Pri ontaj kurs-renkontigxoj

7 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 22, 2013, 5:25:43 PM6/22/13
to Nejka...@googlegroups.com
Estimataj

Hodiaw - sabato, 22-a de junio - okazis la membrokunveno de "esperanto
nederland".
Kiam mi atentigis pri tio ke ilia studsemajnfino novembro estas
okazonta samtempe al renkontigxo de NEJ, la organizantoj diris ke ili
provis preventi tion, ecx retposxtis al NEJ-estrarano, sed ne ricevis
respondon. Ili ankaw diris ke la EN-studsemajnfinoj foje havtas tiom
malmulte da antawaligxintojn ke malfacilas trovi suficxe MALgrandan
domon - aw devas sxari domon kun alia grupo.

Mia cxefa zorgo estas pri tio, ke donas strangan bildon de la
esp-movado se du esp-renkontigxoj NL-aj okazas samtempe.

La organizantoj (konataj pro la retadreso
studsemajnfino@esperanto-nederland) proponis kelkajn simplajn solvojn:
- NEJ organizu siajn renkontigxojn kiam ajn, nur NE en marto aw novembro
- NEJ organizu siajn renkontigxojn samtempe al tiuj de E-N, sed kune,
en la sama domo
- (iomete malpli simpla)NEJ intertraktas kun E-N pri renkontigxoj en
marto aw novembro


Se NEJ volas organizi propran renkontigxon, mi sxatus rememorigi al la
organizontoj ke ankoraw [ekzistas translokigxplanoj] disponeblas la
(mezlern)ejo en Nijmegen, plimalpli senpage, kaj je rampdistanco de
arbaro. Gxi uzeblas dum cxiu feria periodo, se nur vi rezervas gxin
suficxe frue. Vi povas kontakti min prie.

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Rogier Huurman

unread,
Jun 23, 2013, 5:01:52 AM6/23/13
to nejkajfleja
Saluton Ronaldo,

Mi pardonpetas pro la manko de pli frua respondo. Ni ŝuldas klarigon al vi pri kelkaj aferoj. Unue pri ni: la KKPS-on organizas internacia teamo, de mi, Manuela Ronco, Nico Huurman kaj Michaël de Boer. El ili nur Michaël nuntempe loĝas en Nederlando.

Ne estas tute ĝuste diri, ke KKPS (KlaĉKunveno PostSomera), la alia renkontiĝo, estas organizita de NEJ. El ni nur Nico estas estrarano (kasisto) de NEJ, kaj nia nura uzo de iloj de NEJ/EN estas uzo de la bankkonto(j) de NEJ. Ni pasintjare faris profiton, kaj ĝenerale strebas kovri niajn kostojn por kotizoj de aliĝintoj.

La KKPS estas iusence daŭrigo de la PSKK, organizita de FLEJA, kiu laste okazis en 2011. La dato en novembro pasintjare estis hazarda, nia loko ne estis havebla en alia momento. Poste ni ricevis pozitivajn respondojn pri tiu dato, kaj pro tio decidis teni ĝin.

Mi pensas, ke la celgrupoj de KKPS kaj la studsemajnfino estas malsamaj. Ni allogas junulojn, plejparte ekster Nederlando, kiuj jam konas la lingvon kaj estis en alia renkontiĝo. Pasintjare la ununura komencanto de Esperanto venis el Flandrujo. Niaj ĉefaj celoj estas oferti aŭtunan renkontiĝon al junaj esperantistoj en Eŭropo (ĉar malkiel la plena somero, tio en aŭtuno iom mankas), kaj envolvigi la junajn aktivulojn en Nederlando kaj Flandrujo.

Tion dirinte mi ja rekonas, ke estas spaco por kunlaboro inter ni. Ni ricevas malmultajn komencantojn kaj pro tio ne organizas seriozajn kursojn. Aliflanke ni havas bonan distran programon, ĉefe vespere.

Por KKPS 2013 ni jam rezervis kaj antaŭpagis lokon, kaj multajn preparojn jam faris: http://kkps-klacxkunveno.wikispaces.com/ .

Roĉjo


2013/6/22 ro-esp <ro-...@dds.nl>
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "NejkajFleja" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to NejkajFleja+unsubscribe@googlegroups.com.
To post to this group, send email to Nejka...@googlegroups.com.
Visit this group at http://groups.google.com/group/NejkajFleja.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages