Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Gejismo ne morala ?

7 views
Skip to first unread message

Rafi

unread,
Jul 19, 2004, 12:22:08 PM7/19/04
to
Se mi bone sekvis la konversacion pri gejismo, mis legis ke Sebastian
Hartwig taksis gejismon kiel kontraùmoralan.

Tiakaze mi reprenas mian dankon kiun mi faris al li pri la klarigo de la
vorto "superrigardebla" kaj mi ghustigos mian mesaghilon por rubujeni
liajn ontajn mesaghojn.

Rafi


Raymond S. Wise

unread,
Jul 19, 2004, 3:12:22 PM7/19/04
to
"Rafi" <Ra...@inconnu.org> wrote in message
news:2m2amtF...@uni-berlin.de...


Sebastiano kredas, ke gejismo estas kontraumorala, char lia eklezio diras
tion al li, kaj li akceptas tiun kredon. Se ni ne komunikus kun chiu
persono, kies eklezio ne samopinias kun la nia, au kun nia propra opinioj
pri moraleco, ni sendube trovus, ke ni komunikus kun tre malgranda nombro da
personoj.

En franclingva grupo de konversacio, me konas gejon, kiu sin konsideras
edzighita kun alia viro, kaj virinon, kiu estas kontrau la oficialigo de
geja edzigho ( tamen ne kontrau la edzigho de gejoj en eklezia ceremonio ).
Mi kredas, ke la opinio de la virino estas bizara, tamen estus bedaurinde
se, pro tio, mi rifuzis paroli kun shi, au ke la gejo rifuzis paroli kun
shi. Estas eble, ke se li kontinuas cheesti la grupon, kaj ke mi kaj aliaj
membroj de la grupo kontinuas esprimi nian opinion, ke oficialigo de geja
edzigho estas bona ideo, ke la virino shanghos sian opinion.


--
Raymond S. Wise
Minneapolis, Minesoto Usono

mplsray @ yahoo . com


Paul Ebermann

unread,
Jul 19, 2004, 3:00:00 PM7/19/04
to
"Rafi" skribis:

> Se mi bone sekvis la konversacion pri gejismo, mis legis ke Sebastian
> Hartwig taksis gejismon kiel kontraùmoralan.

Se mi bone komprenis, li ne taksis gejismon kiel
kontrauxmoralan, sed nur ties praktikon - tiun
opinion donis al li sia eklezio.

> Tiakaze mi reprenas mian dankon kiun mi faris al li pri la klarigo de la
> vorto "superrigardebla"

Stranga reago.
Cxu estas iu konekto inter la du aferoj?

> kaj mi ghustigos mian mesaghilon por rubujeni
> liajn ontajn mesaghojn.

Sebastiano havas kelkfoje iom "strangaj" opinioj,
kaj kelkfoje estas iom negxentila en siaj mesagxoj
en s.c.e.
Ne prenu tion persone - li fakte estas tauxga
homo (mi konas lin persone).
Tamen, laux mi siaj artikoloj estas legindaj.


Pauxlo

Maciej Wnuk

unread,
Jul 19, 2004, 3:28:45 PM7/19/04
to
Rafi:

> Se mi bone sekvis la konversacion pri gejismo, mis legis ke Sebastian

> Hartwig taksis gejismon kiel kontraůmoralan.


>
> Tiakaze mi reprenas mian dankon kiun mi faris al li pri la klarigo de la
> vorto "superrigardebla" kaj mi ghustigos mian mesaghilon por rubujeni
> liajn ontajn mesaghojn.

Kial?

Cxu pro tio, ke li opinias samseksemon kontrauxmorala lia klarigo de la
vorto "superrigardebla" farigxis malpli utila por vi?

Sebastiano opinias samseksemon malmorala, sed toleras samseksemulojn.

Cxu vian agon mi komprenu, ke vi maltorelas homojn, kiuj havas aliajn
opiniojn ol vi?

Maciej

PS: diskutante diversajn aferojn oni diferencu inter: sxato/malsxato -
toleremo/maltoleremo - punemo/malpunemo - legxa permeso/malpermeso -
privilegio/diskriminacio.

Ekz. mi malsxtas fumadon, sed mi ne deziras legxan malpermeson de gxi,
kaj toleras fumantojn se ili ne fumas en mian nazon. Lauxeble mi sxatus
ne pagi per miaj impostoj al kuracado de fumaj malsanoj.

Dmitri

unread,
Jul 19, 2004, 3:37:43 PM7/19/04
to
>From: "Raymond S. Wise"

>Sebastiano kredas, ke gejismo estas kontraumorala, char lia eklezio diras
>tion al li, kaj li akceptas tiun kredon.

Fakte, lia eklezio (mi kredas ke li estas katolika>?) NE kredas ke esti gejo
estas kontraumorala........sed agi lau tiuj sentoj.

La preferita vorto estas "SSA (sam-sex allogita)"


Dmitri
Iowa City, IA

Views expressed in this post are not necessarily the official views of the
Eastern Iowa Esperanto League, the Esperanto League for North America or even
the Esperanto movement as a whole. Supposed rudeness is mine alone. (DRM)

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 19, 2004, 3:50:27 PM7/19/04
to
Maciej Wnuk <maciej.wn...@nepo.pl>:

> Ekz. mi malsxtas fumadon, sed mi ne deziras legxan malpermeson de gxi,
> kaj toleras fumantojn se ili ne fumas en mian nazon. Lauxeble mi
> sxatus ne pagi per miaj impostoj al kuracado de fumaj malsanoj.

Kaj mi deziras, ke ia leĝo protektus min kontraŭ la fumado de miaj
gepatroj, kiam mi estis infano.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Raymond S. Wise

unread,
Jul 19, 2004, 5:30:38 PM7/19/04
to
"Dmitri" <uiesp...@aol.com> wrote in message
news:20040719153743...@mb-m19.aol.com...


Shajnas al mi, ke la Katolika Eklezio kredas, ke la gejeco ( samseksemeco )
ne estas kontraumorala, tamen la gejismo, jes. Temas pri la sama diferenco
ol tiu en la angla lingvo inter "gayness"/"homosexuality" kaj "gay
advocacy".

Dirk Bindmann

unread,
Jul 19, 2004, 5:31:11 PM7/19/04
to
Raymond S. Wise skribis:

> "Rafi" <Ra...@inconnu.org> wrote in message
> news:2m2amtF...@uni-berlin.de...
>> Se mi bone sekvis la konversacion pri gejismo, mis legis ke Sebastian

>> Hartwig taksis gejismon kiel kontraѻ�lan.


>>
>> Tiakaze mi reprenas mian dankon kiun mi faris al li pri la klarigo de la
>> vorto "superrigardebla" kaj mi ghustigos mian mesaghilon por rubujeni
>> liajn ontajn mesaghojn.

Sed repreno de danko estas kontraumorala ankau en via socio, chu ne?

Komuniki per Esperanto estas kelkfoje malfacile, char Esperanto estas
interkultura afero, do konsiderendas diversajn moralojn.

> En franclingva grupo de konversacio, me konas gejon, kiu sin konsideras
> edzighita kun alia viro, kaj virinon, kiu estas kontrau la oficialigo de
> geja edzigho ( tamen ne kontrau la edzigho de gejoj en eklezia ceremonio ).
> Mi kredas, ke la opinio de la virino estas bizara, tamen estus bedaurinde
> se, pro tio, mi rifuzis paroli kun shi, au ke la gejo rifuzis paroli kun
> shi. Estas eble, ke se li kontinuas cheesti la grupon, kaj ke mi kaj aliaj
> membroj de la grupo kontinuas esprimi nian opinion, ke oficialigo de geja
> edzigho estas bona ideo, ke la virino shanghos sian opinion.

Shajne vi ne konsideras, ke ankau vi povus shanghi vian opinion, se la
virino havos konvinkajn argumentojn.

Kore
Dirk

Paul Ebermann

unread,
Jul 19, 2004, 5:32:55 PM7/19/04
to
"Dmitri" skribis:

> La preferita vorto estas "SSA (sam-sex allogita)"

Preferita de kiu?

> Views expressed in this post are not necessarily the official views of the
> Eastern Iowa Esperanto League, the Esperanto League for North America or even
> the Esperanto movement as a whole.

Do sxajne de neniu oficiala instanco.

Pauxlo

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 19, 2004, 6:02:23 PM7/19/04
to
Rafi ha scrit:

Nu, tio estas konsekvenca, se Rafi opinias, ke estas morale nepermeseble, ne
akcepti samseksan amoron. Li agas lau rigoraj moralaj principoj, kiuj
sugestas socie elimini malmoralajn -- lau liaj kriterioj -- homojn.

Jen oni bone vidas la liberecon kaj toleremon de la liberisma okcidenta
ideologio.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 19, 2004, 6:23:46 PM7/19/04
to
Maciej Wnuk ha scrit:

> Cxu pro tio, ke li opinias samseksemon kontrauxmorala

> Sebastiano opinias samseksemon malmorala,

Mi ne opinias samseksemon kontraumorala. Mi skribis longan mesaghon nur por
substreki tion.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 19, 2004, 6:28:45 PM7/19/04
to
Dmitri ha scrit:

>>From: "Raymond S. Wise"
>
>>Sebastiano kredas, ke gejismo estas kontraumorala, char lia eklezio diras
>>tion al li, kaj li akceptas tiun kredon.
>
> Fakte, lia eklezio (mi kredas ke li estas katolika>?) NE kredas ke esti
> gejo estas kontraumorala........sed agi lau tiuj sentoj.

Ghuste. Finfine unu atenta homo!

> La preferita vorto estas "SSA (sam-sex allogita)"

Chu tio estas e-a vorto? Kion ghi signifas? Kiu kie preferas ghin (al kio)?

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Rafi

unread,
Jul 19, 2004, 6:59:07 PM7/19/04
to

"Dirk Bindmann" <wal...@esperanto.de> a écrit dans le message de
news:rqt5us1c...@esperanto.net...

| Raymond S. Wise skribis:
|
| > "Rafi" <Ra...@inconnu.org> wrote in message
| > news:2m2amtF...@uni-berlin.de...
| >> Se mi bone sekvis la konversacion pri gejismo, mis legis ke
Sebastian
| >> Hartwig taksis gejismon kiel kontra??lan.

| >>
| >> Tiakaze mi reprenas mian dankon kiun mi faris al li pri la klarigo
de la
| >> vorto "superrigardebla" kaj mi ghustigos mian mesaghilon por
rubujeni
| >> liajn ontajn mesaghojn.
|
| Sed repreno de danko estas kontraumorala ankau en via socio, chu ne?

