Dankon, Oto, por tiu afabla donaco.
Nun mi demandas min, kiel mi trovos la tempon por legi la tuton.
Mi notis, ke la aperjaro de la unua numero estis 1943. Tiam en
Francio jam de somero 1940 ĉia reklamo pri Esperanto estis denove
malpermesita kiel komence de la 20-aj jaroj. Tamen mi konas
neniun, kiun franca polico persekutis pro tio. Ŝajnas al mi, ke
franca polico simple ignoris la aferon. Kontraŭe mi havis
germanan amikon, arestitan pro denunco en 1932, kaj restintan
en koncentrejo ĝis la fino de la 2-a Mondmilito. En tiu koncentrejo
oni murdis malliberulojn ĉiutage. Li atribuis ĉefe al sia bona
ŝanco, ke li travivis tion ĝis la fino.
Petro.