Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Fwd: Hontu Clinton! Cxesigu la agreson!

5 views
Skip to first unread message

Marko Rauhamaa

unread,
Dec 17, 1998, 3:00:00 AM12/17/98
to
esper...@aol.comnospam (Esperanto9):

> La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj,

Mi ne kredas al punado, ĉu de infanoj ĉu de krimintoj ĉu ne nacioj.

Mi esperas, ke Usono celas al io pli profunda ol prahoma punado.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko.r...@iki.fi http://www.iki.fi/pacujo/
Suomenkielinen esperantokurssi http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/kurssi/
Free Esperanto Course http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/course/

nikst

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
Karaj geamikoj!

Hieraw la tuta mondo konvinkigxis pluan fojon pri agresemo
de Usona kapitalismo, kiam Klinton ordonis ataki per raketoj
Irakon kaj tie mortis ordinaraj civitanoj.

Dum lastaj jaroj Usono sxovas sian malpuran nazon en cxiujn
skandalajn aferojn de la mondo kaj asertas, ke tio rilatas al
Sekureco de Usono.Impertinenteco de Klinton superas cxiujn
limojn de sagxeco!. Gxuste en decembro, kiam la tuta mondo
festas 50-an Datrevenon de Homaj Rajtoj, la prezidento de Usono
kracis al la UNO-organizo kaj malbridis militon kontraw araboj.
Por sxirmi siajn malpurajn ligojn kun Levinski li mortigas ordinarajn
homojn.
Hontu Clinton! Cxesigu la agreson!

Mi postulas ke lin jugxu la Internacia Tribunalo!
Tiaj "homoj" ne rajtas gvidi sian landon!
Klinton - for de la posteno de prezidento de Usono!

Vladimir Bespalov, prezidanto de Rusia KEK
(Kolektivo Esperantista Komunista)


Esperanto9

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
>>
Mi postulas ke lin jugxu la Internacia Tribunalo!
Tiaj "homoj" ne rajtas gvidi sian landon!
Klinton - for de la posteno de prezidento de Usono!
>>

Mi vocxdonis por li du fojojn ('92, '96), kaj mi povas diri ke li tute kapablas
"gvidi" Usono. La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj, kaj venis
NE sen averto... Ni pretis ataki antaux monaton. Saddam mem endangxerigis siajn
samlandajn civitanojn (kaj cxu li vere emas protekti siajn samlandanojn? La
kurdojn ekzemple?).

Homoj neusonaj konstatu ke nia lando ne estas en kriza situacio. Kvankam unu
cxambro de nia kongreso (parlamento) pretas fari akuzon, la sama cxambro
subtenas la Prezidenton je eksterlandaj agadoj.

Usonan sekurecon oni minacas ne nur ene de niaj landlimoj... la Najrobianoj kaj
Daressalamanoj povas atesti tiun fakton.


Esperanto-Naux

Yves Bellefeuille

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
ni...@glasnet.ru (nikst) afishis (sed fakte Vladimir Bespalov skribis,
shajne):

> Hieraw la tuta mondo konvinkigxis pluan fojon pri agresemo
> de Usona kapitalismo, kiam Klinton ordonis ataki per raketoj
> Irakon kaj tie mortis ordinaraj civitanoj.

Rusio certe reagis vigle kontrau tiu atako -- ghi revenigis sian
ambasadoron al Usono, kaj la rusaj prezidanto, chef-ministro, ministro
pri eksteraj aferoj kaj parlemento chiuj kondamnis ghin.

Estos interese vidi kion faros la aliaj konstantaj membroj de la
Konsilio pri Sekureco de UNO.

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>
Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Maintainer, Esperanto FAQ: http://www.esperanto.net/veb/faq.html

Yury Finkel

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
Esperanto9:

>>Mi postulas ke lin jugxu la Internacia Tribunalo!
>>Tiaj "homoj" ne rajtas gvidi sian landon!
>>Klinton - for de la posteno de prezidento de Usono!
>
>Mi vocxdonis por li du fojojn ('92, '96), kaj mi povas diri ke li tute
>kapablas "gvidi" Usono.

Laŭ mi, temas ne pri Klintono persone (laŭ mia impreso, sufiĉe bona
prezidento). Ja en Usono, kiel mi scias, eĉ liaj politikaj kontraŭuloj
(respublikanoj) plene subtenas la militagadon kontraŭ Irako.

Temas pri usona socio entute kaj usona ŝtato entute. Usono jam opinias, ke
ĝi nun iĝis plenrajta mastro de la tuta mondo kaj rajtas puni kiun ĝi
deziras. Al mi tute ne plaĉas la iraka prezidento (li evidente estas fiulo),
sed ĉu Usono havas rajton tiel krude miksi sin en aferojn de aliaj landoj?

>La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj, kaj venis
>NE sen averto... Ni pretis ataki antaux monaton.

Sed ĉu tiaj aferoj entute solveblas per militaj atakoj? Rusia sperto pri
Ĉeĉenio pruvas, ke ne.

>Saddam mem endangxerigis siajn samlandajn civitanojn (kaj cxu li vere emas
>protekti siajn samlandanojn? La kurdojn ekzemple?).

Sed ĉu pro la milito suferas Saddam mem? Al mi ŝajnas, ke multe pli suferas
la iraka popolo.

Kaj cetere, per militaj agoj Usono nur ardigas malamegon de la iraka popolo
kontraŭ si.

Ŝajnas al mi, ke Irako estas Ĉeĉenio de Usono, tamen kun eta, sed plej grava
diferenco - ĝi neniam estis parto de Usono...

>Homoj neusonaj konstatu ke nia lando ne estas en kriza situacio. Kvankam
>unu cxambro de nia kongreso (parlamento) pretas fari akuzon, la sama
>cxambro subtenas la Prezidenton je eksterlandaj agadoj.

Jen ĝuste pri tio mi parolas. Ne Klintono, sed tuta Usono iĝis jam danĝera
por la tuta mondo.

>Usonan sekurecon oni minacas ne nur ene de niaj landlimoj... la
>Najrobianoj kaj Daressalamanoj povas atesti tiun fakton.

Ŝajne la tuta mondo minacas la usonan sekurecon...

--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru

Michiel Meeuwissen

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
ni...@glasnet.ru (nikst) skribis

> Por sxirmi siajn malpurajn ligojn kun Levinski li mortigas ordinarajn
> homojn.
> Hontu Clinton! Cxesigu la agreson!
>

> Mi postulas ke lin jugxu la Internacia Tribunalo!
> Tiaj "homoj" ne rajtas gvidi sian landon!


Mi tute konsentas ke eblas malaprobi la usonan atakon kontraux Irako. Sed
ankaux tute eblas ke Clinton ja estas nur bonvola kaj vere trovas ke li faras
nur bonon. Mi opinias ke ne bone estas sugesti ke li nur faris por sxirmi
siajn malpurajn ligojn. Jam suficxe ridinde estas ke li entute havus tiun
neceson.

Kaj sugesto ke li ne estas homo estas ecx pli kontrauxdirenda. Krome ja rajtas
li gvidi sian landon, cxar li estis demokratie elektita.

Mi ne apogas la atakon sed sxatus auxdi nur argumentojn.

Michiel

th...@my-dejanews.com

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
In article <m0zqrQY...@mail.glas.apc.org>,
<ni...@glasnet.ru> wrote:
> Karaj geamikoj!

>
> Hieraw la tuta mondo konvinkigxis pluan fojon pri agresemo
> de Usona kapitalismo,

Kapitalismo? Interesan vidpunkton vi havas. Estas la acxa kapitalismo kiu
agresas - kaj ne la lando mem. Iuokaze io el tiu honto apartenas ankaux al
Saddam Husain -- aux cxu usonmalama komunisto ne povas vidi tion?

Tomaso
"Sr-o Surstrato" el Usono

-----------== Posted via Deja News, The Discussion Network ==----------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Discuss, or Start Your Own

kl...@infotrans.or.jp

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
In article <75csss$7a8$1...@news-1.news.gte.net>,
Marko Rauhamaa <ma...@calnet28-100.gtecablemodem.com> wrote:
> esper...@aol.comnospam (Esperanto9):

>
> > La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj,
>
> Mi ne kredas al punado, ću de infanoj ću de krimintoj ću ne nacioj.

>
> Mi esperas, ke Usono celas al io pli profunda ol prahoma punado.
>
> Marko

Jen malofta opinio. Mi scivolas pri viaj alternativoj. Kiel vi traktus,
ekzemple, la murdiston de 50 homoj, kiun oni kaptis lastatempe en Rusio.

Chu vi ne punus?

Klivo

Jens S. Larsen

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
Skribis Yury Finkel al Esperanto9:

> Laý mi, temas ne pri Klintono persone (laý mia impreso, sufiće
> bona prezidento). Ja en Usono, kiel mi scias, eć liaj
> politikaj kontraýuloj (respublikanoj) plene subtenas la
> militagadon kontraý Irako.

Jam ne plene. Nun ankaux ili komencas diri ke li tiel agas por
forgesigi la Levinski-aferon.

> Temas pri usona socio entute kaj usona ţtato entute. Usono jam
> opinias, ke ři nun iřis plenrajta mastro de la tuta mondo kaj
> rajtas puni kiun ři deziras. Al mi tute ne plaćas la iraka
> prezidento (li evidente estas fiulo), sed ću Usono havas


> rajton tiel krude miksi sin en aferojn de aliaj landoj?

La argumento estas, ke la Unuigxintaj Nacioj ne estas suficxe forta
por protekti la tutmondajn interesojn, kaj sekve la armee plej fortaj
membrosxtatoj devas, se necese, protekti ilin sen efektiva aprobo fare
de UN mem. Ne forgesu ke okazas ankaux multe da armeaj UN-intervenoj,
aprobitaj de ambaux konfliktantoj, kaj tiel sukcesaj. Cetere, cxu ne
okazas sukcesaj kaj aprobindaj intervenoj de Rusaj trupoj en iuj
centrAziaj eksSovetaj landoj?


> > La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj,

> > kaj venis NE sen averto... Ni pretis ataki antaux
> > monaton.

> Sed ću tiaj aferoj entute solveblas per militaj atakoj? Rusia
> sperto pri Ćećenio pruvas, ke ne.

Estas pluraj gravaj diferencoj: la malamiko havas suverenan sxtaton,
regas gxin senbrida tirano, kaj la celo de la milito estas difinita de
instanco komuna al la du flankoj.


> > Saddam mem endangxerigis siajn samlandajn civitanojn
> > (kaj cxu li vere emas protekti siajn samlandanojn? La
> > kurdojn ekzemple?).

> Sed ću pro la milito suferas Saddam mem? Al mi ţajnas, ke


> multe pli suferas la iraka popolo.

Cxu estas sxtatestra rajto suferigi sian popolon? La Usona armeo
punas la Irakan popolon, cxar gxi konsentas esti regata de tirano kiu
cetere pretis suferigi ne nur sian popolon. Tio koincidas kun la
internaciaj interesoj.

> Kaj cetere, per militaj agoj Usono nur ardigas malamegon de la

> iraka popolo kontraý si.

Punado gxenerale estas evitinda. Sed se oni ne vidis aliajn eblojn,
do oni ne vidis ilin.

> Ţajnas al mi, ke Irako estas Ćećenio de Usono, tamen kun eta,
> sed plej grava diferenco - ři neniam estis parto de Usono...

Tio argumentas por la interveno, ne kontraux. Estas pli kredinde ke
necesos militi kontraux fremda lando ol kontraux propra landoparto.


> > Homoj neusonaj konstatu ke nia lando ne estas en kriza
> > situacio. Kvankam unu cxambro de nia kongreso
> > (parlamento) pretas fari akuzon, la sama cxambro
> > subtenas la Prezidenton je eksterlandaj agadoj.

> Jen řuste pri tio mi parolas. Ne Klintono, sed tuta Usono iřis
> jam danřera por la tuta mondo.

Cxiu lando dangxeras al la mondo nur tiom kiom gxiaj naciaj interesoj
malkonformas al la mondaj.


> > Usonan sekurecon oni minacas ne nur ene de niaj
> > landlimoj... la Najrobianoj kaj Daressalamanoj povas
> > atesti tiun fakton.

> Ţajne la tuta mondo minacas la usonan sekurecon...

Ne, inverse estas, la Usona sekureco minacas la tutan mondon.

--
Jens S. Larsen

Yury Finkel

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
Jens S. Larsen:

>La argumento estas, ke la Unuigxintaj Nacioj ne estas suficxe forta
>por protekti la tutmondajn interesojn, kaj sekve la armee plej fortaj
>membrosxtatoj devas, se necese, protekti ilin sen efektiva aprobo fare
>de UN mem. Ne forgesu ke okazas ankaux multe da armeaj UN-intervenoj,
>aprobitaj de ambaux konfliktantoj, kaj tiel sukcesaj. Cetere, cxu ne
>okazas sukcesaj kaj aprobindaj intervenoj de Rusaj trupoj en iuj
>centrAziaj eksSovetaj landoj?

Jes, sed ili estas farataj laŭ konsento de la registaroj de tiuj landoj.

>> Sed ĉu pro la milito suferas Saddam mem? Al mi ŝajnas, ke


>> multe pli suferas la iraka popolo.
>
>Cxu estas sxtatestra rajto suferigi sian popolon? La Usona armeo
>punas la Irakan popolon, cxar gxi konsentas esti regata de tirano kiu
>cetere pretis suferigi ne nur sian popolon. Tio koincidas kun la
>internaciaj interesoj.

Ĉu ne necesas antaŭe demandi la irakan popolon mem? Verŝajne ĝi ne opinias
Saddamon tirano. Ja tiaj nocioj tre diferencas depende de la kulturo.
Sed nun okazas, kvazaŭ Usono diras: "Mi pli bone scias, kio estas bona por
vi".

>> Ŝajnas al mi, ke Irako estas Ĉeĉenio de Usono, tamen kun eta,
>> sed plej grava diferenco - ĝi neniam estis parto de Usono...


>
>Tio argumentas por la interveno, ne kontraux. Estas pli kredinde ke
>necesos militi kontraux fremda lando ol kontraux propra landoparto.

Laŭ mi, estas tute male. Ŝtato rajtas instali sian ordon interne de propra
lando; tamen ĉu ĝi rajtas altrudi sian ordon al _aliaj_ landoj?

>> Jen ĝuste pri tio mi parolas. Ne Klintono, sed tuta Usono iĝis
>> jam danĝera por la tuta mondo.


>
>Cxiu lando dangxeras al la mondo nur tiom kiom gxiaj naciaj interesoj
>malkonformas al la mondaj.

Mi dubas, ke ĉi-tempe ekzistas _la_ mondaj interesoj (krom eble ekologio).

>> Ŝajne la tuta mondo minacas la usonan sekurecon...


>
>Ne, inverse estas, la Usona sekureco minacas la tutan mondon.

Nu, kun tio mi kunsentas :)

Sebastian Hartwig

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
th...@my-dejanews.com schrieb in Nachricht
<75dil7$omk$1...@nnrp1.dejanews.com>...

>In article <m0zqrQY...@mail.glas.apc.org>,
> <ni...@glasnet.ru> wrote:
>> Karaj geamikoj!
>>
>> Hieraw la tuta mondo konvinkigxis pluan fojon pri agresemo
>> de Usona kapitalismo,
>
>Kapitalismo? Interesan vidpunkton vi havas. Estas la acxa kapitalismo kiu
>agresas - kaj ne la lando mem.

kompreneble ne estas la lando mem, kiu agresas. estas la soldatoj kiuj
agresas, agantaj ordone de la politikaj gvidantoj, kies plej alta en usono
estas s-ro clinton.

sed kiuj potencoj instigis s-ron clinton k la reston de la bando al tiu
ordono? ĉu vi opinias, ke sole la intenco, defendi la "homajn rajtojn", kies
50jaran deklartagon ni nun festas?

ne nur la politikaj gvidantoj de irako kontraŭis uno-decidojn. tion ankaŭ
faras usono. aŭ israelio. tamen estus groteske imagi, ke usonaj soldatoj
marŝus kontraŭ israelio. sed ke la obstina neplenumo de uno-decidoj fare de
israelio eĉ tute ne ĝenas la amikajn rilatojn inter ambaŭ ŝtatoj, farsigas
la pretekstojn de la usona gvidantaro.

se la usona politika elito ne defendas la homajn rajtojn en irako, oni sin
kompreneble povas demandi, kion ili anstataŭe defendas. ĉu eble kapitalajn
interesojn? ĉu eble tamen tiu atako estas "kapital-isma"?

ankaŭ la rolo de la nova germana registaro estas interesa. la nunaj
federaci-registara ministro pri armeo estas ano de la verduloj k venas el la
pacisma movado. tamen li nun subtenas la atakon kontraŭ irako, subtenas la
atomarmilan opcion de la nato ktp.

--
sebastiano
http://www2.rz.hu-berlin.de/~h0444wow/

Sebastian Hartwig

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
Esperanto9 schrieb in Nachricht
<19981218000005...@ng43.aol.com>...

>La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj, kaj venis
>NE sen averto...

kial do la uno ne petis usonon pri helpo por la realigo de la ordonoj?

>Ni pretis ataki antaux monaton.

kiu estas "ni"? ĉu ankaŭ vi persone? ĉu vi persone pretis iri irakon k murdi
homojn? ne tiel fanfaronu.

>Saddam mem endangxerigis siajn
>samlandajn civitanojn

jes, kompreneble. k la judoj ja mem kulpis, ke la germanoj gasmasakris,
mortpafaĉis, fimalsatmortigis ilin. kial ili ne elmigris antaŭe? la atakoj
_ne_ venis sen averto...

--
sebastiano
http://www2.rz.hu-berlin.de/~h0444wow/

Serguey Nossov

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
Klivo skribis la 18-an decembron:

>Jen malofta opinio. Mi scivolas pri viaj alternativoj. Kiel vi traktus,
>ekzemple, la murdiston de 50 homoj, kiun oni kaptis lastatempe en Rusio.


I.a., en Ukrainio...
Diable, kiam oni parolas pri iu fiacho, chiam ghi devu okazi en Rusio!

>Chu vi ne punus?
>
>Klivo


Serghio


Esperanto9

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
>>
>La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj, kaj venis
>NE sen averto...

kial do la uno ne petis usonon pri helpo por la realigo de la ordonoj?
>>

Cxu tiaj formalajxoj necesas? Kial Saddam elektis nun elpeli la inspektorojn?
Cxar li perceptis malforton cxe la alta estreco de Usono. Cxar Usono armee
estas la plej forta lando en la mondo, gxi respondecas agi rapide. Usono prave
kredas ke la tuta mondo aprobos.

>>
>Ni pretis ataki antaux monaton.

kiu estas "ni"? ću ankay vi persone?
>>

Ni la Unuigxintaj Sxtatoj.

>>
>Saddam mem endangxerigis siajn
>samlandajn civitanojn

jes, kompreneble. k la judoj ja mem kulpis, ke la germanoj gasmasakris,

mortpafaćis, fimalsatmortigis ilin. kial ili ne elmigris antaye? la atakoj
_ne_ venis sen averto...
>>

Kia tute maltrafa komparo! sistema mortigado de raso je unu flanko, kaj je
alia- puna atako kontraux kemio-armiloj kasxe fabrikitaj kontraux internaciaj
legxoj! Fabrikado estas suspektenda, cxar Saddam ne permesas ke inspektoroj
inspektu.

Sed: Saddam kulpas, Hitlero kulpas. Kion do vi provas diri? Hitlero
endangxerigis la tiamajn germanajn civitanojn, rilate Aliancajn atakojn
kontraux la Akso. La sama veras en Irako nun.


Esperanto-Naux

Esperanto9

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
>>
Al mi tute ne plaćas la iraka prezidento (li evidente estas fiulo),
sed ću Usono havas rajton tiel krude miksi sin en aferojn de aliaj landoj?
>>

Kiam la minaco igxas internacia, Usono ne nur rajtas, gxi devas. Somalio estas
ekzemplo de enlanda afero, en kiun Usono ne rajtis miksi sin. Irako estas
regiona minaco, kies landlimoj tusxas la limon de nia aliancano Turkio. Usono
kaj la cetero de NATO rajtas kaj devas agi, por preventi ke Irako akiru aux
fabriku kontrauxlegxajn kemi-armilojn, nepre uzotaj de fia landestro por
minaci, kaj sxajne ne por sian landon protekti.


Esperanto-Naux

da matijas ; hob gejng niamt wos

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
Iel mi povas kompreni Klindn se ankaw ne en la kazo de Levinski
^car ři ne juna bela ino estas , sed iel estas en la vira naturo
ke tre malfacila estas nei kiam ino volas .

Nun li estas edzinigita sed rompo de la edzeco ne plu estas krimo
se li povas sufiće subteni la idojn .
Kion ili faras kun li estas trege ridindega .
^Ciu mesařo skribita pri ći tiu afero kaj ćiuj frazo eldirita pri
ći tiu estas tro multa .


--------------------------------------------------------------
di wöd is a mea oone schtraund unt mia saj di wossalaichn
la mond est maro sen plařo & ni est l'akvomortanti
zemlja je more bez plaća i smo mrtvaci u vodu
a vílág 1 tenger nélkül stranda és vagyunk hallatul vízben


Wolfram Diestel

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
En la afiŝo <75dt5s$9uf$1...@lisa.rz.hu-berlin.de>
"Sebastian Hartwig" <sebastia...@rz.hu-berlin.de> skribis:

> ankaŭ la rolo de la nova germana registaro estas interesa. la nunaj
> federaci-registara ministro pri armeo estas ano de la verduloj k venas el la
> pacisma movado. tamen li nun subtenas la atakon kontraŭ irako, subtenas la
> atomarmilan opcion de la nato ktp.

Ĉu vi ne konfuzas la ministron por eksteraj rilatoj (Fischer, Gruene) kun
la ministro pri defendo (Scharping, SED)?

Volframo.

----------------
Wolfram Diestel: <die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de>
pri EJS legu: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/

Wolfram Diestel

unread,
Dec 18, 1998, 3:00:00 AM12/18/98
to
En la afiŝo <75dn3m$sab$1...@nnrp1.dejanews.com>
kl...@infotrans.or.jp skribis:

> Jen malofta opinio. Mi scivolas pri viaj alternativoj. Kiel vi traktus,
> ekzemple, la murdiston de 50 homoj, kiun oni kaptis lastatempe en Rusio.
>

> Chu vi ne punus?

Sed certe ne punus lian fratinon.

Wolfram Diestel

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
En la afiŝo <75edtm$cs$2...@korvo.wc>
wol...@korvo.WC (Wolfram Diestel) skribis:

> Ĉu vi ne konfuzas la ministron por eksteraj rilatoj (Fischer, Gruene) kun
> la ministro pri defendo (Scharping, SED)?

Same kiel mi pro alkutimiĝo fojfoje evidente konfuzas SED kaj
SPD :-(

Sergio Pokrovskij

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
>>>>> "Esperanto9" == Esperanto9 <esper...@aol.comnospam> skribis:
...
Esperanto9> Irako estas regiona minaco, kies landlimoj tusxas la
Esperanto9> limon de nia aliancano Turkio.

Kurioze, via aliancano Turkio mem ial ne partoprenas la operacion. Ial
nur la fidela satelito Britio sin sentis minacita.

Kaj tamen via aliancano Turkio ofte bombas la kurdojn, ankavx sur la
fremda teritorio de sia najbaro Irako. Usono milde riprocxas Turkion
pro tio. Ankavx Irako bombas la kurdojn (en Irako, ne en Turkio).
Usono vidas en tio suficxan kavxzon por bombi Irakon.

Ankavx Serbio bombis siajn albanojn. NATO opinias necesa bombi
Serbion. Ankavx Rusio mistraktis siajn civitanojn en Cxecxenio. La
Okcidento milde bedavxris pri la afero.

Husejno provis okupi Kuvajton, tio estis fia agreso, kaj tiam UN
sankciis tiaman militan operacion. Tio estis justa kaj gxusta. Via
aliancano Turkio okupis duonon da Cipro ... nu, Usono jam 28 jarojn
milde bedavxras pri la afero.

Iam Usono kaj Britio pretendis instrui al la mondo respekton al la
Internacia Juro ... Tre elekteman, porokazan respekton. Juron
nedistingeblan disde hipokriteco. Sxajnas, nun ili ne plu bezonas
paroli pri la Internacia Juro.

