http://tatoeba.org/sentence_comments/show/605039#comments la frazojn Für diese Arbeit empfehle ich Ihnen, eine Winkelschleifmaschine zu benutzen.
en Esperanton per jena frazo Por tiu ĉi laboro mi rekomendas al vi uzi angulan frotumilon. Mi retrovis la vorton "frotumi" en "Maŝinfaka Esperanto-Vortaro prielementa" de Eugen Wüster el 1923, sed kvankam mi estas fakulo pri maŝinkonstruado, mi konfesu, ke mi ne komprenus tiun vorton. Iu proponis uzi la vorton "ŝlifmaŝino". Bedaŭrinde la radiko "ŝlif" ne estas oficiala. Jam de multaj jaroj tiaj ŝlifmaŝinoj estas tre popularaj. En Vikipedio estas artikolo ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Angul%C5%9Dlifa_ma%C5%9Dino En interreto mi ne trovis aplikiĝon de la vorto "frotumi", sed nur vortaraj proponoj, kia: schleifen = akrigi, faceti, frotumi, poluri, tajli. Neniu el ili havas la sencon de tiu baza preciza prilaborado uzata en maŝinkonstruado, kiu nomiĝas "schleifen" en la germana, "slijpen" en la nederlanda, en la rusa Шлифовать, en la pola Szlifować. En la franca oni diras "meuler", en la angla "to grind". Se neniu havas pli bonan proponon, mi intencas proponi la radikon ŝlif por oficialigo. Amike salutas Leo
> Se neniu havas pli bonan proponon, mi intencas proponi la radikon ŝlif por oficialigo.
--------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Mueli havas tute alian signifon ol ŝlifi.
Frottranĉado estas aplikata ekzemple por tranĉi ŝtalajn trabojn, tubojn,
ktp. per rapidege rotacianta ŝtala segilo (kiajn oni uzas por tranĉi
lignon!)
Per la frotado la ŝtaleroj estas sufiĉe varmegigataj por esti plu
oksidataj de la enaera oksigeno alportata de la segildentoj. Iam mi
vidis en ekspozicio pri metalprilaboraj maŝinoj demonstracion de tia
tranĉado, en kiu oni "faligis" tian cirklan segilon tra ŝtalan profilon
almenaŭ 100 mm altan. Fulmrapide, en nur dekonoj de sekundo la ŝtala
trabo estis tratranĉita. Mi ne kredintus, se mi ne vidintus... Poste ni
faris similan operacion en nia propra laborejo per bendosegilmaŝino. Ni
tamen plu rezignis tian prilaboradon pro la tro granda danĝero de tiaj
operacioj.
Cetere ekzistas aliaj "frotaj" operacioj. Unu el la plej konataj estas
frotveldado. Laŭdire la ideon havis rusa tornisto forgesinte lubriki la
kontraŭpinton de sia tornmaŝino. Sekve de tiu forgeso la ŝtala pinto
veldiĝis en lia laborpeco (io tia ofte okazas ĉe komencantoj, sed la
ruso ekvidis utilan aplikon en la akcidento). La procedo estas uzata de
mikroskopa skalo (por veldi ekzemple 30 mikrometrajn dikan oran drateton
sur integritan cirkvitaron) ĝis iom grandaj ŝtalaj pecoj, kaj pli
speciale por kunveldi malsammateriajn pecojn por havi altkvalitajn veldojn.
Mekanikistoj komprenas la diferencon inter "frottranĉi" kaj "ŝlifi".
Tial mi dubas, ĉu frotumi estas akceptebla por fortraduki "ŝlifi".
Se la ŝlifrado de ŝlifmaŝino "frotas" sur la prilaborata peco, la
operacio malsukcesos. Oni esprimas tion dirante, ke la "ŝtono" (la
ŝlifrado) "frotas" kaj ke la peco "estas brulata": pro la frotado la
temperaturo altiĝas kaj la kvalito de la ŝtalo difektiĝas (ĝi iĝos
"mitralo", tio signifas, ke la kvalitkontrolservo malakceptos ĝin, la
peco estos ĵetata en la metalrubujon). En sukcesa ŝlifoperacio la
prilaborata peco restas laŭeble plej malvarma, la eroj ne estu
"forfrotataj" sed "fortranĉataj".
Ekzemplo de ŝlifa prilaborado: ni havis ŝlifmaŝinon, per kiu ni faris
dentradojn sen antaŭa dentoprilaborado ĝis modulo 5 (por kompreni tiun
vorton, bonvolu konsulti en PIV2005 ĝian kvinan signifon). La kvanto de
forŝlifita ŝtalo estis tiel granda, ke necesis same grandan aparataron
por forigi la ŝtalerojn el la malvarmiga oleo. Kial oni uzas oleon por
malvarmigi la operacion? Precize por malpligrandigi la FROTadon. Ĉu do
nomi tiun maŝinon FROTummaŝino???
Amike salutas Leo
Marcos, kiel normala parolanto, preferas:
ŝlif•i → frot•um•i
Leo klarigas kial tio ne eblas laŭ li kaj preferas proponi oficialigon de tiu radiko. Mi ne havas fortan opinion. Eble ambaŭ povus funkcii, unu por normalaj homoj kaj unu por teĥnikaj homoj.
Leo, ĉu vi povas proponi difinon por la oficialigo, dum mi registras la variaĵon por la normala lingvo?
Amike
Renato