Tute ne.

Rafi

unread,
Jul 19, 2004, 7:01:30 PM7/19/04
to

"Maciej Wnuk" <maciej.wn...@nepo.pl> a écrit dans le message de
news:cdh7iq$5dk$1...@nemesis.news.tpi.pl...

| Rafi:
|
| > Se mi bone sekvis la konversacion pri gejismo, mis legis ke
Sebastian
| > Hartwig taksis gejismon kiel kontraůmoralan.
| >
| > Tiakaze mi reprenas mian dankon kiun mi faris al li pri la klarigo
de la
| > vorto "superrigardebla" kaj mi ghustigos mian mesaghilon por
rubujeni
| > liajn ontajn mesaghojn.
|
| Kial?
| Cxu pro tio, ke li opinias samseksemon kontrauxmorala lia klarigo de
la
| vorto "superrigardebla" farigxis malpli utila por vi?


Ne estas ligo. Simple mi bedauras dankinte lin.

| Sebastiano opinias samseksemon malmorala, sed toleras samseksemulojn.
| Cxu vian agon mi komprenu, ke vi maltorelas homojn, kiuj havas aliajn
| opiniojn ol vi?

Tute ne. Nur la homojn kiuj havas lau mi dangherajn opiniojn.

Raymond S. Wise

unread,
Jul 19, 2004, 8:56:11 PM7/19/04
to
"Dirk Bindmann" <wal...@esperanto.de> wrote in message
news:rqt5us1c...@esperanto.net...

> Raymond S. Wise skribis:
>
> > "Rafi" <Ra...@inconnu.org> wrote in message
> > news:2m2amtF...@uni-berlin.de...
> >> Se mi bone sekvis la konversacion pri gejismo, mis legis ke Sebastian
> >> Hartwig taksis gejismon kiel kontra??lan.

> >>
> >> Tiakaze mi reprenas mian dankon kiun mi faris al li pri la klarigo de
la
> >> vorto "superrigardebla" kaj mi ghustigos mian mesaghilon por rubujeni
> >> liajn ontajn mesaghojn.
>
> Sed repreno de danko estas kontraumorala ankau en via socio, chu ne?
>
> Komuniki per Esperanto estas kelkfoje malfacile, char Esperanto estas
> interkultura afero, do konsiderendas diversajn moralojn.
>
> > En franclingva grupo de konversacio, me konas gejon, kiu sin konsideras
> > edzighita kun alia viro, kaj virinon, kiu estas kontrau la oficialigo de
> > geja edzigho ( tamen ne kontrau la edzigho de gejoj en eklezia
ceremonio ).
> > Mi kredas, ke la opinio de la virino estas bizara, tamen estus
bedaurinde
> > se, pro tio, mi rifuzis paroli kun shi, au ke la gejo rifuzis paroli kun
> > shi. Estas eble, ke se li kontinuas cheesti la grupon, kaj ke mi kaj
aliaj
> > membroj de la grupo kontinuas esprimi nian opinion, ke oficialigo de
geja
> > edzigho estas bona ideo, ke la virino shanghos sian opinion.
>
> Shajne vi ne konsideras, ke ankau vi povus shanghi vian opinion, se la
> virino havos konvinkajn argumentojn.


Vi pravas. Tamen pro tio, necesus, ke mi unue komprenu la fundamentan bazon
de la argumento. Mi legis multe pri la temo, kaj mi tute ne komprenas, kiel
povus esti dezirinda, ke gejoj havus oficialigita kvazauedzigho, tamen
samtempe estus maldezirinda, ke gejoj havus oficialigita edzigho. Tia opinio
shajnas al mi malracia, ech freneza.

Arnold Victor

unread,
Jul 20, 2004, 1:39:11 AM7/20/04
to
Dmitri wrote:
>>From: "Raymond S. Wise"
>
>
>>Sebastiano kredas, ke gejismo estas kontraumorala, char lia eklezio diras
>>tion al li, kaj li akceptas tiun kredon.
>
>
> Fakte, lia eklezio (mi kredas ke li estas katolika>?) NE kredas ke esti gejo
> estas kontraumorala........sed agi lau tiuj sentoj.

Dankon por bona ekzemplo de la retorikaĵo "distingo sen diferenco," tipa
je argumentado ĉe kelkaj eklezioj.


>
> La preferita vorto estas "SSA (sam-sex allogita)"
>


---
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Dmitri

unread,
Jul 20, 2004, 1:47:46 AM7/20/04
to
>From: "Raymond S. Wise"

aha.........kompreneble, vi pravas!

gejeco = morale neutrala

gejismo = kontraumorala

Dmitri

unread,
Jul 20, 2004, 1:48:24 AM7/20/04
to
>From: "Paul Ebermann"

> La preferita vorto estas "SSA (sam-sex allogita)"
>
>Preferita de kiu?

La Katolika Eklezio.


Dmitri
Iowa City, IA

Views expressed in this post are not necessarily the official views of the
Eastern Iowa Esperanto League, the Esperanto League for North America or even

Dmitri

unread,
Jul 20, 2004, 1:50:30 AM7/20/04
to
>From: Arnold Victor

>Dankon por bona ekzemplo de la retorikajo "distingo sen diferenco," tipa
>je argumentado ce kelkaj eklezioj.

Mi bedauras, Arnold, sed estas ja granda diferenco inter gejeco kaj
gejismo.......sed ne angle. Eble, tio estas la problemo??

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 20, 2004, 2:25:44 AM7/20/04
to
Arnold Victor <arvi...@earthlink.net>:

> > Fakte, lia eklezio (mi kredas ke li estas katolika>?) NE kredas ke
> > esti gejo estas kontraumorala........sed agi lau tiuj sentoj.
>
> Dankon por bona ekzemplo de la retorikaĵo "distingo sen diferenco," tipa
> je argumentado ĉe kelkaj eklezioj.

Nu, ne vere. Ni imagu aliajn ekzemplojn:

- Iu volas seksumi kun sia propra filino. La volo mem ne estas peko,
sed ago laŭ tiu volo estus eĉ krimego.

- Iu volas manĝi glaciaĵon sed estas jam tro dika kaj devas ne agi laŭ
la volo.

- Iu volas venĝi al sia ekskoramiko la forlason. Agi laŭ tia volo
estas kontraŭmorala.

ktp ktp. Homoj devas agi kontraŭ siaj deziroj eĉ ekster la katolikisma
eklezio.

La katolikisma eklezio ne filozofias, kial iuj homoj estas samseksemaj,
sed instruas, ke tiu deziro nepre ne plenumiĝu. Fakte eĉ pli ĝenerale
homo klopodu vivi sian vivon sendepende de siaj deziroj.

Martin Brüggemeier

unread,
Jul 20, 2004, 9:42:22 AM7/20/04
to
Am 20.07.2004 8:25 Uhr schrieb Marko Rauhamaa unter ma...@pacujo.net:


> - Iu volas seksumi kun sia propra filino. La volo mem ne estas peko,

> sed ago lau˜ tiu volo estus ec– krimego.
>

Cxu laux la eklezio la nura volo vere ne estas peko? Ja ankaux pensoj povas
esti pekoj laux la eklezio, cxu ne?

Martin

Raymond S. Wise

unread,
Jul 20, 2004, 9:43:22 AM7/20/04
to
"Dmitri" <uiesp...@aol.com> wrote in message
news:20040720014746...@mb-m04.aol.com...

> >From: "Raymond S. Wise"
>
> aha.........kompreneble, vi pravas!
>
> gejeco = morale neutrala
>
> gejismo = kontraumorala


Bonvolu rimarki, ke *mi* ne diris, ke gejismo estas kontraumorala.

Miaopinie, la kontraugejismo de la Katolika Eklezio, kaj iuj aliaj eklezioj,
estas tiel hontinda, kiel la apogo de sklaveco de iuj kristanaj eklezioj dum
la tempo de sklaveco, kaj tiel hontinda, kiel la antisemitismo de iuj
kristanaj eklezioj.


> Dmitri
> Iowa City, IA
>
> Views expressed in this post are not necessarily the official views of the
> Eastern Iowa Esperanto League, the Esperanto League for North America or
even
> the Esperanto movement as a whole. Supposed rudeness is mine alone.
(DRM)

Raymond S. Wise

unread,
Jul 20, 2004, 10:44:56 AM7/20/04
to
"Martin Brüggemeier" <martin.br...@tiscali.de> wrote in message
news:BD22EDDE.15768%martin.br...@tiscali.de...

> Am 20.07.2004 8:25 Uhr schrieb Marko Rauhamaa unter ma...@pacujo.net:
>
>
> > - Iu volas seksumi kun sia propra filino. La volo mem ne estas peko,
> > sed ago lau~ tiu volo estus ec- krimego.

> >
>
> Cxu laux la eklezio la nura volo vere ne estas peko? Ja ankaux pensoj
povas
> esti pekoj laux la eklezio, cxu ne?


Mi kredas, ke Jesuo Kristo mem ja konsiderus, ke tiaj pensoj estas pekoj :

Mateo 5:27: [Jesuo parolas] Vi audis, ke estas dirite: Ne adultu ; sed mi
diras al vi, ke chiu, kiu rigardas virinon, por deziri shin, jam adultis je
shi en sia koro.

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 20, 2004, 11:05:20 AM7/20/04
to
Raymond S. Wise ha scrit:

> Miaopinie, la kontraugejismo de la Katolika Eklezio, kaj iuj aliaj
> eklezioj, estas tiel hontinda, kiel la apogo de sklaveco de iuj kristanaj
> eklezioj dum la tempo de sklaveco, kaj tiel hontinda, kiel la
> antisemitismo de iuj kristanaj eklezioj.

Estas interese kompari la diferencojn en la antisemitismo de ekz-e la nazioj
kaj kelkaj ekleziuloj. Dum ekleziuloj kutime ne plu kontrauis judojn, post
kiam ili konvertighis, tia 'konvertigho' che la rasisme motivita
antisemitismo ne eblis. (Kvankam ja ekzistas esceptoj.)