Esperanto9> Usono kaj la cetero de NATO rajtas kaj devas agi, por
Esperanto9> preventi ke Irako akiru aux fabriku kontrauxlegxajn
Esperanto9> kemi-armilojn, nepre uzotaj de fia landestro por minaci,
Esperanto9> kaj sxajne ne por sian landon protekti.

Kiu rajtigis ilin?

Kaj kie estas limoj por tia agado? Cxu morgavx NATO bombos Persion?
Cxu Hindion? Pakistanon? Cxinion?

Kiam mi estis en Izraelio, cxiuj lokanoj certigis min, ke ilia lando
jam havas nevxtronan bombon. Kaj Vanunu plu restas en prizono. Cxu
ankavx Izraelion bombos Usono?

Kian rajton havas Usono riprocxi al Husejno supozatajn armilojn, dum
Usono mem restas la sola sxtato iam ajn uzinta nuklean armilon?
Usono mem, kiu uzadis napalmon en Vjetnamio?

--
Sergio.

Sebastian Hartwig

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
Wolfram Diestel schrieb in Nachricht <75edtm$cs$2...@korvo.WC>...

>> ankaŭ la rolo de la nova germana registaro estas interesa. la nunaj
>> federaci-registara ministro pri armeo estas ano de la verduloj k venas el
la
>> pacisma movado. tamen li nun subtenas la atakon kontraŭ irako, subtenas
la
>> atomarmilan opcion de la nato ktp.
>

>Ĉu vi ne konfuzas la ministron por eksteraj rilatoj (Fischer, Gruene) kun
>la ministro pri defendo (Scharping, SED)?

jes mi intermiksis. tiaj stultajhoj rezultas, se oni multfoje shanghas la
alineon. :-( do vi anstatauu "pri armeo" per "pri ekstera politiko".

cetere, sharping ne estas membro de sed.

--
sebastiano


Sebastian Hartwig

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
Esperanto9 schrieb in Nachricht
<19981218120702...@ng-fs1.aol.com>...

>>>
>>La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj, kaj venis
>>NE sen averto...
>
>kial do la uno ne petis usonon pri helpo por la realigo de la ordonoj?
>>>
>
>Cxu tiaj formalajxoj necesas?

se vi ne estas blinda k surda, vi perceptas, ke aliaj membroj de uno, ech de
la sekureca konsilantaro, forte malaprobas la usonan agresadon. do shajne
por ili ne estas memkompreneblajho, ke usonaj trupoj atakas ie en la mondo.
en tiu kazo, decido de uno tute ne estas "formalajho".

ke vi nomas ghin "formalajho", atestas pri nekredebla aroganto. chu usono ne
devas resti enplektita en la reto de internacia politiko?

>Usono prave
>kredas ke la tuta mondo aprobos.

pardonu min, vi _estas_ blinda k surda. chu vi ne audis, ke mi ne aprobos?
chu mi lau via opinio ne estas parto de la mondo? k se por vi nur gravas
shtatestroj, chu sufichas, ke rusio ech revokis sian ambasadoron?

"la tuta mondo aprobos." de kie vi ricevis tiun malghustan imagon?

>>Saddam mem endangxerigis siajn
>>samlandajn civitanojn
>
>jes, kompreneble. k la judoj ja mem kulpis, ke la germanoj gasmasakris,
>mortpafaćis, fimalsatmortigis ilin. kial ili ne elmigris antaye? la atakoj
>_ne_ venis sen averto...
>>>
>
>Kia tute maltrafa komparo!

temas en ambau kazoj pri konscia lezo kontrau interncaiaj traktadoj. k ankau
la nazioj kredis sin pravaj. kompreneble tiu komparo ne taugas por multo
pli, char evidente la naziaj krimoj estas je tute alia nivelo. min nur
agacis, ke vi diris, ke la viktimoj de la usona agreso ja mem kulpas. tiu
eldirajho estis nepre kontraudirebla.

--
sebastiano
http://www2.rz.hu-berlin.de/~h0444wow/

Pejno Simono

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to

Sergio Pokrovskij schrieb in Nachricht <13947.27384.588890.576246@mpk-6>...


>Kian rajton havas Usono riprocxi al Husejno supozatajn armilojn, dum
>Usono mem restas la sola sxtato iam ajn uzinta nuklean armilon?
>Usono mem, kiu uzadis napalmon en Vjetnamio?

Mi plene akordas.

Fakte la "supozataj amasdetruiloj" estas nur propogandaĵo por la gapanta
monda publiko. Unue mankas ĉiu ajn pruvo, due oni normalokaze ne "punu"
tutan landon - aŭ sankcie, aŭ bombe - nur pro supozo. Aldone mi atentigas,
ke ĉiu ajn bierfabrikejo kapablas produkti dum nur unu semajno sufiĉe da
biologiaj armoj, por neniigi la tutan homaron. Do kion fari? Ĉu mondvaste
bombi ĉiujn bierfabrikejojn? Kaj kio pri la ĥemiaj armoj, kiujn preskaŭ ĉiuj
landoj de la mondo tune jam sekrete stokas?

Laŭ mia opinio la memteno de Usono neniel diferencas de tiu de iu
stultkuraĝa pafema ŝerifo en triaklasa Holivuda bovista filmo el la
kvindekaj jaroj. Fakte jen sufiĉe trafa averaĝa priskribo de la Usona socio
kaj tute evidente jen la fonto de la Usona politikistaro kaj de la Usona
registaro. Mankas en bovista filmo nur eble sufiĉa malfonigo de la religia
elemento, kio donas al la tuto eksteran moralan fasadon.

Laŭ mia observo tipa Usona registaro estas ĉiam konvinkita pri la propra
pravo, ege rasisma, ege fanatika, plene nekapabla analizi komplikajn
situaciojn, neniel lernpova, sekrete ĉiudirekte trompa kaj ŝtelema, tute ne
kalkulebla kaj, lastvice sed ne lastrange, ĉiam preta uzi militan aŭ
sekretservan perforton.

Sed aliflanke, kial ne? En UN konsistanta el amaso da diktaturoj,
elitokratioj kaj krudkapitalismaj reĝimoj, Usono vere bonege enviciĝas.
Fakte alfabeli iun mondan juran rajton al tiu fiulara organizaĵo estas plena
farso.

Evidente ankaŭ la amikoj de Usono ne pli bele aspektas. Ekzemple jen
Britujo - speco de sencerba pordorlota hundeto, kiu simple postkuras, feliĉe
vostsvingante pri sia ono de la rikoltota gloro. Aŭ Germanujo - preta
finance subteni ĉian ajn fiaĵon - kondiĉe nur, ke la Germana Armeo ja rajtos
resti hejme kaj ke la Germana industrio iel rezulte profitu. Aŭ Turkujo -
eble la plej fia en la grupo - kiu bombas Kurdojn, torturas arestitojn, kaj
piedpremas homajn rajtojn. Aŭ Izraelujo, lando, kiu mem laŭplaĉe bombas,
invadas, torturas, malobeas UNon, ktp., ĉion malantaŭ la fasado de "moralo".
Aŭ rigardu al la diversaj Arabaj partneroj - kies multfacetan analizon mi
pro tempomanko preferas lasi al la legantaro.

Aŭ kio pri Irako mem? La estron Sadamo Husejno Usono helpe de CIA mem
instalis, liajn sekretajn servojn Usono mem trejnis, lian armeon la Usona
industrio mem armis kaj lian oleon Usono mem aĉetis. Fakte temas pri bona
malnova amiko de Usono. Kial li nun nepre estu malamiko, mi persone neniam
komprenis. Nome Husejno neniel ŝanĝiĝis, li estas tia, kia li ĉiam estis,
kaj agas tiel, kiel li ĉiam agis. Ke li rajtu ataki en unu direkto kaj ne en
alia, estas vere arbitra kriterio. Ke li torturis kaj plu torturas sian
propran popolon, de Usona vidpunkto neniam iel ajn gravis aŭ gravos.

Cetere, ke la Rusa mafiokratio pro justa morala indigno decidis revoki siajn
ambasadorojn el Usono kaj Britujo estas nur plene sensignifa flanka amuzaĵo.
Nome Rusujo pro la monavaro kaj vendemo de sia povhava elito ne plu kapablas
eĉ nur manĝigi, vesti aŭ loĝigi sian armeon, kiu pro tio nun tute ne plu
utilas por minaci Usonon. Same kiel ĉe Husejno, ĉiuj eksterlandaj helppagoj
estis uzataj por konstrui palastojn kaj remburi privatajn Svisajn
bankkontojn.

La sola pridubinda afero por mi estas la interesa preskaŭ filozofia
demando - kiugrade la de mi menciitaj registaroj estas speguloj de siaj
respektivaj popoloj. Alivorte, ĉu popolo vere volas ion alian ol tio, kion
ĝia registaro ĝuste liveras, kaj, ĉu popolo entute konscias, kion ĝia
registaro fakte liveras al ĝi. Aliflanke, sciante pri la efikeco de
propagando, mi havas problemon iel juste konkludi pri tio.

Fakte ĉio reduktiĝas al la demando, kiugrade individua stulto estas
riproĉinda. Alivorte, ĉu stulto estas baza homa rajto.

Simono

Don HARLOW

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
Je 18 dec 1998 10:53:52 +0100, Michiel Meeuwissen
<M.Meeu...@stud.warande.ruu.nl> skribis:

>ni...@glasnet.ru (nikst) skribis
>
>> Por sxirmi siajn malpurajn ligojn kun Levinski li mortigas ordinarajn
>> homojn.
>> Hontu Clinton! Cxesigu la agreson!
>>
>> Mi postulas ke lin jugxu la Internacia Tribunalo!
>> Tiaj "homoj" ne rajtas gvidi sian landon!
>

La koncernajn opiniojn skribis ne nikst sed Vladimir BESPALOV,
Prezidento de rusia KEK. nikst plusendis ilin.


>
>Mi tute konsentas ke eblas malaprobi la usonan atakon kontraux Irako. Sed
>ankaux tute eblas ke Clinton ja estas nur bonvola kaj vere trovas ke li faras
>nur bonon. Mi opinias ke ne bone estas sugesti ke li nur faris por sxirmi
>siajn malpurajn ligojn. Jam suficxe ridinde estas ke li entute havus tiun
>neceson.
>

Se Clinton volis fari tiel eksterordinaran agon por "sxirmi siajn
malpurajn ligojn", li devis fari tion antaux monatoj. Fakte, la tempo
de la atako kontraux Irako, samtempe kun la komenco de debatado en la
Parlamento, preskaux garantiis, ke oni akuzos lin pri tio; do se li
vere deziris tion, li agis kun eksterordinara kaj nekutima stulteco.


Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/
(English version available at http://www.webcom.com/~donh/dona.html)

Don HARLOW

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
Je 18 dec 1998 05:00:05 GMT, esper...@aol.comnospam (Esperanto9)
skribis:

>>>
>Mi postulas ke lin jugxu la Internacia Tribunalo!
>Tiaj "homoj" ne rajtas gvidi sian landon!

>Klinton - for de la posteno de prezidento de Usono!
>>>
>
>Mi vocxdonis por li du fojojn ('92, '96), kaj mi povas diri ke li tute kapablas
>"gvidi" Usono.

Same.

>La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj, kaj venis
>NE sen averto...

Tamen Usono mem havas la pozicion, ke UNo _ne_ rajtas ordoni al
suverenaj sxtatoj. Se UNo farus iun ordonon direktitan kontraux nia
lando, kaj ni ne volus plenumi gxin, kia estus nia reago?

Efektive, post 1990 UNo kondutas, kiel gxi faris antaux la sesdekaj
jaroj, ne kiel internacia forumo sed kiel armilo de la usona
eksterlanda politiko. Tial gxi _ja_ rajtas ordoni al _aliaj_ suverenaj
sxtatoj, sed nur kondicxe, ke gxiaj ordonoj estas aprobitaj (aux ecx
kreitaj) en Vasxingtono. (Oni povas tamen supozi, ke komence de la
nova jarmilo almenaux du kaj eble tri el la konstantaj anoj de la
Sekureca Konsilio estos iomete pli singardaj ol ili fakte estis antaux
ok jaroj pri tio, gxuste kiujn vasxingtonajn ordonojn ili permesos
trairi sian juran kradon.)

>Ni pretis ataki antaux monaton.

Jes.

>Saddam mem endangxerigis siajn
>samlandajn civitanojn (kaj cxu li vere emas protekti siajn samlandanojn? La
>kurdojn ekzemple?).
>
Estus interese rigardi la historion de la afero. Oni devas memori, ke
en la okdekaj jaroj Saddam estis por ni (usonanoj) ia glora princo,
gxuste pro tio, ke li provis forsxteli iom da tereno de la fiislama
Irano. Nia kaclekado de li atingis tian (malaltan) nivelon, ke kiam du
irakaj militaviadiloj raketatakis usonan sxipon (la _Fletcher_) kaj
mortigis 35 usonajn maristojn, la tiama prezidento, Reagan, publike
deklaris, ke fakte kulpas _Irano_ -- ne cxar ili lancxis la raketojn
(evidente ili neniel rilatis kun tiu ago), sed cxar ili tiutempe
militis kontraux Irako, kaj sen tiu milito la irakanoj ne estus
atakintaj nian sxipon. (Ke gxuste la irakanoj kulpis pri la milito,
pri tio oni jam sukcesis forgesigi usonanojn...)

Saddam perdis sian allogon okaze de la invado de Kuvajto. Oni ankaux
emas forgesi, ke nurajn tagojn antaux tiu invado li ecx kvazaux petis
permeson de Usono pri tiu invado, kaj iasence ricevis gxin (la tiama
ambasadestro, s-ino April GLASBY -- literumado? -- informis lin, ke
tio "ne estas nia afero"). Nur post la invado evidentigxis, ke la timo
pri eventuala iraka monopolo de okcidentazia nafto igos Usonon -- kaj
aliajn okcidentajn naciojn -- entrudi sin kontraux Irako.

Saddam estas kaj estis bucxanto kaj gangstero. En tio li ne multe
malsimilas de pluraj aliaj landestroj, kiujn Usono foje
kontrauxstaras, foje subtenas, senatente pri iliaj bucxemo kaj
gangstereco (ekz-e la najbaro de Saddam, la siria landestro Hafez
Assad, la "bucxinto de Hama", kie mortis 10,000 liaj kontrauxuloj, kun
kiu nia antauxa prezidento George BUSH afable permesis al si fotigxi
en amika pozo okaze de la milito kontraux Saddam). Mi cetere rimarkas,
ke nia iama kliento Generalo PINOCHET lastatempe reaperas en la
novajxoj...

>Homoj neusonaj konstatu ke nia lando ne estas en kriza situacio. Kvankam unu
>cxambro de nia kongreso (parlamento) pretas fari akuzon, la sama cxambro

>subtenas la Prezidenton je eksterlandaj agadoj.
>
La krizo efektive estas, ke la tuta logxantaro de Usono eble baldaux
mortos pro troa ridegado. (Cetere, oni jxus informis min, ke la nove
elektita Parlamentestro Bob Livingston jxus rifuzis la honoron kaj
anoncis sian baldauxan demision de la Parlamento. Evidente, post ties
forta kondamno de la seksa konduto de Prezidento Clinton, Larry Flynt,
eldonanto de iu pornrevuo, anoncis nerefuteblajn pruvajxojn, ke la
seksorgano de s-ro Livingston ankaux, kaj pli ol unu fojon, vidis la
sunlumon -- sed nur survoje al la celo -- ekster la propra
maldormocxambro. Mi esperas, ke ankaux la siegxataj Bagdadanoj trovos
iom da amuzo pro aktualaj enusonaj aferoj...)

>Usonan sekurecon oni minacas ne nur ene de niaj landlimoj... la Najrobianoj kaj
>Daressalamanoj povas atesti tiun fakton.
>

Fakte, ne rilatas pri la sekureco de Usono (kiu neniam estis minacata
de la atakoj en Najrobio kaj Daressalamo) sed pri la sekureco de
unuopaj usonanoj en eksterlando. Supozeble, civitanoj de aliaj sxtatoj
havas (almenaux potenciale) similajn problemojn.

Pejno Simono

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to

Pejno Simono schrieb in Nachricht <75g6sc$t1f$1...@news07.btx.dtag.de>...

>Fakte ĉio reduktiĝas al la demando, kiugrade individua stulto estas
>riproĉinda. Alivorte, ĉu stulto estas baza homa rajto.


Kvazaŭ pruve al miaj tezoj pri la netaŭgeco de niaj politikaj estroj CNN
raportis, ke dum la televidigata voĉdonado pri la peto al la Senato pri
malfermo de proceso malposteni Klintonon pro liaj antaŭjuĝistaj mensogoj pri
lia eksteredza seksafero kun Monika Levinskjo, kaj dum samtempe montriĝis la
unuaj rektaj televidaj bildoj el vespera Bagdado pri la kvara raketa atako,
tiu ĉi senfine stulta estro de la plej forta armeo de la mondo - kune kun
evidente ne malpli idiota ministro de sia registaro - troviĝis en la Blanka
Domo kaj - komune preĝadis. Imagu, tiuj idiotoj PREĜIS.

La tuta sceno - fervore preĝanta Usona prezidanto, eloficigota pro cigaro en
la vagino de juna staĝulino, la de li ordonitaj krozaj raketoj en la ĉielo
rekte super Bagdada moskeo, la strangega voĉdonado de la deputitaro, de kiu
unu el la plej honoraj membroj precize sammomente publike rezignis pri sia
kandidatado kiel deputitestro - same pro seksa afero - tiu ĉi tuta idiota
sceno estas kiel la enscenigo de iu absurda teatraĵo.

Estas apenaŭ kredeble, ke jen realaĵo el la finiĝanta 20a jarcento.

Kaj onidire estas eĉ kelkaj, kiuj dubas pri Darvinismo.

Simono


Marko Rauhamaa

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
kl...@infotrans.or.jp:

> > Mi ne kredas al punado, ĉu de infanoj ĉu de krimintoj ĉu ne nacioj.


>
> Jen malofta opinio. Mi scivolas pri viaj alternativoj. Kiel vi traktus,
> ekzemple, la murdiston de 50 homoj, kiun oni kaptis lastatempe en Rusio.

Mi ne estas krimologo, do mi ne scias, kiel oni povas efike malhelpi
krimadon. La demando estu, ne kiel oni traktu murdiston, sed kiel oni
malebligu la murdon.

Oni povas respondi, ke timo pri longa mallibero malhelpas aŭ malebligas
murdon. Aŭ eble eĉ timo pri mortpuno faras tion. Se tio estas vera,
bone, oni malliberigu aŭ eĉ mortigu la murdistojn. Sed oni nepre faru
tion _nur_ tial, ke homoj ne plu krimu. Venĝo ne estas bona motivo.
Bedaŭrinde mi ne kredas, ke eĉ mortpuno efike malhelpas murdojn.
Ekzemple en Usono okazas multe pli da murdoj ol en okcident-Eŭropo, kie
ne estas mortpuno.

Do mi respondas al vi: se la ŝtato devas puni kriminton, ĝi punu kiel
eble plej milde. Se oni pruvas, ke kvarjara mallibero estas egale efika
kiel kvardekjara mallibero kiel krimmalhelpilo, oni nepre elektu la
kvarjaran malliberon.

Eble pli praktika demando estas, kion Usono faru pri Irako. Estas
interese, ke Usono ne militas nun por defendi sin. Klare Usono ne
militas eĉ por defendi la najbarlandojn de Irako, ĉar eĉ ĉi ties
diktatoraj registaroj ne publike ĝojas pri la atako.

Laŭ mia opinio Usono havas du alternativojn:

1. Ignoru la regionon milite. Permesu al novaj militaj superpotencoj
kreski en la regiono. Ili ne minacos Usonon pli ol ekzemple Ĉinujo.
Nu, la oleprezo eble kreskus, sed tio ne estas sufiĉe bona motivo
mortigi homojn.

2. Milite forigu la nunan irakan registaron, perforte estigu
demokratian sistemon kaj organizu liberan baloton. Usono jam faris
tion en Germanujo, Japanujo kaj Hajtio, kaj la rezultoj estis
nemalbonaj.

Poste milite ripetu la saman formulon en ĉiu lando en la regiono
kaj precipe en Kuvajto kaj Saŭdarabujo.


Marko

--

Suomenkielinen esperantokurssi http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/kurssi/
Free Esperanto Course http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/course/

Pierre Jelenc

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
Don HARLOW <d...@donh.vip.best.com> writes:
> Se Clinton volis fari tiel eksterordinaran agon por "sxirmi siajn
> malpurajn ligojn", li devis fari tion antaux monatoj. Fakte, la tempo
> de la atako kontraux Irako, samtempe kun la komenco de debatado en la
> Parlamento, preskaux garantiis, ke oni akuzos lin pri tio; do se li
> vere deziris tion, li agis kun eksterordinara kaj nekutima stulteco.

Nekutina stulteco? Li estas la majstro de nekutima stulteco!

Pierre
--
Pierre Jelenc | Pawnshop's "Three Brass Balls" is out!
| The RAW Kinder CD "EP" is out!
The New York City Beer Guide | Home Office Records
http://www.nycbeer.org | http://www.web-ho.com

Rene

unread,
Dec 19, 1998, 3:00:00 AM12/19/98
to
Pierre Jelenc wrote:
>
> Don HARLOW <d...@donh.vip.best.com> writes:
> > Se Clinton volis fari tiel eksterordinaran agon por "sxirmi siajn
> > malpurajn ligojn", li devis fari tion antaux monatoj. Fakte, la tempo
> > de la atako kontraux Irako, samtempe kun la komenco de debatado en la
> > Parlamento, preskaux garantiis, ke oni akuzos lin pri tio; do se li
> > vere deziris tion, li agis kun eksterordinara kaj nekutima stulteco.
>
> Nekutina stulteco? Li estas la majstro de nekutima stulteco!
>
> Pierre
> --

Law mia opinio, Clinton pensas, ke aliuloj estas stultaj. Pro tio li
cxiam agas stulte.


Sebastian Hartwig

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
Don HARLOW schrieb in Nachricht <367bfa5f...@nntp1.ba.best.com>...

>Assad, la "bucxinto de Hama", kie mortis 10,000 liaj kontrauxuloj, kun


evidente vi celas 10 000 k ne 10,000.

--
sebastiano
http://www2.rz.hu-berlin.de/~h0444wow/

Don HARLOW

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
On Sun, 20 Dec 1998 00:26:18 +0100, "Sebastian Hartwig"
<sebastia...@rz.hu-berlin.de> wrote:

>Don HARLOW schrieb in Nachricht <367bfa5f...@nntp1.ba.best.com>...
>
>>Assad, la "bucxinto de Hama", kie mortis 10,000 liaj kontrauxuloj, kun
>
>
>evidente vi celas 10 000 k ne 10,000.
>

Mi celis 1E4.

Don HARLOW

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
Je 18 dec 98 14:20:06 GMT, yu...@mv.ru (Yury Finkel) skribis:

>Ţtato rajtas instali sian ordon interne de propra
>lando; tamen ću ři rajtas altrudi sian ordon al _aliaj_ landoj?
>
"Rajtas"?

Tio memorigas min pri malnova ţerco usona.

D: "Kie rajtas dormi 800-kilograma gorilo?"
R: "Kie ajn ři volas."

La situacio povus esti alia se dum la lasta duonjarcento oni estus
stariginta akceptatan sistemon de internacia konduto. Pri tiu
nestarigo kulpas Usono, sed ne nur. Ekzemple, dum lastaj jardekoj
Usono pli ol unu fojon asertis sian rajton forrabi eksterlandan
ţtatestron aý civitanon kaj procesi kontraý tiu pro diversaj deliktoj.
Sed ne Usono kreis la precedencon pri tio (ću iu ći tie memoras la
nomon "Adolf Eichmann"?). (Cetere, kvankam mi scias en kiu prizono nun
forvelkas generalo Noriega de Panamo, mi tamen volus scii, kien diable
malaperis la malbonţanca generalo Austin de Grenado antaý pli ol
jardeko...)

Sergio Pokrovskij

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
>>>>> "Don" == Don HARLOW <d...@donh.vip.best.com> skribis:
...
Don> Se Clinton volis fari tiel eksterordinaran agon por "sxirmi
Don> siajn malpurajn ligojn", li devis fari tion antaux monatoj.
Don> Fakte, la tempo de la atako kontraux Irako, samtempe kun la
Don> komenco de debatado en la Parlamento, preskaux garantiis, ke
Don> oni akuzos lin pri tio; do se li vere deziris tion, li agis kun
Don> eksterordinara kaj nekutima stulteco.

Mi ne scias detalojn pri la rotacio de la Usona parlamento, tial mi
petas komenton pri analizo de iu jxurnalisto, kiu menciis ke en la
nova jaro la demokratoj havos je 4 vocxoj pli ol nun en iu el la du
Cxambroj. Tial se Clinton estus sukcesinta prokrasti la debaton gxis
Kristnasko, li gajnus 4 vocxojn en la Cxambro.

--
Sergio.

Don HARLOW

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
Je 20 dec 98 03:51:38 GMT, p...@nbsp.nsk.su (Sergio Pokrovskij)
skribis:

Kio ne estus multe helpinta lin. Fakte, la gajno estus 5 vocxoj -- kio
lasus lin kun kvin ekstraj kontrauxaj vocxoj (do dekvocxa margxeno).

Cetere, li devis prokrasti ne gxis Kristnasko sed gxis iam en januaro,
kiam la nova parlamento enoficigxos. (Tamen, kelkaj analizantoj cxi
tie ankaux supozas, ke eble li estus gajninta en la nova parlamento --
gxuste tial, laux tiuj analizantoj, ne ke Clinton lancxis nunan atakon
kontraux Irako, sed ke la nuna parlamento, anstataux cxesi agadon gxis
januaro, kio estas la kutimo en tiaj kazoj, insistis kunsidi por krei
la akuzan dokumenton -- ili timis, ke se okazus prokrasto, la nova
parlamento rifuzus fari tion.)

Serguei B. Pokrovsky

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
>>>>> "Don" == Don HARLOW <d...@donh.vip.best.com> skribis:

Don> Je 20 dec 98 03:51:38 GMT, p...@nbsp.nsk.su (Sergio Pokrovskij)
Don> skribis:

>>>>>>> "Don" == Don HARLOW <d...@donh.vip.best.com> skribis:
>> ...
Don> Se Clinton volis fari tiel eksterordinaran agon por "sxirmi
Don> siajn malpurajn ligojn", li devis fari tion antaux monatoj.
Don> Fakte, la tempo de la atako kontraux Irako, samtempe kun la
Don> komenco de debatado en la Parlamento, preskaux garantiis, ke
Don> oni akuzos lin pri tio; do se li vere deziris tion, li agis kun
Don> eksterordinara kaj nekutima stulteco.
>> Mi ne scias detalojn pri la rotacio de la Usona parlamento, tial
>> mi petas komenton pri analizo de iu jxurnalisto, kiu menciis ke
>> en la nova jaro la demokratoj havos je 4 vocxoj pli ol nun en iu
>> el la du Cxambroj. Tial se Clinton estus sukcesinta prokrasti la
>> debaton gxis Kristnasko, li gajnus 4 vocxojn en la Cxambro.
>>

Don> Kio ne estus multe helpinta lin. Fakte, la gajno estus 5 vocxoj
Don> -- kio lasus lin kun kvin ekstraj kontrauxaj vocxoj (do
Don> dekvocxa margxeno).

Don> Cetere, li devis prokrasti ne gxis Kristnasko sed gxis iam en
Don> januaro, kiam la nova parlamento enoficigxos.

Do, cxu la parlamento ne ferias de Kristnasko gxis januaro?

--
Sergio.

Sebastian Hartwig

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
Don HARLOW schrieb in Nachricht <367c4d19...@nntp1.ba.best.com>...

>On Sun, 20 Dec 1998 00:26:18 +0100, "Sebastian Hartwig"
><sebastia...@rz.hu-berlin.de> wrote:
>
>>Don HARLOW schrieb in Nachricht <367bfa5f...@nntp1.ba.best.com>...
>>
>>>Assad, la "bucxinto de Hama", kie mortis 10,000 liaj kontrauxuloj, kun

>>evidente vi celas 10 000 k ne 10,000.
>>
>Mi celis 1E4.

tio estas kompreneble ech pli bona :)

nu, mi celis, ke en esperantujo oni eble pli provu sekvi internaciajn uzojn
ol nur naciajn. 10,000 signifas vere nur dek (en precizo de milono). ekz-e
en tiu "kurso" "pasporto al la tuta mondo" oni ankau uzas tiun sistemon. oni
_skribas_ 1,000 k asertas "mil". freneze. 1,234 estas unu komo du tri kvar.

--
sebastiano
http://www2.rz.hu-berlin.de/~h0444wow/
"Sebastiano, vi estas venena sed ridiga."
jugho de marko.r...@iki.fi

Don HARLOW

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
Je 20 dec 98 07:27:34 GMT, p...@nbsp.nsk.su (Serguei B. Pokrovsky)
skribis:

> Don> Cetere, li devis prokrasti ne gxis Kristnasko sed gxis iam en
> Don> januaro, kiam la nova parlamento enoficigxos.
>
>Do, cxu la parlamento ne ferias de Kristnasko gxis januaro?
>

Kutime. Sed, same kiel en multaj aliaj laborfakoj (ekz. komizoj cxe
mangxovendejoj) ankaux la parlamento _povas_ kunveni dum tiu periodo,
ecx semajnfine (kion ili jam faris, hieraux) kaj festotage, se tio
necesas. Kaj la estraro de la Partio Respublikana jam pli-malpli
difinis, ke laux ili tio lauxbezone necesas.

Don HARLOW

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to
Iomete da historiaj donitajxoj pri la tuta afero de Clinton:

En 1992, post 12 jaroj da seninterrompa tenado de la Blanka Domo, kaj
post la grandioza milita sukceso en la Golfa Milito (kompreneble,
temis pri amasatako kontraux triaranga kaj triamonda lando, kies armeo
konsistis pliparte el senentuziasmaj konskripciitoj, kaj kies
militotehxniko konsistis el la forjxetajxoj de pli grandaj landoj,
enklude Usonon, sed cxu tio multe gravas?), la Partio Respublikana
esperis facile pluteni tiun postenon gxis la nevidebla estonteco.
Tamen, pro kialoj, kiujn ili tute ne povis kompreni, la Prezidentecon
kaptis la preskaux nekonata sxtatestro de Arkansio, William Jefferson
Blythe "Bill" Clinton. Ekde tiu momento, malgranda sed grava parto de
la Partio decidis, ke li estu eksigita, versxajne pro sia
impertinenteco senigi ilin je la Prezidenteco. Jam fine de 1992 oni
povis vidi sur fojaj auxtoj kaj duonkamionetoj "Impeach Clinton"
("Eksigu Clinton" -- fakte, la vorto "impeach" ne signifas "eksigu",
nur "formale akuzu", sed la pli multaj usonanoj ne komprenas tiun
distingon...). Ilin ankaux ofendis la persistaj klacxoj, ke li foje
amoris kun aliaj virinoj ol la edzino.*

*La samaj homoj kutimis nomi la edzinon "fia putino"
(la angla "cast-iron bitch" ne estis malofta) kaj simile,
do sxajnas iom stranga al mi, ke ili ne trovas komprenebla kaj
pardonebla tiun onidiratan vagemon de la kompatinda edzo...

Post nemultaj monatoj ili auxdis aliajn onidirojn, pri diversaj krimoj
kaj deliktoj, kiujn certe faris la nova Prezidento. Estis la
terenvenda frauxdo de "Whitewater", la maldungo de la tuta stabo de la
Vojagxa Fako (antauxe instalita de la Respublikanoj) en la Blanka
Domo, la sinmortigo de Vince Foster (kiu, laux tujaj klacxoj, estis
fakte murdo fare de subuloj de Hilary Clinton -- tiun fiklacxon
versxajne popularigis la konata Rush Limbaugh), ecx (dum kelkaj tagoj)
la maldungo de iu Blankdoma kuiristo, specialisto pri la franca
kuirarto, favore al iu, kiu scipovis friti hamburgerojn (kiom el vi
vidas en tio grandan komploton kontraux la usona popolo?) Do la
Parlamento insistis, ke la Gxenerala Advokato nomu "specialan
prokuroron" por enketi pri tiuj diversaj krimoj, cxefe pri tiu de
Whitewater.

La nomita persono tamen tuj montrigxis netauxga (en la okuloj de la
estroj de la Partio Respublikana), cxar li iam laboris en firmao, kiu
iam havis kontaktojn kun Bill Clinton. Do anstatauxe oni devis elekti
Ken Starr, kiu _ankoraux_ laboris en firmao, kiu _ankoraux_ havis
gravajn ligojn kun la _kontrauxuloj_ de Bill Clinton. La logikon de
tiu sxangxo mi ankoraux ne komprenas...

Nu, post 4-5 jaroj da suficxe forta (kaj multekosta*) enketado (unu
virino pasigis monatojn en la karcero pro la nura krimo rifuzi falsi
atestojn kontraux la Prezidento) la speciala prokuroro _versxajne_
konstatis, ke

(a) rilate Whitewater, la Prezidento perdis kelkmil investitajn
dolarojn, do montrigxis ne deliktulo sed simple malbona investanto;

(b) rilate la Vojagxfakan stabon, la Prezidento, jam ekde la epoko de
Prezidento Andrew Jacksan, rajtas dungi kaj maldungi siajn proprajn
stabanojn;

(c) rilate la kuiriston, la Prezidento ja rajtas mangxi hamburgerojn;

(cx) rilate la morton de Vince Foster, la Prezidento kaj ties edzino
suficxe lerte malaperigis _cxian_ pruvajxon, ke temas pri murdo.

*Tamen, iu atentigis, ke la tuta kosto de la Ken-Starr-enketo
estis malpli ol tiu de la filmo "Titanic", kaj tamen donis
pli multajn horojn da amuzigxo al la usona popolo...

Do finfine restis nur la (tre lastatempa) afero Monica Lewinsky, kiu
komence ne estis parto de la enketotaro. Kaj finfinfine, temis ne pri
lia (malsagxa) afereto kun sxi, sed pri la akuzo, ke li _mensogis_
jxurinte malmensogi.

Cxu Clinton fakte mensogis (do faris krimon)? Dubinde, fakte. Kiam la
demokratoj en la jura komitato insistis, ke la respublikanoj aldonu al
la koncerna akuzparagrafo specifan okazon de mensogo, la respublikanoj
rifuzis; evidente, ili ne certis, gxuste pri kio la Prezidento
mensogis; ili nur certis, ke li _iel_ mensogis. (Cxefe temas pri lia
malkonfeso pri "seksaj rilatoj" kun Lewinsky; sed en cxiuj usonaj
vortaroj la termino "seksaj rilatoj" difinigxas kiel "koito", kaj gxis
nun neniu, cxu Clinton, cxu Lewinsky, konfesis, ke ilia rilato enhavis
veran koiton -- nur Starr kaj ties subuloj konkludis, ke la koncernaj
atestoj de Lewinsky _ne_ estis veraj (do ili mem elektis, kiujn
atestojn oni devus kredi). Do ankaux pri tio li sxajne ne mensogis,
kvankam la pli multaj usonanoj supozus aliel.)

Fine, laux lastatempaj novajxoj enketo fare de CBS kaj la "New York
Times" montris, ke _post_ la hierauxa sukceso de la akuza dokumento,
la publika aprobo por Clinton iomete _kreskis_ (kaj jes, mi ne
senintence ellasis iun "mal-"). Antauxe, laux longatempa scio, la
usona publiko gxenerale supozis la mezan Parlamentanon iomete malpli
fidinda ol la mezan vendiston de brokantaj auxtoj. Nun sxajnas, ke ili
supozas la mezan parlamentanon iomete malpli fidinda ol la mezan
pedofilon...

---

Rilate al Irako, lastatempe okazis en pluraj urboj manifestacioj
_kontraux_ la bombado de Irako kaj _kontraux_ la formala akuzo
kontraux Clinton. Interese, oni povis vidi la samajn vizagxojn en
ambaux specoj, foje manifestaciantajn _kontraux_ Clinton kaj foje
_por_ Clinton...

Wolfgang Stichler

unread,
Dec 20, 1998, 3:00:00 AM12/20/98
to

>> anka? la rolo de la nova germana registaro estas interesa. la nunaj

>> federaci-registara ministro pri armeo estas ano de la verduloj k venas el
>> la
>> pacisma movado. tamen li nun subtenas la atakon kontra? irako, subtenas la

>> atomarmilan opcion de la nato ktp.

WD> Æu vi ne konfuzas la ministron por eksteraj rilatoj (Fischer, Gruene)

Evidente.

WD> kun
WD> la ministro pri defendo (Scharping, SED)?
!?!?
Sed ankaux vi. Cxu ne? :)

Volfgang'


Pierre Jelenc

unread,
Dec 21, 1998, 3:00:00 AM12/21/98
to
Don HARLOW <d...@donh.vip.best.com> writes:
>
> (a) rilate Whitewater, la Prezidento perdis kelkmil investitajn
> dolarojn, do montrigxis ne deliktulo sed simple malbona investanto;

Tio ne estas klara, kaj Hilary ja "gajnis" 100 000 dolarojn per mildolara
"mirakla" investo dum unu semajno kun la samaj homoj akuzitaj pro
Whitewater.

> (b) rilate la Vojagxfakan stabon, la Prezidento, jam ekde la epoko de
> Prezidento Andrew Jacksan, rajtas dungi kaj maldungi siajn proprajn
> stabanojn;

Sed la voja^goficistoj NE estis "propraj stabanoj", kaj oni ne nur
maldungis ilin por doni la postenon al la kuzino de Clinton, sed procesis
kontra^u ilin; ili estis kompreneble tute senkulpigitaj, tamen anka^u
ruinigitaj pro la kostoj de la proceso.

> (cx) rilate la morton de Vince Foster, la Prezidento kaj ties edzino
> suficxe lerte malaperigis _cxian_ pruvajxon, ke temas pri murdo.

Sed tia ne estis la demando. Temis fakte pri kial la plej sukcesa advokato
en Usono, je la pinto de sia kariero, subite mortigis sin, kaj kial la
stabo de la prezidento malpermesis al la polico eniri lian oficejon kaj
forprenis dokumentojn, kiuj neniam plu reaperis.

Yves Bellefeuille

unread,
Dec 21, 1998, 3:00:00 AM12/21/98
to
"Sebastian Hartwig" <sebastia...@rz.hu-berlin.de> skribis:

> nu, mi celis, ke en esperantujo oni eble pli provu sekvi internaciajn
> uzojn ol nur naciajn. 10,000 signifas vere nur dek (en precizo de
> milono).

Chu ekzistas ISO-normo, au ghenerale akceptata kutimo, pri la uzo de la
decimalo-simbolo kaj de la milo-disigilo? Mi legis konsilojn ke oni uzu
komon kaj spacon respektive, sed ne trovis normon pri tio.

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>
Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Maintainer, Esperanto FAQ: http://www.esperanto.net/veb/faq.html

Manuel M Campagna

unread,
Dec 21, 1998, 3:00:00 AM12/21/98
to

Don HARLOW (d...@donh.vip.best.com) writes:
> Je 18 dec 1998 10:53:52 +0100, Michiel Meeuwissen
> <M.Meeu...@stud.warande.ruu.nl> skribis:
>>ni...@glasnet.ru (nikst) skribis
>>> Por sxirmi siajn malpurajn ligojn kun Levinski li mortigas ordinarajn
>>> homojn.
>>> Hontu Clinton! Cxesigu la agreson!
>>> Mi postulas ke lin jugxu la Internacia Tribunalo!
>>> Tiaj "homoj" ne rajtas gvidi sian landon!
> La koncernajn opiniojn skribis ne nikst sed Vladimir BESPALOV,
> Prezidento de rusia KEK. nikst plusendis ilin.

Kaj KEK estas Komunisma Esperanto-Kominterno avx io samspeca. (Cxi tiu
informo estas por la novuloj, kiuj ankoravx ne uzis sian ku- avx
n-klavon pro la tipa oscediga komunisma stilo (kaj longo).

>>Mi tute konsentas ke eblas malaprobi la usonan atakon kontraux Irako. Sed
>>ankaux tute eblas ke Clinton ja estas nur bonvola kaj vere trovas ke li faras
>>nur bonon. Mi opinias ke ne bone estas sugesti ke li nur faris por sxirmi
>>siajn malpurajn ligojn. Jam suficxe ridinde estas ke li entute havus tiun
>>neceson.
> Se Clinton volis fari tiel eksterordinaran agon por "sxirmi siajn
> malpurajn ligojn", li devis fari tion antaux monatoj. Fakte, la tempo
> de la atako kontraux Irako, samtempe kun la komenco de debatado en la
> Parlamento, preskaux garantiis, ke oni akuzos lin pri tio; do se li
> vere deziris tion, li agis kun eksterordinara kaj nekutima stulteco.
> Don HARLOW

MI konsentas kaj esperas, ke Hestlero (Hustler) malkasxigos cxiujn tiujn
republikajn kongresanojn, kiuj adultis avx jxurmensogis. Lastatempe
envicigxis la honorinda Livingstono, la deputitarano, kiu devis anstatavxi
Njucxjon Gingricxan -- Livingstono finfine ne farigxos la prezidanto de la
nova deputitaro.

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

Jens S. Larsen

unread,
Dec 21, 1998, 3:00:00 AM12/21/98
to
Skribis Yury Finkel:

> Jens S. Larsen:
> >La argumento estas, ke la Unuigxintaj Nacioj ne estas suficxe forta
> >por protekti la tutmondajn interesojn, kaj sekve la armee plej fortaj
> >membrosxtatoj devas, se necese, protekti ilin sen efektiva aprobo fare
> >de UN mem. Ne forgesu ke okazas ankaux multe da armeaj UN-intervenoj,
> >aprobitaj de ambaux konfliktantoj, kaj tiel sukcesaj. Cetere, cxu ne
> >okazas sukcesaj kaj aprobindaj intervenoj de Rusaj trupoj en iuj
> >centrAziaj eksSovetaj landoj?

> Jes, sed ili estas farataj laý konsento de la registaroj de tiuj
> landoj.

Do supozeble koincidas la interesoj de tiuj registaroj kaj la Rusa.
Tamen, cxar oni ne submetis la demandon al UN, ni ne multe auxdas pri
tio en Okcidento. Do mi ecx ne scias, aux ne memoras, kontraux kiuj
oni sendis la trupojn.


> >> Sed ću pro la milito suferas Saddam mem? Al mi ţajnas, ke
> >> multe pli suferas la iraka popolo.
> >Cxu estas sxtatestra rajto suferigi sian popolon? La Usona armeo
> >punas la Irakan popolon, cxar gxi konsentas esti regata de tirano kiu
> >cetere pretis suferigi ne nur sian popolon. Tio koincidas kun la
> >internaciaj interesoj.

> Ću ne necesas antaýe demandi la irakan popolon mem? Verţajne ři ne
> opinias Saddamon tirano. Ja tiaj nocioj tre diferencas depende de la
> kulturo. Sed nun okazas, kvazaý Usono diras: "Mi pli bone scias, kio
> estas bona por vi".

La Iraka kultura klimato de hodiaux estas suficxe simila al tiu de la
Soveta dum Stalin. De homoj sub tiaj postuloj oni ne povas postuli
sinceran opinion.


> >> Ţajnas al mi, ke Irako estas Ćećenio de Usono, tamen kun eta,
> >> sed plej grava diferenco - ři neniam estis parto de Usono...
> >
> >Tio argumentas por la interveno, ne kontraux. Estas pli kredinde ke
> >necesos militi kontraux fremda lando ol kontraux propra landoparto.

> Laý mi, estas tute male. Ţtato rajtas instali sian ordon interne de propra


> lando; tamen ću ři rajtas altrudi sian ordon al _aliaj_ landoj?

Gxuste. Se la sxtato aplikas ne nur policajn, sed armeajn fortojn por
teni la ordon, tiam gxi jam estas perdita, kaj temas pri du landoj en
malordo, ne unu en ordo. Kaj oni ja gxuste akuzas la Irakan
registaron pri tio, ke gxi trudas sian _mal_ordon al la mondo.


> >> Jen řuste pri tio mi parolas. Ne Klintono, sed tuta Usono iřis
> >> jam danřera por la tuta mondo.
> >Cxiu lando dangxeras al la mondo nur tiom kiom gxiaj naciaj interesoj
> >malkonformas al la mondaj.

> Mi dubas, ke ći-tempe ekzistas _la_ mondaj interesoj (krom eble
> ekologio).

Ne ekzistas interesoj antaux ol oni difinas ilin.


--
Jens S. Larsen


Wolfram Diestel

unread,
Dec 21, 1998, 3:00:00 AM12/21/98
to
En la afiŝo <367d2cf6...@nntp1.ba.best.com>
d...@donh.vip.best.com (Don HARLOW) skribis:

>
> Rilate al Irako, lastatempe okazis en pluraj urboj manifestacioj
> _kontraux_ la bombado de Irako kaj _kontraux_ la formala akuzo
> kontraux Clinton. Interese, oni povis vidi la samajn vizagxojn en
> ambaux specoj, foje manifestaciantajn _kontraux_ Clinton kaj foje
> _por_ Clinton...


Nu tio pruvas, ke tamen ekzistas saĝaj usonanoj ;-)

JeanSeB

unread,
Dec 22, 1998, 3:00:00 AM12/22/98
to
Ekzemplo de debato kiu ofte aperas chi-tie:


XXX wrote:

> >
> >>YYY schrieb in Nachricht <367bfa5f...@nntp1.ba.best.com>...


> >>
> >>>Assad, la "bucxinto de Hama", kie mortis 10,000 liaj kontrauxuloj, kun
>
> >>evidente vi celas 10 000 k ne 10,000.

--- chu la komo pli gravas ol la viktimoj?


> >>
> >Mi celis 1E4.
>
> tio estas kompreneble ech pli bona :)

--- ne law la familio de la mortintoj!


>
> nu, mi celis, ke en esperantujo oni eble pli provu sekvi internaciajn uzojn

> ol nur naciajn. 10,000 signifas vere nur dek (en precizo de milono). ekz-e
> en tiu "kurso" "pasporto al la tuta mondo" oni ankau uzas tiun sistemon. oni
> _skribas_ 1,000 k asertas "mil". freneze. 1,234 estas unu komo du tri kvar.
>

--- ktp.

Chu ni donas vere bonan bildon de tio, kio estas esperanto, kia zamenhof
elpensis g'in?

Ni ne parolu malserioze pri gravaj temoj...

JeanSeB

Interkomprenigxo

unread,
Dec 22, 1998, 3:00:00 AM12/22/98
to
Estimata retano:

Estas personoj law tri manieroj: Unuj el ili konstruas, aliaj detruas, kaj
la lastaj simple gxenas pro kredi ke diskutlisto estas precipe por
amuzigxi.

Respekte,
Gijermo Riudor

Pejno Simono

unread,
Dec 22, 1998, 3:00:00 AM12/22/98
to

Interkomprenigxo schrieb in Nachricht ...


>Estas personoj law tri manieroj: Unuj el ili konstruas, aliaj detruas, kaj
>la lastaj simple gxenas pro kredi ke diskutlisto estas precipe por
>amuzigxi.


Strange, mia preferata enrubrikigado iomete diverĝas de via.

Laŭ mi agas tie ĉi personoj laŭ tri manieroj. Kelkaj konstruas napokapaĵojn,
aliaj detruas napokapaĵojn kaj lasta grupo simple ĝenas pro kredo, ke
diskutejo estu precipe por misii pri la napokapaĵoj de mortintaj
konstruintoj de napokapaĵoj.

