revu-numero pri du movadoj: Esperanto kaj GLATuloj

15 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Nov 29, 2016, 10:44:54 AM11/29/16
to espe...@googlegroups.com

Karaj esperantistoj-samideanoj,

 

Kun granda forto kaj ĝojo mi sukcesis krei denove ilustritan numeron de trimonata Balkana Verda Stelo, dirante la veron pri eventoj en Balkanio kaj ekstere, sen superflua polemiko. Jen la "normalaj" artikoloj:

 

de Zlatko Tišljar:     Apelo de Eŭropa Esperanto-Unio al landaj asocio  

recenzo:                    Rim-enigmoj, Popova Elena, KAVA-PECH

Tri atestastantoj:   Kio ankoraŭ ligas nin al la idealo Esperanto?

raportetoj:               "Esperanto en Turismo" en Banja Luka (SR)

                                      Ekspozicio kaj Seminario en Galati, Rumanijo, 21/10

                                      El Eŭropa Bulteno pri kunvenoj en Kroatijo

                                      35a surgrimpo de Poludnica, Slovakijo

kritikaj taksoj:         KAEST en Modra, Slovakijo, 17-20/11

                                      EAR (Rumanijo) antaŭenigas sian universitatan profilon

profunda opinio:    Manko de publika opinio en Esperantujo

Sed la ĉefa plado de la decembra numero estas artikoloj de 5819 vortoj kaj 25 bildoj sur 24 paĝoj pri komunumo, kiu vaste superas tiun de esperantistoj: la GLAT-komunumoj. Per manifestacioj, informado kaj jura lobiado ĉe parlamentoj ili gajnis en la lastaj dek jaroj multe da tereno, ankaŭ en orienta Eŭropo. Iliaj organizaĵoj estas niaj parencoj por realigado de homaj rajtoj!

Bedaŭrinde tiu kostis pasintan junion la vivon de 49 gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksamantoj kaj transgenruloj en Orlando, Florido. Ni memoru ilin.

 

Legu pli sur http://www.esp-evoluo.org/BVS/link.php

 

Jarkotizo (papera revuo): € 16,00, Unu numero reta: € 3,00, pageblaj al

1.    bvs...@gmail.com per PayPal

2.    konto kodo bvst-n ĉe UEA

3.    laŭ propono de abonanto al bvs...@gmail.com

 

Celoj de BVS:

1.    meti spegulon al esperantistoj pri aspektoj de ekskludemo de la movado

2.    krei engaĝiĝon ĉe esperantistoj pri homaj rajtoj

3.    favori kontaktojn inter landaj asocioj kaj individuaj esperantistoj en SO Eŭropo

4.    eduki kaj ĝuigi esperantistojn lingve

Lasta ensendodato por la marta numero: 15-2-2017 al bvs...@gmail.com

clip_image002

 
Johan Derks, redaktanto
clip_image002[2].jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages