Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

(none)

4 views
Skip to first unread message

Saskia

unread,
Feb 23, 1993, 8:07:49 AM2/23/93
to
Mi interesigxas pri la opinioj de la retanoj pri la jeno:

Antaux du aux tri semajnoj mi (re)aligxis al la E-reto, kaj mi gxis nun
sendis du kontribuojn al espe...@rand.org . En la unua mi menciis ke mi
estas 24-jara student(in)o pri matematiko.

Antaux kelkaj tagoj mi ricevis la sekvan mesagxon:
(por ne persone skandaligi la sendinton, mi forigis la nomon)


> Subject: Saluton!, juna samideanino
>
> Tre kara Saskia:
> Placxas al mi skribi al vi al via facila kaj tre eleganta e-retadreso.
> Tujtuj kiam mi legis vian unuan mesagxon, mi subite eksxategis vin. Vi
> "sonas" juna, tre juna; vigla, tre vigla; kaj sprita, kaj beleta, kaj
> pimpa. Suficxe, mia imago flugas. Sed mi ege sxatas tiujn kvalitojn. Ecx
> ne konante vin persone, mi ja scias ke vi ne estas enuiga, kiel viaj
> amikoj italaj duoble erare demandis. Kiuj estas viaj neperfektajxoj? Mi
> jam scias pri unu el ili: vi estas tro juna. Aux eble mi estas tro
> "nejuna". Alikaze, mi invitus vin promeni kun mi. Serioze, se vi iam
> revenas al Usono, mi multege sxatus koni vin. Vi ne nur estas tre
> simpatia, sed ankaux altatinganta! Ecx prezidantino de TEJO!
>

Mi ne vere scias kiel mi reagu al io tia.
La sekvajn demandojn mi sxatus starigi al vi:

1. Cxu mi prave supozas ke mi ne ricevus ion tian, se mi estus viro?
2. Cxu do temas pri seksismo?
3. Cxu mi insultigxu pri tia letero?
4. Aux cxu mi sentu min flatata pri tiom da komplimentoj?
(Kion denove signifas pimpa? ;-) )

Konciza klarigo pri mia starpunkto gxenerala:
Mi povus diri ke mi estas feministo, sed mi ne aktivas en la inisma movado;
mi -kaj mia generacio- profitas de la 'batalado' en la 60aj/70aj jaroj kiu
sxangxis multon, tiel ke mi povas vivi laux la slogano "ne vortoj, sed agoj".
T.e. mi ne emas paroladi pri egalaj rajtoj, sed mi provas vivi sen konsideri
mian inecon speciala.

Do, refoje: mi vere scivolas pri viaj opinioj.

Saskia Idzerda


Konrad Hinsen

unread,
Feb 23, 1993, 11:40:51 AM2/23/93
to
On Feb 23, 2:07pm, Saskia wrote:
} La sekvajn demandojn mi sxatus starigi al vi:
}
} 1. Cxu mi prave supozas ke mi ne ricevus ion tian, se mi estus viro?

Tre versxajne jes.

} 2. Cxu do temas pri seksismo?

Tio dependas de via difino por "seksismo".

El via uzo de la vorto "do" mi supozas, ke vi konsideras cxian
malsamtrakton de viroj kaj inoj seksismo, ecx se temas pri personaj
rilatoj kaj ne pri rilatoj inter pli grandaj grupoj. Tio signifus
ke la plimulto de individuaj rilatoj inter viroj kaj inoj estus
seksismaj (de ambaux flankoj). Laux mi, tio ne estus utila difino.

Tio ne signifas, ke mi ne konsideras la skribadon de tiaj mesagxoj
iom abomeninda, cxar gxi ja estas suficxe sintrudema, sed pro tio
gxi ne nepre estas seksisma. Ekzistas ja pliaj abomendindajxoj krom
seksismo.

} 3. Cxu mi insultigxu pri tia letero?

Se tio helpas... Mi rekomendus sendi similstilan respondon, por
ke la sendinto mem (espereble) ekkonu, kian impreson li postlasas.

} 4. Aux cxu mi sentu min flatata pri tiom da komplimentoj?

Denove: se tio helpas...

} Mi povus diri ke mi estas feministo, sed mi ne aktivas en la inisma movado;

Mi timas, ke tiu frazo estas la komenco de nova diskuto pri
neologismoj, precipe cxar gxi ja enhavas du samsignifajn vortojn
(feminisma/inisma)...

} T.e. mi ne emas paroladi pri egalaj rajtoj, sed mi provas vivi sen konsideri
} mian inecon speciala.

Fakte gxi ne estas. Laux fidindaj statistikoj proksimume la duono de la
homaro havas similan sorton.


Konrad Hinsen (kon...@thphys.physik.rwth-aachen.de)
(27-jara vira fizikisto. Nun mi vidu, cxu ankaux mi ricevos tian leteron...)

Wim Slootmans

unread,
Feb 23, 1993, 12:40:26 PM2/23/93
to
>
> Mi interesigxas pri la opinioj de la retanoj pri la jeno:
>
> Antaux du aux tri semajnoj mi (re)aligxis al la E-reto, kaj mi gxis nun
> sendis du kontribuojn al espe...@rand.org . En la unua mi menciis ke mi
> estas 24-jara student(in)o pri matematiko.
>
> Antaux kelkaj tagoj mi ricevis la sekvan mesagxon:
> (por ne persone skandaligi la sendinton, mi forigis la nomon)
>
> > Subject: Saluton!, juna samideanino
> >
> > Tre kara Saskia:
> > Placxas al mi skribi al vi al via facila kaj tre eleganta e-retadreso.
Cxu e-retadreso vere povas esti eleganta?

> > Tujtuj kiam mi legis vian unuan mesagxon, mi subite eksxategis vin. Vi
> > "sonas" juna, tre juna; vigla, tre vigla; kaj sprita, kaj beleta, kaj
Iel mi ne auxdis tiaj ecoj.

> > pimpa. Suficxe, mia imago flugas. Sed mi ege sxatas tiujn kvalitojn. Ecx
> > ne konante vin persone, mi ja scias ke vi ne estas enuiga, kiel viaj
> > amikoj italaj duoble erare demandis. Kiuj estas viaj neperfektajxoj? Mi
> > jam scias pri unu el ili: vi estas tro juna. Aux eble mi estas tro
> > "nejuna". Alikaze, mi invitus vin promeni kun mi. Serioze, se vi iam
Kiel en la flandra proverbo: Maljuna kapricxo ankoraux bonvole
bongustumas junaj folietojn.

> > revenas al Usono, mi multege sxatus koni vin. Vi ne nur estas tre
> > simpatia, sed ankaux altatinganta! Ecx prezidantino de TEJO!
> >
>
> Mi ne vere scias kiel mi reagu al io tia.
> La sekvajn demandojn mi sxatus starigi al vi:
>
> 1. Cxu mi prave supozas ke mi ne ricevus ion tian, se mi estus viro?
Vi pravas, mi ankoraux neniam ricevis ion tian. Nu ja, sed mi
estas malfelicxa posedanto de maleleganta retadreso, kaj mi
`sonas' nek juna, nek vigla, nek sprita,... Krome ekzistas tro malmulte
da inaj retadresposedantoj kiuj povus tiel agi.

> 2. Cxu do temas pri seksismo?

Tion mi ne tuj volus konkludi. Viroj kaj virinoj ne estas samaj.
Eble viroj emas skribi tiajn leterojn pli ol virinoj emas fari tion.
Tiel la letero nur estas aperigo de tiu malsameco.

> 3. Cxu mi insultigxu pri tia letero?

Kvankam mi ne nomus gxin seksisma, ankaux mi ne scius kion pensi pri tia
letero, kaj versxajne ne sentus min tro felicxa pro la ricevado. Do
insultigxu, se vi volas.

> 4. Aux cxu mi sentu min flatata pri tiom da komplimentoj?

Nu depende de via emo, ankaux tio eblas. Do flatigxu, se vi volas.
(aux kiel Konrad diris: se tio helpas)

> Konciza klarigo pri mia starpunkto gxenerala:

> Mi povus diri ke mi estas feministo, sed mi ne aktivas en la inisma movado;

> mi -kaj mia generacio- profitas de la 'batalado' en la 60aj/70aj jaroj kiu
> sxangxis multon, tiel ke mi povas vivi laux la slogano "ne vortoj, sed agoj".

