Ne.

Mi preferas tiun ći:

Rićulo malkovras esperanton. Li lernas řin, kaj, ćar li havas 15 jaran
filinon, li provizas ţin per privata instruisto de esperanto.
En la printempo, li aliřas al U.K kaj aliřigas la filinon al I.J.K.
Post la kongresoj, li demandas al la filino:" Ću la I.J.K plaćis al vi?"
"Oh jes, paćo, tre multe. Cetere, mi multe dancis la "Bambon", kaj finfine
perdis la vigineco"

(iru malsupren)

Kaj la patro:
"Oh, ve! Tiom da mono elspezita, kaj vi eć ne kapables uzi la akuzativon!"
*********************************
Bone. Tiun ći anekdoton rakontis iu de U.E.A en restoracio, post la U.K de
Montpeliero. Fakte, mi iomete ţanřis řin: en la originalo nur la filino
iris al la U.K, sen la patro, sed mi opinias, ke ne estas logike, se la
patro ne iras al la U.K (li estas entuziasma pri esperanto, ću ne?), kaj mi
opinias ankaý ke U.K ne estas tiom favora al forigo de vigineco, ol I.J.K.
;-)
*********************************

Ni revenu al via aserto, ke inoj havas malpli da humuro ol la viroj...
Kion vi opinius, se Judo dirus: "Mi miras, de la fakto ke la judoj havas
malpli da humuro ol la aliaj homoj" (Se vi estas franca, eble vi memoras
pri la faţista Le Pen, ţercinte kun "Durafour crématoire")
Ćar la anekdotoj estas respeguliřo de la realeco, kompreneble, en socio kie
oni supozas, ke inoj estas meze stultaj homoj, ne tre interesitaj pri
amoro, la anekdotoj montros tion.
Por multaj virhomoj, la inoj valoras nur, kiam ili servas la dezirojn de
siaj posedantoj.
Kompreneble, la edzoj "rajtas" profiti de la favoroj de iliaj edzinoj. Eble
ili ne scias taýge karesi ilin, eble ili řuas tro rapide, sed la inoj tamen
devas obei.
La edzinoj devas deziri la edzojn, sed nur ili.
Unuflanke, la inoj respektindaj, kiuj ne havas dezirojn (aý bone
kontrolataj), aliflanke la putinoj... Foje ino povas transformiři de iu al
alia. Nur pro monavido, kompreneble.

Nur tion montras la anekdoto de Martin Ecott.
Sed tamen, tio ne veras.
Ćar tiam, kial multaj socioj (ekz tiun de talibanoj) tiel akurate provas
kontroli la inan seksumadon?
La libera ino estas tre danřera por la fiero de viro. Ćar se oni agnoskas,
ke ţi kapablas deziri, eble ţi ćesos deziri, aý deziros plurdirekten?

Mi petas, Konkordo, ne legu tion, ćar vi provus eki tute senutilan
diskutadon kun pekema libera ulino.

Mi finiřos tiun ći mesařon, per ekzemplo de ina humuro.
Antaý multaj jaroj, Ana Brenan (Ana Lowenstein) skribis enkondukon por la
kasedo "Per nia nura vol'".
Vi povas legi řin je:
http://perso.wanadoo.fr/enotero/brenan.htm

Fartu bone, kaj amoru plezure.
En la franca, "Onagre" havas tri signifojn:
"enotero", "Onagro", kaj "balisto"
===================================
http://perso.wanadoo.fr/enotero/
===================================

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 24, 2001, 9:53:40 AM3/24/01
to
Onagre-Enotero <dominique.forig...@libertysurf.fr>:

> La libera ino estas tre danøera por la fiero de viro. Æar se oni agnoskas,
> ke þi kapablas deziri, eble þi æesos deziri, aý deziros plurdirekten?

Iam oni tre timis sendependajn inojn: ĝuste tiujn oni nomis
sorĉistinoj. Sed mi ne scias, ĉu multe rolis "fiero" aŭ "deziro". Kaj
mi pensas, ke tiu vidpunkto ne plu multe ekzistas.

Cetere, oni ne devas agi laŭ siaj deziroj. Ankaŭ por iĉoj ekzistas la
ideo, ke pli valoras fari sian devon ol plenumi siajn dezirojn.

Edmundo

Donald J. HARLOW

unread,
Mar 24, 2001, 10:17:27 AM3/24/01
to
Je 12:30 PM 3/24/01 +0000, Dominique COUTURIER skribis

>Mi preferas tiun ći:
>
>Rićulo malkovras esperanton. Li lernas řin, kaj, ćar li havas 15 jaran
>filinon, li provizas ţin per privata instruisto de esperanto.
>En la printempo, li aliřas al U.K kaj aliřigas la filinon al I.J.K.
>Post la kongresoj, li demandas al la filino:" Ću la I.J.K plaćis al vi?"
>"Oh jes, paćo, tre multe. Cetere, mi multe dancis la "Bambon", kaj finfine
>perdis la vigineco"
>
>(iru malsupren)
>
>Kaj la patro:
>"Oh, ve! Tiom da mono elspezita, kaj vi eć ne kapables uzi la akuzativon!"
>*********************************
>Bone. Tiun ći anekdoton rakontis iu de U.E.A en restoracio, post la U.K de
>Montpeliero. Fakte, mi iomete ţanřis řin: en la originalo nur la filino
>iris al la U.K, sen la patro, sed mi opinias, ke ne estas logike, se la
>patro ne iras al la U.K (li estas entuziasma pri esperanto, ću ne?), kaj mi
>opinias ankaý ke U.K ne estas tiom favora al forigo de vigineco, ol I.J.K.
>;-)

Fakte, la originalon de tiu bela anekdoto (kiun mi mem citis ne nur unu
fojon) vi trovos en la libro "Kruko kaj Baniko el Bervalo", kiu estas
plenţtopitaj de tiaj anekdotoj (kiuj cetere favoras ne nur virojn). Dankon
al Jurij FINKEL, ke oni povas nun legi la libron surrete će

http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/UTF8/index.html

(En la originalo, la filino iris ne al UK, sed la Kastelo Gresillon, por
perfektigi sian lingvoscion.)


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Branćetoj nudaj
Antaý ćiel' lazura
Lunon aĽuras.

Se vi serćas...
Novelojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
Poemojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
Recenzojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/

Onagre-Enotero

unread,
Mar 24, 2001, 12:46:42 PM3/24/01
to
Le24 Mar 2001 06:53:40 -0800, edm...@r-a-n-o.org (Edmund GRIMLEY EVANS) a
écrit:
>Cetere, oni ne devas agi laŭ siaj deziroj. Ankaŭ por iĉoj ekzistas la

>ideo, ke pli valoras fari sian devon ol plenumi siajn dezirojn.
>Edmundo

Estimata Edmundo,

Laý mi, la eraro estas kredi, ke agi laý siaj deziroj nepre iras kontraý
plenumo de "devo". Ne maloftas, ke "deziro" kaj "devo" kongruas.
Ekzemple: mi tre ţatas mian profesion, kaj mi tre deziras efike instrui.
Mi ne deziras nek bati, nek mortigi neniun. Mi ne deziras forţteli ion de
iu. Mi řojas, kiam mi povas helpi iun...
Mi ja konsentas, ke homoj nepre devas kontroli siajn dezirojn por esti
civilizaj.
Mi konsentas, ke ne ćiujn dezirojn oni povas, kaj devas plenumi. Cetere, ne
eblus. Tamen, estas hierarkio en la diverspecaj deziroj. Kaj hierarkio en
"devoj"...

Se seksaj rilatoj fariřas "devo", do ili perdas sian signifon. Mi tute ne
ţatus, ke mia edzo seksumus kun mi precipe pro "devo"! ;-))
Sed se li havas amaferon, kaj revenas al mi pli amema, kion mi perdis?
Nenion!
Kaj mi supozas, ke estas multe da viroj, kiuj ţatus, ke sia edzino opiniu
sammaniere.

La tabuoj pri seksumado, en la kutima okcidenta familio, fontas plejparte
el la iama "neceso", por la viroj, certiři ke la idoj ne estas idoj de
alia viro.
¬aluzo estas posedemo, deziro estri, timo "perdi" la alian, timo pri
"komparo".
Tamen la organizado de seksaj aferoj ne estas universala.
Ekzistas, en fora regiono de Ćinio, socio kie la ino komplete estras sian
familion . Ţi akceptas vizitojn de viroj, sed nur nokte. Neniu viro rajtas
oficiale diri, ke li estas la "edzo" de iu virino kaj la patro de ţiaj
idoj...

De pli ol 20 jaroj, oni povas kontroli naskon de idoj.
Do?
La kialoj por konservi la samajn tabuojn estas ćefe la kutimoj, la
religioj, la timoj, kaj ega hipokriteco (vidu anekdoton malsupre).
Tamen, la ideoj pri libereco de amoro aperis antaý pli ol 20 jaroj (tiam mi
junis), sed veras, ke nun oni iras alidirekten, oni revenas al pli da
pudorafektemo.
Mi konscias, ke dirante kion mi diras, nun mi estas ege provokema... ;-)
Sed se iu viro dirus same, estus iom malpli skandale, ću ne?
Vi ja scias, ke seksa fideleco de la inoj pli "gravas" ol tiu de la
viroj...

Seksajn aferojn la socio devas nepre kontroli. Libero estas danřera.
Krome, la homoj, kiuj ne "rajtas" plenumi parton de siaj seksaj deziroj,
serćas kompenson. Ili transmetas al alia konduto, ekzemple aćetado de
varoj. Ni estas en socio en kiu aćeti tre gravas, ću ne? Eble, se la
homoj pli libere (aý pli bone) seksumus, ili aćetus malpli?
Ću vi ne scias, ke grandega aktiveco de la interreto, estas disvendo kaj
aćeto de seksaj varoj (bildoj, rendevuoj ktp...)?
Malpliigu prostituadon per forigo de kelkaj tabuoj, vi elprenos de la
mafioj grandan parton de řiaj enspezoj. Eble tio efikus ankaý pri uzado
kaj disvendado de drogoj (ću: "toksikoj"?).
Kompreneble, mi ne estas naiveca! Mi ja scias, ke la aferoj ne estas tiel
simplaj (mi ankaý ne kredas ke řenerala uzado de esperanto forigus la
militojn kaj perfortemon!). Tamen influeto certe povus esti...

Nu, plia ţerca anekdoto:

"Laý enketo,
90% de la viroj sin masturbas, kaj 10% mensogas
20% de la virinoj sin masturbas, kaj ve! 80% ne mensogas"

Onagre-Enotero

unread,
Mar 24, 2001, 12:58:51 PM3/24/01
to
Le24 Mar 2001 07:17:27 -0800, d...@donh.vip.best.com ("Donald J. HARLOW") a
écrit:

>http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/UTF8/index.html

Dankon pro la informo

>(En la originalo, la filino iris ne al UK, sed la Kastelo Gresillon, por
>perfektigi sian lingvoscion.)

Do, la anekdoto estas sufiće malnova, ću ne? ;-)

corobu mireille

unread,
Mar 24, 2001, 2:03:08 PM3/24/01
to
Kara Dominique ( ne konfuzu kun Dominik)
vere mi pensas ke la viroj havas pli da humuro ol la virinoj. Mi
konstatis tion sed kompreneble en tia aserto oni devas pensi
STATISTIKE: ekzistas viroj kiuj havas malpi da humuro ol multaj
virinoj kaj virinoj kiuj havas pli da humuro ol multaj viroj.
Aliajn, certe interesajn, temojn vi malkovris en via longa mesago
sed mi deziras diskuti, nek publike nek private pri tiuj.
Amikecojn de Mireille.


Pierre Levy

unread,
Mar 26, 2001, 10:42:48 AM3/26/01
to levy...@worldnet.net

Tio okazis en alia jarcento, dum unu el la gloraj malvenkoj de
unu el la plej grandaj okcidenteuropaj nacioj.

Alvenas du junulinoj kurante. Sufokitaj de la kuro kaj
panikitaj ili krias:

"Avino! - hhhhhhhh - Avino! - hhhhhhhhhh - la prusoj kaj la
kozakoj alvenas! - hhhhhhhhhh - kaj oni - hhhhhhhhh - diras ke
- hhhhhhhhh - ili perfortas - hhhhhhh - chiujn virinojn - hhhhhhhhhh -
urghe necesas forkuri!"

Respondas Avino, brave kaj digne:

"Nu, do, nepinoj, forkuru, urghu vin forkuri. Mi restas hejme
por gardi la domon."

Amike,
Petro.


0 new messages