Mi neniam sugestis ke Esperanto adoptu la tabelvortojn de Ido. Fakte,
lau mi, unu el la plej belaj aferoj pri Esperanto estas la simpleco de
la Kiu, Tiu, Chiu, Kiam Tiam, Chiam, ktp tabelvortoj. La Ida sistemo de
qua, omna, kande, lore, estas tre malfacila por lerni kaj ne taugas por
planlingvo, lau mi.
Tamen, Esperanto jam adoptis kelkajn sugestojn de la Ido. -Enda, mi
kredas, estas unu kaj mi kredas ke estas kelkaj pli multe. Do,
Esperanto ja povas akcepti shanghojn, sen falante en kaoson [^haoson].
Kial ne "skribabas" por "estas skribinta"?
au "skribesas" por "estas skribita / ata"?
skribez por skribu estas pli tauga por planlingvo
char pli multaj jam rekonas tian vortformon ol "skribu" kaj ne konfuzas
kun "iu", "tiu" au "chiu".
Mi opinias ke la Esperanta numero
"cent dudek tri" estas pli bona kaj simpla ol
"cent-e-duadek-e-tri".ktp
Mi ne laudas pri la Ido kaj diras ke ghi estas la "perfekta planlingvo"
, kompreneble ne. Mi nur diras ke ambau lingvoj havas iom da bonaj
ideoj kaj nenia Komitato devu havi la rajton por regi la plibonigadon au
plisimpligadon de iu au ia planlingvo. Se Esperanto estas vere vivanta
lingvo, nenio au neniu povas preventi sian evoluighon.
La sorto de Esperanto vivanta restu kun la uzantoj, nenia diktatora
registaro.
"Big Brother!" la mondo ne bezonas.
Au chu vi mem deziras tiun rolon? Vi certe havas la egoismon por tio.
Thom
-----------
Thom Wilkerson
San Jose, CA
<th...@webtv.net>
>To say that any basic precept, no matter how
>beloved, ingenious or holy, cannot be subject
>to re-examination by anyone, just because to
>do so would bring "chaos" is far from the noble
>ideas and ideals of Esperanto itself.
Ktp, ktp.
Precize kion vi proponas?
Cxu vi deziras, ke ni transdonu al vi la lingvon,
por ke vi mem sxangxu gxin laux via volo? Tion mi ne
povus konsenti, ecx se vi estus sperta Esperantisto.
Aux cxu vi simple deziras, ke cxiu uzu la lingvon
lauxplacxe, kaj ni vidu tion, kio okazos? Se jes,
auxskultu atente: NENIU MALKONSENTAS!
Skribu iel ajn, la E-policanoj ne enkarcerigos
vin. Proponu sxangxojn (kiel cxiu komencanto
proponas). Kaj cxiuj ignoros vin (kiel ili
ignoras cxiun komencanton). La lingvo ne multe
sxangxigxas, ne pro la ordono de la Akademio, sed
pro tio, ke E-istoj mem taksas la lingvon suficxe
bona komunikilo.
Sed, mi petas, ne skribu plu pri ia lingva
perfortigo. Tio ne ekzistas.
Cetere, se mi rajtas filozofii: La vivo ne estas
perfekta, tamen vivu. Eble vi plibonigos gxin,
sed nur per agado. Esperanto ne estas perfekta,
tamen uzu gxin. Eble vi plibonigos gxin, sed
nur per uzado.
Tamen, kiel vi volas. Knock yourself out.
-Danjelo Gibbons Sankta-Luiso, Usono
Mi tute ne komprenas vian sintenon rilate al la lingvo Esperanto. Sxajnas
ke vi suficxe bone regas la lingvon kaj povas vin esprimi klare per gxi.
Kial do vi tiom luktas kontraux la fundamentaj principoj de Esperanto?
La "fundamento" ne nepre kondukas al "fundamentismo" en la religia senco.
Gxi nur estas bazo, sur kiu kreskas la lingvo. Multaj aliaj planlingvoj,
por kiuj mankis tia bazo, tuj disfalis post kelkaj mallongaj periodoj de
sxangxigxoj. Oni kiu lernas novan lingvon devas povi fidi ke tio, kion li
lernas, restos valida. Kiam mi studis la francan, dum multaj horoj mi
ellernis la verbotempojn . . . mi ege kolerigxus se oni dirus, "Jen, la
regulojn ni sxangxis . . . nun vi devas relerni". Ne eltenebla! Kaj fakte,
tio ne povas okazi cxe nacia lingvo, cxar neniu povas tiel sxangxi la
regulojn. Same cxe Esperanto; neniu havas la rajton aux ecx la eblon
sxangxi gxin.
Sed kompreneble vi povas, se vi deziras, komenci la uzadon de novaj vortoj,
formoj, stiloj, ktp. Vi vivas en libera mondo, kaj neniu diros al vi "Ne"!
Ne prediku pri viaj ideoj; utiligu ilin kiam vi skribas. Ni, kiuj legas,
aprezos ilin kaj taksos ilin . . . Se al ni ili estas bonaj, ni komencos
utligi ilin ankaux. Se ne, ne.
Mi nur konsilu pri unu afero: Ne varbu en cxi tiu listo por Ido aux
kontraux Esperanto (kiel vi faris en pli frua afisxo). Ne tauxgas ke vi
prediku pri la plidezirindeco de Ido. Nek tauxgas ke vi diru al nova
Esperantisto ke estas aliaj lingvoj pli simplaj kaj pli bonaj ol Esperanto .
. . kiam novulo aperas en la grupo, kia konfuzo auxdi de sxajne kompetenta
Esperantisto ke la lingvo ne bonas. Tiel vi faras malbonon al Esperantujo
kaj vi difektas la estontecon de la Esperanto-movado. Cxu tio estas via
celo?
Lee Miller
Misurio, Usono
Thom Wilkerson <th...@webtv.net> wrote in message
news:3605-372...@newsd-292.iap.bryant.webtv.net...
>Tamen, Esperanto jam adoptis kelkajn sugestojn de la Ido. -Enda, mi
>kredas, estas unu kaj mi kredas ke estas kelkaj pli multe. Do,
>Esperanto ja povas akcepti shanghojn, sen falante en kaoson [^haoson].
>
Laux Vilborg, la 8a oficiala aldono havas multajn vortojn kun "ebla
influo de Ido". Ne grave; vortoj (kaj en Esperanto, ankaux afiksoj
estas vortoj) povas veni de ie ajn. Gramatikaj novajxoj estas io tute
alia
> Kial ne "skribabas" por "estas skribinta"?
Nu, cxu "skribabas" signifas "estas skribinta", "estas skribanta",
"estas skribonta"? Kial ne simple "skribintas" (kiu ja havas alian,
sed nur nuance, signifon ol "estas skribinta")? Tio kongruas kun la
ekzistanta strukturo de Esperanto, kaj pluraj homoj jam uzas gxin (ne
mi).
> au "skribesas" por "estas skribita / ata"?
Sed denove "estas skribita" kaj "estas skribata" havas du tute
malsamajn signifojn. Kial ne "skribitas" kaj "skribatas" anstataux via
dusenca "skribesas"?
>skribez por skribu estas pli tauga por planlingvo
Kial? Fakte, mi opinias "skribez" monstra, almenaux se oni ne
elparolas gxin laux la franca maniero ("skribe'").
>char pli multaj jam rekonas tian vortformon ol "skribu" kaj ne konfuzas
>kun "iu", "tiu" au "chiu".
Se mi ne parolus Esperanton mi rekonus nek la unu nek la alian.
Cetere, cxu vi iam ajn konis homon, kiu konfuzis imperativon kun
tabelvorto? Mi, ne. (Ve -- ni devas sxangxi la finajxon infinitivan,
cxar gxi povas krei konfuzon kun la pronomoj; kaj, jen, substantivoj
intermiksigxas kun kelkaj adverboj kaj prepozicioj, kiuj finigxas per
-o...)
>Mi ne laudas pri la Ido kaj diras ke ghi estas la "perfekta planlingvo"
>, kompreneble ne. Mi nur diras ke ambau lingvoj havas iom da bonaj
>ideoj kaj nenia Komitato devu havi la rajton por regi la plibonigadon au
>plisimpligadon de iu au ia planlingvo. Se Esperanto estas vere vivanta
>lingvo, nenio au neniu povas preventi sian evoluighon.
>
Pri tio mi konsentas centprocente (krom rilate vian uzon de nete
medicina termino en lingvika diskuto). Sed temas pri evoluado _kadre
de_ la reguloj, kiuj fiksas la formon de la lingvo, same kiel okazas
cxe cxiu ajn alia lingvo. Rimarku, ke oni jam antauxe proponis -ab-
kaj -es-, kaj ili neniam akceptigxis cxe la parolantoj de la lingvo.
Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/
(English version available at http://www.webcom.com/~donh/dona.html)
Kial pezigi la lernadon de verboj per senutila finajxo ? Jam eblas uzi
'skrib/int/as'. Mi preferas uzi la ekzistantajn rimedojn antavx ol provi
elpensi aliajn.
> au "skribesas" por "estas skribita / ata"?
Kial la konfuzo de du sencoj en unu formon, kiam eblas uzi 'skrib/it/as'
kaj 'skrib/at/as' depende la sencon ?
> skribez por skribu estas pli tauga por planlingvo
Tiu finajxo tavxgas por la franca sed estus senutila sxangxo por Esperanto.
> char pli multaj jam rekonas tian vortformon ol "skribu" kaj ne konfuzas
> kun "iu", "tiu" au "chiu".
Mi neniam renkontis iun tiom stultan, ke gxi konfuzus inter la '-u' de
'skrib/u' kaj la '+u' de 'iu'.
> Mi opinias ke la Esperanta numero
...nombro... Esperanto distingas inter 'numero' kaj 'nombro', malkiel la
konfuza angla kaj kiel la preciza franca.
> "cent dudek tri" estas pli bona kaj simpla ol
> "cent-e-duadek-e-tri".ktp
Jen evidentajxo inda je s-ro de La Paliso. (Se vi scias, kial cxi tiu
frazo estas amuza, vi tre bone konas la francan.)
> Mi ne laudas pri la Ido kaj diras ke ghi estas la "perfekta planlingvo"
> , kompreneble ne. Mi nur diras ke ambau lingvoj havas iom da bonaj
> ideoj kaj nenia Komitato devu havi la rajton por regi la plibonigadon au
> plisimpligadon de iu au ia planlingvo. Se Esperanto estas vere vivanta
> lingvo, nenio au neniu povas preventi sian evoluighon.
> La sorto de Esperanto vivanta restu kun la uzantoj, nenia diktatora
> registaro.
> "Big Brother!" la mondo ne bezonas.
> Au chu vi mem deziras tiun rolon? Vi certe havas la egoismon por tio.
> Thom
Neniu devigatas lerni Esperanton. Se gxi ne placxas al vi, (re)kabeu. Se
gxi placxas al vi, lernu kaj uzu gxin.
Manvxelo
.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca
On 28 Apr 1999, Manuel M Campagna wrote:
>
> Thom Wilkerson (th...@webtv.net) writes:
> > Kara, kara Pejno--
> > Mi neniam sugestis ke Esperanto adoptu la tabelvortojn de Ido. Fakte,
> > lau mi, unu el la plej belaj aferoj pri Esperanto estas la simpleco de
> > la Kiu, Tiu, Chiu, Kiam Tiam, Chiam, ktp tabelvortoj. La Ida sistemo de
> > qua, omna, kande, lore, estas tre malfacila por lerni kaj ne taugas por
> > planlingvo, lau mi.
> > Tamen, Esperanto jam adoptis kelkajn sugestojn de la Ido. -Enda, mi
> > kredas, estas unu kaj mi kredas ke estas kelkaj pli multe. Do,
> > Esperanto ja povas akcepti shanghojn, sen falante en kaoson [^haoson].
> > Kial ne "skribabas" por "estas skribinta"?
Cxiuokaze gxi estas tro simila al *skribadas* -- unu sola
distinga trajto de fonemo! Oni misaudadus gxin senchese.. Sed estas
interese, kian motivon oni prezentas por la prezenca finajxo *-as*, en
gxi. Supozeble *sikribabis* devus esti kplsukvamperfekto?
Blazio
l>
>> Kial ne "skribabas" por "estas skribinta"?
>
>Nu, cxu "skribabas" signifas "estas skribinta", "estas skribanta",
>"estas skribonta"? Kial ne simple "skribintas" (kiu ja havas alian,
>sed nur nuance, signifon ol "estas skribinta")? Tio kongruas kun la
>ekzistanta strukturo de Esperanto, kaj pluraj homoj jam uzas gxin (ne
>mi).
Mi kunsentas kun Don. Idaj sufiksoj -es- kaj -ab- ne estas necesaj
char ghiaj ekivalantoj "atas" "intas" ktp jam existas en Esperanto.
>>skribez por skribu estas pli tauga por planlingvo
>
>Kial? Fakte, mi opinias "skribez" monstra, almenaux se oni ne
>elparolas gxin laux la franca maniero ("skribe'").
Mi ankau preferas la formo -u. Ghi estas pli komforta ol -ez.
>>char pli multaj jam rekonas tian vortformon ol "skribu" kaj ne konfuzas
>>kun "iu", "tiu" au "chiu".
>
>Se mi ne parolus Esperanton mi rekonus nek la unu nek la alian.
>Cetere, cxu vi iam ajn konis homon, kiu konfuzis imperativon kun
>tabelvorto? Mi, ne. (Ve -- ni devas sxangxi la finajxon infinitivan,
>cxar gxi povas krei konfuzon kun la pronomoj; kaj, jen, substantivoj
>intermiksigxas kun kelkaj adverboj kaj prepozicioj, kiuj finigxas per
>-o...)
Mi pensas ke esperantajn regulojn pri rekoni klaso de unu vorto lau
ghia finajho oni nur aplikas al plursilabaj vortoj. Se ne, oni povus
diri ke Esperantaj gramatikaj reguloj havas dekojn da esceptajhoj.
Sed, pravigante Thomas, ech kun tiu chi precizigo, -u tabelvortoj
daurighas esti esceptajhoj.
>>Mi ne laudas pri la Ido kaj diras ke ghi estas la "perfekta planlingvo"
>>, kompreneble ne. Mi nur diras ke ambau lingvoj havas iom da bonaj
>>ideoj kaj nenia Komitato devu havi la rajton por regi la plibonigadon au
>>plisimpligadon de iu au ia planlingvo. Se Esperanto estas vere vivanta
>>lingvo, nenio au neniu povas preventi sian evoluighon.
>>
>Pri tio mi konsentas centprocente (krom rilate vian uzon de nete
>medicina termino en lingvika diskuto). Sed temas pri evoluado _kadre
>de_ la reguloj, kiuj fiksas la formon de la lingvo, same kiel okazas
>cxe cxiu ajn alia lingvo. Rimarku, ke oni jam antauxe proponis -ab-
>kaj -es-, kaj ili neniam akceptigxis cxe la parolantoj de la lingvo.
Tamen, reguloj ne malebligas al oni uzi Esperanton ne-regule. Exemple,
mi ofte uzas ikson ("x") anstatau esperantaj regulaj kz, ks, gz, ktp,
kaj tion ne igas min ne-komprenebla por aliaj esperantistoj.
Same oni povas fari uzante "qu" anstatau "kv", "y" anstatau "j", kau
"-a/-o" anstatau "-an/-on". (fakte tiun chi lastan oni iufoje jam
faras ne-konscie).
Tiaj shanghoj igos vian parolon ne-regula, sed ne ne-komprenebla.
Saludos,
Marcos
De kelkaj tagoj mi vidis la diskuton sed pro morto de amikino ne povis tuj
respondi.
En artikolo <7g6vu1$m...@freenet-news.carleton.ca>,
ah...@FreeNet.Carleton.kartezio.CA (Manuel M Campagna) skribis:
> Kial pezigi la lernadon de verboj per senutila finajxo ? Jam eblas uzi
> 'skrib/int/as'. Mi preferas uzi la ekzistantajn rimedojn antavx ol provi
> elpensi aliajn.
