Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanta filmo? cxu ebla?

0 views
Skip to first unread message

matt...@hotmail.com

unread,
Oct 23, 1998, 3:00:00 AM10/23/98
to
mi vidis en la Internacia Filma Datumbazo http://www.imdb.com , ke estas
filmo Esperanta "Incubus", kun Vilhelmo Shatner /sxatner/. Cxu vere? Cxu vi
priaudis? Aw cxu gxi estas mistajpajxo? Retposxtrespondu min:
matt...@hotmail.com

Mateo McLauchlin /mklahxlin/
Montrealo, Kebekio, Kanado
matt...@hotmail.com
http://surf.to/matts.page

-----------== Posted via Deja News, The Discussion Network ==----------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Discuss, or Start Your Own

Yves Bellefeuille

unread,
Oct 23, 1998, 3:00:00 AM10/23/98
to
matt...@hotmail.com skribis:

> mi vidis en la Internacia Filma Datumbazo http://www.imdb.com , ke estas
> filmo Esperanta "Incubus", kun Vilhelmo Shatner /sxatner/. Cxu vere? Cxu
> vi priaudis? Aw cxu gxi estas mistajpajxo?

La filmo _Incubus_ kun William Shatner (poste "Captain Kirk" en Star
Trek) vere ekzistas, kaj jes, ghi estas en Esperanto. Mi neniam vidis
ghin, sed lau recenzoj ghi estis ege malbona kaj la aktoroj tiom
misprononcis Esperanton ke apenau eblas kompreni ion ajn. Lau mia scio,
la filmo ne estas havebla sur video-bendo.

Mi pensas ke Don Harlow diris ke li iam vidis la filmon; eble li povus
aldoni informojn.

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>
Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Maintainer, Esperanto FAQ: http://www.esperanto.net/veb/faq.html

Martin Weichert

unread,
Oct 23, 1998, 3:00:00 AM10/23/98
to
matt...@hotmail.com skribis:
>
>> mi vidis en la Internacia Filma Datumbazo http://www.imdb.com , ke estas
>> filmo Esperanta "Incubus", kun Vilhelmo Shatner /sxatner/. Cxu vere? Cxu
>> vi priaudis? Aw cxu gxi estas mistajpajxo?

Yves,
chu tio ne estus demando por la fakdosiero ("FAQ") ?

Martin ;-)

Pierre Jelenc

unread,
Oct 23, 1998, 3:00:00 AM10/23/98
to
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca> writes:
>
> La filmo _Incubus_ kun William Shatner (poste "Captain Kirk" en Star
> Trek) vere ekzistas, kaj jes, ghi estas en Esperanto. Mi neniam vidis
> ghin, sed lau recenzoj ghi estis ege malbona kaj la aktoroj tiom
> misprononcis Esperanton ke apenau eblas kompreni ion ajn. Lau mia scio,
> la filmo ne estas havebla sur video-bendo.

16-mm ekzemplero ekzistis en Francio; mi vidis ^gin en Gresillon. ^Gi ja
estas malbona, kaj tre malbone misprononcata.

Pierre
--
Pierre Jelenc | Pawnshop's "Three Brass Balls" is out!
| The RAW Kinder CD "EP" is out!
The New York City Beer Guide | Home Office Records
http://www.nycbeer.org | http://www.web-ho.com

WRHarmon

unread,
Oct 23, 1998, 3:00:00 AM10/23/98
to
Ne estis mistajpajxo. Ekzistis la filmo "Inkubo" kun Shatner. Mi estis unu el
la "preview audience" en San Francisco. La manuskripton tradukis en Esperanton
Charles Chomette de Los Angeles, sed kiam li proponis al la regxisoro
instruadon al la aktoroj pri prononcado, la respondo estis "tute ne - ni ne
povas malsxpari la tempon kaj monon por tio - vi diras, ke la lingvo estas tute
fonetika, do ni ne havos problemon."
Kaj ho, ve, la parolo de la aktoroj - precipe de Shatner - estis abomeninda.
Akcentoj sur la malgxustaj silaboj ktp. Kiam venis tre serioza momento, kaj
Shatner diris "...mi senTAS min TIRata malSUPREEN..." ni en la auxdantaro
lauxte ridegis, kio konsternis la regxisoron kiu sidis inter ni. Jen serioza
dramajxo, al kiu oni ridegis!
La filmo neniam estis publikigita, kaj la sorto de la originalo ne estas
konata, mi opinias. Eble Don Harlow scias pli kaj respondos. Foje Bill Glenny,
tiam advokato en Los Angeles, provis sekvi la sorton de tiu filmo, sed neniu en
la industrio deziris paroli al li pri gxi.
Elkore,
Vilcxjo Harmon

Don HARLOW

unread,
Oct 23, 1998, 3:00:00 AM10/23/98
to
Je 23 okt 1998 16:30:36 GMT, wrha...@aol.com (WRHarmon) skribis:

Vi certe scias pli ol mi pri la filmo, cxar vi iam vidis gxin, kaj mi
-- ne.

Tamen, ekzistas onidiro -- mi ne atribuu gxin al iu ajn difinita homo
-- ke iu lastatempe trovis nedetruitan kopion de tiu filmo, eble en
Francio. Kaj, cxar oni nuntempe pretigas cxiuspecan filmon por
vidbenda registrado, povas esti, ke post nelonge vi povos acxeti gxin
-- se vi deziras -- en Sun Coast aux simila vidbendejo. (Mi aldonu, ke
la organizantoj de la venontjara Tut-Kalifornia Esperanto-Konferenco
jam pripensas la eblecon havigi al si ekzempleron kaj enprogramigi
MST3K-specan* Esperantlingvan prezenton okaze de la interkona vespero.
Sed tiu ideo restas ankoraux iom nebula...)

---

*Por eksterusonaj samideanoj, kiuj ne konas tiun MST3K = "Mystery
Science Theatre 3000", temas pri cxiusemajna televidprogramo en kiu
oni prezentas acxan malnovan sciencfikcian filmon kun sencxesa kaj
ridiga komentado fare de rigardantaj prezentanto kaj du robotaj
kamaradoj.

Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/
(English version available at http://www.webcom.com/~donh/dona.html)

0 new messages