> T.e. mi ne emas paroladi pri egalaj rajtoj, sed mi provas vivi sen konsideri
> mian inecon speciala.
>

> Do, refoje: mi vere scivolas pri viaj opinioj.
>
> Saskia Idzerda

Wim Slootmans
sloo...@uia.ac.be
(24-jara juna fizikisto, sed jam edzigxonta)

Charlie GALVIN

unread,
Feb 24, 1993, 12:54:54 AM2/24/93
to
Saskia skribas:

>
> Mi interesigxas pri la opinioj de la retanoj pri la jeno:
>
[Amindumeca mesagxo--responde al mesagxo rivelinta, ke Saskia
estas 24-jara ino--ellasita.]

>
> Mi ne vere scias kiel mi reagu al io tia.
> La sekvajn demandojn mi sxatus starigi al vi:
>
> 1. Cxu mi prave supozas ke mi ne ricevus ion tian, se mi estus viro?
> 2. Cxu do temas pri seksismo?
> 3. Cxu mi insultigxu pri tia letero?
> 4. Aux cxu mi sentu min flatata pri tiom da komplimentoj?
> (Kion denove signifas pimpa? ;-) )
>
[Klarigo de Saskia-a sinteno pri inismo ellasita]

>
> Do, refoje: mi vere scivolas pri viaj opinioj.

1. Prave ... karulin'. ;-)
2. Eble, sed nepre temas pri la abundo de ies viraj
hormonoj (t.e. tro).
3. Sxajnas al mi, ke tio estus tro da laboro--se vi jam ne tion faris.
4. Se tio vin placxus. Sed ne estu tiom ravita, ke vi ecx dignigu la
mesagxon per respondo tia, kian* oni povus imagi kuragxiga.

(Al lingvistoj k.a.: cxu mi gxuste metis akuzativon tie-cxi?)

--
Charles E. (Cxarli) | cha...@wet.com | >>> ESPERANTO <<<
GALVIN, Jr. | +1 (415) 821-9783 [UTC-8] | internacia lingvo
Delegito de UEA | "Mi ne parolas la anglan!" | +1 (800) 828-5944

Kevin SCHOEDEL

unread,
Feb 24, 1993, 1:26:30 AM2/24/93
to
> Mi ne vere scias kiel mi reagu al io tia.
> La sekvajn demandojn mi sxatus starigi al vi:
>
> 1. Cxu mi prave supozas ke mi ne ricevus ion tian, se mi estus viro?

Se temas pri retposxtajxo, vi pravas, parte cxar mulmulte da retanoj
estas virinoj. Se temas pri skribajxoj aux paroloj ekster la reto,
inter konatoj aux renkontantoj, tion determinas via medio.

Pasinte viroj more rajtis fari tian agon, sed virinojn, kiuj agas same,
oni pensas fiaj. Tia moro pli kaj pli malaperas. Cxi tie, estas videbla
malsamo inter tiuj, kiuj agxas same kiel ni, kaj tiuj, kiuj agxas dek
jaroj pli junaj ol ni. Inter la duaj, la knabinoj preskaux ne plu hontas
agi same kiel la knaboj. Tamen ili komprenas, ke aliaj ankoraux malaprobas
tion, kaj ankoraux estas malsamoj.

Iuj opiniias, ke tiu sxangado estas fia dekadeco; mi malkonsentas.

> 2. Cxu do temas pri seksismo?

Estas seksismo, se la moroj de la sendinto ne permesas, ke virinoj
skribu same. Estas seksismo, se la sendinto opiniias, ke virinoj
devas akcepti tia 'flato' ecx se sxi ne volas ricevi tion.

> 3. Cxu mi insultigxu pri tia letero?

Ne pro nur aminduma letero. UNU tia letero estas pardonenda. Oni rajtas
enketi pri la sinteno de aliulo. Se oni sendas DUAN leteron, sciante
vian sintenon, tio estus nepardoneble malgxentila.

Tamen, mi opinias, ke nomi iun "tro juna" estas insulto.

> 4. Aux cxu mi sentu min flatata pri tiom da komplimentoj?

Se vi volas. La sendinto versxajne intencas flati vin.

Oni versxajne diros al vi, ke vi tute ignoru kaj forgesu tia leteron (aux
tia parolon). Tamen estas klare, ke tiu letero suficxe gxenas vin. Foje,
sed ne ofte, tian 'flatantan' enketon diris al mi iu tute maldezirata homo
(aux virina aux vira), kaj mi ja trovis tion gxenanta aux ecx timiganta.
Tiam helpis pensi tion flatanta.

Certe, estas iom malgxentila, fari tian enketon, se la enketato versxajne
ne deziras tion. Tamen, la enketanto ne povas antauxscii, kiel oni respondos.

> (Kion denove signifas pimpa? ;-) )

Mi ne scias; mi ne havas PIVon. Mi scipovas nur la anglan, kaj la
samliterumata angla vorto sendube estas "falsa amiko" (dusence).

> Konciza klarigo pri mia starpunkto gxenerala:

> Mi povus diri ke mi estas feministo, ...

Bone. Cxi tie, tro ofte iu juna virino aux knabino diras, ``Mi ne
estas feministo, sed <X>'', kaj <X> nepre estas tute feminisma frazo
pri iu dauxranta maljustajxo.

Kial ili hontas nomi sin feminisma? Mi opinias, ke estas du kialoj.
Unue, la distraj amaskomunikajxoj cxiam montras feministojn senhumurajn,
malbelajn, malamantajn virojn, ktp.

Due, kiam 'feministaj' ideoj aperas en amaskomunikiloj, la ideoj nepre
estas tiuj de la plej konservema frakcio de feminismo, de la mez- aux
altklasaj profesiulinoj. La potenculoj preferas la frakcion kiu ne
postulas gravajn sxangxojn. Ili kaj tiu frakcio mem ecx provas kasxi
la veron, ke ekzistas aliaj frakcioj, dirante, ke opinio estas kontraux-
feminista se tiu opinio kontrauxas ties. Do, junaj virinoj kaj knabinoj,
sciante ke ili ofte ne konsentas kun la konservemaj ricxaj feministoj,
kaj ne sciante ke ekzistas aliaj feministaj frakcioj, ne volas nomi sin
feministo.

Kion vi opinias?

> ... sed mi ne aktivas en la inisma movado;

Tio ne estas malbona; oni plej bone aktivas se oni aktivas laux onia deziro.

> mi -kaj mia generacio- profitas de la 'batalado' en la 60aj/70aj jaroj kiu
> sxangxis multon, tiel ke mi povas vivi laux la slogano "ne vortoj, sed agoj".
> T.e. mi ne emas paroladi pri egalaj rajtoj, sed mi provas vivi sen konsideri
> mian inecon speciala.

Mi rimarkis, ke konataj inaj studentoj, vivante en iom egalisma universitata
medio, foje surprizigxas pri kiom da seksismo restas en la cetera mondo.

Krome, mi scivolas, kiom da inaj studentoj pri matematikoj studas cxe
via universitato. Kiam mi estis studento pri matematiko, estis tre
malmulte da virinoj en miaj klasoj.

--

Kevin SCHOEDEL <kevin%opal...@watcgl.uwaterloo.ca>
(26-jara vira komputilisto kun maleleganta retadreso)

Derek Stearns Roff

unread,
Feb 24, 1993, 3:15:50 PM2/24/93
to
Saskia afisxis leteron, kiun sxi rete ricevis, kaj starigis
kvar demandojn. Mi opinias ke la letero estas tute acxa
kaj iom minaca. Mi estas tre malfelicxa ke tia malsana sinteno de
la verkinto trovas lokon inter ni. Pri la demandoj:

1) Mi dubas ke viro ricevus tian leteron.
2) Cxu pro tio, estas seksisma? Tiu demando surprizis min. Plej
gravas ke iu individuo sendis al vi ion tute kaj fie maldecan.
Ke tiu individuo supozis gxin flata aux sxerca eble parte fontas el
seksimaj tendencoj en ties kulturo, sed plej gravas ke tiu persono
agis per malakceptenda maniero.
3) Cxu Saskia insultigxu? Jes kaj ne. Ne indas malsanigi vian
emocian staton pri stultulo acxa, sed jes indas reagi aktive kaj
negative al tio. Vi faris bonan komencon per via afisxo.
4) Cxu Saskia flatigxu? Lauxvole cxerpu felicxon el la strangajxoj
de la mondo. Tamen, tiu aro de fantaziaj supozoj kaj konkludoj
de persono kiu ne konas vin certe gxenas min.

Mi opinias ke tia persona atako, kian ricevis Saskia estas grava
kaj forigenda. Kion ni povas fari? Unue, se vi konsentas,
esprimu vian kontrauxstaradon lauxte sur la reto kaj private.
Due, mi sugestas ke Saskia nomu la ofendinton, kaj ke ni cxiuj
sendu niajn reagojn al tiu. Sxi gxentile forigis ties nomon,
sed publika hontigo povas esti la plej forta rimedo por lukti
kontraux tia agado, por la farinto kaj por aliaj, kiuj eventuale
farus ion similan. Trie, sugestu aliajn agojn kontrauxstarajn
al ni.

Derek Roff
de...@triton.unm.edu

Daniel Svejda

unread,
Feb 26, 1993, 8:05:22 AM2/26/93
to
de...@triton.unm.edu (Derek Stearns Roff) skribis: :

> Mi opinias ke tia persona atako, kian ricevis Saskia estas grava
> kaj forigenda. Kion ni povas fari? Unue, se vi konsentas,
> esprimu vian kontrauxstaradon lauxte sur la reto kaj private.

Konsiderante la gxeneralan konsenton kiu gxis nun regnis inter la homoj kiuj
afisxis, mi proponas ke oni nur plureagu al tiu "skandalo" se oni havas ion
novan por diri, ekzemple se oni opinias la koncernan mesagxon sprita, aminda,
tute akceptebla, ktp.



> Due, mi sugestas ke Saskia nomu la ofendinton, kaj ke ni cxiuj
> sendu niajn reagojn al tiu. Sxi gxentile forigis ties nomon,
> sed publika hontigo povas esti la plej forta rimedo por lukti
> kontraux tia agado, por la farinto kaj por aliaj, kiuj eventuale
> farus ion similan.

Interesa demando: kio estas *justa* reago al la 'krimo'. (cxu mi jxus uzis
justa gxuste?..:-) )
Iu alia jam skribis 'ke la puno superas la krimon'...
Laux mi intertempe evidentigxis klare al cxiuj interesitoj (inkluzive la
ofendinto?) ke -plej grave- Saskia ne sxatas ricevi tiajn mesagxojn, ke krome
multaj membroj de nia amikeca rond' *ne* morale subtenas tian agon, kaj fine
ke sola diskutindajxo estus cxu la fieco de la ago estas ligita al la fakto ke
Saskia estas *homo* aux al la fakto ke sxi estas *virino*.

Nun starigxas krome la demando de ebla 'punindeco' de tiaj leteroj...
Laux mi oni ne punu plie (se jam la publikigo povas esti konsiderata puno),
cxar ja povas esti ke la sendinto agis sen granda pripenso, sen konscio ke sia
ago povas esti konsiderata vundiga aux ofenda. (Ja temas pri internacia /
interkultura forumo cxi-tie, kaj oni ne nepre postulu unuecan moralon socian
aux eble 'moraron'.) Kaj oni ja devas ankoraux iun minacon 'sxpari' por la
kazo ke iu ree misagas samstile.

Aliflanke nun ankaux al cxiuj klare evidentas ke ekzistas la relative efika
punebleco simple publikigi la similajxojn,- efika cxar oni iel ja povas kon-
sideri la legantojn de cxio-cxi kvazaux logxantaro de eta vilagxo apud la
granda fluvo "Esperanto-movademo" kiuj kapablas morale "eljxeti" la ne plu
akcepteblajn vilagxanojn, per simpla ignoro estonte aux inundo de ties leter-
kesto per indignitaj leteroj. Homon kiu suficxe bone lernis Esperanton por
tiaj leteroj versxajne ja gxenos tiu puno. Se ne, mi ne vidas aliajn eblecojn
kaj gxojas ke li ankaux ne povas *tre* gxeni nin.


> Trie, sugestu aliajn agojn kontrauxstarajn
> al ni.

