Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

UEA-PRIORATATO AFRIKO-MOVADO AFRIKA: Tanzanio

4 views
Skip to first unread message

"ElisÈe By'elongo" (by way of esp.togo@cafe.tg (GBEGLO Koffi))

unread,
Dec 12, 2002, 1:20:59 AM12/12/02
to
UEA - PRIORATATO AFRIKO - MOVADO AFRIKA: Tanzanio

La movado pludisvastighas en Tanzanio. Necesas koni unue la landon, antaux
ol aliri gxian movadon

Kvarmil kvincent kilometrojn norden de Durbano mi devis veturi por fari
mian safarion en Tanzanio. Ni veturis tra Svazilandon, Mozambikon kaj
Malavion antau ol eniri Tanzanion.
Post kelkaj 10 tagoj da veturado, ni alvenis en Dar-es-salaam, la komercan
chefurbon de Tanzanio.Tiu urbego estas bela, vasta, konstruita che bordo
de la indiana oceano.
Tanzanio ja estas unuigho de du iamaj landoj-Tanganjiko kaj
Zanzibaro.Tanganjiko estis teritorio en orienta Afriko regita de britoj de
1920 ghis sia sendependigho en 1961 kun prezidanto Julius K. Nyerere. Antau
la sendependigho Tanganjiko estis sub kontrolo de Germanio de 1890. La
lando vasta je 31 900 km2
malkovrighis por la unua fojo en 1858 de Burton kaj Speke. Estas notinde,
ke Tanganjiko estas ankorau la nomo de la plej longa Afrika lago havanta la
plej diverstipajn fishojn en Afriko kiel Mikeke, Ndagala, Sangala, Nonzie

Aliflanke, Zanzibaro estas insulo en Indiana oceano regita de britoj de
1890. Zanzibaro akiris sian sendependighon en 1863 kaj unuighis kun
Tanganjiko nur en 1964 por farighi Tanzanio.
Tanzanio alighis al Commonwealth. Ghi vastas je 939 702 km2 kun multaj
ebenajhoj kaj kelkaj vulkanoj. Un el tiu cxi estas Kilimandjaro.
Por disvolvighi Tanzanio ekspluatas siajn richofontojn, i.a oron,
agrikulturon, kafon, kotonon kaj sisalon; ghi estas la unua produktanto en
la mondo; ne forgesindas "Tanzanite", multekosta shtono trovata nur en
Tanzanio sed transformata en Sudafriko.
En Zanzibaro, la chefa richofonto, bazo de la ekonomio de la lando, estas la
kultivado de kariofilo en la provinco de Pemba.

Tanganjiko samkiel Zanzibar estis okupataj de multaj gentgrupoj. Inter tiuj
loghantoj ni citu: Wagoma, Waha, Wamaniema, Wasukuma, Wanyamwezi,Wazaramu,
Wa Masai, Wanyakyusa, Wa Pemba, Wabembe,ktp. Chiu tribo parolas sian
indighenan lingvon kvankam ili chiuj komunikighas uzante la svahilan,
Afrikan lingvon internaciece parolatan en Tanzanio, Kenjo, Demokratia
Kongolando, Burundio, kelkaj provincoj de Ugando, de Mozambiko norde, che
la landlimo de Malavio,
kaj che la landlimo inter Zambio kaj Tanzanio. Mallonge, la svahila estas
la Afrika lingvo plej parolata de multaj triboj el diversaj landoj. Iu ech
opinias, ke ghi estu iam la oficiala lingvo de Afrika unuigho.

PORESPERANTA AGADO EN TANZANIO

Kiel sciite, esperantistoj serchas esperantistojn tuj kiam ili alvenas
al nova medio. Mi sukcese klopodis kontakti esperantistojn. Per informoj
liveritaj de nia samideano Constantine Mashauri mi finfine renkontighis
kun s-ro Minani Matabaro, chef-delegito de UEA en Tanzanio. Kvankam mi ne
renkontighis kun la prezidanto de Tanzania Esperanto Asocio (TEA), s-ro
Sao Pascal, tamen Minani raportis pri la ghenerala situacio de nia
movado en Tanzanio kaj en Dar-es-salaam aparte. Por shpari nian
tempon, ni nur substreku, ke la chefa sukceso en Tanzanio dependas
de la fakto ke tieaj esperantistoj estas kuraghaj, elturnighemaj
kaj idealistaj esperantistoj kvankam pro manko de rimedoj ili modeste
bonfartas en la agado. La chefa problemo de Dar-es-salaam estas la
manko de kunvenejo. Char, kiel por multaj landoj, ne ekzistas sidejo de
Esperanto, estas malfacile akiri salonon por fari ion Esperantan; pro tio
ke tia ago kostus tiom da mono kiom la tieaj aktivuloj ne kapablos
pagi bedaurinde, la movado do iomete suferas.Por renkontighi (tamen
malregule) ili devos eble kunighi che iu lernejo au restoracio. Ekzemple ni
renkontighis che la "alliance Francaise" de Dar-es-salaam.
Notinde estas, ke samideanoj de Dar-es-salaam havas bonajn projektojn kiuj
antauenigus la Esperanto-movadon se iu helpus finance kaj materie. Ekzemple
s-ro Minani proponas projekton de Esperanto-lernejo en Tanzanio praktike
entreprenebla.
Aliangule, multaj aliaj esperantistoj kun grava nombro de komencantoj
vivadas en tendaroj de rifughintoj, i.a Nyarugusu kaj Lugufu. Tie jam
ekzistas multaj klubetoj de Esperanto. S-roj Bukuru Ruburaga, Steven Kabwe,
Kakozi Kamsi, Fikiri Baruani, Kayeba Mwenelukole zorgas pri la unuigho de
chiuj klubetoj por vigle agadi en Nyarugusu tendaro. Tiuj aktivuloj
elektighis kiam ni kunvokis kunvenon de chiuj esperantistoj en Nyarugusu
kaj kreis la UNUIGHOn DE ESPERANTISTOJ DE
NYARUGUSU, U.E.N.
C/O Bukuru Ruburaga (Prezidanto)
P.O.BOX 72 Kasulu/Kigoma
Tanzanio
Por aktive instrui Esperanton la supre-citita unuigho bezonas lernolibrojn
por komencantoj, vortarojn kaj kelkajn gazetojn. Plie iliaj progresantoj
volas korespondi tutmonde. Mi kaptas tiun okazon por alvoki Esperantajn
asociojn kaj individuajn samideanojn helpi kaj al la Tanzania asocio de
Esperanto kaj al la
Unuigho de esperantistoj de Nyarugusu revigligi nian movadon tie.
Mi esperas ke farinte tion,ech post dek jaroj, Tanzanio ighos unu el la
plej fortaj Esperanto-landoj en Afriko.
----------------------------------------------------------------------

Skribita de Elisee Byíelongo en vizito en Tanzanio de la 13a de
oktobro ghis la 16a de Novembro 2002
_______________________________________________________________

dominik

unread,
Dec 12, 2002, 3:06:01 AM12/12/02
to

""ElisČe By'elongo" (by way of esp....@cafe.tg (GBEGLO Koffi))"
<byel...@webmail.co.za> a écrit dans le message news:
v01540b07ba1d55a06ce0@[80.248.65.23]...
[...]

> Tanzanio ja estas unuigho de du iamaj landoj-Tanganjiko kaj
> Zanzibaro.Tanganjiko estis teritorio en orienta Afriko regita de britoj de
> 1920 ghis sia sendependigho en 1961 kun prezidanto Julius K. Nyerere.
Antau
> la sendependigho Tanganjiko estis sub kontrolo de Germanio de 1890. La
> lando vasta je 31 900 km2
> malkovrighis por la unua fojo en 1858 de Burton kaj Speke. Estas notinde,
> ke Tanganjiko estas ankorau la nomo de la plej longa Afrika lago havanta
la
> plej diverstipajn fishojn en Afriko kiel Mikeke, Ndagala, Sangala, Nonzie
>
[...]
cxu ne estis Stanley kaj Livingston kiuj unuafoje malkovris Tanganjikon ?
cxiu-okaze dankon pro tiu bonega priskribo de Tanzanio - asante sana !

dominik
(por franclingvanoj, nun ekzistas nova perreta kurso de svahila lingvo cxe :
http://mwanasimba.online.fr )
+

0 new messages