Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Libro: La nova latino de la eklezio

26 views
Skip to first unread message

hawibo

unread,
Jul 16, 2000, 3:00:00 AM7/16/00
to
Germanlingve aperis lastjare libro de Dr. Ulrich Matthias sub la titolo
"Esperanto - la nova latino de la eklezio" "Esperanto - das neue Latein der
Kirche"   la libro ege legindas - ankaù por ne-kristanoj. el la 10.000
presitaj ekzempleroj jam vendighis 8.000 - laùskribe de nia samideano
Eichkorn. nun ankaù plene publikighis ghi en la reto sur la hejmpagho  
http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/latein.htm   mi gratulas je tiu
bonega verko   Espereble li trovos baldaù la tempon por traduki ghin ankaù en
E-on     hans


Sent via Deja.com http://www.deja.com/
Before you buy.

Pejno Simono

unread,
Jul 18, 2000, 3:00:00 AM7/18/00
to

"hawibo" <haw...@gmx.de> schrieb im Newsbeitrag


> Germanlingve aperis lastjare libro de Dr. Ulrich Matthias sub la titolo
> "Esperanto - la nova latino de la eklezio" "Esperanto - das neue Latein
der

> Kirche" la libro ege legindas - anka por ne-kristanoj. el la 10.000
> presitaj ekzempleroj jam vendighis 8.000 - la skribe de nia samideano
> Eichkorn. nun anka plene publikighis ghi en la reto sur la hejmpagho

> bonega verko Espereble li trovos balda la tempon por traduki ghin anka
en
> E-on hans

Certe, tiu verko estas sufiĉe interesa kaj sufiĉe ampleka legaĵo rilate la
historion de la kristanaj sekcioj de la E-movado. Tamen tre bedaŭrinde, la
verko entenas la ĝuste samajn propagandajn mensogojn, kiujn tiom multaj
aliaj pamfletoj el la movado entenas. Mi citu:

"Esperanto wird heute von einer bis drei Millionen Menschen in 120 Ländern
gesprochen ..."

Jen la traduko:

"Esperanton ĉi-epoke parolas unu ĝis tri milionoj da homoj en 120 landoj
..."

Idiotaĵo.

Aldone tiu ĉi verko sufiĉe mallerte fanfaronas pri la "supereco" de
Esperanto. Por iomete rondigi la bildon jen plia tipa propaganda mensogo
rekte el tiu ĉi verko:

"Im Dezember 1888 trat der Nürnberger Volapük-Verein zum Esperanto über.
Damit war die erste Esperanto-Gruppe entstanden."

Denove la traduko:

"Decembre de 1888 transiris la Nurenberga Volapuka Societo al Esperanto.
Tiel estiĝis la unua Esperanto-grupo."

Fakto estas, ke nur malgranda parto de la grupo transiris de Volapuko al
Esperanto kaj ĝi faris tion nur kondiĉe, ke oni tuj reformu Esperanton. Tre
baldaŭ la transirintoj plene rezignis pri Esperanto por entuziasmi pri alia
planlingvo.

Bele, ĉu?

Legante tiom harstarigajn misinformojn, oni evidente komencas tre dubi pri
la kvalito de la aliaj eldiroj de la verko.

Fine estas rimarkinde, ke oni en la verko klopadas "vendi" Zamenhofon kiel
speco de transreligia profeto kun ideoj tro avanaj por sia epoko.

Simono


Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Jul 18, 2000, 3:00:00 AM7/18/00
to
Pejno Simono <pro...@t-online.de>:

> "Decembre de 1888 transiris la Nurenberga Volapuka Societo al Esperanto.
> Tiel estiĝis la unua Esperanto-grupo."

Eble tio iam estis propaganda mensogo, sed hodiaŭ ĝi estas nur afero,
kiun oni ripetadas sen kontroli ĝin, ĉar ĝi apenaŭ ŝajnas grava.

En Kembriĝo ekzistas amaso da tiaj malveraj "faktoj", kiujn oni
rakontadas (ekzemple ke Isaac Newton kreis iun ponton kaj simile). Iuj
homoj ekscitiĝas kaj konstante korektas la "mensogojn", sed la plej
multaj homoj simple ignoras ilin. La vereco de tiaj aferoj ja tute ne
gravas por la homoj, kiuj rakontadas kaj aŭskultadas ilin; tiuj homoj
apenaŭ estus pli saĝaj, se ili scius alie.

Kiam vi lastfoje faris gravan decidon surbaze de la demando, ĉu en
1888 la Nurenberga Volapuka Societo transiris al Esperanto? Kiam vi
lastfoje faris iun ajn decidon surbaze de tiu demando?

Edmundo


pricer...@my-deja.com

unread,
Jul 19, 2000, 3:00:00 AM7/19/00
to
In article <200007182...@rano.org>,
edm...@r-a-n-o.org (Edmund GRIMLEY EVANS) wrote:

> Kiam vi lastfoje faris gravan decidon surbaze de la demando, ću en


> 1888 la Nurenberga Volapuka Societo transiris al Esperanto? Kiam vi
> lastfoje faris iun ajn decidon surbaze de tiu demando?

Tamen supozeble la verkisto de la koncerna libro opinias, ke
gxi estas almenaux atentonkapta fakto kaj iel varba. Oni gxenerale ne
ripetas tiajn anekdotojn nur por la nuda gxojo de ripetado! Kaj tial
"oni" (cxi-okaze Simono) gxuste rajtas kritiki gxin.

Simile "oni" (cxi-okaze Yves) en la FAQ denove citas La Teruran
Kulbertan Ciferon, kaj plue donas gxin kiel "2 milionoj", kvankam mi
_antaux jaroj_ klarigis, ke D-ro Culbert mem diris al mi pertelefone, ke
temas ja pri 1,6 miliono(j). (Kaj mi rimarkas, ke li neniam enangligis
la komentojn de Jouko el via TTTejo, do senEsperanta homo kiu sekvas la
ligon al gxi nur legos la prikulbertan eron kiu estas anglalingva k
preteratentos la ceteron).

Cxu tiuj "makuloj" vere malutiligas la koncernajn verkojn, oni
kompreneble povas ankoraux pridisputi.

Kiel Simono tamen mi mem farigxas dubema pri tiuj partoj de verko, kiuj
malkongruas kun miaj gxisnunaj opinioj, kiam mi legas "mitojn"
ripetatajn, kiujn mi _scias_ esti neveraj.

Georgo

Pierre LŽvy

unread,
Jul 19, 2000, 3:00:00 AM7/19/00
to
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:
>
>"Im Dezember 1888 trat der Nürnberger Volapük-Verein zum Esperanto über.
>Damit war die erste Esperanto-Gruppe entstanden."
>
>Denove la traduko:
>
>"Decembre de 1888 transiris la Nurenberga Volapuka Societo al Esperanto.
>Tiel estiĝis la unua Esperanto-grupo."
>
>Fakto estas, ke nur malgranda parto de la grupo transiris de Volapuko al
>Esperanto kaj ĝi faris tion nur kondiĉe, ke oni tuj reformu Esperanton. Tre
>baldaŭ la transirintoj plene rezignis pri Esperanto por entuziasmi pri alia
>planlingvo.
>
>Bele, ĉu?
>
Jes, bele. :-)

Chu tamen iu povas raporti pri la agado de la Volapuka klubo post
perdo de nur sensignifa malplimulto da membroj?
Amike, Petro.


Eugenio Fabian

unread,
Jul 19, 2000, 3:00:00 AM7/19/00
to

Pejno Simono ha scritto nel messaggio
<8l27sc$1u4$13$1...@news.t-online.com>...

[...]


>"Esperanton ĉi-epoke parolas unu ĝis tri milionoj da homoj en 120
landoj
>..."
>
>Idiotaĵo.
>

Kial? Mi aŭdis ie la deklaron ke la angla lingvo estas parolata de unu
kaj duon-miliardo da personoj. Ĉu pri ĉi tio konsterniĝas iu?...Ĉu iu
volas scii kiom el ĉi tiu cifero estas la perfektaj parolantoj? Ne.
Sed ni esperantistoj ne rajtas aldoni al nia cifero malankaŭ unu el
niaj simpatiaj eternaj komencantoj, nek mian edzinon. ;o)
Kial?... Ĉu ni estis alportitaj al la mondo fare de cikonioj?
Kaj la aliaj; ĉu ili estis trovitaj sub la brasiko? ;o)


>Aldone tiu ĉi verko sufiĉe mallerte fanfaronas pri la "supereco" de
>Esperanto. Por iomete rondigi la bildon jen plia tipa propaganda
mensogo
>rekte el tiu ĉi verko:
>

>"Im Dezember 1888 trat der Nürnberger Volapük-Verein zum Esperanto
über.
>Damit war die erste Esperanto-Gruppe entstanden."
>
>Denove la traduko:
>
>"Decembre de 1888 transiris la Nurenberga Volapuka Societo al
Esperanto.
>Tiel estiĝis la unua Esperanto-grupo."
>
>Fakto estas, ke nur malgranda parto de la grupo transiris de Volapuko
al
>Esperanto kaj ĝi faris tion nur kondiĉe, ke oni tuj reformu
Esperanton. Tre
>baldaŭ la transirintoj plene rezignis pri Esperanto por entuziasmi
pri alia
>planlingvo.
>
>Bele, ĉu?
>

Jes bele. Karakteriza sinteno de volapukistoj pro kulpo de ĝia aŭtoro.
Sed al tio estas aldonenda ke tiu fakto tamen tre helpis la
esperantan movadon, ĉar pro artikolo de Tolstoj la cara cenzuro
malpermesis la gazeton LA ESPERANTISTO donante tiamaniere gravan
frapon al la junega esperanta movado... Fakte la plejparto de la
abonantoj estis loĝantoj en Rusujo, sekve la gazeto ĉesis aperi...

Evidente la cara cenzuro komprenis ke tie estis naskiĝanta
danĝera lingvo kiun oni devas sufoki ĉe ĝia naskiĝo sed ĝi
ne tute perfekte sukcesis realigi sian mondosavan planon. Bedaŭrinde
Pejno Simono ne estis ankoraŭ naskiĝinta tiam, por doni sian valoran
helpon... ;o)


Nu, flankenlasante la ŝercojn, post la supre deskribita transiro de
Volapuka klubo al Esperanto, post kelkaj jaroj, en 1889 en Nurimbergo
komencis aperi la unua gazeto esperantlingva: LA ESPERANTISTO. ;o)

>Legante tiom harstarigajn misinformojn, oni evidente komencas tre
dubi pri
>la kvalito de la aliaj eldiroj de la verko

>Fine estas rimarkinde, ke oni en la verko klopadas "vendi" Zamenhofon
kiel
>speco de transreligia profeto kun ideoj tro avanaj por sia epoko.
>

Nu, transreligia profeto li ne estis, tamen liaj ideoj estas tro
avanaj ne nur por sia epoko sed ankaŭ nun. Fakte ankaŭ nun
ĝenerale estas malfacile paroli pri utileco de planlingvo
preskaŭ kiel tiam. Aldone tio okazas kelkfoje ĝisankaŭ en
nia forumo...Eble ni devas atendi ankoraŭ kelkajn jarojn. ;o)


>Simono
>
Eugenio, eofa...@freemail.it

Pejno Simono

unread,
Jul 20, 2000, 3:00:00 AM7/20/00
to

"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> schrieb im Newsbeitrag


> >"Esperanton ĉi-epoke parolas unu ĝis tri milionoj da homoj en 120
> landoj
> >..."
> >
> >Idiotaĵo.
> >
> Kial? Mi aŭdis ie la deklaron ke la angla lingvo estas parolata de unu
> kaj duon-miliardo da personoj. Ĉu pri ĉi tio konsterniĝas iu?...Ĉu iu
> volas scii kiom el ĉi tiu cifero estas la perfektaj parolantoj? Ne.
> Sed ni esperantistoj ne rajtas aldoni al nia cifero malankaŭ unu el
> niaj simpatiaj eternaj komencantoj, nek mian edzinon. ;o)
> Kial?... Ĉu ni estis alportitaj al la mondo fare de cikonioj?
> Kaj la aliaj; ĉu ili estis trovitaj sub la brasiko? ;o)

Do vi nun argumentas - se mi ĝuste komprenas vin - ke, se iu mensogas, ankaŭ
vi rajtas same mensogi.

Interese.

Aldone mi eble atentigu, ke temas pri preskaŭ religia verketo - aŭ almenaŭ
pri verketo celanta religiulojn. Estas memkompreneble speciale prihontinde,
ke ĝuste tiukadre oni tiom senhonte mensogas.

Kaj cetere, oni memkompreneble ne aldonu iujn nespajn edzinojn kaj eternajn
komencantojn al la nombro de "parolantoj".

Fakte oni ĉe ni regule agas rekte male, aldonante eĉ neparolpovajn bebojn
kaj dombestojn. Verdire, por eĉ nur fore atingi la gigantan nombron du
milionoj, evidente necesus kunnombri la mankantajn klapojn en la kapoj de la
propagandantoj de tia idiota nombro.

> >"Decembre de 1888 transiris la Nurenberga Volapuka Societo al
> Esperanto.
> >Tiel estiĝis la unua Esperanto-grupo."
> >
> >Fakto estas, ke nur malgranda parto de la grupo transiris de Volapuko
> al
> >Esperanto kaj ĝi faris tion nur kondiĉe, ke oni tuj reformu
> Esperanton. Tre
> >baldaŭ la transirintoj plene rezignis pri Esperanto por entuziasmi
> pri alia
> >planlingvo.
> >
> >Bele, ĉu?
> >
> Jes bele. Karakteriza sinteno de volapukistoj pro kulpo de ĝia aŭtoro.

Interese, vi zorgas pri la balanciĝemo de la Volapukistoj en 1888, sed ne
pri la mensogemo de la propagandantaj Esperantistoj en la jaro 2000.

> >Fine estas rimarkinde, ke oni en la verko klopadas "vendi" Zamenhofon
> kiel
> >speco de transreligia profeto kun ideoj tro avanaj por sia epoko.
> >
> Nu, transreligia profeto li ne estis,

Ĝuste. Sed oni prezentas lin kiel religian figuron. Alivorte oni klopodas
vendi al religiuloj Esperantan religion kun speco de tujpreta profeto rekte
el la skatolo, kaj ne la Esperantan lingvon.

> ... tamen liaj ideoj estas tro


> avanaj ne nur por sia epoko sed ankaŭ nun. Fakte ankaŭ nun
> ĝenerale estas malfacile paroli pri utileco de planlingvo
> preskaŭ kiel tiam. Aldone tio okazas kelkfoje ĝisankaŭ en
> nia forumo...Eble ni devas atendi ankoraŭ kelkajn jarojn. ;o)

Mi ofte demandas min - fronte al la ĝenerala preskaŭ nepretervidebla
malavano de la plej multaj Esperantistoj - ĉu la tuta ideo de planlinvo vere
estas tiom avana.

Simono


Pejno Simono

unread,
Jul 20, 2000, 3:00:00 AM7/20/00
to

"Edmund GRIMLEY EVANS" <edm...@r-a-n-o.org> schrieb im Newsbeitrag

> > "Decembre de 1888 transiris la Nurenberga Volapuka Societo al Esperanto.
> > Tiel estiĝis la unua Esperanto-grupo."
>

> Eble tio iam estis propaganda mensogo, sed hodiaŭ ĝi estas nur afero,
> kiun oni ripetadas sen kontroli ĝin, ĉar ĝi apenaŭ ŝajnas grava.
>

> En Kembriĝo ...

Do oni rajtas laŭplaĉe propagandcele mensogi, se la mensogo estas nur sufiĉe
fona kaj eble ne individue kaj rekte efikas, sed nur sume inter amaso da
similaj "mensogetoj".

> Kiam vi lastfoje faris gravan decidon surbaze de la demando, ĉu en


> 1888 la Nurenberga Volapuka Societo transiris al Esperanto? Kiam vi
> lastfoje faris iun ajn decidon surbaze de tiu demando?

Hieraŭ antaŭtagmeze.

Sed serioze, la skribanto de tiu ĉi propagandomensogo kalkulis, ke eble per
sia mensogo li konvikos kelkajn kristanajn ekleziojn ekuzi Esperanton. Ĉu
vere ĉia ajn celo pravigu ĉian ajn rimedon?

Simono

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Jul 20, 2000, 3:00:00 AM7/20/00
to
Pejno Simono <pro...@t-online.de>:

> Do oni rajtas laŭplaĉe propagandcele mensogi, se la mensogo estas nur sufiĉe
> fona kaj eble ne individue kaj rekte efikas, sed nur sume inter amaso da
> similaj "mensogetoj".

Laŭ mi oni rajtas ripeti rakontojn sen respondeci pri ilia vereco.
Tiel kondutas homoj verŝajne ekde la invento de lingvo, kaj tiel
kondutas vi, laŭ mia kompreno - aŭ ĉu vi estis en Nurembergo en 1888?

La diferenco inter vi kaj Ulrich Matthias ŝajnas esti, ke Ulrich bele
rakontas, dum vi nur tede atakas la rakontojn de aliaj homoj. Verŝajne
neniu el vi malŝparas multe da tempo por fari sciencajn referencojn
por pravigi viajn pretendojn. Mi ne ironias; multaj homoj havas pli
bonajn aferojn por fari ol kontroli faktojn kaj skribi bibliografiojn.

Edmundo


(Nurembergo kun M, ĉu ne?)


Pejno Simono

unread,
Jul 20, 2000, 3:00:00 AM7/20/00
to

"Edmund GRIMLEY EVANS" <edm...@r-a-n-o.org> schrieb im Newsbeitrag

> Laŭ mi oni rajtas ripeti rakontojn sen respondeci pri ilia vereco.


> Tiel kondutas homoj verŝajne ekde la invento de lingvo, kaj tiel
> kondutas vi, laŭ mia kompreno - aŭ ĉu vi estis en Nurembergo en 1888?

> La diferenco inter vi kaj Ulrich Matthias ŝajnas esti, ke Ulrich bele
> rakontas, dum vi nur tede atakas la rakontojn de aliaj homoj.

Momenton. Mi vere ne havas iujn problemojn "bele rakonti" en Esperanto, tion
certe pretos konfirmi pli ol nur kelkaj. Tamen rakonto estas unu afero kaj
varba informo pri la historio de la E-movado estas tute alia. Mi ne atakas
"belan rakonton", mi atakas mensogeman misinformon. Ŝajne vi mem estas
tiagrade viktimiĝinta de "bel-rakonteca propagando" pri la historio de la
E-movado, ke vi tute ne plu povas distingi, kio estas rokonto, kaj kio estas
informo. Do ĉe vi fakto kaj fikcio, do realo kaj revo, iĝis jam unu sola ne
plu disigebla kaĉo.

> Verŝajne
> neniu el vi malŝparas multe da tempo por fari sciencajn referencojn
> por pravigi viajn pretendojn. Mi ne ironias; multaj homoj havas pli
> bonajn aferojn por fari ol kontroli faktojn kaj skribi bibliografiojn.

Mi memkompreneble bazas miajn eldirojn sur "Esperanto sen mitoj". Kaj vere
mi ne havas la tempon mem en Nurenbergo detale esplori la aferon. Tion
faris jam aliulo.

> (Nurembergo kun M, ĉu ne?)

Ne kun N. Germane "Nürnberg". (Almenaŭ, mi kredas, ke Esperante la urbnomo
estu same kun N.)

Simono

Eugenio Fabian

unread,
Jul 20, 2000, 3:00:00 AM7/20/00
to

Pejno Simono ha scritto nel messaggio
<8l63qm$u7b$12$1...@news.t-online.com>...

>
>
>Do vi nun argumentas - se mi ĝuste komprenas vin - ke, se iu
mensogas, ankaŭ
>vi rajtas same mensogi.
>
Simono! Ne ŝajnas al vi esti iomete tro drasta? Mensogi signifas
konscie diri malveron. Ĉu ne? En la kazo de tiuj kiuj volas la anglan
aŭ Esperanton kiel internacian lingvon apenaŭ povas esti tiel. Eble
anstataŭe povas temi pri konfuzo inter la propraj deziroj kaj la
realeco. Sed tiu konfuzo regas en la tuta mondo ne nur sur la izolo
Esperantujo.


Ĝi ripetiĝis en la homa historio sennombrajn fojojn jam antaŭ ol
aperis la ideo pri lingvo internacia. Ĉu vi povas esti certa ke la
sama afero ne okazas ankaŭ al vi? Je kiom da mono vi vetus ke la
nombro de tiuj kiuj flue parolas Esperanton ne superas la ciferon
5000? ;o)


>Interese.


>
>Kaj cetere, oni memkompreneble ne aldonu iujn nespajn edzinojn kaj
eternajn
>komencantojn al la nombro de "parolantoj".
>
>Fakte oni ĉe ni regule agas rekte male, aldonante eĉ neparolpovajn
bebojn
>kaj dombestojn.

Tre amuze. ;o)

>Mi ofte demandas min - fronte al la ĝenerala preskaŭ nepretervidebla

>malavano de la plej multaj Esperantistoj...

Jes, sed ne nur esperantistoj. Por konvinkiĝi pri tio sufiĉas ekscii
kion la homoj ĝenerale preferas vidi en la televidilo.... Meditu
homoj!.... Meditu!... ;o)


- ĉu la tuta ideo de planlinvo vere
>estas tiom avana.
>

Ĉiuj esperantistoj almenaŭ unu foje en sia vivo metas al si ĉi tiun
demandon. Eble nun estas ĝuste via vico. ;o)


>Simono
>
Eugenio
>

Pejno Simono

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to

"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> schrieb im Newsbeitrag

> >Do vi nun argumentas - se mi ĝuste komprenas vin - ke, se iu


> mensogas, ankaŭ
> >vi rajtas same mensogi.

> Simono! Ne ŝajnas al vi esti iomete tro drasta? Mensogi signifas
> konscie diri malveron. Ĉu ne? En la kazo de tiuj kiuj volas la anglan
> aŭ Esperanton kiel internacian lingvon apenaŭ povas esti tiel. Eble
> anstataŭe povas temi pri konfuzo inter la propraj deziroj kaj la
> realeco. Sed tiu konfuzo regas en la tuta mondo ne nur sur la izolo
> Esperantujo.

Ĉu, "insulo" Esperantujo?

La problemo pri la Esperantistoj estas, ke, se oni montras al ili, ke la
mitaj 2 milionoj neniam estis kaj simple ne povas esti, ili, obstine
neaŭdemaj, daŭrigas la disvastigon de la sama senŝanĝa mensogo. Tute ne
temas pri "nekonscia" rakontado de iuj malveraĵoj. Oni scias, ke la afero
estas malvera kaj malgraŭ tio asertas ĝin. Nia kolego Ivo estas tipa
ekzemplo.

> Ĝi ripetiĝis en la homa historio sennombrajn fojojn jam antaŭ ol
> aperis la ideo pri lingvo internacia. Ĉu vi povas esti certa ke la
> sama afero ne okazas ankaŭ al vi?

Nur ĝis la momento, kiam mi konscias pri la vero.

> Je kiom da mono vi vetus ke la
> nombro de tiuj kiuj flue parolas Esperanton ne superas la ciferon
> 5000? ;o)

Veti pri 5000 povus estis iomete tikla afero interalie pro la malfacilo
difini "fluan parolanton" kaj la principa necerto de mia toksmetodo. Se
temus pri veto, ke estas malpli ol 10000, mi hezitus eĉ nur unu sekundon
veti miajn tutajn havaĵojn.

Simono

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to
> > Laŭ mi oni rajtas ripeti rakontojn sen respondeci pri ilia vereco.
> > Tiel kondutas homoj verŝajne ekde la invento de lingvo, kaj tiel
> > kondutas vi, laŭ mia kompreno - aŭ ĉu vi estis en Nurembergo en 1888?
>
> > La diferenco inter vi kaj Ulrich Matthias ŝajnas esti, ke Ulrich bele
> > rakontas, dum vi nur tede atakas la rakontojn de aliaj homoj.
>
> Momenton. Mi vere ne havas iujn problemojn "bele rakonti" en Esperanto, tion
> certe pretos konfirmi pli ol nur kelkaj. Tamen rakonto estas unu afero kaj
> varba informo pri la historio de la E-movado estas tute alia. Mi ne atakas
> "belan rakonton", mi atakas mensogeman misinformon. Ŝajne vi mem estas
> tiagrade viktimiĝinta de "bel-rakonteca propagando" pri la historio de la
> E-movado, ke vi tute ne plu povas distingi, kio estas rokonto, kaj kio estas
> informo. Do ĉe vi fakto kaj fikcio, do realo kaj revo, iĝis jam unu sola ne
> plu disigebla kaĉo.

Tiu "problemo" neniel estas specifa por Esperanto. Se oni legas
ĵurnalon, spektas televidon, ktp, oni ricevas amason da fakto, fikcio,
realo, revo, ĉio kunmiksita. Por distingi inter fakto kaj fikcio
necesas mem fari detalan esploradon. Preskaŭ neniam oni havas tempon
por tio. Tia estas la vivo.

Se oni kapablas distingi inter faktoj kaj fikcio, tio ne multe helpas,
ĉar estas eĉ pli facile trompi homon per zorge elektitaj faktoj ol per
fikcio. (Kial? Ĉar oni bezonas malpli da fantazio.)

Cetere, hieraŭ vespere en Britio estis televidprogramo (sed mi vidis
nur kelkajn partojn de ĝi) pri civilizacio, kiu detruiĝis antaŭ ĉirkaŭ
12500 jaroj pro la leviĝanta marnivelo ĉe la fino de glaciepoko. Tre
bela miksaĵo el faktoj kaj fantazio, ĉar oni montris verajn antikvajn
monumentojn kaj rakontis (supozeble) fantaziojn pri ili, kuntirante
fadenojn el Egiptio, orienta Azio kaj Sud-Ameriko. Enestis tamen tiom
da dubindaj pretendoj, ke finfine oni eĉ ne scias, ĉu efektive la
marnivelo leviĝis en tiu tempo, kio fakte interesus min. Pli ol la
sorto de la nurenberga volapuka asocio, ĉiuokaze, kvankam ĝi same
malmulte efikus la prezon de pano.

Supozeble vi ege koleriĝas pri tiaj televidprogramoj, aŭ ĉu nur
esperantistoj kolerigas vin?

> > Verŝajne
> > neniu el vi malŝparas multe da tempo por fari sciencajn referencojn
> > por pravigi viajn pretendojn. Mi ne ironias; multaj homoj havas pli
> > bonajn aferojn por fari ol kontroli faktojn kaj skribi bibliografiojn.
>
> Mi memkompreneble bazas miajn eldirojn sur "Esperanto sen mitoj". Kaj vere
> mi ne havas la tempon mem en Nurenbergo detale esplori la aferon. Tion
> faris jam aliulo.

Mi ne blinde fidus al Ziko. Sed komprenble mi ja legus rian libron, se
mi farus studon pri la historio de la Esperanto-movado.

Edmundo


Pejno Simono

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to

"Edmund GRIMLEY EVANS" <edm...@r-a-n-o.org> schrieb im Newsbeitrag

> Cetere, hieraŭ vespere en Britio estis televidprogramo (sed mi vidis


> nur kelkajn partojn de ĝi) pri civilizacio, kiu detruiĝis antaŭ ĉirkaŭ
> 12500 jaroj pro la leviĝanta marnivelo ĉe la fino de glaciepoko. Tre
> bela miksaĵo el faktoj kaj fantazio, ĉar oni montris verajn antikvajn
> monumentojn kaj rakontis (supozeble) fantaziojn pri ili, kuntirante
> fadenojn el Egiptio, orienta Azio kaj Sud-Ameriko. Enestis tamen tiom
> da dubindaj pretendoj, ke finfine oni eĉ ne scias, ĉu efektive la
> marnivelo leviĝis en tiu tempo, kio fakte interesus min. Pli ol la
> sorto de la nurenberga volapuka asocio, ĉiuokaze, kvankam ĝi same
> malmulte efikus la prezon de pano.
>
> Supozeble vi ege koleriĝas pri tiaj televidprogramoj, aŭ ĉu nur
> esperantistoj kolerigas vin?

Nu, ĝuste en Germanujo loĝas tiu ĉi idioto - "Erich Däniken" - kiu jam
riĉiĝis per la disvastigo de pseŭdosciencaĵoj. Aldone ekzistas tuta
industrio ĉirkaŭ ezoteriko, ktp. Se ne mencii la religiojn.

Mi memkompreneble koleras pri ĉiu speco de miksaĵo el veraĵoj, duonveraĵoj
kaj malveraĵoj, kiujn oni prezentas al plene nescia publiko kiel science
pruvitajn faktojn. Tamen naĝante en Esperantista medio, mi evidente kritikas
ĉi-rilate enmediajn Esperantistojn kaj ne iujn ekstermediajn "nifologojn".
Eble mi aldone atentigu, ke male al la malaperinta Manuelo - kiu alimesaĝe
hazarde ĵus remenciiĝis - mi ne kutimas babili pri samseksemo ĉe la
Esperantistoj kaj pri Esperanto ĉe la samseksemuloj. Do en E-forumo oni
piloriu Esperantistojn pro ilia propra mensoga propagandaĉo kaj ne iujn
aliajn pri ilia.

> Mi ne blinde fidus al Ziko. Sed komprenble mi ja legus rian libron, se
> mi farus studon pri la historio de la Esperanto-movado.

Eble estus pli bone, se vi jam tuj legus ĝin - simple por iomete pli
vasthorizonte informiĝi ĉi-teme.

Cetere, la manuskripto estas ankaŭ rete legebla. Aparte de tio mia recenzo
de la libro supozeble stokiĝas ie inter la FEL-aĵoj.

Fakte la historio de la fipropagando kaj mensogemo de la Esperantestroj
estas ege pli interesa ol la historio de iuj sensignifaj aŭ almenaŭ
senspuraj Esperantistoj. Interesaj estas ankaŭ la falsitaj fotoj, kiujn oni
publikigis en la diversaj E-revuoj. Verdire, la komunisma reĝimo de Stalino
ne eĉ nur unu uncon pli pri tio lertis.

Tiom pri la temo - "belaj rakontoj".

Simono

Eugenio Fabian

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to

Pejno Simono ha scritto nel messaggio
<8l8pij$c1t$18$1...@news.t-online.com>...
>
>Ĉu, "insulo" Esperantujo?
>
Fakte vi pravas, ĝuste tion mi volis diri, sed mi eraris.
Jen mi, falinta en la kaptilon de la itala vorto ISOLA (legu 'izola).
Cetere la vorto izolo ekzistas en Esperanto sed ĝi havas alian
signifon.


>Veti pri 5000 povus estis iomete tikla afero interalie pro la
malfacilo
>difini "fluan parolanton" kaj la principa necerto de mia toksmetodo.
Se
>temus pri veto, ke estas malpli ol 10000, mi hezitus eĉ nur unu
sekundon
>veti miajn tutajn havaĵojn.
>

Fakte vi nenion riskus ĉar neniu povos certe difini la ekzaktan
nombron de la fluaj parolantoj de Esperanto. Estas kvazaŭ kiel diveni
kiom da vojaĝantoj estas ĉimomente sur la tramo nr. 18 en Vieno. Oni
temas pri la tramo kiu kunligas Westbahnhoff kun Sudbahnhoff.


>Simono
>
Eugenio

Eugenio Fabian

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to

Mi skribis:

>>Bele, ĉu?
>>
>Jes bele. Karakteriza sinteno de volapukistoj pro kulpo de ĝia
aŭtoro.

>Sed al tio estas aldonenda ke tiu fakto tamen tre helpis la
>esperantan movadon, ĉar pro artikolo de Tolstoj la cara cenzuro
>malpermesis la gazeton LA ESPERANTISTO donante tiamaniere gravan
>frapon al la junega esperanta movado... Fakte la plejparto de la
>abonantoj estis loĝantoj en Rusujo, sekve la gazeto ĉesis aperi...

, post la supre deskribita transiro de Volapuka klubo al Esperanto,
post kelkaj jaroj, en 1889 en Nurimbergo komencis aperi la unua
gazeto esperantlingva: LA ESPERANTISTO. >

Mi petas pardonon pro la fuŝo. Enŝoviĝis grava kronologia eraro. Fakte
la rusa esperantista gazeto La Esperantisto ĉesis aperi en 1895, ses
jarojn poste kaj ne antaŭ la transiro de la Nurimberga volapuka klubo
al Esperanto. Tamen tio ne ŝanĝas la fakton ke ĉi tiu transiro tre
helpis la junan esperantan movadon. Fakte en la pola lernolibro de
Pettyn legeblas jene: En decembro 1888 grava germana societo
'Nurnberger Weltsprache Verein', dum sia ĝenerala kunveno, laŭ la
propono de sia prezidanto, Christian Schmidt, post varma diskutado,
decidis per granda plejmulto de la voĉoj de siaj membroj, aliĝi al
Esperanto. Tiu societo estis la unua esperantista organizaĵo en la
mondo. La aliĝo de la societo al Esperanto estis rezulto de la
klopodoj de germana ĵurnalisto Leopold Einstein, iama volapukisto,
kies nomo poreterne...ktp, ktp...

Eugenio
>
>
>
>


Pejno Simono

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to

"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> schrieb im Newsbeitrag

> Fakte vi nenion riskus ĉar neniu povos certe difini la ekzaktan


> nombron de la fluaj parolantoj de Esperanto. Estas kvazaŭ kiel diveni
> kiom da vojaĝantoj estas ĉimomente sur la tramo nr. 18 en Vieno. Oni

> temas pri la tramo kiu kunligas Westbahnhof kun Südbahnhof.

Jen statistike neniu problemo - kondiĉe ke temas ne pri noktomezo, sed pri
iu sufiĉe trafikplena periodo dum averaĝa tago. Fakte plej ofte liverus tia
takso valoron ne pli ol 10 elcentojn maltrafan. Eble vi iam parolu kun
tramejestro. <ridante>

Simono


Pejno Simono

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to

"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> schrieb im Newsbeitrag

> Mi petas pardonon pro la fuŝo. Enŝoviĝis grava kronologia eraro. Fakte


> la rusa esperantista gazeto La Esperantisto ĉesis aperi en 1895, ses
> jarojn poste kaj ne antaŭ la transiro de la Nurimberga volapuka klubo
> al Esperanto. Tamen tio ne ŝanĝas la fakton ke ĉi tiu transiro tre
> helpis la junan esperantan movadon. Fakte en la pola lernolibro de
> Pettyn legeblas jene: En decembro 1888 grava germana societo
> 'Nurnberger Weltsprache Verein', dum sia ĝenerala kunveno, laŭ la
> propono de sia prezidanto, Christian Schmidt, post varma diskutado,
> decidis per granda plejmulto de la voĉoj de siaj membroj, aliĝi al
> Esperanto. Tiu societo estis la unua esperantista organizaĵo en la
> mondo. La aliĝo de la societo al Esperanto estis rezulto de la
> klopodoj de germana ĵurnalisto Leopold Einstein, iama volapukisto,
> kies nomo poreterne...ktp, ktp...

Kaj ĝuste ĉio ĉi estas pura napokapaĵo.

Eble vi legu unue ĉapitron 5a de "Esperanto sen mitoj" antaŭ ol simple
postbabili tiajn stultaĵojn.

Do jen:

==============================================

La Nurenberga Klubo kaj la unuaj grupoj

La 26an de februaro 1885 fondiĝis en la sudgermana urbo Nurenbergo la
"Weltsprachenverein ("Mondlingva klubo"), kun la aldona titolo "Volapüka
klub Nbg." La juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto Leopold
(origine Löb) Einstein estis ĝia prezidanto de la fondiĝo ĝis 1888. Tiam, la
22an de februaro, la instruisto Christian Schmidt transprenis la
prezidantecon. Ili sukcesis, ke tiu ĉi volapuk-klubo transiris dum ĝenerala
kunsido la 18an de decembro 1888 al Esperanto.

Pri la demando "kiu estas la unua Esperanto-societo" kverelis antaŭ jaroj
Aleksej I. Verŝinin kontraŭ la Nurenberganoj. Lia argumentado estis ne tre
konvinka. la grupo de Odeso, por kiu li pledis, fondiĝis nur en septembro
1889. Verŝinin ne povis kontesti, ke la kubo de Nurenbergo konventiĝis jam
en decembro 1888, sed erare asertis, ke ĝi ekzistintus nur kelkaj monatojn.

En Esperanto-libroj oni kutime ŝatis emfazi ĝian gravecon: Louis Courtinat
nomis ĝin "plej forta centro de Volapük", William Auld "grava volapüka
klubo". Laŭ la Enciklopedio de Esperanto ĝi estis eĉ fondita "kiel centro de
la Volapükista movado". Privat kaj EeP opiniis, ke la "tuta" klubo
transiris, laŭ Drezen ĝi transiris "tutmembrare", laŭ Courtinat konvertiĝis
"la granda plimulto", Zamenhof skribis: "preskaŭ ĉiuj" membroj. Klara fonto
do ŝajne mankas al ili. Ludovikito ne trovis fontojn pri la konvertiĝo aŭ la
grandeco de la klubo. Laŭ lia supozo la klubo verŝajne ne estis tre granda
aŭ bone organizita. Li atentigis, ke en la Zamenhofa adresaro de 1889 aperis
nur du Nurenberganoj. En 1892 nur kvar personoj en Nurenbergo abonis "La
Esperantisto"; unu jaron poste aperis en la gazeto la nomoj de sep
estraranoj, kiuj grandparte estis abonantoj kaj poste partoprenis la
balotadon pri reformoj de 1894 (kaj vorĉdonis por reformoj). Laŭ gazeta
artikolo el 1958 en la klubo, dum la transiro de 1888, membriĝis 55 viroj
kaj kvin virinoj.

Zamenhof skribis en nekrologo pri Leopold Einstein (kiu mortis la 9an de
septembro 1890), ke por Einstein "la demando de lingvo tutmonda" estus "fine
absolute finita", pro la ekzisto de Esperanto. Sed fakte Einstein restis
sufiĉe reformema, pri kio atestas lia lernolibro el 1888, la unua vera
lernolibro de Esperanto. En ĝi li ŝanĝis i.a. 88 radikojn el la vortaro.
Kelkaj ŝanĝoj malkaŝas la Germanlingvecon de Einstein, kelkaj eĉ lian
frankonan dialekton. Se Einstein estus pluvivinta ankoraŭ kelkajn jarojn,
oni nun eble mencius lin en unu frazo kun L. de Beaufront...

Kion Esperanto-aŭtoroj cetere ŝatas forsilenti: la Nurenberga Klubo nur
"konvertiĝis al Esperanto, kondiĉe ke oni faru necesajn ŝanĝojn en la
lingvo". Post la voĉdono de 1894, kiam la plimulto kontraŭis ĉiujn reformojn
en la lingvo, la reformema klubo kun la prezidanto Schmidt forlasis
Esperanton: "lige kun la krizo de 1894 la grupo defalis de Esperanto kaj
almenaŭ Christian Schmidt retroviĝas en la jam naturalismiĝanta iama
Volapüka Akademio". Ekde 1903 la klubo subtenis idiom Neutral-on, latinidan
projekton de eks-Volapuk-akademianoj. Kaj post 1908, kiam aperis Ido, "la
societo de Idiom-Neŭtralistoj en Nurenbergo je la kvara fojo ŝanĝis sian
titolŝildon" (Drezen).

Dokumentoj el la urba arkivo, trovitaj de Anny Hartwig, montras jenan
bildon: la 25an de marto 1890 la Weltsprachenverein oficiale alprenis la
nom-aldonon "Esperanto Club". En la arkivo troviĝas dokumentoj rilate al la
"Esperanto Club" ĝis la 15a de februaro 1899. La 9an de majo 1900 la
Esperanto-klubo estis alnomita al "Klub de amiki de lingu universala
Nürnberg" (tio estas Idiom Neutral). Sekvan sciigon alportas nur la jaro
1909. La 6an de majo, dum ĝenerala kunsido, la nomo estis denove ŝanĝita kaj
de tiam estis simple Weltsprache Verein Nürnberg. Ĝis tiu tago la prezidanto
estis Christian Schmidt, kiu mortis la 8an de aŭgusto 1909. La 19an de majo
1910 Ludwig Eßlinger fariĝis prezidanto. Ekde tiam la Weltsprache Verein
Nürnberg, laŭ la urbaj dokumentoj, donis al si la taskon sendi al
interesatoj senpage informajn verkojn pri la Weltsprache Ido (Reform
Esperanto). Paralele ekzistis Esperantogrupo, fondita en januaro 1909,
gvidata de advokato Heinrich Orthal. De 1936 ĝis 1945 planlingvaj asocioj
estis malpermesitaj en Germanio. Pri Esperantogrupo oni scias denove de
1946.

Mi ne miras, ke ne estiĝis onidiro "ŝanĝi sian opinion tiel ofte kiel la
Mondlingva Klubo de Nurenbergo", ĉar la Esperantomovado kun siaj plej multaj
Esperantologoj kaj informantoj ĝenerale silentas pri la kabeo de la
Nurenberga Klubo. Jam Zamenhof kaŝis la reformemon de L. Einstein kaj faris
el li la unuan "apostolon-martiron" de Esperanto. La artikoloj pri Nürnberg
kaj Schmidt en la Enciklopedio de Esperanto ĉesas je 1888/89. Je la 70jara
jubileo Heroldo de Esperanto simile raportis kun "truo" inter la 1890aj
jaroj kaj la jaro 1923, kiam okazis la Nurenberga UK. En 1988 la movado
festis la centjaran jubileon de la klubo, sed pri la sekvinta historio la
gazetoj silentis. La GEA-gazeto memorigis pri la "fondiĝo" de la unua
Esperantogrupo, pri la transiro de Volapuko al Esperanto, sed nenion pri
reformemo. Sen tiaj informoj estas ankaŭ du eldonaĵoj de la Esperanto-grupo
en Nurenbergo.

Ankaŭ L. Einstein estis menciita en la moderna Esperanto-gazetaro: "Impona
tabulo honore al Esperanto-pioniro en Nurenbergo", raportis Hugo Röllinger
en Esperanto aktuell en 1990. Je la 100jara datreveno de la morto de L.
Einstein oni inaŭguris tabulon ĉe la domo, kie loĝis L. Einstein. Ĉeestis ĉ.
40 Esperantistoj kaj reprezentanto de la urbo. En tiu raporto kaj en
biografieto en Esperanto aktuell - nur laŭdo kaj adoro. Honorigo de li ne
malbonas, L. Einstein ja gravas por nia historio, sed la manko de eĉ nur
aludo pri lia - praktike montrita - reformemo tre malkontentigas.

[...]

Ĉu oni menciu la Nurenbergan Klubon en informado? Ja povas impresi
interesaton, ke la Volapuk-klubo transiris al Esperanto. Sed honeste tiam
oni devus ankaŭ konfesi, ke la klubo poste aliĝis al aliaj planlingvaj
movadoj. Do pli bonas ne mencii elstarige la Nurenbergan Klubon kun ĝia
komplika historio.

==============================================

Origine la supra teksto entenis almenaŭ kvindekon da piednotaj referencoj,
kiujn mi nun rapidtajpe ne inkludis.

Simono

Nenad Aliicx

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to
je 18 Jul 2000 14:29:06 -0700, edm...@r-a-n-o.org (Edmund GRIMLEY
EVANS) skribis :

>> "Decembre de 1888 transiris la Nurenberga Volapuka Societo al Esperanto.

>> Tiel estigis la unua Esperanto-grupo."

as interesting as in 1777 the Gluglublablas gave up their language
and spoke Blablawawa , because Gugududu was cheated by his
wife , who had an affair with the neighbours dog .

Nenad Aliicx

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to
je 20 Jul 2000 07:07:06 -0700, edm...@r-a-n-o.org (Edmund GRIMLEY
EVANS) skribis :

>La diferenco inter vi kaj Ulrich Matthias sajnas esti, ke Ulrich bele

ne povas kredi ke Uli iel profitis de sia libro ;
li estas senkuracebla esp-fanatikuloj kaj versxajne devas elteni
la malagrablajxojn de sia malsaneco gxis la morto .


Nenad Aliicx

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to
je Thu, 20 Jul 2000 18:25:40 +0200, "Pejno Simono"
<pro...@t-online.de> skribis :

>> (Nurembergo kun M, cu ne?)
>
>Ne kun N. Germane "Nürnberg". (Almenau, mi kredas, ke Esperante la urbnomo
>estu same kun N.)

Nun ja , homoj por kiuj Germanio estas tiom malinteresa ke ili ne
volas koni la diferencon inter "Nürnberg" kaj "München" .
Kial al la diablo ili tiam interesas pri iu stulta klubo kiu ajn ie
sur la postajxo de la mondo eksistis .

Nenad Aliicx

unread,
Jul 21, 2000, 3:00:00 AM7/21/00
to
je Wed, 19 Jul 2000 20:47:51 +0200, "Eugenio Fabian"
<eofa...@freemail.it> skribis :

>Sed ni esperantistoj ne rajtas aldoni al nia cifero malankau unu el


>niaj simpatiaj eternaj komencantoj, nek mian edzinon. ;o)

cxiu homo kiu elbusxigas iam en sia vivo "merde" , oni
vere ne povas nomi esp-on .

okej , se vi volas ; se cxiu homo estas espo kiu diras en sia
vivo "jes" , "ne" , "merde" , "se" , ....
tiam certe ekzistas pli ol unu miliardo da espoj .
do , mi donas al vi la rajton publikigi gxin .

rezumo ; iu devas instrui la homojn diri "feko" .


Eugenio Fabian

unread,
Jul 22, 2000, 3:00:00 AM7/22/00
to

Pejno Simono ha scritto nel messaggio
<8la67i$qfk$11$1...@news.t-online.com>...

>
>[...]
>
>Ĉu oni menciu la Nurenbergan Klubon en informado? Ja povas impresi
>interesaton, ke la Volapuk-klubo transiris al Esperanto. Sed honeste
tiam
>oni devus ankaŭ konfesi, ke la klubo poste aliĝis al aliaj
planlingvaj
>movadoj. Do pli bonas ne mencii elstarige la Nurenbergan Klubon kun
ĝia
>komplika historio.
>
Mi legis kaj ankoraŭ legos la tutan ĉapitron. Tre interese. Dankon!
Nu, kion diri, certe estas multaj neklaraj aferoj en nia historio.
Legante ĉi tiun ĉapitron de ESPERANTO SEN MITOJ de Ziko, al oni venas
la penso ke oni devas reskribi tutan la historion de la esperanta
movado. Mi estas certa nur pri unu afero, ke ne estas mi kiu faros
tion. Sekve dum mi atendas ke iu alia faru tion, mi ne havas multajn
elekteblojn: Aŭ mi akceptas, iom kritike, la mitoplenan, malnovtipan
historion, kiun mi havas submane, aŭ mi ĉesas legi kaj paroli pri nia
historio.


Al mi ŝajnas esti normala sinteno kontentiĝi per azeno ne havante
ĉevalon.
Memkompreneble la aŭto venas nur poste... Same oni trovus multe da
malklaraj, eĉ kontraŭdiraj aferoj en la diversaj naciaj versioj de la
historio de Eŭropo. Do ankaŭ ĝia historio estas reskribenda...Koncerne
la prisilentemon de la esperantistoj: nenio eksterordinara. La itala
proverbo;


NE STERNU LA MALPURAJN TOLAĴOJN ANTAŬ LA PUBLIKO, ankoraŭ
ne estas tute eksmodiĝinta...Se mi pense iras malantaŭen 50 jarojn en
mia
vivo, mi bone memoras ke ni preskaŭ tute ignoris la la historion kaj
geografion de Sovetunio. Ni kredis ke en ĝi loĝas nur rusoj. Ankaŭ se
la rusan lingvon oni ekinstruis ekde la kvara klaso kaj Moskvo estis
por ni kiel Londono por la nuna okcidenta Europo. Evidente malankaŭ
tie estis kutimo sterni proprajn tolaĵojn antaŭ eksteruloj. ;o)

Mi demandas min, ĉu ni entute kapablas bone kompreni la pensmanieron
de la homoj kiuj vivis en 1900? Fakte estas malfacile interkompreniĝi
ankaŭ inter kolegoj nuntempaj, ĉu ne? ;o)

Nu, por reskribi la historion de la esperanta movado, almenaŭ unu el
la kunaŭtoroj devus esti skrupulema kiel vi. Sed mi timas ke provizore
ni havas aliajn prioritatojn, ĉu ne? ;o)


>Simono
>
Eugenio
>
>


Pejno Simono

unread,
Jul 23, 2000, 3:00:00 AM7/23/00
to

"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> schrieb im Newsbeitrag

> Nu, kion diri, certe estas multaj neklaraj aferoj en nia historio.


> Legante ĉi tiun ĉapitron de ESPERANTO SEN MITOJ de Ziko, al oni venas
> la penso ke oni devas reskribi tutan la historion de la esperanta
> movado.

Ĝuste. Sed ne pro tio, ke estas kelkaj pli aŭ malpli neeviteblaj malgravaj
eraretoj en tio, kion ni disvastigas, ne, pro tio, ke niaj oficialaj
informiloj konsistas amase nur el plene mensoga kaj vere harstarige
primitiva propagando inda je iuspeca diktaturo. Ĉiuj studendaj historiaj
libroj prepare al ekzamento ĉe ni fakte estas neniel historiaj. Temas pri
kolektoj de mitoj kaj propagandaj mensogoj.

> Mi estas certa nur pri unu afero, ke ne estas mi kiu faros
> tion. Sekve dum mi atendas ke iu alia faru tion, mi ne havas multajn
> elekteblojn: Aŭ mi akceptas, iom kritike, la mitoplenan, malnovtipan
> historion, kiun mi havas submane, aŭ mi ĉesas legi kaj paroli pri nia
> historio.

Plej ofte la stilo de tio, kion oni legas, malsekretas, ke temas pri
propagandaĉo puro. Mi ĉiam denove miras, ke laŭŝajne iuj aliuloj ne kapablas
tuj ekkoni eĉ nur primitivpropagandon. Se oni ne povas tuj ekkoni tre
subtilan ĉirkaŭvojan senfine lertan propagandon, nu, jen alia okazo. Sed se
iu fabulas pri "unuaj pioniroj", "oferema dediĉo", "niaj nepoj benos vin",
ktp, estas plene klare, ke la folioj de tia libro valoras nur por porokaze
viŝi sian postaĵon en la necesejo.

Aŭ oni eble pritraktu la libron kiel specon de preĝolibro, kiun oni ĉiun
vesperon antaŭ la enlitiĝo kvin minutojn laŭe fervore kaj laŭe blindkrede
postlitaniu.

> Al mi ŝajnas esti normala sinteno kontentiĝi per azeno ne havante
> ĉevalon.

Al mi ne.

> Koncerne
> la prisilentemon de la esperantistoj: nenio eksterordinara. La itala
> proverbo;
> NE STERNU LA MALPURAJN TOLAĴOJN ANTAŬ LA PUBLIKO, ankoraŭ
> ne estas tute eksmodiĝinta...

Neniel necesas sterni iujn malpuraĵojn antaŭ la publiko. Tio, kion oni tamen
nepre ne faru, tio estas almensogi la publikon. Agante tiel, oni almensogas
ankaŭ sin kun la rezulto, ke iam oni mem ne plu povos distingi inter tio,
kio estas vera, kaj tio, kio estas malvera. Alivorte oni viktimiĝas de la
propra propagando. Ĝuste tiun lastan ŝtupon la Esperantistoj jam delonge
atingis. Do la "movado" estas mense malsana kaj ne plu kapablas ekkoni sian
propran realon.

> Mi demandas min, ĉu ni entute kapablas bone kompreni la pensmanieron
> de la homoj kiuj vivis en 1900? Fakte estas malfacile interkompreniĝi
> ankaŭ inter kolegoj nuntempaj, ĉu ne? ;o)

Por tio necesus, ke oni science okupiĝu pri la homoj de 1900. Al scienca
okupiĝo ne apartenas la senkritika legado de propagandaj pamfletoj de la
E-movado. De ili oni lernos nenion krom tio, ke la movado jam de la komenco
estis speco de bone grasita propaganda maŝino. Cetere, la bonulo Andreo
Pettyn, kiun mi persone konas kaj ties libron vi citis, estas en la movado
unu el la plej grandaj propagandistoj entute. Li firme kredas, ke bona celo
pravigas ĉiun ajn rimedon.

> Nu, por reskribi la historion de la esperanta movado, almenaŭ unu el
> la kunaŭtoroj devus esti skrupulema kiel vi. Sed mi timas ke provizore
> ni havas aliajn prioritatojn, ĉu ne? ;o)

Oni ne povas konstrui domon sur grundo marĉa.

Aldone ne eblas konstrui ion senchavan kun amaso da stranguloj. Sciu, baldaŭ
estos nova Uko. Do denove oni povos aŭdi nian himnon kaj dum la inaŭgura
ceremonio aŭskulti la frenezan aplaŭdadon pri nenio ajn krom tio, ke iu
alveninto kapablis balbuti tri vortojn da Esperanto.

Simono


Eugenio Fabian

unread,
Jul 23, 2000, 3:00:00 AM7/23/00
to

Pejno Simono ha scritto nel messaggio
<8le1rq$e9b$12$2...@news.t-online.com>...

>
>
>Por tio necesus, ke oni science okupiĝu pri la homoj de 1900. Al
scienca
>okupiĝo ne apartenas la senkritika legado de propagandaj pamfletoj de
la
>E-movado. De ili oni lernos nenion krom tio, ke la movado jam de la
komenco
>estis speco de bone grasita propaganda maŝino.

Laŭ mia opinio la relativa sukceso de Esperanto ne estas atribuebla
nur al la propagando. Cetere vi troigas la efikecon de nia propagando.
Fakte mi dubas, ĉu almenaŭ unu procento de la terloĝantoj scias la
signifon de la vorto Esperanto?

>Cetere, la bonulo Andreo
>Pettyn, kiun mi persone konas kaj ties libron vi citis, estas en la
movado
>unu el la plej grandaj propagandistoj entute. Li firme kredas, ke
bona celo
>pravigas ĉiun ajn rimedon.

Mi tute ne estas konvinkita ke li kredas tion ĉar se tio estus vere,
li estus ne Esperantisto sed Macchiavelliano.


>
>Oni ne povas konstrui domon sur grundo marĉa.
>
>Aldone ne eblas konstrui ion senchavan kun amaso da stranguloj. Sciu,
baldaŭ
>estos nova Uko. Do denove oni povos aŭdi nian himnon kaj dum la
inaŭgura
>ceremonio aŭskulti la frenezan aplaŭdadon pri nenio ajn krom tio, ke
iu
>alveninto kapablis balbuti tri vortojn da Esperanto.
>

Eble Kabeo (Kazimierz Bein) Komprenus vin perfekte. Mi, honeste
dirante, ne kapablas ĝisfunde kompreni vian kontraŭesperantismon. Ĉu
vi jam elektis la planlingvon al kiu vi volas transiri? Aŭ vi intencas
ne plu okupiĝi pri planlingvoj? ;o)

Mi proponus ke vi daŭrigu kiel ĝis nun, memkompreneble, sen ofendi kaj
sen ofendiĝi. Por ĉiuj estas iomete malfacile akcepti kritikojn sed se
ĝi estas farita fare de agrabla, amema persono, ĝi fariĝas iom pli
facila afero, ĉu ne? ;o)


>Simono
>
Salutojn de Eugenio!
>


Pejno Simono

unread,
Jul 23, 2000, 3:00:00 AM7/23/00
to

"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> schrieb im Newsbeitrag

> >Cetere, la bonulo Andreo


> >Pettyn, kiun mi persone konas kaj ties libron vi citis, estas en la
> movado
> >unu el la plej grandaj propagandistoj entute. Li firme kredas, ke
> bona celo
> >pravigas ĉiun ajn rimedon.
>
> Mi tute ne estas konvinkita ke li kredas tion ĉar se tio estus vere,
> li estus ne Esperantisto sed Macchiavelliano.

Kial tia stranga konkludo? Rilate propagandistojn la E-movado estas tute
bona estadejo. Ke la E-propagando malmulte efikas, nu, jen alia temo. La
komunisma propagando same ne estis tre efika. Pri ambaŭ idearoj Andreo same
entuziasmis kaj same propagandis. Sed rilate komunismon tio ne estu
komprenata kiel riproĉo, Andreo ja devis vivi en komunisma lando sub
komunisma reĝimo - tamen mi ekzemple ne.

Sed tute honeste la tradiciaj inaŭguraj ceremonioj de la Ukoj memorigas min
ĉiun fojon per sia ekstera impreso tiom frape pri la "parlamentaj" kunvenoj
de la tiama GDR, kiujn mi en okcidenta Germanujo ofte televidis, ke mi
apenaŭ povas kredi la proprajn sensojn.

Ĉio ĉeestas. Partiaj sloganoj, standardoj, emblemoj, afiŝegoj, instigaj
senenhavaj paroladoj, himno, freneza aplaŭdo, propaganda lingvaĵo celanta
kaj internen kaj eksteren, sekteco, ĝisridindeca incensado de estroj kaj
ementuloj, ktp,
ktp.

Sciu mi aŭdas ĉiun jaron la programon de Pola Radio pri tio kaj estas sufiĉe
bone informita pri tio.

> >Aldone ne eblas konstrui ion senchavan kun amaso da stranguloj. Sciu,
> baldaŭ
> >estos nova Uko. Do denove oni povos aŭdi nian himnon kaj dum la
> inaŭgura
> >ceremonio aŭskulti la frenezan aplaŭdadon pri nenio ajn krom tio, ke
> iu
> >alveninto kapablis balbuti tri vortojn da Esperanto.
> >
> Eble Kabeo (Kazimierz Bein) Komprenus vin perfekte. Mi, honeste
> dirante, ne kapablas ĝisfunde kompreni vian kontraŭesperantismon. Ĉu
> vi jam elektis la planlingvon al kiu vi volas transiri? Aŭ vi intencas
> ne plu okupiĝi pri planlingvoj? ;o)

Kiel je dudek du dronintaj didoj planlingvoj, aŭ pli specife Esperanto,
rilatu al Esperantismo? Se vi lernus la Germanan, ĉu vi aŭtomate samtempe
iĝus membro de iu societo por disvastigi iujn Ĝermanajn pravalorojn aŭ
iomete eksajn Germanajn politikajn ideojn? Ĉu vi tiam babilus pri
Germanismo? Kial vi miksas du plene malsamajn aferojn - la planlingvon
Esperanto kaj la religion Esperantismo?

Cetere Laslo de Eventoj estas tipa kazo ĉi-rilate. Li ĉiam denove postulas,
ke en kursoj oni ne nur instruu Esperanton, sed aldone prediku
Esperantismon. Laŭ li la kursanoj ne iĝu simple E-parolantoj, sed nepre
paralele iĝu fervoraj Esperantismanoj.

> Mi proponus ke vi daŭrigu kiel ĝis nun, memkompreneble, sen ofendi kaj
> sen ofendiĝi. Por ĉiuj estas iomete malfacile akcepti kritikojn sed se
> ĝi estas farita fare de agrabla, amema persono, ĝi fariĝas iom pli
> facila afero, ĉu ne? ;o)

Ni forumulu la aferon tiel - unue ne ĉiu kapablas kritiki de interne, ĉar
ŝajnas, ke vere ne ĉiu internulo estas entute vidpova, kaj due ne ĉiu povas
formuli sian kritikon en kvalite adekvata Esperanto.

Simono

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Jul 23, 2000, 3:00:00 AM7/23/00
to
Pejno Simono <pro...@t-online.de>:

> Ĉu oni menciu la Nurenbergan Klubon en informado? Ja povas impresi
> interesaton, ke la Volapuk-klubo transiris al Esperanto. Sed honeste tiam
> oni devus ankaŭ konfesi, ke la klubo poste aliĝis al aliaj planlingvaj
> movadoj.

Tiu rezonado estas tute erara. Ja povas esti, ke la transiro al
Esperanto estis tre grava por la Esperanto-movado, dum la transiro al
Ido estis tute ne grava. En tiu okazo estas tre nature, ke oni mencias
nur la unuan en historio pri Esperanto.

En historio pri Ido oni menciu nur la duan transiron, kompreneble, kaj
eble oni volus uzi la nurenbergan klubon kiel ekzemplon, kiam oni
traktas la Ido-krizon en la historio de Esperanto.

Ziko elfosas interesajn aferojn, sed li ne ŝajnas tre racia homo.

Edmundo


Yves Bellefeuille

unread,
Jul 23, 2000, 3:00:00 AM7/23/00
to
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> skribis:

> Sed tute honeste la tradiciaj inaXguraj ceremonioj de la Ukoj memorigas
> min Xun fojon per sia ekstera impreso tiom frape pri la "parlamentaj"

> kunvenoj de la tiama GDR, kiujn mi en okcidenta Germanujo ofte

> televidis, ke mi apenaX povas kredi la proprajn sensojn.

Chu vi do jam partoprenis en UK? Shajnas al mi ke vi diris ke ne.

La solenajhoj de la UK ne multe plachas al mi, kaj mi ofte ne
partoprenas ilin. Estas tamen evidente ke multaj ghuas ilin, kaj mi ne
sentas ke mi devas plendadi pri la gustoj de tiuj homoj.

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Fight Spam! Join CAUCE cost-free: http://www.cauce.org/

Nenad Aliicx

unread,
Jul 23, 2000, 3:00:00 AM7/23/00
to
je Sun, 23 Jul 2000 15:00:25 +0200, "Pejno Simono"
<pro...@t-online.de> skribis :

>Kial tia stranga konkludo? Rilate propagandistojn la E-movado estas tute


>bona estadejo. Ke la E-propagando malmulte efikas, nu, jen alia temo. La

vi sxajne ne vidas la aliajn putrantajn pomojn ?

Nenad Aliicx

unread,
Jul 23, 2000, 3:00:00 AM7/23/00
to
je Mon, 24 Jul 2000 07:47:17 +0200, "Pejno Simono"
<pro...@t-online.de> skribis :

>
>Mi tasksas la aferon iomete alia. Esperantismo estas la malsano, kiu
>malhelpas Esperanton ekflori.

kia fekajxo ; esperanto nepre ne povas ekflori ;
esp-o prenas kaj ne donas kaj gxi vivas de stultuloj ;
>
>sektanojn. Sed kun ciu nova sektano malkreskas la probablo, ke Esperanto ie
>ajn en la normala mondo ekuzigos pro sia praktika utilo au entute serioze

cxu vi ne revas pri granda sekto kiel la katolika eklezio ekzemple

>entute plu ekzisti. Kaj por sekto estus planlingvo vere plene superflua,
>suficus nur la flagoj, pingloj kaj gluafisoj kaj la ciujaraj edifaj Ukaj
>inauguraj ceremonioj.

do , esp. vere havas grandan facilig-eblecojn ;
suficxas la vortoj necesaj por la inaugur-ceremonioj ,
por kanti "vivu la verda..." kaj por pregxi "la esperon"
kaj "la vojon" .

>Alivorte Esperantismo vivetas kaj Esperanto estas fakte jam delonge morta.

sui aigej dea schaas
>
>eklezio. Nur la pastroj de la eklezio ankorau lernas gin. Cetere, same kiel
>la katolika eklezio iom post iom rezignas pri Latino, tre videble la
>E-movado iom post iom rezignas pri Esperanto - transire al iu speco de
>"Amikaro de Esperanto".

kiel Hartmut jam diris : " vaj dont vi ol cxast spijk inglisx "

>PS: ... au eble al iu speco de "Adorantaro de Sankta Ludoviko".

schutzpatron aller kurzsichtigen blindgänger

Nenad Aliicx

unread,
Jul 23, 2000, 3:00:00 AM7/23/00
to
je Mon, 24 Jul 2000 11:41:33 GMT, ind...@my-deja.com skribis :

>Jes, jes. Eble vi chesu malshpari vian valoran tempon.

oni povas kuraci heroin-maniulojn sed ne espon .

>Sajonara Simono. Ni dankas ke vi provis savi Esperanton, sed ni estas
>nekuraceblaj flagsvingantoj. Ne kulpas vi pri tio.

why don't just be a closet dictator and be happy with it .
perhaps we can donaci him another loo-roll on his 90th birthday .

>Adios, muchacho.
fik da ins gnia , du oide hua , esbarando

>Bye bye Simono.
>
>Ni vere sentos vian foreston chi tie.

tiam ni devas sercxi alian noan kiu disvastigas siajn
furzojn tie


ind...@my-deja.com

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to
In article <8leqbn$9gt$18$1...@news.t-online.com>,
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:

> Kiel je dudek du dronintaj didoj planlingvoj, aŭ pli specife Esperanto,
> rilatu al Esperantismo? Se vi lernus la Germanan, ĉu vi aŭtomate samtempe
> iĝus membro de iu societo por disvastigi iujn Ĝermanajn pravalorojn aŭ
> iomete eksajn Germanajn politikajn ideojn? Ĉu vi tiam babilus pri
> Germanismo? Kial vi miksas du plene malsamajn aferojn - la planlingvon
> Esperanto kaj la religion Esperantismo?

> Simono

Esperanto probable ne ekzistus sen Esperantismo. Antau multaj jaroj mi
komencis lerni Esperanton char mi interesighis pri lingvoj, kaj mi trovis la
ideon de planlingvo fascina. Kiam mi parolis kun aliaj Esperantistoj, mi
iom surprizighis rimarkinte ke pluraj lernis Esperanton pro idealismo. Mi ne
havas statistikojn (eble estus bona temo por esploristo), sed mi emas kredi
ke multaj Esperantistoj tre simpatias al la idealismo de Zamenhof.

Idealismo estas forta motivigilo. Por kompreni kia estus Esperanto sen
Esperantismo, konsideru la mizeran staton de la Ido-movado: ne okazis
kongreso lastjare, ne okazos chijare. Foje iu prave plendas ke mankas
legajhoj. Forgesu pri muziko.

Mi opinias ke iuj idealismaj idiotoj (Donkon, NG) kauzas multe da damagho
per stulta propagando, tamen la plejo de idealistoj ne estas idiotoj.

Esperantismo estas kvazau radiko de Esperanto. La arbo mortus sen ghi.

Klivo

Sent via Deja.com http://www.deja.com/
Before you buy.

Pejno Simono

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

"Edmund GRIMLEY EVANS" <edm...@r-a-n-o.org> schrieb im Newsbeitrag

> > Ĉu oni menciu la Nurenbergan Klubon en informado? Ja povas impresi


> > interesaton, ke la Volapuk-klubo transiris al Esperanto. Sed honeste
tiam
> > oni devus ankaŭ konfesi, ke la klubo poste aliĝis al aliaj planlingvaj
> > movadoj.
>

> Tiu rezonado estas tute erara. Ja povas esti, ke la transiro al
> Esperanto estis tre grava por la Esperanto-movado, dum la transiro al
> Ido estis tute ne grava.

Se statas tiel, oni diru precize tion.

Cetere, mi mem havas neniun problemon mencii la Nurenbergan klubon kaj ĝian
plurfojan transiron.

> En tiu okazo estas tre nature, ke oni mencias
> nur la unuan en historio pri Esperanto.

Ne, tute ne estas "nature". Jen misinformado.

> En historio pri Ido oni menciu nur la duan transiron, kompreneble, kaj
> eble oni volus uzi la nurenbergan klubon kiel ekzemplon, kiam oni
> traktas la Ido-krizon en la historio de Esperanto.

Okaze de Ido, temas pri la lasta planlingvo, kiun la klubo elektis. Ĉi-okaze
eble estus defendeble ne mencii la trasiron tra Esperanto.

Tamen tute nedefendeble estas mencii nur Esperanton, kaj ne la du postajn
planlingvojn, pri kiuj la klubo entuziasmis.

> Ziko elfosas interesajn aferojn, sed li ne ŝajnas tre racia homo.

Lia libro impresas min kiel ege racia. Des malpli raciaj estas la stultaj
propagandaĵoj, kiujn la movado produktas, kaj, kiujn mi regule legas en ĝia
"centra organo".

Simono


Pejno Simono

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

"Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> schrieb im Newsbeitrag

> > Sed tute honeste la tradiciaj inaXguraj ceremonioj de la Ukoj memorigas
> > min Xun fojon per sia ekstera impreso tiom frape pri la "parlamentaj"
> > kunvenoj de la tiama GDR, kiujn mi en okcidenta Germanujo ofte
> > televidis, ke mi apenaX povas kredi la proprajn sensojn.
>
> Chu vi do jam partoprenis en UK? Shajnas al mi ke vi diris ke ne.
>
> La solenajhoj de la UK ne multe plachas al mi, kaj mi ofte ne
> partoprenas ilin. Estas tamen evidente ke multaj ghuas ilin, kaj mi ne
> sentas ke mi devas plendadi pri la gustoj de tiuj homoj.

Ĝuste tiuj solenaĵoj jam de jaroj forpelas min de la Ukoj.

Imagu - internacian juristan kongreson, en kiu de ĉiu lando juristo irus
antaŭ mikrofonon sur scenejo por saluti la kongresanojn. Kulmine ĉiuj kantus
himnon. Ridinde.

Jen ne normala afera kongeso, jen mizere naiva propaganda spektaklo por
strangula sekto.

Ĉiuokaze, multan dankon, sed por mi prefere ne.

Simono

Pejno Simono

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

<ind...@my-deja.com> schrieb im Newsbeitrag

> > Kiel je dudek du dronintaj didoj planlingvoj, aŭ pli specife Esperanto,
> > rilatu al Esperantismo? Se vi lernus la Germanan, ĉu vi aŭtomate
samtempe
> > iĝus membro de iu societo por disvastigi iujn Ĝermanajn pravalorojn aŭ
> > iomete eksajn Germanajn politikajn ideojn? Ĉu vi tiam babilus pri
> > Germanismo? Kial vi miksas du plene malsamajn aferojn - la planlingvon
> > Esperanto kaj la religion Esperantismo?

> Esperanto probable ne ekzistus sen Esperantismo. Antau multaj jaroj mi


> komencis lerni Esperanton char mi interesighis pri lingvoj, kaj mi trovis
la
> ideon de planlingvo fascina. Kiam mi parolis kun aliaj Esperantistoj, mi
> iom surprizighis rimarkinte ke pluraj lernis Esperanton pro idealismo.

Kaj jen la problemo. Oni lernas planlingvon pro raciaj pure lingvaj motivoj
por ektrovi sin meze de idealisma sekto de duonfrenezuloj. Rezulte, oni
inter amaso da flagsvingantaj stranguloj preskaŭ tute senespere serĉas pri
la malmultaj raciuloj, kiuj pro honto en iu malhela angulo laŭpove kaŝiĝas.
Aldone, se oni trovas iun, post dek mintutoj riveliĝas, ke li suferas de
iuspeca paranojo - necesas nur premi la hazarde ĝustan butonon por veki ĝin.

> Idealismo estas forta motivigilo. Por kompreni kia estus Esperanto sen
> Esperantismo, konsideru la mizeran staton de la Ido-movado: ne okazis
> kongreso lastjare, ne okazos chijare. Foje iu prave plendas ke mankas
> legajhoj. Forgesu pri muziko.

Se vere statas tiel, ankaŭ Esperanto meritas la saman mortiĝon kiel Ido.
Alivorte la "sekto" arte farite tenas ĝin viva. Do la ideo de arte farita
helplingvo eĉ malpli valoras, ol oni jam antaŭe taksis tion.

> Mi opinias ke iuj idealismaj idiotoj (Donkon, NG) kauzas multe da damagho
> per stulta propagando, tamen la plejo de idealistoj ne estas idiotoj.

Eble idealisto estas jam principe idioto - ĉu sciate?

> Esperantismo estas kvazau radiko de Esperanto. La arbo mortus sen ghi.

Mi tasksas la aferon iomete alia. Esperantismo estas la malsano, kiu
malhelpas Esperanton ekflori.

Kvankam ankaŭ mi opinias, ke la sekto estas la tialo, kial Esperanto entute
plu ekzistas, mi same opinias, ke sekto principe povos allogi nur pliajn
sektanojn. Sed kun ĉiu nova sektano malkreskas la probablo, ke Esperanto ie
ajn en la normala mondo ekuziĝos pro sia praktika utilo aŭ entute serioze
konsideriĝos por io ajn. Sekte same malprobablas, ke iuj lingvaj interesatoj
plu okupiĝos pri ĝi.

Ŝajnas, ke ankaŭ Lapeno ekkonis ĝuste tion. Malgaŭ konsiderindaj klopodoj li
ne sukcesis kuraci la movadon de ĝia sekteco. Rezulte la movado plu estas
pura flagsvinganta sekto kaj evidente povos nur kiel flagsvinganta sekto


entute plu ekzisti. Kaj por sekto estus planlingvo vere plene superflua,

sufiĉus nur la flagoj, pingloj kaj gluafiŝoj kaj la ĉiujaraj edifaj Ukaj
inaŭguraj ceremonioj.

Alivorte Esperantismo vivetas kaj Esperanto estas fakte jam delonge morta.

Interese, Esperanto tre precize dividas la fatalon de Latino. Ĝi postvivetas
nur kadre de la ceremonioj kaj interna preskaŭ sekreta komunikado de
eklezio. Nur la pastroj de la eklezio ankoraŭ lernas ĝin. Cetere, same kiel


la katolika eklezio iom post iom rezignas pri Latino, tre videble la
E-movado iom post iom rezignas pri Esperanto - transire al iu speco de
"Amikaro de Esperanto".

Simono

PS: ... aŭ eble al iu speco de "Adorantaro de Sankta Ludoviko".


Yves Bellefeuille

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> skribis:

> Xuste tiuj solenaXoj jam de jaroj forpelas min de la Ukoj.

Do, chu vi jam iris al UK au ne?

Pejno Simono

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

"Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> schrieb im Newsbeitrag

> Do, chu vi jam iris al UK au ne?

Ne, ĝis nun tute ne.

Sed mi sufiĉe intense teleokupiĝis pri ili - ĉu Interrete, ĉu radiofonie -
eble eĉ pli vaste kaj pli detale ol iu kaj iu fakte ĉeestanta kongresano.
Aldone publikiĝas multaj raportoj pri ili kaj mi almenaŭ parte trasuferis
plurajn postajn lumbildaĵojn kaj vidbendojn, antaŭ ol mi fuĝis el la ĉambro.
Aldone eblas eksterpoli la E-rekontiĝojn, kiujn mi jam konas.

Do mi kredas povi sufiĉe bone taksi la Ukan etoson, ktp, se jen la fono de
via iomete pli insista demando.

Simono


Anton Oberndorfer

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to
Simono, vi ege troigas la signifon de la flagsvingantaj adeptoj de "Sankta
Ludoviko", trotaksante la signifon de la UK.
La UK ja estas la plej granda manifestacio de la Esperanto-movado, sed gxi
apenaux estas kongreso. Gxi konsistas el multaj subkongresetoj kaj
renkontigxoj kaj por trovi ion komunan inter tiuj diversaj eventoj oni
celebras diversajn ceremoniojn. Ankaux mi mem ne sxatas tion kaj mi nur
partoprenis en unu UK, nome en 1970 en Vieno kiam la prezidento de Auxstrio,
esperantisto Franz Jonas malfermis la kongreson kun tre bona parolado, en
kiu li admonis la esperantistojn ne tro atendi de sxtataj instancoj.

Aliflanke ekzistas altnivelaj arangxoj en kiuj tiu pompa verdismo tute
mankas. Oni tie povas auxskulti universitatnivelajn prelegojn pri plej
diversaj temoj, oni ricevas informojn el landoj el kiuj oni kutime el niaj
gazetoj ne multe ekscias, sed oni tie tute ne parolas pri movadaj aferoj.
Tia arangxo estas la cxiujara jarfina "Internacia Festivalo". Simile bona
estis la Internacia Junulara Festivalo en Cavallino cxi-paske kie mi
auxskultis AIS-prelegojn pri principoj de programado kaj en la trinkejo
auxdigxis rok-muziko en Esperanto. La gejunuloj tie plejparte nur volis
amuzigxi aux klerigxi, sed apenaux interesigixis pri movadaj aferoj.

Do Esperanto vivas kaj vivkapablas sen esperantismo. Mi mem konsideras min
esperantisto en la senco ke mi parolas kaj uzas la lingvon. Mi ne konsideras
min idealisto. Mi estas eksportkomercisto kaj en tiu profesio mi uzas plej
diversajn lingvojn (ne nur la anglan!) kaj Esperanto prezentas al mi racian
solvon por multaj lingvaj problemoj. Por mi estas granda plezuro auxskulti
radio-elsendojn en tiu lingvo kaj partopreni en internacia arangxo estas por
mi la pinto de la jaro. Kredu al mi, mi jam spertis multe da diversaj
internaciaj etosoj (sen Esperanto) kaj ankaux tie homoj povas ekligi
rilatojn. Sed nenio egalas al la etoso kiu eblas en internacia
Esperanto-arangxo. Kompreneble tie oni povas ankaux renkonti homojn kun tre
limigitaj kapabloj, sed tio ne gravas. Gravas ke eblas renkonti vere
elstarajn homojn kaj amikigxi kun ili. Por povi gxui tion mi engagxigxas en
tiaj aferoj kie mi atendas la maksimuman efikon. Kaj jen mia Retradio ja
estas bona afero, mi mezuras gxian efikon, mi vidas kiom da vizitoj de la
retejo okazis kaj la ehxo estas mondvasta kaj nur pozitiva. Mi ja bedauxras
ke internacia kunlaboro estas malfacila kvankam ni cxi tie uzas komunan
lingvon, sed mi komprenas tion kaj estas pacienca.

Sxajne mankas al vi tiaj pozitivaj impresoj. Mi nur povas inviti vin
partopreni en bonaj internaciaj arangxoj por mense malstrecxigxi kaj gxui
nekompareblan etoson.

Sincere
Anton Oberndorfer

Pejno Simono <pro...@t-online.de> schrieb in im Newsbeitrag:
8lglcv$g3n$12$4...@news.t-online.com...
>
> <ind...@my-deja.com> schrieb im Newsbeitrag
>
> > > Kiel je dudek du dronintaj didoj planlingvoj, au pli specife
Esperanto,
> > > rilatu al Esperantismo? Se vi lernus la Germanan, cu vi automate
> samtempe
> > > igus membro de iu societo por disvastigi iujn Germanajn pravalorojn au
> > > iomete eksajn Germanajn politikajn ideojn? Cu vi tiam babilus pri


> > > Germanismo? Kial vi miksas du plene malsamajn aferojn - la planlingvon
> > > Esperanto kaj la religion Esperantismo?
>
> > Esperanto probable ne ekzistus sen Esperantismo. Antau multaj jaroj mi
> > komencis lerni Esperanton char mi interesighis pri lingvoj, kaj mi
trovis
> la
> > ideon de planlingvo fascina. Kiam mi parolis kun aliaj Esperantistoj, mi
> > iom surprizighis rimarkinte ke pluraj lernis Esperanton pro idealismo.
>
> Kaj jen la problemo. Oni lernas planlingvon pro raciaj pure lingvaj
motivoj
> por ektrovi sin meze de idealisma sekto de duonfrenezuloj. Rezulte, oni

> inter amaso da flagsvingantaj stranguloj preskau tute senespere sercas pri
> la malmultaj raciuloj, kiuj pro honto en iu malhela angulo laupove
kasigas.
> Aldone, se oni trovas iun, post dek mintutoj riveligas, ke li suferas de
> iuspeca paranojo - necesas nur premi la hazarde gustan butonon por veki
gin.


>
> > Idealismo estas forta motivigilo. Por kompreni kia estus Esperanto sen
> > Esperantismo, konsideru la mizeran staton de la Ido-movado: ne okazis
> > kongreso lastjare, ne okazos chijare. Foje iu prave plendas ke mankas
> > legajhoj. Forgesu pri muziko.
>

> Se vere statas tiel, ankau Esperanto meritas la saman mortigon kiel Ido.
> Alivorte la "sekto" arte farite tenas gin viva. Do la ideo de arte farita
> helplingvo ec malpli valoras, ol oni jam antaue taksis tion.


>
> > Mi opinias ke iuj idealismaj idiotoj (Donkon, NG) kauzas multe da
damagho
> > per stulta propagando, tamen la plejo de idealistoj ne estas idiotoj.
>

> Eble idealisto estas jam principe idioto - cu sciate?


>
> > Esperantismo estas kvazau radiko de Esperanto. La arbo mortus sen ghi.
>
> Mi tasksas la aferon iomete alia. Esperantismo estas la malsano, kiu
> malhelpas Esperanton ekflori.
>

> Kvankam ankau mi opinias, ke la sekto estas la tialo, kial Esperanto


entute
> plu ekzistas, mi same opinias, ke sekto principe povos allogi nur pliajn

> sektanojn. Sed kun ciu nova sektano malkreskas la probablo, ke Esperanto
ie


> ajn en la normala mondo ekuzigos pro sia praktika utilo au entute serioze

> konsiderigos por io ajn. Sekte same malprobablas, ke iuj lingvaj
interesatoj
> plu okupigos pri gi.
>
> Sajnas, ke ankau Lapeno ekkonis guste tion. Malgau konsiderindaj klopodoj
li
> ne sukcesis kuraci la movadon de gia sekteco. Rezulte la movado plu estas


> pura flagsvinganta sekto kaj evidente povos nur kiel flagsvinganta sekto
> entute plu ekzisti. Kaj por sekto estus planlingvo vere plene superflua,

> suficus nur la flagoj, pingloj kaj gluafisoj kaj la ciujaraj edifaj Ukaj

> inauguraj ceremonioj.


>
> Alivorte Esperantismo vivetas kaj Esperanto estas fakte jam delonge morta.
>

> Interese, Esperanto tre precize dividas la fatalon de Latino. Gi
postvivetas
> nur kadre de la ceremonioj kaj interna preskau sekreta komunikado de
> eklezio. Nur la pastroj de la eklezio ankorau lernas gin. Cetere, same


kiel
> la katolika eklezio iom post iom rezignas pri Latino, tre videble la
> E-movado iom post iom rezignas pri Esperanto - transire al iu speco de
> "Amikaro de Esperanto".
>
> Simono
>

> PS: ... au eble al iu speco de "Adorantaro de Sankta Ludoviko".
>
>
>
>
>

ind...@my-deja.com

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to
In article <8lglcv$g3n$12$4...@news.t-online.com>,
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:

> Kaj jen la problemo. Oni lernas planlingvon pro raciaj pure lingvaj motivoj
> por ektrovi sin meze de idealisma sekto de duonfrenezuloj.

Mi miras ke vi ankorau ne trovis elirejon.

> Se vere statas tiel, ankaŭ Esperanto meritas la saman mortiĝon kiel Ido.
> Alivorte la "sekto" arte farite tenas ĝin viva. Do la ideo de arte farita
> helplingvo eĉ malpli valoras, ol oni jam antaŭe taksis tion.

Jes, jes. Eble vi chesu malshpari vian valoran tempon.

> Kvankam ankaŭ mi opinias, ke la sekto estas la tialo, kial Esperanto entute


> plu ekzistas, mi same opinias, ke sekto principe povos allogi nur pliajn
> sektanojn.

Tute prave. Ghis la.

> Sed kun ĉiu nova sektano malkreskas la probablo, ke Esperanto ie
> ajn en la normala mondo ekuziĝos pro sia praktika utilo aŭ entute serioze

> konsideriĝos por io ajn. Sekte same malprobablas, ke iuj lingvaj interesatoj
> plu okupiĝos pri ĝi.

Vi ech riskos makulighi se vi restos plu.

> Ŝajnas, ke ankaŭ Lapeno ekkonis ĝuste tion. Malgaŭ konsiderindaj klopodoj li
> ne sukcesis kuraci la movadon de ĝia sekteco. Rezulte la movado plu estas


> pura flagsvinganta sekto kaj evidente povos nur kiel flagsvinganta sekto
> entute plu ekzisti.

Sajonara Simono. Ni dankas ke vi provis savi Esperanton, sed ni estas


nekuraceblaj flagsvingantoj. Ne kulpas vi pri tio.

> Alivorte Esperantismo vivetas kaj Esperanto estas fakte jam delonge morta.

Adios, muchacho.

> Interese, Esperanto tre precize dividas la fatalon de Latino. Ĝi postvivetas
> nur kadre de la ceremonioj kaj interna preskaŭ sekreta komunikado de
> eklezio. Nur la pastroj de la eklezio ankoraŭ lernas ĝin. Cetere, same kiel


> la katolika eklezio iom post iom rezignas pri Latino, tre videble la
> E-movado iom post iom rezignas pri Esperanto - transire al iu speco de
> "Amikaro de Esperanto".

> Simono
>
> PS: ... aŭ eble al iu speco de "Adorantaro de Sankta Ludoviko".

Bye bye Simono.

Ni vere sentos vian foreston chi tie.

Klivo

Pejno Simono

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

"Anton Oberndorfer" <ald...@aon.at> schrieb im Newsbeitrag

> Simono, vi ege troigas la signifon de la flagsvingantaj adeptoj de "Sankta
> Ludoviko", trotaksante la signifon de la UK.

Eble. Sed la renkontiĝoj, kiujn mi fakte ĝis nun ĉeestis, havis tre fortan
flagsvingan komponanton.

> Aliflanke ekzistas altnivelaj arangxoj en kiuj tiu pompa verdismo tute
> mankas. Oni tie povas auxskulti universitatnivelajn prelegojn pri plej
> diversaj temoj, oni ricevas informojn el landoj el kiuj oni kutime el niaj
> gazetoj ne multe ekscias, sed oni tie tute ne parolas pri movadaj aferoj.
> Tia arangxo estas la cxiujara jarfina "Internacia Festivalo".

En la Ukoj de Adelajdo kaj Montpeliero la universitatnivelaj kontrubuoj tute
ne estis universitatnivelaj. Fakte la nivelo de duono estis eĉ terura. La
lingvaĵo estis terura kaj la enhavo estis terura. Pripensu, ke mi enretigis
la aferojn de la tiel nomata Kongresa Universitato de Amri, do mi scias, pri
kio mi parolas. Okaze de unu tre specifa kontribuo por Adelajdo mi mem
praktike komplete reskribis ĝin post multe da korespondado kun la aŭtoro.
Aliflanke mi ne volas nei, ke kelkaj malmultaj kontribuoj vere estis
interesaj - kvankam certe ne universitatnivelaj.

> Do Esperanto vivas kaj vivkapablas sen esperantismo. Mi mem konsideras min
> esperantisto en la senco ke mi parolas kaj uzas la lingvon. Mi ne
konsideras
> min idealisto. Mi estas eksportkomercisto kaj en tiu profesio mi uzas plej
> diversajn lingvojn (ne nur la anglan!) kaj Esperanto prezentas al mi
racian
> solvon por multaj lingvaj problemoj.

Jen racia tialo okupiĝi pri Esperanto, malgraŭ tio, ke fakte la Angla estas
la lingvo de internacia komerco.

> Por mi estas granda plezuro auxskulti
> radio-elsendojn en tiu lingvo

Kiujn elsendojn? Rigardu tute sobre, kion ni havas. Polan Radion, Radion
Aŭstrian, Radion Vatikanan kaj Radion Pekinan. Jen jam la fino de la listo.
El ĉiuj kvar stacioj la solan profesian programon produktas Radio Vatikano -
la cetero estas diversgrade amatora ĝis amatoraĉa. Do mi konstatas, ke la
sola profesia programo venas rekte de la Vatikano, kaj evidente, se oni ne
hazarde estas fervoranta romkatoliko, ĝia enhavo vere tre malmulte
interesas.

> kaj partopreni en internacia arangxo estas por
> mi la pinto de la jaro.

Nu ankaŭ mi partoprenas tion kaj tion. Sed mi vere ne povus aserti, ke jen
la pinto de mia jaro. Fakte ĉiu mia ĉeesto postlasas min cerbumanta pri la
demando - "kial mi entute socias kun tia stranga komunumo".

> Kredu al mi, mi jam spertis multe da diversaj
> internaciaj etosoj (sen Esperanto) kaj ankaux tie homoj povas ekligi
> rilatojn. Sed nenio egalas al la etoso kiu eblas en internacia
> Esperanto-arangxo. Kompreneble tie oni povas ankaux renkonti homojn kun
tre
> limigitaj kapabloj, sed tio ne gravas.

> Gravas ke eblas renkonti vere
> elstarajn homojn kaj amikigxi kun ili.

En mia antaŭlasta renkontiĝo mi konatiĝis kun elstare fraŭda juristo el
Liĥtenŝtejno. Mi havis grandajn problemojn reperdi lin, ĉar ĉe mi li flaris
jam la inkon de miaj bankbiletoj.

> Por povi gxui tion mi engagxigxas en
> tiaj aferoj kie mi atendas la maksimuman efikon. Kaj jen mia Retradio ja
> estas bona afero, mi mezuras gxian efikon, mi vidas kiom da vizitoj de la
> retejo okazis kaj la ehxo estas mondvasta kaj nur pozitiva.

Fakte via retradio estas vere bona afero. Bedaŭrinde estas, ke ne estas tiom
da interesaj programoj vere indaj esti enmetataj.

> Mi ja bedauxras
> ke internacia kunlaboro estas malfacila kvankam ni cxi tie uzas komunan
> lingvon, sed mi komprenas tion kaj estas pacienca.

Hmm. Ĉu ne jen iomete tralumas Esperantismo?

Simono

Pejno Simono

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

<ind...@my-deja.com> schrieb im Newsbeitrag

> > Kaj jen la problemo. Oni lernas planlingvon pro raciaj pure lingvaj
motivoj
> > por ektrovi sin meze de idealisma sekto de duonfrenezuloj.

> Mi miras ke vi ankorau ne trovis elirejon.

Ne estas elirejo. Temas pri speco de koŝmaro.

> > Se vere statas tiel, ankaŭ Esperanto meritas la saman mortiĝon kiel Ido.
> > Alivorte la "sekto" arte farite tenas ĝin viva. Do la ideo de arte
farita
> > helplingvo eĉ malpli valoras, ol oni jam antaŭe taksis tion.

> Jes, jes. Eble vi chesu malshpari vian valoran tempon.

Nu, lerninte, oni ne plu devas lerni, ĉu? Mi kvazaŭ akcidente jam tute
senŝvite parolas la lingvon.

> > Kvankam ankaŭ mi opinias, ke la sekto estas la tialo, kial Esperanto
entute
> > plu ekzistas, mi same opinias, ke sekto principe povos allogi nur pliajn
> > sektanojn.

> Tute prave. Ghis la.

Ĝis la.

Mi bedaŭras, ke vi tiom subite forlasas nin.

> > Sed kun ĉiu nova sektano malkreskas la probablo, ke Esperanto ie
> > ajn en la normala mondo ekuziĝos pro sia praktika utilo aŭ entute
serioze
> > konsideriĝos por io ajn. Sekte same malprobablas, ke iuj lingvaj
interesatoj
> > plu okupiĝos pri ĝi.

> Vi ech riskos makulighi se vi restos plu.

Jen danĝero, pri kiu mi tre zorge atentas. Mi estas esprereble sektimuna.
Ankaŭ hipnotigi min ne estas facila afero.

> > Ŝajnas, ke ankaŭ Lapeno ekkonis ĝuste tion. Malgaŭ konsiderindaj
klopodoj li
> > ne sukcesis kuraci la movadon de ĝia sekteco. Rezulte la movado plu
estas
> > pura flagsvinganta sekto kaj evidente povos nur kiel flagsvinganta sekto
> > entute plu ekzisti.

> Sajonara Simono. Ni dankas ke vi provis savi Esperanton, sed ni estas
> nekuraceblaj flagsvingantoj. Ne kulpas vi pri tio.

Ne, vere ne. Mi tute samopinias. Mi vere ne kulpas pri viaj flagsvingoj.

Sed strange, strange. Vi ja jam antaŭalinee ĝisis. Do kial vi ĝisas denove?

> > Alivorte Esperantismo vivetas kaj Esperanto estas fakte jam delonge
morta.

> Adios, muchacho.

Adios, chico.

> > Interese, Esperanto tre precize dividas la fatalon de Latino. Ĝi
postvivetas
> > nur kadre de la ceremonioj kaj interna preskaŭ sekreta komunikado de
> > eklezio. Nur la pastroj de la eklezio ankoraŭ lernas ĝin. Cetere, same
kiel
> > la katolika eklezio iom post iom rezignas pri Latino, tre videble la
> > E-movado iom post iom rezignas pri Esperanto - transire al iu speco de
> > "Amikaro de Esperanto".

> > PS: ... aŭ eble al iu speco de "Adorantaro de Sankta Ludoviko".

> Bye bye Simono.

Aufwiedersehen lieber Klivo.

Bedaŭrinde, ke vi ne komentis mian atentigon pri la paralelaj situacioj de
Esperanto kaj Latino. Ju pli mi pripensas la aferon, des pli mi ekkonas
similecon. Eklezio vivtenas Latinon, sekto vivtenas Esperanton.

> Ni vere sentos vian foreston chi tie.

Ho, mi kredis la tutan tempon, ke estas vi, kiu volas foriri. Mi supozis, ke
vi nun forlasas la forumon por prefere membriĝi ĉe Nikolao aŭ Unuiĝo.

Laŭŝajne mi iel ĝisradike miskomprenis vin.

Simono


NikSt

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to
Anton:

"Sxajne mankas al vi tiaj pozitivaj impresoj. Mi nur povas
inviti vin partopreni en bonaj internaciaj arangxoj por mense
malstrecxigxi kaj gxui nekompareblan etoson".

Mankas, ege mankas. Kutime Simonon regas nur negativaj impresoj.
Krome, li ne kapablas "mense malstrecxigxi" kaj pro tio povas
nur primoki kaj provoki la homojn, kiuj ja kapablas fari tion ;-
).

Ankaux mi memoras, ke ankoraux antaux _kelkaj jaroj_ (eble 5-6)
li "minacis" forlasi tiun cxi forumon pro lia malamo al "fi-
esperantaro".

Tamen mi fojfoje povus subteni Simonon kaj, renkontigxante kun
multaj ruslandaj esp-istoj, mi suficxe ofte ekmemoris la frazon
[bedauxrinde, mi ne memoras pri ties auxtoro]: "Kiom bona povus
esti Esperantujo, se en gxi ne ekzistus esperantistoj!" ;-)

Sed Interreto nun permesas elekti tiujn el ili, kun kiu vi volus
kontakti kaj ignori tiujn, kiuj iel malplacxas al vi...


-----------------------------------------------------------

Got questions? Get answers over the phone at Keen.com.
Up to 100 minutes free!
http://www.keen.com


Pejno Simono

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

"NikSt" <nikstN...@orc.ru.invalid> schrieb im Newsbeitrag

> Ankaux mi memoras, ke ankoraux antaux _kelkaj jaroj_ (eble 5-6)
> li "minacis" forlasi tiun cxi forumon pro lia malamo al "fi-
> esperantaro".

Mi neniam ajn - ankaŭ ne antaŭ 5-6 jaroj - "minacis" forlasi la forumon.
Fakte mi tre malmulte minacas, sciu, mi ege pli preferas tuj bati kontraŭ la
nazon, avantaĝigante al mi la elementon de surprizo.

Same mi neniam parolis pri iu mia "malamo".

Kulmine mi neniam ajn uzis la esprimon "fi-Esperantistaro".

Do nun estas je via vico, kara Niksto, klarigi al la miranta publiko, kiu
diablo vin instigis prezenti tie ĉi tiom strangan kaj malĝustan aserton. Pri
kio vi entute aludas?

> Sed Interreto nun permesas elekti tiujn el ili, kun kiu vi volus
> kontakti kaj ignori tiujn, kiuj iel malplacxas al vi...

Vere, jen ĝia bona flanko - eble la ununura.

Simono


A.Peterson

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to
Hej, knaboj!
Vi jam tedis al mi...

Mi rekomendas al vi alian sablokeston por plikreskuloj :-)

-antonio-


Pejno Simono: 0608139...@t-dialin.net

>> Bye bye Simono.

>Aufwiedersehen lieber Klivo.

>Bedaŭrinde, ke vi ne komentis mian atentigon pri la paralelaj situacioj de
Esperanto kaj Latino. Ju pli mi pripensas la aferon, des pli mi ekkonas
similecon. Eklezio vivtenas Latinon, sekto vivtenas Esperanton.

>> Ni vere sentos vian foreston chi tie.

> Mi supozis, ke

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

Pejno Simono:

> > Do, chu vi jam iris al UK au ne?

> Ne, ĝis nun tute ne.

> Sed mi sufiĉe intense teleokupiĝis pri ili - ĉu Interrete, ĉu radiofonie -
> eble eĉ pli vaste kaj pli detale ol iu kaj iu fakte ĉeestanta kongresano.
> Aldone publikiĝas multaj raportoj pri ili kaj mi almenaŭ parte trasuferis
> plurajn postajn lumbildaĵojn kaj vidbendojn, antaŭ ol mi fuĝis el la ĉambro.
> Aldone eblas eksterpoli la E-rekontiĝojn, kiujn mi jam konas.

> Do mi kredas povi sufiĉe bone taksi la Ukan etoson, ktp, se jen la fono de
> via iomete pli insista demando.

Mi estis en pluraj UK-oj, kaj mi povas konfirmi la Simonan impreson.
Estas ĝuste tiel dum UK-aj inaŭguroj k.t.p. Tamen min la nomitaj aferoj
ne tiom ĝenas, mi foje eĉ trovas ilin iom ĉarmaj, sed estas verŝajne vero,
ke ne malmultaj homoj estis fortimigitaj de la movado pro tiuj kaj aliaj
ŝimaj trajtoj de la UK-oj.

En la UK en Berlino okazadis daŭre sufiĉe interesaj kaj neŝimaj
aferoj kadre de la speciala junulara programo (en aparta ejo). Sed en la
kongresa libro kaj en la informiloj en la ĉefa UK-ejo estis apenaŭ vorto
pri tiuj partoj de la kongreso. Tial multaj kongresanoj, kiuj eble
interesiĝus pri iuj programeroj de la junulara parto, neniam eksciis,
ke tiuj programeroj eĉ ekzistas. Estis kvazaŭ du Esperantaj aranĝoj
okazus samtempe hazarde en la sama urbo. Iom mirige. Sed eble tio
jam montras la irotan vojon: oni elfaru tute sen provo ŝanĝi la
jam ekzistantan UK-rutinon alian alternativan programon, kiu pro sia
plia kvalito iom post iom mem kreskos, ĝis ĝi estos pli granda ol la
ŝima tradicia parto. Oni do ne plendu pri la ekzistantaj malbonaĵoj,
sed mem konstruu ion (espereble) pli bonan.

--
#####################################################################
Bertilo Wennergren
<http://purl.oclc.org/net/bertilo>
<bert...@hem.passagen.se>
#####################################################################

Eugenio Fabian

unread,
Jul 24, 2000, 3:00:00 AM7/24/00
to

Pejno Simono ha scritto nel messaggio
<8leqbn$9gt$18$1...@news.t-online.com>...
>
>
>
>Sed tute honeste la tradiciaj inaŭguraj ceremonioj de la Ukoj
memorigas min
>ĉiun fojon per sia ekstera impreso tiom frape pri la "parlamentaj"

kunvenoj
>de la tiama GDR, kiujn mi en okcidenta Germanujo ofte televidis, ke
mi
>apenaŭ povas kredi la proprajn sensojn.
>
>Ĉio ĉeestas. Partiaj sloganoj, standardoj, emblemoj, afiŝegoj,
instigaj
>senenhavaj paroladoj, himno, freneza aplaŭdo, propaganda lingvaĵo
celanta
>kaj internen kaj eksteren, sekteco, ĝisridindeca incensado de estroj
kaj
>ementuloj, ktp,
>ktp.
>
Nu jes, estas vere. Sed tiuj similecoj ĝenas vin multe pli ol min
ĉar vi la originalon nur televidis restante en via okcidenta
pensmaniero, mi anstataŭe vivis ĝin reale. Pro tio mi scias
ke ĉi tiuj eksteraĵoj estis nur la minimumega parto de tio kion
devis suferi ĉiutage kiuj vivis sub la komunismo.
Se al la plimulto plaĉas ĉi tiuj solenaĵoj vi kiel apartenanto al la
malplimulto certe ne povas malpermesi ilin. Tio estus maldemokratia.

>Kiel je dudek du dronintaj didoj planlingvoj, aŭ pli specife
Esperanto,


>rilatu al Esperantismo? Se vi lernus la Germanan, ĉu vi aŭtomate
samtempe

>iĝus membro de iu societo por disvastigi iujn Ĝermanajn pravalorojn
[...]

Al Esperanto, laŭ niaj kritikantoj mankas ĝuste tio: historiaj kaj
kulturaj pravaloroj. Oni povas instrui pli facile fremdan lingvon
parolante ankaŭ pri tiuj valoroj. Esperanto devas kontentiĝi per tio
kion ĝi havas... Se mi volas perfektiĝi en la germana ne estas necese
ke mi iĝu membro de iu societo sed mi devas adaptiĝi al tiuj kulturaj
pravaloroj. Se mankas iom da rakonto pri la kulturo moroj kutimoj
de la nacio kies lingvon oni studas la lernado fariĝas pli enua.
Ĉu al vi ŝajnas maleble ke ĉi tiuj rakontoj povas vigligi la kurson
kaj plibonigi la finajn rezultojn?

>Cetere Laslo de Eventoj estas tipa kazo ĉi-rilate. Li ĉiam denove
postulas,
>ke en kursoj oni ne nur instruu Esperanton, sed aldone prediku
>Esperantismon. Laŭ li la kursanoj ne iĝu simple E-parolantoj, sed
nepre
>paralele iĝu fervoraj Esperantismanoj.
>

Mi konsentas. Prediko estas nur unudirekta komunikado. Sed oni povas
diskuti kaj eĉ disputi pri Esperantismo. Se neniu el la opinioj estas
malhelpata mi ne vidas la kialon pro kio la lernantoj ne devus fari
tion. Memkopreneble nur en Esperanto kaj evitante la ofendojn kaj
ofendiĝojn. La kritiko estas pozitiva nur se ĝi estas ankaŭ
konstruiva kaj ĝi ne servas nur por subpremi la aliajn opiniojn. ;o)


>Simono
>
Eugenio


ind...@my-deja.com

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to
In article <8lhhus$idq$14$2...@news.t-online.com>,
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:

> Ho, mi kredis la tutan tempon, ke estas vi,

> kiu volas foriri. Mi supozis, ke > vi nun forlasas


> la forumon por prefere membriĝi ĉe Nikolao
> aŭ Unuiĝo.
>
> Laŭŝajne mi iel ĝisradike miskomprenis vin.

Ne tre surprize. Mi ankau ofte miskomprenas vin,
kredante ke vi skribas sincere.

> Simono

Klivo.

PS. Hodiau mi vizitis vian TTTejon. Mi tre ghojas ke vi
afishis belan foton de nia kara majstro (zorge kolorigita
de vi?) che la supro. Via amo al nia sankta afero estu
modelo por chiuj.

Kiam mi legis la citajhon de Pirono, -

>Zamenhofo transplantis arbojn kaj florojn, arbedojn
>kaj herbojn, birdojn kaj papiliojn, devene de landoj
>tre diversaj por krei mirindan parkon, tajlitan kun
>gusto bonega, tiel ke la homoj povu tie renkontiĝi en
>etoso de bonfarto kaj trankvilo.

- larmoj plenigis miajn okulojn.

Mi ne povis regi min. Mi staris sur segho, kaj komencis
kanti la himnon. "En la mondon venas nova seeeeeento..."
Fininte la himnon, mi ankorau havis energion, do mi kantis
"Eeespeeeeraaaantoooo estas la lingvo por ni, por ni."

Dum mia kantado, mi sentis ke iuj misteraj fantomoj
flugis tra la aero. Vershajne miaj kolegoj ankau sentis ilin,
char ili chiuj rigardis min grandokule, tro mirigitaj por ech
aplaudi.

Estas surprize, kiel la spirito de Esperantismo efikas
al homoj. La prezidanto de mia kompanio, kutime tro
okupita por paroli kun malaltnivelaj laborantoj, vokis min
al sia oficejo por privata konversacio! Li demandis min
chu mi trovas mian laboron tro strecha. Kvankam mi
neis tion, li insistis ke mi ripozu hejme la reston de la
tago, eble ech de la semajno, se mi volas!

Mi dankas vin, samideano Simono. Via TTT-pagho estas
kvazau sanktejo de Esperantismo en la reto.

Pejno Simono

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to

"Bertilo Wennergren" <bert...@hem.passagen.se> schrieb im Newsbeitrag


> En la UK en Berlino ...

En Berlino estis eĉ plia fenomeno, pri kiu kelkaj plendis. Jam en la tuta
ĉirkaŭaĵo de la kongresejo, oni povis tuj ekkoni la Esperantistojn pro ilia
malbona aŭ iomete stranga vestado. Kelkaj simple ne plu sentis sin komfortaj
inter tia strangaspektularo kaj aldone la reklamefiko estis negativa. Tiam
ankaŭ ni ekdiskutetis tion kaj vi tiam atentigis, ke E-kongreso jam principe
ne estas komparebla kun normala sciencula aŭ komercula kongreso. Eĉ unu sama
sciencisto probable vestus sin tute alie unue por sia kutima profesia
scienca kongreso kaj due por pure hobia Esperanta kongreso

Simono


Pejno Simono

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to

"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> schrieb im Newsbeitrag

> La kritiko estas pozitiva nur se ĝi estas ankaŭ


> konstruiva kaj ĝi ne servas nur por subpremi la aliajn opiniojn. ;o)

Mi ofte miras, kial oni ofte aŭdas la postulon, ke kritiko nepre estu
"pozitiva".

Laŭ mia diagnozo jen nur rimedo por diri iomete nerekte: "Via kritiko ne
plaĉas al mi, sed aliflanke mi ne scias alfronti ĝin".

Ĉiuokaze ne estas iu ajn neceso, ke kritikanto liveru alian solvon por tio,
kion li kritikas. Ekzemple, se mi kritikus, ke benzinajn aŭtojn poluas la
medion, mi pro tio ne estus iel devigata konstrui funkciantan akvan aŭton
nur por rajti publike prezenti mian kritikon. Se entute ion, mi devus pruvi
mian aserton pri poluado.

Kritiko estas ĉiam io negativa. Oni ja diras "ne" al io.

Aldone via "... kaj ĝi ne servas nur por subpremi la aliajn opiniojn" estas
pli ol nur stranga eldiro. Eble vi komplezus iomete klarigi, kion vi celis
per tiuj vortoj.

Simono


Pejno Simono

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to

<ind...@my-deja.com> schrieb im Newsbeitrag

> > Laŭŝajne mi iel ĝisradike miskomprenis vin.
>
> Ne tre surprize. Mi ankau ofte miskomprenas vin,
> kredante ke vi skribas sincere.

Kio estas "sincere"? <ridante>

> PS. Hodiau mi vizitis vian TTTejon. Mi tre ghojas ke vi
> afishis belan foton de nia kara majstro (zorge kolorigita
> de vi?) che la supro. Via amo al nia sankta afero estu
> modelo por chiuj.

Ĉielon! Mi tuj substituu bildon de Ho-Ĉi-Mino.

> Kiam mi legis la citajhon de Pirono, -
>
> >Zamenhofo transplantis arbojn kaj florojn, arbedojn
> >kaj herbojn, birdojn kaj papiliojn, devene de landoj
> >tre diversaj por krei mirindan parkon, tajlitan kun
> >gusto bonega, tiel ke la homoj povu tie renkontiĝi en
> >etoso de bonfarto kaj trankvilo.
>
> - larmoj plenigis miajn okulojn.

Hmm. Mi prefere afiŝu la Francan originalon. Almenaŭ tion ne plu komprenos
ĉiu.

> Dum mia kantado, mi sentis ke iuj misteraj fantomoj
> flugis tra la aero. Vershajne miaj kolegoj ankau sentis ilin,
> char ili chiuj rigardis min grandokule, tro mirigitaj por ech
> aplaudi.

Danĝerega psiĥa stato.

> Mi dankas vin, samideano Simono. Via TTT-pagho estas
> kvazau sanktejo de Esperantismo en la reto.

Jen la problemo, se oni legas nur prapaĝojn. Temas pri la tiel nomata
Usonprezidenta eksterland-politika sindromo, se mi ĝuste memoras.

Simono


Yves Bellefeuille

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> skribis:

> > "Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> schrieb im Newsbeitrag
> >

> > Do, chu vi jam iris al UK au ne?
>

> Ne, Xis nun tute ne.

Estas surprize ke iu kiu tiom malshatas "onidirojn pri onidiroj" tiom
kritikadus la UK kvankam li neniam cheestis ghin.

Aliflanke, estas ghojige scii ke ankau Pejno Simono havas "furzilon".

Nu, se la inauguro ne plachas al vi, oni shajne rajtas iri al la UK sen
cheesti ghin. Mi jam faris tion, kaj la Verda Polico ankorau ne kaptis
min. Kaj se entute nenio en la UK plachas al vi, oni shajne rajtas tute
ne iri al ghi kaj anstataue iri al aliaj renkontighoj.

Estas tamen evidente ke la UK, kaj ech la inauguro, plachas al multaj
homoj, kaj shajnas strange plendadi pri la gustoj de tiuj homoj.

libero

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to
Klivo:

Esperanto probable ne ekzistus sen Esperantismo.

Idealismo estas forta motivigilo.
Esperantismo estas kvazaŭ radiko de Esperanto. La arbo mortus sen ghi.

Brave, bonege, Klivo!

Anton Oberndorfer deklaras: Mi ne konsideras min idealisto.

Sed, se Anton ne estas idealisto, kio movas lin dediĉi tiom da tempo kaj
klopodoj al la subteno de ties laŭdinda esperanta retradio?

Pri la himnoj, flagoj, ktp. okaze de E-kongresoj, nur mi citos kiel
ekzemplon de simila agado la kongresojn de politikaj partioj ĉie tra la
mondo. Ĵus okazis en Hispanio grava kongreso de la Socialista Partio:
oni povis vidi per televido la dekoracion, plena je ruĝaj elementoj, kaj oni
povis aŭskulti la kantadon de "La Internacio", fine de la kongreso, malgraŭ
ke la hispana Socialista Partio ne ŝajnas nun tro maldekstrema.

Idealismo kaj emocio estas gravaj motoroj por antaŭenpuŝi multajn aferojn,
ĉefe en la intelekta sfero. Permesu al mi komparon. Mi estas ega amanto de
klasika muziko, kaj mi certigas al vi ke la muzikverkoj kiuj plej plaĉas al
mi (kaj al la ĝenerala publiko, laŭ oni povas mezuri per la aplaŭdado en
koncertoj) estas tiuj, kiuj portas en si grandan pasion kaj emocion, precipe
la majstroverkoj de la romantika epoko. Ne vane germanaj muzikistoj ekde la
18a jarcento komencis trovi inspiron en la movado kiun ili nomis "sturm und
drang" (ŝtormo kaj klopodo" - ĉu adekvata traduko?). De tiu etoso deriviĝis
majstroverkoj kiel la 9a de Beethoven, la 6a de Ĉajkovskij kaj aliaj, kiuj
poreterne kortuŝos la amantojn de la granda muziko. Kaj, kredu min, la
modesta komponaĵo de Félicien de Ménil sur la simplaj sed emociplenaj
versoj de "La Espero", certe estas ankaŭ ege kortuŝaj por la plejmulto el la
esperantistaro, same kiel "La Internacio" kortuŝas ĉiun sinceran
maldekstrulon.

Lib.


Martin Oberndorfer

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to
Jes, denove, mi ne sentas min idealisto. Estas por la fascino krei aux
organizi ion kio funkcias kaj tio kontentigas min.
Esperanto entute estas kontribuo al la monda interhoma komunika sistemo kaj
gxi estas por mi instrua ekzemplo kiel kaj kial el ideo, el plano kreskas
io, gxis kiu grado gxi povas libere kreski, per kio oni kontrauxbatalas
gxin. Mi okupigxas pri kibernetiko, pri la legxoj de sukceso. Ankaux mi
volas esti sukcesa.
Kaj la Esperanta Retradio estas io kio funkcias sen granda fortostrecxo, io
kio kontentigas ne nur la auxskultantojn sed ankaux min.

Se mi estus idealisto, mi nur laborus por servi al aliaj, sen pensi pri mi
mem. Sed mi sercxas ankaux trovi avantagxojn por mi. En mia profesio mi
devas organizi kaj interpreti multe. La spertoj kun la laboro pri Esperanto
ege helpas al mi.

Cetere Esperantismo estas por mi cxefe la socia ligilo por la
Esperanto-balbutantoj. Kiu bone regas la lingvon povas tre bone gxui
Esperantan vivon sen Esperantismo. Bedauxrinde la vorto "esperantisto" estas
dusenca:
1) Gxi havas la profesian signifon: Iu kiu okupigxas pri la lingvo (parolas
kaj uzas gxin) estas esperantisto.
2) Gxi ankaux havas ideologian signifon: adepto de esperantismo estas
esperantisto (suficxas nur adori la ideon, sed ne necesas bone paroli la
lingvon).

En UK kolektigxas evidente ambaux kategorioj de esperantistoj. La dua
kategorio nepre bezonas flagon, himnon ktp. kiel ligilojn. Jen ankaux la
kialo pri la stranga aspekto de multaj kongresanoj. Mi nur demandas min, cxu
tiaj homoj (aux ties partopreno en UK) necesas por la progreso de Esperanto.
Ili ja finance kontribuas, do estas parto de la esperantlingva merkato, sed
aliflanke ili damagxas la prestigxon de la tuta afero.

Mi lasas tiun demandon al vi forumanoj. Bonvolu!

Anton Oberndorfer
"libero" <lib...@mundofree.com> schrieb in im Newsbeitrag:
003301bff61d$395c54a0$162191d4@es...


> Klivo:
>
> Esperanto probable ne ekzistus sen Esperantismo.
> Idealismo estas forta motivigilo.

> Esperantismo estas kvazaý radiko de Esperanto. La arbo mortus sen ghi.


>
> Brave, bonege, Klivo!
>
> Anton Oberndorfer deklaras: Mi ne konsideras min idealisto.
>

> Sed, se Anton ne estas idealisto, kio movas lin dedići tiom da tempo kaj
> klopodoj al la subteno de ties laýdinda esperanta retradio?


>
> Pri la himnoj, flagoj, ktp. okaze de E-kongresoj, nur mi citos kiel

> ekzemplon de simila agado la kongresojn de politikaj partioj ćie tra la
> mondo. ¬us okazis en Hispanio grava kongreso de la Socialista Partio:
> oni povis vidi per televido la dekoracion, plena je ruřaj elementoj, kaj
oni
> povis aýskulti la kantadon de "La Internacio", fine de la kongreso,
malgraý
> ke la hispana Socialista Partio ne ţajnas nun tro maldekstrema.
>
> Idealismo kaj emocio estas gravaj motoroj por antaýenpuţi multajn aferojn,
> ćefe en la intelekta sfero. Permesu al mi komparon. Mi estas ega amanto de
> klasika muziko, kaj mi certigas al vi ke la muzikverkoj kiuj plej plaćas
al
> mi (kaj al la řenerala publiko, laý oni povas mezuri per la aplaýdado en


> koncertoj) estas tiuj, kiuj portas en si grandan pasion kaj emocion,
precipe
> la majstroverkoj de la romantika epoko. Ne vane germanaj muzikistoj ekde
la
> 18a jarcento komencis trovi inspiron en la movado kiun ili nomis "sturm
und

> drang" (ţtormo kaj klopodo" - ću adekvata traduko?). De tiu etoso
deriviřis
> majstroverkoj kiel la 9a de Beethoven, la 6a de Ćajkovskij kaj aliaj, kiuj
> poreterne kortuţos la amantojn de la granda muziko. Kaj, kredu min, la
> modesta komponaĽo de Félicien de Ménil sur la simplaj sed emociplenaj
> versoj de "La Espero", certe estas ankaý ege kortuţaj por la plejmulto el
la
> esperantistaro, same kiel "La Internacio" kortuţas ćiun sinceran
> maldekstrulon.
>
> Lib.
>

Pejno Simono

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to

"Martin Oberndorfer" <martin.ob...@aon.at> schrieb im Newsbeitrag


> Bedauxrinde la vorto "esperantisto" estas
> dusenca:
> 1) Gxi havas la profesian signifon: Iu kiu okupigxas pri la lingvo
(parolas
> kaj uzas gxin) estas esperantisto.
> 2) Gxi ankaux havas ideologian signifon: adepto de esperantismo estas
> esperantisto (suficxas nur adori la ideon, sed ne necesas bone paroli la
> lingvon).

> En UK kolektigxas evidente ambaux kategorioj de esperantistoj. La dua
> kategorio nepre bezonas flagon, himnon ktp. kiel ligilojn. Jen ankaux la
> kialo pri la stranga aspekto de multaj kongresanoj. Mi nur demandas min,
cxu
> tiaj homoj (aux ties partopreno en UK) necesas por la progreso de
Esperanto.
> Ili ja finance kontribuas, do estas parto de la esperantlingva merkato,
sed
> aliflanke ili damagxas la prestigxon de la tuta afero.

Ĝuste jen la problemo.

Sen tiuj ĉi fanatikaj Esperantismanoj Esperanto certe mortus, ĉar apenaŭ
normalulo interesiĝas pri ĝi.

Sed aliflanke kun Esperantismanoj Esperanto neniam ajn povos prosperi, ĉar
ĉiu nur duone inteligenta neparanojan E-parolanto ne eltenas la sencerban
etoson de naivegaj fanatikuloj kun amaso da flagoj kaj himnoj kaj sekve pli
aŭ malpli malfrue fuĝos.

Mi reformulu. La Esperantismanoj sukcesis dum 100 jaroj porti Esperanton de
0 ĝis 0. Evidente ili neniam ajn sukcesos porti ĝin de 0 ĝis 100. Supozeble
normaluloj kapablus pri tio, same kiel ili jam kapablis sukcesigi multajn
aliajn aferojn mondvaste. Sed kiom longe la fanatikuloj plu sidas en la
selo, tiom longe tute ne estos eble, ke la malmultaj normaluloj en la parola
komunumo povos varbi pliajn normalulojn.

Kiel mi ofte jam menciis, mi ne havas iun ajn problemon vendi planlingvon en
mia labormedio. Fakte ĉi-momente mia profesio estas vendisto kaj mi tre
sukcese vendas.

Tamen pro la Esperantismo de la damnaj adeptoj la planlingvo, kiun mi
hazarde parolas, nome Esperanton, tiu lingvo ne havas eĉ nur kvinminutan
ŝancon transvivi en la ĉirkaŭaĵo, kie mi ĉiutage survojas. Iuj stranguloj en
mia cirklo simple ne ricevos lokon - se ne temas hazarde pri iu ekzotika
dekora danctrupo dum ies feriaj vojaĝoj dum safario. Do bone elpensita kaj
almenaŭ iam ajn eble utila lingva afero iĝas jam tujvide plene senvalora kaj
neakceptebla aferaĉo pro ĝia tro firma ligo kun amaso da strangaj sektanoj.
Simple ne estas eble sufiĉe efike kaŝi la adeptaron kun ĝiaj gregoj de
flagsvingantaj Nikolaoj, Unuiĝoj kaj Nenadoj, por sukcese ne mencii ilin.

Aldone estas tiel, ke la frenezuloj tute ne volas sukceson de Esperanto. La
sola afero, kiun ili volas, estas kolekti pli da frenezuloj. Normalulojn kun
ilia racia rilato al planlingvo ili nek volas nek eltenas. Estas tamen same
klare, ke raciuloj ne speciale ŝatas la etoson de kongreso pri ekzemple
nifologio aŭ ezoteriko. Tute honeste, se raciulo volas primiri iujn
ĉimpanzojn, li povos simple viziti la plej proksiman bestoĝardenon, ne
necesiĝas alvojaĝi iujn kongresojn.

Bedaŭrinde ne estas tute tiel, ke la strangula frakcio konsistigas iuspecan
"vilaĝan idiotaron", kiel mi sufiĉe ofte kaj sufiĉe acide formulis tion
rilate tiun ĉi forumon. Vere pli ĝenerale statas tiel, ke la tuta vilaĝo
estas aŭ idiota aŭ almenaŭ duonidiota kaj nur malplejmulte ie rande de la
vilaĝo troviĝas iu kaj iu normalmensulo. Verdire, se en averaĝa renkontiĝo
la "vilaĝa neidiotaro" konsistigas pli ol 15% de la tuto, jen raportinda
maloftaĵo. Ĉiuokaze mi ĝisdate ne sukcesis trovi ie ajn plene senidiotan
E-parolantulan enklavon.

Eble aliulo tie ĉi pri tio pli sukcesis ol mi.

Simono


Eugenio Fabian

unread,
Jul 25, 2000, 3:00:00 AM7/25/00
to

Pejno Simono ha scritto nel messaggio
<8lj5fc$kfp$11$4...@news.t-online.com>...

>
>Kritiko estas ĉiam io negativa. Oni ja diras "ne" al io.
>
Por mi negativa ne signifas nea sed io kio ne portas bonajn fruktojn.
Kritiko kiu portas bonajn fruktojn ne nepre estas jesa. Laŭ mia opinio
estas pli bone eviti kritikon kiu kondukas nur al reciprokaj ofendoj.
Por ke ĉi tio ne okazu, unue la kritiko devas esti ĝusta. Due, ne
sufiĉas ke ĝi estu ĝusta sed ankaŭ la kritikato devas esti sufiĉe
inteligenta por esti kapabla frukuzi ĝin. Se ĉi tiu lasta kondiĉo ne
ekzistas almenaŭ devas esti aliaj personoj kiuj povas lerni ion el ĉi
tiu disputo. Aliokaze la kritiko estas negativa t.e. oni malŝparis
tempon kaj energion por nenia rezulto. ;o)


>Aldone via "... kaj ĝi ne servas nur por subpremi la aliajn opiniojn"
estas
>pli ol nur stranga eldiro. Eble vi komplezus iomete klarigi, kion vi
celis
>per tiuj vortoj.
>

Mi provas klarigi per du diversaj sintenoj (1 kaj 2).

Se la lernantoj esprimas al oni la deziron kanti la himnon antaŭ ĉiu
leciono.
Kiel oni respondu? Ĉu per 1) aŭ per 2) ?

1) Laŭ mia opinio ne estas tre bona ideo sed por kontentigi vin, mi
permesas ke vi kantu ĝis kiam vi lernis la unuan strofon, sed nur kun
la kondiĉo ke vi ne devigu fari same tiujn kiuj malkonsentas.

2) Kion vi volus fari, vilaĝaj idiotoj? Kanti la himnon en mia kurso?
Tian napokapaĵon mi neniam permesos! Se vi volas ĉanti iru en la
preĝejon!

per la unua sinteno oni respektas la dezirojn kaj la opiniojn de la
lernantoj, per la dua ne.


>Simono
>
Eugenio
>


ind...@my-deja.com

unread,
Jul 26, 2000, 3:00:00 AM7/26/00
to
In article <8lkrbm$nuv$10$1...@news.t-online.com>,
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:

> Sed aliflanke kun Esperantismanoj Esperanto neniam ajn povos prosperi, ĉar
> ĉiu nur duone inteligenta neparanojan E-parolanto ne eltenas la sencerban
> etoson de naivegaj fanatikuloj kun amaso da flagoj kaj himnoj kaj sekve pli
> aŭ malpli malfrue fuĝos.

Ni malpacience atendas vian fughon.

> ... plene senvalora... amaso da strangaj sektanoj... gregoj de flagsvingantaj
> Nikolaoj... strangula frakcio... vilaĝan idiotaron...

> Vere pli ĝenerale statas tiel, ke la tuta vilaĝo estas aŭ idiota aŭ
> almenaŭ duonidiota kaj nur malplejmulte ie rande de la vilaĝo troviĝas
> iu kaj iu normalmensulo.

Vi estas kiel homo kiu akre plendas ke lia manghajho malbongustas, sed,
kiam oni provas forpreni lian pladon, diras, "Atendu, mi ne diris, ke mi ne
manghos ghin."

Se vi honeste kredas ke chiuj Esperantistoj estas idiotoj au duonidiotoj,
via plua restado en Esperantio estas sensenca. Se vi ne kredas tion,
sed simple plendachas por pacigi vian frustrighon, tiukaze vi malmulte
diferencas de Nenado.

> Verdire, se en averaĝa renkontiĝo
> la "vilaĝa neidiotaro" konsistigas pli ol 15% de la tuto, jen raportinda
> maloftaĵo. Ĉiuokaze mi ĝisdate ne sukcesis trovi ie ajn plene senidiotan
> E-parolantulan enklavon.

Via kabeado estus unu pasho al senidiota forumo.

> Simono

Klivo

Pejno Simono

unread,
Jul 26, 2000, 3:00:00 AM7/26/00
to

"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> schrieb im Newsbeitrag

> >Kritiko estas ĉiam io negativa. Oni ja diras "ne" al io.

> Por mi negativa ne signifas nea sed io kio ne portas bonajn fruktojn.

Tion oni scios, ne pli frue ol poste. Aldone, kiu difinu, kiaj fruktoj estas
bonaj? Ĉu difinu la kritikanto aŭ ĉu la kritikato?

> Laŭ mia opinio
> estas pli bone eviti kritikon kiu kondukas nur al reciprokaj ofendoj.

Jen la fino de ĉiuspeca kritikado - nome la kritikato praktike ĉiam
ofendiĝas.

> Por ke ĉi tio ne okazu, unue la kritiko devas esti ĝusta.

La kritikado ofendiĝas plene sendepende de la ĝusto de la kritiko. Povas
esti, ke "ĝusta kritiko" eĉ pli ofendas pro tio, ke la kritikato ne plu
havas eblon rebati.

> Due, ne
> sufiĉas ke ĝi estu ĝusta sed ankaŭ la kritikato devas esti sufiĉe
> inteligenta por esti kapabla frukuzi ĝin.

Plej ofte ĝuste tiu ĉi inteligento mankas. Anstataŭe la kritikato reagas
emocie.

> Se ĉi tiu lasta kondiĉo ne
> ekzistas almenaŭ devas esti aliaj personoj kiuj povas lerni ion el ĉi
> tiu disputo. Aliokaze la kritiko estas negativa t.e. oni malŝparis
> tempon kaj energion por nenia rezulto. ;o)

Alivorte la publiko estu pli inteligenta ol la kritikato. Ĉu tiu kondiĉo
plenumiĝos, tre dependas de la rondo, en kiu oni lanĉas la kritikon.
Evidente se la kritikanto troviĝas rekte meze de napokaparo, ne estos multe
da espero pri tio.

> Se la lernantoj esprimas al oni la deziron kanti la himnon antaŭ ĉiu
> leciono.
> Kiel oni respondu? Ĉu per 1) aŭ per 2) ?

> 1) Laŭ mia opinio ne estas tre bona ideo sed por kontentigi vin, mi
> permesas ke vi kantu ĝis kiam vi lernis la unuan strofon, sed nur kun
> la kondiĉo ke vi ne devigu fari same tiujn kiuj malkonsentas.

> 2) Kion vi volus fari, vilaĝaj idiotoj? Kanti la himnon en mia kurso?
> Tian napokapaĵon mi neniam permesos! Se vi volas ĉanti iru en la
> preĝejon!

> per la unua sinteno oni respektas la dezirojn kaj la opiniojn de la
> lernantoj, per la dua ne.

Evidente oni nepre uzu la duan respondon. Kun iom da bonŝanco ĝi komplete
forpelos la napokapojn el la kursejo kaj restos nur la sanmensuloj, pri kiuj
vere valoras klopodi. <ridante>

Simono


wa...@nytud.hu

unread,
Jul 26, 2000, 3:00:00 AM7/26/00
to

>
> Jen la fino de Ä iuspeca kritikado - nome la kritikato praktike Ä iam
> ofendiÄ as.
>

Se jes, oni povas demandi, kiom granda devas esti komunumo,
por ke kritikado jam funkciu en ghi, sen atmosfero ege malagrabla?
En grandaj societoj vershajne kritikantoj kaj kritikatoj iom
apartighas, kaj tie la strecho estas eble ech agrabla, chiuokaze
tolerebla. Se - aliflanke - la kritikanto kaj la kritikato restadas
senchese en la sama salono au chambro, estas pli komplike.

Blazio


Pejno Simono

unread,
Jul 26, 2000, 3:00:00 AM7/26/00
to

<ind...@my-deja.com> schrieb im Newsbeitrag

> Se vi honeste kredas ke chiuj Esperantistoj estas idiotoj au duonidiotoj,
> via plua restado en Esperantio estas sensenca. Se vi ne kredas tion,
> sed simple plendachas por pacigi vian frustrighon, tiukaze vi malmulte
> diferencas de Nenado.

Eble idioto ne estas la precize ĝusta vorto. Evidente ankaŭ sufiĉe da
idiotoj estas, tamen ofte temas pri stranguloj kaj strangeguloj. Mi povus
rakonti jam dekon da anekdotoj pri stranguloj, kiujn mi renkontis kadre de
E-renkontiĝoj.

> > Verdire, se en averaĝa renkontiĝo
> > la "vilaĝa neidiotaro" konsistigas pli ol 15% de la tuto, jen raportinda
> > maloftaĵo. Ĉiuokaze mi ĝisdate ne sukcesis trovi ie ajn plene senidiotan
> > E-parolantulan enklavon.

> Via kabeado estus unu pasho al senidiota forumo.

Jes, certe, nome por mi. Mi liberiĝus.

La problemo de Esperanto estas laŭ mia analizo duflanka.

Unue jen la problemo pri planlingvo sufiĉe uzebla kaj disvastigebla, kiu
tamen tute ne plu estas disvastigebla pro la strangeco kaj sekteco de la jam
ĉeestanta adeptaro. Evidente strangularo kapablas allogi nur pliajn
stangulojn, kaj jen nur la vojo al pli stranga sekto, ne al la populariĝo de
planlingvo. En artikolo mi iam tre bone formulis tion, parolante pri eblaj
aĉetontoj de "Esperanto sen mitoj", do anoj de la raciula frakcio:

===================================================

Sed ĝuste tiaj personoj supozeble konsistigas jam nian dubeman, nekredeman,
esploreman, racieman frakcion. Jen tiu, kiu al la ekstera mondo jam tre
zorgeme kaj pripense prezentas la planlingvon Esperanto kaj ĉe tio por
maksimume sukcesi nur minimume videbligas la akompanantan adeptaron.
Alivorte timanto de tio, ke tiu, kiu aĉetos de li nian Esperanto-brasikon
sur la planlingva foiro, endanĝeriĝos nevole kunaĉeti skvamojn de
malbongustaj brasikmuŝetoj plus iu kaj iu neglutebla limako. Kaj verdire
estas tiel, ke nur unu misianta strangulo, disvastigante sian kutiman
primitivan E-propagandon okaze de gazetara konferenco, povos fiaskigi la
plurjaran seriozan informadan laboron de deko da sanmensaj Esperantistoj.

===================================================

Jen tre kerna apenaŭ solvebla problemo. Eble plene nova planlingvo - do sen
jamekzista adeptaro - havus pli bonan ŝancon sukcesi ol Esperanto, malgraŭ
ties iugrada literatura tradicio. Ĉe tio oni tamen ne forgesu, ke ankaŭ
konsiderinda parto de nia literaturo estas porstrangula literaturo, do ne
vere valora kaj pro tio iel decidiga.

Due estas la problemo de la parola komunumo - plene sendepende de ĝia
strangeco aŭ nestrangeco. La malgranda fakte ekzistanta parolantaro tagon
post tago senplanigas sian planlingvon. Do enuziĝante, Esperanto perdas sian
planlingvecon, precipe pro la senbrida enkonduko de novaj nenecesaj radikoj.
Aldoniĝas la amaso da frazeologismoj importitaj el Eŭropaj naciaj lingvoj
plus tiuj ekestintaj interne de la modestnombra E-komunumo. Do enuziĝante,
la lingvo "naturiĝas" kaj tiel - de planlingva vidpunkto - degeneras.

Fronte al tiuj du defioj mi ne ekkonas iun ŝancon, ke Esperanto iam ajn
povos eĉ nur modeste prosperi.

Ambaŭ evoluoj neformiĝis iel subite kaj hodiaŭ. Ili havas jam jardekan
tradicion. Retrovide, oni povas konkludi, ke la Esperantistoj ĉiam tre efike
malhelpis sian propran aferon - tute sendepende de tio, kion ili fakte celis
aŭ ne celis. Tiu misefikemo ĝis hodiaŭ plu daŭras.

Denove rilate la unuan problemon.

Se temus nur pri kelkaj ŝimaĵoj en Ukoj, nu tiam ne estus tiom grave.
Bedaŭrinde tamen la verdismo, kiun mi dum la ĵusaj tagoj tiom forte
kritikis, montriĝas ĉie ĉe ni. Neniu ajn iomete pli granda renkontiĝo okazas
sen ĝi. Ĝi simple ne estas ignorebla. Kio en tiu ĉi forumo estas ebla - oni
simple plonkas la pli ekstremajn kazojn - tio en la ekstera realo bedaŭrinde
ne plu funkcias. Pro tio tiu ĉi lingvo inter normaluloj simple ne estas
vendebla. Oni ne povas sufiĉe kaŝi la strangulan frakcion de la adeptaro.

Simono

Pejno Simono

unread,
Jul 26, 2000, 3:00:00 AM7/26/00
to

<wa...@nytud.hu> schrieb im Newsbeitrag

> > Jen la fino de ĉiuspeca kritikado - nome la kritikato praktike ĉiam
> > ofendiĝas.

> Se jes, oni povas demandi, kiom granda devas esti komunumo,
> por ke kritikado jam funkciu en ghi, sen atmosfero ege malagrabla?
> En grandaj societoj vershajne kritikantoj kaj kritikatoj iom
> apartighas, kaj tie la strecho estas eble ech agrabla, chiuokaze
> tolerebla. Se - aliflanke - la kritikanto kaj la kritikato restadas
> senchese en la sama salono au chambro, estas pli komplike.

Fakte estus eble, tiel ĝentile kaj ĉirkaŭvoje kritiki, ke neniu - inklude la
kritikaton - ankoraŭ rimarkus, ke temas pri kritiko. Sed tio ne havus multe
da senco, aparte de tio, ke neniu plu ofendiĝus.

Sed jen nur ŝajna kaj tre surfaca paco.

Simono


Rene Salcedo

unread,
Jul 26, 2000, 3:00:00 AM7/26/00
to
Lasta jare mi opiniis en afisxo, ke Simono agas kiel 13-jara knabo.
Li dauxre pruvas mian aserton! ;-)

- rene -

"A.Peterson" wrote:
>
> Hej, knaboj!
> Vi jam tedis al mi...
>
> Mi rekomendas al vi alian sablokeston por plikreskuloj :-)
>
> -antonio-
>
> Pejno Simono: 0608139...@t-dialin.net
>
> >> Bye bye Simono.
>
> >Aufwiedersehen lieber Klivo.
>
> >Bedaŭrinde, ke vi ne komentis mian atentigon pri la paralelaj situacioj de
> Esperanto kaj Latino. Ju pli mi pripensas la aferon, des pli mi ekkonas
> similecon. Eklezio vivtenas Latinon, sekto vivtenas Esperanton.
>
> >> Ni vere sentos vian foreston chi tie.
>

> > Mi supozis, ke
> vi nun forlasas la forumon por prefere membriĝi ĉe Nikolao aŭ Unuiĝo.

> Laŭŝajne mi iel ĝisradike miskomprenis vin.
>

> >Simono

ind...@my-deja.com

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to
In article <8lnbvb$tkg$13$1...@news.t-online.com>,
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:

> Se temus nur pri kelkaj ŝimaĵoj en Ukoj, nu tiam ne estus tiom grave.
> Bedaŭrinde tamen la verdismo, kiun mi dum la ĵusaj tagoj tiom forte
> kritikis, montriĝas ĉie ĉe ni. Neniu ajn iomete pli granda renkontiĝo okazas
> sen ĝi. Ĝi simple ne estas ignorebla. Kio en tiu ĉi forumo estas ebla - oni
> simple plonkas la pli ekstremajn kazojn - tio en la ekstera realo bedaŭrinde
> ne plu funkcias. Pro tio tiu ĉi lingvo inter normaluloj simple ne estas
> vendebla. Oni ne povas sufiĉe kaŝi la strangulan frakcion de la adeptaro.
>
> Simono

Mi opinias, ke Esperanto allogas iom pli da stranguloj ol oni trovus en
ghenerala publiko (ekster Kalifornio), sed tio estas trajto de chiuj movadoj
kiuj celas plibonigi la mondon.

Ne necesas esti tro pesimisma pri tio. Ekzistas pluraj rimedoj por trakti
strangulojn, en la 'ekstera realo' kaj en la reto; vi menciis plonkadon. Foje
poshtlistoj blokas mesaghojn de ghenuloj. (Mi memoras, ke listo por
denaskuloj blokis ghenulon kiu rifuzis respekti ghian charton.) Ankau, la
chefaj instancoj efike elshlosas strangulojn. UEA, ekzemple, simple rifuzas
kunlabori kun iuj homoj.

Kaj kvankam nia uzreta forumo SCE ne estas moderata, kaj ni devas
toleri lavangon da stultajhoj, ech chi tie ekzistas rimedoj por trakti
strangulojn. Mi memoras, ke antau kelkaj jaroj, kiam iu fanatikulo
komencis krucmiliton kontrau anglolingvaj mesaghoj (kiuj estis
laucharte akceptindaj) tiu trovis chiujn siajn mesaghojn forvishitaj.

Aliflanke, ni ne tro timu strangecon. Mi estas membro de Irlanda
kultura organizajho (CCE). Chiujare en marto ni paradas en publika
strato, dancante kun vizaghoj pentritaj per trifolioj kaj irlandaj
flagoj. (Preskau neniu en la groupo estas irlandano!) Foje estas tre
amuze esti stranga.

Do, mi volonte svingos flagon por Esperanto.

Pejno Simono

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to

<ind...@my-deja.com> schrieb im Newsbeitrag

> Mi opinias, ke Esperanto allogas iom pli da stranguloj ol oni trovus en
> ghenerala publiko (ekster Kalifornio), sed tio estas trajto de chiuj
movadoj
> kiuj celas plibonigi la mondon.

Jen tre precize la problemo. Esperanto troviĝas en la manoj de movado
celanta plibonigi la mondon.

> Ne necesas esti tro pesimisma pri tio. Ekzistas pluraj rimedoj por trakti
> strangulojn, en la 'ekstera realo' kaj en la reto; vi menciis plonkadon.
Foje
> poshtlistoj blokas mesaghojn de ghenuloj. (Mi memoras, ke listo por
> denaskuloj blokis ghenulon kiu rifuzis respekti ghian charton.)

Vi evidente mismemoras. Temis simple pri iomete diktatorema strangulestro,
kiu nepre volis restigi sian strangularon neĝenata en ĝia strangeco. La
aludita ĉarto neniam estis malobeata. Strange, ke vi estas tiom malbone
informita.

> Ankau, la
> chefaj instancoj efike elshlosas strangulojn. UEA, ekzemple, simple
rifuzas
> kunlabori kun iuj homoj.

Intertempe oni povas pritrakti tian rifuzon preskaŭ honoro aŭ eĉ speco de
pruvo pri lingva kaj idea kvalito. Eble vi iam konversaciu kun la edzino de
Lapeno pri tio.

(Kaj cetere Lapeno estis "kore" ege pli proksima al la strangularo kaj ties
adoro de Zamenhofo, ol mi iam ajn estis aŭ iam ajn estos. Se vi ne havas la
eblon paroli kun ŝi rekte, kelkaj legaĵoj pri la Hamburgaj okazintaĵoj estas
haveblaj.)

Aparte de tio, oni povas konstati, ke la estraro de UEA havas nur tri
celojn -

1e - sin,
2e - sin,
3e - ankoraŭfoje sin.

Evidente tio malmulte rilatas al Esperanto kaj ĝia publika disvastigo, ja
sufiĉe altkosta kaj laboriga afero. Aliflanke tio tre multe rilatas al
ekzemple la optimumigo de la kolektado de heredaĵoj de mortintoj el la
strangula frakcio kaj la almozulado pri rimedoj de ŝtataj kaj internaciaj
instancoj.

> Kaj kvankam nia uzreta forumo SCE ne estas moderata, kaj ni devas
> toleri lavangon da stultajhoj, ech chi tie ekzistas rimedoj por trakti
> strangulojn. Mi memoras, ke antau kelkaj jaroj, kiam iu fanatikulo
> komencis krucmiliton kontrau anglolingvaj mesaghoj (kiuj estis
> laucharte akceptindaj) tiu trovis chiujn siajn mesaghojn forvishitaj.

La ĉarto iomete nerekte spegulas la faktan mankon de intereso pri Esperanto.
La vera celo estas Esperantismo. Evidente por tia celo Esperanto estas plene
superflua. Sekve apenaŭ ĝenas ĝia neuzo. Tion oni povas observi je ĉiu
nivelo - de la loka klubo ĝis la prezidenteco de UEA. Pro tio same ne ĝenas,
kiam montriĝas, ke eĉ kelkaj Akademianoj ne estas kompetentaj pri Esperanto.
Kaj parolante pri Akademianoj, vere estas kelkaj zoe enkaĝigindaj specimenoj
...

Aldone, se la celo estas Esperantismo, kaj ne Esperanto, same ne ĝenas, se
oni - kiel Ivo - nombras milionojn da neparolantoj de Esperanto kaj solene
deklaras tiujn "spertaj parolantoj". Verdire estas furzegale, ĉu ili parolas
aŭ ne parolas, ĉar tio neniel rilatas al la veraj celoj de la movadanoj.

> Aliflanke, ni ne tro timu strangecon. Mi estas membro de Irlanda
> kultura organizajho (CCE). Chiujare en marto ni paradas en publika
> strato, dancante kun vizaghoj pentritaj per trifolioj kaj irlandaj
> flagoj. (Preskau neniu en la groupo estas irlandano!) Foje estas tre
> amuze esti stranga.

> Do, mi volonte svingos flagon por Esperanto.

Se vi volas kolekti eĉ pli da stranguloj, jen certe la ĝusta vojo. Tamen en
la cirkloj, kie mi cirkulas, oni ignorus la motivojn de tia flagsvinganto
kaj eventuale pripensus, kiel oni plej diskrete venigu kuraciston.

Kaj cetere, la rezultojn de Irlandana flagsvingemo oni povas ja ĉiun tagon
denove spekti en televido.

Simono

ind...@my-deja.com

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to
In article <8loj3h$6c5$15$1...@news.t-online.com>,
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:

> > Ankau, la chefaj instancoj efike elshlosas strangulojn.
> > UEA, ekzemple, simple rifuzas kunlabori kun iuj homoj.
>
> Intertempe oni povas pritrakti tian rifuzon preskaŭ honoro
> aŭ eĉ speco de pruvo pri lingva kaj idea kvalito.

Kiomfoje oni tiel honoris vin?

> Eble vi iam konversaciu kun la edzino de
> Lapeno pri tio.

Tio ne valorus la penon.

> Aparte de tio, oni povas konstati, ke la estraro de UEA havas
> nur tri celojn -
>
> 1e - sin,
> 2e - sin,
> 3e - ankoraŭfoje sin.

Ofte mi legas tiajn kritikojn, chiam skribitajn de vi.

Mi estas tre kontenta pri la laboro de UEA, kaj speciale
de ghia nuna prezidanto, Enderby. Miaj ne-esperantistaj
amikoj ofte skribas au diras al mi, ke ili legis iun
artikolon pri Esperanto en jhurnalo, au vidis intervjuon
kun prezidanto che BBC, ktp. Shajne, li tre efike rilatas
kun informaj instancoj.

> > Do, mi volonte svingos flagon por Esperanto.
>
> Se vi volas kolekti eĉ pli da stranguloj, jen certe
> la ĝusta vojo. Tamen en la cirkloj, kie mi cirkulas,

La cirklo kie vi cirkulas estas, bedaurinde, chi tie.

Jen nova honoro por vi.

>>Plonk<<

> Simono

Pejno Simono

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to

<ind...@my-deja.com> schrieb im Newsbeitrag

> > > Ankau, la chefaj instancoj efike elshlosas strangulojn.
> > > UEA, ekzemple, simple rifuzas kunlabori kun iuj homoj.
> >
> > Intertempe oni povas pritrakti tian rifuzon preskaŭ honoro
> > aŭ eĉ speco de pruvo pri lingva kaj idea kvalito.
>
> Kiomfoje oni tiel honoris vin?

Ĝisdate tiu honoro estas unika. Kaj oficiale ĝi estas neniam transdonita al
mi de UEA, oni povas nur supozi ĝin.

> > Eble vi iam konversaciu kun la edzino de
> > Lapeno pri tio.
>
> Tio ne valorus la penon.

Tre bele.

> > Aparte de tio, oni povas konstati, ke la estraro de UEA havas
> > nur tri celojn -
> >
> > 1e - sin,
> > 2e - sin,
> > 3e - ankoraŭfoje sin.
>
> Ofte mi legas tiajn kritikojn, chiam skribitajn de vi.

Oni simple legu la ĉiujarajn bilancojn. Aldone mi konas jam plurajn
Esperantistojn, kiuj estas malkontentaj pri UEA kaj CO. Eĉ kelkaj CO-anoj
mem estas malkontentaj pri UEA kaj CO. Fakte mi neniam ajn ĝis nun aŭdis
laŭdon pri ili, nur kritikojn. Eĉ ekzistas en Esperantujo tipa malestima
mansvingo por karakterizi ilin, se la temo hazarde dum konversacio leviĝas.

> Mi estas tre kontenta pri la laboro de UEA, kaj speciale
> de ghia nuna prezidanto, Enderby. Miaj ne-esperantistaj
> amikoj ofte skribas au diras al mi, ke ili legis iun
> artikolon pri Esperanto en jhurnalo, au vidis intervjuon
> kun prezidanto che BBC, ktp. Shajne, li tre efike rilatas
> kun informaj instancoj.

Nu eble Enderby pli efikos. Tamen fakte prezidanto de UEA tiel aŭ tiel ne
povas fari vere multon. La muziko ludas en CO kaj tie staras ankaŭ la kaso.
Alivorte ties skipo direktas la tuton, ne la prezidanto. La rolo de
prezidanto de UEA estas iugrade komparebla kun la rolo de Reĝino Elizabeta
en Anglujo. Por resti en la sama bildo - la estraraj komitatoj egalas pli aŭ
malpli al la Ĉambrego de Lordoj.

> > > Do, mi volonte svingos flagon por Esperanto.
> >
> > Se vi volas kolekti eĉ pli da stranguloj, jen certe
> > la ĝusta vojo. Tamen en la cirkloj, kie mi cirkulas,
>
> La cirklo kie vi cirkulas estas, bedaurinde, chi tie.

Ne, tie ĉi mi ne cirkulas, tie ĉi mi miscirkulas.

> Jen nova honoro por vi.
>
> >>Plonk<<

Ho, iu plonkas. Supozeble ies argumentoj elĉerpiĝis aŭ mia atentigo pri
flagsvingado en Irlando tro trafis. Sed jen vere ne honoro por mi. Sed ankaŭ
des malpli temas pri honoro por Klivo. Li simple mem envicigis sin en la
elitan cirklon, kiun mi iam kaj iam fripone nomas nian vilaĝan idiotaron.
Cirklo de feliĉaj ĉiamridetaj homoj, kiuj - laŭ miaj scioj - por ja konservi
sian feliĉstaton same plonkas min. Strange, mi atendis pli de li. Fakte mi
iomete dubas, ke li posedas la vere konvenajn kvalifikojn por komforte sidi
inter Nenado, Nikolao kaj Unuiĝo.

Ĉu mi eble eraris?

Simono

Pierre Levy

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to levy...@worldnet.net
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:
>
><ind...@my-deja.com> schrieb im Newsbeitrag
>
>> Mi opinias, ke Esperanto allogas iom pli da stranguloj ol oni trovus en
>> ghenerala publiko (ekster Kalifornio), sed tio estas trajto de chiuj
>movadoj
>> kiuj celas plibonigi la mondon.
>
>Jen tre precize la problemo. Esperanto troviĝas en la manoj de movado
>celanta plibonigi la mondon.

Kio estas "stranga" kaj "problemo" en la celo "plibonigi la mondon"?
Chu pli malstrange estas lasi ghin plimalbonighi, au senskrupule
plimalbonigi ghin?

>
>Aparte de tio, oni povas konstati, ke la estraro de UEA havas

>/.../


>sufiĉe altkosta kaj laboriga afero. Aliflanke tio tre multe rilatas al
>ekzemple la optimumigo de la kolektado de heredaĵoj de mortintoj el la
>strangula frakcio kaj la almozulado pri rimedoj de ŝtataj kaj >internaciaj instancoj.
>

La dokumentoj rilataj al la historio de la Esperanto-movado efektive
ne estas tro bone traktitaj. Multaj perdighis au estas malfacile
disponeblaj. Estas tre strange kaj malkonsekvence, unuflanke
predikadi kontrau bagatelaj "mitoj" de Esperanto kaj aliflanke
riprochi "kolektadon de heredajhoj de mortintoj". La "strangula
frakcio" nepre inkluzivas ankau tiujn strangegulojn, kiuj nomas
aliajn strangaj, forgesante rigardi sin mem en spegulo.

Se "almozulado pri rimedoj de shtataj kaj internaciaj instancoj"
rilatas al klopodoj por ricevi subvenciojn de diversspecaj instancoj
- tiaj ekzistas loke, regione, tutlande kaj internacie (por ne paroli
pri la rolo de diversspecaj pli malpli privataj mecenatoj, kiuj mem
ricevas tiucele shtatajn subvenciojn, pretekste de sia pli malpli
honeste akirita richeco... ) - , nu, vere mankas precizo en la
kritiko. Oni povas ja kritiki ekzemple la manieron akiri tiujn
subvenciojn, sed kritiki la principon mem, kiel shajnas esti la celo
de la esprimo "almozulado", tio estas manifestigho de eksterordinara
naivegeco, por ne diri pli. La esperantistaj asocioj devus do esti
la - solaj -, kiuj nepre ne ricevu subvenciojn! Mi, impostpaganto,
preferas pagi imposton por subvencii esperanto-asocion ol por,
ekzemple, bombardi irakajn au serbiajn loghantarojn. (Tio chi ja
ne riskas "plibonigi la mondon"). Estas multaj aliaj aferoj, pri kiuj
mi preferus, ke oni ne subvenciu ilin per la impostoj, kiujn mi pagas.
Sed miaj preferoj ne multe gravas kaj mi ne pretendas ne esti
"stranga". Tja!

Cetere iom pajaca shajnas al mi la ideologia provo disigi Esperanton
de la esperantismo. Kvazau oni disigus la "telefonon" de la telefonaj
administracioj au kompanioj.

Amike, kvankam strange,
Petro.

Pejno Simono

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to

"Pierre Levy" <levy...@worldnet.net> schrieb im Newsbeitrag

> >Jen tre precize la problemo. Esperanto troviĝas en la manoj de movado
> >celanta plibonigi la mondon.

> Kio estas "stranga" kaj "problemo" en la celo "plibonigi la mondon"?
> Chu pli malstrange estas lasi ghin plimalbonighi, au senskrupule
> plimalbonigi ghin?

Ne, certe ne. Labori por la plibonigo de la mondo - kvankam eble plene
vane - ne estas per si io riproĉinda. Tamen tia laborado neniel rilatas al
planlingvo kaj vere estas tiel, ke Verdismo jam alprenas trajtojn, kiuj
sendependigas ĝin de Esperanto. Ankaŭ UEA novdate klopodas eniri terenojn
tute ne-lingvajn.

> La dokumentoj rilataj al la historio de la Esperanto-movado efektive
> ne estas tro bone traktitaj. Multaj perdighis au estas malfacile
> disponeblaj. Estas tre strange kaj malkonsekvence, unuflanke
> predikadi kontrau bagatelaj "mitoj" de Esperanto kaj aliflanke
> riprochi "kolektadon de heredajhoj de mortintoj". La "strangula
> frakcio" nepre inkluzivas ankau tiujn strangegulojn, kiuj nomas
> aliajn strangaj, forgesante rigardi sin mem en spegulo.

Nu, mi certe rigardas en spegulo. Fakte mi ĉiutage dufoje spegulas min en la
okuloj de aŭskultantaro el retaj specialistoj, datumbankaj specialistoj,
plurnivelaj programistoj, kvalitcertigaj specialistoj plus mikso el
diversfakaj direktistoj kaj estraranoj. Dum la lasta unu jaro kaj duono mi
jam amplekse speguliĝis ĉe la 200 pintaj entreprenoj de Germanujo - la tuta
"Kiu estas kiu?" de Germanaj industrio kaj komerco. Do mi scias, kiel mi
efikas.

Same mi scias, kiel la strangula frakcio de la Frankfurta E-klubo efikus
antaŭ la sama publiko. Kaj jen vere nenio specife Frankfurteca. Kvankam mi
konatiĝas kun amaso da homoj, mi ne povas inviti nur unu solan al okupiĝado
pri Esperanto, ĉar li tuj malkovrus la tutajn strangulojn.

Tio estas des pli koleriga, pro tio, ke sur mia Vindoza labortabulo estas
pluraj Esperantaĵoj, kiuj kunprojekciiĝas de mia komputila ekrano. Ĉar la
etoso en miaj prezentadoj - ne tute senmotive - estas tre afabla, amuza, kaj
babiliga, oni sufiĉe ofte scieme demandas pri ili. En unu specifa okazo la
tuta trupo restis eĉ horkvaronon ĉe la temo Esperanto, anstataŭ ol okupiĝi
pri la teĥnikaĵoj, kiujn mi prezentis.

Bedaŭrinde estas, ke mi tuj devas bremsi tian interesiĝon por eviti damaĝi
mian propran reputacion. Nome, se iu el la ekinteresiĝintoj vere daŭrigus
kaj sekve malkovrus la mizeran lokan E-klubon de sia urbo - evidente kun la
tipa Esperantismana klubanaro - mia propra renomo enkakiĝus, ĉar oni tuj
demandus sin, kial je diplodoko la direktoro de retanaliza firmao cirkulas
inter amaso da frenezuloj. La averaĝa adeptaro vere ne estas montrebla, ĉar
ĝi preskaŭ ĉiam entenas plurajn mensmalsanulojn. Sciu, iometo da strangeco
estas eble ĉarma. Sed la kvanto da strangeco, kiun oni renkontas en tipa
Esperanta kunveno, tute ne plu estas enrubrikigebla sub la etikedo "ĉarma".
Tre ofte la sola konvena rubriko estas "freneza".

Cetere, tiujn problemojn mi spertas eĉ en mia propra familio. Iam filo, unu
el la kunevoluigintoj de Ĉapelilo, akompanis min al E-renkontiĝo por
elmontri la produkton. Tio estis absoluta katastrofo. Li tuj ekvidis la
realon, kiun mi pro alkutmiĝo jam komencis pretervidi. Sed jen alia rakonto.

> Se "almozulado pri rimedoj ...

La problemo estas malpli la almozulado, sed pli la necelkonforma uzo de la
kolektitaj rimedoj. La organizaĵo praktike jam glutas ĉion.

> Cetere iom pajaca shajnas al mi la ideologia provo disigi Esperanton
> de la esperantismo. Kvazau oni disigus la "telefonon" de la telefonaj
> administracioj au kompanioj.

Ĝuste tion oni hodiaŭ ja faras. Oni disigas la telefonojn de la
telefonkompanioj, kiel ĉiu komputilisto tre bone scias.

Se ekzistas kluboj, en kiuj oni parolas nur pri la idealo Esperanto kaj ne
plu en la lingvo Esperanto, evidente temas pri Esperantismo pura. Ĝuste tion
mi kritikas, ĉar ĝi neniel ajn helpas la lingvon. Mi mem tute evidente
interesiĝas pri la lingvo Esperanto kaj abslolute nule pri Esperantismo. Do
vere ne estas iu problemo disigi la du aferojn. Aldone intertempe estas
sufiĉe pruvite, ke komuna lingvo neniel rilatas al intergenta aŭ intragenta
paco, do ne estas iu ajn valida motivo miksi la du aferojn. Kaj parenteze,
ene de la komunmo - tute sen iu helpo de mi - la Raŭmistoj fakte jam delonge
komencis malmiksi.

Do ne nur mi opinias tiel.

Simono

Eugenio Fabian

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to

Pejno Simono ha scritto nel messaggio
<8lnec6$ugu$13$1...@news.t-online.com>...

>Fakte estus eble, tiel ĝentile kaj ĉirkaŭvoje kritiki, ke neniu -
inklude la
>kritikaton - ankoraŭ rimarkus, ke temas pri kritiko. Sed tio ne havus
multe
>da senco, aparte de tio, ke neniu plu ofendiĝus.
>

Ne, la kritikato devas rimarki ke oni temas pri kritiko. Sed li devas
ankaŭ rimarki ke lia opinio estas respektata. por la reciproka
respekto necesas ankaŭ reciproka kono sed por bone koni unu la alian
oni bezonas longan tempon.


>Sed jen nur ŝajna kaj tre surfaca paco.

Ne, paco kiu baziĝas sur reciproka kono kaj respekto ne estas nur
ŝajna. ;o)
>
>Simono
>


Giuseppe CASTELLI

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to
Iuj opinioj esprimitaj en cxi tiu fadeno sxajnas al mi tro ekstremaj.
Estas tro simplige dividi nin en amaseton da idiotaj "flagemuloj" kaj
malplimulton da normalaj "planligvemuloj". Laux mi plej multaj E-istoj
situas meze; ili estas averagxe iom pli inteligentaj kaj eble iom
malpli "mense sanaj" ol la ne-E-istoj (mi uzas citilojn cxar mi ne
kompetentas pri psikologio); kaj plej multaj interesigxas kaj pri
la lingvo mem, kaj pri gxiaj uzoj: renkontigxoj, literaturo,
interreto... Nomi cxion cxi "movado" aux "komunumo" aux "sekto"
estas libera decido, sed apartigi gxin de la lingvo estas stranga
ideo por mi.

La lingvo E-o estas ege bela, sed krom tio, jam de la komenco, gxiaj
parolantoj konsistigis internacian aron al kiu preskaux neeviteble
cxiu E-isto apartenas. Se oni komunikas kun iu per E-o (ecx nur lege
kaj skribe), tre versxajne temos pri E-a gramatiko, pri lingvoj, pri
vojagxoj, pri E-renkontigxoj: alivorte pri la kutimaj renkontigxaj
babiltemoj, alivorte pri la E-a kultur(et)o.

Mi instruis E-on persone kaj rete, kaj mi cxiam klopodis lernigi
ne nur la lingvon, sed ankaux la ecojn, la historion, la etan
folkloron de gxia parolantaro. Se mia lernolibro pri la hungara
mencias banejojn kaj rostadfestojn, kial mi ne menciu Pasportan
Servon kaj IS? Tiel mi komprenas la instigon de Szilvasi "instrui
la movadon" dum E-kursoj. Necesas nek flagoj nek himnoj.

Mi kelkfoje spertis la honton vidi interesigxanton aux scivolulon
sxokigxi pro la ridindeco de la kunvenoj de maljunaj E-istoj.
Tio estas bedauxrinda kaj senesperiga. Ja mia deziro estus ne ke
cxiuj parolu E-on, sed ke gxi igxu alte taksata fenomeno (lingva,
kultura kaj socia). Tio estas malversxajna, ankaux cxar kutime la
ridinduloj havas amason da tempo por aperi publike kaj por - ofte
lauxdinde - vivteni la movadon, dum la homoj teorie plej valoraj
estas jam sukcesaj kaj okupitaj en sia profesio kaj povas kontribui
malmulte. Mi konas relative multajn tiajn E-iston, elstare
inteligentajn kaj kapablajn. Mi kontentigxas per la kontaktado kun
ili, kaj la fakton ke E-o ne progresas mi eltenas tre facile.

Malgraux la fojaj tedigxo kaj malentuziasmigxo, mi gxuas la apartenon
al malgranda, internacia, alternativa, preskaux kasxita, pirateca
homgrupo. Mi kredas ke tia aparteno donas al ni felicxon, instruon,
spertigxon; kaj mi kredas ke, kiam nia grupo kontaktas kun la ekstera
mondo, gxi b(agat)ele influas gxin, disvastigante internaciemon kaj
diversemon.

Mi pardonpetas ke mi eble skribis banalajxojn: ja miaj asertoj pri
la E-parolantaro tre simile validus pri skoltoj, rokemuloj kaj
Harley-Davidson-emuloj. Cxiukaze, laux mi E-o ne estas nur lingvo -
neniu lingvo estas nur lingvo :-) - sed gxi ankaux ne konsistas el
nuraj solenaj UK-malfermoj kaj novjaraj mesagxoj de la Prezidanto.


--
Saluti/Sincerely/Amike,
Giuseppe CASTELLI

libero

unread,
Jul 27, 2000, 3:00:00 AM7/27/00
to
Simono skribis:

> Tio estas des pli koleriga, pro tio, ke sur mia Vindoza labortabulo estas
> pluraj Esperantaĵoj, kiuj kunprojekciiĝas de mia komputila ekrano. Ĉar la
> etoso en miaj prezentadoj - ne tute senmotive - estas tre afabla, amuza,
kaj
> babiliga, oni sufiĉe ofte scieme demandas pri ili. En unu specifa okazo la
> tuta trupo restis eĉ horkvaronon ĉe la temo Esperanto, anstataŭ ol okupiĝi
> pri la teĥnikaĵoj, kiujn mi prezentis.
> Bedaŭrinde estas, ke mi tuj devas bremsi tian interesiĝon por eviti damaĝi
> mian propran reputacion. Nome, se iu el la ekinteresiĝintoj vere daŭrigus
> kaj sekve malkovrus la mizeran lokan E-klubon de sia urbo - evidente kun
la
> tipa Esperantismana klubanaro - mia propra renomo enkakiĝus, ĉar oni tuj
> demandus sin, kial je diplodoko la direktoro de retanaliza firmao cirkulas
> inter amaso da frenezuloj.

Solvo: Forviŝu el via Vindoza labortabulo la ligilojn al Esperanto.

Se viaj altrangegaj klientoj vizitus la Frankfurtan E-Klubon (aŭ iun ajn en
la mondo), la problemo ne estus la stranguloj. La problemo estas ke la
esperanta movado estas ege malriĉa, do, modestegaj ties ejoj. Franca
registaro subvencias malavare "Alliance Française"; hispana registaro
elspezas milionojn da eŭroj por "Instituto Cervantes"; germana faras same
por "Deutsche Institut", ktp. ktp. Tiuj institucioj havas luksegajn
instalaĵojn, kiuj certe plaĉus al viaj elitaj klientoj. Esperanto estas
povra, ve!, neniu registaro elspezas eĉ unu eŭron por ĝi.

Cetere, viaj delikataj klientoj eble ne sentus sin tiel malkomforte cxe
altnivelaj kursoj pri interlingvistiko, kiel tiu kiun gvidas D-rino Ilona
Koutny en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznan, Pollando, aŭ similaj
aranĝoj, en kiuj espereble ne abundas stranguloj verde vestitaj de la kapo
ĝis la piedoj.

Cetere, mi ne ricevis refuton al mia komparo kun kongresoj de politikaj
partioj, en kiu regas flagoj, simboloj, kantoj ktp. Kial politikistoj estas
respektindaj eĉ se ili kantas "La Internacion" meze de maro da ruĝaj flagoj
(aŭ ekvivalento por dekstrulaj partioj), kaj simila etoso ĉe E-kongresoj
estas kondamninda?

Lib.


~{HU1>C@E.I+Gi</~} s-ro cxung

unread,
Jul 28, 2000, 3:00:00 AM7/28/00
to
je 27 Jul 2000 15:59:28 -0700, lib...@mundofree.com ("libero") skribis
:

>respektindaj eç se ili kantas "La Internacion" meze de maro da ruĝaj flagoj
>(au ekvivalento por dekstrulaj partioj), kaj simila etoso çe E-kongresoj
>estas kondamninda?
>

cxar esp-oj estas nenio , estas tiom povraj , sed tiu fakto ecx faras
ilin ecx ne iomete modestaj . ili posedas pli bonan necesejon kaj
nomas gxin kvazi palaco . ili posedas sonkasedo sur kio audeblas la
acxa krio de iu komencanto kaj nomas gxin la plej bona etoso de la
mondo .
ili konas iun memsatiganton en cxinio kaj diras "nia estas la mondo ,
cxie kien vi vidas estas esp-oj" . kotopo ...

vi devas koni vin mem , espoj .

lait i save lait i stap long tudak , na tudak
i no bin daunim em
is liacht laicht in da finsta , unt di finsta
hoz nijt iwarissn

Pejno Simono

unread,
Jul 28, 2000, 3:00:00 AM7/28/00
to

"Giuseppe CASTELLI" <gcas...@enjoy.it> schrieb im Newsbeitrag

> Iuj opinioj esprimitaj en cxi tiu fadeno sxajnas al mi tro ekstremaj.
> Estas tro simplige dividi nin en amaseton da idiotaj "flagemuloj" kaj
> malplimulton da normalaj "planligvemuloj". Laux mi plej multaj E-istoj
> situas meze;

Fakte temas pri larĝa kontinua transiro inter tiuj du ekstremoj.

> La lingvo E-o estas ege bela, sed krom tio, jam de la komenco, gxiaj
> parolantoj konsistigis internacian aron al kiu preskaux neeviteble
> cxiu E-isto apartenas. Se oni komunikas kun iu per E-o (ecx nur lege
> kaj skribe), tre versxajne temos pri E-a gramatiko, pri lingvoj, pri
> vojagxoj, pri E-renkontigxoj: alivorte pri la kutimaj renkontigxaj
> babiltemoj, alivorte pri la E-a kultur(et)o.

El tio rezultas la opinio, ke Espereranto lingve taŭgas nur por diskuti pri
Esperanto. Tiu opinio ne estas tute malvera, ĉu?

> Mi kelkfoje spertis la honton vidi interesigxanton aux scivolulon
> sxokigxi pro la ridindeco de la kunvenoj de maljunaj E-istoj.
> Tio estas bedauxrinda kaj senesperiga.

Vere.

> Ja mia deziro estus ne ke
> cxiuj parolu E-on, sed ke gxi igxu alte taksata fenomeno (lingva,
> kultura kaj socia). Tio estas malversxajna, ankaux cxar kutime la

> ridinduloj havas amason da tempo por aperi publike ...

Verege.

> ... kaj por - ofte


> lauxdinde - vivteni la movadon, dum la homoj teorie plej valoraj
> estas jam sukcesaj kaj okupitaj en sia profesio kaj povas kontribui
> malmulte. Mi konas relative multajn tiajn E-iston, elstare
> inteligentajn kaj kapablajn. Mi kontentigxas per la kontaktado kun
> ili, kaj la fakton ke E-o ne progresas mi eltenas tre facile.

Min tamen iomete ĝenas, ke mi ne havas konvenan ejon, kie mi povos deponi
miajn interesiĝantojn.

> Cxiukaze, laux mi E-o ne estas nur lingvo -
> neniu lingvo estas nur lingvo :-) - sed gxi ankaux ne konsistas el
> nuraj solenaj UK-malfermoj kaj novjaraj mesagxoj de la Prezidanto.

Supozeble vi pravas.

Simono


Pejno Simono

unread,
Jul 28, 2000, 3:00:00 AM7/28/00
to

""libero"" <lib...@mundofree.com> schrieb im Newsbeitrag

> > Bedaŭrinde estas, ke mi tuj devas bremsi tian interesiĝon por eviti
damaĝi
> > mian propran reputacion. Nome, se iu el la ekinteresiĝintoj vere
daŭrigus
> > kaj sekve malkovrus la mizeran lokan E-klubon de sia urbo - evidente kun
> la
> > tipa Esperantismana klubanaro - mia propra renomo enkakiĝus, ĉar oni tuj
> > demandus sin, kial je diplodoko la direktoro de retanaliza firmao
cirkulas
> > inter amaso da frenezuloj.

> Solvo: Forviŝu el via Vindoza labortabulo la ligilojn al Esperanto.

Unue oni eble pripensu, kio estas malbona - mia montrado de la surfaco de
Ek, aŭ la nemontrebleco de la lokaj E-stranguloj.

Memkompreneble mi povos forigi la ikonon de Ek. Pli senchave estus tamen
forigi la strangulojn.

> Se viaj altrangegaj klientoj vizitus la Frankfurtan E-Klubon (aŭ iun ajn
en
> la mondo), la problemo ne estus la stranguloj. La problemo estas ke la
> esperanta movado estas ege malriĉa, do, modestegaj ties ejoj. Franca
> registaro subvencias malavare "Alliance Française"; hispana registaro
> elspezas milionojn da eŭroj por "Instituto Cervantes"; germana faras same
> por "Deutsche Institut", ktp. ktp. Tiuj institucioj havas luksegajn
> instalaĵojn, kiuj certe plaĉus al viaj elitaj klientoj. Esperanto estas
> povra, ve!, neniu registaro elspezas eĉ unu eŭron por ĝi.

Mi garantias, ke por miaj klientoj - Deutsche Bank, Dresdner Bank,
Commerzbank, Citibank, DG Bank, BASF, Daimler Chrysler, BMW, VW,
Heidelberger Druck, DATEV, DeutscheTelekom, Deutsche Post,
Signalversicherung, Continentale Versicherung, Alex Springer, Fiducia,
Debis, SAP, ktp, ktp ... estus nur bagetelo financi la tutan Germanan
Esperantan "operacon" je vere Holiday-Inn- aŭ eĉ Intercontinental-hotelluksa
nivelo dum ĉiuj 365 tagoj de la jaro.

Fakte la plej alta premio, kiu entute ekzistas en Esperantujo - temas pri
5000 eŭroj, venas ĉiun jaron donace de iu sensignifa loka filio de la
Ŝparkaso en Akeno - kio sendube iomete pruvas mian eldiron.

Kiel dirite, estus vere facile konduki iun elcentaĵon de miaj kontaktoj en
la direkto de Esperanto, kaj sekve de tio, ne estus tre malfacile gajni
kelkajn sponsorojn en la medio, de kiu ili venas. Sed - kaj jen verdire tre
granda "sed" - por fari tion necesus havi ion sanmensan, kion oni povos
publike montri. Bedaŭrinde estas ĉe ni tro da aferoj malsanmensaj kaj
nemonteblaj.

> Cetere, viaj delikataj klientoj eble ne sentus sin tiel malkomforte cxe
> altnivelaj kursoj pri interlingvistiko, kiel tiu kiun gvidas D-rino Ilona
> Koutny en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznan, Pollando, aŭ similaj
> aranĝoj, en kiuj espereble ne abundas stranguloj verde vestitaj de la kapo
> ĝis la piedoj.

Eble. Sed mi pri tio ne estus tiom certa. Mi vidis ion similan tie ĉi en la
Frankufurta universitato. Vizitis la prelegon nur la kutimaj lokuloj "por
nepre doni la impreson al la universitatestroj, ke ekzistas multegaj
Esperantistoj". Feliĉe oni ne kunportis iujn flagojn.

> Cetere, mi ne ricevis refuton al mia komparo kun kongresoj de politikaj
> partioj, en kiu regas flagoj, simboloj, kantoj ktp. Kial politikistoj
estas

> respektindaj eĉ se ili kantas "La Internacion" meze de maro da ruĝaj
flagoj
> (aŭ ekvivalento por dekstrulaj partioj), kaj simila etoso ĉe E-kongresoj
> estas kondamninda?

Ambaŭ aferoj estas precize same kondamnindaj.

Simono

Eugenio Fabian

unread,
Jul 28, 2000, 3:00:00 AM7/28/00
to

"libero" ha scritto nel messaggio
<002f01bff81e$dac1bb20$353191d4@es>...

>
>Cetere, mi ne ricevis refuton al mia komparo kun kongresoj de
politikaj
>partioj, en kiu regas flagoj, simboloj, kantoj ktp. Kial politikistoj
estas
>respektindaj eĉ se ili kantas "La Internacion" meze de maro da ruĝaj
flagoj
>(aŭ ekvivalento por dekstrulaj partioj), kaj simila etoso ĉe
E-kongresoj
>estas kondamninda?
>
Nu, vi kun tiu nomo devus scii ke ankaŭ la libereco preferas resti kun
la riĉuloj ne kun la povraj esperantistoj. Kial politikistoj povas
esti flagoflirtantaj stranguloj kaj esperantistoj ne? Simple ĉar kio
estas permesita al Jovo ne estas permesita al bovo. Unue oni devas
riĉiĝi kaj nur poste esperantiĝi. :o)


>Lib.
>
Eugenio

Rene Salcedo

unread,
Jul 28, 2000, 3:00:00 AM7/28/00
to
libero wrote:
>
> Simono skribis:
>
> > Tio estas des pli koleriga, pro tio, ke sur mia Vindoza labortabulo estas
> > pluraj Esperantaźoj, kiuj kunprojekciiřas de mia komputila ekrano. Ćar la

> > etoso en miaj prezentadoj - ne tute senmotive - estas tre afabla, amuza,
> kaj
> > babiliga, oni sufiće ofte scieme demandas pri ili. En unu specifa okazo la
> > tuta trupo restis eć horkvaronon će la temo Esperanto, anstataý ol okupiři
> > pri la teśnikaźoj, kiujn mi prezentis.
> > Bedaýrinde estas, ke mi tuj devas bremsi tian interesiřon por eviti damaři
> > mian propran reputacion. Nome, se iu el la ekinteresiřintoj vere daýrigus

> > kaj sekve malkovrus la mizeran lokan E-klubon de sia urbo - evidente kun
> la
> > tipa Esperantismana klubanaro - mia propra renomo enkakiřus, ćar oni tuj

> > demandus sin, kial je diplodoko la direktoro de retanaliza firmao cirkulas
> > inter amaso da frenezuloj.
>
> Solvo: Forviţu el via Vindoza labortabulo la ligilojn al Esperanto.
>

Sendube s-ro simono estas snobo kaj netoleremulo.
Simono: Esperanto kaj esperantistoj sxajne malfelicxigas vin, do
forlasu ilin kaj kunvivu kun viaj delikataj gravuloj kaj klopodu esti
felicxa kun ili.

- rene

[...]
> Lib.

Eugenio Fabian

unread,
Jul 29, 2000, 3:00:00 AM7/29/00
to

~{HU1>C@E.I+Gi ha scritto nel messaggio ...

>je 27 Jul 2000 15:59:28 -0700, lib...@mundofree.com ("libero")
skribis
>:
>
>>respektindaj eç se ili kantas "La Internacion" meze de maro da
ruĝaj flagoj

>>(au ekvivalento por dekstrulaj partioj), kaj simila etoso çe
E-kongresoj
>>estas kondamninda?
>>
>
>cxar esp-oj estas nenio , estas tiom povraj , sed tiu fakto ecx faras
>ilin ecx ne iomete modestaj . ili posedas pli bonan necesejon kaj
>nomas gxin kvazi palaco .

Oni diras Kvazaŭ ne kvazi escepte tiuj kiuj volas resti eternaj
komencantoj.


Evidente vi celis diri malriĉaj. Mi sendube
preferas esti malriĉa ol povra.


>
>vi devas koni vin mem , espoj .

Tio validas ankaŭ por vi.


>
>lait i save lait i stap long tudak , na tudak
>i no bin daunim em
>is liacht laicht in da finsta , unt di finsta
>hoz nijt iwarissn

Krom la flagflirtantoj estas ankaŭ la reformemuloj kaj alitipaj
stranguloj kiel tiuj kiuj preferas fiŝkaptadi en netravideblaj akvoj.

Eugenio


s-ro Aliicx

unread,
Jul 29, 2000, 3:00:00 AM7/29/00
to
je Fri, 28 Jul 2000 22:40:14 +0200, "Eugenio Fabian"
<eofa...@freemail.it> skribis :

>esti flagoflirtantaj stranguloj kaj esperantistoj ne? Simple çar kio


>estas permesita al Jovo ne estas permesita al bovo. Unue oni devas

>riçiĝi kaj nur poste esperantiĝi. :o)

oni devas fari la lastajn du frazojn pli publikaj .
mi proponas ke oni ne instruu esperanton al povraj homoj
kiuj havas monatan salajron sub 3000 euro monate .
tio sxparus al ni strangulojn kiel Nikolo , mia malmulteco ,
kaj multaj aliaj .

Pierre Levy

unread,
Jul 30, 2000, 3:00:00 AM7/30/00
to levy...@worldnet.net
"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:
>
>~{HU1>C@E.I+Gi ha scritto nel messaggio ...
>>je 27 Jul 2000 15:59:28 -0700, lib...@mundofree.com ("libero")
>skribis
>>cxar esp-oj estas nenio , estas tiom povraj , sed tiu fakto ecx faras
>>ilin ecx ne iomete modestaj . ili posedas pli bonan necesejon kaj
>>nomas gxin kvazi palaco .
>
>
>Evidente vi celis diri malrićaj. Mi sendube
>preferas esti malrića ol povra.

>>
>>vi devas koni vin mem , espoj .
>
La diferenco inter povra idioto kaj malpovra idioto
estas, ke povra idioto estas idioto,
sed malpovra idioto estas malpovrulo.

Petro.

libero

unread,
Jul 30, 2000, 3:00:00 AM7/30/00
to
En pluraj mesagxoj rilatantaj al ĉi fadeno aperas frazo atribuita al mi,
ERARE: ĝi verŝajne apartenas al s-ro Aliicx kiel respondo al mesaĝo antaŭe
sendita de mi. La frazo estas jena:

>>je 27 Jul 2000 15:59:28 -0700, lib...@mundofree.com ("libero")
>skribis
>>cxar esp-oj estas nenio , estas tiom povraj , sed tiu fakto ecx faras
>>ilin ecx ne iomete modestaj . ili posedas pli bonan necesejon kaj
>>nomas gxin kvazi palaco .

Do, mi NE skribis tiun frazon. En fadenaj mesaĝoj okazas multaj eraroj pri
kopiado.

Lib.


s-ro Aliicx

unread,
Jul 30, 2000, 3:00:00 AM7/30/00
to
je 30 Jul 2000 08:29:01 -0700, lib...@mundofree.com ("libero") skribis
:

>>>cxar esp-oj estas nenio , estas tiom povraj , sed tiu fakto ecx faras
>>>ilin ecx ne iomete modestaj . ili posedas pli bonan necesejon kaj
>>>nomas gxin kvazi palaco .

tiu phraso ne apartenas al mi , gxi apartenas al la vero ---

Eugenio Fabian

unread,
Jul 30, 2000, 3:00:00 AM7/30/00
to

Pierre Levy ha scritto nel messaggio
<8m0i4a$2sbi$1...@news4.isdnet.net>...

>>
>La diferenco inter povra idioto kaj malpovra idioto
>estas, ke povra idioto estas idioto,
>sed malpovra idioto estas malpovrulo.
>

La kontrauon de riculo oni tuj komprenas sed la kontrauon de povrulo,
ne...Se povrulo signifas kompatindulo, kion signifas malkompatindulo?
Cu feliculo? :o)


>Petro.

Eugenio
>
>
>
>


Pierre Levy

unread,
Jul 30, 2000, 3:00:00 AM7/30/00
to levy...@worldnet.net

Se povrulo nur signifas "kompatindulo", do malpovrulo signifas
nur ghuste tion: "malkompatindulo". Tio shajnas al mi sufiche
evidenta.

Petro.

Pierre Levy

unread,
Jul 31, 2000, 3:00:00 AM7/31/00
to levy...@worldnet.net
Eble, ekzemplo povus helpi la komprenon de tiu vorto:

La viktimoj de la nova ekspluatsistemo en la eksa dua mondo ne
estas la _malpovruloj_ de la malnova, inter kiuj grandparte
rekrutighis la tiel nomataj "novaj" richuloj.

Petro.


Eugenio Fabian

unread,
Jul 31, 2000, 3:00:00 AM7/31/00
to

Pierre Levy ha scritto nel messaggio
<8m2cm8$17ju$1...@news5.isdnet.net>...

>"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:
>>
>>Pierre Levy ha scritto nel messaggio
>><8m0i4a$2sbi$1...@news4.isdnet.net>...
>>
>>>>
>>La kontraŭon de riĉulo oni tuj komprenas sed la kontraŭon de

povrulo,
>>ne...Se povrulo signifas kompatindulo, kion signifas
malkompatindulo?
>>Cu feliĉulo? :o)

>>
>>
>>>Petro.
>>
>>Eugenio
>
>Se povrulo nur signifas "kompatindulo", do malpovrulo signifas
>nur ghuste tion: "malkompatindulo". Tio shajnas al mi sufiche
>evidenta.

Ne tute. Fakte mi povas doni pli ol unu tradukeblon: Feliĉulo,
fortunulo, enviatulo, eble eĉ malamatulo. Ĉu vi tradukas ĝin en la
francan per unu sola vorto?
>
>Petro.
>
Eugenio
>
>


Pierre Levy

unread,
Jul 31, 2000, 3:00:00 AM7/31/00
to levy...@worldnet.net
"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:
>
>Pierre Levy ha scritto nel messaggio
><8m2cm8$17ju$1...@news5.isdnet.net>...
>>"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:
>>>
>>>Pierre Levy ha scritto nel messaggio
>>><8m0i4a$2sbi$1...@news4.isdnet.net>...
>>>
>>>>>
>>>La kontraŭon de riĉulo oni tuj komprenas sed la kontraŭon de
>povrulo,
>>>ne...Se povrulo signifas kompatindulo, kion signifas
>malkompatindulo?
>>>Cu feliĉulo? :o)
>>>
>>>
>>>>Petro.
>>>
>>>Eugenio
>>
>>Se povrulo nur signifas "kompatindulo", do malpovrulo signifas
>>nur ghuste tion: "malkompatindulo". Tio shajnas al mi sufiche
>>evidenta.
>
>Ne tute. Fakte mi povas doni pli ol unu tradukeblon: Feliĉulo,
>fortunulo, enviatulo, eble eĉ malamatulo. Ĉu vi tradukas ĝin en la
>francan per unu sola vorto?
>>
>>Petro.
>>
>Eugenio
>>
>>
Mi tradukas unu vorton, kiam ghi sola sufichas por fari frazon:
ekzemple "saluton" au "dankon". Ech tiam, ghenerale estas pluraj
eblaj tradukoj. Ghenerale, kiam mi esprimighas en Esperanto, mi
tradukas nenion, sed simple esprimighas. Mia patro, kiu estis
profesia lingvisto, chiam rifuzis traduki izolitan vorton. Li
postulis kuntekston.

Se "malpovrulo" povas signifi "felichulo", "fortunulo", "enviatulo",
"malamatulo", do povrulo povas signifi "malfelichulo", "malfortunulo",
"malenviatulo", "amato" ...

Tamen, atentu iomete. Kiu enkondukis "povra", al tiu memkompreneble
ne sufichis "kompatinda", kiun li ja disponis. Do, au "povra" estas
pure balasta, au ghi esprimas ian subtilan nuancon, kiu nepre estas
la diferenco inter "kompatinda" kaj "povra". Similan nuancon mi
esprimas, uzante "malpovra" anstatau atendebla "malkompatinda". Mi
donis ekzemplon por helpi ghian komprenon.

Amike,
Petro.

Eugenio Fabian

unread,
Aug 3, 2000, 3:00:00 AM8/3/00
to

Pierre Levy ha scritto nel messaggio
<8m528p$6ui$1...@news2.isdnet.net>...

>"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:
>>
>>Pierre Levy ha scritto nel messaggio
>><8m2cm8$17ju$1...@news5.isdnet.net>...
>>>"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:
>>>>
>>>>Pierre Levy ha scritto nel messaggio
>>>><8m0i4a$2sbi$1...@news4.isdnet.net>...
>Tamen, atentu iomete. Kiu enkondukis "povra", al tiu memkompreneble
>ne sufichis "kompatinda", kiun li ja disponis. Do, au "povra" estas
>pure balasta, au ghi esprimas ian subtilan nuancon, kiu nepre estas
>la diferenco inter "kompatinda" kaj "povra

Laŭ mia opinio ĝi esprimas ian nuancon. Almenaŭ en la itala lingvo
'povero' havas krome ankaŭ la sencon malriĉa. Eble ankaŭ la esperanta
povra konservis iom el ĉi tiu nuanco kankam la PIVo ne subtenas mian
supozon. Fakte ĝi parolas pri povra urso. Envere mi almenaŭ neniam
aŭdis pri iu sinjoro urso kiu havu miliardojn en iu svisa banko nek
pri iu alia urso malfeliĉa pro neposedo de mono. :o)

Eugenio

>Amike,
>Petro.
>
>
>
>


Pierre Levy

unread,
Aug 3, 2000, 3:00:00 AM8/3/00
to levy...@worldnet.net
Mi jam renkontis, ech sufiche ofte, "povra" kun la evidente sola
kaj sennuanca senco "malricha". Tio lau mi plene pravigas la
koncepton de "malpovra miliardulo". En la franca, oni dirus litote
"Quelqu'un qui n'est pas à plaindre", au pli familiare "Un qu'est pas
à plaindre".

Amike,
Petro.


>>
>>
>>
>
>
>
>
>

Bertilo Wennergren

unread,
Aug 3, 2000, 3:00:00 AM8/3/00
to

"Pierre Levy":

> Mi jam renkontis, ech sufiche ofte, "povra" kun la evidente sola
> kaj sennuanca senco "malricha". Tio lau mi plene pravigas la
> koncepton de "malpovra miliardulo".

Plej ofte oni diras "kompatinda", kiam oni celas tion, kaj "malriĉa",
kiam oni celas tion. "Povra" havas tre marĝenan uzon en Esperanto.
Al mi ŝajnas, ke plej ofte, kiam ĝi aperas, ĝi signifas "kompatinda",
sed eble iafoje ĝi uziĝas en la signifo "malriĉa". Tamen oni apenaŭ
povas paroli tre multe pri ĝia _vera_ signifo en Esperanto, ĉar ĝi
estas tiel malmulte uzata entute.

Tiu, kiu volas uzi "povra", aŭ eĉ "malpovra", faru tion je propra
risko, konsciante, ke estas ne malgranda risko de miskompreno
aŭ eĉ plena nekompreno.

--
#####################################################################
Bertilo Wennergren
<http://purl.oclc.org/net/bertilo>
<bert...@hem.passagen.se>
#####################################################################

Pierre Levy

unread,
Aug 4, 2000, 3:00:00 AM8/4/00
to levy...@worldnet.net
"Bertilo Wennergren" <bert...@hem.passagen.se> wrote:
>
>"Pierre Levy":
>
>> Mi jam renkontis, ech sufiche ofte, "povra" kun la evidente sola
/.../
>
>Tiu, kiu volas uzi "povra", a=FD e=E6 "malpovra", faru tion je propra

>risko, konsciante, ke estas ne malgranda risko de miskompreno
>a=FD e=E6 plena nekompreno.
>
Mi konkludas, ke tiu povra "povra" ne vere malpovrigas nian
lingvon. ;-<

Amike,
Petro.


Eugenio Fabian

unread,
Aug 4, 2000, 3:00:00 AM8/4/00
to

Pierre Levy ha scritto nel messaggio
<8mdtlr$2kj2$1...@news5.isdnet.net>...

>"Bertilo Wennergren" <bert...@hem.passagen.se> wrote:
>>
>>"Pierre Levy":
>>
>>> Mi jam renkontis, ech sufiche ofte, "povra" kun la evidente sola
>/.../
>>
>>Tiu, kiu volas uzi "povra", a=FD e=E6 "malpovra", faru tion je
propra
>>risko, konsciante, ke estas ne malgranda risko de miskompreno
>>a=FD e=E6 plena nekompreno.
>>
Aj, aj, aj, aj. Vi uzis la signo kodon UTF 7. Pro tio okazis ke via
mesago farigis apenau legebla. Mi proponas ke vi uzu UTF 8 ankau kiam
vi uzas substituan alfabeton. Tiel ne fusigos via mesago, nek mia
respondo...Pardonon, sajnas al mi ke mi eraris. Fakte la fuso cifoje
okazis ec al Bertilo...Kaj Mikrosofto faras nenion por eligi ci tiun
fuseblecon?


>Mi konkludas, ke tiu povra "povra" ne vere malpovrigas nian
>lingvon. ;-<

Pri tio, almenau mi, volonte konsentas... Mi auguras al vi plezurajn
feritragojn!
>
>Amike,
>Petro.
>
Eugenio
>


Bertilo Wennergren

unread,
Aug 4, 2000, 3:00:00 AM8/4/00
to

"Eugenio Fabian":

> >"Bertilo Wennergren" <bert...@hem.passagen.se> wrote:

> >>Tiu, kiu volas uzi "povra", a=FD e=E6 "malpovra", faru tion je
> >>propra
> >>risko, konsciante, ke estas ne malgranda risko de miskompreno
> >>a=FD e=E6 plena nekompreno.

> Aj, aj, aj, aj. Vi uzis la signo kodon UTF 7. Pro tio okazis ke via
> mesago farigis apenau legebla. Mi proponas ke vi uzu UTF 8 ankau kiam
> vi uzas substituan alfabeton. Tiel ne fusigos via mesago, nek mia
> respondo...Pardonon, sajnas al mi ke mi eraris. Fakte la fuso cifoje
> okazis ec al Bertilo...Kaj Mikrosofto faras nenion por eligi ci tiun
> fuseblecon?

Ne temas pri UTF-7, sed pri QP ("Quoted Printables"), kiu estas aldona
kodo super mia origine Latino-3-a teksto, tute sen rilato al UTF-7.

La uzo de QP okazis neintence. Mi tute ne scias, kiamaniere QP
enŝaltiĝis. Mi tute ne tuŝis tiun parton de Aŭtluko Ekspresa. Verŝajne
la diablo decidis ludi per mia komputilo ĉi-nokte.

Pardonu!

Eugenio Fabian

unread,
Aug 5, 2000, 3:00:00 AM8/5/00
to

Bertilo Wennergren ha scritto nel messaggio
<8meupq$67iq9$1...@ID-4825.news.cis.dfn.de>...


>Ne temas pri UTF-7, sed pri QP ("Quoted Printables"), kiu estas
aldona
>kodo super mia origine Latino-3-a teksto, tute sen rilato al UTF-7.

>La uzo de QP okazis neintence. Mi tute ne scias, kiamaniere QP
>enŝaltiĝis. Mi tute ne tuŝis tiun parton de Aŭtluko Ekspresa.
Verŝajne
>la diablo decidis ludi per mia komputilo ĉi-nokte.

>Pardonu!


Saluton Bertilo!

Ĉi foje vi estas pardonita. Metu belan ligaĵon da ajloj sur la
komputero. Tio tenas malproksime la diablon... Nu, bedaŭrinde ne nur
la diablon. ;o)

Plezurajn feritagojn!
Eugenio


R.Corsetti-A.Lowenstein

unread,
Aug 5, 2000, 3:00:00 AM8/5/00
to
Eugenio:

>...kvankam la PIVo ne subtenas mian
>supozon. Fakte g'i parolas pri povra urso.

Via eraro, kara Eugenio, estas ke vi plukonsideras PIV-on vortaro de
Esperanto.
Kiel diris Petro "povra" en esperanto estas "kompatinda" au' "bedau'rinda".

Amike

Renato


Thierry SALOMON

unread,
Aug 11, 2000, 3:00:00 AM8/11/00
to

Tiu fadeno pri Esperanto / Esperantismo estas tre interesa
kaj memorigas pri la ideoj kiujn Zlatko TIS^LJAR prezentis en
sia libro
"Esperanto vivos malgraů la esperantistoj".

>Kaj jen la problemo. Oni lernas planlingvon pro raciaj pure
lingvaj motivoj por ektrovi sin
>meze de idealisma sekto de duonfrenezuloj. Rezulte, oni inter
amaso da flagsvingantaj
>stranguloj preskaŭ tute senespere serĉas pri la malmultaj
raciuloj, kiuj pro honto en
>iu malhela angulo laĹ­pove kaĹťiÄťas.

>kaj vere estas tiel, ke Verdismo jam alprenas trajtojn, kiuj
sendependigas Äťin de Esperanto.

>Mi mem tute evidente interesiÄťas pri la lingvo Esperanto kaj
abslolute
>nule pri Esperantismo. Do vere ne estas iu problemo disigi la
du aferojn.
>Aldone intertempe estas sufiĉe pruvite, ke komuna lingvo
neniel rilatas al
>intergenta aĹ­ intragenta paco, do ne estas iu ajn valida motivo
miksi
>la du aferojn. Kaj parenteze, ene de la komunmo - tute sen iu
helpo de mi - >la RaĹ­mistoj fakte jam delonge komencis malmiksi.

Chu necesos iuspeca "reformacio" por reveni al la esenco ?
Lingvo inter-nacia, kaj ne lingvo de plia nacio kun amaso da
folkloro (flago, himno, skulptajhoj de Zamenhof ktp...).

Chu okazos iuspeca skismo kun unuflanke la verdaj stelumitaj
flagsvingantaj himnokantantaj esperantistaj naciecistoj kaj
aliflanke la subtenantoj de inter-nacia lingvo?

>Due estas la problemo de la parola komunumo - plene sendepende
de Äťia
>strangeco aĹ­ nestrangeco. La malgranda fakte ekzistanta
parolantaro tagon
>post tago senplanigas sian planlingvon. Do enuziÄťante,
Esperanto perdas
>sian planlingvecon, precipe pro la senbrida enkonduko de novaj
nenecesaj radikoj.
Vidu sube en la manifesto de AKE.
Tiu eventuala skismo sentighos kaj jam sentighas en la lingvouzo.
Nacieca lingvo nepre bezonas multajn neologismojn, sinonimojn
kaj redundajn
vortojn. Aliflanke inter-nacia lingvo devas resti strukturita
kaj facila.

>Eble. Sed la renkontiĝoj, kiujn mi fakte ĝis nun ĉeestis,
havis tre
>fortan flagsvingan komponanton.
Ne nur svingado. Solena levigo kaj mallevigo. Flagigo de la
urbodomo.
Kaj ech (chu vere sherca?) jhuro al la flago.
Sed por varii kelkfoje oni ankaů inaůguras skulptajhojn de
Zamenhof.

>Esperanto probable ne ekzistus sen Esperantismo. Idealismo
estas forta >motivigilo.
>Esperantismo estas kvazaý radiko de Esperanto. La arbo mortus
sen ghi.
Malfortaj beboj kushas en bebo-ujoj. Sed chu ili devas resti
tie dum sia tuta vivo?
Iu kiu interesighas pri la ideo de inter-nacia lingvo certe
enhavas iom da
homaranismo sed chu li devas nepre farighi stelumita adepto de
Sankta Ludoviko?

>Sed kiom longe la fanatikuloj plu sidas en la selo, tiom longe
tute ne
>estos eble, ke la malmultaj normaluloj en la parola komunumo
povos varbi >pliajn normalulojn.

>Verdire, se en averaÄťa renkontiÄťo la "vilaÄťa neidiotaro"
>konsistigas pli ol 15% de la tuto, jen raportinda maloftaĵo.
Ä iuokaze mi
>Äťisdate ne sukcesis trovi ie ajn plene senidiotan E-
parolantulan enklavon.

>Jen tiu, kiu al la ekstera mondo jam tre zorgeme kaj
>pripense prezentas la planlingvon Esperanto kaj ĉe tio por
maksimume
>sukcesi nur minimume videbligas la akompanantan adeptaron.

>Kaj verdire estas tiel, ke nur unu misianta strangulo,
disvastigante
>sian kutiman primitivan E-propagandon okaze de gazetara
konferenco, povos
>fiaskigi la plurjaran seriozan informadan laboron de deko da
sanmensaj
>Esperantistoj.

>Kvankam mi konatiÄťas kun amaso da homoj, mi ne povas inviti
nur unu solan
>al okupiĝado pri Esperanto, ĉar li tuj malkovrus la tutajn
strangulojn.

Bedaůrinde tiel estas. Kaj tio fiaskigus ech la plej bonan
informadon.
Eble la unua pasho al sukcesa varbado estas solvi tiun problemon.
La manifesto de frostavallen celis tion sed ne vere sukcesis.

>Mi miras ke vi ankorau ne trovis elirejon.
>...
>Jes, jes. Eble vi chesu malshpari vian valoran tempon.
>...
>Tute prave. Ghis la.
Eble kiel Sokrato, Simon estas musho kiu ne lasas la verdan
dormeman chevalegon en paco.

>Se oni komunikas kun iu per E-o (ecx nur lege kaj skribe), tre
versxajne
>temos pri E-a gramatiko, pri lingvoj, pri vojagxoj, pri E-
renkontigxoj:
>alivorte pri la kutimaj renkontigxaj babiltemoj, alivorte pri
la E-a
>kultur(et)o.

Iugrade jes. Sed chu oni daůre faras nur tion pro emo aů pro
manko de fakaj aplikoj de la lingvo?

>Cxiukaze, laux mi E-o ne estas nur lingvo - neniu lingvo estas
nur lingvo :-)

Tio certe validas por la naciaj aů etnaj lingvoj. Sed chu nepre
ankaů por helplingvoj?

>Se mia lernolibro pri la hungara mencias banejojn kaj
rostadfestojn, kial
>mi ne menciu Pasportan Servon kaj IS? Tiel mi komprenas la
instigon de
>Szilvasi "instrui la movadon" dum E-kursoj.

Chu anstataů enmovadigi la homojn oni ne devus elmovadigi la
lingvon?
Aliel dirite, chu anstataů provi membrigi multajn homojn al
Esperanto
asocioj oni ne devus uzi la lingvon en la vera vivo per fakaj
aplikoj.
Kiom da energio foriras nur por organizi flagsvingantajn
renkontighojn?


Sekvas satiro pri Verdismo. Ghi ankaů legeblas
en HTML formato che http://www.angelfire.com/ny2/ts/polemik.html


MANIFESTO DE AKE

Nun, Chirkaů la jaro 113 p.Eo, bedaůrinde pli kaj pli da homoj
interesighas pri nia lingvo. Pro tio, endas preni rapidajn
rezoluciojn
kontraů tiu fenomeno. Tial IEA (Intergalaksia Esperanto Asocio)
fondis la
Asocion Kontraů Eksteruloj (AKE), kies unua tasko estis verki
chi-tiun
manifeston.

Paragrafo unu: Membrigho

Surbaze de la usona enmigradsistemo, por limigi la nombron da
personoj,
kiuj eklernas Esperanton chiun jaron, povas esperantighi nur tiu
kiu
ricevas verdan karton. Komitato kiu disdonas tiujn verdajn
kartojn estos
kreata kaj petanto nur ricevos la karton je la sekvaj
kondichoj :


1.Shi/li devas paroli esperanton de pli ol du jaroj
2.Esperanta membro de shia/lia familio au amikaro devas skribi
rekomendleteron al la komisio.
3.Shi/li devas sukcesi ekzamenon pri sia kono de la lingvo
(kantado de
la himno, demandoj pri la historio de Esperanto).
4.Shi/li ne devas esti elektebla por la Nobel-premio.
5.Shi/li devas subskribi kontrakton laů kiu shi/li promesas ne
plu uzi la
anglan lingvon. (Rimarko : AKE nuntempe debatas pri escepto
por
anglolingvanoj.)

Char tio eble ne sufichos por limigi la nombron da demandoj, la
prezoj de
la kotizo ankaů estos altigataj al 259,55 steletoj.

Paragrafo du: Evoluo de la lingvo

La facileco kaj logikeco de la lingvo estas chefaj kaůzoj de la
fameco de
Esperanto. Pro tio endas rapide malfaciligi ghin :


1.Iu ajn rajtas shanghi la lingvon. La Fundamento ne plu
validas.Tro
regule evoluanta lingvo ja povus interesi homojn, tial estas
pli bone se
ne estas iu komisio kiu kontrolas ghin.
2.AKE konsilas al chiu landa asocio presi sian propran
vortaron, kiu uzas
la sistemon por vortkreado "landa radiko + o" (laů la tiel
nomata PIVa
skolo). Kunigi chies fortojn por verki unu bonan komunan
vortaron
estas malpermesate.
3.Anstataů "mal"-vortoj kaj aliaj vortoj konstrueblaj per
kunmetajho de
jam ekzistantaj elementoj de la lingvo, neologismoj estos
kreataj.
Alikaze la lingvo povus esti tro facila por neeůropanoj.
4.La rolo de la akademio ekde nun nur estos aldoni kiel eble
plej multe
da neologismoj kaj eůropcentrismajhoj al la lingvo kaj zorgi
ke ghi ne
plu facilighu (aů regulighu per aldono de iuj afiksoj,
ekzemple).

Paragrafo tri: markbildo, varbado

1. Por ne allogi la publikon per tro bona aspekto, la emblemo
kaj
terminologio de Esperanto nepre devas simili al tiuj de
ideologismaj,
religiaj, politikaj aů sektaj asocioj. Por tio tre efikas
granda verda stelo
kaj vortoj
kiel "Majstro", "movado", "propagando", "esperantisto",
"Esperantio/ujo" ,"kamarado" , "-ista junularo", "-ista
ligo" kaj "fina
venko". La nova emblemo de Esperanto, kaj vortoj kiel
"esperanto-parolanto" kaj "informado" aů "varbado" estas
malpermesitaj. Cetere nomi nian lingvon per ghia vera (pra)
nomo
"Internacia Lingvo" aů per pli neůtralaj nomoj kiel "inter-
nacia
lingvo", "interlanda lingvo", "interpopola
lingvo", "helplingvo" aů
"ILO" ankaů estas danghere.
2.Cetere la samaj varbadaj metodoj kiel tiuj de ekstremaj
asocioj estas
uzendaj : flugfolioj, manifestacioj, atakemaj sloganoj,
malklaraj
afishoj.
3.Chiam estas memorenda ke la celo de afishoj kaj T-chemizoj
estas
kontentigi la kreintaron, ili ne devas plachi al ne-
esperantistoj.
4.Plie AKE konsilas dum neeviteblaj ekspozicioj meti che la
budo nur la
plej maljunajn klubanojn taůge neserioze vestitaj (AKE vendas
griz-flavajn shafo-lanajn puloverojn kun granda verda stelo
sur la
ventro kaj vizagho de Zamenhof sur la dorso).

Paragrafo kvar: Agado de Esperanto-kluboj

Iu ajn Esperanto-klubo kiu uzas pli ol 5% de sia mono por
informado
anstataů pli taůge uzi ghin por internaj aferoj, au kiu kunvenas
en publika
loko, tuj perdos sian membrecon de IEA.

Por eviti tion ni forte konsilas al chiu klubo, ech al la plej
etaj, uzi la
tempon de la anoj:

1.por verki gazeton (kiun nur ili legas kaj ricevas)
2.trinkado de kafo aů teo
3.manghado de kukoj
4.kaj organizado de internaj renkontighoj.

Paragrafo kvin: Uzado de Esperanto

Oni rajtas uzi Esperanton nur en pura idealisma kaj senmona
konteksto,
ekzemple ghia uzado en la ekonomia vivo estas tro riska char la
ekstera
mondo povus ekkompreni ke Esperanto povas esti utila.

Paragrafo ses: Esperanto en interreto

Pro la disvastigho de la internacia komputika reto multaj homoj
povus
eklegi pri Esperanto.
Tial IEA proponas :

1.Eviti havi unu centran bonaspektan informpaghon en la angla
lingvo.
2.Plej bone estas uzi specialan literaron por la chapelitaj
literoj. Char tiu
literaro ne trovighas sur la plej multaj komputiloj IEA
konsideras ghin
kiel bona protekto kontraů enveno de eksteruloj. Tiuj kiuj
ne havas
ghin nur vidos strangegajn signojn sur la ekrano anstataů la
chapelitaj
literoj kaj bezonos minimume duonhoron por trovi kaj instali
tiun
literaron.
3.Ankaů la 'x' sistemo bone efikas por malallogi
scivolemulojn. Plie ghi
estas praktika por interna komputila vicigo de vortoj.
4.La uzantoj de la 'h' fundamenta sistemo, atendante ke unikodo
plivastighas, perdos sian anecon de IEA.
5.La celo de hejmpagho estas plachi al la kreintaro, ne
okupighu pri la
vidpunkto de la aliaj legantoj.

Paragrafo sep: Esperanto en muziko

Danghere, la uzo de Esperanto en muziko evoluis dum la lastaj
jaroj.
Famaj kantistoj povus ja interesigi homojn pri nia lingvo per
sia kanto kaj
fushi tiom da laborjaroj.

Pro tio IEA decidis ke ekde nun, nur diskoj por gramofonoj
rajtas esti
uzataj por Esperanto-kantoj. Gramofonoj estas mendeblaj che IEA
kiu
donace kunsendos diskon de originala prelego de Zamenhof en VDS
(Vaksa Diska Kvalitosistemo).

Por AKE

Nomolas IREIT.

Por membrighi al AKE kaj ricevi ties gazeton "La protektulo"
sendu

100 steletojn al la konto de AKE fg-sdkjf che IEA .

Retposhta adreso : a...@zam.iea.eo

-----------------------------------------------------------

Got questions? Get answers over the phone at Keen.com.
Up to 100 minutes free!
http://www.keen.com


Pejno Simono

unread,
Aug 12, 2000, 3:00:00 AM8/12/00
to

"Thierry SALOMON" <tsalomon...@hotmail.com.invalid> schrieb im
Newsbeitrag

> Chu necesos iuspeca "reformacio" por reveni al la esenco ?
> Lingvo inter-nacia, kaj ne lingvo de plia nacio kun amaso da
> folkloro (flago, himno, skulptajhoj de Zamenhof ktp...).

> Chu okazos iuspeca skismo kun unuflanke la verdaj stelumitaj
> flagsvingantaj himnokantantaj esperantistaj naciecistoj kaj
> aliflanke la subtenantoj de inter-nacia lingvo?

Vere estas tiel.

Verdismo = naciismo.

Temas pri propra Esperantisma kulturo kun ĉiuj trajtoj, per kiuj oni
normalokaze difinas naciismon. Evidente oni povus debati pri tio, ĉu
Esperantismo estas jam sufiĉe ekstrema por vere konsistigi aŭtentan specon
de naciismo. Aliflanke ankaŭ komumismon oni ne tuj ekkonis imperiismo, do
oni ne miru, ke tiom malmultaj ekkonas, ke verdismo estas naciismo.

Fakte Esperantismo - same kiel Esperanto mem - estas "kukola ovo".

> >Sed la renkontiĝoj, kiujn mi fakte ĝis nun ĉeestis,


> > havis tre
> >fortan flagsvingan komponanton.

> Ne nur svingado. Solena leviĝo kaj malleviĝo. Flagigo de la


> urbodomo.
> Kaj ech (chu vere sherca?) jhuro al la flago.

> Sed por varii kelkfoje oni ankaŭ inaŭguras skulptajhojn de
> Zamenhof.

Kaj jen naciismo pura.

> >Kvankam mi konatiĝas kun amaso da homoj, mi ne povas inviti
> nur unu solan
> >al okupiĝado pri Esperanto, ĉar li tuj malkovrus la tutajn
> strangulojn.
>
> Bedarinde tiel estas. Kaj tio fiaskigus ech la plej bonan


> informadon.
> Eble la unua pasho al sukcesa varbado estas solvi tiun problemon.
> La manifesto de frostavallen celis tion sed ne vere sukcesis.

Tute mia opinio. La sekreta sekto eble savis Esperanton de frua morto tuj
post ĝia nasko. Sed tute evidente sekto povos konduki nur al pli granda kaj
eble aldone eĉ pli freneza sekto. Ĝi neniam ajn kapablos konduki ien
senhavan aŭ al iuj raciaĵoj.

> >Mi miras ke vi ankorau ne trovis elirejon.
> >...
> >Jes, jes. Eble vi chesu malshpari vian valoran tempon.
> >...
> >Tute prave. Ghis la.

Relegante nun cite la supraĵon, mi tuj ekkonas, ke jen parolas tipa sektano,
kiu klopodas forpeli herezulon.

> Chu anstatau enmovadigi la homojn oni ne devus elmovadigi la
> lingvon?
> Aliel dirite, chu anstatau provi membrigi multajn homojn al


> Esperanto
> asocioj oni ne devus uzi la lingvon en la vera vivo per fakaj
> aplikoj.
> Kiom da energio foriras nur por organizi flagsvingantajn
> renkontighojn?

Ĝisdate evidente ĉio.

> MANIFESTO DE AKE
>
> [...]

Belege.

Se ĝi nur ne entenus tiom da vero.

Simono

0 new messages