Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Dispartigo de s.c.e.?

3 views
Skip to first unread message

Axel Merz

unread,
Mar 30, 2004, 3:49:39 PM3/30/04
to
La rezulto de mia propono por krei esperanto.* estas, ke tio estus
malbona pro la disvastigo. La plej grava celo estas la havebleco je
chiu servilo; tial s.c.e. restu jen.

Sed tamen estas eblo, plibonigi la uzadon: per dispartigi ghin. Tio
povus aspekti ekzemple jene:

sce.alia-lingvo.en-espanol
sce.alia-lingvo.en-francais
sce.alia-lingvo.in-english
sce.alia-lingvo.misc
sce.informo
sce.lernado
sce.memoro
sce.merkato
sce.misc
sce.movado
sce.organizo
sce.temoj-aliaj
sce.testo

(sce.misc estas postulata de la reguloj, sed ghi estus neuzata; la
ghenerala grupo estus sce.temoj-aliaj).

Tio atingus kelkaj de la celoj:
- allogi interesulojn per la fremdlingvaj grupoj (scea.in-english ne
estus same morta kiel nun alt.esperanto.beginner, mi certas);
- pli facile por komencantoj, kiuj en la unuaj semajnoj nur legus la
grupo(j)n, kies lingvo ili komprenas;
- esti pli bone videbla (pli ol 10 grupoj, anstatau nur unu);
- gajni iom da ordo pri la chefaj temoj, kaj tiuj grupoj certe havus
sufichan da trafiko.

Chi momente la demando nur estas: dispartigo - jes au ne.

Nur se la plejmulto pensas ke jes, pli malfrue necesas diskuti pri
chiu grupnomo.

Aksel

Dario Rodriguez

unread,
Mar 30, 2004, 4:42:45 PM3/30/04
to
SCE restu tiel, kiel. Oni ne tushu ghin, bonvolu !!!

SCE estas iaspeca chiutaga jhurnalo de Esperanto kompostata fare de siaj
legantoj. Aperas interesegaj temoj kaj ankau stultajhoj. Sed, kiam oni
finlegas unu tuttagan mesagharon oni restas kontenta. Oni restas bone
informita pri chiaspecaj temoj, ligiloj al novaj E-retpaghoj, urghaj
komunikoj de asocioj, anoncoj pri E-eventoj ...

Mia nura akcepto pri shangho nur koncernus la starigon de paralela SCE
alilingva, kiu lau la sugesto de Axel povus esti sce.alia-lingvo.misc
au io simila. 90 % de tiu aldona sce estus anglalingva, probable. Ne
necesus krei aliajn sce por hispana, franca ktp. Tiel la chiama SCE
restus nur esperantlingva.

Mi amas SCE !!!!!!!

Dario Rodriguez

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 30, 2004, 5:08:30 PM3/30/04
to
"Dario Rodriguez" <dariorodr...@wanadoo.es>:

> SCE restu tiel, kiel. Oni ne tushu ghin, bonvolu !!!

Se mi ghuste memoras, vi deziris tute esperantlingvan forumon. Nova
hierarkio povus proponi multajn tiajn forumojn.

> Mia nura akcepto pri shangho nur koncernus la starigon de paralela SCE
> alilingva,

SCE estas tia "alilingva" forumo kaj ne devos shanghighi.

Lau mia opinio estas tute nenecese antauplani tutajn subhierarkiojn por
la eo.* -hierarkio. Se ekzemple deko da aktivuloj volos koncentrighi al
gramatikajhoj kaj ne partopreni en la chiutagajhoj de SCE, ili povos
krei la grupon "eo.gramatiko".

Au se deko da aktivuloj volos neniam vidi gramatikajn debatojn, ili
povos krei la grupon "eo.konversacio".

Au se deko da homoj volos neniam vidi insultojn, ili povos krei la
grupon "eo.konversacio.c" (= cenzurita).

Oni komprenu, ke la procezo estas _ne_:

Ni ne volas vin -- vi fondu por vi alian grupon.

sed:

Ni ne volas vin -- ni fondu por ni alian grupon.

La motivo krei novan grupon estas deziro foriri kaj ne deziro forpeli.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 30, 2004, 7:00:58 PM3/30/04
to
Axel Merz skribis:

(Mi respondas samtempe al du afishoj.)

> 1) anonci la forig-deziron en la koncernata (morta) grupo;
> 2) atendi kelkaj tagoj (4-7);
> 3) ripeti (2) dufoje
> 4) se neniu protestis, sendi la forig-komandon.

Oni povus fari tion, sed la rezulto tre probable ne estos ke la grupoj
malaperos che chiuj serviloj.

Mi fakte proponis forigi tiujn grupojn antau pluraj jaroj, sed rezignis
pro la kauzo kiun mi jhus menciis: vidu
Message-ID: <3488ca9...@news.storm.ca> (kiu ne estas havebla che
Google, char mi afishis en tro da grupoj samtempe lau ghiaj reguloj).

> sce.alia-lingvo.en-espanol
> sce.alia-lingvo.en-francais
> sce.alia-lingvo.in-english
> sce.alia-lingvo.misc
> sce.informo
> sce.lernado
> sce.memoro
> sce.merkato
> sce.misc
> sce.movado
> sce.organizo
> sce.temoj-aliaj
> sce.testo

Bonvolu vidi la informojn che http://www.newsgruppen.de/ncreate.html au
http://www.newsgruppen.de/dncreate.html .

Mi ne scias chu nun eblos "dividi" soc.culture.esperanto, sed se jes,
certe ne eblos (kaj ne indos) krei tiom da sub-grupoj kiel vi proponas.
Oni povus proponi *unu* novan grupon, kiu iel havos klaran diferencon
kun la ekzistanta grupo. Tia grupo povus esti, ekzemple, filtrita grupo,
eble nur por anoncoj, au grupo nur por testoj (necesus tamen klarigi kial
misc.test ne sufichas).

Ghi ankau povus esti unu-direkta kluzo ("gateway") inter la diversaj
dissendolistoj de Yahoo en Esperanto kaj Usenet, se tio teknike eblas.
(Nur en la direkto Yahoo > Usenet, char kredeble Yahoo ne permesos
la malan direkton).

Yves
<y...@storm.ca>

Kai Poehlmann

unread,
Mar 31, 2004, 1:55:12 AM3/31/04
to
Saluton!

Marko Rauhamaa schrieb:

> Lau mia opinio estas tute nenecese antauplani tutajn subhierarkiojn por
> la eo.* -hierarkio. Se ekzemple deko da aktivuloj volos koncentrighi al
> gramatikajhoj kaj ne partopreni en la chiutagajhoj de SCE, ili povos
> krei la grupon "eo.gramatiko".

Kiel? Mi povas krei gxin pere de ctlinn newgroup eo.gramatiko kaj
sercxi partnerojn por eksxangi artikolojn, sed kiel "normalulo" sen
propran novajxgrupservilon ricevos gxin?

Kai

Dirk Bindmann

unread,
Mar 31, 2004, 3:19:56 AM3/31/04
to
Axel Merz skribis:

> Chi momente la demando nur estas: dispartigo - jes au ne.

Ne.

Kore
Dirk

p. s.: Chiukaze mankas sufiche da diverstemaj mesaghoj por oficiale
enkonduki tiom multaj novaj forumoj.

Dario Rodriguez

unread,
Mar 31, 2004, 4:48:09 AM3/31/04
to
Axel Merz skribis:

> Chi momente la demando nur estas: dispartigo - jes au ne.

MILFOJE NE !!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!

Dario Rodriguez

Mireille Corobu

unread,
Mar 31, 2004, 5:06:46 AM3/31/04
to
> Chi momente la demando nur estas: dispartigo - jes au ne.

Kial dispartigi?
Cxu aperas tro da afisxoj tage?
Mireja

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 31, 2004, 10:55:07 AM3/31/04
to
kpo.u...@gmx.de (Kai Poehlmann):

Nu, tiuj dek povus tuj sendi al mi peton fondi tian grupon.

Sed kompreneble mia komputilo ankorau ne estas reto. Mi vere devos serchi
partnerojn, kiuj konsentos formi eo.* -reton. Chu vi havas konstantan
retadreson kaj retregionon?

Ideale estos, se ni trovos partnerojn en la Usenet-komunumo. Tiel la
eo.* -hierarkio eble disvastighos pli ghenerale.

Krome ni devus solvi la problemon pri arkivado. Aktuale mi neniel
arkivas la eo.* -grupojn.

CZ

unread,
Mar 31, 2004, 11:49:55 AM3/31/04
to
"Dario Rodriguez" <dariorodr...@wanadoo.es> wrote in message news:c4e44j$2hrmpk$1...@ID-160587.news.uni-berlin.de...

Plej absoluta ne.

Gxuste pro s.c.e mi decidis lerni Esperanton. Mi jam auxdis pri Esperanto en la Brita scienc-fikcia programo Red Dwarf, sed mi ne sciis tiam ke temis pri vera lingvo. Mi pensis ke temas pri ia satiro de la klingona fenomeno, pri kiu mi sciis iomete.

En julio de 1994, mi trovis soc.culture.esperanto-n, kaj pensis ke gxi temas pri Red Dwarf. Mi miris vidi ke iuj stultuloj faris al si la taskon ellerni lingvon kiu estas fakte sxerco. Bonfortune, mi vidis cxi tie artikolon pri Red Dwarf, en kiu oni elcxerpis parton de la ofta-demandaro por RD pri Esperanto, en la angla, kaj por mi cxio tuj klarigxis. "Ho, kia bona ideo..." mi diris kaj mi ekis al bibliotekego por prunti libron de ili, nomatan Teach Yourself Esperanto.

Kiu obstine parolacxas pri la zamenhofa lingvo, kiu insistas ke Esperanto estas mortinta, ke gxi ne ekzistas, ke neniu parolas gxin, ke pli da homoj parolas klingonon, tiun oni povas facile refuti per montri s.c.e.-on, cxar cxi tie, nia lingvo estas vigla, internacia kaj utila. Disigi la forumon servus nenian celon, ne ecx vian deziron ne plu devi ignori iujn al vi malplacxajn artikolojn.

Axel Merz

unread,
Mar 31, 2004, 3:42:17 PM3/31/04
to
Yves Bellefeuille skribis:

>Oni povus fari tion, sed la rezulto tre probable ne estos ke la grupoj
>malaperos che chiuj serviloj.

Bedaurinde.

>Mi fakte proponis forigi tiujn grupojn antau pluraj jaroj, sed rezignis
>pro la kauzo kiun mi jhus menciis: vidu
>Message-ID: <3488ca9...@news.storm.ca>

Jes, mi serchos ghin.

>Mi ne scias chu nun eblos "dividi" soc.culture.esperanto, sed se jes,
>certe ne eblos (kaj ne indos) krei tiom da sub-grupoj kiel vi proponas.
>Oni povus proponi *unu* novan grupon, kiu iel havos klaran diferencon
>kun la ekzistanta grupo.

Estas eble dividi grupon; la rezulto estus sce.misc, kaj tiam oni
komencas krei paralelajn grupojn (sce.*), unu post la alian. Mi
skribis en mia lasta frazo, ke necesas diskuti pri chiu grupo, sed ne
sufiche klare: unu post la alia, ne chiuj samtempe. Mi nur volis
prezenti ekzemplon por ebla fina rezulto.

Aksel

Axel Merz

unread,
Mar 31, 2004, 3:42:15 PM3/31/04
to
Dario Rodriguez skribis:

>SCE restu tiel, kiel. Oni ne tushu ghin, bonvolu !!!
>

Bone.

>SCE estas iaspeca chiutaga jhurnalo (...)

Jes, ankau mi shatas ghin kiel jhurnalo. Sed la enhavo ne shangus nur
pro ordigo pri temoj.

>Mia nura akcepto pri shangho nur koncernus la starigon de paralela SCE

>alilingva, (...)

La alilingvaj subgrupoj estas la chefa kialo por la provo. Sed pro la
reguloj maleblas gardi sce-on kaj nur aldoni scea.*-on; tiu estus
perfekte.

>au io simila. 90 % de tiu aldona sce estus anglalingva, probable.

Certe ne, lau mi.

>Ne necesus krei aliajn sce por hispana, franca ktp.

Mi kredas ke tiuj grupoj altirus novajn interesulojn kaj pli da
trafiko.

>Mi amas SCE !!!!!!!

Same mi. Tial mi provis plibonigi ghin.

Aksel

Axel Merz

unread,
Mar 31, 2004, 3:42:18 PM3/31/04
to
Mireille Corobu skribis:

>Kial dispartigi?

La chefa celo estis krei novajn fremdlingvajn grupojn por altiri
interesulojn kaj pli bone helpi al komencantoj, per informoj kaj
eksplikoj en ilia lingvo. Sed pro la reguloj de soc.* ne eblas, simple
konstrui ilin aparte, sen tushi sce-on; do:

soc.culture.esperanto
soc.culture.esperanto.aliaj-lingvoj.*

maleblas. Krei scea.* nur eblas, se sce estus renomata sce.misc. Kaj
tiam estas facile kaj bone, krei ankau aliajn grupojn por la chefaj
faktemoj, por gajni iom da ordo inter la temoj. Tio ankau faras chiu
jhurnalo, kiu ja havas diversajn rubrikojn (politiko, ekonomio,
kulturo, sporto, ...) kaj ne miksas la artikolojn.

>Cxu aperas tro da afisxoj tage?

Ne, ne estas tro - kontraue. Mi ech esperas ke la trafiko kreskus pro
la temgrupoj, ke ili animigas skribi pli da mesaghoj. Sed la kialo ja
ne estis la nombro de la mesaghoj jen, sed la fremdlingvaj grupoj.

Bone, la klara respondo de (chiuj) aliaj estas ne, sed tamen oni ja
rajtas demandi kaj proponi. Tio estas demokratio. Memkompreneble mi ne
celis detrui sce-on, sed plibonigi ties uzadon kaj efikon, speciale al
ne-esperantistoj.

Aksel

Axel Merz

unread,
Mar 31, 2004, 3:42:16 PM3/31/04
to
Marko Rauhamaa skribis:

>Ideale estos, se ni trovos partnerojn en la Usenet-komunumo. Tiel la
>eo.* -hierarkio eble disvastighos pli ghenerale.

Lau mia scio, la entreprenaj hierarkioj funkcias tiel. Ili havas
propran servilon kaj invitas aliajn administrantojn preni kaj
disvastigi ghin. Bedaurinde ni ne estas mikroso... :-)

Sed mi pensas ke estas grava, ne mallongigi la nomon (eo.*), sed uzi
esperanto.*, por pli bona varbado. Bonan shancon!

Aksel

Kai Poehlmann

unread,
Apr 1, 2004, 5:44:47 AM4/1/04
to
Saluton!

Mireille Corobu schrieb:

> Cxu aperas tro da afisxoj tage?

Ne, laux mi estas en ordo. Kaj pli da grupoj estas pli da "laboro"
statistikumi...

Kai

Kai Poehlmann

unread,
Apr 1, 2004, 5:43:14 AM4/1/04
to
Saluton!

Marko Rauhamaa schrieb:

> Sed kompreneble mia komputilo ankorau ne estas reto. Mi vere devos serchi
> partnerojn, kiuj konsentos formi eo.* -reton. Chu vi havas konstantan
> retadreson kaj retregionon?

Mi havas eblecon havi konstantan ip-adreson kaj nomon, sed kio estas
retregiono?

> Ideale estos, se ni trovos partnerojn en la Usenet-komunumo. Tiel la
> eo.* -hierarkio eble disvastighos pli ghenerale.

Suficxus en Germanio "konvinki" Arcor, T-Online kaj iun grandan
novajxservilon en Berlino (iam Zedat?) kaj oni havas >80% de la
uzantoj en Germanio...

> Krome ni devus solvi la problemon pri arkivado. Aktuale mi neniel
> arkivas la eo.* -grupojn.

Oni devas organizi, kiu kiam kiel instalas novajn grupojn.

Kai

Axel Merz

unread,
Apr 1, 2004, 11:01:29 AM4/1/04
to
Dirk Bindmann skribis:

>p. s.: Chiukaze mankas sufiche da diverstemaj mesaghoj por oficiale
>enkonduki tiom multaj novaj forumoj.

Certe la trafiko sufichus por la tri chefaj temoj: lernado, movado kaj
organizo. Restus sufiche da mesaghoj por chiuj aliaj temoj komune en
ghenerala grupo.

Sed tio ja nur estas flanka efiko. Primare temas pri la fremdlingvaj
grupoj, kiu lau mi estas necesaj (sed ne jen) por atingi interesulojn
kaj gvidi ilin al sce. Mi certas ke la plejmulto de la homaro neniam
lernis iu ajn fremdan lingvon, inkluzive de la angla. Tiuj estas niaj
chefaj klientoj, sed char ili ne povas legi la charton au ech la OD,
ili ne ekscias ke ili rajtas skribi en sce pri E-o en iu ajn lingvo.
Ankau tiuj, kiuj legis la charton, shajne ne kuraghighas demandi jen.
Tiujn mi volas kapti per la fremdlingvaj grupoj.

Aksel

Dirk Bindmann

unread,
Apr 1, 2004, 2:50:45 PM4/1/04
to
Axel Merz skribis:

>>p. s.: Chiukaze mankas sufiche da diverstemaj mesaghoj por oficiale
>>enkonduki tiom multaj novaj forumoj.
>
> Certe la trafiko sufichus por la tri chefaj temoj: lernado, movado kaj
> organizo. Restus sufiche da mesaghoj por chiuj aliaj temoj komune en
> ghenerala grupo.

Pri tio mi dubas. La nuna kvanto de mesaghoj en s.c.e. estas tute
normala kaj ne pravigus kreon de novaj forumoj. Ne gravas, kiom da
mesaghoj vi esperas en la ontaj forumoj, sed gravas, kiom da mesaghoj
jam nun aperas pri la diversaj temoj. Pri via opinio vi devus konvinki
ne min, sed multajn neesperantistojn dum plurmonata formala proceduro.
Kion vi respondus, se iu dubemulo en news.groups demandas: "Kial
sufichas unu forumo soc.culture.china, sed manpleno da esperantistoj
postulas ampleksan subhierarkion?" Al tiaj demandoj vi devus trovi
lertajn respondojn, kiuj konvinkos la plimulton antau vochdonado.

Jen informoj pri la formalajhoj:
<http://www.eyrie.org/~eagle/faqs/big-eight.html>

Krome estus avantaghe, se vi dum kelkaj semajnoj legus la diskutojn en
news.groups.

Kore
Dirk

Paul Ebermann

unread,
Apr 2, 2004, 3:19:47 AM4/2/04
to
"Kai Poehlmann" skribis:

> Marko Rauhamaa schrieb:
>
> > Sed kompreneble mia komputilo ankorau ne estas reto. Mi vere devos serchi
> > partnerojn, kiuj konsentos formi eo.* -reton. Chu vi havas konstantan
> > retadreson kaj retregionon?
>
> Mi havas eblecon havi konstantan ip-adreson kaj nomon, sed kio estas
> retregiono?

Cxu "domain"?

> > Ideale estos, se ni trovos partnerojn en la Usenet-komunumo. Tiel la
> > eo.* -hierarkio eble disvastighos pli ghenerale.
>
> Suficxus en Germanio "konvinki" Arcor, T-Online kaj iun grandan
> novajxservilon en Berlino (iam Zedat?)

Se vi celas news.individual.(de|net), plu estas ZEDAT
("Zentraleinrichtung für Datenverarbeitung" de la
Libera Universitato de Berlino).

> kaj oni havas >80% de la
> uzantoj en Germanio...

Kaj krome tio plifaciligus la pludisvastigadon, cxar
tiuj serviloj estas konektitaj al multaj aliaj.

Pri la aldono de hierarkio cxe news.individual.net:

http://news.individual.de/faq.html#3.5 (germane)
http://news.individual.net/faq.html#3.5
(supozeble angle - jxus ne funkciis cxe mi)

> > Krome ni devus solvi la problemon pri arkivado. Aktuale mi neniel
> > arkivas la eo.* -grupojn.

Eble kontaktu ankaux Guglon :-)

> Oni devas organizi, kiu kiam kiel instalas novajn grupojn.

Jes, tio certe estas la unua pasxo - kaj estu
solvita antaux la disvastigado.


Pauxlo

David Wolff

unread,
Apr 2, 2004, 8:27:17 PM4/2/04
to
In article <c4hecs$arj$07$1...@news.t-online.com>,

Axel Merz <Axel.M...@web.de> wrote:
> Dirk Bindmann skribis:
>
> >p. s.: Chiukaze mankas sufiche da diverstemaj mesaghoj por oficiale
> >enkonduki tiom multaj novaj forumoj.
>
> Certe la trafiko sufichus por la tri chefaj temoj: lernado, movado kaj
> organizo. Restus sufiche da mesaghoj por chiuj aliaj temoj komune en
> ghenerala grupo.
[trancx]

Hodiaux estante 1a aprilo (tago por sxercoj en la usono), mi sugestas
alian gruparon:

s.c.e.gramatika-debatadadado
s.c.e.spam-kaj-trollado
s.c.e.kiel-cxapeligi-literoj
s.c.e.plendoj-pri-usono
s.c.e.uea-anoncoj
s.c.e.kiel-c^apeligi-literoj
s.c.e.finvenka-metodoj
s.c.e.plendoj-pri-angla-uzo
s.c.e.kiel-chapeligi-literoj

kaj tiel plu.

Dankon --

David

(Forigu "xx" por respondi.)

Eugen Fabian

unread,
Apr 3, 2004, 6:12:12 AM4/3/04
to

"David Wolff" <dwol...@panix.com> ha scritto nel messaggio
news:c4l3tl$6sq$1...@reader1.panix.com...

Vi povus aldoni ankau: s.c.e.plendoj-pri-Europo. ;o)
Koncerne la "gramatikan debatadadon": Evidente vi estas kontenta pri via
lingvouzo. Mi ne povas diri la samon pri la mia. Kontraue mi, en ses
jaroj de cheesto en SCE, ne sukcesis lerni la malsimplegan uzon de
ATA..........
Aliflanke pro laboraj devoj mi havas je dispono tage ne pli ol 90
minutojn.;o/


>
> Dankon --
Nedankinde.;o)
>
> David

Eugenio


Martin Brüggemeier

unread,
Apr 3, 2004, 5:09:24 PM4/3/04
to

> Koncerne la "gramatikan debatadadon": Evidente vi estas kontenta pri via
> lingvouzo. Mi ne povas diri la samon pri la mia. Kontraue mi, en ses
> jaroj de cheesto en SCE, ne sukcesis lerni la malsimplegan uzon de
> ATA..........

Kio estas ATA?

Martin

Axel Merz

unread,
Apr 3, 2004, 5:26:42 PM4/3/04
to
Dirk Bindmann skribis:

> Ne gravas, kiom da
> mesaghoj vi esperas en la ontaj forumoj, sed gravas, kiom da mesaghoj
> jam nun aperas pri la diversaj temoj.

Mi tute malkonsentas. Por onta hierarkio gravas la onta trafiko, kaj mia
celo ja estas ties pligrandigo. Bedaurinde ne eblas ekscii la efikon de
kompleta hierarkio pri tio, antau ghi estas kreita. Sed tio nun estas
egala, char la klara plejmulto estas kontrau tiu eksperimento kaj ne
partoprenus. Tamen estus interese ekscii, kial la uzantoj de
dissendolisto ne uzas diskutgrupon anstataue. Eble ili tute ne scias ke
la uzreto ekzistas? Eble ili shatas la d.l.-on kiel bone ordigatan
forumon pri ilia speciala temo?

> Pri via opinio vi devus konvinki
> ne min, sed multajn neesperantistojn dum plurmonata formala proceduro.

La dispartigo de sce estus malbona solvo kaj nur aperis, char la kreo de
esperanto.* vershajne ne sukcesus, pro la chiuloka havebleco kaj pro la
akcepto. Intertempe mi mem estas kontrau "sce.*"-on; tial ne necesas
konvinki iu ajn.

> Kion vi respondus, se iu dubemulo en news.groups demandas: "Kial
> sufichas unu forumo soc.culture.china, sed manpleno da esperantistoj
> postulas ampleksan subhierarkion?"

En soc.culture.* chefe ne-chinuloj/ne-germanoj/... diskutas pri la
koresponda kulturo. Por la gheneralaj diskutoj de chinoj/germanoj/...
pri chiuj temoj cn.*/de.*/... estas uzata. Imagu ke de.* tute ne
ekzistus kaj chiuj germanlingvanaj diskutoj okazus en scg; nun oni
provus krei germanlingvanajn subgrupojn tie. La respondo memkompreneble
estus: "ne, kreu de.* anstataue!".

Tiu estas nia situacio (esperanto.* ne ekzistas); la diferenco nur estas
ke temas pri kelkaj centmil da germanlingvanoj kontrau (kelkaj) cent
da (aktivaj) esperantistoj. Klare la laste nomitaj produktas malpli ol
1/1000 da trafiko ol la unuaj, sed lau mi pli gravas la ordigado pri
temoj. Se oni serchas informojn en E-o pri speciala temo, oni tralaboru
chiujn mesaghojn en sce. Kun diversaj diskutgrupoj pri temoj tiu estus
multe pli facile.

Imagu ke persongrupo volas forumon por profesie diskuti en E-o pri
SAP-R3. Ili ne havas la tempon por serchi mesaghojn pri tiu tre speciala
temo en sce. Ankau por la plejmulto de la sce-anoj estus malagrabla
chiam denove vidi tiun temon, kiun ili ne komprenas/necesas/interesas.
Kion la grupo faras? Jes, ili fondas dissendoliston, char maleblas krei
ekz. esperanto.komputilo.softvaro.entreprena.sap-r3, char la strukturo
mankas por fari tiun. Do tiu trafiko estas perdata por la uzreto.

Lau mi la bona ordigado pri temoj estas pli grava ol la nombro de
mesaghoj en la grupoj. Mi tute akceptus multajn subgrupojn kiuj nur
ricevas po 20 mesaghojn po monato.


Chu vi vidis la jhus aperitan aldemandon pri lernolibro pri E-o en
alt.esperanto.beginner? Char li estas anglalingvano, li demandis tie.
Kial ne en sce? Imagu germanlingvana interesulo anstataue. Ech se li/shi
sufiche bone regus la anglan, li eble ne estus demandinta, nek en aeb
nek en sce. Kaj se li/shi ne scipovas la anglan, li tre certe tute ne
estus demandinta.

Por mi tiu konfirmas mian plej gravan suspekton: sce ne sukcesas
atingi interesulojn! Tial necesas havi fremdlingvajn grupojn por tiu
celo. Nun mi nur vidas jenan solvon:
soc.culture.esperanto-in-english (au anstataue)
soc.culture.esperanto-beginner
de.etc.sprache.esperanto
ktp. por la plej gravaj lingvoj. Kun la hierarkio mi celis havi chiujn
informojn pri E-o sub unu tegmento, sed char tio ne eblas, nur restas
jena necesigita solvo.


> Jen informoj pri la formalajhoj:

> ...


> Krome estus avantaghe, se vi dum kelkaj semajnoj legus la diskutojn en
> news.groups.

En la lastaj _monatoj_ mi legis multajn tekstojn pri la administrado de
la uzreto kaj kelkajn diskutojn pri proponoj (RFD). Tiun mi faris, post
mi analizis nian situacion, serchis la kauzojn kaj fine trovis la
hierarkion kiel la plej bona solvo. Tiu vojagho dauris ch. 9 monatoj.
Mia propono ne estis impulsighema afero, sed ekde longe elkovata ovo.

Koran dankon por tiu serioza diskuto kaj por via pacienco! Ne, mi ne
estas frustrata, char mi certas ke la laboro ne estis malutila. La tago
venos, ...

Aksel

Sebastian Hartwig

unread,
Apr 4, 2004, 6:32:27 AM4/4/04
to
Martin Brüggemeier ha scrit:
> Kio estas ATA?

La finajho de la pasiva estanteca participo. Chefe la elekto inter -ata kaj
-ita kauzas problemojn al kelkaj.

Sebastiano

--
A: Top posters.
Q: What is the most annoying thing on Usenet?

sebastian.hartwigQinterlingue.org

Martin Brüggemeier

unread,
Apr 4, 2004, 7:26:45 AM4/4/04
to
in Beitrag c4oo7e$o6o$01$2...@news.t-online.com schrieb Sebastian Hartwig unter
s...@mailinator.com am 04.04.2004 12:32 Uhr:

> Martin Brüggemeier ha scrit:
>> Kio estas ATA?
>
> La finajho de la pasiva estanteca participo. Chefe la elekto inter -ata kaj
> -ita kauzas problemojn al kelkaj.
>

Ahx, tiu "ata"! Kompreneble mi konas gxin.
Unue mi pensis, ke ATA estas iu mallongigo (versxajne pro tio, ke gxi estis
skribita per majuskloj).

Martin

Andreas Kueck

unread,
Apr 4, 2004, 7:48:27 AM4/4/04
to

Eugen Fabian <efabia...@jumpy.it> schrieb in im Newsbeitrag:
c4m581$n34$1...@newsread.albacom.net...

>
> Vi povus aldoni ankau: s.c.e.plendoj-pri-Europo. ;o)
> Koncerne la "gramatikan debatadadon": Evidente vi estas kontenta pri via
> lingvouzo. Mi ne povas diri la samon pri la mia. Kontraue mi, en ses
> jaroj de cheesto en SCE, ne sukcesis lerni la malsimplegan uzon de
> ATA..........
> Aliflanke pro laboraj devoj mi havas je dispono tage ne pli ol 90
> minutojn.;o/
>

Por lerni la diferencon inter "-at'" kaj "-it'", mi rekomendas jenajn
ligojn:

http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/pasivo/participelekto/bazaj_principoj
.html

http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/pasivo/participelekto/specialaj_okazo
j.html

http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/pasivo/participelekto/atismo.html

En iuj kazoj, tiu chi uzretforumo helpas ne rekte, sed almenau nerekte per
atentigoj al ligoj, libroj kaj similajhoj.

--
Andreas Kueck
DE1002SWL
Retposhtleteroj al AKueck (volvita A) t-online (punkto) de estas
malregistrotaj sen esti legitaj.

Andreas Kueck

unread,
Apr 4, 2004, 7:55:06 AM4/4/04
to

David Wolff <dwol...@panix.com> schrieb in im Newsbeitrag:
c4l3tl$6sq$1...@reader1.panix.com...

>
> Hodiaux estante 1a aprilo (tago por sxercoj en la usono)

Kaj ankau en Germanio!

> mi sugestas
> alian gruparon:
>
> s.c.e.gramatika-debatadadado
> s.c.e.spam-kaj-trollado
> s.c.e.kiel-cxapeligi-literoj
> s.c.e.plendoj-pri-usono
> s.c.e.uea-anoncoj
> s.c.e.kiel-c^apeligi-literoj
> s.c.e.finvenka-metodoj
> s.c.e.plendoj-pri-angla-uzo
> s.c.e.kiel-chapeligi-literoj
>
> kaj tiel plu.
>

Bonege!

David Wolff

unread,
Apr 4, 2004, 5:44:37 PM4/4/04
to
In article <c4m581$n34$1...@newsread.albacom.net>,

Mi vidis neniom da tia, do la trafiko ne rajtigus tiun grupon...

> Koncerne la "gramatikan debatadadon": Evidente vi estas kontenta pri via
> lingvouzo. Mi ne povas diri la samon pri la mia. Kontraue mi, en ses
> jaroj de cheesto en SCE, ne sukcesis lerni la malsimplegan uzon de
> ATA..........

Temis ne pri demandoj kaj respondoj, sed pri 100-afisxaj fadenoj kiuj
komencigxis tie kaj vagis trifoje cxirkaux la mondo...

> Aliflanke pro laboraj devoj mi havas je dispono tage ne pli ol 90
> minutojn.;o/

Do en ordo, mi aldonas

s.c.e.seriozegegegaj-respondoj-al-sxercoj.

Sxisx --

David

Zmicier Lapcionak

unread,
Apr 6, 2004, 4:28:22 AM4/6/04
to
Saluton, Axel!
Vi skribis je 2004-04-04:

AM> Se oni serchas informojn en E-o pri speciala temo, oni tralaboru chiujn mesaghojn
AM> en sce. Kun diversaj diskutgrupoj pri temoj tiu estus multe pli facile.

AM> Imagu ke persongrupo volas forumon por profesie diskuti en E-o pri
AM> SAP-R3. Ili ne havas la tempon por serchi mesaghojn pri tiu tre speciala temo en sce.

Vere vi diras! Mi volegus havi E-lingvan grupon por diskuti SAP Web Dynpro :-)

Tamen por krei hierarkion - ne temas nun tion fari el SCE. SCE estas nur diskutejo.
Kvazaux babilejo - por intersxangxi opiniojn, novajxojn. Ne estas io laux-tema,
apartigebla.

Por specifaj, konkretaj temoj nun pli bone servas diversaj dissendo-listoj.

--
Zmitro <Zm...@tut.by> <http://zmila.at.tut.by>

Axel Merz

unread,
Apr 7, 2004, 5:30:58 PM4/7/04
to
Kara Zmitro,

la diskutgrupo pri SAP-R3 nur estis ekzemplo; mi ne rilatas al tiu temo.

> Por specifaj, konkretaj temoj nun pli bone servas diversaj dissendo-
> listoj.

Jes, chi-momente tiu estas la ununura solvo. Por chiu minoritato la
chefa celo estu la kreskado. Bedaurinde chiu trafiko en la dissendo-
listoj mankas en la uzreto (kaj inverse), kaj estas nevidebla por
interresuloj pri E-o. Tial mi provas krei pli bonan alternativon.

SCE estas netushebla, sed ja temas pri nova trafiko, kiu ghis nun ne
ekzistas en la uzreto. Tial ne estas risko per la eksperimento. Se ghi
ne sukcesus, nenio estus perdita. Se ghi sukcesus, multe estus gajnata.

Por Marko, se vi legas jen: ekde dimancho mi provas kontakti vian uzret-
servilon, sed ricevas la mesaghon ke ghi ne ekzistas. Chu ghi estas
aktiva? Supozeble la kauzo estas teknikaj problemoj che mia retservisto
(? angle: provider). Tiu insulo sufichas por la komenco; ne gravas ke
ankau ghi ne estas tutmonde videbla (je chiu servilo).

Aksel

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 7, 2004, 5:52:40 PM4/7/04
to
Axel Merz <Axel.M...@web.de>:

> Por Marko, se vi legas jen: ekde dimancho mi provas kontakti vian

> uzretservilon, sed ricevas la mesaghon ke ghi ne ekzistas.

Provizoraj problemoj oftas.

> Chu ghi estas aktiva?

Jes.

> Supozeble la kauzo estas teknikaj problemoj che mia retservisto (?
> angle: provider). Tiu insulo sufichas por la komenco; ne gravas ke
> ankau ghi ne estas tutmonde videbla (je chiu servilo).

Ghi _jes_ estas tutmonde videbla. La adreso estas:

<URL: news://pacujo.net/eo.babilejo>

Dario Rodriguez

unread,
Apr 8, 2004, 6:00:37 AM4/8/04
to
Dankon, Axel, pro via deklaro ke "SCE estas netushebla".

Vi ankau skribis: "Bedaurinde chiu trafiko en la dissendo-


listoj mankas en la uzreto (kaj inverse), kaj estas nevidebla por

interesuloj pri E-o."

Nu, interesuloj iom devas traserchi la reton. Ekzemple: Jen retpagho kiu
listigas pli ol 200 esperantajn dissendolistojn ordigitajn lau temoj:

http://esperanto-panorama.net/unikode/dissendo.htm

kaj jen alia retpagho en kiu ankau aperas la retadresoj de plurdekoj da
E-listoj:

http://www.eventoj.hu/snd-list.htm

Cetere, mi rimarkis la respondon de Marko; eble tiel vi komprenis ke
eo.babilejo estas atingebla rekte, sen bezono uzi alian novajh-servilon,
char "pacujo.net" estas memstara novajh-servilo: sufichas konfiguracii
ghin en via novajh-legilo aldone al tiu, kiun vi normale uzas.

En kelkaj novajh-legiloj, kiel Outlook Express, sufichas kliki sur la
ligilo:
news://pacujo.net/eo.babilejo
kaj ghi automate aldonighas al la antaue konfiguraciitaj
novajh-serviloj.


Dario Rodriguez


Axel Merz

unread,
Apr 8, 2004, 5:27:36 PM4/8/04
to
Dario Rodriguez skribis:

> Nu, interesuloj iom devas traserchi la reton.

Veraj interesuloj, kiuj jam decidis lerni E-on, supozeble faras tiun,
sed dubemuloj eble ne. Unu el la kriterioj por tiu decido estas la
uzadon de E-o, indikata per la nombro de mesaghoj po tago, kaj la
utileco de la enhavoj, kiuj chiam estas komparataj kun la angla. Pri
tio la esperantistaro havas problemon. Tial gravas uzi chiun publikan
medion tiel efike kiel eble.

Char mia novajhlegilo "Fort‚ Agent" nur subtenas unun servilon, mi
faris kopion (dua instanco, kiel eksplikata en la OD pri ghi). Tie mi
enmetis la adreson "pacujo.net/eo.babilejo", sed ghi ne estas trovata.

> En kelkaj novajh-legiloj, kiel Outlook Express, sufichas kliki sur
> la ligilo:

Se mi klikas al ghi, mi ricevas la erarmesaghon ke la diskutgrupo
"eo.babilejo" _loke_ ne ekzistas. Tial mi nun supozas ke la adreso ne
estas korekte ekkonata, pro la '/' en la nomo. Mi legos la OD-ojn kaj
la helptekstojn, kaj daure provos.

Cetere: ne gravas gvidi min tien, sed la uzantojn de la dissendolistoj.
Mi ne havas ideon, kiel fari tiun, char ne eblas sendi inviton en chiun
liston.

Aksel

Axel Merz

unread,
Apr 8, 2004, 5:27:34 PM4/8/04
to
Marko Rauhamaa skribis:

> Ghi _jes_ estas tutmonde videbla.

Estis malkompreno: via servilo ja estas tutmonde videbla, sed ties
lokaj diskutgrupoj ne ekzistas en la tutmonda uzreto; tion mi celis.
Sed tio nur gravas por nesciuloj kaj interesuloj pri E-o, sed ne por
la uzantoj de dissendolistoj, kiuj povus uzi ghin anstataue.

> La adreso estas:
>
> <URL: news://pacujo.net/eo.babilejo>

Mi provis tiun adreson, kaj ankau aliajn versiojn (kun kaj sen
"news://", kun kaj sen "news." antaue). Eble mia legilo havas
problemon pro la '/' en la nomo, au mi faris alian eraron. Mi legos la
helptekstojn kaj la OD-ojn; fine mi sukcesos.

Aksel

Yves Bellefeuille

unread,
Apr 8, 2004, 7:37:23 PM4/8/04
to
Axel Merz skribis:

> <URL: news://pacujo.net/eo.babilejo>
>
> Mi provis tiun adreson, kaj ankau aliajn versiojn (kun kaj sen
> "news://", kun kaj sen "news." antaue). Eble mia legilo havas
> problemon pro la '/' en la nomo, au mi faris alian eraron.

Uzu tian URL-on kun WWW-kliento kiu ankau enhavas Usenet-klienton,
ekz-e Netscape, Mozilla au Internet Explorer (eble ankau Opera, mi ne
scias). Ghi ne funkcios kun Firefox (char al ghi mankas Usenet-kliento)
au kun vera Usenet-kliento.

> Char mia novajhlegilo "Fort‚ Agent" nur subtenas unun servilon...

Laudire per la senpaga programo "Hamster" vi povas uzi Agent kun pluraj
serviloj.

Yves
<y...@storm.ca>

Paul Ebermann

unread,
Apr 9, 2004, 7:00:08 AM4/9/04
to
"Yves Bellefeuille" skribis:
> Axel Merz skribis:
>
> > Char mia novajhlegilo "Fortā€s Agent" nur subtenas unun servilon...

>
> Laudire per la senpaga programo "Hamster" vi povas uzi Agent kun pluraj
> serviloj.

Mi povas atesti la onidirojn :-)

Mi ne uzas Forté Agent, sed ja uzas hamstron - gxi
estas loka novajxservilo, kiu povas preni mesagxojn
el pluraj novajxserviloj. La kliento do nur devas
preni ilin de la hamstro mem.

Sed oni ne provu legi samtempe eo.babilejo
kaj soc.culture.esperanto per la sama hamstro,
cxar la hamstro alsxutas mesagxojn kun sama
identifikilo po nur unufoje - vi do vidas cxiun
mesagxon nur en unu el ambaux novajxgrupoj.

Jen helpus, se la transafisxilo ankaux sxangxus
la mesagx-identifikilojn (kaj samtempe la
References-liniojn).


Pauxlo

Paul Ebermann

unread,
Apr 9, 2004, 7:07:25 AM4/9/04
to
"Axel Merz" skribis:

> Dario Rodriguez skribis:
>
> > Nu, interesuloj iom devas traserchi la reton.
>
> Veraj interesuloj, kiuj jam decidis lerni E-on, supozeble faras tiun,
> sed dubemuloj eble ne. Unu el la kriterioj por tiu decido estas la
> uzadon de E-o, indikata per la nombro de mesaghoj po tago, kaj la
> utileco de la enhavoj, kiuj chiam estas komparataj kun la angla. Pri
> tio la esperantistaro havas problemon. Tial gravas uzi chiun publikan
> medion tiel efike kiel eble.
>
> Char mia novajhlegilo "Fort‚ Agent" nur subtenas unun servilon, mi
> faris kopion (dua instanco, kiel eksplikata en la OD pri ghi). Tie mi
> enmetis la adreson "pacujo.net/eo.babilejo", sed ghi ne estas trovata.

La servilo estas pacujo.net, la novajxgrupo estas
eo.babilejo (ekzistas ankaux eo.provejo kaj eo.fec).

> Cetere: ne gravas gvidi min tien, sed la uzantojn de la dissendolistoj.
> Mi ne havas ideon, kiel fari tiun, char ne eblas sendi inviton en chiun
> liston.

Miaopinie oni ne tuj movu la dissendolistojn
al la novajxgrupo, sed nur instalu transafisxilon.
Tiel la uzantoj de la dissendolisto povas plu uzi
gxin per dissendolisto, dum oni ankaux povas legi
gxin novajxgrupe.

http://news.gmane.org/ faras simile por multaj
dissendolistoj.


Pauxlo

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 9, 2004, 9:15:16 PM4/9/04
to
"Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de>:

> Sed oni ne provu legi samtempe eo.babilejo kaj soc.culture.esperanto
> per la sama hamstro, cxar la hamstro alsxutas mesagxojn kun sama
> identifikilo po nur unufoje - vi do vidas cxiun mesagxon nur en unu el
> ambaux novajxgrupoj.

Tio ja shajnas al mi bonega!

> Jen helpus, se la transafisxilo ankaux sxangxus la
> mesagx-identifikilojn (kaj samtempe la References-liniojn).

Tamen tion mi post nelonge nepre korektu.

Paul Ebermann

unread,
Apr 10, 2004, 7:43:46 AM4/10/04
to
"Marko Rauhamaa" skribis:

> "Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de>:
>
> > Sed oni ne provu legi samtempe eo.babilejo kaj soc.culture.esperanto
> > per la sama hamstro, cxar la hamstro alsxutas mesagxojn kun sama
> > identifikilo po nur unufoje - vi do vidas cxiun mesagxon nur en unu el
> > ambaux novajxgrupoj.
>
> Tio ja shajnas al mi bonega!

Al mi ne - la diskutfadenoj tute misfunkcios.
Kaj se oni volas kompari la mesagxojn en ambaux
novajxgrupoj (ekzemple por vidi, kion la
transafisxilo detruis), oni ankaux ne havas
sxancon.


Pauxlo

Axel Merz

unread,
Apr 10, 2004, 2:36:47 PM4/10/04
to
Paul Ebermann skribis:

>La servilo estas pacujo.net, la novajxgrupo estas
>eo.babilejo (ekzistas ankaux eo.provejo kaj eo.fec).

Jes, tiu estis la eraro. Nun mi havas la grupojn. Dankon!

>Miaopinie oni ne tuj movu la dissendolistojn
>al la novajxgrupo, sed nur instalu transafisxilon.
>Tiel la uzantoj de la dissendolisto povas plu uzi
>gxin per dissendolisto, dum oni ankaux povas legi
>gxin novajxgrupe.

Tiu estus perfekta solvo. Tiam chiu gepartoprenanto povus uzi tiun
metodon, kiun li/shi preferas. Mi nur dubas chu eblas gardi la fadenojn,
se mesagho venas per e-poshto kaj ne estas skribata rekte en la
diskutgrupo.

Aksel

Axel Merz

unread,
Apr 10, 2004, 2:36:48 PM4/10/04
to
Paulo trovis la solvon: la servilo nomighas "pacujo.net"; nur tiun mi
devis konfiguracii. Nun mi havas la tri diskutgrupojn.

Lau mia scio Hamstero estas 32-bit-programo (por Vindozo 95 kaj pli
junaj). Tial mi ne povas uzi ghin sub Vintendo 3.1, kiu estas 16-bit-
ludo, sed tute sufichas por simplaj uzoj kiel uzreto kaj e-poshto. Iam
mi uzos la linuksan version de Forté Agent, se ghi aperos.

Aksel

Kai Poehlmann

unread,
Apr 10, 2004, 5:43:56 PM4/10/04
to
Saluton!

Paul Ebermann schrieb:

> Sed oni ne provu legi samtempe eo.babilejo
> kaj soc.culture.esperanto per la sama hamstro,

Ankaux ne kun la sama innd. Iuj eo.*-grupoj
havos nur "sxancojn" cxe mi, se ili ne enhavas spegulojn
de aliaj usenet-grupoj.

> cxar la hamstro alsxutas mesagxojn kun sama
> identifikilo po nur unufoje - vi do vidas cxiun
> mesagxon nur en unu el ambaux novajxgrupoj.

> Jen helpus, se la transafisxilo ankaux sxangxus
> la mesagx-identifikilojn (kaj samtempe la
> References-liniojn).

Ne, kaj estus malica, se iu eksxangxos mesagxidentifikiloj.
Cxar tiom povas okazi "rondojn" de mesagxojn.

Imagu, multaj komputiloj faras tion samtempe kaj ankaux
inverse!

Kai

0 new messages