Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanto kaj KDE

18 views
Skip to first unread message

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 27, 2001, 6:40:14 PM9/27/01
to
Helpo bezonata:

Mi finfine serioze ekokupighis pri Linukso. Mi sukcese instalis
(post multegega penado...) RedHat-an Linukson apud miaj du
Vindozoj, kaj ech sukcesis starigi Retan konekton per ADSL el
Linukso.

Mi eklaboris sufiche sukcese per KDE, kiu impresas tre pozitive,
kaj mi tre facile migrigis mian ekzistantan Mozilan instalon
de Vindozo en Linukson.

La problemoj aperis, kiam mi provis funkciigi Esperantan klavaron.
La informoj pri tio, kiujn enretigis Wolfram Diestel, ne multe
helpis. Tiparojn mi havas - pri tio ne temas. Temas nur pri ia
ajn eblo klavi niajn karajn literojn, kiuj ja bone aperas en
la sistemo mem.

Krome - iom timige - shajnas, ke por fari tion, oni devas tute
labori lau Latino 3 en KDE, kaj ke tio signifas, ke oni povas
tajpi nur Latino-3-ajn literojn. Por klavi ankau Svede mi
bezonos unu signon, kiu mankas en Latino 3 - kaj mi ech ne
parolis pri eventuala tajpado de Rusaj literoj, kaj Chinaj -
apud la Esperantaj... Chu vere ne eblas shalti inter diversaj
klavaroj laborantaj lau diversaj signokodoj?

Spertuloj pri Linukso kaj KDE - se vi ekzistas... -, chu vi
povas doni klarigojn?

--
#################################################################
Bertilo Wennergren
<http://purl.oclc.org/net/bertilo>
<bert...@gmx.net>
#################################################################

Marko Rauhamaa

unread,
Sep 27, 2001, 9:36:34 PM9/27/01
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net>:

> La problemoj aperis, kiam mi provis funkciigi Esperantan klavaron. La
> informoj pri tio, kiujn enretigis Wolfram Diestel, ne multe helpis.
> Tiparojn mi havas - pri tio ne temas. Temas nur pri ia ajn eblo klavi
> niajn karajn literojn, kiuj ja bone aperas en la sistemo mem.
>
> Krome - iom timige - shajnas, ke por fari tion, oni devas tute labori
> lau Latino 3 en KDE, kaj ke tio signifas, ke oni povas tajpi nur
> Latino-3-ajn literojn. Por klavi ankau Svede mi bezonos unu signon,
> kiu mankas en Latino 3 - kaj mi ech ne parolis pri eventuala tajpado
> de Rusaj literoj, kaj Chinaj - apud la Esperantaj... Chu vere ne eblas
> shalti inter diversaj klavaroj laborantaj lau diversaj signokodoj?

La pesimisma respondo: ne.
La optimisma respondo: ankorau ne.

Kaj jen la longega respondo...

Oni povas aranghi la klavaron tute lau sia placho. Mi ne scias, chu
ekzistas grafika klavararanghilo, sed oni povas aranghi la klavaron per
redaktilo. La klavaron, la muson kaj la ekranon regas la X-servilo
(XFree86). Kiam oni premas klavon, la X-servilo rimarkas tion kaj sendas
klavkoderon al tiu X-kliento (aplikprogramo), kiu tenas la fokuson.

La X-servilo havas du metodojn, kiuj regas la klavararanghon: la klasika
kaj XKB (XKEYBOARD). En la klasika metodo la X-servilo supozas la usonan
klavaron, kaj la uzanto povas rearanghi la klavaron per la
xmodmap-programo. En la XKB-metodo la X-servilo posedas datenaron pri
diversaj klavararanghoj, kaj la sistemestro elektas unu el ili. Diveneble
la XKB-metodo estas multe pli bona, sed ghis nun oni dokumentis ghin nur
per la rusa lingvo kaj do mi ne povas diri pri ghi multe pli, ol ke ghi
estas malsimplega.

Oni povas ekscii, kiun el tiuj du metodoj la X-servilo aplikas per jena
ordono:

% xdpyinfo | grep XKEYBOARD

Se la ordono eligas la vorton "XKEYBOARD", la X-servilo aplikas la
XKB-metodon. Se la ordono eligas nenion ajn, la servilo aplikas la
klasikan metodon.

Onidire oni ne rajtas uzi la xmodmap-ordonon kune kun la XKB-metodo, sed
lau mia sperto tio ja funkcias. Mia Mandrake 8.0 -sistemo tamen eraretis
jene: post la xmodmap-ordono la X-servilo imagas, ke Windows-klavo estas
konstante premita, kio konfuzas almenau emakson. Tamen oni povas
malkonfuzi la X-servilon facile per tio, ke oni premas la
Windows-klavon.

La xmodmap-programo regas tabelon de 256-oble 256 elementoj. Ghi supozas,
ke la klavaro havas maksimume 256 klavojn, kiujn oni identigas per
klavkoderoj, okbitaj entjeroj (0..255). La klavtabelo donas al la
klavkoderoj po 256 klavsimboloj. La X-servilo sendas la tutan tabelon al
chiuj X-klientoj, por ke tiuj sciu, kiel traduki la klavkoderojn en
klavsimbolojn.

La klavsimboloj estas listitaj en la dosiero

/usr/include/X11/keysymdef.h

Oni povas rimarki, ke ankau la esperantaj simboloj cheestas:

========================================================================
#define XK_Hcircumflex 0x2a6
#define XK_Jcircumflex 0x2ac
#define XK_hcircumflex 0x2b6
#define XK_jcircumflex 0x2bc
#define XK_Ccircumflex 0x2c6
#define XK_Gcircumflex 0x2d8
#define XK_Ubreve 0x2dd
#define XK_Scircumflex 0x2de
#define XK_ccircumflex 0x2e6
#define XK_gcircumflex 0x2f8
#define XK_ubreve 0x2fd
#define XK_scircumflex 0x2fe
========================================================================

Do oni devas aranghi la klavtabelon tiel, ke iu klavo au klavkombinajho
tradukighu ekzemple per la simbolo XK_scircumflex.

Chiu uzanto povas difini sian propran klavtabelon per la tekstodosiero
$HOME/.Xmodmap . Kiam la uzanto registrighas, la RedHat-sistemo
kontrolas, chu tiu dosiero ekzistas. Se jes, ghi automate rulas jenan
ordonon:

% xmodmap $HOME/.Xmodmap

Tamen se la sistemo rimarkas, ke la X-servilo aplikas la XKB-metodon, ghi
ne rulas la ordonon. La uzanto devas au modifeti la sistemdosierojn au
mem ruli la xmodmap-ordonon.

Se oni volas, ke la A-klavo produktu la simbolon XK_Adiaeresis, oni metu
jenan linion en la .Xmodmap-dosieron:

========================================================================
keycode 38 = Adiaeresis
========================================================================

kaj rulu la xmodmap-ordonon. Tamen rimarku, ke tiu ordono estus tre
stulta, char oni tiuokaze tute perdus la A-literon (sed chio feliche
forgesighas post malregistrigho).

Tiu linio donas al la klavo 38 jenajn klavsimbolojn:

loko[0]: Adiaeresis
loko[1]: NoSymbol
loko[2]: NoSymbol
: : :
loko[255]: NoSymbol

Kiel la kliento interpretu la 256 simbolojn? La X-normo difinas nur unu
regulon: la simbolo en la loko[0] validas, kiam oni ne premas samtempe
la majuskligilon; la simbolo en la loko[1] validas, kiam oni samtempe
premas la majuskligilon.

Tamen plej multaj klientoj uzas X-funkciaron, kiu supozas jenan
semantikon por la lokoj (au almenau Xt supozas tiel; mi ne scias pri Qt
kaj GTK):

1. loko[0] -- oni ne premas la majuskligilon

2. loko[1] -- oni premas la majuskligilon

3. Se loko[1] estas NoSymbol kaj loko[0] enhavas majusklon,

3.(a) kiam oni premas la majuskligilon, uzu lokon[0]

3.(b) kiam oni ne premas la majuskligilon, uzu la minusklon
respondantan al loko[0]

3.(c) kiam la majuskloseruro estas shaltita, ignoru la majuskligilon
kaj uzu lokon[0]

4. loko[2] -- oni premas la modshanghilon sed ne la majuskligilon

5. loko[3] -- oni premas la modshanghilon kaj la majuskligilon

6. Se loko[3] estas NoSymbol kaj loko[2] enhavas majusklon,

6.(a) kiam oni premas la modshanghilon kaj majuskligilon, uzu lokon[2]

6.(b) kiam oni premas la modshanghilon sed ne la majuskligilon, uzu la
minusklon respondantan al loko[2]

6.(c) kiam la majuskloseruro estas shaltita kaj oni premas la
modshanghilon, ignoru la majuskligilon kaj uzu lokon[2].

7. lokoj[4]..[255] ne havas semantikon.


Do mia propra .Xmodmap enhavas jenajn liniojn por la suoma lingvo:

========================================================================
keycode 38 = A NoSymbol Adiaeresis
keycode 32 = O NoSymbol Odiaeresis
========================================================================

Kio estas la "modshanghilo"? Ghi estas la magia klavsimbolo "Mode_switch":

========================================================================
keycode 116 = Mode_switch
========================================================================

(en mia klavaro la rekta Windows-klavo).

Nun estus facilege aldoni la difinojn por esperanto:

========================================================================
keycode 54 = C NoSymbol Ccircumflex
keycode 42 = G NoSymbol Gcircumflex
keycode 43 = H NoSymbol Hcircumflex
keycode 44 = J NoSymbol Jcircumflex
keycode 39 = S NoSymbol Scircumflex
keycode 30 = U NoSymbol Ubreve
========================================================================

Bonvolu provi tion. Mia sperto estas, ke chiuj X-klientoj tute ignoras la
esperantajn klavsimbolojn, sed eble la KDE-programoj estas pli
inteligentaj.

Por komprenigi la esperantajn simbolojn al emakso, mi difinis jene:

========================================================================
keycode 54 = C NoSymbol AE
keycode 42 = G NoSymbol Ooblique
keycode 43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
keycode 44 = J NoSymbol onequarter notsign
keycode 39 = S NoSymbol Thorn
keycode 30 = U NoSymbol Yacute
========================================================================


La Mode_switch-afero fakte estas iom pli malsimpla, char oni devas
redifini chiujn shanghoklavojn. Tial mi inkluzivos en chi tiun afishon ankau
mian tutan .Xmodmap-dosieron por eploraj celoj. Jen:

========================================================================
clear Shift
clear Lock
clear Control
clear Mod1
clear Mod2
clear Mod3
clear Mod4
clear Mod5

keycode 9 = Escape
keycode 67 = F1
keycode 68 = F2
keycode 69 = F3
keycode 70 = F4
keycode 71 = F5
keycode 72 = F6
keycode 73 = F7
keycode 74 = F8
keycode 75 = F9
keycode 76 = F10
keycode 95 = F11
keycode 96 = F12
keycode 111 = Sys_Req Print
keycode 78 = Scroll_Lock
keycode 110 = Break Pause

keycode 23 = Tab
keycode 66 = Control_L
keycode 50 = Shift_L
keycode 37 = Caps_Lock
keycode 115 = Alt_L
keycode 64 = Meta_L

keycode 65 = space

keycode 22 = BackSpace
keycode 36 = Return
keycode 62 = Shift_R
keycode 113 = Meta_R
keycode 116 = Mode_switch
keycode 117 = Menu
keycode 109 = Control_R

keycode 106 = Insert
keycode 107 = Delete
keycode 97 = Home
keycode 103 = End
keycode 99 = Page_Up
keycode 105 = Page_Down

keycode 98 = Up
keycode 104 = Down
keycode 100 = Left
keycode 102 = Right

keycode 77 = Num_Lock
keycode 112 = KP_Divide
keycode 63 = KP_Multiply
keycode 82 = KP_Subtract
keycode 79 = KP_7
keycode 80 = KP_8
keycode 81 = KP_9
keycode 86 = KP_Add
keycode 83 = KP_4
keycode 84 = KP_5
keycode 85 = KP_6
keycode 87 = KP_1
keycode 88 = KP_2
keycode 89 = KP_3
keycode 108 = KP_Enter
keycode 90 = KP_0
keycode 91 = KP_Separator

add Shift = Shift_L Shift_R
add Lock = Caps_Lock
add Control = Control_L Control_R
add Mod1 = Meta_L Meta_R
add Mod2 = Alt_L Alt_R
add Mod5 = Mode_switch

keycode 38 = A NoSymbol Adiaeresis
keycode 32 = O NoSymbol Odiaeresis

!keycode 18 = Adiaeresis NoSymbol 9 parenleft
!keycode 19 = Odiaeresis NoSymbol 0 parenright

!keycode 54 = C NoSymbol Ccircumflex
!keycode 42 = G NoSymbol Gcircumflex
!keycode 43 = H NoSymbol Hcircumflex
!keycode 44 = J NoSymbol Jcircumflex
!keycode 39 = S NoSymbol Scircumflex
!keycode 30 = U NoSymbol Ubreve
keycode 54 = C NoSymbol AE
keycode 42 = G NoSymbol Ooblique
keycode 43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
keycode 44 = J NoSymbol onequarter notsign
keycode 39 = S NoSymbol Thorn
keycode 30 = U NoSymbol Yacute
========================================================================

Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.nu http://www.pacujo.nu/marko/

Sergio Pokrovskij

unread,
Sep 27, 2001, 11:53:53 PM9/27/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

[...]

Bertilo> Krome - iom timige - shajnas, ke por fari tion, oni devas
Bertilo> tute labori lau Latino 3 en KDE, kaj ke tio signifas, ke
Bertilo> oni povas tajpi nur Latino-3-ajn literojn. Por klavi ankau
Bertilo> Svede mi bezonos unu signon, kiu mankas en Latino 3 - kaj
Bertilo> mi ech ne parolis pri eventuala tajpado de Rusaj literoj,
Bertilo> kaj Chinaj - apud la Esperantaj... Chu vere ne eblas shalti
Bertilo> inter diversaj klavaroj laborantaj lau diversaj signokodoj?

Bertilo> Spertuloj pri Linukso kaj KDE - se vi ekzistas... -, chu vi
Bertilo> povas doni klarigojn?

Mia labormaniero sub ĉiuj Uniksoj estas unu sama: ĉion interesan fari
en Emakso. Tie mi faris kelkajn enigmetodojn, de la klasika greka ĝis
la rektametoda Esperanta, kun facila komuteblo. Rezulte, mi povas
facile klavi kaj vidi pluroble pli da signoj ol estas en WGL-4.

--
Sergio

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 28, 2001, 6:41:42 AM9/28/01
to
Marko Rauhamaa:

> Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net>:

>>La problemoj aperis, kiam mi provis funkciigi Esperantan klavaron. La
>>informoj pri tio, kiujn enretigis Wolfram Diestel, ne multe helpis.
>>Tiparojn mi havas - pri tio ne temas. Temas nur pri ia ajn eblo klavi
>>niajn karajn literojn, kiuj ja bone aperas en la sistemo mem.

>>Krome - iom timige - shajnas, ke por fari tion, oni devas tute labori
>>lau Latino 3 en KDE, kaj ke tio signifas, ke oni povas tajpi nur
>>Latino-3-ajn literojn. Por klavi ankau Svede mi bezonos unu signon,
>>kiu mankas en Latino 3 - kaj mi ech ne parolis pri eventuala tajpado
>>de Rusaj literoj, kaj Chinaj - apud la Esperantaj... Chu vere ne eblas
>>shalti inter diversaj klavaroj laborantaj lau diversaj signokodoj?

> La pesimisma respondo: ne.
> La optimisma respondo: ankorau ne.

Sed la vera respondo - almenau rilate al Mozilo kaj eble ankorau
kelkaj programoj: tamen jes!

> Kaj jen la longega respondo...

> [...]

Dankon pro la longega respondo. Ghi tre helpis, kompletigante tion, kion
mi jam eksciis per la retaj dokumentoj de Wolfram Diestel:

<http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari-5.html>

Kiel vi jen vidas mi povas nun klavi (en Mozilo) kaj Esperante
(ehhoshangho chiujhaude EHhOShANGhO ChIUJhAUDE), kaj Svede (?ao ?AO), sen
ion shanghi.

> Onidire oni ne rajtas uzi la xmodmap-ordonon kune kun la XKB-metodo,
> sed lau mia sperto tio ja funkcias.

Ankau por mi tio funkcias.

> Do oni devas aranghi la klavtabelon tiel, ke iu klavo au klavkombinajho
> tradukighu ekzemple per la simbolo XK_scircumflex.

Jes, tiuj kodoj funkciis. Mi uzis ilin anstatau la pseudo-Latino-3-aj,
kiujn Wolfram montris en sia dokumento. Tiam mi ne bezonas enshalti
Latinon-3 por klavi Esperante, kaj sekve ne okazas nun kolizio kun
la Svedaj literoj.

> Bonvolu provi tion. Mia sperto estas, ke chiuj X-klientoj tute ignoras
> la esperantajn klavsimbolojn, sed eble la KDE-programoj estas pli
> inteligentaj.

KWord ilin akceptas.

> Por komprenigi la esperantajn simbolojn al emakso, mi difinis jene:

> keycode 54 = C NoSymbol AE


> keycode 42 = G NoSymbol Ooblique
> keycode 43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
> keycode 44 = J NoSymbol onequarter notsign
> keycode 39 = S NoSymbol Thorn
> keycode 30 = U NoSymbol Yacute

Hmm... Tio donas la impreson, ke chio interpretighu Latino-3-e,
kio rezultigus, ke la Sveda ? ne povus esti tajpata.

> La Mode_switch-afero fakte estas iom pli malsimpla, char oni devas
> redifini chiujn shanghoklavojn. Tial mi inkluzivos en chi tiun afishon
> ankau mian tutan .Xmodmap-dosieron por eploraj celoj.

Dankon. Eble ankau mi bezonos chion redifini. Tiam via ekzemplo
povos tre helpi.

Tamen, mi devas aldoni, ke la klavometodo "AltGr+c" k.t.p.
ne estas tre oportuna. Multe pli bone estus, se eblus aranghi
senpashan klavon por la supersignoj. Chu iu havas ideon, kiel
fari tion?

Nun, se mi nur povus komprenigi pri UTF-8 al VIM 6... Ial Emakso
ne kongruas kun mia kapo.

Radovan Garabik

unread,
Sep 28, 2001, 7:29:19 AM9/28/01
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote:
: Marko Rauhamaa:


: > Por komprenigi la esperantajn simbolojn al emakso, mi difinis jene:

: > keycode 54 = C NoSymbol AE
: > keycode 42 = G NoSymbol Ooblique
: > keycode 43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
: > keycode 44 = J NoSymbol onequarter notsign
: > keycode 39 = S NoSymbol Thorn
: > keycode 30 = U NoSymbol Yacute

Vi nur falsas iso-3 literojn cxi tie. Cxi tio estas tre
malbona ideo.

: Tamen, mi devas aldoni, ke la klavometodo "AltGr+c" k.t.p.


: ne estas tre oportuna. Multe pli bone estus, se eblus aranghi
: senpashan klavon por la supersignoj. Chu iu havas ideon, kiel
: fari tion?

Senprobleme. Legu /etc/X11/xkb/symbols/us_intl dosiero por inspiro.
Tie, ^ klavo estas la cxapelilo.

: Nun, se mi nur povus komprenigi pri UTF-8 al VIM 6... Ial Emakso


: ne kongruas kun mia kapo.

VIM 6.0 laboras kun utf-8 bonege.

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 28, 2001, 9:02:05 AM9/28/01
to
Radovan Garabik:

> Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote:


> : Tamen, mi devas aldoni, ke la klavometodo "AltGr+c" k.t.p.
> : ne estas tre oportuna. Multe pli bone estus, se eblus aranghi
> : senpashan klavon por la supersignoj. Chu iu havas ideon, kiel
> : fari tion?


> Senprobleme. Legu /etc/X11/xkb/symbols/us_intl dosiero por inspiro.
> Tie, ^ klavo estas la cxapelilo.


Dankon! Mi tuj esploros.


> : Nun, se mi nur povus komprenigi pri UTF-8 al VIM 6... Ial Emakso
> : ne kongruas kun mia kapo.


> VIM 6.0 laboras kun utf-8 bonege.


Mi instalis ghuste tiun version hierau kaj vane provis igi la
programon legi miajn jam ekzistantajn UTF-8-ajn dosierojn lau
UTF-8. Chia ajn manipulado de agordoj kiel "set encoding=utf-8"
k.s. restis tute senrezultaj. Por chiu Esperanta litero aperas
nur la du respondaj bitokoj interpretitaj lau Latino 1 - au
iafoje la dua simple malaperas. (Kaj mi ja kompilis kun la
bezonata plurbitoka subteno.)

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 28, 2001, 9:28:47 AM9/28/01
to
Mi skribis:

> Radovan Garabik:


>> : Tamen, mi devas aldoni, ke la klavometodo "AltGr+c" k.t.p.
>> : ne estas tre oportuna. Multe pli bone estus, se eblus aranghi
>> : senpashan klavon por la supersignoj. Chu iu havas ideon, kiel
>> : fari tion?


>> Senprobleme. Legu /etc/X11/xkb/symbols/us_intl dosiero por inspiro.
>> Tie, ^ klavo estas la cxapelilo.


> Dankon! Mi tuj esploros.


Mi esploris, kaj shajnas, ke temas pri tiu alternativa metodo,
pri kiu Marko parolis. Sed mi ja uzas nun la alian metodon.

Supozeble se mi provos fari nun kiel Radovan konsilis, mi devas
forpreni la solvon, kiun Marko provizis. Chu?

Kaj krome, kaj tre grave: Estas ne tute facile scii, kion fari
per la inspiro de "/etc/X11/xkb/symbols/us_intl". En tiu
dosiero estas iom da kripta kodo. Kion mi faru per ghi por ke
ghi uzighu. Shajnas, ke Marko pravis: Klarigoj pri tio ekzistas
nur en la Rusa. Nu, mi iam studis la Rusan, sed tio estis antau
26 jaroj...

Radovan Garabik

unread,
Sep 28, 2001, 3:14:47 PM9/28/01
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote:
: Mi skribis:

:> Radovan Garabik:


:>> : Tamen, mi devas aldoni, ke la klavometodo "AltGr+c" k.t.p.
:>> : ne estas tre oportuna. Multe pli bone estus, se eblus aranghi
:>> : senpashan klavon por la supersignoj. Chu iu havas ideon, kiel
:>> : fari tion?


:>> Senprobleme. Legu /etc/X11/xkb/symbols/us_intl dosiero por inspiro.
:>> Tie, ^ klavo estas la cxapelilo.


:> Dankon! Mi tuj esploros.


: Mi esploris, kaj shajnas, ke temas pri tiu alternativa metodo,
: pri kiu Marko parolis. Sed mi ja uzas nun la alian metodon.

Jes.
La xmodmap-metodo estas malnova, sed simpla kaj
komprenebla metodo, sed... ne fukncias (mi memoras
la tempon kiam mi klopodis uzi la slovakan klavaron,
kaj nenio funkciis).

: Supozeble se mi provos fari nun kiel Radovan konsilis, mi devas


: forpreni la solvon, kiun Marko provizis. Chu?

Jes.

: Kaj krome, kaj tre grave: Estas ne tute facile scii, kion fari


: per la inspiro de "/etc/X11/xkb/symbols/us_intl". En tiu
: dosiero estas iom da kripta kodo. Kion mi faru per ghi por ke
: ghi uzighu. Shajnas, ke Marko pravis: Klarigoj pri tio ekzistas
: nur en la Rusa. Nu, mi iam studis la Rusan, sed tio estis antau
: 26 jaroj...

Mi neniam legis pri la formato de cxi tie dosiero, mi nur
rigardas al kelkaj dosieroj.
Prenu
http://melkor.dnp.fmph.uniba.sk/~garabik/debian-utf8/download/xkb/us_intl.gz
cxi tio estas pli kompleta

nun rigardu al cxi tia linio:
key <AE06> { [ 6, dead_circumflex ],
[ asciicircum, asciicircum ] };

AE06 estas la pozicio de la klavo (rigardu al /etc/X11/xkb/symbols/us
por listo de pozicioj)
Nun sekvas 4 simbolojn - ni interesigxas nur pri unuaj du
La unua (6) signifas ke la klavo mem produktas la simbolo "6".
La dua (dead_circumflex) signifas ke la klavo premita kun Shift
produktas la simbolo "dead_circumflex" (cxapelo)
La dua simbolo por esperanto estas "dead_breve" (brevo sur "ux")
Forgesu la sekvajn du asciicircum-ojn.

Vi ankaux bezonas propran "compose map".
Mi ne scias cxu la mapo distribuata kun X11 estas
kompleta, sed mi trovis cxi tian (bonan) mapon:
http://melkor.dnp.fmph.uniba.sk/~garabik/debian-utf8/download/Compose.gz

Kaj, por uzi cxi tian metodon en UTF-8 modo, vi bezonas propran lokajxaron, kaj
novan (2.2) glibc...

Bedauxrinde, agordo de X11 sistemo por uzado kun ne-anglaj
lingvoj tute ne estas senpena...

Radovan Garabik

unread,
Sep 28, 2001, 2:45:00 PM9/28/01
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote:
: Radovan Garabik:


:> VIM 6.0 laboras kun utf-8 bonege.


: Mi instalis ghuste tiun version hierau kaj vane provis igi la
: programon legi miajn jam ekzistantajn UTF-8-ajn dosierojn lau
: UTF-8. Chia ajn manipulado de agordoj kiel "set encoding=utf-8"
: k.s. restis tute senrezultaj. Por chiu Esperanta litero aperas
: nur la du respondaj bitokoj interpretitaj lau Latino 1 - au
: iafoje la dua simple malaperas. (Kaj mi ja kompilis kun la
: bezonata plurbitoka subteno.)

Cxu vi kompilis vim kun --enable-multibyte ?
Kaj havas propran unikodan lokajxaron kaj terminalo?

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 29, 2001, 7:59:57 AM9/29/01
to
Radovan Garabik:

> Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote:
> : Radovan Garabik:


> :> VIM 6.0 laboras kun utf-8 bonege.


> : Mi instalis ghuste tiun version hierau kaj vane provis igi la
> : programon legi miajn jam ekzistantajn UTF-8-ajn dosierojn lau
> : UTF-8. Chia ajn manipulado de agordoj kiel "set encoding=utf-8"
> : k.s. restis tute senrezultaj. Por chiu Esperanta litero aperas
> : nur la du respondaj bitokoj interpretitaj lau Latino 1 - au
> : iafoje la dua simple malaperas. (Kaj mi ja kompilis kun la
> : bezonata plurbitoka subteno.)


> Cxu vi kompilis vim kun --enable-multibyte ?


Kun la elekto "-big", kiu inkluzivas "multibyte".


> Kaj havas propran unikodan lokajxaron kaj terminalo?


La klarigoj en Vim diras, ke la afero funkcios automate, se oni
havas UTF-8-an lokajharon, sed ke alie oni povas aparte enshalti
UTF-8-on en Vim per diversaj komandoj. Tio tamen shajnas ne funkcii.

Mi vane provis efektivigi UTF-8-an lokajharon. Eble mi nur ne
scias, kiel oni vere faru tion. Mi terminalo ne estas Unikoda,
sed aliflanke mi rulas Vimon kiel "gvim", kaj tiam ghi ne
uzas la terminalon - au chu tamen? Mi estas novulo en la Linuksa
mondo, kaj multo estas ankorau stranga al mi.

Dume mi provas tamen lerni Emakson. Ni vidos, chu mi tie sukcesos.

Radovan Garabik

unread,
Sep 29, 2001, 3:01:50 PM9/29/01
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote:
: Radovan Garabik:

:> Cxu vi kompilis vim kun --enable-multibyte ?


: Kun la elekto "-big", kiu inkluzivas "multibyte".


:> Kaj havas propran unikodan lokajxaron kaj terminalo?


: La klarigoj en Vim diras, ke la afero funkcios automate, se oni
: havas UTF-8-an lokajharon, sed ke alie oni povas aparte enshalti
: UTF-8-on en Vim per diversaj komandoj. Tio tamen shajnas ne funkcii.

Cxu vi havas suficxe novan glibc? (2.2, 2.1 NE funkcias)
Kio estas la eligo de komando "locale charmap" ?


: Mi vane provis efektivigi UTF-8-an lokajharon. Eble mi nur ne


: scias, kiel oni vere faru tion. Mi terminalo ne estas Unikoda,
: sed aliflanke mi rulas Vimon kiel "gvim", kaj tiam ghi ne
: uzas la terminalon - au chu tamen?

Cxu vi estas certa ke vim uzas la propran tiparon?
uzu (pli malpli)
:set guifont=-misc-fixed-medium-r-normal--15-140-75-75-c-90-iso10646-1
por selekti la tiparon

: Mi estas novulo en la Linuksa


: mondo, kaj multo estas ankorau stranga al mi.

Propraj unikodaj lokajxaroj estas tre novaj - kaj
sekve ne cxio funkcias kaj tio kio funkcias ne estas
tre facila

Dario

unread,
Sep 29, 2001, 4:04:36 PM9/29/01
to
Post atenta sekvo de la problemoj renkontitaj far Bertilo rilate Linukson kaj
konkrete E-literojn, mi deklaras solene ke mi restos fidela al la acxa
mikrosofta Windows, kiun cxiuj taksas kiel kulmino de cxia malperfektajxo ...
tamen por mi bone kaj flekseble uzebla, kaj precipe kunlaborema pri la E-litera
afero.

Tamen ... kiujn problemojn alportos Windows XP al E-literoj? Cxu nia bedaurata
(vivanta, sed forlasinta sce) Yury Finkel adaptos Ek al W-XP, kaj cxu Windows XP
akceptos eventuale Ek?

Antau kelkaj tagoj, iu sce-ano skribis ion pri respondo de Microsoft rilate
Esperanton, en kiu tiu firmao asertis ke gxi ne ricevis demandojn por uzi
Esperanton en iu MS programo.

Nun, kiam UEA-prezidanto, nia kara Renato Corsetti, tiel vigle partoprenas en
multaj interretaj E-forumoj, eble oni povus sugesti ke UEA starigu vastan
mondskalan kampanjon cxe la tutmonda interreta esperantistaro , por petskribi al
Mikrosofto ke gxi kreu "flikon" ebligantan la uzon de esperanta klavaro en la
plej lastaj versioj de Windows: io simila al la programo Ek, sed oficiala de
Mikrosofto. Ja MS ofte kreas flikojn por riparo au kompletigo de siaj programoj.

Kion vi opinias?

Dario Rodriguez

Dario

unread,
Sep 29, 2001, 4:23:30 PM9/29/01
to
Kiel aldono al mia antaua mesagxo, mi transskribas la respondon de MS al K.
Leja, kiun li diskonigis en sce la 10an Septembro:

"Microsoft is constantly evaluating the need to add additional language
support to the system. Some Esperanto users use the English
International keyboard to input Esperanto. So far we have not received
many requests to add Esperanto support in addition to that."
Regards,
Dr. International
www.microsoft.com/globaldev

..............

Dario Rodriguez


Bertilo Wennergren

unread,
Sep 29, 2001, 5:33:42 PM9/29/01
to
Dario:

> Post atenta sekvo de la problemoj renkontitaj far Bertilo rilate Linukson kaj
> konkrete E-literojn, mi deklaras solene ke mi restos fidela al la acxa
> mikrosofta Windows, kiun cxiuj taksas kiel kulmino de cxia malperfektajxo ...
> tamen por mi bone kaj flekseble uzebla, kaj precipe kunlaborema pri la E-litera
> afero.


Nu, tamen estas foje similaj problemoj ankau en la Vindoza mondo. Alie
mi ne bezonus verki mian paghon pri Vindozo, Unikodo kaj EK, kaj alie
Jurio ne bezonus entute krei EK-on. Homoj, kiuj nun provas uzi EK-on en
Vindozo ME, spertas tute similajn problemojn kiel mi nun en Linukso.

Kaj cetere, mi jam post du au tri tagoj Linukse uzadas Esperanton
senprobleme en TTT, retposhto kaj novajhgrupoj. Plej multe mi tion
devas danki al Mozilo, kiu brile funkcias kaj Vindoze kaj Linukse.


> Tamen ... kiujn problemojn alportos Windows XP al E-literoj? Cxu nia bedaurata
> (vivanta, sed forlasinta sce) Yury Finkel adaptos Ek al W-XP, kaj cxu Windows XP
> akceptos eventuale Ek?


Mi pensas, ke Jurio provos fari tion. Sed estas sufiche espereble, ke ne
aperos problemoj. Esence Vindozo XP nur estas polurita versio de Vindozo
2000, en kiu EK rulighas senprobleme.

Eble mi tro multe legis Slashdoton (<www.slashdot.org), sed mi vere
komencas senti grandan bezonon turni la dorson al Mikrosofto, kiom
ajn bone tiu firmao subtenas multlingvecon.

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 29, 2001, 5:34:02 PM9/29/01
to
Radovan Garabik:

> Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote:


> : La klarigoj en Vim diras, ke la afero funkcios automate, se oni
> : havas UTF-8-an lokajharon, sed ke alie oni povas aparte enshalti
> : UTF-8-on en Vim per diversaj komandoj. Tio tamen shajnas ne funkcii.


> Cxu vi havas suficxe novan glibc? (2.2, 2.1 NE funkcias)


Diablo scias. Mi instalis RedHaton 7.1 de nulo. Ghi estas tre nova,
kaj do devas enhavi novajn versiojn de pli-malpli chio, chu ne?


> Kio estas la eligo de komando "locale charmap" ?

ANSI_X3.4-1968

Mi provis per diversaj komandoj shanghi tion, sed tute vane.

> : Mi vane provis efektivigi UTF-8-an lokajharon. Eble mi nur ne
> : scias, kiel oni vere faru tion. Mi terminalo ne estas Unikoda,
> : sed aliflanke mi rulas Vimon kiel "gvim", kaj tiam ghi ne
> : uzas la terminalon - au chu tamen?

> Cxu vi estas certa ke vim uzas la propran tiparon?

Mi ne scias.

> uzu (pli malpli)
> :set guifont=-misc-fixed-medium-r-normal--15-140-75-75-c-90-iso10646-1
> por selekti la tiparon

Tion mi provos.



> : Mi estas novulo en la Linuksa
> : mondo, kaj multo estas ankorau stranga al mi.

> Propraj unikodaj lokajxaroj estas tre novaj - kaj
> sekve ne cxio funkcias kaj tio kio funkcias ne estas
> tre facila

Sed kun tiel nova Linukso, chio nova devus cheesti.

(Mi estas tre danka pro via helpemo!)

Brion L. VIBBER

unread,
Sep 29, 2001, 10:12:43 PM9/29/01
to
De gudkente Bertilo Wennergren skribte:
> Radovan Garabik:

>> Cxu vi havas suficxe novan glibc? (2.2, 2.1 NE funkcias)
>
> Diablo scias. Mi instalis RedHaton 7.1 de nulo. Ghi estas tre nova,
> kaj do devas enhavi novajn versiojn de pli-malpli chio, chu ne?

Red Hat 7.1 ja havas glibc 2.2, mi uzas tiun version.

>> Kio estas la eligo de komando "locale charmap" ?
>
> ANSI_X3.4-1968
>
> Mi provis per diversaj komandoj shanghi tion, sed tute vane.

Diable! Nu, provu...
export LANG="en_US.UTF-8"
locale charmap

Se vi ja trovos "UTF-8", tiel sxangxu la valoron de "LANG" en
/etc/sysconfig/i18n kaj reekigu X-fenestrojn.

(Ankaux oni povas krei UTF-8 lokajxojn por aliaj lingvoj/landoj per
"localedef", sed devus sxangxi aliajn dosierojn por ke gxi funkcios. Nur la
usonangla estas apriore instalita.)

Por tajpi en X, vi bezonos la klavardosierojn us_intl kaj Compose, al kiuj
Radovan afisxis URLojn. Metu us_intl cxe /etc/X11/xkb/symbols/ kaj Compose
cxe /usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/ . (Se necese, unue uzu "gunzip"
por malkompresi ilin.)

-- brion vibber (brion @ pobox.com)

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 29, 2001, 10:26:28 PM9/29/01
to
Brion L. VIBBER:

> De gudkente Bertilo Wennergren skribte:

> Diable! Nu, provu...
> export LANG="en_US.UTF-8"
> locale charmap


> Se vi ja trovos "UTF-8", tiel sxangxu la valoron de "LANG" en
> /etc/sysconfig/i18n kaj reekigu X-fenestrojn.

> Por tajpi en X, vi bezonos la klavardosierojn us_intl kaj Compose, al kiuj
> Radovan afisxis URLojn. Metu us_intl cxe /etc/X11/xkb/symbols/ kaj Compose
> cxe /usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/ . (Se necese, unue uzu "gunzip"
> por malkompresi ilin.)


Multan dankon pro la konsiloj. Mi certe provos ankau tion, sed
unue mi finos mian UTF-8-adapton de Emakso, kun Esperanta
tajpado lau UTF-8, ne lau Latino 3. Tio progresas tre bone!

Eble poste iuj Emaksuloj chi tie interesighos pri la rezulto
(espereble mi ne inventas la radon...).

Andrej Grigorjevskij

unread,
Sep 30, 2001, 5:14:23 AM9/30/01
to
Saluton!

Traleginte mesagxon de Dario Rodriguez, senditan 30.09.01:

... ankaux mi iris al al adreso, trovis tie retadreson
<dri...@windows.microsoft.com> kaj skribis mian "request"-on.
Jxus venis jena (ecx pli longa! Do, sxajne oni ekesploris intertempe!)
respondo:

----------


Microsoft is constantly evaluating the need to add additional language

support to the system. So far we have not received many requests to add
Esperanto support. Probably the reason is the existence of a simple
workaround for Esperanto input. Although there is no Esperanto keyboard in
Windows, you can type in all of the Esperanto characters except the lower
and upper case "u" with a breve using the US-International Keyboard layout.
You create the circumflex accented characters by using the "deadkey ^" plus
the character you want to accent. The circumflex is the shift+6 key
combination. As an example: to type "g" with a circumflex, you would press
shift+6 then "g".

As for getting the "u" with a breve accent you will need to use the
character map tool found accessories -> system tools.

(Mallonga rerakonto por tiuj, kiuj ne komprenas la lingvon: Mikrosofto
konstante atentas bezonojn pri aligo de aldonaj lingvoj al la mastruma
sistemo. Sed dume ne multaj petoj venis pri aldono de Esperanto-subteno.
Eble la kauxzo estas, ke oni multe uzas surogatojn. - Sekvas klarigo kiel
skribi "^c", "^g" kaj "u~". :-)

Processing Esperanto data is not a question at all - Windows 2000 and
Windows XP are Unicode - based OS's and can process Esperanto characters
exactly as the rest of Unicode.

(Rerakonto: sed E-tekstoj tute senprobleme korekte aspektos en niaj sistemoj
Win2000 kaj WinXP, cxar ili estas plene unikodaj).

Dr. International
Windows Division

http://www.Microsoft.com/globaldev

--------

Mi jam reskribis al la adreso, demandante, kiom multaj petoj devas veni de
esperantistoj por Mikrosofto atentu la bezonon pri E-subteno.

Amike,
Andrej

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2001, 6:15:39 AM9/30/01
to
Andrej Grigorjevskij:

> Jxus venis jena (ecx pli longa! Do, sxajne oni ekesploris intertempe!)


Esploris?


> Although there is no Esperanto keyboard in
> Windows, you can type in all of the Esperanto characters except the lower
> and upper case "u" with a breve using the US-International Keyboard layout.
> You create the circumflex accented characters by using the "deadkey ^" plus
> the character you want to accent.


??? Tio neniam funkciis, pro la manko de kodpagho. Mi miras!

> (Mallonga rerakonto por tiuj, kiuj ne komprenas la lingvon: Mikrosofto
> konstante atentas bezonojn pri aligo de aldonaj lingvoj al la mastruma
> sistemo. Sed dume ne multaj petoj venis pri aldono de Esperanto-subteno.
> Eble la kauxzo estas, ke oni multe uzas surogatojn. - Sekvas klarigo kiel
> skribi "^c", "^g" kaj "u~". :-)


Lau mi tio estis nura fantaziumado. Miregige!


> Processing Esperanto data is not a question at all - Windows 2000 and
> Windows XP are Unicode - based OS's and can process Esperanto characters
> exactly as the rest of Unicode.


> (Rerakonto: sed E-tekstoj tute senprobleme korekte aspektos en niaj
> sistemoj Win2000 kaj WinXP, cxar ili estas plene unikodaj).

Jen pravo.


> Mi jam reskribis al la adreso, demandante, kiom multaj petoj devas veni
> de esperantistoj por Mikrosofto atentu la bezonon pri E-subteno.


Kaj mi petas chiujn, kiuj pripensas alskribi ilin, fari tion en
tre afabla kaj pozitiva maniero. Ne plendu!

Sergio Pokrovskij

unread,
Sep 30, 2001, 7:45:13 AM9/30/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

[...]

Bertilo> Multan dankon pro la konsiloj. Mi certe provos ankau tion,
Bertilo> sed unue mi finos mian UTF-8-adapton de Emakso, kun
Bertilo> Esperanta tajpado lau UTF-8, ne lau Latino 3. Tio progresas
Bertilo> tre bone!

Hm, mi ne scias kiun manieron vi uzas por hejmigi la kodoprezento
UTF-8 en Emakson; MULE-UCS bezonas nenion, en oc-unicode sufiĉas
retraduki (bytecompile) la koncernan enigmetodon leginte la
fontodosieron laŭ UTF-8 ...

Bertilo> Eble poste iuj Emaksuloj chi tie interesighos pri la
Bertilo> rezulto (espereble mi ne inventas la radon...).

Mi faris kelkajn enigmetodojn por oc-ucs, ĉar estante ruso mi preferas
rektan klavadon (unu litero -- unu klavo):

,----
| Quail input method (name:e8, mode line indicator:[ŭ8])
| ---- Documentation ----
| A direct method to input Esperanto letters and other characters
| to UTF-8 encoding using TeX-ish names.
|
| Solidus (/) is used as a modifyer. In order to input
| “eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde” type
| “e]oqanyo xiu[awde”;
| in order to input either of qwyx[]{} precede it with solidus.
|
| Other characters:
| effect | prefix | examples
| ------------+--------+----------
| acute | /' | /'a -> á '' -> ?´
| grave | /` | /`a -> à
| circumflex | /^ | /^a -> â
| diaeresis | /" | /"a -> ä ;: -> ¨
| cedilla | /c | ~c -> ç ~s -> ş ;~ -> ¸
| dot above | /. | /.g -> ġ /.z -> ż /.I -> İ
`----

Aliflanke, por ĉiuj signoj kiujn mi uzas mi faris TeX-simbolan
enigmetodon
<ftp://ftp.dante.de/tex-archive/support/emacs-modes/u8tex.el>:

,----
| Quail input method (name:u8tex, mode line indicator:[τεχ])
| ---- Documentation ----
| Input Unicode characters using (Euro)TeX names.
| Use solidus (/) instead of backslash as Mule escape.
|
| effect | prefix | examples
| ------------+--------+-------------------
| acute | /' | /'a → á /'{} → ́
| grave | /` | /`a → à /`{} → ̀
| circumflex | /^ | /^a → â /^{} → ̂
| diæresis | /" | /"a → ä /"{} → ̈
| dot above | /. | /.z → ż /.I → İ
| macron | /= | /=a → ā /=e → ē /=H → Ħ
| breve, háček| /u /v | /ua → ă /vc → č
| cedilla | /c | /cc → ç /cs → ş
| ogonek | /k | /ka → ą /kE → Ę
|
| // → /; /lq → ‘; /glqq → „; /S → §; /AE → Æ; /DH → Ð; x^2 → x²; /div → ÷ etc.
`----

--
Sergio

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2001, 8:58:07 AM9/30/01
to
Sergio Pokrovskij:

> Bertilo> Multan dankon pro la konsiloj. Mi certe provos ankau tion,
> Bertilo> sed unue mi finos mian UTF-8-adapton de Emakso, kun
> Bertilo> Esperanta tajpado lau UTF-8, ne lau Latino 3. Tio progresas
> Bertilo> tre bone!


> Hm, mi ne scias kiun manieron vi uzas por hejmigi la kodoprezento
> UTF-8 en Emakson;


Kion vi precize celas per "hejmigi"?

> MULE-UCS bezonas nenion, en oc-unicode sufichas


> retraduki (bytecompile) la koncernan enigmetodon leginte la

> fontodosieron lau UTF-8 ...


Mi faris tian UTF-8-igon de la enigmetoda dosiero, kiun mi kreis
(kaj provizore nomis "bertilow"). Sed mi ankorau nenion retradukis.
Tio ne estas vere nepra, chu? Mi aldonis al tiu dosiero enkondukan
linion, kiu montras, ke ghi estas Unikoda.

Nu, post instalado de "oc-unicode" ("MULE-UCS"), mi aldonis la
jenajn liniojn al mia ".emacs"-dosiero:

(modify-coding-system-alist 'file "\\.*\\'" 'utf-8)
(set-input-method "bertilow")
(global-set-key [f12] 'toggle-input-method)

Tiamaniere chiuj dosieroj legighas kiel UTF-8, kaj mia enigmetodo
de Esperantaj literoj chiam kreas ilin lau UTF-8. Nenio iras lau
Latino-3.

Mia enigometodo simple uzas prefiksan "^".

Eble estas ia kaptilo en mia sistemo. Mi ja nur jhus kreis ghin,
kaj mi estas plena novulo pri Emakso kaj Linukso.


> Mi faris kelkajn enigmetodojn por oc-ucs, char estante ruso mi


> preferas rektan klavadon (unu litero -- unu klavo):

> [...]

En la reto mi trovis ian dosieron preparitan de vi, kiu priskribas
metodon, kiu uzas Latinon-3-an klavadon. Eble vi ie enretigu ankau
vian novan varianton. Ghi shajnas tute utila, se oni bezonas tajpi
multe da diversaj ne-Askiaj signoj.

Sergio Pokrovskij

unread,
Sep 30, 2001, 10:14:28 AM9/30/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

Bertilo> Sergio Pokrovskij: Multan dankon pro la konsiloj. Mi certe
Bertilo> provos ankau tion, sed unue mi finos mian UTF-8-adapton de
Bertilo> Emakso, kun Esperanta tajpado lau UTF-8, ne lau Latino 3.
Bertilo> Tio progresas tre bone!


>> Hm, mi ne scias kiun manieron vi uzas por hejmigi la

>> kodoprezenton UTF-8 en Emakson;

Bertilo> Kion vi precize celas per "hejmigi"?

Emakso-20 ne komprenas Unikodon elskatole, oni devas instali kromaĵon.

>> MULE-UCS bezonas nenion, en oc-unicode sufichas retraduki
>> (bytecompile) la koncernan enigmetodon leginte la fontodosieron
>> lau UTF-8 ...

Bertilo> Mi faris tian UTF-8-igon de la enigmetoda dosiero, kiun mi
Bertilo> kreis (kaj provizore nomis "bertilow"). Sed mi ankorau
Bertilo> nenion retradukis. Tio ne estas vere nepra, chu?

Verdire, vi pravas. La enigmetodo ne entenas funkcion, tial duonkodo
ŝparas nur iometon da tempo por ignori la komentojn.

Bertilo> Mi aldonis al tiu dosiero enkondukan linion, kiu montras,
Bertilo> ke ghi estas Unikoda.

Jes.

Bertilo> Nu, post instalado de "oc-unicode" ("MULE-UCS"), mi aldonis
Bertilo> la jenajn liniojn al mia ".emacs"-dosiero:

Bertilo> (modify-coding-system-alist 'file "\\.*\\'" 'utf-8)
Bertilo> (set-input-method "bertilow") (global-set-key [f12]
Bertilo> 'toggle-input-method)

Bertilo> Tiamaniere chiuj dosieroj legighas kiel UTF-8, kaj mia
Bertilo> enigmetodo de Esperantaj literoj chiam kreas ilin lau
Bertilo> UTF-8. Nenio iras lau Latino-3.

Nu, mi ne estas tiom radikala. Iuj miaj kolegoj uzas nur koi8-r, ktp.
Tial mi estas pli distingema:

(require 'esperanto)
(set-language-environment "esperanto")
(modify-coding-system-alist 'file "\\<l3\\>" 'iso-8859-3)
(define-coding-system-alias 'KOI8-R 'koi8-r)
(codepage-setup 1251)
(define-coding-system-alias 'windows-1251 'cp1251)
(set-language-info "Cyrillic-KOI8" 'input-method
'cyrillic-yawerty)
(set-language-environment "Cyrillic-KOI8")
(put-charset-property 'cyrillic-iso8859-5 'prefered-coding-system
'koi8-r)
(modify-coding-system-alist 'file "\\<koi\\>" 'koi8-r)
(modify-coding-system-alist 'file "\\<txt\\>" 'koi8-r)
(modify-coding-system-alist 'file "\\<alt\\>" 'alternativnyj)
(modify-coding-system-alist 'file "\\<win\\>" 'cp1251)
(modify-coding-system-alist 'file "\\<utf\\>" 'utf-8)
(modify-coding-system-alist 'file
"\\.\\(xml\\|dtd\\|html?\\)\\>" 'utf-8)

Do, nur la dosieroj kun silabo utf (ekz-e "io_utf.c") aŭ kun la
sufikso xml, dtd, html aŭtomate legiĝas en utf-8.

Bertilo> Mia enigometodo simple uzas prefiksan "^".

Tio estas tre maloportuna por normala klavaro kiel ĉapelo estas en la
supra registrumo. Konsideru la elskatole disponeblan enigmetodon
esperanto-alt-postfix:

,----
| Quail input method (name:esperanto-alt-postfix, mode line indicator:[EO<])
| ---- Documentation ----
| Esperanto input method with postfix modifiers
|
| A following ^ or x will produce an accented character,
| e.g. c^ -> ĉ, gx -> ĝ, u^ -> ŭ.
|
| Doubling the postfix separates the letter and postfix,
| e.g. a'' -> a'.
`----

kiu ebligas tajpi iksisme (vi, kompremeble, povas ĝin unikodigi).

Bertilo> Eble estas ia kaptilo en mia sistemo. Mi ja nur jhus kreis
Bertilo> ghin, kaj mi estas plena novulo pri Emakso kaj Linukso.

La plej grava problemo estas ke MULE ne identigas diversajn ä ktp; sed
se vi tenos _ĉion_ en UTF-8, ne estos problemo.

>> Mi faris kelkajn enigmetodojn por oc-ucs, char estante ruso mi
>> preferas rektan klavadon (unu litero -- unu klavo): [...]

Bertilo> En la reto mi trovis ian dosieron preparitan de vi, kiu
Bertilo> priskribas metodon, kiu uzas Latinon-3-an klavadon. Eble vi
Bertilo> ie enretigu ankau vian novan varianton. Ghi shajnas tute
Bertilo> utila, se oni bezonas tajpi multe da diversaj ne-Askiaj
Bertilo> signoj.

Mi ja donis ftp-adreson en la ĵusa letero (sed tio ne estis speciale
Esperanta, kaj fakte por Esperanto neoportuna; mi ŝaltas tian metodon
ene de matematika formulo aŭ citante nomon en ortografio alia ol la
ĉefteksta).

--
Sergio

Andrej Grigorjevskij

unread,
Sep 30, 2001, 10:16:22 AM9/30/01
to
Saluton,

Bertilo komentis:

> > (Mallonga rerakonto por tiuj, kiuj ne komprenas la lingvon: Mikrosofto
> > konstante atentas bezonojn pri aligo de aldonaj lingvoj al la mastruma
> > sistemo. Sed dume ne multaj petoj venis pri aldono de Esperanto-subteno.
> > Eble la kauxzo estas, ke oni multe uzas surogatojn. - Sekvas klarigo
kiel
> > skribi "^c", "^g" kaj "u~". :-)
>
> Lau mi tio estis nura fantaziumado. Miregige!

Kial do? Jen mi skribas ^ci-metode: E^ho^san^go ^ciu^ja~ude :-) - tute laux
la rekomendo <shift>+6+litero.

> Kaj mi petas chiujn, kiuj pripensas alskribi ilin, fari tion en
> tre afabla kaj pozitiva maniero. Ne plendu!

Absolute nepre!

Amike,
Andrej

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2001, 11:04:45 AM9/30/01
to
Sergio Pokrovskij:

> Bertilo> Tiamaniere chiuj dosieroj legighas kiel UTF-8, kaj mia
> Bertilo> enigmetodo de Esperantaj literoj chiam kreas ilin lau
> Bertilo> UTF-8. Nenio iras lau Latino-3.

> Nu, mi ne estas tiom radikala. Iuj miaj kolegoj uzas nur koi8-r, ktp.
> Tial mi estas pli distingema:


Certe oni povas fari pliajn distingojn. Mi nur volis unue vidi, chu
entute eblas igi UTF-8-on la precipa implicita kodo. Poste eblos nuanci
laubezone la aferon. Mi ne volas bezoni komandi "legu lau utf-8",
"skribu lau utf-8", "tajpu lau utf-8", k.s. Tio estu chiam memkomprenebla
implicajho.

> Bertilo> Mia enigometodo simple uzas prefiksan "^".


> Tio estas tre maloportuna por normala klavaro kiel chapelo estas en la
> supra registrumo.


Mi unue metis la chapelon en pli oportuna loko shanghante la klavardifinon
lau la antauaj klarigoj de Marko.

> [...]

> kiu ebligas tajpi iksisme (vi, kompremeble, povas ghin unikodigi).


Eble mi poste shanghos al iksisma tajposistemo. Tio estos triviala
afero, se mi nur povos igi Unikodon funkcii ghenerale kiel implicita
sistemo sen enmiksado de aliaj kodoj.


> Bertilo> Eble estas ia kaptilo en mia sistemo. Mi ja nur jhus kreis
> Bertilo> ghin, kaj mi estas plena novulo pri Emakso kaj Linukso.


> La plej grava problemo estas ke MULE ne identigas diversajn a ktp; sed
> se vi tenos _chion_ en UTF-8, ne estos problemo.


Jen ghuste tio, kion mi celis fari: plene eviti tiun strangan MULE-an
kachon (kiun vi bone konas!), uzante UTF-8-on por chio.

Problemo, kiun mi jhus eltrovis, estas la afero de uskleco. En mia

nuna arangho Emakso tute ne rekonas la usklecojn de la Esperantaj
literoj, kaj mi ne eltrovis kiel influi tion. Chio, kion mi trovis,
shajnas supozi, ke temas pri unu-bitokaj signoj. Kiel kaj kie
agordi usklecotabelon por Unikodaj signoj, mi ne eltrovis. :-(

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2001, 11:08:14 AM9/30/01
to
Andrej Grigorjevskij:

> Bertilo komentis:


>>>skribi "^c", "^g" kaj "u~". :-)


>>Lau mi tio estis nura fantaziumado. Miregige!


> Kial do? Jen mi skribas ^ci-metode: E^ho^san^go ^ciu^ja~ude :-) - tute laux
> la rekomendo <shift>+6+litero.


Amuze! Eble fakte ili tion celis. Nu, vere shajnas, ke ili babilis
nekredeblajn stultajhojn, kiujn ili ech ne iomete testis praktike. La
kontrasto inter tio kaj la surprize bonvola kaj helpema tono en la
mesagho, konsternas min.

>>Kaj mi petas chiujn, kiuj pripensas alskribi ilin, fari tion en
>>tre afabla kaj pozitiva maniero. Ne plendu!


> Absolute nepre!


Ve! Ne tiom memkomprenebla afero por chiuj.

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2001, 2:50:30 PM9/30/01
to
Brion L. VIBBER:

> De gudkente Bertilo Wennergren skribte:

>>>Kio estas la eligo de komando "locale charmap" ?

>>ANSI_X3.4-1968

>>Mi provis per diversaj komandoj shanghi tion, sed tute vane.


> Diable!


Pri tiu vorto mi povas nun kore konsenti...

> Nu, provu...
> export LANG="en_US.UTF-8"
> locale charmap

> Se vi ja trovos "UTF-8",


Jes.

> tiel sxangxu la valoron de "LANG" en
> /etc/sysconfig/i18n kaj reekigu X-fenestrojn.


Faris.

Poste la sistemo obstine restis tiu "ANSI_X3.4-1968" --- krom
se mi eniris kiel "root", tiam "locale charmap" subite donis
"UTF-8". Kion ajn mi faras, restas same. Mi povas eniri
kiel "ordinarauzanto", kaj fari "su" (por farighi "root"),
kaj tiam mi ricevas "UTF-8", alie estas "ANSI_X3.4-1968".
Au mi povas eniri kiel "root" kaj fari "su ordinarauzanto",
kaj tiam mi ricevas "ANSI_X3.4-1968", alie "UTF-8".

Tute frenezige!!!

Chu alia dosiero ol "/etc/sysconfig/i18n" validas por
ordinaraj uzantoj? Se jes, kiu dosiero, kie?

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2001, 4:15:51 PM9/30/01
to

Dario:

> Mi demandas: Se esperantistoj skribus al la adreso de Microsoft
> (Dr. International :
> <www.microsoft.com/globaldev> ), cxu estus malkonvene mencii la

> programon "Ek"?


Lau mi apenau povus esti problemo pri tio, sed se vi hezitas,
eble alskribu Jurion pri tio unue.


> Cxu eble tiu programo povus taugi kiel inspirilo por ke Microsoft

> kreu flikon au programon por aldoni E-klavaron al la diversaj

> versioj de Windows?


Parte, jes. Sed esence Mikrosofto bezonas aldoni kodpaghon kun
niaj literoj. Tio forigus la kialon, ke EK prezentis tiom da
malfacilajhoj por Jurio.

Sed aliflanke Mikrosofto asertas la jenon:

There is no more ANSI/OEM codepage dependency underWindows
2000! In fact, support for new scripts (such as the Indic
family, Armenian, and Georgian) is added through pure Unicode
encoding and no ANSI or OEM code pages are defined for these
scripts. Hence, hundreds of languages are supported out of the
box.
<http://www.microsoft.com/globaldev/articles/winxpintl.asp>

Lau tio ne devus ekzisti la kodpagha problemo pri Esperanto en
Vindozo 2000 kaj Vindozo XP. Strange...

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2001, 4:44:24 PM9/30/01
to
Pluas mia penado pri UTF-8-a Esperanto en Linukso...

Mi skribis (responde al Brion L. VIBBER):


> Poste la sistemo obstine restis tiu "ANSI_X3.4-1968" --- krom
> se mi eniris kiel "root", tiam "locale charmap" subite donis
> "UTF-8". Kion ajn mi faras, restas same. Mi povas eniri
> kiel "ordinarauzanto", kaj fari "su" (por farighi "root"),
> kaj tiam mi ricevas "UTF-8", alie estas "ANSI_X3.4-1968".
> Au mi povas eniri kiel "root" kaj fari "su ordinarauzanto",
> kaj tiam mi ricevas "ANSI_X3.4-1968", alie "UTF-8".

Montrighis, ke kulpas ia mistera "LANG=eo" en mia ".bashrc".
Tia linio ne estis en la ".bashrc" de "root". Nun mi havas
UTF-8-an ankau kiel ordinara uzanto.

Radovan Garabik:


> Cxu vi estas certa ke vim uzas la propran tiparon?
> uzu (pli malpli)
> :set guifont=-misc-fixed-medium-r-normal--15-140-75-75-c-90-iso10646-1
> por selekti la tiparon


Jen! Tio funkciis. Subite Vim ghuste prezentas niajn literojn
en UTF-8-a dosiero. Strange, ke ghi manke de bona tiparo
anstataue montris po du bitokojn por chiu el niaj supersignaj
literoj. Tio estas stranga konduto. Ghi devus en tia okazo
montri po unu demandosignon, rektangulon au simile.

> : Mi estas novulo en la Linuksa
> : mondo, kaj multo estas ankorau stranga al mi.


> Propraj unikodaj lokajxaroj estas tre novaj - kaj
> sekve ne cxio funkcias kaj tio kio funkcias ne estas
> tre facila


Efektive! Sed por mi la tuta penado servas ne nur por ebligi
tajpi Esperante en Linukso, sed ankau por lerni ghenerale
pri tiu nova mondo. Se mi ne havus tiajn chi problemojn, mi
malpli rapide konatighus kun la interna magio de Linukso.

Do, nun pluen pri efektiva klavado en Vim...

Brion L. VIBBER

unread,
Sep 30, 2001, 5:30:13 PM9/30/01
to
De gudkente Bertilo Wennergren skribte:
>> tiel sxangxu la valoron de "LANG" en
>> /etc/sysconfig/i18n kaj reekigu X-fenestrojn.
[..]

> Poste la sistemo obstine restis tiu "ANSI_X3.4-1968" --- krom
> se mi eniris kiel "root", tiam "locale charmap" subite donis
> "UTF-8". Kion ajn mi faras, restas same. Mi povas eniri
> kiel "ordinarauzanto", kaj fari "su" (por farighi "root"),
> kaj tiam mi ricevas "UTF-8", alie estas "ANSI_X3.4-1968".
> Au mi povas eniri kiel "root" kaj fari "su ordinarauzanto",
> kaj tiam mi ricevas "ANSI_X3.4-1968", alie "UTF-8".
>
> Tute frenezige!!!

Ahh, la ĝojo de linuksa lokaĵumado. :) Estas ankoraŭ... malplenkreska afero.

> Chu alia dosiero ol "/etc/sysconfig/i18n" validas por
> ordinaraj uzantoj? Se jes, kiu dosiero, kie?

Nu, kutime jes. Eble ekzistas ".i18n" dosiero en via hejmdosierujo, sed ne
en tiu de root? Tio superus la tutsisteman valoron.

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Sep 30, 2001, 6:14:21 PM9/30/01
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net>:

> Poste la sistemo obstine restis tiu "ANSI_X3.4-1968" --- krom
> se mi eniris kiel "root", tiam "locale charmap" subite donis
> "UTF-8". Kion ajn mi faras, restas same. Mi povas eniri
> kiel "ordinarauzanto", kaj fari "su" (por farighi "root"),
> kaj tiam mi ricevas "UTF-8", alie estas "ANSI_X3.4-1968".
> Au mi povas eniri kiel "root" kaj fari "su ordinarauzanto",
> kaj tiam mi ricevas "ANSI_X3.4-1968", alie "UTF-8".

Eble iu dosiero ~ordinarauzanto/.* ŝanĝas iun median variablon
(LC_ALL, LC_CTYPE aŭ LANG). Indas kontroli per

env | grep LC ; env | grep LANG

kaj

grep LC ~/.* ; grep LANG ~/.*

Edmundo

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2001, 7:13:24 PM9/30/01
to
Brion L. VIBBER:

> Ahh, la ghojo de linuksa lokajhumado. :) Estas ankorau...
> malplenkreska afero.


Sed ghi kreskas rapide!

Efektive finfine la afero funkcias bonege. Mi uzas nun tiun

Esperantigon de la klavaro, kiun mi elfaris lau konsilo de
Marko, en Vim 6.0, kiu brile rulighas lau UTF-8 kun tute ghusta
traktado de la Esperantaj literoj - ankau rilate al uskleco
(pri kio Emakso dume fiaskas...).

Nun mi nur bezonas iom lerni, kiel uzi tiun strangan redaktilon
Vimo. Ghi estas sufiche aparta, sed shajne tre lerninda.

Multan dankon al chiuj, kiuj alportis utilajn informojn!

Sergio Pokrovskij

unread,
Oct 1, 2001, 2:12:15 AM10/1/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

Bertilo> Sergio Pokrovskij: Tiamaniere chiuj dosieroj legighas kiel
Bertilo> UTF-8, kaj mia enigmetodo de Esperantaj literoj chiam kreas
Bertilo> ilin lau UTF-8. Nenio iras lau Latino-3.



>> Nu, mi ne estas tiom radikala. Iuj miaj kolegoj uzas nur koi8-r,
>> ktp. Tial mi estas pli distingema:


Bertilo> Certe oni povas fari pliajn distingojn. Mi nur volis unue
Bertilo> vidi, chu entute eblas igi UTF-8-on la precipa implicita
Bertilo> kodo. Poste eblos nuanci laubezone la aferon. Mi ne volas
Bertilo> bezoni komandi "legu lau utf-8", "skribu lau utf-8", "tajpu
Bertilo> lau utf-8", k.s. Tio estu chiam memkomprenebla implicajho.

Jes. Mi praktike neniam bezonas mane ŝalti tiaĵojn. Mia retumilo Gnus
scias, ke por s.c.e. ĝi preferu Latinan-2an, kaj se maleblas, UTF-8;
por la rusaj grupoj, koi8-r, kaj se maleblas, UTF-8 ktp. Kaj samtempe
la difinitaj reguloj aŭtomate ŝaltas la subskribon, la atribuan
formulon ("Bertilo Wennergren skribis:" en eo-grupoj, "Bertilo
Wennergren пишет:" en grupo ruslingva, "Bertilo Wennergren writes:"
en la ceteraj). Samtempe ĝi ŝaltas vortaron por la literumilo (angla
/ rusa / Esperanta).

Interalie, se vi volos uzi Ispell el Emakso por UTF-8, diru al mi kaj
mi sendos flikaĵon por ispell.el.

[...]

>> La plej grava problemo estas ke MULE ne identigas diversajn a
>> ktp; sed se vi tenos _chion_ en UTF-8, ne estos problemo.


Bertilo> Jen ghuste tio, kion mi celis fari: plene eviti tiun
Bertilo> strangan MULE-an kachon (kiun vi bone konas!), uzante
Bertilo> UTF-8-on por chio.

Bertilo> Problemo, kiun mi jhus eltrovis, estas la afero de uskleco.
Bertilo> En mia nuna arangho Emakso tute ne rekonas la usklecojn de
Bertilo> la Esperantaj literoj, kaj mi ne eltrovis kiel influi tion.
Bertilo> Chio, kion mi trovis, shajnas supozi, ke temas pri
Bertilo> unu-bitokaj signoj. Kiel kaj kie agordi usklecotabelon por
Bertilo> Unikodaj signoj, mi ne eltrovis. :-(

Jes, tio ne estas farita. Iam mi intencis fari tian tabelon, sed
venis informo ke Emakso-21 disponigos Unikodon elskatole, kaj mi ne
plu esploris la aferon. Poste evidentiĝis, ke Emakso-21 disponigos eĉ
malpli ol MULE-UCS, kaj super ĉio, oc-unicode ne funkcias sub
Emakso-21. Pro tio (kaj ĉar ankaŭ kelkaj aliaj pakaĵoj kiujn mi
ŝatas, ekz-e calc.el, ne funkcias sub Emakso-21) mi perdis tutan
intereson pri Emakso-21 -- kaj tamen ne rekomencis adaptadon de la
"litersintakso" (la usklecaj aferoj en Emakso apartenas al "character
syntax"). Se iu deziras, li povas fosi ĉirkaŭ

C-h f set-case-syntax-pair

,----
| set-case-syntax-pair is a compiled Lisp function in `case-table'.
| (set-case-syntax-pair UC LC TABLE)
|
| Make characters UC and LC a pair of inter-case-converting letters.
| This sets the entries for characters UC and LC in TABLE, which is a string
| that will be used as the downcase part of a case table.
| It also modifies `standard-syntax-table' to give them the syntax of
| word constituents.
`----

kaj studi ĝiajn uzojn en

M-x locate-library characters.el

--
Sergio

Marko Rauhamaa

unread,
Oct 1, 2001, 3:52:21 AM10/1/01
to
Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:

> Iam mi intencis fari tian tabelon, sed venis informo ke Emakso-21
> disponigos Unikodon elskatole, kaj mi ne plu esploris la aferon. Poste

> evidentighis, ke Emakso-21 disponigos ech malpli ol MULE-UCS, kaj super
> chio, oc-unicode ne funkcias sub Emakso-21. Pro tio (kaj char ankau
> kelkaj aliaj pakajhoj kiujn mi shatas, ekz-e calc.el, ne funkcias sub


> Emakso-21) mi perdis tutan intereson pri Emakso-21

Shajnas, ke emakso-21 ja apogas unikodon:

http://baxter.aroy.net/yesod/emacs21NEWS/emacs21news.txt:

** The new character sets `mule-unicode-0100-24ff',
`mule-unicode-2500-33ff', and `mule-unicode-e000-ffff' are introduced
for Unicode characters in the range U+0100..U+24FF, U+2500..U+33FF,
U+E000..U+FFFF respectively.

Manko de tiaj signaroj estis la plej grava malhelpo al unikodo en
emakso-20.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.nu http://www.pacujo.nu/marko/

Sergio Pokrovskij

unread,
Oct 1, 2001, 6:05:32 AM10/1/01
to
>>>>> "Marko" == Marko Rauhamaa skribis:

Marko> Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:


>> Iam mi intencis fari tian tabelon, sed venis informo ke Emakso-21
>> disponigos Unikodon elskatole, kaj mi ne plu esploris la aferon.
>> Poste evidentighis, ke Emakso-21 disponigos ech malpli ol
>> MULE-UCS, kaj super chio, oc-unicode ne funkcias sub Emakso-21.
>> Pro tio (kaj char ankau kelkaj aliaj pakajhoj kiujn mi shatas,
>> ekz-e calc.el, ne funkcias sub Emakso-21) mi perdis tutan
>> intereson pri Emakso-21

Marko> Shajnas, ke emakso-21 ja apogas unikodon:

Marko> http://baxter.aroy.net/yesod/emacs21NEWS/emacs21news.txt:

Marko> ** The new character sets `mule-unicode-0100-24ff',
Marko> `mule-unicode-2500-33ff', and `mule-unicode-e000-ffff' are
Marko> introduced for Unicode characters in the range
Marko> U+0100..U+24FF, U+2500..U+33FF, U+E000..U+FFFF respectively.

Marko> Manko de tiaj signaroj estis la plej grava malhelpo al
Marko> unikodo en emakso-20.

Jes tamen ...

Tamen por praktika uzo la elskatola Unikodo ne sufiĉas (ŝajne oni
povas legi sed ne skribi). Por serioza laboro necesas kromaĵo, sed
oc-unicode tute ne funkcias, kaj MULE-UCS ion fuŝas.

Vd la kurantajn plendojn en comp.emacs:

,----
| From: Kai.Gro...@CS.Uni-Dortmund.DE (Kai Großjohann)
| Subject: Re: UTF-8 and (X)Emacs/Gnus
| Newsgroups: comp.emacs
| Date: X-Sent: 13h 29' 7" ago == 2001-10-01 03:28 Mon NSK
| Organization: University of Dortmund, Germany
| Mail-Copies-To: never
|
| Simon Josefsson <j...@extundo.com> writes:
|
| > Thanks for the pointer, this seem to suggest that Mule-UCS should
| > simply add functionality to Emacs, not change it? But when I use
| > Mule-UCS things seem to work worse than with vanilla Emacs. (In
| > particular, the UTF-8-demo.txt file has _lots_ of empty boxes for many
| > characters that used to work fine. The only thing it improves is the
| > Thai example, where it lines up nicely. I still can't see anything
| > though, but that is probably because of missing fonts.)
|
| Yeah, it sure looks a lot different. Strange. In this posting, I
| include std-1.png and std-2.png. These are the top and bottom of
| UTF-8-demo.txt shown with "emacs -q -no-site-file".
|
| And then there are mule-ucs-1.png and mule-ucs-2.png, which are the
| same with my normal Emacs setup, which includes Mule-UCS.
|
| There is no clear winner -- both make mistakes, but in different
| areas. Strange. How can it be that things look so different?
`----

(Message-ID: <vafy9mw...@lucy.cs.uni-dortmund.de>)

--
Sergio

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 1, 2001, 6:36:57 AM10/1/01
to
Sergio Pokrovskij:

Bertilo:

> Interalie, se vi volos uzi Ispell el Emakso por UTF-8, diru al mi kaj

> mi sendos flikajhon por ispell.el.


Dume shajnas, ke mi uzos Vimon, char montrighis, ke ghi (se ghuste
instalita) regas UTF-8-on sen chia ajn manko au problemo.


> Bertilo> Problemo, kiun mi jhus eltrovis, estas la afero de uskleco.
> Bertilo> En mia nuna arangho Emakso tute ne rekonas la usklecojn de
> Bertilo> la Esperantaj literoj, kaj mi ne eltrovis kiel influi tion.
> Bertilo> Chio, kion mi trovis, shajnas supozi, ke temas pri
> Bertilo> unu-bitokaj signoj. Kiel kaj kie agordi usklecotabelon por
> Bertilo> Unikodaj signoj, mi ne eltrovis. :-(


> Jes, tio ne estas farita. Iam mi intencis fari tian tabelon, sed
> venis informo ke Emakso-21 disponigos Unikodon elskatole, kaj mi ne

> plu esploris la aferon. Poste evidentighis, ke Emakso-21 disponigos ech
> malpli ol MULE-UCS,


Terure!

> kaj super chio, oc-unicode ne funkcias sub
> Emakso-21. Pro tio (kaj char ankau kelkaj aliaj pakajhoj kiujn mi
> shatas, ekz-e calc.el, ne funkcias sub Emakso-21) mi perdis tutan


> intereson pri Emakso-21 -- kaj tamen ne rekomencis adaptadon de la
> "litersintakso" (la usklecaj aferoj en Emakso apartenas al "character

> syntax"). Se iu deziras, li povas fosi chirkau


> C-h f set-case-syntax-pair


Mi fosegis hierau ghuste pri tio, sed ne sukcesis kompreni, kiel
mi efektive skribu por agordi tiajn parojn, se temu pri UTF-8-aj
signoj.


> kaj studi ghiajn uzojn en


> M-x locate-library characters.el


Mi studis, sed mia konkludo estis, ke en tia komando kiel

(set-case-syntax-pair UC LC TABLE)

povas por UC kaj LC aperi nur indiko de bitonumero, ekz. "\222",
au signo kodita lau la propra emaksa kodo. Per tia numera
indiko ne eblas esprimi UTF-8-an signon (lau mia scio), kaj ne
eblas fari la aferon rekte lau UTF-8.

Se vi scias, kiel entute skribi unu tian komandon, mi petas
montri al mi. Tiam mi povus almenau aranghi usklecajn parojn
por Esperanto. Tio provizore sufichus por mi.

Klivo Lendon

unread,
Oct 1, 2001, 8:00:13 AM10/1/01
to

>Sergio Pokrovskij:

>Bertilo:

>> Interalie, se vi volos uzi Ispell el Emakso por
>> UTF-8, diru al mi kaj mi sendos flikajhon por
>> ispell.el.

>Dume shajnas, ke mi uzos Vimon, char montrighis,
>ke ghi (se ghuste instalita) regas UTF-8-on sen
>chia ajn manko au problemo.

> Bertilo Wennergren
> <http://purl.oclc.org/net/bertilo>

Mi menciu ke Simredo funkcias en Linukso, kapablas
legi kaj skribi UTF8on, kontrolas literumadon,
kaj ghuste distingas inter majuskloj kaj minuskloj.

Necesas instali jdk1.3

http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo

http://www.blackdown.org/java-linux/
java2-status/jdk1.3-status.html

Klivo


__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Listen to your Yahoo! Mail messages from any phone.
http://phone.yahoo.com

Wolfram Diestel

unread,
Sep 29, 2001, 4:00:13 PM9/29/01
to
Radovan Garabik skribis:

> Sed... KDE havas problemon kun unikodo, legu komentaron cxe la fino
> de la artikolo.

Tio ne vere pravas, kion vi skribas pri KDE. Ekde la versio KDE 2.0
vi povas uzi unikodajn tiparojn, se vi havas tiujn instalita en via sistemo.
Vi devas elekti sub personajhoj/lando kaj lingvo la signaron iso10646-1 kaj
eble ankau sub aspketo kaj konduto/tiparoj.

Kelkaj aplikajhoj havas ankau propran agorddialogon, kie oni povas elekti
la tiparon. Aldone iuj, ekz Knews kaj KMail automate elektas tiparon taugan
por la mesagho - mi senprobleme legas retleterojn, en kiuj aperas cirilaj kaj
esperantaj literoj.

--
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de.FORIGU>

Wolfram Diestel

unread,
Sep 29, 2001, 4:16:34 PM9/29/01
to
Radovan Garabik skribis:

> simplan esperantan klavaron:
> http://melkor.dnp.fmph.uniba.sk/~garabik/debian-utf8/download/xkb/eo_rg)

Chu vi povus doni kelkajn klarigojn kiel funkciigi vian Xkb-klavaron?
Mi shatus aldoni informojn pri ghi en la Esperanto-Linuks-Kielo.

Cetere KDE permesas shalti per simpal programeto inter diverssaj
klavaranghoj, se ili estas instalitaj kun X11 kaj estas informoj
pri ghi en KDE. Eble do valorus aldoni vian klavaranghon en la
X11-instal-pakajho.

--
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de.FORIGU>

Marko Rauhamaa

unread,
Oct 1, 2001, 5:08:32 PM10/1/01
to
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de>:

> Chu vi povus doni kelkajn klarigojn kiel funkciigi vian Xkb-klavaron?
> Mi shatus aldoni informojn pri ghi en la Esperanto-Linuks-Kielo.

Tio interesas ankau min. Mi kredas, ke estas nemalfacile funkciigi
Xkb-klavaron kiel konstantajhon. La dosiero /etc/X11/XF86Config-4 (kiun
la version 4 de XFree86 uzas) difinas jene (en Mandrake 8.0):

# **********************************************************************
# Keyboard section
# **********************************************************************

Section "InputDevice"

Identifier "Keyboard1"
Driver "Keyboard"
Option "AutoRepeat" "250 30"

Option "XkbRules" "xfree86"
Option "XkbModel" "pc105"
Option "XkbLayout" "us"

EndSection

Do post kiam oni aldonas la novan aranghon, oni povas shanghi la
"XkbLayout"-difinon kaj reruli la X-servilon.

Tamen shajnas al mi, ke la difino estas konstanta: chiu uzanto ricevas la
saman klavararanghon. Tio ne konvenas en mia familio, kie mi volas
intershanghi la regilon kaj la majuskloseruron sed mia edzino ne.

Mi ne scias, chu au kiel la uzanto povas rearanghi la klavaron, post kiam
la sistemestro difinas la aranghon en /etc/X11/XF86Config-4. Krome mi ne
scias, kiel oni povas rearanghi nur kelkajn klavojn (ekzemple intershanghi
la du specialklavojn).

Kaj fine: mi ne scias, kiel la xkb-mekanismo funkcias interne. Chu nun la
X-servilo tradukas la klavkodojn en klavsimbolojn, au chu tio ankorau
estas devo de la kliento?

Sergio Pokrovskij

unread,
Oct 2, 2001, 12:24:33 AM10/2/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

Bertilo> Sergio Pokrovskij: Bertilo:

>> Interalie, se vi volos uzi Ispell el Emakso por UTF-8, diru al mi
>> kaj mi sendos flikajhon por ispell.el.

Bertilo> Dume shajnas, ke mi uzos Vimon, char montrighis, ke ghi (se
Bertilo> ghuste instalita) regas UTF-8-on sen chia ajn manko au
Bertilo> problemo.

Nu jes, vim estas eĉ pli Uniksa ol Emakso :)

Sed vim estas nur redaktilo, dum Emakso estas tuta labormedio
vivmaniero.



Bertilo> Problemo, kiun mi jhus eltrovis, estas la afero de uskleco.
Bertilo> En mia nuna arangho Emakso tute ne rekonas la usklecojn de
Bertilo> la Esperantaj literoj, kaj mi ne eltrovis kiel influi tion.
Bertilo> Chio, kion mi trovis, shajnas supozi, ke temas pri
Bertilo> unu-bitokaj signoj. Kiel kaj kie agordi usklecotabelon por
Bertilo> Unikodaj signoj, mi ne eltrovis. :-(

[...]

Bertilo> Mi studis, sed mia konkludo estis, ke en tia komando kiel

Bertilo> (set-case-syntax-pair UC LC TABLE)

Bertilo> povas por UC kaj LC aperi nur indiko de bitonumero, ekz.
Bertilo> "\222", au signo kodita lau la propra emaksa kodo. Per tia
Bertilo> numera indiko ne eblas esprimi UTF-8-an signon (lau mia
Bertilo> scio), kaj ne eblas fari la aferon rekte lau UTF-8.

Bertilo> Se vi scias, kiel entute skribi unu tian komandon, mi petas
Bertilo> montri al mi. Tiam mi povus almenau aranghi usklecajn
Bertilo> parojn por Esperanto. Tio provizore sufichus por mi.

Vd la kunsendaĵon. Metu la dosieron sur lian lisp-vojon (ĝin montras
C-h v load-path), ekz-e en vian site-lisp; kaj en via .emacs, ie post
,----
| (require 'oc-unicode)
| (require 'un-tools)
`----
diru
(load "oc-case")

(Vi ankaŭ povas indiki plenan vojon tie, ekz-e
(load "~/foo/oc-case.el") se vi ne volas zorgi pri load-path).

Post tio en ĉiu nova bufro normale funkcios upcase-region (C-x C-u),
lowercase-region (C-x C-l); la serĉoj komprenos la usklecajn parojn;
SED ial ne funkcios {up,down}case-word, capitalize-word kaj laŭvortaj
saltoj (t.e. la Esperantaj kromliteroj ne havas la statuson de
vorteroj).

--
Sergio

oc-case.el

Andrej Grigorjevskij

unread,
Oct 2, 2001, 2:46:29 AM10/2/01
to
Saluton!

Min atingis ankoraux unu progresomontra mesagxo de Microsoft. Ili skribis:

"Your request has reached people responsible for adding language support
already. Further research will be conducted by the product management team".

"Via peto jam atingis la homojn, respondecajn pri aldonado de lingva
subteno. Plia esplorado estos farita de la produktad-prizorga teamo".

Estas interese, cxu iu ankoraux skribis al ili kaj ricevis iun respondon?

Amike,
Andrej

Radovan Garabik

unread,
Oct 2, 2001, 3:28:53 AM10/2/01
to
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de> wrote:
:Radovan Garabik skribis:


:> Sed... KDE havas problemon kun unikodo, legu komentaron cxe la fino
:> de la artikolo.

:Tio ne vere pravas, kion vi skribas pri KDE. Ekde la versio KDE 2.0
:vi povas uzi unikodajn tiparojn, se vi havas tiujn instalita en via sistemo.
:Vi devas elekti sub personajhoj/lando kaj lingvo la signaron iso10646-1 kaj
:eble ankau sub aspketo kaj konduto/tiparoj.

Eble... mi ne uzas tutan KDE, nur kelkajn aplikajxojn.
Kaj mi observis ke tioj aplikajxojn preferas ISO-8859-1 tiparojn
(mi havas propran locajxaron)
Aplikajxoj kie oni povas precize elekti tiparojn estas senproblemaj,
sed ofte oni povas elekti nur la nomon kaj grandecon, ne kodon.

:Kelkaj aplikajhoj havas ankau propran agorddialogon, kie oni povas elekti


:la tiparon. Aldone iuj, ekz Knews kaj KMail automate elektas tiparon taugan
:por la mesagho - mi senprobleme legas retleterojn, en kiuj aperas cirilaj kaj
:esperantaj literoj.

Mi observis ke ekz. kword kaj kspread havas cxi tian problemojn


Wolfram Diestel <wol...@steloj.de> wrote:
: Radovan Garabik skribis:

: Chu vi povus doni kelkajn klarigojn kiel funkciigi vian Xkb-klavaron?
: Mi shatus aldoni informojn pri ghi en la Esperanto-Linuks-Kielo.

Prenu la dosieron kaj metu gxin en dosierujon /etc/X11/xkb/symbols
Elektu propran lokajxaron (unikoda aux ISO-8859-3).
Startu X11 kaj en xterm skribu:
setxkbmap eo_rg
Nun la klavaro devus funkcii kaj vi povas enigi la esperantajn
literojn kun dekstra AltGr aux kun Menu klavo.
Ekz. AltGr kaj "c" estas "cx", AltGr kaj "u" estas "ux" ktp.

: Cetere KDE permesas shalti per simpal programeto inter diverssaj

: klavaranghoj, se ili estas instalitaj kun X11 kaj estas informoj
: pri ghi en KDE. Eble do valorus aldoni vian klavaranghon en la
: X11-instal-pakajho.

Eble... sed cxu cxiuj konsentas ke cxi tia klavaro
estas "la" esperanta klavaro?
Versxajne la "senpasxklava" metodo estus pli bona.

--
-----------------------------------------------------------
| Radovan Garabik http://melkor.dnp.fmph.uniba.sk/~garabik |
| __..--^^^--..__ garabik @ fmph . uniba . sk |
-----------------------------------------------------------
Antivirus alert: file .signature infected by signature virus.
Hi! I'm a signature virus! Copy me into your signature file to help me spread!

Radovan Garabik

unread,
Oct 2, 2001, 3:55:14 AM10/2/01
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.nu> wrote:
: Wolfram Diestel <wol...@steloj.de>:

:> Chu vi povus doni kelkajn klarigojn kiel funkciigi vian Xkb-klavaron?
:> Mi shatus aldoni informojn pri ghi en la Esperanto-Linuks-Kielo.

: Tio interesas ankau min. Mi kredas, ke estas nemalfacile funkciigi
: Xkb-klavaron kiel konstantajhon. La dosiero /etc/X11/XF86Config-4 (kiun
: la version 4 de XFree86 uzas) difinas jene (en Mandrake 8.0):

: # **********************************************************************
: # Keyboard section
: # **********************************************************************
:
: Section "InputDevice"
:
: Identifier "Keyboard1"
: Driver "Keyboard"
: Option "AutoRepeat" "250 30"
:
: Option "XkbRules" "xfree86"
: Option "XkbModel" "pc105"
: Option "XkbLayout" "us"
:
: EndSection

: Do post kiam oni aldonas la novan aranghon, oni povas shanghi la
: "XkbLayout"-difinon kaj reruli la X-servilon.

: Tamen shajnas al mi, ke la difino estas konstanta: chiu uzanto ricevas la
: saman klavararanghon. Tio ne konvenas en mia familio, kie mi volas
: intershanghi la regilon kaj la majuskloseruron sed mia edzino ne.
: Mi ne scias, chu au kiel la uzanto povas rearanghi la klavaron, post kiam
: la sistemestro difinas la aranghon en /etc/X11/XF86Config-4. Krome mi ne

Vi devas:
1) uzi multan XF86Config-4 dosierojn
(startx -- -xf86config XF86Config-4-alia)
aux:
2) uzi setxkbmap utilajxon
("setxkbmap us" sxaltas usonan klavaron, "setxkbmap fi" sxaltas
finan, "setxkbmap eo_eg" esperantan...)
Ekzistas kelkaj grafikaj sxaltiloj por cxi tio
(xxkb, xkbsel...)

Nur memoru ke vi bezonas diversajn lokajxarojn por diversaj
kodoj (aux uzu unikodon)

: scias, kiel oni povas rearanghi nur kelkajn klavojn (ekzemple intershanghi
: la du specialklavojn).

legu /etc/X11/xkb/symbols/ctrl
Eble "setxkbmap ctrl(swapcaps)" estas tio kion vi volas

: Kaj fine: mi ne scias, kiel la xkb-mekanismo funkcias interne. Chu nun la


: X-servilo tradukas la klavkodojn en klavsimbolojn, au chu tio ankorau
: estas devo de la kliento?

Mi pensas ke la kliento ricevas nur finajn simbolojn.

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 2, 2001, 6:02:42 AM10/2/01
to
Sergio Pokrovskij:

> Bertilo> Dume shajnas, ke mi uzos Vimon, char montrighis, ke ghi (se
> Bertilo> ghuste instalita) regas UTF-8-on sen chia ajn manko au
> Bertilo> problemo.


> Nu jes, vim estas ech pli Uniksa ol Emakso :)


Sed mi rulas Vimon kiel "gvim", kun menuoj k.t.p. Kia herezajho!
Mi devus pledi por UTF-8-a "vi", chu ne?


> Sed vim estas nur redaktilo, dum Emakso estas tuta labormedio
> vivmaniero.


Efektive. Iom tro por mi. Mi volas nur tekstoredaktilon.


> Bertilo> povas por UC kaj LC aperi nur indiko de bitonumero, ekz.
> Bertilo> "\222", au signo kodita lau la propra emaksa kodo. Per tia
> Bertilo> numera indiko ne eblas esprimi UTF-8-an signon (lau mia
> Bertilo> scio), kaj ne eblas fari la aferon rekte lau UTF-8.
>
> Bertilo> Se vi scias, kiel entute skribi unu tian komandon, mi petas
> Bertilo> montri al mi. Tiam mi povus almenau aranghi usklecajn
> Bertilo> parojn por Esperanto. Tio provizore sufichus por mi.
>

> Vd la kunsendajhon.

Dankon!

> Post tio en chiu nova bufro normale funkcios upcase-region (C-x C-u),
> lowercase-region (C-x C-l); la serchoj komprenos la usklecajn parojn;
> SED ial ne funkcios {up,down}case-word, capitalize-word kaj lauvortaj


> saltoj (t.e. la Esperantaj kromliteroj ne havas la statuson de
> vorteroj).

Chu ne estas ie agordo ankau de tiaj aferoj? En Vimo 6 ankau tio
funkcias automate, bonshance.

Mi ankau vidis, ke iuj sintaksokolorigaj modoj fushas che vortoj
kun Esperantaj literoj en Emakso. Ankau tio estas shanghebla. Mi
sukcesis korekti la PHP-modon.

Sergio Pokrovskij

unread,
Oct 2, 2001, 7:02:54 AM10/2/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

Bertilo> Sergio Pokrovskij:


Bertilo> Dume shajnas, ke mi uzos Vimon, char montrighis, ke ghi (se
Bertilo> ghuste instalita) regas UTF-8-on sen chia ajn manko au
Bertilo> problemo.

>> Nu jes, vim estas ech pli Uniksa ol Emakso :)


Bertilo> Sed mi rulas Vimon kiel "gvim", kun menuoj k.t.p. Kia
Bertilo> herezajho!

Nu jen, vi mem hontas, ĉu?

Bertilo> Mi devus pledi por UTF-8-a "vi", chu ne?

Jes, tio estus pardonebla kaj eĉ laŭdinda.

>> Sed vim estas nur redaktilo, dum Emakso estas tuta labormedio
>> vivmaniero.

Bertilo> Efektive. Iom tro por mi. Mi volas nur tekstoredaktilon.

Tamen oni bezonas iom da sintakso. Oni volas disfarbi la
strukturilojn, oni volas aranĝi la tekston strukture. Kiam mi
enŝovas ReVo-elementon, mi aŭtomate ricevas la tutan skeleton, kaj se
mi volas indiki atributon, mi volas vidi la etikedojn difinitajn en
DTD, kaj aŭtomatan encitiligon (tion faras por psgml.el).

Nu kaj krome, mi volas ke ĉiujn &Ccirc; aŭ &c_Ja Emakso aŭtomate
transformu al Ĉ kaj Я ... ktp ktp ktp.

[...]

>> Post tio en chiu nova bufro normale funkcios upcase-region (C-x
>> C-u), lowercase-region (C-x C-l); la serchoj komprenos la
>> usklecajn parojn; SED ial ne funkcios {up,down}case-word,
>> capitalize-word kaj lauvortaj saltoj (t.e. la Esperantaj
>> kromliteroj ne havas la statuson de vorteroj).

Bertilo> Chu ne estas ie agordo ankau de tiaj aferoj?

Aĥ, se mi scius, mi kaŝus tion de vi, kaj mi ne dirus ke mi ne
finesploris la aferon :(

Bertilo> En Vimo 6 ankau tio funkcias automate, bonshance.

Bertilo> Mi ankau vidis, ke iuj sintaksokolorigaj modoj fushas che
Bertilo> vortoj kun Esperantaj literoj en Emakso. Ankau tio estas
Bertilo> shanghebla. Mi sukcesis korekti la PHP-modon.

Nu jes, oni faras ilojn por propra uzo, kaj aliaj uzantoj devas iojn
korekti.

Mi tamen ne nomus tion "modo", eĉ ne gramatike. Min surprizas ke W
kaj la francoj povis konfuzi "le mode" kaj "la mode". Tute malsamaj
aferoj.

En komputado mi diras "reĝimo", Volframo preferas "moduso"n. Ajna
preferindas ol la frivola "modo".

--
Sergio

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 2, 2001, 7:39:51 AM10/2/01
to
Sergio Pokrovskij:

> Bertilo> Sed mi rulas Vimon kiel "gvim", kun menuoj k.t.p. Kia
> Bertilo> herezajho!


> Nu jen, vi mem hontas, chu?


Hontegas! :-)


> >> Sed vim estas nur redaktilo, dum Emakso estas tuta labormedio
> >> vivmaniero.

> Bertilo> Efektive. Iom tro por mi. Mi volas nur tekstoredaktilon.

> Tamen oni bezonas iom da sintakso. Oni volas disfarbi la

> strukturilojn, oni volas aranghi la tekston strukture.

Pri tio Vimo kapablas, se mi ne eraras.

> Kiam mi
> enshovas ReVo-elementon, mi automate ricevas la tutan skeleton, kaj se


> mi volas indiki atributon, mi volas vidi la etikedojn difinitajn en

> DTD, kaj automatan encitiligon (tion faras por psgml.el).

Pri tio mi ne scias.

> Nu kaj krome, mi volas ke chiujn &Ccirc; au &c_Ja Emakso automate
> transformu al Ch kaj ? ... ktp ktp ktp.

Eble Vimo povas tion fari, sed supozeble mi devas tion mem aranghi.



> >> Post tio en chiu nova bufro normale funkcios upcase-region (C-x
> >> C-u), lowercase-region (C-x C-l); la serchoj komprenos la
> >> usklecajn parojn; SED ial ne funkcios {up,down}case-word,
> >> capitalize-word kaj lauvortaj saltoj (t.e. la Esperantaj
> >> kromliteroj ne havas la statuson de vorteroj).

> Bertilo> Chu ne estas ie agordo ankau de tiaj aferoj?

> Ahh, se mi scius, mi kashus tion de vi, kaj mi ne dirus ke mi ne
> finesploris la aferon :(

Mi vidis viajn demandojn pri tio en "comp.emacs". Mi sekvos
tiun diskuton kun intereso. Sed eble finfine montrighos, ke
ne indas plu umi pri tio en Emakso 20. Kaj se ne chio tia
estos solvita en Emakso 21, mi eble tute perdos la esperon
pri tiu redaktilo. La tuta MULE-kacho estas tiom mirinde erara,
ke mi miras, ke iu iam entute povus iri tiun vojon. Kaj se ili
vere pensis, ke tio povas esti ech iomete ghusta, ili vershajne
ne kapablas ghuste solvi tiajn chi problemojn. (Iom akraj vortoj,
mi konscias...)



> Bertilo> Mi ankau vidis, ke iuj sintaksokolorigaj modoj fushas che
> Bertilo> vortoj kun Esperantaj literoj en Emakso. Ankau tio estas
> Bertilo> shanghebla. Mi sukcesis korekti la PHP-modon.

> Nu jes, oni faras ilojn por propra uzo, kaj aliaj uzantoj devas iojn
> korekti.

Efektive.

> Mi tamen ne nomus tion "modo", ech ne gramatike. Min surprizas ke W


> kaj la francoj povis konfuzi "le mode" kaj "la mode". Tute malsamaj
> aferoj.

> En komputado mi diras "reghimo", Volframo preferas "moduso"n. Ajna


> preferindas ol la frivola "modo".

Vi tute pravas. "Reghimo" plachas al mi.

Dario

unread,
Oct 2, 2001, 12:42:26 PM10/2/01
to
Rilate al cxi interesega temo: Lau konsilo de Bertilo mi demandis al Jurij
Finkel cxu li konsentas ke oni menciu lian programon "Ek" en la eventuala
kampanjo por kontakti Mikrosofton por ke tiu firmao kreu esperantan klavaron por
cxiuj versioj de Windows.

Jurij respondis al mi. Kvankam mi ne intencis diskonigi en sce lian respondon,
mi transskribos gxin tial ke li mem lasis al mi tiun eblecon:
................................................................

----- Mensaje original -----
De: Yury Finkel <yu...@mv.ru>
Para: Dario Rodriguez <DARI...@teleline.es>
Enviado: martes 2 de octubre de 2001 6:48
Asunto: Re: Kampanjo por ke Mikrosofto kreu E.klavaron

Saluton!

> Mi demandis, en kazo ke aliaj esperantistoj kontaktos kun MS, cxu estus
> malkonvena mencii vian programon Ek. Bertilo Wennergren konsilis al mi
> tion demandi rekte al vi. Kion vi opinias? Cxu rekta aludo al via sxatata
> programo Ek povus movi Mikrosofton krei ion similan por ke estontaj
> versioj de Windows enhavu esperantan klavaron?

Fakte mi estas tute indiferenta al la afero. "Ek" estas publika kaj
senpaga, inklude fontajhojn, kaj tial mi certe permesas fari kun ghi ion
ajn - ankau mencii en ia ajn kunteksto. Oni rajtas ech modifi "Ek"-on,
kvankam ghis nun ial neniu kuraghis tion (chu mankas spertaj programistoj
en Esperantujo?)

Sed mi mem ne deziras partopreni ian ajn kampanjon. Mi ne deziras
havi ion komunan kun s.c.e - la novajhgrupo, en kiu oni min nomis
fashisto. Ghenerale, mia celo nun estas poimete foriri de Esperanto
entute, sed pro kelkaj ecoj de mia psiko mi ne povas fari tion tuj -
mi nepre devas antaue fini kelkaj miajn longdaurajn projektojn (UniRed,
redaktado de ReVo, flegado de Esperanto-rusa vortaro de Bokarev ktp).
Do, dum kelkaj jaroj mi plu okupighos pri tiuj por-esperantaj aferoj,
sed mi ne deziras komenci novajn. Mia estado en Esperantujo dum pli
ol dek jaroj donis al mi multajn chagrenojn kaj elrevighojn, kaj mi
deziras liberighi de tiu ghena alkrochighema shatokupo - sed mi ne shatas lasi
aferojn nefinitaj (jen tre ghena trajto!) La aferon kun "Ek" mi opinias
praktike finita (nu, mi intencis ankorau fari kelkajn negravajn polurojn).
"Ek" estas mia donaco al la esperantistaro - ili faru kun ghi chion,
kion ili deziras (ech shovu en la pugon, lauplache).


> Eble via sperto estus bona startpunkto por ke Mikrosofto
> enmetu E-klavaron au almenau kreu flikon au programon por aldoni al
> la versioj de Windows, kaj ... ecx eble povus starigxi interesega
> kunlaboro inter MS kaj vi!!

Mi tion absolute ne kredas.

> Processing Esperanto data is not a question at all - Windows 2000 and
> Windows XP are Unicode - based OS's and can process Esperanto characters
> exactly as the rest of Unicode.

Pri tio ili pravas.

> Parte, jes. Sed esence Mikrosofto bezonas aldoni kodpaghon kun
> niaj literoj. Tio forigus la kialon, ke EK prezentis tiom da
> malfacilajhoj por Jurio.

Pli ghuste, ne kodpaghon, sed subtenon de almenau unu lingvo,
apartenanta al kodpagho Latina-3-a, kiu jam ekzistas kaj ekzistis chiam.
La kerno de la problemo estas en tio, ke ne ekzistas tia lingvo
(kaj sekve klavarpelilo), kaj pro tio necesas anstatauigi iun alian
kodpaghon per Latina-3-a, por estu eble uzi esperantajn literojn en
klavarpelilo. (En la lastaj versioj de "Ek" jam ne estas rekta
anstatauigo, sed chirkauira anstatauigo de referenco al la kodpagho
en la registrejo).

> Sed aliflanke Mikrosofto asertas la jenon:
>
> There is no more ANSI/OEM codepage dependency underWindows
> 2000! In fact, support for new scripts (such as the Indic
> family, Armenian, and Georgian) is added through pure Unicode
> encoding and no ANSI or OEM code pages are defined for these
> scripts. Hence, hundreds of languages are supported out of the
> box.
> <http://www.microsoft.com/globaldev/articles/winxpintl.asp>
>
> Lau tio ne devus ekzisti la kodpagha problemo pri Esperanto en
> Vindozo 2000 kaj Vindozo XP. Strange...

Jes, sed restas malnovaj Vindozoj 9x/ME, kaj restas amasego da
malnovaj programoj, kiuj nemulte scias pri Unikodo (kaj tiaj
programoj plimultighas, char okcidentaj programistoj plejparte estas
kretenoj).

P.S. Vi rajtas publikigi tiun leteron en s.c.e kaj kie ajn, sed
tiam bonvolu publikigi ghin _tuta_, sed ellasoj. Miaj malghentilaj
vortoj estas ghuste tio, kion mi intencis.

--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru
...................................................................

Transskribis Dario Rodriguez


Sergio Pokrovskij

unread,
Oct 2, 2001, 11:29:02 PM10/2/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

Bertilo> Sergio Pokrovskij:

[...]

>> >> Sed vim estas nur redaktilo, dum Emakso estas tuta labormedio
>> >> vivmaniero.

Bertilo> Efektive. Iom tro por mi. Mi volas nur tekstoredaktilon.

>> Tamen oni bezonas iom da sintakso. Oni volas disfarbi la
>> strukturilojn, oni volas aranghi la tekston strukture.

Bertilo> Pri tio Vimo kapablas, se mi ne eraras.

La demando estas, kiom da kolorigiloj ĝi havas. En Emakso mi povas
trovi kolorigilon por _ĉio_ -- mi supozas ke por Vimo la repertuaro
estas ege pli limigita.

[...]

Bertilo> Mi vidis viajn demandojn pri tio en "comp.emacs". Mi sekvos
Bertilo> tiun diskuton kun intereso. Sed eble finfine montrighos, ke
Bertilo> ne indas plu umi pri tio en Emakso 20. Kaj se ne chio tia
Bertilo> estos solvita en Emakso 21, mi eble tute perdos la esperon
Bertilo> pri tiu redaktilo. La tuta MULE-kacho estas tiom mirinde
Bertilo> erara, ke mi miras, ke iu iam entute povus iri tiun vojon.

Vidu, tia estas la vivo. La serio iso-8859-* kun eskapoj aperis antaŭ
Unikodo, kaj Emakso ĝin realigis. Tiam Vindozo ankoraŭ havis nenian
internaciigon, kaj eble eĉ ne ekzistis. Dum jardekoj Emakso
disponigis al ni la Latinan-3an, dum Vindozo eĉ nun postulas
enrompiĝon por povi enigi esperantaĵojn.

Poste Vindozo devancis Unikson, kaj adoptis dubajtan Unikodon. Tio
ŝajnis la plej pura solvo -- sed evidentiĝis la problemo pri la nula
bajto (do, la malnova programaro ne funkciis kaj ĉion endis reverki),
poste evidentiĝis ke la du bajtoj ne sufiĉas -- kaj aperis UTF-16 kiu
estas kaĉo komparebla al MULE.

Intertempe Unikso iom post iom avancas kun UTF-8, kiu nun ŝajnas la
plej bona solvo ...

Bertilo> Kaj se ili vere pensis, ke tio povas esti ech iomete
Bertilo> ghusta, ili vershajne ne kapablas ghuste solvi tiajn chi
Bertilo> problemojn. (Iom akraj vortoj, mi konscias...)

Tion faris japanoj por siaj bezonoj, kaj ili ŝajne kontentas.
Kromprodukte ili komplezis la eŭropanojn, kvankam ne tiel kiel plaĉus
al la eŭropanoj. Neniu malpermesis al la eŭropanoj fari pli bone.

La eŭropanoj ofte plendas pri la obstina rifuzo de la azianoj unuecigi
siajn ideogramojn, argumentante ke ni, la eŭropanoj, ja konscias pri
unueco de niaj alfabetoj, eĉ malgraŭ tio ke la germana tremao super ü
devas esti malpli alta ol la latinida. Mi ne kompetentas pri la
Orient-Aziaj skriboj, sed mi vidas en Unikodo malsamajn citilojn
“anglajn”, «francajn», „germanajn‟; la paragrafojn angle rektan (¶)
kaj kontinente kurban (§) -- kaj pensas ke eble ne ĉio estas tiom
evidenta.

[...]

--
Sergio

Brion L. VIBBER

unread,
Oct 3, 2001, 4:16:21 AM10/3/01
to
De gudkente Sergio Pokrovskij skribte:
[pri Unikodo]

> La eŭropanoj ofte plendas pri la obstina rifuzo de la azianoj unuecigi
> siajn ideogramojn, argumentante ke ni, la eŭropanoj, ja konscias pri
> unueco de niaj alfabetoj, eĉ malgraŭ tio ke la germana tremao super ü
> devas esti malpli alta ol la latinida. Mi ne kompetentas pri la
> Orient-Aziaj skriboj, sed mi vidas en Unikodo malsamajn citilojn
> “anglajn”, «francajn», „germanajn‟; la paragrafojn angle rektan (¶)
> kaj kontinente kurban (§) -- kaj pensas ke eble ne ĉio estas tiom
> evidenta.

Nu, ĝi pli similus al ĉi tio, se la latina, greka, kaj cirila alfebetoj
unueciĝus. Ekzemple, la minusklaj literoj "m", "μ", kaj "м" estas ĉiuj
simpligitaj versioj de komuna fonto, la samformaj majusklaj "M", "Μ", "М".

Do, oni povas simple kunigi la tri samajn majusklajn, kaj eĉ povus
reprezenti la minusklajn literojn el la tri alfabetoj per unu signo kaj
distingi ili nur per signobildoj en porlingvaj tiparoj. Σεδ λαῠ μι, εστυς
γ̂ενε, λεγι τεκστον εν μαλκυτιμα φορμο κιαμ ονι υζυς μαλγ̂υσταν τιπαρον!

