"La mezurilo povas detekti ekde 1 parto en miliono"
detekt-i -->trovi,malkovri
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton
Mi ŝatus
- detekt-i --> serĉ-i per malmodulilo (nur serĉi ŝajnas al mi malpreciza(
- metaldetekt-ilo --> metalserĉilo
J-K Rinaldo
Tio malsimpligas la aferon. Kio estas malmodulilo por nefakulo kiel mi?- detekt-i --> serĉ-i per malmodulilo (nur serĉi ŝajnas al mi malpreciza)
Mi proponas aldoni: --> (en elektroniko:) malmoduli
Amike salutas
Leo
La baza signifio de “detekti” estas “malkovri, malkasxi, evidentigi”. Estas kurioze, ke malgraux gxia anglalingva aspekto, “detector” estas latina vorto, kiu lauxvorte signifas “malkovrilo”, el la verbo de-tegere (= mal-kovri, parence al la esperanta kunmetajxo “de-tegi”).
Temas pri ilo por malkovri ne nur objektojn, ekzemple metalojn (angle “metal detector”, itale “rivelatore di metalli”), sed ankaux… senkorpajn aferojn: angle oni nomas “lie detector” iun aparaton, kiu devus malkovri mensogojn; kurioze, en itala lingvo oni inversigas la koncepton, kaj oni parolas pri “macchina della verità” (= ver-masxino), kiu do celas malkovri ne la mensogojn, sed la veron.
Konklude: laux mi, por la baza signifo suficxus “malkovri” kaj “malkovrilo”; por tiu elektronika, tauxgus “malmoduli” kaj “malmoduligo”.
Sed miaopinie estus akceptebla (ecx oficialigenda) ankaux la radiko “detekt-”, kiu aspektas suficxe internacia.
Gxis
Antonio
>
> Mi proponas aldoni: --> (en elektroniko:) malmoduli
>
> Amike salutas
> Leo
>
Mi konsentas, kun Leo: --> (en elektroniko:) malmoduli.
Oni uzas la vorton ne nur en elektroniko. Se mi dirus ¨mi jam povas
detekti laŭ la stilo, sen rigardi la nomon de la sendanto, la
retmesaĝojn de Renato aŭ de Leo¨ - mi malkovras la sendinton. La unua
signifo devas esti "malkovri".
Amike salutas,
Mi konsentas.
Amike salutas
Leo
* fakuloj nomas tiun malaltfrekvencan signalon "aŭdio-signalo". En televido oni havas ankaŭ "video-signalon" por rekonstrui la bildon.
Provu bone kompreni, ĉar baldaŭ okazos ekzamenoj :-)