Simono


Manuel M Campagna

unread,
Dec 22, 1998, 3:00:00 AM12/22/98
to

Pejno Simono (pro...@t-online.de) writes:
> Sergio Pokrovskij schrieb in Nachricht <13947.27384.588890.576246@mpk-6>...
>>Kian rajton havas Usono riprocxi al Husejno supozatajn armilojn, dum
>>Usono mem restas la sola sxtato iam ajn uzinta nuklean armilon?
>>Usono mem, kiu uzadis napalmon en Vjetnamio?
> Mi plene akordas.
> Fakte la "supozataj amasdetruiloj" estas nur propogandaźo por la gapanta
> monda publiko. Unue mankas ćiu ajn pruvo, due oni normalokaze ne "punu"
> tutan landon - aý sankcie, aý bombe - nur pro supozo. Aldone mi atentigas,
> ke ćiu ajn bierfabrikejo kapablas produkti dum nur unu semajno sufiće da
> biologiaj armoj, por neniigi la tutan homaron. Do kion fari? Ću mondvaste
> bombi ćiujn bierfabrikejojn? Kaj kio pri la śemiaj armoj, kiujn preskaý ćiuj

> landoj de la mondo tune jam sekrete stokas?
> Laý mia opinio la memteno de Usono neniel diferencas de tiu de iu
> stultkurařa pafema ţerifo en triaklasa Holivuda bovista filmo el la
> kvindekaj jaroj. Fakte jen sufiće trafa averařa priskribo de la Usona socio

> kaj tute evidente jen la fonto de la Usona politikistaro kaj de la Usona
> registaro. Mankas en bovista filmo nur eble sufića malfonigo de la religia

> elemento, kio donas al la tuto eksteran moralan fasadon.
> Laý mia observo tipa Usona registaro estas ćiam konvinkita pri la propra

> pravo, ege rasisma, ege fanatika, plene nekapabla analizi komplikajn
> situaciojn, neniel lernpova, sekrete ćiudirekte trompa kaj ţtelema, tute ne
> kalkulebla kaj, lastvice sed ne lastrange, ćiam preta uzi militan aý

> sekretservan perforton.
> Sed aliflanke, kial ne? En UN konsistanta el amaso da diktaturoj,
> elitokratioj kaj krudkapitalismaj reřimoj, Usono vere bonege enviciřas.
> Fakte alfabeli iun mondan juran rajton al tiu fiulara organizaźo estas plena
> farso.
> Evidente ankaý la amikoj de Usono ne pli bele aspektas. Ekzemple jen
> Britujo - speco de sencerba pordorlota hundeto, kiu simple postkuras, feliće
> vostsvingante pri sia ono de la rikoltota gloro. Aý Germanujo - preta
> finance subteni ćian ajn fiaźon - kondiće nur, ke la Germana Armeo ja rajtos
> resti hejme kaj ke la Germana industrio iel rezulte profitu. Aý Turkujo -

> eble la plej fia en la grupo - kiu bombas Kurdojn, torturas arestitojn, kaj
> piedpremas homajn rajtojn. Aý Izraelujo, lando, kiu mem laýplaće bombas,
> invadas, torturas, malobeas UNon, ktp., ćion malantaý la fasado de "moralo".
> Aý rigardu al la diversaj Arabaj partneroj - kies multfacetan analizon mi

> pro tempomanko preferas lasi al la legantaro.
> Aý kio pri Irako mem? La estron Sadamo Husejno Usono helpe de CIA mem

> instalis, liajn sekretajn servojn Usono mem trejnis, lian armeon la Usona
> industrio mem armis kaj lian oleon Usono mem aćetis. Fakte temas pri bona

> malnova amiko de Usono. Kial li nun nepre estu malamiko, mi persone neniam
> komprenis. Nome Husejno neniel ţanřiřis, li estas tia, kia li ćiam estis,
> kaj agas tiel, kiel li ćiam agis. Ke li rajtu ataki en unu direkto kaj ne en

> alia, estas vere arbitra kriterio. Ke li torturis kaj plu torturas sian
> propran popolon, de Usona vidpunkto neniam iel ajn gravis aý gravos.

> Cetere, ke la Rusa mafiokratio pro justa morala indigno decidis revoki siajn
> ambasadorojn el Usono kaj Britujo estas nur plene sensignifa flanka amuzaźo.

> Nome Rusujo pro la monavaro kaj vendemo de sia povhava elito ne plu kapablas
> eć nur manřigi, vesti aý lořigi sian armeon, kiu pro tio nun tute ne plu
> utilas por minaci Usonon. Same kiel će Husejno, ćiuj eksterlandaj helppagoj

> estis uzataj por konstrui palastojn kaj remburi privatajn Svisajn
> bankkontojn.
> La sola pridubinda afero por mi estas la interesa preskaý filozofia

> demando - kiugrade la de mi menciitaj registaroj estas speguloj de siaj
> respektivaj popoloj. Alivorte, ću popolo vere volas ion alian ol tio, kion
> řia registaro řuste liveras, kaj, ću popolo entute konscias, kion řia
> registaro fakte liveras al ři. Aliflanke, sciante pri la efikeco de

> propagando, mi havas problemon iel juste konkludi pri tio.
> Fakte ćio reduktiřas al la demando, kiugrade individua stulto estas
> riproćinda. Alivorte, ću stulto estas baza homa rajto.
> Simono

Nu vi nur aldonis cxapitron al la libro "La Homo, tiu stultulo" (L'Homme
stupide, 1910?) de nobelpremiito P-ro D-ro Karlo Ricxeta (Charles Richet),
kiu energie subtenis Esperanton.

Wolfram Diestel

unread,
Dec 22, 1998, 3:00:00 AM12/22/98
to
En la afiŝo <E0zsFhm-...@ctc-mundo.net>
conc...@ctcreuna.cl (Interkomprenigxo) skribis:

> Estas personoj law tri manieroj: Unuj el ili konstruas, aliaj detruas, kaj
> la lastaj simple gxenas pro kredi ke diskutlisto estas precipe por
> amuzigxi.

Strange, mi ĉiam pensis, ke estas la sekvaj tri specoj
de homoj: Tiuj, kiuj scias kalkuli kaj tiuj, kiuj ne scias
kalkuli.

Pejno Simono

unread,
Dec 22, 1998, 3:00:00 AM12/22/98
to

Manuel M Campagna schrieb in Nachricht
<75o88r$j...@freenet-news.carleton.ca>...

>Nu vi nur aldonis cxapitron al la libro "La Homo, tiu stultulo" (L'Homme
>stupide, 1910?) de nobelpremiito P-ro D-ro Karlo Ricxeta (Charles Richet),
>kiu energie subtenis Esperanton.


Hmm. Interese.

Sciu, de jaro al jaro mi ĉiam pli bone ekkonas, ke popoloj estas stultaj kaj
elitoj estas fiaj.

Strange estas, ke egale kiom da scio la scienco liveras kaj egale kiugrade
tiu scio disvastiĝas, la popoloj plu restas stultaj kaj la elitoj plu restas
fiaj. La bazo de tiu ĉi tragedio estas grandparte sekvo de la homa inklino
ne okupiĝi pri sia realo, sed revi pri iuj nurspiritaj pseŭdovivoj en iuj
fantaziaj paradizoj.

Alia granda manko en la homa trajtaro estas la plena nekapablo adekvate
reagi al malrapidaj evoluoj. Se homo estas subite atakita, li sufiĉe rapide
ekatentos kaj akre defendos sian vivon kaj, reagante tiel, sian tutan
specion. Ege alie statas pri ĉiuspecaj malrapide kreskantaj damaĝoj kaj
minacoj. Tiuj simple restas ne traktataj. Plej ofte la homo eĉ ne perceptas
ilin

Mi iel supozas, ke tio estas tiel, ĉar la homo principe ne rimarku sian
aĝiĝan degeneron kaj aldone ja ne senĉese pripensu sian neeviteblan morton.
Do supozeble ne estus eble, ke evoluus inteligenta kaj pri si mem konscia
cerbo, se ne samtempe instaliĝus tiu speco de blindeco. Sen ĝi la homa psiĥo
jam dekjaraĝe kolapsus.

Simono


Pejno Simono

unread,
Dec 22, 1998, 3:00:00 AM12/22/98
to

Wolfram Diestel schrieb in Nachricht <75ocu4$bl$2...@korvo.WC>...

>> Estas personoj law tri manieroj: Unuj el ili konstruas, aliaj detruas,
kaj
>> la lastaj simple gxenas pro kredi ke diskutlisto estas precipe por
>> amuzigxi.
>
>Strange, mi ĉiam pensis, ke estas la sekvaj tri specoj
>de homoj: Tiuj, kiuj scias kalkuli kaj tiuj, kiuj ne scias
>kalkuli.


Brilege! <ridante>

Simono


A.Peterson

unread,
Dec 23, 1998, 3:00:00 AM12/23/98
to
>From: "Interkomprenigxo" <conc...@ctcreuna.cl>
>Estimata retano:

>Estas personoj law tri manieroj: Unuj el ili konstruas, aliaj detruas, kaj
>la lastaj simple gxenas pro kredi ke diskutlisto estas precipe por
>amuzigxi.
>Respekte,
>Gijermo Riudor

Seriozaj retanoj, havantaj celon por amuzigxi, vizitas specifajn
amuzejojn kun
"pretty girls", kaj ne pretendas tion fari en la serioza diskutlisto.

Respektplena
-antonio-

Manuel M Campagna

unread,
Dec 23, 1998, 3:00:00 AM12/23/98
to

Don HARLOW (d...@donh.vip.best.com) writes:
> Je 18 dec 1998 05:00:05 GMT, esper...@aol.comnospam (Esperanto9)
> skribis:

>>>>
>>Mi postulas ke lin jugxu la Internacia Tribunalo!
>>Tiaj "homoj" ne rajtas gvidi sian landon!
>>Klinton - for de la posteno de prezidento de Usono!
>>>>
>>Mi vocxdonis por li du fojojn ('92, '96), kaj mi povas diri ke li tute
>>kapablas "gvidi" Usono.

-n

> Same.
>>La atakoj temas pri puno pro malobeo de UNaj ordonoj, kaj venis
>>NE sen averto...
> Tamen Usono mem havas la pozicion, ke UNo _ne_ rajtas ordoni al
> suverenaj sxtatoj. Se UNo farus iun ordonon direktitan kontraux nia
> lando, kaj ni ne volus plenumi gxin, kia estus nia reago?
> Efektive, post 1990 UNo kondutas, kiel gxi faris antaux la sesdekaj
> jaroj, ne kiel internacia forumo sed kiel armilo de la usona
> eksterlanda politiko. Tial gxi _ja_ rajtas ordoni al _aliaj_ suverenaj
> sxtatoj, sed nur kondicxe, ke gxiaj ordonoj estas aprobitaj (aux ecx
> kreitaj) en Vasxingtono. (Oni povas tamen supozi, ke komence de la
> nova jarmilo almenaux du kaj eble tri el la konstantaj anoj de la
> Sekureca Konsilio estos iomete pli singardaj ol ili fakte estis antaux
> ok jaroj pri tio, gxuste kiujn vasxingtonajn ordonojn ili permesos
> trairi sian juran kradon.)
>>Ni pretis ataki antaux monaton.
> Jes.
>>Saddam mem endangxerigis siajn
>>samlandajn civitanojn (kaj cxu li vere emas protekti siajn samlandanojn? La
>>kurdojn ekzemple?).
> Estus interese rigardi la historion de la afero. Oni devas memori, ke
> en la okdekaj jaroj Saddam estis por ni (usonanoj) ia glora princo,
> gxuste pro tio, ke li provis forsxteli iom da tereno de la fiislama
> Irano. Nia kaclekado de li atingis tian (malaltan) nivelon, ke kiam du
> irakaj militaviadiloj raketatakis usonan sxipon (la _Fletcher_) kaj
> mortigis 35 usonajn maristojn, la tiama prezidento, Reagan, publike
> deklaris, ke fakte kulpas _Irano_ -- ne cxar ili lancxis la raketojn
> (evidente ili neniel rilatis kun tiu ago), sed cxar ili tiutempe
> militis kontraux Irako, kaj sen tiu milito la irakanoj ne estus
> atakintaj nian sxipon. (Ke gxuste la irakanoj kulpis pri la milito,
> pri tio oni jam sukcesis forgesigi usonanojn...)
> Saddam perdis sian allogon okaze de la invado de Kuvajto. Oni ankaux
> emas forgesi, ke nurajn tagojn antaux tiu invado li ecx kvazaux petis
> permeson de Usono pri tiu invado, kaj iasence ricevis gxin (la tiama
> ambasadestro, s-ino April GLASBY -- literumado? -- informis lin, ke
> tio "ne estas nia afero"). Nur post la invado evidentigxis, ke la timo
> pri eventuala iraka monopolo de okcidentazia nafto igos Usonon -- kaj
> aliajn okcidentajn naciojn -- entrudi sin kontraux Irako.
> Saddam estas kaj estis bucxanto kaj gangstero. En tio li ne multe
> malsimilas de pluraj aliaj landestroj, kiujn Usono foje
> kontrauxstaras, foje subtenas, senatente pri iliaj bucxemo kaj
> gangstereco (ekz-e la najbaro de Saddam, la siria landestro Hafez


> Assad, la "bucxinto de Hama", kie mortis 10,000 liaj kontrauxuloj, kun

> kiu nia antauxa prezidento George BUSH afable permesis al si fotigxi
> en amika pozo okaze de la milito kontraux Saddam). Mi cetere rimarkas,
> ke nia iama kliento Generalo PINOCHET lastatempe reaperas en la
> novajxoj...
>>Homoj neusonaj konstatu ke nia lando ne estas en kriza situacio. Kvankam unu
>>cxambro de nia kongreso (parlamento) pretas fari akuzon, la sama cxambro
>>subtenas la Prezidenton je eksterlandaj agadoj.
> La krizo efektive estas, ke la tuta logxantaro de Usono eble baldaux
> mortos pro troa ridegado. (Cetere, oni jxus informis min, ke la nove
> elektita Parlamentestro Bob Livingston jxus rifuzis la honoron kaj
> anoncis sian baldauxan demision de la Parlamento. Evidente, post ties
> forta kondamno de la seksa konduto de Prezidento Clinton, Larry Flynt,
> eldonanto de iu pornrevuo, anoncis nerefuteblajn pruvajxojn, ke la
> seksorgano de s-ro Livingston ankaux, kaj pli ol unu fojon, vidis la
> sunlumon -- sed nur survoje al la celo -- ekster la propra
> maldormocxambro. Mi esperas, ke ankaux la siegxataj Bagdadanoj trovos
> iom da amuzo pro aktualaj enusonaj aferoj...)
>>Usonan sekurecon oni minacas ne nur ene de niaj landlimoj... la Najrobianoj kaj
>>Daressalamanoj povas atesti tiun fakton.
> Fakte, ne rilatas pri la sekureco de Usono (kiu neniam estis minacata
> de la atakoj en Najrobio kaj Daressalamo) sed pri la sekureco de
> unuopaj usonanoj en eksterlando. Supozeble, civitanoj de aliaj sxtatoj
> havas (almenaux potenciale) similajn problemojn.
> Don HARLOW

Nu jen kelkaj precizigoj pri la hestler(Hustler)ado.

Flinto anoncis, ke li havas nerefuteblajn pruvojn pri _adultoj_ kavx
_jxurmensogoj_ de dekduo da kongresanoj -- lavx mia kompreno temas pri
nur republikanoj kaj poreksigaj demokratanoj. Li neniel intencas
publikigi seksaferojn de needzigitoj. Li intencas fari tion grade, cxar
li estas lerta eldonisto. Li volas eltiri maksimuman financan profiton el
la okazo, dum li antavxenigas homrajtojn.

Mi opinias, ke la stultaj dekstremaj republikanoj gxisfine pusxos la
aferon, Hestlero cxiumonate anoncos adulton kavx jxurmensogon, la subteno
al Klintono kaj la demokrata partio plikajpli firmigxos, la navxzo
kontravx la republika partio grandigxos, Alcxjo Gora estas la venonta
prezidento, la demokratoj forbalaos la republikanojn en la venonta
deputitara balotado. La respekto al Usonio malkreskos en la mondo, la
usoniaj politikistoj akiros la reputacion esti klavxnoj.

Wolfram Diestel

unread,
Dec 23, 1998, 3:00:00 AM12/23/98
to
En la afiŝo <3.0.1.16.1998122...@pvilnius.omnitel.net>
espe...@post.omnitel.net (A.Peterson) skribis:

>
> Seriozaj retanoj, havantaj celon por amuzigxi, vizitas specifajn
> amuzejojn kun
> "pretty girls", kaj ne pretendas tion fari en la serioza diskutlisto.

La problemo estas, ke beletaj virinoj ja eble
estas beletaj, sed ofte ne amuzaj...

Manuel M Campagna

unread,
Dec 24, 1998, 3:00:00 AM12/24/98
to

"Sebastian Hartwig" (sebastia...@rz.hu-berlin.de) writes:
> Don HARLOW schrieb in Nachricht <367c4d19...@nntp1.ba.best.com>...
>>On Sun, 20 Dec 1998 00:26:18 +0100, "Sebastian Hartwig"
>><sebastia...@rz.hu-berlin.de> wrote:
>>>Don HARLOW schrieb in Nachricht <367bfa5f...@nntp1.ba.best.com>...

>>>>Assad, la "bucxinto de Hama", kie mortis 10,000 liaj kontrauxuloj, kun
>>>evidente vi celas 10 000 k ne 10,000.
>>Mi celis 1E4.
> tio estas kompreneble ech pli bona :)
> nu, mi celis, ke en esperantujo oni eble pli provu sekvi internaciajn uzojn
> ol nur naciajn. 10,000 signifas vere nur dek (en precizo de milono). ekz-e
> en tiu "kurso" "pasporto al la tuta mondo" oni ankau uzas tiun sistemon. oni
> _skribas_ 1,000 k asertas "mil". freneze. 1,234 estas unu komo du tri kvar.
> sebastiano

Ne freneze. Nur folklore.

Sebastian Hartwig

unread,
Dec 24, 1998, 3:00:00 AM12/24/98
to
Wolfram Diestel schrieb in Nachricht <75ocu4$bl$2...@korvo.WC>...
>En la afiŝo <E0zsFhm-...@ctc-mundo.net>
> conc...@ctcreuna.cl (Interkomprenigxo) skribis:
>
>> Estas personoj law tri manieroj: Unuj el ili konstruas, aliaj detruas,
kaj
>> la lastaj simple gxenas pro kredi ke diskutlisto estas precipe por
>> amuzigxi.
>
>Strange, mi ĉiam pensis, ke estas la sekvaj tri specoj
>de homoj: Tiuj, kiuj scias kalkuli kaj tiuj, kiuj ne scias
>kalkuli.

gratulon.

--
sebastiano
http://www2.rz.hu-berlin.de/~h0444wow/
"[...] nia Sebastian estas preskau la plej ghentila
homo en la mondo." opinias hi...@geocities.com

Manuel M Campagna

unread,
Dec 25, 1998, 3:00:00 AM12/25/98
to

Wolfram Diestel (wol...@korvo.WC) writes:
> En la afižo <E0zsFhm-...@ctc-mundo.net>

> conc...@ctcreuna.cl (Interkomprenigxo) skribis:
>> Estas personoj law tri manieroj: Unuj el ili konstruas, aliaj detruas, kaj
>> la lastaj simple gxenas pro kredi ke diskutlisto estas precipe por
>> amuzigxi.
> Strange, mi ęiam pensis, ke estas la sekvaj tri specoj
> de homoj: Tiuj, kiuj scias kalkuli kaj tiuj, kiuj ne scias
> kalkuli.
> Volframo.

Cxi lasta estas tre vera apartigo.

La unuaj scias, ke la jaro 2000 estos la lasta de la dua jarmilo kaj
dudeka jarcento de nia erao. La aliaj kredas, ke la jaro 2000 estos la
unua de la tria jarmilo kaj dudekunua jarcento de nia erao.

Sed ekzistas aliaj kriterioj.

Iuj scipovas Esperanton (malgravx okazaj eraroj) kaj la aliaj fusxas gxin
(malgravx okazaj gxustajxoj). La unuaj kapablas distingi la du tipoj ; la
aliaj ofte ne kapablas. Tiuj, kiuj kapablas, eventuale apartenos al la
unua kategorio.

Manuel M Campagna

unread,
Dec 25, 1998, 3:00:00 AM12/25/98
to

Wolfram Diestel (wol...@korvo.WC) writes:
> En la afižo <3.0.1.16.1998122...@pvilnius.omnitel.net>

> espe...@post.omnitel.net (A.Peterson) skribis:
>> Seriozaj retanoj, havantaj celon por amuzigxi, vizitas specifajn
>> amuzejojn kun
>> "pretty girls", kaj ne pretendas tion fari en la serioza diskutlisto.
> La problemo estas, ke beletaj virinoj ja eble
> estas beletaj, sed ofte ne amuzaj...
> Volframo.

Tio estas, cxar oni ripetis al ili la seksisman bodlerajxon :

"Belu kaj silentu !"

Eble vi ne konas la rakonton pri "Hencxjo kun hupo" ([Hen]Riquet ~a la
houppe).

Iam estis du fratinoj. La unua estis belega sed stulta kaj la alia nebela
(sed ne nepre malbela) sed malstulta.

Cxar ilia familio havis multe da mono, nobelaj titoloj ktp malmankis
amindumantoj.

(Sesio finigxas, mi davxrigos poste)

Manuel M Campagna

unread,
Dec 25, 1998, 3:00:00 AM12/25/98
to

Manuel M Campagna (ah...@FreeNet.Carleton.CA) writes:
> Wolfram Diestel (wol...@korvo.WC) writes:
>> En la afižo <3.0.1.16.1998122...@pvilnius.omnitel.net>
>> espe...@post.omnitel.net (A.Peterson) skribis:
>>> Seriozaj retanoj, havantaj celon por amuzigxi, vizitas specifajn
>>> amuzejojn kun
>>> "pretty girls", kaj ne pretendas tion fari en la serioza diskutlisto.
>> La problemo estas, ke beletaj virinoj ja eble
>> estas beletaj, sed ofte ne amuzaj...
>> Volframo.

> Tio estas, cxar oni ripetis al ili la seksisman bodlerajxon :
> "Belu kaj silentu !"
> Eble vi ne konas la rakonton pri "Hencxjo kun hupo" ([Hen]Riquet ~a la
> houppe).
> Iam estis du fratinoj. La unua estis belega sed stulta kaj la alia nebela
> (sed ne nepre malbela) sed malstulta.
> Cxar ilia familio havis multe da mono, nobelaj titoloj ktp malmankis
> amindumantoj.
> (Sesio finigxas, mi davxrigos poste)
> Manvxelo

Davxrigo :

Cxar la amindumantoj estis ankavx amikoj, ne estis akra rivaleco inter ili.

Kiam ili alvenis por viziti la fratinojn, ili apenavx salutis la duan, kiu
estis nebela sed malstulta, kaj ili preskavx rekte iris amindumi la unuan,
kiu estis belega sed stulta. Hencxjo estis malpli alta ol la aliaj junuloj
malgravx sia bela kaj fiera harhupo, do li ne tuj kapablis suficxe
proksimigxi la belegan fratinon, kiun li profunde amis.

Post horkvarono la amindumantoj tedigxis pro la stulteco de la belega
fratino, kaj iris pasigi horojn kun la nebela sed malstulta fratino, cxe
kiu cxiuj sxprucigis gxentilajn ridojn kaj cxiuj agrable ridetis, cxar sxi
estis tre sprita.

Tamen Hencxjo, post horkvarono cxe la sprita fratino, lasis la aliajn kaj
revenis al la belega, kiu pro sia stulteco ne estis tre dankema al Hencxjo
pri lia galanteco. Sed Hencxjo tiom amis la belegan fratinon, ke li
pasigis horojn cxe sxi sen tedigxi, cxar li malstultis kiel du homoj.

Monatoj pasis, kaj la sama sceno okazis preskavx cxiutage. Preskavx, cxar
iam Hencxjo malsanis dum kelkaj tagoj, do li forestis dum tiu periodo.
Kompreneble la soleca belega fratino tiom tedigxis, ke sxi preskavx ploris
antavx la vizitantoj. Tamen sxi sukcesis deteni sin. Nu sxi fine
ekkomprenis, ke tiu tedigxo venas el la manko de sia amindumanto Hencxjo,
kaj sxi komencis deziri lian revenon.

Tio okazis, sed mia sesio finigxis, do mi rakontos la ceteron alifoje.

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

###


Manuel M Campagna

unread,
Dec 25, 1998, 3:00:00 AM12/25/98
to

Pluo :

Tiel, kiam Hencxjo revenis el sia malsano, la belega fratino iomete pli
atentis lin. Kaj ekde tiam cxiun tagon sxi plikajpli atentis lin. Post iom
da tempo sxi ecx komencis spriteti. Ekde tiam cxiun tagon sxi plikajpli
spritetis. Sxi fine vere enamigxis al Hencxjo. Dume sxi malpli kaj malpli
stultis.

Dume la alia fratino delonge elektintis edzon kaj ne plu logxis tie. Cxar
la aliaj amindumantoj ne suficxe atentis sxin, ili ne povis konstati la
sxangxigxon, kiu okazis cxe sxi. Do tute sola Hencxjo vizitis sxin, la amo
farigxis plikajpli reciproka, la fratino fine ne pli stultis ol Hencxjo,
ili pompe geedzigxis, kaj oni diras, ke ne estas pli felicxaj geamantoj en
la regxlando.

Denove sesio finigxis, sed cxifoje mi sukcesis atingi la

FINON

0 new messages