La racio, kial oni postulis tian ĝenon por la ĉina, japana, kaj korea
skriboj, estas nur ke oni unue deziris, ke Unikodo bezonus nur 16-bitan
kodspacon. Kun multaj dekmiloj de signoj, tiuj tri lingvoj uzus pli multe
ol la 65536 disponeblaj kodpozicioj se oni donus al ili unu kodpozicio po
versio de signo. Sed nun, Unikodo etendiĝas preter la 16-bita muro...

beli...@cs.utwente.nl

unread,
Oct 3, 2001, 8:51:14 AM10/3/01
to
In article <3BB990C2...@gmx.net>,
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> writes:
|> Sergio Pokrovskij:

|> > Nu jes, vim estas ech pli Uniksa ol Emakso :)

|> Sed mi rulas Vimon kiel "gvim", kun menuoj k.t.p. Kia herezajho!
|> Mi devus pledi por UTF-8-a "vi", chu ne?
|>
|> > Sed vim estas nur redaktilo, dum Emakso estas tuta labormedio
|> > vivmaniero.
|>
|> Efektive. Iom tro por mi. Mi volas nur tekstoredaktilon.

Mi sxatus nur mencii du aliajn tekstredaktilojn kiuj estas UTF8
kapablaj, kaj eble interesaj (mi mem dum longa tempo uzis sam,
gxis kiam mi ekuzis wily)
wily <http://www.cs.yorku.ca/~oz/wily/index.html> kaj
sam <http://plan9.bell-labs.com/sys/doc/sam/sam.html>
kaj vidu <http://www.eecs.harvard.edu/~rsc/software.html>
Krome, ekzistas UTF kapabla xterm-simila programo:
9term <http://www.cs.usyd.edu.au/~matty/9term/>

Cetere, plan 9, kio mi de temp al temp uzas, estas bazita sur UTF8.
Unu de la tajpmanieroj estas jena: unu klavo indikas ke la sekvonta
klavo estas 'morta' kaj devas estas kombinita(?) kun la sekvonta
(tria) klavo. (hmm. cxu eble mi kunportu gxin al I.S. sur portebla
komputilo por 'montri' gxin? :-)
Ankaux Inferno bazigxas sur UTF8; gxi funkcias (i.a.) 'super' windows,
linux, kaj plan9 <http://www.vitanuova.com/inferno/>. Inferno enhavas
la tekstredaktilon 'acme' (sur kiu wily estas bazita).

Axel.
--
<Axel.Be...@cs.utwente.nl> <URL:http://www.cs.utwente.nl/~belinfan/>
University of Twente, Dept. of Computer Science, Formal Methods & Tools Group
P.O. Box 217; NL-7500 AE Enschede. Phone: +31 53 4893774; Fax: +31 53 4893247
"ili ne sciis ke estas neebla do ili simple faris" -- Loesje

Radovan Garabik

unread,
Oct 3, 2001, 10:15:41 AM10/3/01
to
beli...@cs.utwente.nl wrote:
: In article <3BB990C2...@gmx.net>,

: Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> writes:
: |> Sergio Pokrovskij:
: |> > Nu jes, vim estas ech pli Uniksa ol Emakso :)

: |> Sed mi rulas Vimon kiel "gvim", kun menuoj k.t.p. Kia herezajho!
: |> Mi devus pledi por UTF-8-a "vi", chu ne?
: |>
: |> > Sed vim estas nur redaktilo, dum Emakso estas tuta labormedio
: |> > vivmaniero.
: |>
: |> Efektive. Iom tro por mi. Mi volas nur tekstoredaktilon.

: Mi sxatus nur mencii du aliajn tekstredaktilojn kiuj estas UTF8
: kapablaj, kaj eble interesaj (mi mem dum longa tempo uzis sam,
: gxis kiam mi ekuzis wily)

aux yudit (http://www.yudit.org) kio estas nur simpla tekstredaktilo,
sed kun prefekta UTF-8 eblecojn (se vi volas uzi multon da
lingvoj kun multo da skriboj, vi certe devas rigardi al yudit)

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 3, 2001, 10:22:03 AM10/3/01
to
Axel:

> Mi sxatus nur mencii du aliajn tekstredaktilojn kiuj estas UTF8
> kapablaj, kaj eble interesaj (mi mem dum longa tempo uzis sam,
> gxis kiam mi ekuzis wily)
> wily <http://www.cs.yorku.ca/~oz/wily/index.html> kaj
> sam <http://plan9.bell-labs.com/sys/doc/sam/sam.html>
> kaj vidu <http://www.eecs.harvard.edu/~rsc/software.html>
> Krome, ekzistas UTF kapabla xterm-simila programo:
> 9term <http://www.cs.usyd.edu.au/~matty/9term/>


Dankon pro la informoj! Mi pensas, ke intertempe mi sufiche amikighis
kun Vimo, sed efektive Vimo ne estas por chiuj, kaj chiam bonvenaj
estas alternativoj. Precipe mankas Unikoda redaktilo tre simpla
kaj tre intuicia, kiun oni apenau bezonas lerni, io simila al
la du simplaj tekstoredaktiloj en KDE au ech "Notepad" de
Vindozo.


> Cetere, plan 9, kio mi de temp al temp uzas, estas bazita sur UTF8.
> Unu de la tajpmanieroj estas jena: unu klavo indikas ke la sekvonta
> klavo estas 'morta' kaj devas estas kombinita(?) kun la sekvonta
> (tria) klavo.

Tiajn triklavajn sistemojn mi ne shatas, almenau ne por ofte
klavendaj signoj. En Vimo mi finfine sukcesis atingi mian
idealan tajpomanieron, la saman, kiun mi uzis en Vindozo:
prefiksa klavo facile atingebla (sub la maldekstra etfingro),
kaj poste "c", "g" k.t.p.

> (hmm. cxu eble mi kunportu gxin al I.S. sur portebla
> komputilo por 'montri' gxin? :-)

Nepre! Mi estos en I.S., kaj mi volonte rigardos "Plan 9" kaj la
menciitajn programojn. Chu tio eble ech povus esti parto de
oficiala programero pri Esperanto, Unikodo kaj komputiloj?

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 3, 2001, 10:38:36 AM10/3/01
to
Sergio Pokrovskij:

> La demando estas, kiom da kolorigiloj ghi havas. En Emakso mi povas
> trovi kolorigilon por _chio_ -- mi supozas ke por Vimo la repertuaro
> estas ege pli limigita.


Tute povas esti, sed la repertuaro vershajne sufichos por mi.


> [...]
>
> Bertilo> Mi vidis viajn demandojn pri tio en "comp.emacs". Mi sekvos
> Bertilo> tiun diskuton kun intereso. Sed eble finfine montrighos, ke
> Bertilo> ne indas plu umi pri tio en Emakso 20. Kaj se ne chio tia
> Bertilo> estos solvita en Emakso 21, mi eble tute perdos la esperon
> Bertilo> pri tiu redaktilo. La tuta MULE-kacho estas tiom mirinde
> Bertilo> erara, ke mi miras, ke iu iam entute povus iri tiun vojon.

> Vidu, tia estas la vivo. La serio iso-8859-* kun eskapoj aperis antau
> Unikodo, kaj Emakso ghin realigis. Tiam Vindozo ankorau havis nenian
> internaciigon, kaj eble ech ne ekzistis. Dum jardekoj Emakso
> disponigis al ni la Latinan-3an, dum Vindozo ech nun postulas
> enrompighon por povi enigi esperantajhojn.

Efektive iam la sistemo de Emakso estis komprenebla kaj defendebla,
char ne estis alternativoj.



> Poste Vindozo devancis Unikson, kaj adoptis dubajtan Unikodon. Tio

> shajnis la plej pura solvo -- sed evidentighis la problemo pri la nula
> bajto (do, la malnova programaro ne funkciis kaj chion endis reverki),
> poste evidentighis ke la du bajtoj ne sufichas -- kaj aperis UTF-16 kiu
> estas kacho komparebla al MULE.

Ne vere komparebla. El vidpunkto de uzanto, deekstere, UTF-16 funkcias
sen gravaj mankoj. MULE tamen povas frenezigi uzanton, kiam ghi iafoje
ne rekonas ke ekz. "a" kaj "a" estas la sama signo.

> Intertempe Unikso iom post iom avancas kun UTF-8, kiu nun shajnas la


> plej bona solvo ...
>
> Bertilo> Kaj se ili vere pensis, ke tio povas esti ech iomete
> Bertilo> ghusta, ili vershajne ne kapablas ghuste solvi tiajn chi
> Bertilo> problemojn. (Iom akraj vortoj, mi konscias...)

> Tion faris japanoj por siaj bezonoj, kaj ili shajne kontentas.

Char ili uzas nur la Anglan kaj la Japanan.

> Kromprodukte ili komplezis la europanojn, kvankam ne tiel kiel plachus
> al la europanoj. Neniu malpermesis al la europanoj fari pli bone.

La stranga afero estas, ke ankau iuj Europanoj kaj Usonanoj sukcesis
defendi kaj ech preferi la MULE-solvon, ech kiam Unikodo jam estis
realajho.

> La europanoj ofte plendas pri la obstina rifuzo de la azianoj unuecigi
> siajn ideogramojn, argumentante ke ni, la europanoj, ja konscias pri
> unueco de niaj alfabetoj, ech malgrau tio ke la germana tremao super u


> devas esti malpli alta ol la latinida. Mi ne kompetentas pri la
> Orient-Aziaj skriboj, sed mi vidas en Unikodo malsamajn citilojn

> ?anglajn?, ?francajn?, ?germanajn?; la paragrafojn angle rektan (?)
> kaj kontinente kurban (?) -- kaj pensas ke eble ne chio estas tiom
> evidenta.

Ne chio estas evidenta, sed plejparte demandoj pri signoidenteco
estas respondeblaj evidente au facile. En iaj okazoj oni devas
serchi kompromison, kaj iafoje simple elekti inter pluraj logikaj
ebloj. Sed tiujn hezitojn oni solvu surbaze de la funkciado kaj
uzado de tiuj signoj mem en la diversaj lingvoj, kaj en la
diversaj tipografiaj tradicioj. En MULE (kiel vi bone scias)
oni decidas surbaze de la uzita komputila signokodo. Do, se ekz.
unu "a" hazarde esti enkomputiligita pere de kodo X, kaj alia
"a" hazarde estis enkomputiligita pere de kodo Y, ili estas poste
en Emakso du apartaj signoj (ech se temas ambauokaze pri Germana
"a"!). Sed se temas pri du "a"-oj enkomputiligitaj pere de du
apartaj signokodoj (ekz. Latino 1 kaj Latino 2), ili estas la
sama signo (ech se temas pri "a" en du malsamaj lingvoj!). Nu, vi
tute bone scias pri chio chi, kaj ech kunsentas kun mi (mi legis
vian iaman diskuton kun Emaksuloj...).

Do, oni prave povas diskuti chu Anglaj kaj Francaj citiloj estu
rigardataj kiel nuraj tipografiaj variajhoj de la samaj signoj.
La respondo ne estas evidenta. Sed estas evidente, ke Francaj
citiloj koditaj lau kodo X, kaj Francaj citiloj koditaj lau
kodo Y, ne estu rigardataj kiel diversaj signoj. Sed tiajn
distingojn oni devas fari en MULE, kaj tio estas frenezajho.

Se mi bone komprenas, ech la obligosigno, kiu estas parto
de pluraj kodoj de la familio ISO-8859, kaj kiuj en chiu
el tiuj kodoj ech havas la saman numeron, estas rigardata
kiel pluraj diversaj signoj depende de la signokodo hazare
uzita.

Kio pri EBCDIC? Chu eble en MULE oni tamen rigardas
Aski-devenan "a" kiel alian signon ol EBCDIC-devena "a"?

beli...@cs.utwente.nl

unread,
Oct 3, 2001, 11:18:53 AM10/3/01
to
In article <3BBB1F0B...@gmx.net>,

Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> writes:
|> Axel:
|>
|> > Mi sxatus nur mencii du aliajn tekstredaktilojn kiuj estas UTF8
|> > kapablaj, kaj eble interesaj (mi mem dum longa tempo uzis sam,
|> > gxis kiam mi ekuzis wily)
|> > wily <http://www.cs.yorku.ca/~oz/wily/index.html> kaj
|> > sam <http://plan9.bell-labs.com/sys/doc/sam/sam.html>
|> > kaj vidu <http://www.eecs.harvard.edu/~rsc/software.html>
|> > Krome, ekzistas UTF kapabla xterm-simila programo:
|> > 9term <http://www.cs.usyd.edu.au/~matty/9term/>
|>
|>
|> Dankon pro la informoj! Mi pensas, ke intertempe mi sufiche amikighis
|> kun Vimo, sed efektive Vimo ne estas por chiuj, kaj chiam bonvenaj
|> estas alternativoj. Precipe mankas Unikoda redaktilo tre simpla
|> kaj tre intuicia, kiun oni apenau bezonas lerni, io simila al
|> la du simplaj tekstoredaktiloj en KDE au ech "Notepad" de
|> Vindozo.

Mi iomete dubas cxu wily (acme) estas intuicia, t.e. nova uzanto
ne povas uzi gxin sen (unu, du minuta) klarigo. Sed, la reguloj estas
malmultaj kaj simplaj. Vi jes bezonas 3-butonan muson por uzi gxin.

|> > Cetere, plan 9, kio mi de temp al temp uzas, estas bazita sur UTF8.
|> > Unu de la tajpmanieroj estas jena: unu klavo indikas ke la sekvonta
|> > klavo estas 'morta' kaj devas estas kombinita(?) kun la sekvonta
|> > (tria) klavo.
|>
|> Tiajn triklavajn sistemojn mi ne shatas, almenau ne por ofte
|> klavendaj signoj. En Vimo mi finfine sukcesis atingi mian
|> idealan tajpomanieron, la saman, kiun mi uzis en Vindozo:
|> prefiksa klavo facile atingebla (sub la maldekstra etfingro),
|> kaj poste "c", "g" k.t.p.

Mi supozas ke oni povus tion (facile?) aldoni. Mi esploros
(simple cxar mi mem sxatas scii).

|> > (hmm. cxu eble mi kunportu gxin al I.S. sur portebla
|> > komputilo por 'montri' gxin? :-)
|>
|> Nepre! Mi estos en I.S., kaj mi volonte rigardos "Plan 9" kaj la
|> menciitajn programojn. Chu tio eble ech povus esti parto de
|> oficiala programero pri Esperanto, Unikodo kaj komputiloj?

Estus interese! Fakte, ni mem ankoraux ne findecidis pri partopreno,
sed Rotenburg estas por ni suficxe proksime por permesi ecx parttempa
partopreno.

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 3, 2001, 1:23:23 PM10/3/01
to
Axel:

> Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> writes:

> | Precipe mankas Unikoda redaktilo tre simpla
> |> kaj tre intuicia, kiun oni apenau bezonas lerni, io simila al
> |> la du simplaj tekstoredaktiloj en KDE au ech "Notepad" de
> |> Vindozo.

> Mi iomete dubas cxu wily (acme) estas intuicia, t.e. nova uzanto
> ne povas uzi gxin sen (unu, du minuta) klarigo.

Vimo kaj Emakso estas ekstremoj en la alia direkto. Oni vere devas
serioze ilin lerni kaj daure plustudi. Pene, sed inde.

> |> En Vimo mi finfine sukcesis atingi mian
> |> idealan tajpomanieron, la saman, kiun mi uzis en Vindozo:
> |> prefiksa klavo facile atingebla (sub la maldekstra etfingro),

Tio estu "sub la dekstra etfingro". Mi iam konfuzas dekstron
kaj maldekstron - en iuj lingvoj. (Kiam mi imagas politikajn
partiojn sur linio de dekstro al maldeksto, la maldekstruloj
sidas sur la dekstra flanko. Freneze!)

> |> kaj poste "c", "g" k.t.p.
>
> Mi supozas ke oni povus tion (facile?) aldoni. Mi esploros
> (simple cxar mi mem sxatas scii).

En Vimo oni komandas "map! ^c ", kun la dezirata prefiksosigno,
kiu povas esti iu ajn signo, anstatau "^". Do ankau ekz.
"map! cx " estas bona alternativo (kaj oni povas difini
ambau samtempe). iaj ajn tiaj tradukoj estas difineblaj.
Tre oportune kaj tre facile (kiam oni finfine estas trovinta la
koncernan lokon en la helpotekstoj...).

Dario

unread,
Oct 3, 2001, 4:18:49 PM10/3/01
to
Kio estas "I.S."?

Se vi pritraktos, kiel skribas Bertilo: " Chu tio eble ech povus esti parto de
oficiala programero pri Esperanto, Unikodo kaj komputiloj?", vi povus ankau
esplori en tiu "I.S." la lastajn eblecojn kiujn prezentas la respondoj de
Microsoft rilate al E-klavaro en Windows.

Cxar mi ne estas tro sperta pri angla lingvo, mi min detenis pri skribo al MS
cxi-rilate. Oni povus transdoni al "Dr. International" de MS la timon de
esperantistoj aktualigi sian komputilon al Windows ME au XP (au acxeti novan kun
tiuj platformoj) , tial ke la nura ekzistanta E-klavaro, tiu de programo "Ek",
bone funkcianta en W95, 98 kaj 2000, ne bone funkcias en ME kaj eble ankau ne en
XP.

Dario


Wolfram Diestel

unread,
Oct 3, 2001, 4:38:39 PM10/3/01
to
Bertilo Wennergren skribis:

> Diablo scias. Mi instalis RedHaton 7.1 de nulo. Ghi estas tre nova,
> kaj do devas enhavi novajn versiojn de pli-malpli chio, chu ne?

Ne nepre. La Rughchapela estas sufiche konservativa distribuo ofte
kun antaulastaj versioj. Plej novema estas Mandrake. Iom inter ambau
sed kun plej ampleksa programaro (7 lumdiskoj resp. 1 lumdiskego) estas
SuSE, kiun mi mem uzas (ghi estas krome germana distribuo, kiu do plej bone
subtenas germanajn klavararanghon, lingvon ...)

--
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de.FORIGU>

Wolfram Diestel

unread,
Oct 3, 2001, 4:27:37 PM10/3/01
to
Klivo Lendon skribis:

>>Dume shajnas, ke mi uzos Vimon, char montrighis,
>>ke ghi (se ghuste instalita) regas UTF-8-on sen
>>chia ajn manko au problemo.

Vi povus uzi ankau Redaktilon (KEdit) (ekde KDE 2.2)
por simplaj taskoj. Mi tie alprogramis butonon [ABCh] en la dialogo
por sekurigado kaj malfermado, per kiu vi povas elekti la
signaron, i.a. UTF-8.

La KDEa literumilo kspell uzas
"ispell" por literumado kaj permesas kontroli e-aj tekstojn.

Uzu iun el Latin-3 au UTF-8 en la agordodialogo por la literumilo,
estas tute egale, kiun, char kspell konvertas laue, la difino nur
tradukighas al diversa interna voko "ispell -Tlatin3 ..." au
"ispell -Tuft8 ...", sed ambau funkcias kun la ispell-vortaro de
Sergio.

La literumilo estas uzebla de plej multaj el tekstredaktaj
programoj de KDE (redaktiloj, retposhtilo, forumilo k.a.)

--
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de.FORIGU>

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 3, 2001, 6:43:27 PM10/3/01
to
Wolfram Diestel:

> Vi povus uzi ankau Redaktilon (KEdit) (ekde KDE 2.2)
> por simplaj taskoj. Mi tie alprogramis butonon [ABCh] en la dialogo
> por sekurigado kaj malfermado, per kiu vi povas elekti la
> signaron, i.a. UTF-8.


Tre bone. Nun mi havas KDE 2.1.1. Chu estas tikle ghisdatigi la tutan
KDE-on? Chu estas iaj dangheroj? Kiel plej bone oni faru tion?


>>Mi instalis RedHaton 7.1 de nulo. Ghi estas tre nova,
>>kaj do devas enhavi novajn versiojn de pli-malpli chio, chu ne?

> Ne nepre. La Rughchapela estas sufiche konservativa distribuo ofte
> kun antaulastaj versioj. Plej novema estas Mandrake. Iom inter ambau
> sed kun plej ampleksa programaro (7 lumdiskoj resp. 1 lumdiskego) estas
> SuSE, kiun mi mem uzas (ghi estas krome germana distribuo, kiu do plej
> bone subtenas germanajn klavararanghon, lingvon ...)

Mi unue provis instali Debianon, sed tio mizere fiaskis. Ghi ne
rekonis la aparataron de mia tekokomputilo. Poste mi legis, ke ghuste
Redhato perfekte funkcias kun ghi, kaj tial mi ghin elektis.
Temas pri HP Omnibook 6000.

Estis ankau ege malfacile kaj tikle aranghi la diskopartojn
kun du Vindozoj kaj unu Linukso, tiel, ke chio vere funkciu.
Tial mi ne tro emas eksperimenti pri alia Linukso.

Kio nun iom timigas, estas, ke mi vere devus rearanghi la tuton.
Mi donis plej multe da spaco al Vindozo, kaj tio nun montrighas
erara, char mi jam transiris al Linukso kiel chefa sistemo. Mi
devus transmeti iom de la spaco al Linukso, sed kiel fari tion
sen risko, ke io disfalos?

Sergio Pokrovskij

unread,
Oct 3, 2001, 11:43:06 PM10/3/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

[...]

Bertilo> Se mi bone komprenas, ech la obligosigno, kiu estas parto
Bertilo> de pluraj kodoj de la familio ISO-8859, kaj kiuj en chiu el
Bertilo> tiuj kodoj ech havas la saman numeron, estas rigardata kiel
Bertilo> pluraj diversaj signoj depende de la signokodo hazare
Bertilo> uzita.

Jes. Kaj eĉ la duono-singo ½ varias laŭ la ISO-8859-*-serio.

Bertilo> Kio pri EBCDIC? Chu eble en MULE oni tamen rigardas
Bertilo> Aski-devenan "a" kiel alian signon ol EBCDIC-devena "a"?

Hm, mi ne provis (kaj mi ne havas EBCDIC-kodon en mia MULE), sed
probable ne tiel estas: la signoj de IA5 (t.e. la Askia
signorepertuaro, vd <http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/I.htm#IA5>)
ja estas unuecigataj.

--
Sergio

Sergio Pokrovskij

unread,
Oct 3, 2001, 11:50:12 PM10/3/01
to
>>>>> "Bertilo" == Bertilo Wennergren skribis:

[...]

Bertilo> Kio nun iom timigas, estas, ke mi vere devus rearanghi la
Bertilo> tuton. Mi donis plej multe da spaco al Vindozo, kaj tio nun
Bertilo> montrighas erara, char mi jam transiris al Linukso kiel
Bertilo> chefa sistemo. Mi devus transmeti iom de la spaco al
Bertilo> Linukso, sed kiel fari tion sen risko, ke io disfalos?

Interese, ni moviĝas en kontraŭaj direktoj: mi donis pli da spaco al
Linukso (Mandrake), sed nun mi pli kaj pli ofte uzas w2k (tamen per
NTEmacs + MULE-UCS).

La ĉefa motivo estas ke la lumdiskaj libroj postulas Vindozon.

--
Sergio

Sergio Pokrovskij

unread,
Oct 4, 2001, 12:13:11 AM10/4/01
to
>>>>> "WDF" == Wolfram Diestel skribis:

[...]

WDF> La KDEa literumilo kspell uzas "ispell" por literumado kaj
WDF> permesas kontroli e-aj tekstojn.

WDF> Uzu iun el Latin-3 au UTF-8 en la agordodialogo por la
WDF> literumilo, estas tute egale, kiun, char kspell konvertas laue,
WDF> la difino nur tradukighas al diversa interna voko "ispell
WDF> -Tlatin3 ..." au "ispell -Tuft8 ...", sed ambau funkcias kun la
WDF> ispell-vortaro de Sergio.

Fakte, de kiam mi komencis skani tekstojn, mi dissplitis la vortaron.

Antaŭe mia intenco estis teni la vortaron pura, sen la formoj
misgramatikaj; aliflanke, mi permesis liberan vortkunmeton, kio
bedaŭrinde ebligas la kombinojn kiel "eblasuzi" ktp.

Nun mi povas generi du vortarojn: por la lingvo "esperanto" (pli
permeseman, kun libera vortkunmeto kaj kun diversaj "eblecoj",
arkaikaĵoj, "mavaĵoj"); kaj por la lingvo "eo", kie la afiksoj
kombiniĝas malpli permeseme, sen ajna vortkunmeto (t.e. ĉiu
radikkunmeto registrendas kiel aparta vorto) kaj sen ekzotaj
radikoj.

Evidente, "esperanto" estas destinita por skanado, kiam oni volas
forigi la teĥnikan bruon; la rigoran "eo"n mi destinas por mia propra
verkado.

Mi jam longe ne publikigis novajn versiojn de la ispell-vortaro, sed
eble venis tempo. Se oni kolektis rekomendindajn aldonojn, mi pretas
ekzameni ilin.

--
Sergio

Sebastian Hartwig

unread,
Oct 5, 2001, 10:08:42 AM10/5/01
to
Dario scrit

>Kio estas "I.S."?

http://www.internacia-seminario.de

--
Sebastiano


Sebastian Hartwig

unread,
Oct 5, 2001, 10:05:29 AM10/5/01
to
beli...@cs.utwente.nl scrit:

>|> > (hmm. cxu eble mi kunportu gxin al I.S. sur portebla
>|> > komputilo por 'montri' gxin? :-)
>|>
>|> Nepre! Mi estos en I.S., kaj mi volonte rigardos "Plan 9" kaj la
>|> menciitajn programojn. Chu tio eble ech povus esti parto de
>|> oficiala programero pri Esperanto, Unikodo kaj komputiloj?
>
>Estus interese! Fakte, ni mem ankoraux ne findecidis pri partopreno,
>sed Rotenburg estas por ni suficxe proksime por permesi ecx parttempa
>partopreno.

Nu, decidighu! Finfine _la_ decidiga argumento por ISumado. :)

--
Sebastiano


Axel Belinfante

unread,
Oct 8, 2001, 7:34:37 AM10/8/01
to
In article <9pkms7$5p9$3...@lnews.rz.hu-berlin.de>,

Nepre! :-)

Wolfram Diestel

unread,
Oct 8, 2001, 4:38:46 PM10/8/01
to
Bertilo Wennergren skribis:

> Tre bone. Nun mi havas KDE 2.1.1. Chu estas tikle ghisdatigi la tutan
> KDE-on? Chu estas iaj dangheroj? Kiel plej bone oni faru tion?

Bona demando. Vi povus provi ghisdatigi nur KEdit au nur la pakajhon kdeutils.
Normale tio devus funkcii kun la funkciaroj kdelibs de pli malnova 2.1.1
Sed mi ne povas garantii tion. Ghisdatigi la tutan KDE-on devus funkcii, se
samtempe vi ankau ghisdatigas la QT-funkciarojn. Mi mem havas chiam la
fonttekstojn kaj kompilas mem, char tiel mi povas ghisdatigi sendanghere, se mi
bezonas tion: Se io ne kompilighas, mi ne instalas do.



> Estis ankau ege malfacile kaj tikle aranghi la diskopartojn
> kun du Vindozoj kaj unu Linukso, tiel, ke chio vere funkciu.
> Tial mi ne tro emas eksperimenti pri alia Linukso.

Plej bone funkcias tio, se vi Linukson instalas chiam laste.
La Vindozoj shatas detrui konkurencajn operaciumojn.



> Kio nun iom timigas, estas, ke mi vere devus rearanghi la tuton.
> Mi donis plej multe da spaco al Vindozo, kaj tio nun montrighas
> erara, char mi jam transiris al Linukso kiel chefa sistemo. Mi
> devus transmeti iom de la spaco al Linukso, sed kiel fari tion
> sen risko, ke io disfalos?

Uzu iun programon, kiu ebligas malpligrandigi la vindozan subdiskon.
La liberan spacon vi uzu kiel nova malplena subdisko sub Linukso.
En Unikso ordinare oni uzas plurajn subdiskojn por la diversaj
dosieraroj. Mi havas tion:

/dev/hda1 256592 72304 171036 30% /
/dev/hda5 256592 59470 183870 25% /tmp
/dev/hda6 256592 214064 29276 88% /var
/dev/hda11 2136536 1519476 617060 72% /cdimg
/dev/hda10 4200824 2029956 2170868 49% /kde
/dev/hda7 4200824 2940012 1260812 70% /usr
/dev/hda8 4200824 810028 3390796 20% /opt
/dev/hda9 4200824 2185616 2015208 53% /home

Oni ne devas uzi tiom da subdiskoj, sed estas avantaghe, se
la subdiskoj, kie oni multe skribas, t.e. /tmp /home /var
estas apartaj, char konfuzigho de iuj datumoj sur ili (pro
sistemakcidento) ne ghenos tiel la funkciadon de la programoj.

Cetere la plej multan spacon bezonas ordinare /usr kaj /opt
char oni instalas pli kaj pli da programoj tie. Aliflanke oni
havu chiam rezervon che /var char tien venas konvertitaj tiparoj,
protokoldosieroj, atendvicoj de presilo, retmesaghoj ktp.

--
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de.FORIGU>

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 8, 2001, 5:14:24 PM10/8/01
to
Wolfram Diestel:

> Bertilo Wennergren skribis:


>> Tre bone. Nun mi havas KDE 2.1.1. Chu estas tikle ghisdatigi la tutan
>> KDE-on? Chu estas iaj dangheroj? Kiel plej bone oni faru tion?


> Bona demando. Vi povus provi ghisdatigi nur KEdit au nur la pakajhon kdeutils.
> Normale tio devus funkcii kun la funkciaroj kdelibs de pli malnova 2.1.1
> Sed mi ne povas garantii tion. Ghisdatigi la tutan KDE-on devus funkcii, se
> samtempe vi ankau ghisdatigas la QT-funkciarojn.


Shajnas, ke mi jam havas qt 2.3.0-3. Lau KDE mem estas necesa qt 2.2.4.
Mi do devus ne havi problemojn. Au chu tro nova povus esti problemo?

> Mi mem havas chiam la
> fonttekstojn kaj kompilas mem, char tiel mi povas ghisdatigi sendanghere, se mi
> bezonas tion: Se io ne kompilighas, mi ne instalas do.

Mi provos fidi la pakajhojn de RedHat.

Amuze, ke via respondo al miaj demandoj alvenis ghuste kiam mi estis
elshutanta la bezonatajn RedHat-pakajhojn de KDE 2.1.1!

Ni vidos, chu mi sukcesos.



>> Estis ankau ege malfacile kaj tikle aranghi la diskopartojn
>> kun du Vindozoj kaj unu Linukso, tiel, ke chio vere funkciu.
>> Tial mi ne tro emas eksperimenti pri alia Linukso.

> Plej bone funkcias tio, se vi Linukson instalas chiam laste.
> La Vindozoj shatas detrui konkurencajn operaciumojn.

Tio estas klara. Mi havis iom pli subtilajn kaj pli strangajn
problemojn pri subdiskoj, kiuj unue estis en ordo, sed kiuj
post instalo de Linukso ne plu estis en ordo - lau Partition Magic,
kiuj ilin faris. Io disrompis ion alian. Kaj estis ankau strangaj
rifuzoj fari tian au alian subdiskon, kvankam devus esti nenia
problemo. Mi provis multegajn diversajn aranghojn kaj ordojn de
la subdiskoj, ghis finfine io funkciis. (Mi havis fortan
impreson, ke tiu arangho, kiu finfine funkciis, estas tute
nedistingebla disde la unua varianto, kiun mi provis...)

> Uzu iun programon, kiu ebligas malpligrandigi la vindozan subdiskon.
> La liberan spacon vi uzu kiel nova malplena subdisko sub Linukso.
> En Unikso ordinare oni uzas plurajn subdiskojn por la diversaj
> dosieraroj. Mi havas tion:

> /dev/hda1 256592 72304 171036 30% /
> /dev/hda5 256592 59470 183870 25% /tmp
> /dev/hda6 256592 214064 29276 88% /var
> /dev/hda11 2136536 1519476 617060 72% /cdimg
> /dev/hda10 4200824 2029956 2170868 49% /kde
> /dev/hda7 4200824 2940012 1260812 70% /usr
> /dev/hda8 4200824 810028 3390796 20% /opt
> /dev/hda9 4200824 2185616 2015208 53% /home

> Oni ne devas uzi tiom da subdiskoj, sed estas avantaghe, se
> la subdiskoj, kie oni multe skribas, t.e. /tmp /home /var
> estas apartaj, char konfuzigho de iuj datumoj sur ili (pro
> sistemakcidento) ne ghenos tiel la funkciadon de la programoj.

> Cetere la plej multan spacon bezonas ordinare /usr kaj /opt
> char oni instalas pli kaj pli da programoj tie. Aliflanke oni
> havu chiam rezervon che /var char tien venas konvertitaj tiparoj,
> protokoldosieroj, atendvicoj de presilo, retmesaghoj ktp.

Sed kion fari, se dekomence chio estis instalita sur unu
granda subdisko, sed se oni poste volas iom pli saghe chion
disdividi? Kiamaniere rearanghi sen detrui jam funkciantan
instalon? Mi scias, kiel malgrandigi Vindozan subdiskon,
sen detrui ghian enhavon (per Partition Magic), sed mi ne
scias, kiel fari tian magion pri Linuksaj subdiskoj. Mi
ne volonte fidus al Partition Magic pri tio, char ghi
antaue iom strange kondutis pri miaj Linuksaj subdiskoj,
kaj ghi ja estas Vindoza programo.

Estas multe por lerni...

Wolfram Diestel

unread,
Oct 10, 2001, 3:51:14 PM10/10/01
to
Bertilo Wennergren skribis:

> Tio estas klara. Mi havis iom pli subtilajn kaj pli strangajn
> problemojn pri subdiskoj, kiuj unue estis en ordo, sed kiuj
> post instalo de Linukso ne plu estis en ordo - lau Partition Magic,
> kiuj ilin faris. Io disrompis ion alian. Kaj estis ankau strangaj
> rifuzoj fari tian au alian subdiskon

Jes, foje gravas, per kiu ilo oni prilaboris la subdiskojn.
Sed la linuksa fdisk che mi neniam konfuzis iujn subdiskojn de Vindozoj,
nur inverse. Tamen oni devos poste povi lanchi chiujn sistemojn el
iu menuo. Antaue mi uzis la lanchmenuon de NT, sed intertempe Lilo
plej bone subtenas lanchadon de la plej diversaj operaciumoj.
(Tamen mi provis nur pri NT, 95 kaj 98)

> Sed kion fari, se dekomence chio estis instalita sur unu
> granda subdisko, sed se oni poste volas iom pli saghe chion
> disdividi? Kiamaniere rearanghi sen detrui jam funkciantan
> instalon? Mi scias, kiel malgrandigi Vindozan subdiskon,
> sen detrui ghian enhavon (per Partition Magic), sed mi ne
> scias, kiel fari tian magion pri Linuksaj subdiskoj. Mi
> ne volonte fidus al Partition Magic pri tio, char ghi
> antaue iom strange kondutis pri miaj Linuksaj subdiskoj,
> kaj ghi ja estas Vindoza programo.

Jes, ghi scias nenion pri ext2fs lau mia scio. Sen tiu scio ghi
ne povus aliaranghi la dosierojn. Ekzistas iu subdiskilo en la
SuSE-distribuo, sed mi ne scias, chu ghi taugas nur por limigi
Vindozan subdiskon, neniam mi uzis ghin. Plej bona maniero aldoni
subdiskojn vershajne estas acheti novan diskon :) kaj dividi ghin tauge
(inklude de iom da libera spaco por futura aliarangho de la subdiskoj)

--
Wolfram Diestel <wol...@steloj.de.FORIGU>

0 new messages