Iom simile la eklezio ne kontrauas samseksemulojn, sed postulas de ili
celibatan vivon, kiel ankau de pastroj kaj monahhoj.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 20, 2004, 12:00:03 PM7/20/04
to
Martin Brüggemeier <martin.br...@tiscali.de>:

> Am 20.07.2004 8:25 Uhr schrieb Marko Rauhamaa unter ma...@pacujo.net:
>
> > - Iu volas seksumi kun sia propra filino. La volo mem ne estas peko,

> > sed ago laŭ tiu volo estus eĉ krimego.


>
> Cxu laux la eklezio la nura volo vere ne estas peko? Ja ankaux pensoj
> povas esti pekoj laux la eklezio, cxu ne?

Ni sendube samopinias, ke estas malrekomendinde permesi al si tiajn
pensojn, ĉar deziroj facile evoluigas al agoj.

Manuel M Campagna

unread,
Jul 21, 2004, 8:09:05 PM7/21/04
to
Marko Rauhamaa (ma...@pacujo.net) writes:
> Maciej Wnuk <maciej.wn...@nepo.pl>:
>> Ekz. mi malsxtas fumadon, sed mi ne deziras legxan malpermeson de gxi,
>> kaj toleras fumantojn se ili ne fumas en mian nazon. Lauxeble mi
>> sxatus ne pagi per miaj impostoj al kuracado de fumaj malsanoj.
> Kaj mi deziras, ke ia leĝo protektus min kontraŭ la fumado de miaj
> gepatroj, kiam mi estis infano.
> Marko

Efektive, fumi en la cxeesto de infano povas grave difekti ties imunan
sistemon.

Mi opinias, ke oni devus forpreni el fumistoj iliajn gefilojn.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 21, 2004, 8:16:08 PM7/21/04
to

Iu antikva helena filozofo formulis gravan principon : toleremo ne povas
toleri maltoleremon (alie maltoleremo iam forvisxos toleremon).

Ne povas ekzisti kompromison pri homaj rajtoj.

Alie estus formangxado de la homaj rajtoj.

La Vajmara Respubliko toleris netoleremon. Konstatu mem tion, kion
okazis al gxi.

Dum la Vajmara Respubliko neniu estis devigata samsekse seksumadi.
Dum la Tria Imperio oni scias, kio okazis al la homaj rajtoj...

Manvxelo

Arnold Victor

unread,
Jul 22, 2004, 1:53:43 AM7/22/04
to
Dmitri wrote:

>>From: Arnold Victor
>
>
>>Dankon por bona ekzemplo de la retorikajo "distingo sen diferenco," tipa
>>je argumentado ce kelkaj eklezioj.
>
>
> Mi bedauras, Arnold, sed estas ja granda diferenco inter gejeco kaj
> gejismo.......sed ne angle. Eble, tio estas la problemo??
>

Ne estas problemo de ia anglalingva nekapablo sed de la supozo, ke gejoj
devus konduti sin kiel monaĥoj aŭ pastroj, kiam ili eĉ ne havas vokon al
religia vivmaniero, sen diskuti la problemojn de monaĥoj kaj pastroj en
tiaj eklezioj.

La hinduoj ekŝanĝas sian traktadon de netuŝenduloj, kaj evangeliaj
eklezioj ŝanĝadas sian konduton rilate gegejojn, kvankam kelkaj
prokrastos agnoski siajn erarojn dum centoj da jaroj, ekz., kiel la
romkatolika supozo dum kvarcent jaroj, ke ĝia traktado de Galileo estis
justa aŭ ke la inkvizicio estis justa laŭ la mezuro de la tiama tempo;
eksteruloj jam agnoskis tiujn erarojn ĝustatempe kaj la viktimoj
abomenis la inkvizicion pro sia malmorala turmentado ksj murdo.

Estas egale insulte nomi iun aŭ kontraŭmorala aŭ malmorala: distingo sen
diferenco.

Giuseppe Castelli

unread,
Jul 22, 2004, 9:12:14 AM7/22/04
to
Rafi:

> Se mi bone sekvis la konversacion pri gejismo, mis legis ke Sebastian
> Hartwig taksis gejismon kiel kontraùmoralan.

Sxajne oni ankoraux ne klarigis kion signifas "morala" kaj "kontrauxmorala".

Kiam mi partoprenis en katolika grupo, oni tie ofte ripetis la devizon, ke
kristanismo estas la malo de moralismo. Oni tie instruis, ke "peko" tute
ne egalas al "fiajxo". "Peki" signifas "malproksimigxi de Dio". Oni povas
tion fari plenumante fiajxojn (sxtelante, mortigante ktp.) sed ankaux per
tute ne fiaj agoj (ne sanktigante la festojn, seksumante ekster geedzeco,
dependigxante de mangxajxoj, drogoj, televido ktp.). La pekojn de tiu cxi
dua speco ili certe ne nomus "kontrauxmoralaj".

La dek "ordonojn" el la biblio oni tie rigardis ne kiel moralan legxon,
sed kiel gvidliniojn sekvindajn por akiri felicxon/savigxon/gracon kaj
eniri la Dian Regnon. Kiu sekvas tiun instruon, tiu ne nepre estas pli
bona aux pli lauxmorala ol aliuloj; nur pli felicxa.

Tiuj katolikoj (inkluzive de pastroj, kompreneble) neniam nomus la
kontentigon de samseksemaj deziroj "ne akceptebla", sed nur "malkonsilinda
por kristanoj".

Ili tre bedauxris la oftan konfuzon inter religio kaj moralo. Eble en E-o
oni povas trafe nomi gxin "konfuzo inter 'inda' kaj 'enda'".

Manuel Pancorbo

unread,
Jul 22, 2004, 6:19:45 PM7/22/04
to

> Se mi bone komprenis, li ne taksis gejismon kiel
> kontrauxmoralan, sed nur ties praktikon

Mirinda harfenda?o! Se vi estus hispana mi dirus ke vi prenas vian kacon per
cigared-papero (kvankam la fivorto, tiu esprimo estas neniel ofenda). Kaj
se vi estus jezuito, vi estus elpelota de la ordeno pro tro jezuitisma!


--
Manuel Pancorbo Castro
http://bitakoro.blogspot.com

Donald J. HARLOW

unread,
Jul 22, 2004, 6:46:16 PM7/22/04
to
Je 03.19 ptm 2004.07.22, Manuel PANCORBO skribis


> > Se mi bone komprenis, li ne taksis gejismon kiel
> > kontrauxmoralan, sed nur ties praktikon
>
>Mirinda harfenda?o! Se vi estus hispana mi dirus ke vi prenas vian kacon per
>cigared-papero (kvankam la fivorto, tiu esprimo estas neniel ofenda). Kaj
>se vi estus jezuito, vi estus elpelota de la ordeno pro tro jezuitisma!

Tamen, mi konis esperantiston gejan kaj bahaan kiu bone komprenis tiun
distingon; li estis sekse neaktiva cxar lia religia kredo akceptis tiajn
ecojn en homoj sed ne permesis agojn, kiuj efektivigis ilin.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 22, 2004, 7:54:01 PM7/22/04
to
> Raymond S. Wise

Nu kontravxgejismanoj ne nepre racie funkcias. La Biblio plenas je
kontravxdiroj -- mi legis gxin plurfoje, mi scias. Estas ankavx malfaktoj
-- ekzemple, ke dum sia transiro el Sinajo al la Promesita Lando Israelo
perglave mortigis cxiujn moabidojn. Kanada jxurnalisto Irsxado Mangxia
(Irshad Manji) esploris la Koranon kaj same trovis kontravxdirojn.

La papo proklamas, ke (teorie) virinoj egalas virojn. Li asertis, ke Dio
estas samtempe viro kaj virino. Li proklamis, ke Mario estas
kunreacxetanto de la mondo. Samtempe li insistas, ke virinoj estas tro
malsuprecaj por esti pastrinoj -- ecx malpli episkopinoj, kaj forgesu pri
papinoj. Li insistas, ke viroj devas regi la uteron de virinoj.

La katolikoj asertas, ke la Biblio estas la vorto de Dio. La demando
estas, kial ili flankenmetas duonon (se ne pli) el la ordonoj de Dio.
Ekzemple en la Libro de Levio Dio malpermesas mangxi diversajn bestajxojn
(porko, kuniklo ktp), asertante, "estas mia propra elekto malpermesi, ke
vi mangxu ilin". Nu, kiom da katolikoj obeas la rektajn ordonojn de Dio ?
Kiam mi atentigas ilin pri tiu malpermeso, ili asertas, ke hodiavx la
modernaj fridujoj ebligas mangxi tiujn bestojn. Sed, karaj, Dio neniel
parolis pri sano : li asertis, ke temas pri propra elekto, propra
kaprico, ke la homo lernu obei sian Sinjoron.

Pri samseksemo. Kial tiu malpermeso ne aplikigxis al Davido kaj Jonatano ?

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 22, 2004, 8:01:59 PM7/22/04
to
Marko Rauhamaa (ma...@pacujo.net) writes:
> Arnold Victor <arvi...@earthlink.net>:
>> > Fakte, lia eklezio (mi kredas ke li estas katolika>?) NE kredas ke
>> > esti gejo estas kontraumorala........sed agi lau tiuj sentoj.
>> Dankon por bona ekzemplo de la retorikaĵo "distingo sen diferenco," tipa
>> je argumentado ĉe kelkaj eklezioj.
> Nu, ne vere. Ni imagu aliajn ekzemplojn:
> - Iu volas seksumi kun sia propra filino. La volo mem ne estas peko,
> sed ago laŭ tiu volo estus eĉ krimego.

Vi sxercas. Mi zorge edukigxis en la romkatolika eklezio, kaj ni klare
lernis, ke oni povas peki pense, dezire, age, kaj neglekte.

> - Iu volas manĝi glaciaĵon sed estas jam tro dika kaj devas ne agi laŭ
> la volo.
> - Iu volas venĝi al sia ekskoramiko la forlason. Agi laŭ tia volo
> estas kontraŭmorala.

Lavx la katolika moralo tiu jam pekis en sia koro per penso kaj deziro.

> ktp ktp. Homoj devas agi kontraŭ siaj deziroj eĉ ekster la katolikisma
> eklezio.
> La katolikisma eklezio ne filozofias, kial iuj homoj estas samseksemaj,
> sed instruas, ke tiu deziro nepre ne plenumiĝu. Fakte eĉ pli ĝenerale
> homo klopodu vivi sian vivon sendepende de siaj deziroj.
> Marko

Vi konfuzas deziron kaj orientigxo. La papo rekonas, ke la kontravx la
orientigxo nenio fareblas, sed ke oni cxiel rezistu la deziron kaj ecx la
penson pri gxi.

Manvxelo

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 22, 2004, 8:51:50 PM7/22/04
to
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna):

> Vi konfuzas deziron kaj orientigxo.

Bonvolu klarigi tiun diferencon.

Manuel Pancorbo

unread,
Jul 23, 2004, 9:48:48 AM7/23/04
to
Donald J. HARLOW:


>> > Se mi bone komprenis, li ne taksis gejismon kiel
>> > kontrauxmoralan, sed nur ties praktikon
>>
>>Mirinda harfenda?o! Se vi estus hispana mi dirus ke vi prenas vian kacon
>>per cigared-papero (kvankam la fivorto, tiu esprimo estas neniel ofenda).
>>Kaj se vi estus jezuito, vi estus elpelota de la ordeno pro tro
>>jezuitisma!
>
> Tamen, mi konis esperantiston gejan kaj bahaan kiu bone komprenis tiun
> distingon; li estis sekse neaktiva cxar lia religia kredo akceptis tiajn
> ecojn en homoj sed ne permesis agojn, kiuj efektivigis ilin.
>

Vi subkomprenis ke "praktikado gejismon" implicas amoron. Tamen mi komprenas
ke praktiki gejismon estas "agi, reagi kaj konduti sin kiel gejo" en ĉiu
ajn okazo, ne nur amora.

Arnold Victor

unread,
Jul 23, 2004, 2:49:45 PM7/23/04
to
Donald J. HARLOW wrote:
> Je 03.19 ptm 2004.07.22, Manuel PANCORBO skribis
>
>
>> > Se mi bone komprenis, li ne taksis gejismon kiel
>> > kontrauxmoralan, sed nur ties praktikon
>>
>> Mirinda harfenda?o! Se vi estus hispana mi dirus ke vi prenas vian
>> kacon per
>> cigared-papero (kvankam la fivorto, tiu esprimo estas neniel ofenda). Kaj
>> se vi estus jezuito, vi estus elpelota de la ordeno pro tro jezuitisma!
>
>
> Tamen, mi konis esperantiston gejan kaj bahaan kiu bone komprenis tiun
> distingon; li estis sekse neaktiva cxar lia religia kredo akceptis tiajn
> ecojn en homoj sed ne permesis agojn, kiuj efektivigis ilin.
>

Mi ne disputas ies ajn rajton agi laux sia bontrovo. Mi ja disputas la
gxentilon nomi iun ajn kontrauxmorala, senmorala, aux malmorala, kiu ne
konformas al la ordonoj de sekto, al kiu li ne apartenas aux ne volas
aparteni. Virino, kiu ne vualas sin, ne estas tia, spite la kredon de
granda nombro de kredantoj je deviga vualado de virinoj, kaj neniu tia
kredanto sxin tiel nomu. Se virino sin volonte vualas, bone, sed
nenecese pro tio laux didonita moralo.

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 23, 2004, 2:53:20 PM7/23/04
to
Manuel Pancorbo ha scrit:

> Vi subkomprenis ke "praktikado gejismon" implicas amoron. Tamen mi
> komprenas ke praktiki gejismon estas "agi, reagi kaj konduti sin kiel
> gejo" en ĉiu ajn okazo, ne nur amora.

Kiel gejoj diferencas de negejaj viroj, krom tio, ke gejoj kutime amas kaj
amoras virojn, kaj negejaj viroj kutime amas kaj amoras virinojn?

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 23, 2004, 2:56:32 PM7/23/04
to
Arnold Victor ha scrit:

> Mi ne disputas ies ajn rajton agi laux sia bontrovo. Mi ja disputas la
> gxentilon nomi iun ajn kontrauxmorala, senmorala, aux malmorala, kiu ne
> konformas al la ordonoj de sekto, al kiu li ne apartenas aux ne volas
> aparteni.

Kvankam vi en via mesagho ne diras tion, eble tamen povus ekesti la impreso,
ke mi nomis iun homon kontraumorala, senmorala au malmorala. Mi volas
substreki, ke mi tion ne faris.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Manuel M Campagna

unread,
Jul 23, 2004, 3:32:36 PM7/23/04
to

Kompreneble.

Tamen povas esti, ke Marko konfuzas _emo_n kun _volo_.

Estas klare, ke la katolika eklezio ne plu kondamnas la _emo_n, sed gxi
davxre kondamnas la _volo_n (en la demandrespondaro temis pri "deziro", ne
"volo". Sed versxajne estas egale.

Manvxelo

Dmitri

unread,
Jul 23, 2004, 3:53:53 PM7/23/04
to
>From: Arnold Victor

> ke gejoj
>devus konduti sin kiel monahoj au pastroj, kiam ili ec ne havas vokon al
>religia vivmaniero,

CHIU devas vivi senseksa se ne estas edz(in)o.

Nur vivi senseksa ne signifas vivi kiel monahxo au pastro. Ke vi kredas tiel,
signifas ke vi ne havas neniu ideo kiel vivas monakhoj au pastroj.

Kaj, se al vi placxus, indiku la cxapelitajn literojn. Eksangas = (mi supozas)
eksxangxas?

Se uzos la lingvon, uzu gxin gxuste.

Manuel M Campagna

unread,
Jul 23, 2004, 3:57:31 PM7/23/04
to
"Raymond S. Wise" (mplsra...@gbronline.com) writes:
> Raymond S. Wise

Jesuo neniam menciis samseksemon, almenavx klare. En la Antikveco en
multaj socioj oni nomis samseksemulojn "eksviroj" ("evxnuhxoj") -- nu
Jesuo iam diris : "Se vi ne farigxos eksviroj pro la Dia Regno, vi
neniam eniros gxin.

Tre serioza studo de la origina helenlingva versio de la Evangelioj,
farita de _ali_seksema edzigxinta pastro pruvas, ke Jesuo estis mem gejo
kaj plej versxajne _praktikis_ samsekamon. Li metas la demandojn, kion
tio signifas por aliseksemulo ; kial Dio enkarnigxus kiel gejo ; kaj
aliajn. Li plej kontentige respondas tiujn demandojn.

JENNINGS Theodoro W. Jr.
The man Jesus loved : homoerotic narratives from the New Testament.
Cleveland, Pilgrim Press, 2003.
x, 246 p., 23cm.
La Urba Biblioteko de Otavo havas ekzempleron, kiun gxi akiris lavx mia
sugesto.

Tiun libron oni ne konfuzu kun la libro "The disciple Jesus loved", malpli
serioza lavx mi.

La Jxeninjsa libro studas ankavx tre malnovan version (ankavx
helenlingvan, pli malnovan ol la nun akceptita versio) de la
Mark-Evangelio (ne Ravxhamaa ;-) ), kiu versxajne
estas refarita de iuj konstipatoj en la nuna versio, kiam ili konstatis,
ke la unua redakto donas tro da detaloj pri la samseksemo de Jesuo.

Nu en la Evangelio Jesuo klare kaj sengxene rigardis al la okuloj de la
juna ricxulo "kaj Li ekamis lin".

La vesperon antavx sia morto, jxus antavx sia aresto, Jesuo vizitis la
Olivgxardenon kun kelkaj proksimaj discxiploj -- unu el ili estis _nuda_,
kiel plej klare diras la Evangelio. Tio en socio, kie
pastraro tute pruda
rifuzis cxion nuda.

Manvxelo

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 23, 2004, 4:01:31 PM7/23/04
to
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna):

> Tamen povas esti, ke Marko konfuzas _emo_n kun _volo_.

Kaj vi ankoraŭ ne klarigis la diferencon.

Maciej Wnuk

unread,
Jul 23, 2004, 6:33:11 PM7/23/04
to
Manuel M Campagna:

> La papo proklamas, ke (teorie) virinoj egalas virojn.

Nu tion ke virinoj EGALAS virojn li cetre ne proklamis...

> Li asertis, ke Dio
> estas samtempe viro kaj virino.

Kie vi auxdis tion?

> Li proklamis, ke Mario estas
> kunreacxetanto de la mondo.

Tian dogmon la katolika eklezio ne konas.

> Samtempe li insistas, ke virinoj estas tro
> malsuprecaj por esti pastrinoj -- ecx malpli episkopinoj, kaj forgesu pri
> papinoj.

Tio ne estas afero de egaleco aux malegaleco.
Escepte, se egalecon oni miskomplenas kiel egalon.

> Li insistas, ke viroj devas regi la uteron de virinoj.

Fuj! "Regi la uteron" - kion tio entute signifas?

>
> La katolikoj asertas, ke la Biblio estas la vorto de Dio. La demando
> estas, kial ili flankenmetas duonon (se ne pli) el la ordonoj de Dio.
> Ekzemple en la Libro de Levio Dio malpermesas mangxi diversajn bestajxojn
> (porko, kuniklo ktp), asertante, "estas mia propra elekto malpermesi, ke
> vi mangxu ilin". Nu, kiom da katolikoj obeas la rektajn ordonojn de Dio ?
> Kiam mi atentigas ilin pri tiu malpermeso, ili asertas, ke hodiavx la
> modernaj fridujoj ebligas mangxi tiujn bestojn. Sed, karaj, Dio neniel
> parolis pri sano : li asertis, ke temas pri propra elekto, propra
> kaprico, ke la homo lernu obei sian Sinjoron.

Ahx, kion Dio malpermesis al elektita nacio de Malnova Testamento ne
nepre rilatas al fideluloj de Nova Testamento.

Cetere Kristo multloke rilatis al blinda sekvado de ordonoj kun perdo de
ilia spirito.

Maciej

Rafi

unread,
Jul 23, 2004, 9:01:22 PM7/23/04
to

"Donald J. HARLOW" <do...@donh.best.vwh.net> a écrit dans le message de

|
| Tamen, mi konis esperantiston gejan kaj bahaan kiu bone komprenis tiun
| distingon; li estis sekse neaktiva cxar lia religia kredo akceptis
tiajn
| ecojn en homoj sed ne permesis agojn, kiuj efektivigis ilin.

Dankon pro tiu informo pri bahaismo, kiun mi ne konis.
Eble miaj sentoj pri tiu religio shanghighos.


Manuel Pancorbo

unread,
Jul 24, 2004, 6:53:24 AM7/24/04
to
Sebastian Hartwig:

> Manuel Pancorbo ha scrit:
>
>> Vi subkomprenis ke "praktikado gejismon" implicas amoron. Tamen mi
>> komprenas ke praktiki gejismon estas "agi, reagi kaj konduti sin kiel
>> gejo" en ĉiu ajn okazo, ne nur amora.
>
> Kiel gejoj diferencas de negejaj viroj, krom tio, ke gejoj kutime amas kaj
> amoras virojn, kaj negejaj viroj kutime amas kaj amoras virinojn?

Do, laŭ vi "praktikado virismon" signifas "amori virinojn", ĉu ne?

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 24, 2004, 10:10:24 AM7/24/04
to
Manuel Pancorbo ha scrit:

>> Kiel gejoj diferencas de negejaj viroj, krom tio, ke gejoj kutime amas
>> kaj amoras virojn, kaj negejaj viroj kutime amas kaj amoras virinojn?
>
> Do, laŭ vi "praktikado virismon" signifas "amori virinojn", ĉu ne?

Ne. Sed fakte mi ne havas klaran opinion, kion signifu "praktiki virismon",
mi ech ne havas klaran imagon, kion signifas "virismo". :-(

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Manuel Pancorbo

unread,
Jul 24, 2004, 3:19:43 PM7/24/04
to
Sebastian Hartwig:


>>> Kiel gejoj diferencas de negejaj viroj, krom tio, ke gejoj kutime amas
>>> kaj amoras virojn, kaj negejaj viroj kutime amas kaj amoras virinojn?
>>
>> Do, laŭ vi "praktikado virismon" signifas "amori virinojn", ĉu ne?
>
> Ne. Sed fakte mi ne havas klaran opinion, kion signifu "praktiki
> virismon", mi ech ne havas klaran imagon, kion signifas "virismo". :-(

Ankaŭ "gejismo" estas samtiel stranga, tamen vi ne havas problemon rilatigi
ĝin kun amoro.

"Praktikado gejismon" estas laŭ mi preskaŭ same ol "esti gejo" aŭ "ŝajnigi
gejecon".

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 24, 2004, 3:32:29 PM7/24/04
to
Manuel Pancorbo ha scrit:

> "Praktikado gejismon" estas laŭ mi preskaŭ same ol "esti gejo" aŭ "ŝajnigi
> gejecon".

Aha. Nu, tiam estis diversa kompreno pri tiu chi vorto. Mi ne pensas, ke
"esti gejo" estas iel ajn kontraumorala. Aliflanke, se oni tiel atente
devas distingi signifojn, chu chiu vira samseksemulo estas gejo? Chu do la
radiko gej' estas simple neologismo por samseksemul' rilate al viroj?

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Manuel M Campagna

unread,
Jul 24, 2004, 4:49:36 PM7/24/04
to
Arnold Victor (arvi...@earthlink.net) writes:
> Dmitri wrote:
>>>From: Arnold Victor
>>>Dankon por bona ekzemplo de la retorikajo "distingo sen diferenco," tipa
>>>je argumentado ce kelkaj eklezioj.
>> Mi bedauras, Arnold, sed estas ja granda diferenco inter gejeco kaj
>> gejismo.......sed ne angle. Eble, tio estas la problemo??
> Ne estas problemo de ia anglalingva nekapablo sed de la supozo, ke gejoj
> devus konduti sin kiel monaĥoj aŭ pastroj, kiam ili eĉ ne havas vokon al
> religia vivmaniero, sen diskuti la problemojn de monaĥoj kaj pastroj en
> tiaj eklezioj.

NEEEEEE! Gxuste la gegejoj __ne__ kondutu kiel la pastroj avx monahxoj,
sed ja lasu infanojn trankvilaj!!!!!!!!!!!!

> La hinduoj ekŝanĝas sian traktadon de netuŝenduloj, kaj evangeliaj
> eklezioj ŝanĝadas sian konduton rilate gegejojn, kvankam kelkaj
> prokrastos agnoski siajn erarojn dum centoj da jaroj, ekz., kiel la
> romkatolika supozo dum kvarcent jaroj, ke ĝia traktado de Galileo estis
> justa aŭ ke la inkvizicio estis justa laŭ la mezuro de la tiama tempo;
> eksteruloj jam agnoskis tiujn erarojn ĝustatempe kaj la viktimoj
> abomenis la inkvizicion pro sia malmorala turmentado ksj murdo.
> Estas egale insulte nomi iun aŭ kontraŭmorala aŭ malmorala: distingo sen
> diferenco.

> ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||

Manvxelo

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 24, 2004, 6:53:15 PM7/24/04
to
Manuel M Campagna ha scrit:

> NEEEEEE! Gxuste la gegejoj __ne__ kondutu kiel la pastroj avx monahxoj,
> sed ja lasu infanojn trankvilaj!!!!!!!!!!!!

Bela surscenigo. Unu minoritato diskriminacias alian . . .

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Martin Brüggemeier

unread,
Jul 26, 2004, 7:18:12 AM7/26/04
to
Am 23.07.2004 21:53 Uhr schrieb Dmitri unter uiesp...@aol.com:

>
> Se uzos la lingvon, uzu gxin gxuste.

Do, cxu estas gxuste ellasi la pronomon _vi_ en la supra frazo?

Martin

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 26, 2004, 9:10:18 AM7/26/04
to
Martin Brüggemeier ha scrit:

> Am 23.07.2004 21:53 Uhr schrieb Dmitri:
>
>> Se uzos la lingvon, uzu gxin gxuste.
>
> Do, cxu estas gxuste ellasi la pronomon _vi_ en la supra frazo?

Ne. Sed eble Dmitri ja celis "mi" (dufoje)?

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Dmitri

unread,
Jul 26, 2004, 12:30:59 PM7/26/04
to
>From: Martin

>Do, cxu estas gxuste ellasi la pronomon _vi_ en la supra frazo?
>

Ne, sed mia fushuzo faris malpli konfuzon ol la alia fushuzo.

Andrzej.Marszalkowski

unread,
Jul 26, 2004, 1:13:45 PM7/26/04
to

>>><<<>>><<<>>><<<>>><<<>>><<<
Mr. Andrzej Marszalkowski
ul. Jana Bielinskiego 1
PL 83-300 KARTUZY - Poland
tel. > +48 609 932 036
Familia...@wp.pl
AMa...@wp.pl

!


----- Original Message -----
From: "Arnold Victor" <scefil...@yahoo.com>
To: <esper...@esperanto.org>
Sent: Thursday, July 22, 2004 7:53 AM
Subject: Re: Gejismo ne morala ?

La hinduoj ekŝanĝas sian traktadon de netuŝenduloj, kaj
evangeliaj
eklezioj ŝanĝadas sian konduton rilate gegejojn, kvankam
kelkaj
prokrastos agnoski siajn erarojn dum centoj da jaroj, ekz.,
kiel la
romkatolika supozo dum kvarcent jaroj, ke ĝia traktado de
Galileo estis
justa aŭ ke la inkvizicio estis justa laŭ la mezuro de la
tiama tempo;
eksteruloj jam agnoskis tiujn erarojn ĝustatempe kaj la
viktimoj
abomenis la inkvizicion pro sia malmorala turmentado ksj
murdo.

Estas egale insulte nomi iun aŭ kontraŭmorala aŭ malmorala:
distingo sen
diferenco.

++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=


====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e.,
<arvi...@Wearthlink.net> ||

Respondo de Andreo:

Se temas pri Galileo, mi ne scias kial Vi tiom maldece
diras pri la romkatolika Eklezio. Ja multaj evangeliaj
eklezioj ĝis nun ne agnoskas la veron. La plej grava estus
diri, ke la scienco ne agnoskis la malkovrojn de Galileo dum
400 jaroj. La katolika Eklezio ne agnoskas aŭ malagnoskas
sciencajn teotiojn kaj hipotezojn, ĉar tio ne estas ĝia
kompetenco. Sed unuopaj katolikoj kiel personoj je persona
respondeco (ne eklezia) povas kredi aŭ ne tian aŭ alian
sciencan teorion. Se iu faras tion en la nomo de la Eklezio,
tiu faras trouzon.

Inkvizicio estis ŝtata, ne eklezia en tiuj aferoj. La
eklezia inkvizicio koncernis nur pastrojn kaj monaĥojn
rilate al ilia religia kredo kaj tie ne estis mortopunoj
(krom nur kelkaj senrajtaj esceptoj pro trouzo).

Ni ne reklamu malveraĵojn, des pli, se ili ofendas
aliajn homojn.

Andrzej.Ma...@wp.pl

Manuel M Campagna

unread,
Jul 27, 2004, 8:08:15 PM7/27/04
to
Marko Rauhamaa (ma...@pacujo.net) writes:
> fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna):
>> Vi konfuzas deziron kaj orientigxo.
> Bonvolu klarigi tiun diferencon.
> Marko

Seksorientigxo estas la stato de iu, kiu havas seksaltiron por iu el al
seksoj, t/e perceptas individuojn de tiu sekso kiel la spontanean celon
de seksemo. Individuo povas havi tiun seksaltiron por iu el la seksoj avx
por ambavx. Kiam ekzemple mi vidas virinon, mi tute ne sentas, cxu avx ne
sxi individue altirus min. Sed kiam mi vidas viron, mi tuj avx preskavx
tuj sentas, kiom tiu altiras min (tute ne, iomete, iom, meze, iomege,
freneze). Se mi estus aliseksema, mi sentus tion por virinoj.

Deziro estas posta etapo : la sento je bezono por tio avx tiu dezirata.

Alivorte orientigxo estas gxenerala afero, dum deziro estas okaza afero.
Orientigxo ne kavxzas, ke mi deziras cxiujn virojn, sed, ke mi
spontanee sentas ilin cxiujn kiel por mi tavxgajn celojn de seksumado.
(Dum mi sentas virinojn kiel por mi tavxgajn celojn de amikado, ideco,
kolegeco ktp.)

Manvxelo

Dario Rodriguez

unread,
Jul 28, 2004, 12:40:44 PM7/28/04
to
En la julia numero de "La Ondo de Esperanto" (bedaurinde ankorau ne
enretigita) aperas brila artikolo de nia estimata SCE-ano Arnold Victor,
responde al la acha artikolo aperinta en la monato Majo en la sama
revuo, en kiu, interalie, ties autoro, Gofen, ofende traktis la
samsekseman temon. Ankau aperas du aliaj reagoj.

Gratulon al Arnold!

Dario Rodriguez

Manuel M Campagna

unread,
Jul 28, 2004, 7:26:12 PM7/28/04
to
> sebastian.hartwigQinterlingue.org

Evidente vi neniel komprenas, ke persekutado kreas identecon, kaj identeco
kreas komunumon. Pro tio la gegejoj konsistigas komunumon kun siaj
ideologioj, kulturoj, tradicioj, institucioj. Imagu, Sebastiano, ke ni ne
vidas la mondon kiel vi. Sed iel mi dubas, ke vi povas -- avx pli vere --
volas kompreni tion. Kiel Jesuo diris, "ne estas pli surda ol tiu, kiu
rifuzas avxdi".

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 28, 2004, 7:34:24 PM7/28/04
to

Dmitri (uiesp...@aol.com) writes:
>>From: Arnold Victor
>> ke gejoj
>>devus konduti sin kiel monahoj au pastroj, kiam ili ec ne havas vokon al
>>religia vivmaniero,
> CHIU devas vivi senseksa se ne estas edz(in)o.

Cxu vi estas freneza diktisto ?

Neniu devas vivi sensekse cxu edzo avx ne.

Cxiu faru siajn decidojn lavx sia bontrovo kaj, se tio inkluzivas aliajn,
en plena interkonsento.

> Nur vivi senseksa ne signifas vivi kiel monahxo au pastro. Ke vi kredas tiel,
> signifas ke vi ne havas neniu ideo kiel vivas monakhoj au pastroj.

Lavx la Fundamento vi devas uzi la finajxon "n" cxe rekta objekto.

Sed vi rajtas preferi Idon al Esperanto.

> Kaj, se al vi placxus, indiku la cxapelitajn literojn. Eksangas = (mi supozas)
> eksxangxas?
> Se uzos la lingvon, uzu gxin gxuste.
> Dmitri

Manvxelo
kiu nepre preferas Esperanton al Ido.

Manuel M Campagna

unread,
Jul 28, 2004, 7:37:46 PM7/28/04
to

Marko Rauhamaa (ma...@pacujo.net) writes:
> fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna):
>> Tamen povas esti, ke Marko konfuzas _emo_n kun _volo_.
> Kaj vi ankoraŭ ne klarigis la diferencon.
> Marko

"Emo" estas senvola afero. "Volo" estas gxuste konscie decidita afero.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 28, 2004, 8:13:32 PM7/28/04
to

Maciej Wnuk (maciej.wn...@nepo.pl) writes:
> Manuel M Campagna:
>> La papo proklamas, ke (teorie) virinoj egalas virojn.
> Nu tion ke virinoj EGALAS virojn li cetre ne proklamis...
>> Li asertis, ke Dio
>> estas samtempe viro kaj virino.
> Kie vi auxdis tion?
>> Li proklamis, ke Mario estas
>> kunreacxetanto de la mondo.
> Tian dogmon la katolika eklezio ne konas.

Mi sugestas, ke vi avxskultu la novajxojn kaj ne nur vian internan
konversacion.

>> Samtempe li insistas, ke virinoj estas tro
>> malsuprecaj por esti pastrinoj -- ecx malpli episkopinoj, kaj forgesu pri
>> papinoj.
> Tio ne estas afero de egaleco aux malegaleco.
> Escepte, se egalecon oni miskomplenas kiel egalon.
>> Li insistas, ke viroj devas regi la uteron de virinoj.
> Fuj! "Regi la uteron" - kion tio entute signifas?

"Regi la uteron de virinoj" signifas "decidi, kion la virinoj rajtas fari
per gxi".

>> La katolikoj asertas, ke la Biblio estas la vorto de Dio. La demando
>> estas, kial ili flankenmetas duonon (se ne pli) el la ordonoj de Dio.
>> Ekzemple en la Libro de Levio Dio malpermesas mangxi diversajn bestajxojn
>> (porko, kuniklo ktp), asertante, "estas mia propra elekto malpermesi, ke
>> vi mangxu ilin". Nu, kiom da katolikoj obeas la rektajn ordonojn de Dio ?
>> Kiam mi atentigas ilin pri tiu malpermeso, ili asertas, ke hodiavx la
>> modernaj fridujoj ebligas mangxi tiujn bestojn. Sed, karaj, Dio neniel
>> parolis pri sano : li asertis, ke temas pri propra elekto, propra
>> kaprico, ke la homo lernu obei sian Sinjoron.
> Ahx, kion Dio malpermesis al elektita nacio de Malnova Testamento ne
> nepre rilatas al fideluloj de Nova Testamento.
> Cetere Kristo multloke rilatis al blinda sekvado de ordonoj kun perdo de
> ilia spirito.
> Maciej

Nu, cxu la Biblio (inkluzive la Malnovan Testamenton) ne estas konsiderata
kiel la vorto de Dio cxe kristanoj ?

Se oni rajtas elekti la partojn, kiuj konvenas al oni, oni rajtas ekelti
neniun (se oni tion deziras).

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 28, 2004, 8:22:24 PM7/28/04
to

Ba ! Unu plia kongravxgeja/kontravxsesa/kontravxplezura sektacxo.

Manvxelo

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 29, 2004, 12:11:39 AM7/29/04
to
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna):

> "Emo" estas senvola afero. "Volo" estas gxuste konscie decidita afero.

Tute ne. "Volo" estas la fiziologia afero, kiu regas la konscion. La
ekzistocelo de nia granda cerbo estas plani, por ke la volo plenumiĝu.
Ne ĉiuj bestoj havas tre rafinitan konscion, sed eĉ simplegaj estaĵoj
havas volon.

Fakte ni havas multajn volojn, kiuj oftege interkonfliktas. Ni ofte
volas ne voli ion.

Maciej Wnuk

unread,
Jul 29, 2004, 11:03:30 AM7/29/04
to
Manuel M Campagna:

> Maciej Wnuk (maciej.wn...@nepo.pl) writes:
>>>Li proklamis, ke Mario estas
>>>kunreacxetanto de la mondo.
>>
>>Tian dogmon la katolika eklezio ne konas.
>
>
> Mi sugestas, ke vi avxskultu la novajxojn kaj ne nur vian internan
> konversacion.

Mi sugestas, ke se vi estas pli bone informita tiurilate, simple donu la
fonton.

> "Regi la uteron de virinoj" signifas "decidi, kion la virinoj rajtas fari
> per gxi".
>
>
>>>La katolikoj asertas, ke la Biblio estas la vorto de Dio. La demando
>>>estas, kial ili flankenmetas duonon (se ne pli) el la ordonoj de Dio.
>>>Ekzemple en la Libro de Levio Dio malpermesas mangxi diversajn bestajxojn
>>>(porko, kuniklo ktp), asertante, "estas mia propra elekto malpermesi, ke
>>>vi mangxu ilin". Nu, kiom da katolikoj obeas la rektajn ordonojn de Dio ?
>>>Kiam mi atentigas ilin pri tiu malpermeso, ili asertas, ke hodiavx la
>>>modernaj fridujoj ebligas mangxi tiujn bestojn. Sed, karaj, Dio neniel
>>>parolis pri sano : li asertis, ke temas pri propra elekto, propra
>>>kaprico, ke la homo lernu obei sian Sinjoron.
>>
>>Ahx, kion Dio malpermesis al elektita nacio de Malnova Testamento ne
>>nepre rilatas al fideluloj de Nova Testamento.
>>Cetere Kristo multloke rilatis al blinda sekvado de ordonoj kun perdo de
>>ilia spirito.
>>Maciej
>
>
> Nu, cxu la Biblio (inkluzive la Malnovan Testamenton) ne estas konsiderata
> kiel la vorto de Dio cxe kristanoj ?

La Biblio estas libro kiu enhavas Dian revelacion. Gxi estis skribita de
diversaj auxtoroj sub la influo de Sankta Spitito. En gxi vi trovas
vortojn de Dio, de diversaj personoj bonaj kaj malbonaj, diversajn
priskribojn.

>
> Se oni rajtas elekti la partojn, kiuj konvenas al oni, oni rajtas ekelti
> neniun (se oni tion deziras).

Kutime cxiu ordono estas direktita al iu persono aux grupo de personoj .
Diversaj ordonoj pri vivstilo diraktitaj al malnovtestamentaj judoj ne
estis direktitaj al aliaj popoloj. Ili neniam estis direktitaj al
alinaciaj kristanoj.

En la Nova Testamento, se mi ne eraras en la Agoj de la Apostoloj, vi
trovos rektan klarigon, ke malpermeso de mangxado de porkajxo ne validas
por kristanoj.

Historio de Malnova Testamento estas priskribo de evoluo kaj preparo por
alveno de la Kristo. Malnovtestamentan elektitan popolon oni povas
kompari al infanaro, kiu kreskas kaj instruigxas, por kiu Dio donas ne
nur moralajn ordonojn, sed ankaux ordonojn pri la vivstilo.
Kiam popolo suficxe maturigxis venis Kristo kun sia mesagxo, en la
nivelo por plenkreskaj homoj. La morala instruo dauxrigas la antauxan,
sed gxi estas direktita al tuta homaro. Por sekvi gxin ne necesas
akcepti malnovtestamentajn judajn morojn.

Maciej

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 29, 2004, 4:51:21 PM7/29/04
to
Maciej Wnuk <maciej.wn...@nepo.pl>:

> Manuel M Campagna:


> > Nu, cxu la Biblio (inkluzive la Malnovan Testamenton) ne estas
> > konsiderata kiel la vorto de Dio cxe kristanoj ?
>
> La Biblio estas libro kiu enhavas Dian revelacion. Gxi estis skribita
> de diversaj auxtoroj sub la influo de Sankta Spitito. En gxi vi trovas
> vortojn de Dio, de diversaj personoj bonaj kaj malbonaj, diversajn
> priskribojn.

Je ĉi tio plej klare diferencas katolikismo kaj protestismo: Laŭ
katolikismo la aŭtoritato de la eklezio estas pli granda ol tiu de
Biblio. Laŭ protestismo estas inverse. La luterisma eklezio devigis
siajn membrojn lerni legi, por ke ili povu mem kontroli en Biblio, ĉu la
eklezio instruas la veron.

Katolikismo estas ĉefe kredo al kaj per la eklezio. Protestismo estas
ĉefe kredo al kaj per Biblio.

Manuel M Campagna

unread,
Jul 29, 2004, 8:09:52 PM7/29/04
to

Samseksemo estas simple (didonita) seksorientigxo.

Iuj provas kontravxi gxin. Tio estas malsane.

Aliaj sekvas gxin. Tio estas natura.

Iuj aliaj pro sociaj premoj provas kasxi gxin kaj efektivigi gxin
sxtelkasxe, timante, ke oni diskriminacios kontravx ili, se oni malkovros
tion. Tio kondukas fojfoje al memmortigo, fojfoje al senmoraligxo.

La samseksemulo, kiu postuladas siajn egalajn rajtojn, estas gejo.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 29, 2004, 8:20:57 PM7/29/04
to

Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
> Manuel M Campagna ha scrit:
>> NEEEEEE! Gxuste la gegejoj __ne__ kondutu kiel la pastroj avx monahxoj,
>> sed ja lasu infanojn trankvilaj!!!!!!!!!!!!
> Bela surscenigo. Unu minoritato diskriminacias alian . . .
> Sebastiano

Cxu gegejoj estas malplio estas debatota afero. En socioj, kiuj aprobis
gxin, gxi estis gxenerala -- ekzemple en la antikva Helenio.

Ankavx en la Mezepoko evxropa kaj araba gxi estis gxenerala -- ecx
malgravx la Eklezia malaprobo.

Gegejoj komencis kasxi sin kun la levigxo de tiu krima organizo, la
Inkvizicio.

Manvxelo

Maciej Wnuk

unread,
Jul 30, 2004, 5:01:22 PM7/30/04
to

Marko Rauhamaa wrote:
> Maciej Wnuk <maciej.wn...@nepo.pl>:
>
>
>>Manuel M Campagna:
>>
>>>Nu, cxu la Biblio (inkluzive la Malnovan Testamenton) ne estas
>>>konsiderata kiel la vorto de Dio cxe kristanoj ?
>>
>>La Biblio estas libro kiu enhavas Dian revelacion. Gxi estis skribita
>>de diversaj auxtoroj sub la influo de Sankta Spitito. En gxi vi trovas
>>vortojn de Dio, de diversaj personoj bonaj kaj malbonaj, diversajn
>>priskribojn.
>
>
> Je ĉi tio plej klare diferencas katolikismo kaj protestismo: Laŭ
> katolikismo la aŭtoritato de la eklezio estas pli granda ol tiu de
> Biblio. Laŭ protestismo estas inverse. La luterisma eklezio devigis
> siajn membrojn lerni legi, por ke ili povu mem kontroli en Biblio, ĉu la
> eklezio instruas la veron.

Laux mia kompreno estas iom alie: laux protestantoj la sola fonto de la
kredo estas la Biblio, laux katolikoj ankaux la Tradicio. Kiel cxe
ortodoksanoj?

Sed senco de mia antauxa mesagxo estis alia: la Biblio ne estas vorto de
Dio en la senco, ke cxiu frazo en gxi estas vorto kaj ordono de Dio.
Ekz. cititaj vortoj de Pilato ne estas vortoj de Dio.

La alia problemo estas, cxu oni povas bone kompreni mesagxon de la libro
prenante unuopajn frazojn, elprenitajn el kunteksto? Tiel faras nur
raraj kristanaj komunumoj. Biblio, kiun oni legas en nacia lingvo estas
teksto, kiu ofte estis dufoje tradukita - kaj cxiu traduko estas risko
de perdo de komenca senco. Krome kutime estas tekstoj skribitaj ne nur
en aliaj lingvoj, kun siaj idiomoj, sed ankaux en alia epoko kaj kulturo
- do historiaj studoj pri epoko kaj kultura fono de la tekstoj ankaux
helpas ilin pli bone kompreni.
Sekve la ideo, ke por bone kompreni bibliajn tekstojn foje necesas
studoj, sekve ke iu grupo de specialistoj povas instrui tion - ne estas
tute absurda.

Maciej


Manuel M Campagna

unread,
Jul 31, 2004, 3:56:40 PM7/31/04
to

"Andrzej.Marszalkowski" (Andrzej.Ma...@wp.pl) writes:

>>>><<<>>><<<>>><<<>>><<<>>><<<
> From: "Arnold Victor" <scefil...@yahoo.com>
> La hinduoj ekŝanĝas sian traktadon de netuŝenduloj, kaj
> evangeliaj
> eklezioj ŝanĝadas sian konduton rilate gegejojn, kvankam
> kelkaj
> prokrastos agnoski siajn erarojn dum centoj da jaroj, ekz.,
> kiel la
> romkatolika supozo dum kvarcent jaroj, ke ĝia traktado de
> Galileo estis
> justa aŭ ke la inkvizicio estis justa laŭ la mezuro de la
> tiama tempo;
> eksteruloj jam agnoskis tiujn erarojn ĝustatempe kaj la
> viktimoj
> abomenis la inkvizicion pro sia malmorala turmentado ksj
> murdo.
> Estas egale insulte nomi iun aŭ kontraŭmorala aŭ malmorala:
> distingo sen
> diferenco.
> ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=
> ||Arnold VICTOR, New York City, i. e.,
> Respondo de Andreo:
> Se temas pri Galileo, mi ne scias kial Vi tiom maldece
> diras pri la romkatolika Eklezio. Ja multaj evangeliaj
> eklezioj ĝis nun ne agnoskas la veron. La plej grava estus
> diri, ke la scienco ne agnoskis la malkovrojn de Galileo dum
> 400 jaroj. La katolika Eklezio ne agnoskas aŭ malagnoskas
> sciencajn teotiojn kaj hipotezojn, ĉar tio ne estas ĝia
> kompetenco.

Gxi tamen kondamnis la sciencajxojn, kiuj ne placxis al gxi. Nur en 1856
eblis instrui en Romo, ke la Tero rondiras la Sunon, kaj ne inverse, gravx
la Relevigxo de Italio, kiu liberigis Papion el la diktado de la Papo kaj
unuigis gxin al la cetero de Italio.

> Sed unuopaj katolikoj kiel personoj je persona
> respondeco (ne eklezia) povas kredi aŭ ne tian aŭ alian
> sciencan teorion. Se iu faras tion en la nomo de la Eklezio,
> tiu faras trouzon.

Tio estas malvere. La Papo rajtas porparoli la Eklezion. La Papo
malpermesis, ke Petro Tejarda de Cxardeno (Pierre Teilhard de Chardin), la
genia diikisto, prahomikisto, verkisto, poeto, filozofo, davxrigi siajn
esplorojn, verkadon kaj publikigon. La Papo ekzilis lin al Novjorko, kie
li mortis pro soleco (en la jezuita domo) kaj enuo kaj sendube malespero
je Pasko de 1952. Nu, kelkajn jarojn poste la pastroj kaj religiuloj en la
kolegioj, kiujn mi vizitadis, instruis plimalpli la tejardan doktrinon
kiel modernan katolikismon. Ne nur Galileo Galilea estis martiro de tiu
malmorala konduto de la Eklezio.

> Inkvizicio estis ŝtata, ne eklezia en tiuj aferoj.

Tio estas malvere. La Inkvizicio estis plene organizita kaj regata de la
Predika Ordeno (Dominikanoj) lavx la deziro kaj origina peto de la Papo.

Post la torturado kaj konfesado la Inkvizicio hipokrite eldonis la
"pekinton" al la "civila brako de la Justico", "rekomendante" kompaton.
Senescepte la "civila brako" ekzekutigis la viktimon. Mi diris
"hipokrite", cxar neniu kredis, ke estis iom ajn da sincero en tiu
"kompatrekomendo".

> La
> eklezia inkvizicio koncernis nur pastrojn kaj monaĥojn
> rilate al ilia religia kredo kaj tie ne estis mortopunoj
> (krom nur kelkaj senrajtaj esceptoj pro trouzo).

Tio estas malvere. Kiam Jozefo Bonaparta farigxis regxo de Hispanio, oni
atentigis lin pri la arkivoj de la Inkvizicio. Post kelkaj rigardoj li
ordonis pro navxzo, ke oni detruu la tutan aferon, konservante nur
ekzemplojn. Tiuj ekzemploj estas cx. 2000 raportitaj procesoj. En cxiuj
kazoj estis ekzekuto per fajro sur la sxtiparo. En iuj kazoj, kiam estis
"pento", la Inkvicio permesis sufokigi la viktimon por eviti la fajran
suferadon. Johanon el Arko murdis la Inkvicio, pretekstante, ke sxi estas
sorcxistino.

> Ni ne reklamu malveraĵojn, des pli, se ili ofendas
> aliajn homojn.

Evidente la dominikanoj, kiuj denove regas en via lando, plene lavis vian
cerbon.

> Andrzej.Ma...@wp.pl

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 3, 2004, 7:43:16 PM8/3/04
to

Maciej Wnuk (maciej.wn...@nepo.pl) writes:
> Manuel M Campagna:
>> Maciej Wnuk (maciej.wn...@nepo.pl) writes:
>>>>Li proklamis, ke Mario estas
>>>>kunreacxetanto de la mondo.
>>>Tian dogmon la katolika eklezio ne konas.
>> Mi sugestas, ke vi avxskultu la novajxojn kaj ne nur vian internan
>> konversacion.
> Mi sugestas, ke se vi estas pli bone informita tiurilate, simple donu la
> fonton.

Mi avxdis tion cxe la teleavxdo. Sendube vi povus trovi la fonton
kontaktante la pagxon kavx retadreson de la Vatikana Observanto
(L'Osservatore romano). Tie laboras ankavx Esperantistoj.

>> "Regi la uteron de virinoj" signifas "decidi, kion la virinoj rajtas fari
>> per gxi".
>>>>La katolikoj asertas, ke la Biblio estas la vorto de Dio. La demando
>>>>estas, kial ili flankenmetas duonon (se ne pli) el la ordonoj de Dio.
>>>>Ekzemple en la Libro de Levio Dio malpermesas mangxi diversajn bestajxojn
>>>>(porko, kuniklo ktp), asertante, "estas mia propra elekto malpermesi, ke
>>>>vi mangxu ilin". Nu, kiom da katolikoj obeas la rektajn ordonojn de Dio ?
>>>>Kiam mi atentigas ilin pri tiu malpermeso, ili asertas, ke hodiavx la
>>>>modernaj fridujoj ebligas mangxi tiujn bestojn. Sed, karaj, Dio neniel
>>>>parolis pri sano : li asertis, ke temas pri propra elekto, propra
>>>>kaprico, ke la homo lernu obei sian Sinjoron.
>>>Ahx, kion Dio malpermesis al elektita nacio de Malnova Testamento ne
>>>nepre rilatas al fideluloj de Nova Testamento.
>>>Cetere Kristo multloke rilatis al blinda sekvado de ordonoj kun perdo de
>>>ilia spirito.
>>>Maciej
>> Nu, cxu la Biblio (inkluzive la Malnovan Testamenton) ne estas konsiderata
>> kiel la vorto de Dio cxe kristanoj ?
> La Biblio estas libro kiu enhavas Dian revelacion. Gxi estis skribita de
> diversaj auxtoroj sub la influo de Sankta Spitito. En gxi vi trovas
> vortojn de Dio, de diversaj personoj bonaj kaj malbonaj, diversajn
> priskribojn.

Ho. Vi kredas je la "Sankta Spitito". Interese.

>> Se oni rajtas elekti la partojn, kiuj konvenas al oni, oni rajtas ekelti
>> neniun (se oni tion deziras).
> Kutime cxiu ordono estas direktita al iu persono aux grupo de personoj .
> Diversaj ordonoj pri vivstilo diraktitaj al malnovtestamentaj judoj ne
> estis direktitaj al aliaj popoloj. Ili neniam estis direktitaj al
> alinaciaj kristanoj.

La diaj ordonoj sur Sinajo ne estis direktitaj al la judoj sed al cxiuj,
kun indiko, ke oni mortigu lavxeble cxiujn, kiuj ne respektas ilin. Tio
ne estas kiel la ordonoj ekzemple por la bataloj kontravx malamikoj. Tiuj
estis specife por la hebreoj, ne nur la jehudidoj, kies idoj kunigxis kun
la sximeonidoj, la benjamenidoj, parton de la levidoj kaj iometon de la
reubenidoj por farigxi la judoj.

> En la Nova Testamento, se mi ne eraras en la Agoj de la Apostoloj, vi
> trovos rektan klarigon, ke malpermeso de mangxado de porkajxo ne validas
> por kristanoj.

Tio estas kompreneble ne en la Evangelioj. Pavxlo kompreneble faris sian
elekton lavx sia propra gusto. Li ankavx asertis, ke ne nepras fortrancxi
la kachavxton. Tio ne estas lavx la spirito de Jesuo, kiu neniel diris,
ke la sabato ne plu validas, sed, ke la sabato kreitas por la homo, ne, ke
por la sabato kreitas la homo. Tio ne malebligis, ke 2-3 jarcentojn poste
kristanoj cxesis respekti la sabaton.

> Historio de Malnova Testamento estas priskribo de evoluo kaj preparo por
> alveno de la Kristo. Malnovtestamentan elektitan popolon oni povas
> kompari al infanaro, kiu kreskas kaj instruigxas, por kiu Dio donas ne
> nur moralajn ordonojn, sed ankaux ordonojn pri la vivstilo.
> Kiam popolo suficxe maturigxis venis Kristo kun sia mesagxo, en la
> nivelo por plenkreskaj homoj.

Nu evidente la kristanoj ne estis suficxe maturaj. Kiam kristanismo
aperis, vegetarismo estis ege disvastigita en Romio. Sed la krudaj
kristanoj ne nur malestimis gxin, ili trudis karnmangxadon, punante
malobeon per mortigo. La persekutado kontravx vegetaranoj komencigxis,
kiam la episkopo de Jeruzalemo Cirilo avxdis, ke multaj monahxoj en lia
episkoplando estas vegetaranoj. Li komencis cxirkavxiron de la
monahxejoj. En cxiu li venigis cxiun post alia la monahxojn kaj ofertis
magxopretajn viandajxojn al ili. Iuj konsentis, aliaj rifuzis. Cxe tiuj,
kiuj rifuzis li insistis. Tiujn, kiuj daxvre rifuzis, li ekzekutigis.
Kia krudulo.

> La morala instruo dauxrigas la antauxan,
> sed gxi estas direktita al tuta homaro. Por sekvi gxin ne necesas
> akcepti malnovtestamentajn judajn morojn.
> Maciej

Estas malmorale torturi kaj bruligi homojn, cxar ili ne estas kristanoj.
Estas malmorale torturi kaj bruligi homojn, cxar ili faras ion, kio
malplacxas al iu potencavida grupo (la episkoparo).

Manvxelo

Klivo

unread,
Aug 4, 2004, 10:51:33 AM8/4/04
to
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) wrote in message news:<cep7uk$4j$1...@freenet9.carleton.ca>...

> Maciej Wnuk (maciej.wn...@nepo.pl) writes:
> > Manuel M Campagna:
> >> Maciej Wnuk (maciej.wn...@nepo.pl) writes:

> >>>>Li proklamis, ke Mario estas
> >>>>kunreacxetanto de la mondo.
> >>>Tian dogmon la katolika eklezio ne konas.
> >> Mi sugestas, ke vi avxskultu la novajxojn kaj ne nur vian internan
> >> konversacion.

Hmmmm.

> > Mi sugestas, ke se vi estas pli bone informita tiurilate, simple donu la
> > fonton.
>
> Mi avxdis tion cxe la teleavxdo. Sendube vi povus trovi la fonton
> kontaktante la pagxon kavx retadreson de la Vatikana Observanto
> (L'Osservatore romano). Tie laboras ankavx Esperantistoj.

> Manvxelo

Machej kompreneble pravas.

Estas katolika movado nomata 'Vox Populi Mariae Mediatrici', kiu
lobias Vatikanon por proklami ke Mario estas 'kunreachetanto', sed
la Papo ne faris.

http://www.voxpopuli.org/

Klivo

Maciej Wnuk

unread,
Aug 4, 2004, 1:00:10 PM8/4/04
to
Manuel M Campagna:

> Maciej Wnuk (maciej.wn...@nepo.pl) writes:

>>Mi sugestas, ke se vi estas pli bone informita tiurilate, simple donu la
>>fonton.
>
> Mi avxdis tion cxe la teleavxdo.

Mi konsilas al vi esti iom pli kritikema al tio, kion vi auxdas en
amaskomunikiloj. Ecx se novajxo aux raporto ne estas intence malvera,
tre ofte estas duonvera pro sia mallongeco, kiu devigas simpligon kaj
malaltigon al nivelo de meza spektanto.

Se novajxo rilatas al tre intelektaj aferoj (fiziko, teologio ktp.) vi
povas esti certa, ke gxi estas kvaronvera pro manko de koncerna scio cxe
raportistoj. (Escepte, se temas pri scienca programo, kiun partoprenas
specialistoj - tiam la nivelo povas esti pli alta).

Se vi propagandas ion, kion vi auxdis en amaskomunikiloj mi sugestas al
vi komenci la frazon per: "Kiel mi auxdis en televido, radio ktp..."

Maciej

Manuel M Campagna

unread,
Aug 6, 2004, 5:00:21 PM8/6/04
to

Eble mi avxdis nur, ke la papo klopodas fari gxin, sed estas tro da
rezisto. Mi estas certa, ke la papo mem malkasxe konsentas pri tio.
Rimarku, ke iuj aferoj bezonas jarmilojn... Sxajnas, ke la Trrradicio jam
sugestis, ke Mario koncipigxis senmakula. En la Mezepoko Johano el Dunso la
Skoto (John Duns Scot) energie antavxenmovigis tiun ideon, sed necesis
atendi la 19-an jarcenton, ke iu papo proklamu la dogmon. La ideo, ke
Mario estas Kunreacxetanto de la mondo, estas tiom nova, ke ecx la papo ne
povas facile trudi gxin.

Manvxelo

Klivo

unread,
Aug 7, 2004, 12:57:46 AM8/7/04
to
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) wrote in message news:<cf0rh5$f1i$1...@freenet9.carleton.ca>...

> Klivo (ind...@yahoo.com) writes:
> > Machej kompreneble pravas.
> > Estas katolika movado nomata 'Vox Populi Mariae Mediatrici', kiu
> > lobias Vatikanon por proklami ke Mario estas 'kunreachetanto', sed
> > la Papo ne faris.
> > http://www.voxpopuli.org/
> > Klivo
>
> Eble mi avxdis nur, ke la papo klopodas fari gxin, sed estas tro da
> rezisto. Mi estas certa, ke la papo mem malkasxe konsentas pri tio.

Vershajne.

Klivo

Arnold Victor

unread,
Aug 10, 2004, 12:39:06 AM8/10/04
to

Dankon por via reago, estimata Dario. Nenio estas pli paciga ol komplimento.

---
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||


||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||

||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Arnold Victor

unread,
Aug 10, 2004, 9:20:23 PM8/10/04
to
Dmitri wrote:

>>From: Arnold Victor
>
>
>>ke gejoj
>>devus konduti sin kiel monahoj au pastroj, kiam ili ec ne havas vokon al
>>religia vivmaniero,
>
>
> CHIU devas vivi senseksa se ne estas edz(in)o.
>

> Nur vivi senseksa ne signifas vivi kiel monahxo au pastro. Ke vi kredas tiel,
> signifas ke vi ne havas neniu ideo kiel vivas monakhoj au pastroj.
>

> Kaj, se al vi placxus, indiku la cxapelitajn literojn. Eksangas = (mi supozas)
> eksxangxas?
>
> Se uzos la lingvon, uzu gxin gxuste.
>

Mi uzas kaj la lingvon kaj la rimedojn de interreto gxuste. Mi respondis
al mesagxo per klare indikita utf-8-a enkodigo de cxapelitaj literoj,
kiuj ja aperis al tiuj, kiuj kapablas legi mesagxojn senditajn laux
utf-8. Via malkapablo uzi akuzativon estas same bedauxrinda kiel via
malkapablo legi mesagxojn senditajn laux utf-8. Endas sxpari vian tempon
malsxparitan en malgxusta riprocxado por lernado de akuzativo kaj de
rimedoj legi kaj sendi laux utf-8.

--

0 new messages