Flasko?

2 views
Skip to first unread message

Harri Laine

unread,
Oct 12, 2010, 4:13:36 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi hazarde trovis en Vikipedio artikolon pri "flasko", vorto kiun mi
eble iam vidis, sed tute forgesis. Ĉu iu povas al mi klarigi, kio ĝi
estas aŭ estu kaj kiel oni eventuale nomu la aĵon en normala
Esperanto?

La bildo en la artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Flasko
ŝajnas al mi granda metala (eksmoda) laktuj(eg)o. Tio malsimilas al
la signifoj, kiujn mi trovis por diverslingvaj "flask"-similaj vortoj
(lada poŝbotelo, soldata akvobotelo, laboratoria botelo aŭ - kiel en
la sveda - ia ajn botelo). La diverslingvaj tradukoj en Vikipedio
tute ne similas al "flask", sed al "bidon".

PIV havas la vorton "flasko" difinitan kiel botelo kun pajloplektaĵo,
kian mi iam vidis uzatan por vino.

La Vikipedia artikolo ŝajnas al mi fantazia, sed eble iu tiel uzas la
vorton.

Harri

Renato Corsetti

unread,
Oct 12, 2010, 4:21:49 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

Ĉu iu povas al mi klarigi, kio ĝi
estas aŭ estu kaj kiel oni eventuale nomu la aĵon en normala
Esperanto?

Mi dirus "ujo" aŭ "ujego" aŭ "ronda ujo". Mi ne povas kompreni el kie la artikolinto prenis la vorton. Bonvolu noti ankaŭ ke sub la foto li skribis: "Flasko por milko". Mi simple dirus "laktujo".

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Oct 12, 2010, 4:19:53 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine:

> Mi hazarde trovis en Vikipedio artikolon pri "flasko" [...]


> La Vikipedia artikolo ŝajnas al mi fantazia, sed eble iu tiel uzas la
> vorton.

La tiea bildo havas la jenan suban tekston: "Flasko por milko".
Tio iom akcentas la senvalorecon de tiu artikolo.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Anna Lowenstein

unread,
Oct 12, 2010, 4:36:15 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eble vi ne rimarkis, ke sub la foto estas la titolo "Flasko por milko". Ĉu fidi la lingvajn opiniojn de la verkinto de tiu artikolo? Verŝajne la plej bona solvo estus entute forviŝi ĝin.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: martedì 12 ottobre 2010 22.14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Flasko?

Harri

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Oct 12, 2010, 5:22:47 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

La bildo sxajne respondas al "botelego".

Flasko (el la gota/ pragxermana "flasko") estas tio, kio en la itala nomigxas "fiasco" (elp. fiasko), de kie venas la termino “fiasko” por indiki egan malsukceson: ventroforma vitra botelo kun pajla cxirkauxplektajxo, longa kolo kaj mallargxa beko, uzata por vino kaj oleo:

 

 

Gxis

Antonio

 

 

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: martedì 12 ottobre 2010 22.14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Flasko?

 

Mi hazarde trovis en Vikipedio artikolon pri "flasko", vorto kiun mi

--

image001.png

Fra Simo

unread,
Oct 12, 2010, 7:26:59 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/10/12 Harri Laine <harri...@iki.fi>

Mi hazarde trovis en Vikipedio artikolon pri "flasko", vorto kiun mi
eble iam vidis, sed tute forgesis. Ĉu iu povas al mi klarigi, kio ĝi
estas aŭ estu kaj kiel oni eventuale nomu la aĵon en normala
Esperanto?

La bildo en la artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Flasko
ŝajnas al mi granda metala (eksmoda) laktuj(eg)o. Tio malsimilas al
la signifoj, kiujn mi trovis por diverslingvaj "flask"-similaj vortoj
(lada poŝbotelo, soldata akvobotelo, laboratoria botelo aŭ - kiel en
la sveda - ia ajn botelo). La diverslingvaj tradukoj en Vikipedio
tute ne similas al "flask", sed al "bidon".

PIV havas la vorton "flasko" difinitan kiel botelo kun pajloplektaĵo,
kian mi iam vidis uzatan por vino.
     Tiu estas la signifo de la franca "fiasque" <fiask'>, pli kutime <fjask>, kiu estas nenio alia, ol la itala "fiascho" <fiasko>, supozeble samasignifa. Normale (eble ĉiam), tia botelo estas vitra, porvina, speciale por iuj vinoj el Italujo, kun dika ventro (ĉu "ventr/o" estas por la ĉefa parto de botelo, sub ties kolo, internacie klara ?) kaj longa, malvasta kolo. --- Mi tradukus per "pajl/o/botel/o" (vorto distinginda de "pajl/o/botel/eg/o", multe pli granda, sen longa kolo, taŭga interalie por fluidaj ĥemiaĵoj danĝeraj ;  franclingve "dame-jeanne" <damjhan'>).
     La franca vorto "flasque" <flask>, el la sama, malfrulatina, pli malnove ĝermana (ĉu vere necesas "ĝerman/" apud "(pra/)german/" ?) pradeveno, nomas botelon platan, kvadratecan, el vitro aŭ el metalo, el kiu ofte brandon oni trinkas, ordinare tiel malgrandan, ke oni povas ĝin teni en poŝo. --- Mi tradukus per "poŝ/botel/o".(En la nuna momento mi ne certe rememoras, kiel oni en la franca nomas iel kompareblajn botelojn, rondoformajn, kun du ringoj helpe de kiuj oni povas ilin per ŝnureto aŭ rimeneto pendigi ;  tiaj povas esti ankaŭ iom pli grandaj, kaj el diversaj materialoj : porcelano, ligno...)
     Laŭsignife proksima estas la franca "gourde" <gurd> ujo simila al botelo, kutime iom plata kaj ovoforma, sekve ne povanta stari ne apogite, uzata de militistoj, kamplaboristoj, ekskursantoj, k. s., ordinare pendigita
ĉe talizono aŭ ŝultrozono (sed ankaŭ tenebla en sako, k. t. p.). Laŭ vortaroj tia botelo povas esti el vitro kaj  ŝirmata de pajloplektaĵo, sed mi tiajn vidis nur el metalo, ofte kun drapa, leda aŭ simila tego, aŭ el plastaĵo.  --- Ĉu tiajn nomi "vojaĝ/botel/o" ?
     De la sama pradeveno, kiel "fiasque" kaj "flasque" venas ankau "flacon" <flakon'>, "boteleto" (PIV-lingve "flakon/o"),
aŭ , en iuj stiloj, "vinbotelo".

Fra Simo

unread,
Oct 12, 2010, 7:53:55 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Tro rapide mi skribis. Itale ne "fiascho", sed "fiasco". Nur multenombre ("fiaschi" <fiaski>) necesas la ho, ke restu la sono <k>.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages