Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Fontoj de la Majstro de l' ringoj - Edukado.net - Sonorilo de l' pacoj

7 views
Skip to first unread message

Emilio Cid

unread,
Sep 7, 2008, 9:01:16 AM9/7/08
to
Prelego de Anna Löwenstein "La fontoj de la Majstro de' l Ringoj" - 1-
a
parto.

Metiejo kun Edukado.net - 2-a parto.

Sonorilo de l' Paco.

http://parolumondo.com/

----------------------------------


“Parolu, mondo!” de la 6-a de septembro 2008.

Saluton kara amiko/amikino!

En tiu elsendo de “Parolu, mondo!”, vi akompanas televide tri
interesajn enhavojn, per kiuj vi certe amuziĝos.

Emilio Cid preparis por vi la tiom atendatan prelegon de Anna
Lowënstein en Dua Vivo (julio 2008) pri la Fontoj de la Majstro de l’
ringoj. En ĝi, ŝi parolas pri la biografio, personaj trajtoj kaj
kuriozaĵoj de la verkinto Tonkien. Tiu prelego estis riĉigita per
afiŝoj.

Dum la prelego de Anna kaj Bea en la roterdama kongreso (kiun vi
spektis en nia programo antaŭ nelonge) multaj ĉeestantoj interesiĝis
pri la eblecoj de Dua Vivo kaj ĉefe volis spekti ion ajn de la jam
prezentitaj prelegoj, kunvenoj kaj kursoj tie. Do “Parolu, mondo!”
disponigas al vi hodiaŭ la unuan parton de tiu interesa prelego
(proksimsabate vi ricevos la daŭrigon). Jen do la ŝanco por ke ĉiuj,
kiuj ne ĉeestis en la Dua Vivo-prelego de Anna (certe multaj!) kaj
ĉiuj scivolemaj pri kia estas Dua Vivo konatiĝu kun tiu “fantazia
realaĵo”. Krom tio, ni prezentas la duan kaj finan parton de la
kunveno “Metiejo kun Edukado.net”, en la U.K-o/Roterdamo kaj
materialon senditan de Sr-o Murata Kazujo, al kiu ni kore dankas, pri
prezento en la 2007-a Jokohama Kongreso. Temas pri koruso de la
elementa lernejo SEIBI, japanio, kantanta “Sonorilo de l’ pacoj”.

Ne forgesu pri nia AMIKEJO – kiu estas via spaco en nia programo – al
kiu vi povas kaj nepre devas sendi voĉan aŭ videan materialon! Konigu
al la mondo viajn produktaĵojn!

Prenu vian krevmaizon kaj alklaku nian adreson
http://parolumondo.com/2008/09/06/6-a-de-septembro-2008/

Akceptu la brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino.


0 new messages