Mi kredas ke tiu formo «skribintas» eblus ankavx en Ido.
> > au "skribesas" por "estas skribita / ata"?
>
> Kial la konfuzo de du sencoj en unu formon, kiam eblas uzi 'skrib/it/as'
> kaj 'skrib/at/as' depende la sencon ?
> > skribez por skribu estas pli tauga por planlingvo
>
> Tiu finajxo tavxgas por la franca sed estus senutila sxangxo por Esperanto.
Gxi almenavx havas la avantagxon esti pli konata ol aliaj formoj.
> > char pli multaj jam rekonas tian vortformon ol "skribu" kaj ne konfuzas
> > kun "iu", "tiu" au "chiu".
>
> Mi neniam renkontis iun tiom stultan, ke gxi konfuzus inter la '-u' de
> 'skrib/u' kaj la '+u' de 'iu'.
Cxu komencantoj ne povus konfuzi?
> > "cent dudek tri" estas pli bona kaj simpla ol
> > "cent-e-duadek-e-tri".ktp
>
> Jen evidentajxo inda je s-ro de La Paliso. (Se vi scias, kial cxi tiu
> frazo estas amuza, vi tre bone konas la francan.)
Mi persone kredas ke cent-e-duadek-e-tri estas pli bona formo. Komencantoj en
Esperanto ekzemple konfuzas 13 kaj 30 (dek tri kaj tridek). Ido faciligas la
nombradon suficxe bone lavx mi.
> Neniu devigatas lerni Esperanton. Se gxi ne placxas al vi, (re)kabeu. Se
> gxi placxas al vi, lernu kaj uzu gxin.
Se Ido placxas al iu, li lernu kaj uzu gxin. Estas multega laboro facenda
tiurilate. Ekzemple traduki en la anglan tiun libron de de Beaufront
«Kompleta Gramatiko Detaloza»
http://users.deltanet.com/~zeno/kgd/tabelo-di-kontenajo.htm
Amike vin salutas
--
Martin
La langue internationale Ido
http://www.geocities.com/Paris/Rue/8009/idolinguo.html
-----------== Posted via Deja News, The Discussion Network ==----------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Discuss, or Start Your Own
En article <3728e351...@194.179.8.124>,
xa...@bbvnet.com skribis:
> Tamen, reguloj ne malebligas al oni uzi Esperanton ne-regule. Exemple,
> mi ofte uzas ikson ("x") anstatau esperantaj regulaj kz, ks, gz, ktp,
> kaj tion ne igas min ne-komprenebla por aliaj esperantistoj.
> Same oni povas fari uzante "qu" anstatau "kv", "y" anstatau "j", kau
> "-a/-o" anstatau "-an/-on". (fakte tiun chi lastan oni iufoje jam
> faras ne-konscie).
> Tiaj shanghoj igos vian parolon ne-regula, sed ne ne-komprenebla.
Fakte komencantoj faros tiujn «erarojn» suficxe ofte. La fortoj de
internacieco estas tre malfacile forpusxebla.
Cxu sinjoro Albault davxrigas sian interesan kaj lavxdindan projekton pri
reformo de la Esperanta alfabeto?
> Tiaj shanghoj igos vian parolon ne-regula, sed ne ne-komprenebla.
Dependas. Por tiuj espistoj, kiuj jam scipovas lingvon, kiu enhavas tiajn
"qu" k "x", ktp, ne ekzistas nepreterpasebl problemo, kvankam ecx ili iom
hezitus, unuafoje renkontante vian ne norman uzadon. Tamen por homo, kiu
parolas denaske lingvon kies skriba formo estas tute alia, k aparte tiuj,
kiuj ne estas "bone edukita", ekzemple cxina aux araba kamparano, tiaj
"neregulajxoj" ja prezentas problemon.. k se vi ensxovas _amason_ da tiaj
nenormajxoj, de diversaj tipoj, vi riskas _minimume_, ke oni taksas vin kiel
malgxentila homo, kiu ne strebas por maksimuma internacieco... se ne entute
mis- aux nekompreno, cxe tiu de mi imagita neeuxropa (k ne "kulturelita")
samideano. Cxu E-o utilu nur por homoj, kiuj jam scipovas la hispanan aux la
anglan aux la latinan aux iun alian exuropan lingvon? mi demandas iom
retorike... ;-)
Georgo
> Mi kunsentas kun Don. Idaj sufiksoj -es- kaj -ab- ne estas necesaj
> char ghiaj ekivalantoj "atas" "intas" ktp jam existas en Esperanto.
"...atas" ne egalas al la Ida "...esas". La idaj simplaj pasivaj
formoj estas aspekte neŭtralaj. Estas nuanca diferenco inter
"skribas" unuflanke kaj "estas skribanta, skribantas, estas
skribata, skribatas" aliflanke. En pasinta tempo la diferencoj
inter senaspektaj simplaj formoj kaj aspekte nuancitaj kunmetitaj
formoj, estas ankoraŭ pli granda.
> Tamen, reguloj ne malebligas al oni uzi Esperanton ne-regule. Exemple,
> mi ofte uzas ikson ("x") anstatau esperantaj regulaj kz, ks, gz, ktp,
> kaj tion ne igas min ne-komprenebla por aliaj esperantistoj.
Nur tiuj, kiuj jam konas alian lingvon, en kiu "x" havas la
sonvaloron "ks", "kz" aŭ "gz", komprenas. Ekz. Ĉino, kiu ne konas
alian lingvon ol la Ĉina kaj Esperanto, ne vidas ion ajn
sencohavan en vorto kiel "existi". En latinlitera Ĉina lingvo
"x" havas sonvaloron similan al "ŝ".
Ĉu por kompreni vian neregule skribitan Esperanton oni devas
lerni certajn aliajn lingvojn? Kiujn, kaj kial?
> Same oni povas fari uzante "qu" anstatau "kv", "y" anstatau "j", kau
> "-a/-o" anstatau "-an/-on". (fakte tiun chi lastan oni iufoje jam
> faras ne-konscie).
Ĉu Esperanto dependu de la skriboreguloj de Latinidaj lingvoj,
aŭ ĉu ĝi estu memstara neŭtrala lingvo facile lernebla kun
propraj skriboreguloj?
> Tiaj shanghoj igos vian parolon ne-regula, sed ne ne-komprenebla.
Por kiuj komprenebla?
======================================================================
Bertilo Wennergren
<bert...@hem1.passagen.se>
<http://purl.oclc.org/NET/bertilo>
======================================================================
>> Tamen, reguloj ne malebligas al oni uzi Esperanton ne-regule. Exemple,
>> mi ofte uzas ikson ("x") anstatau esperantaj regulaj kz, ks, gz, ktp,
>> kaj tion ne igas min ne-komprenebla por aliaj esperantistoj.
>
>Nur tiuj, kiuj jam konas alian lingvon, en kiu "x" havas la
>sonvaloron "ks", "kz" aý "gz", komprenas. Ekz. Ćino, kiu ne konas
>alian lingvon ol la Ćina kaj Esperanto, ne vidas ion ajn
>sencohavan en vorto kiel "existi". En latinlitera Ćina lingvo
>"x" havas sonvaloron similan al "ţ".
>
>Ću por kompreni vian neregule skribitan Esperanton oni devas
>lerni certajn aliajn lingvojn? Kiujn, kaj kial?
Mi volus demandi al vi kio estas tiuj strangaj signoj mi vidas che
viaj skribajhoj anstatau ch, gh, ktp. Chu mi devas lerni ilian
signifon? Chu mi devas shanghi miajn komputilajn tiparojn por korekte
legi vin? Kiujn, kaj kial?
Kompreneble, ne necesas ke vi respondu al tio chi. Mi nur vidigas vin,
ke viaj eo-tiparoj igas eblege pli grandajn problemojn pri legado al
multe pli da homoj ol miaj x, qu, ktp.