Konsiderante la sxajne vere harstarigajn printerarojn en MONATO oni eble devus
altrudi al la sendinto jarabonon de gxi...(Jaja,- estis sxerco, ecx en tiu mal-
sxerca konteksto! Pardonu, Wim...)

Charlie GALVIN

unread,
Feb 26, 1993, 10:59:07 AM2/26/93
to
Derek Stearns Roff skribas:

>
> Mi opinias ke tia persona atako, kian ricevis Saskia estas grava
> kaj forigenda. Kion ni povas fari? Unue, se vi konsentas,
> esprimu vian kontrauxstaradon lauxte sur la reto kaj private.
> Due, mi sugestas ke Saskia nomu la ofendinton, kaj ke ni cxiuj
> sendu niajn reagojn al tiu. Sxi gxentile forigis ties nomon,
> sed publika hontigo povas esti la plej forta rimedo por lukti
> kontraux tia agado, por la farinto kaj por aliaj, kiuj eventuale
> farus ion similan. Trie, sugestu aliajn agojn kontrauxstarajn
> al ni.

Nu, Derek, ne tuj ekprenu la torcxojn kaj bastonojn, kaj momente lasu
la hundojn en la hundejo. Mi supozas, ke la sendinto de la
priparoladata mesagxo jam kaptis la ideon, ke li ne suficxe pensis pri
tio, kion li faris. Legante la diskuton pri la afero, li certa jam
scias, ke la plejmulton de la mesagxantoj ne placxis lia evidenta
opinio, ke tauxgas sendi amindumecajn mesagxojn al nekonataj retanoj.
Ne necesas, ke oni tiru lian nomon tra la koto; necesas nur ke li bone
lernu la lecionon, kaj ne ripetu la eraron.

Derek Stearns Roff

unread,
Feb 26, 1993, 3:49:14 PM2/26/93
to
Jam aperis kelkaj komentoj, ke ne tro gravas. Ankaux mi ricevis
privatan leteron, kiu sugestas ke mi tro reagas. Nu, eble prave,
kaj mi certe agnoskas ke ekzistas plej gravaj problemoj en la mondo.
Tamen, mi instigas al forta reago pro la jenaj kialoj.

Preskaux cxiuj esperantistoj deziras plibonigi la mondon. Ni havas
sugestojn pri kiel aliaj agu. Nun temas pri nia angulo de nia movado.
Cxu ni ne pretas energie labori por plibonig nian propran aferon? Mi
opinias ke jesa respondo postulas reagon al tiu letero. La reto estas
nia societo. Ni prizorgu gxin.

Malmultaj virinoj partoprenas s.c.e. Mi sxatus ke pli aktivu. Mi
dubas ke tio okazos, se virinoj ricevas tiajn bonvenigajn leterojn.
Mi opinias de dirajxoj gravas. Versxajne multaj el ni jam sentis
la doloron de insulto, komento, aux antauxjugxo pri nia etno, lando
sekso, seksemo, esperantismo, kaj simile. Dum la pasinteco, negativaj
esprimoj pri diversaj grupoj estis tute akcepteblaj. Tiaj dirajxoj
helpas krei bazon por diskriminacio kaj violenteco kontraux anoj de tiu
grupo. Parte pro tio, indas lukti kontraux la etaj malbonajxoj, por
eviti la venenigon de nia diskutrondo kaj la etoso de nia societo.
Sagxuloj tra nia historio notis ke malbono kreskas pli per aro da etaj
malbonajxoj ol per grandaj fiajxoj. Kaj pli pro la silento de bonkoraj
homoj ol pro la potenco de malbonuloj.

La ideo ke la puno (konigi la nomon de la verkinto) estas tro severa
por la krimo (verki la leteron) estas tre interesa. Preskaux cxiuj
mesagxoj aperas kun nomo. Homoj ne hontas meti propran nomon sub
la plej strangaj ideoj (ecx mi ne hontas) :-). Kiel do la ligo
inter la verko kaj la verkinto povas esti hontiga? Nur se la
verko estas hontiga. Sxajnas al mi ke tio donas naturan
rilaton inter la puno kaj la krimo. Ju pli bona estas la
afero, des pli bona estas la famo, kiun la verkinto akiros. Kaj
inverse.

Eble la verkinto jam hontas, estas bonulo, kiu simple misis, ktp, ktp.
Eble estas amiko mia. Mi ankoraux subtenas la diskonigon de ties nomo.
Jen fina, malpli forta argumento. Cxu homoj jam divenis, kiu verkis la leteron?
Cxu ili divenis prave? Ne estas bone ke oni suspektu la malgxustan personon.
Sekreto estas kasxejo de cxia malbono.

Derek Roff
de...@triton.unm.edu

Jorge LLambias

unread,
Feb 26, 1993, 6:36:56 PM2/26/93
to
In article <1mlvoa...@lynx.unm.edu>, de...@vesta.unm.edu (Derek Stearns Roff) writes:
|>
|> La ideo ke la puno (konigi la nomon de la verkinto) estas tro severa
|> por la krimo (verki la leteron) estas tre interesa. Preskaux cxiuj
|> mesagxoj aperas kun nomo. Homoj ne hontas meti propran nomon sub
|> la plej strangaj ideoj (ecx mi ne hontas) :-). Kiel do la ligo
|> inter la verko kaj la verkinto povas esti hontiga? Nur se la
|> verko estas hontiga. Sxajnas al mi ke tio donas naturan
|> rilaton inter la puno kaj la krimo. Ju pli bona estas la
|> afero, des pli bona estas la famo, kiun la verkinto akiros. Kaj
|> inverse.
|>

La problemo kiun mi trovas en tiu argumento estas ke la "verko",
ecx se malbongusta, klare celis Saskian, kaj ne la retanaron, do
la reago kiu plej koncernu la verkinton devas esti la sxia.
Ne cxio kion oni verkas celas cxiujn.

Saskia povis reagi diversmaniere, kaj sxi elektis publikigi la
leteron. Persone mi opinias ke tia ago estas iom troa, tamen mi
agnoskas sxian rajton tion fari. Sxi ne volis diskonigi lian nomon
kaj mi pensas ke sxi pravis.


|> Eble la verkinto jam hontas, estas bonulo, kiu simple misis, ktp, ktp.
|> Eble estas amiko mia. Mi ankoraux subtenas la diskonigon de ties nomo.
|> Jen fina, malpli forta argumento. Cxu homoj jam divenis, kiu verkis la leteron?
|> Cxu ili divenis prave? Ne estas bone ke oni suspektu la malgxustan personon.
|> Sekreto estas kasxejo de cxia malbono.
|>
|> Derek Roff
|> de...@triton.unm.edu

Tamen, cxu vivo ne estus enuega sen sekretoj?

Ne interesas min scii lian nomon, kaj mi kredas ke estas nenies
afero peni diveni gxin. Li supozeble jam komprenis kion Saskia,
kaj preskaux cxiu alia, pensas pri lia letero, kaj tio suficxu.

Jorge Ll.

Jardar Eggesboe Abrahamsen

unread,
Feb 27, 1993, 10:41:15 AM2/27/93
to
En artikolo <1mlvoa...@lynx.unm.edu> de...@vesta.unm.edu (Derek Stearns
Roff) skribis:

>La ideo ke la puno (konigi la nomon de la verkinto) estas tro severa
>por la krimo (verki la leteron) estas tre interesa. Preskaux cxiuj
>mesagxoj aperas kun nomo. Homoj ne hontas meti propran nomon sub
>la plej strangaj ideoj (ecx mi ne hontas) :-). Kiel do la ligo
>inter la verko kaj la verkinto povas esti hontiga? Nur se la
>verko estas hontiga. Sxajnas al mi ke tio donas naturan
>rilaton inter la puno kaj la krimo. Ju pli bona estas la
>afero, des pli bona estas la famo, kiun la verkinto akiros. Kaj
>inverse.
>
>Eble la verkinto jam hontas, estas bonulo, kiu simple misis, ktp, ktp.
>Eble estas amiko mia. Mi ankoraux subtenas la diskonigon de ties nomo.
>Jen fina, malpli forta argumento. Cxu homoj jam divenis, kiu verkis la leteron?
>Cxu ili divenis prave? Ne estas bone ke oni suspektu la malgxustan personon.
>Sekreto estas kasxejo de cxia malbono.

La sendinto de tiu fifama letero tre vershaje jam hontegas je ghi. La
publikigo, la publika etumigo de lia privata mesagho eguma, sendube estas
al li granda puno. Chu oni pligrandigu la punon per oficialigo de lia
nomo? Tia puno estus propuna puno, oni punas nur por puni. Kian valoron
havas tian punon, alian ol la valoron de pura vengho?

Sendube la sendinto ne ree verkos tian leteron.

Leginte _Constance Ring_ de Amalie Skram mi hontis esti viro. Leginte la
leterachon ricevitan de Saskia min chagrenighis, ke homoj spertas tian.
Kaj mi de longe dankeme tremumas je tio, ke ne publikighis hontenda
letero, kiun mi mem verkis al knabino antau multaj, multaj jaroj. Tiu
sekreto estas kashejo de multa bono.

>
>Derek Roff
>de...@triton.unm.edu


--
Jardar Eggesboe Abrahamsen | Nordisk institutt | <<Menade bal
candidatus magisterii | UNIT/AVH | p"uki bal!>>
altlerneja kandidato | N-7055 Dragvoll | (J. M.
studanto pri lingviko | jar...@swix.nvg.unit.no | Schleyer)

Eli Bar-Jahalom

unread,
Mar 1, 1993, 8:34:43 AM3/1/93
to
Salutonal c^iuj gesamideanoj!

Nu vere! La afero pri la "Ac^a letero!" jam preterkreskis c^iujn limojn.
Mi ne scias precize, kion la verkinto volis diri per tiu mesag^o. Certe li
volis *nek* ofendi mian Prezidantinon <mi estas membro de TEJO>, *nek*
diskriminacii s^in pro s^ia ineco.

Li volis, provis, penis <jen tau^ga vorto :-) > ekkoni estaj^on de la kontrau^a
sekso, krei kontakton kun plano por estonta amindumo - afero tiel kutima en la
vivo de la homaro (kaj ec^ bestaro), ke ni g^enerale ec^ ne atentas g^in.
Preskau^ c^iuj romanoj konstruig^as lau^ c^i skemo; kaj en niaj vivoj c^iutagaj
multmulto da homoj - INOJ KAJ MALINOJ EGALE - ekkonas aliseksulojn por tiu
celo: g^in ni nomu "amora", c^u "romantika", sed baze g^i kreskas el normala
natura instinkto, kiu en ni transformig^is al pasio gvidanta niajn sentojn
kaj vivoj. Denove, "ni" signifas kaj inojn kaj malinojn.

Mi ne scias pri la socioj en kiuj log^as vi, karaj geretanoj, nek precize pri
la socio de la verkinto (li estas usonano, c^u ne?). Min c^irkau^as centmiloj
da homoj ambau^seksaj, kiuj ja ne hontas prov-ekkoni aliseksulon, kaj egale
ne hontas rifuzi tian ekkon-proponon, se g^i ne tau^gas; se mi estus rifuzata,
kontrau^e, mi eble tre malg^ojig^os, sed ne dubos la rajton de la ino rifuzi.

Do, sufic^as babili (mi parolas al mi mem). Neniu *krimis*; iu provis ion
sensukcese, kaj nun suferas pro sorc^ist-c^aso. Mi ja ricevis similajn
proponojn de virinoj (ne tra la reto) - kaj mi ne estas Richard Gere au^
Clint Eastwood.
Tamen mia retadreso estas ec^ pli eleganta ol tiu de Saskia :

Verdume,
Eli Bar-Jahalom, H^ajfa, ISRAELO, mat...@technion.bitnet
JD kaj FD kaj tp...


P.S. Mi denove ricevis kelkajn mesag^ojn dufoje. (ne tiun de Saskia....)
P.P.S. Mi estas 24-jara malina studento pri matematiko.....

Jorge LLambias

unread,
Mar 1, 1993, 1:40:07 PM3/1/93
to
In article <1ml4ii...@sbusol.rz.uni-sb.de>, da...@sbustd.rz.uni-sb.de (Daniel Svejda) writes:
|>
|>
|> (cxu mi jxus uzis justa gxuste?..:-) )

Miaguste jes, tamen mi ne jxurus ke jxurio gxoje gxuus jugxi gxin laux juro.


Jorge

0 new messages