Esperanto-parolantoj el ok landoj partoprenis en la unua "Internacia
Kongreso" de EsperantoLand, kiu okazis de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto
en Strasburgo, Francio. Ĉeestis entute 24 homoj el Nederlando, Belgio,
Francio, Hispanio, Italio, Aŭstrio, Germanio kaj Usono, el kiuj 18
tranoktis en la kongresa hotelo.
La prelegoj traktis temojn rilate al Esperanto kiel "Kondiĉoj de
tutmondeco por Esperanto" (Johan Derks), "Kiel faciligi Esperanton?"
(Josef Dörr) kaj "Gerila surmerkatigo" (Lu Wunsch-Rolshoven). Krome
prezentiĝis prelegoj rilate al lingvolernado kaj organizado de
entreprenaj procesoj: "Problemoj de instigo en la akirado de dua lingvo"
(Robb Kvasnak) kaj "La teorio de limigoj laŭ Goldratt" (Cyrille
Hurstel). Nicky Janssen prelegis pri "Rakontado tra la tempoj kaj la
mondo" kaj prezentis rakontojn el Hindio kaj el Japanio (kune kun Lode
Van de Velde). Rainer Kurz montris lumbildojn el Suda Afriko. Lode Van
de Velde cerbumigis la partoprenantojn per kvizo pri la lingvoj de la
mondo kaj kun Nicky Janssen preparis varian programon por la adiaŭa vespero.
La turisma programo gvidis la partoprenantojn per promenoj al la bela
malnova urbocentro de Strasburgo kaj al la najbara Kehl; krome okazis
vizito de regiona radiostacio. Oni povis ĝui impresan noktan lumigon de
la katedralo kun muziko, boatan rondveturadon tra la urbo kaj,
kompreneble, la gastronomiajn ofertojn de Strasburgo. Pliaj ekskursoj
iris al florfesto en Sélestat kaj al la kastelo de Haut-Koenigsbourg.
Kelkaj materialoj de la kongresaj prelegoj jam disponeblas en la retejo
de la kongreso, aliaj sekvos.
http://www.esperantoland.de/internacia_kongreso/index.shtml#programeroj
La dua "Internacia Kongreso" de EsperantoLand estas planata por la unua
aŭgusta semajno de 2011, verŝajne en Belgio aŭ Nederlando.
Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
SOMERE
Internacia Kongreso (IK)
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE