Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Montpeliera TTT-ejo

3 views
Skip to first unread message

Simon Payne

unread,
Jan 2, 1998, 3:00:00 AM1/2/98
to

Gekaraj

Denove mi serchas pri konvenaj altkvalitaj kontribuajhoj - artikoloj,
bildoj - por uka TTT-ejo. Nun temas pri Montpeliero. Do, se iu havas ion au
pretas skribi ion afishindan, nu, mi tre dankus pro ghi.

Kiel en la Adelajda TTT-ejo - parenteze, jen 974 vizitoj - mi planas
iomete literature dekori la aferon. Do mi serchas tekstojn pri au el
Montpeliero, pri au el Langvedok-Rusiljonio, pri au el Francujo au rilate
al la kongresa moto "Mediteraneo - ponto inter kulturoj". Aldone mi volonte
transprenus chiujn publikajhojn aperantajn oficiale prepare al kaj kadre de
la uko - do prelegojn, kongresan kurieron, gazetarajn enmanigojn, ktp.
Evidente che tio mi devos iomete filtri por eviti amason da
informduoblajhoj.

Mi sercas ankau konvenan midi-ajhon. Tiumomente gurdas nia himno, same kiel
en la Adelajda TTT-ejo. Sed honeste dirate, mi mem ne plu eltenas audi ghin
kaj iel vere ne havas sencon por chiu uko afishi la saman melodion. Do, se
iu havas pli bonan ideon.

Chiuokaze, la Montpeliera TTT-ejo estas ekde hodiau vizitebla.

Chu ghi estas jam vizitinda?

Hmmm, nu, honeste eble ankorau ne, kvankam kelkaj sufiche belaj paghoj
jam estas.

Menciinde estas, ke ankau Dominika preparas ion similan en tiu kampo kaj
jam feliche flirtigas sian embrion "etere". Do kruela konkurenca premo
devigis ankau min debuti! La nombriloj ja turnighu!

Simono

PS: Char lau miaj spertoj la distribuado iomete hazarde funkcias en
s.c.e., ricevos kelkaj elektitaj eminentuloj supozeble superfluan
retposhtan kopion de tiu mesagho.


E-mail from: Simon Payne, 02-Jan-1998

WWW pages: http://ourworld.compuserve.com/homepages/simono/

0

Burjalo Jensen

unread,
Jan 3, 1998, 3:00:00 AM1/3/98
to

Simon Payne <1001...@compuserve.com> skribis:

>
>Kiel en la Adelajda TTT-ejo - parenteze, jen 974 vizitoj - mi planas

Tiu nombro de vizitoj estas tute nefidinda ĉar ne ekzistas fidinda
metodo mezuri TTT-vizitojn. I.a. vi ne povas scii kiel ofte
vizitanto prenis paĝon el loka kaŝmemoro. Pli da informoj pri tiu
temo parolantoj de la angla povas ekhavi el
<URL:http://www.cranfield.ac.uk/docs/stats/>.

Salutas
- Burjalo

Simon Payne

unread,
Jan 3, 1998, 3:00:00 AM1/3/98
to

En artikolo <slrn6aqsdo...@ask.ask> skribis byr...@post3.tele.dk
(Burjalo Jensen) jene:

> Tiu nombro de vizitoj estas tute nefidinda ćar ne ekzistas fidinda


> metodo mezuri TTT-vizitojn. I.a. vi ne povas scii kiel ofte

> vizitanto prenis pařon el loka kaţmemoro. Pli da informoj pri tiu


> temo parolantoj de la angla povas ekhavi el
> <URL:http://www.cranfield.ac.uk/docs / stats/>.

Nu, vi espereble ne kredas, ke řuste mi ne scias tion, ću?

Kion vi proponas? Eble ke mi dekobligu la nombron? Aý ću mi prefere
dekonigu řin?

Nu, konsiderante la fakton, ke la Esplorilo venas el la skatolo kun
aktivigita plurtaga staplo, mi eble dekobligu.

Antaýe estis tiel, ke krozilaj staploj kutimis teni la nombrilan
grafikon nur dumsesie (aý řis elćerpo de la provizita diska spaco). Jen
statistike sufiće bona ekvivalento de la nocio "vizito". Fakte mi mem
uzas praktike senfinan staplon rekte por ja ne nenecese turni miajn
proprajn nombrilojn.

Do mi simple supozis, ke laikoj ne estos trompitaj per mia donita nombro
kaj ke fakuloj estos sufiće inteligentaj por scii, pri kio temas.

Mi espereble će tio ne eraris! <ridante>

Simono


--
TTT:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/simono/

Retposxto:
1001...@compuserve.com

Burjalo Jensen

unread,
Jan 3, 1998, 3:00:00 AM1/3/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> skribis:

>En artikolo <slrn6aqsdo...@ask.ask> skribis byr...@post3.tele.dk
>(Burjalo Jensen) jene:
>
>> Tiu nombro de vizitoj estas tute nefidinda [...]
>
>Kion vi proponas?

Ne prezentu arbitran nombron kiel veran.

- Burjalo

Gerard Van.der.horst

unread,
Jan 3, 1998, 3:00:00 AM1/3/98
to

> From: 1001...@compuserve.com (Simon Payne)

> Gekaraj
> Denove mi serchas pri konvenaj altkvalitaj kontribuajhoj -
> artikoloj,
> bildoj - por uka TTT-ejo. Nun temas pri Montpeliero. Do, se
> iu havas ion au
> pretas skribi ion afishindan, nu, mi tre dankus pro ghi.

Simono, cxu vi estas malsana ?

Mi ne plu vidas viajn strangajn hieroglifojn!

Cxu vi komencis la novan jaron per bonaj intencoj kaj denove uzas pli normalan
konvencion pri supersignitaj E-literoj ?

Salutas vin Gerardo el Hago-NL.

esp...@saluton.iaf.nl

Simon Payne

unread,
Jan 4, 1998, 3:00:00 AM1/4/98
to

En artikolo <slrn6atdmi...@ask.ask> skribis byr...@post3.tele.dk
(Burjalo Jensen) jene:

> Ne prezentu arbitran nombron kiel veran.

Unue la nombro tute ne estas arbitra kaj due ři estas vera.

Maksimume, vi povus kritiki mian simpligon -

nombrata evento = vizito

Sed mi vere ne vidas problemon će tio kadre de la kunteksto de mia
mencio.

Simon Payne

unread,
Jan 4, 1998, 3:00:00 AM1/4/98
to

En artikolo <210_980...@saluton.iaf.nl> skribis
esp...@saluton.iaf.nl (Gerard Van.der.horst) jene:

> Simono, cxu vi estas malsana ?
>
> Mi ne plu vidas viajn strangajn hieroglifojn!

Nu, mi povas tuj trankviligi vin, ke mia (mal-)sanstato estas restinta
konstanta.

Mi simple iomete klinis min antaý la teśnikaj mankaźoj de la celata pli
vasta publiko.

> Cxu vi komencis la novan jaron per bonaj intencoj kaj denove uzas pli
normalan
konvencion pri supersignitaj E-literoj ?

Ne, ne, mi preferas plu uzi norman konvencion, ol "normalan". <ridante>

Sed paciencu, plej malfrue en 1999, mi forlasos Latinon 3 kaj uzos
Unikodon.

Yury Finkel

unread,
Jan 5, 1998, 3:00:00 AM1/5/98
to

Simon Payne:

>Sed paciencu, plej malfrue en 1999, mi forlasos Latinon 3 kaj uzos
>Unikodon.

Jam temp' esta'!

Fakte mi jam delonge pripensas, cxu mi forigu Latin-3-an version de mia
TTTejo (nun mi havas tri versiojn: Latin-1-an kun x-oj, Latin-3-an kaj
Unikodan). Laux mi, Latin-3 kreas pli da problemoj, ol solvas. Vivu Unikodo!


--
Jurij FINKEL


Mark RISON

unread,
Jan 5, 1998, 3:00:00 AM1/5/98
to

Gerard Van.der.horst <esp...@saluton.iaf.nl>:

> From: 1001...@compuserve.com (Simon Payne)
> > Gekaraj
> > Denove mi serchas pri konvenaj altkvalitaj kontribuajhoj -
> > artikoloj,
> > bildoj - por uka TTT-ejo. Nun temas pri Montpeliero. Do, se
> > iu havas ion au
> > pretas skribi ion afishindan, nu, mi tre dankus pro ghi.

> Simono, cxu vi estas malsana ?
> Mi ne plu vidas viajn strangajn hieroglifojn!
> Cxu vi komencis la novan jaron per bonaj intencoj kaj denove uzas pli normalan
> konvencion pri supersignitaj E-literoj ?

Gerardo, ^cu vi estas malsana?

Mi ne plu vidas viajn strangajn majuskligojn!

^Cu vi komencis la novan jaron kun bonaj intencoj kaj nun uzos
pli normalajn konvenciojn pri majuskloj?

Mark

--
Mark RISON, Software Engineer English/Esperanto/Francais
Acorn Computers Ltd Tel: +44 1223 725258
Acorn House, 645 Newmarket Road Fax: +44 1223 725358
Cambridge, United Kingdom, CB5 8PB WWW: http://www.acorn.com/


PILCH Hartmut

unread,
Jan 5, 1998, 3:00:00 AM1/5/98
to

yu...@mv.ru (Yury Finkel) writes:

>Fakte mi jam delonge pripensas, cxu mi forigu Latin-3-an version de mia
>TTTejo (nun mi havas tri versiojn: Latin-1-an kun x-oj, Latin-3-an kaj
>Unikodan). Laux mi, Latin-3 kreas pli da problemoj, ol solvas. Vivu Unikodo!

Mi automate produktas du versiojn de chiuj Esperanta pagho, la unue
videblan kun ch sh gh jh kh u kaj la duan Latin-3. Tio estas nur necesa
tiomdawre kiom nunaj kroziloj ankoraw ne subtenas la aktualan HTML.

Do ne tro zorgu. Ech Unikodo ne nur solvas sed ankaw kreas problemojn.

+=========================================================================+
|PILCH Hartmut <p...@a2e.de> PEI2 , Han2mu4 |
|MA phil., shtatekzaminita tradukisto por la =||= ,---, | /__ |
|Germana, Japana kaj China (inkl. Kantona) lingvoj -||- ## /+-/ / |
|Adr: DE 80636 [Muenchen] Blutenburgstr 17 -*-- ---- | x |
|Tel: -49-89-1278960-8, fax -9, http://www.a2e.de /|\* / .\ /| / \ |
|ftp://ftp.lrz-muenchen.de/pub/culture/ostasien / \ / | \ |
+=========================================================================+

--
+=========================================================================+
|PILCH Hartmut <p...@a2e.de> PEI2 , Han2mu4 |
|MA phil., shtatekzaminita tradukisto por la =||= ,---, | /__ |
|Germana, Japana kaj China (inkl. Kantona) lingvoj -||- ## /+-/ / |

0 new messages