>> Same oni povas fari uzante "qu" anstatau "kv", "y" anstatau "j", kau
>> "-a/-o" anstatau "-an/-on". (fakte tiun chi lastan oni iufoje jam
>> faras ne-konscie).
>
>Ću Esperanto dependu de la skriboreguloj de Latinidaj lingvoj,
>aý ću ři estu memstara neýtrala lingvo facile lernebla kun
>propraj skriboreguloj?
>
>> Tiaj shanghoj igos vian parolon ne-regula, sed ne ne-komprenebla.
>
>Por kiuj komprenebla?
Servu tiu chi respondo ankau por aliaj demanduloj:
Mi konscias ke, uzante tiujn ortografiajn shanghojn, povos esti du au
tri esperantistoj en la mondo kiuj ne tute bone komprenos min. Sed mi
alprenas tiun riskon.
Saludos,
Marcos
> On Wed, 28 Apr 1999 20:49:36 GMT, Bertil Wennergren
> <bert...@bahnhof.se> skripted:
^^^^^^^^
Kiu lingvo estas tio? Shajnas esti Novialo.
> >Ĉu por kompreni vian neregule skribitan Esperanton oni devas
> >lerni certajn aliajn lingvojn? Kiujn, kaj kial?
> Mi volus demandi al vi kio estas tiuj strangaj signoj mi vidas che
> viaj skribajhoj anstatau ch, gh, ktp
Ili estas launormaj Esperantaj literoj kun supersignoj. Ili ne
estas anstatauajhoj por "ch, gh..", sed kontraue.
>. Chu mi devas lerni ilian signifon?
Se vi volas lerni Esperanton, vi devas lerni la Esperantajn
literojn.
> Chu mi devas shanghi miajn komputilajn tiparojn por korekte
> legi vin? Kiujn, kaj kial?
Vi nur bezonas havigi al vi programon, kiu komprenas la
internaciajn nomojn por prezenti literojn de diversaj
lingvoj. Se vi volas legi kontribuojn en Esperanto en
Esperantlingva diskutgrupo, vi kompreneble provu trovi
programon, kiu povas zorgi pri Esperantaj literoj, same
kiel leganto de Germanaj au Rusaj diskutgrupoj kompreneble
zorgas, ke liaj programoj scias pri la Germana au la
Rusa lingvoj.
Se vi nomas vian komputilspecon kaj mastruman sistemon,
vi eble povos ricevi proponojn pri taugaj programoj.
> Kompreneble, ne necesas ke vi respondu al tio chi. Mi nur vidigas vin,
> ke viaj eo-tiparoj igas eblege pli grandajn problemojn pri legado al
> multe pli da homoj ol miaj x, qu, ktp.
Ne temas pri tiparoj.
> Servu tiu chi respondo ankau por aliaj demanduloj:
> Mi konscias ke, uzante tiujn ortografiajn shanghojn, povos esti du au
> tri esperantistoj en la mondo kiuj ne tute bone komprenos min. Sed mi
> alprenas tiun riskon.
Chu vi scias, kiom da Esperantistoj ekzistas en Chinujo?
Saluton,
Mi uzas IRIX64 (speco de Unix), kaj per telnet de Win95, kaj per
Microphone de Macintosh (OS 7.5.3).
Kion mi faru por gxuste vidi "AE", ktp? Notu ke la IRIX64 sistemo
estas la interret-serv-provizanto (ISP), ne mia propra kopmutilo, do
mi dubas, ke mi povos sxangxi tion.
Dankon --
David Wolff
Disclaimer: Hey! It's my opinion!
Yesclaimer: Esperanto: four times easier to learn. Call (800) ESPERANTO
or email in...@esperanto-usa.org for free info and free lesson.
Witclaimer: Clever but long saying reduced to a microdot -> "."
