Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

re ichismo

10 views
Skip to first unread message

Eugen Fabian

unread,
Nov 3, 1998, 3:00:00 AM11/3/98
to
Pilch Hartmut skribis:

>> Uzi "-ich" ne estas "riismo". "-ich" estas pli akceptebla
>>ol "ri". Pli bona estas "li", "shi", "ghi".

>Vere. "ich" estas pli baza kaj grava reformo ol "ri". Oni povas vivi kun
>"shi au li" pli facile ol kun "karaj civitaninoj kaj civitanoj, partianinoj
>kaj partianoj, ni oferas postenon por sciencistino au sciencisto"

Mi preferus;
"civitaninoj kaj vircivitanoj", "civitanicho" estas nek belsona nek
facile skribebla . Audante la vorton "aktoricho" chiu italo pensus pri
virina persono ,au pri persono sekse nedifinebla. Cetere la itala lingvo
ekzemple estas ankau pli virulista char la seksoj estas dividitaj en homo
kaj virino .Oni sponte sin demandas;kaj la virino kia speco de besto ghi
estas?...... Chu ni devas reformi ankau la italan lingvon?


Eugenio

Sebastian Hartwig

unread,
Nov 5, 1998, 3:00:00 AM11/5/98
to
Eugen Fabian schrieb:

> Mi preferus;
> "civitaninoj kaj vircivitanoj", "civitanicho" estas nek belsona nek
> facile skribebla .

??? tiuj estas tute subjektivaj argumentoj, neniel validaj por
internacia lingvo.

> Audante la vorton "aktoricho" chiu italo pensus pri
> virina persono ,au pri persono sekse nedifinebla.

ha lo! bv nun eksidi komforte, char mi devas nun malkashi al vi
malagrablan k preskau nekredeblan aferon: esperanto _ne_ estas la itala.
tial estas absolute sensignife, kion italo pensus.

--
sebastian
http://www2.rz.hu-berlin.de/~h0444wow/

PILCH Hartmut

unread,
Nov 5, 1998, 3:00:00 AM11/5/98
to
bas1...@bassano.nettuno.it (Eugen Fabian) writes:

> Pilch Hartmut skribis:
>
>>> Uzi "-ich" ne estas "riismo". "-ich" estas pli akceptebla
>>>ol "ri". Pli bona estas "li", "shi", "ghi".

>>Vere. "ich" estas pli baza kaj grava reformo ol "ri". Oni povas vivi kun
>>"shi au li" pli facile ol kun "karaj civitaninoj kaj civitanoj, partianinoj
>>kaj partianoj, ni oferas postenon por sciencistino au sciencisto"

>Mi preferus;


> "civitaninoj kaj vircivitanoj", "civitanicho" estas nek belsona nek
>facile skribebla .

Chu vi vere preferus tiun al simpla "civitanoj"
kiu uzeblas en seksneutra senco ekde ke oni distingvas -in kaj -ich?

>Audante la vorton "aktoricho" chiu italo pensus pri
>virina persono ,au pri persono sekse nedifinebla.

Audante "civitaninoj kaj vircivitanoj" (au "civitaninoj kaj civitanichoj")
al "nan2-gong1min2 he2 nyu3-gong1min2", ri pensus ke parolas iu
mentmalsanulo.

--
Hartmut Pilch
http://www.a2e.de/phm/

ZHONG Qiyao

unread,
Nov 6, 1998, 3:00:00 AM11/6/98
to
Retanoj!

Ni pensu lau la simpleco kaj reguleco de Esperanto.
Tial "-ich-" kaj "-in-" estas tre pli bona ol la konfuziga
uzo, ke iuj "-o" signifas "-icho". Do, se ne bezonas, do
"-o" signifas senseksomencio. (Sed lau "historiaj" kialoj,
parencoj sed ne la vorto "parenco"; princo, sinjoro, fraulo,
estas ichoj.)

Multaj Europaj lingvoj dividas "homon kaj inon" kaj
tiu penso estas malbona, se en Esperanto.

Qiyao
----------------------------------------------------------------------
ZHONG Qiyao, Kompanio Zhibang/Accton, Xinzhu, Tajvano ~{VSFtR"~}
Vendredon, Gregoria 1998-11-06, Nordekvinoksa 1998-08-18
----------------------------------------------------------------------


0 new messages