Jen temo kiu interesos la katolikojn de sce:
Mi legis ie ke la sxlosiloj de Petro kiujn Jesuo transdonis al tiu apostolo
signifis ke li igxis la cxefo de la apostoloj. Cxu iu TTT-ejo priparolas tiun
temon? Mateo 16
Amike vin salutas
--
Martin
La langue internationale Ido
http://www.geocities.com/Paris/Rue/8009/idolinguo.html
-----------== Posted via Deja News, The Discussion Network ==----------
>Mi kunsentas kun Don. Idaj sufiksoj -es- kaj -ab- ne estas necesaj
>char ghiaj ekivalantoj "atas" "intas" ktp jam existas en Esperanto.
x ne ekzistas en esperanto .
>Tamen, reguloj ne malebligas al oni uzi Esperanton ne-regule. Exemple,
>mi ofte uzas ikson ("x") anstatau esperantaj regulaj kz, ks, gz, ktp,
>kaj tion ne igas min ne-komprenebla por aliaj esperantistoj.
>Same oni povas fari uzante "qu" anstatau "kv", "y" anstatau "j", kau
>"-a/-o" anstatau "-an/-on". (fakte tiun chi lastan oni iufoje jam
>faras ne-konscie).
>Tiaj shanghoj igos vian parolon ne-regula, sed ne ne-komprenebla.
kelkfoje jes
Kaj ekskatolikojn.
> Mi legis ie ke la sxlosiloj de Petro kiujn Jesuo transdonis al tiu apostolo
> signifis ke li igxis la cxefo de la apostoloj. Cxu iu TTT-ejo priparolas tiun
> temon? Mateo 16
Evidente vi ne legis la lokon en la Evangelio.
Jesuo faris sian kuzon Simonon la bazo de sia komunumo.
Post la deklaro de Simono, ke Jesuo estas la Mesio (helene
"Hxristos") kaj la Filo de la Vivanta Dio (Mateo 16:16), Jesuo
deklaris : "Vi estas sxtono (hebree "kephah", helene
"petra", latine "petra"), kaj sur tiu sxtono mi konstruos mian
komunumon (helene "ekklesia). Kaj la pordego de la infero ne
superregos gxin." (Mateo 16:18)
Temas pri la sxlosiloj de la _paradizo_. Jesuo diris al sia kuzo
Simonon Barjonah (t.e. filo de Jonah), ke cxio, kion li ligos surtere,
ligitos en cxielo kaj cxio, kion li malligos surtero, malligitos en
cxielo (Mateo 16:19).
> Amike vin salutas
> Martin
Manuel> Martin (lav...@my-dejanews.com) writes:
>> Karaj geamikoj, Jen temo kiu interesos la katolikojn de sce:
Manuel> Kaj ekskatolikojn.
>> Mi legis ie ke la sxlosiloj de Petro kiujn Jesuo transdonis al
>> tiu apostolo signifis ke li igxis la cxefo de la apostoloj. Cxu
>> iu TTT-ejo priparolas tiun temon? Mateo 16
Manuel> Evidente vi ne legis la lokon en la Evangelio.
Manuel> Jesuo faris sian kuzon Simonon la bazo de sia komunumo.
Manuel> Post la deklaro de Simono, ke Jesuo estas la Mesio (helene
Manuel> "Hxristos") kaj la Filo de la Vivanta Dio (Mateo 16:16),
Manuel> Jesuo deklaris : "Vi estas sxtono (hebree "kephah", helene
Manuel> "petra", latine "petra"), kaj sur tiu sxtono mi konstruos
Manuel> mian komunumon (helene "ekklesia). Kaj la pordego de la
Manuel> infero ne superregos gxin." (Mateo 16:18)
Manuel> Temas pri la sxlosiloj de la _paradizo_. Jesuo diris al sia
Manuel> kuzo Simonon Barjonah (t.e. filo de Jonah), ke cxio, kion li
Manuel> ligos surtere, ligitos en cxielo kaj cxio, kion li malligos
Manuel> surtero, malligitos en cxielo (Mateo 16:19).
Kaj du cxapitrojn poste li diris al "la discxiploj" (Mt 18:18), sen
apartigi Petron:
| Vere mi diras al vi, ke cxio, kion vi ligos sur la tero, estos
| ligita en la cxielo; kaj cxio, kion vi malligos sur la tero, estos
| malligita en la cxielo.
--
Sergio