Mi mem neniam vidis tradukon de tiu poemo. Sed mi certe hezitus deklari, ke
gxi neniam aperis en Esperanto. Antaux kelkaj jaroj, iu demandis en cxi tiu
forumo pri eventuala traduko de la poemo "If..." de Rudyard Kipling. Konata
kaj auxtoritata forumano preskaux tuj respondis, ke tiu poemo preskaux
certe neniam aperis en Esperanto. Tri horojn poste, Edmundo afisxis samloke
donitajxojn pri _tri_ malsamaj tradukoj de la poemo en Esperanto. (*)
Eble Edmundo bonvole kontrolos en la bibliografio, kiun li kunverkis kun
William Auld pri anglalingvaj literaturajxoj tradukitaj en Esperanton, kaj
informos pri "Ligeia".
---
(*) Kelkajn monatojn poste aperis _kvara_ traduko en "La Ondo de Esperanto"!
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri ći tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
LiteraturaĽoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
> >Literatura demando : mi deziras scii cxu "Igeia" de Edgar Allan Poe estis
> >tradukita en esperanton ?
> Eble Edmundo bonvole kontrolos en la bibliografio, kiun li kunverkis kun
> William Auld pri anglalingvaj literaturajxoj tradukitaj en Esperanton, kaj
> informos pri "Ligeia".
Volonte. Ligeia estas rakonto, de kiu unu versio enhavas poemon. Jen
la originalo:
http://www.eapoe.org/works/tales/ligeiab.htm
http://www.eapoe.org/works/tales/ligeiag.htm (kun poemo)
Laŭ la Bibliografio, "Liĝeja" estas unu el la eroj en "Ses noveloj" de
Poe, trakitaj de A. Frank Milward kaj eldonitaj en Leipzig en 1924.
Edmundo
Mi esploris per la sercxilo de la Internacia E-Muzeo en Vieno, per la
sxlosilvorto "Ligeia", kaj aperis jeno:
..............................................................
Poe, Edgar Allan: dokumentnumero:
702.123-B.Esp-13
Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago" / Edgar Allen Poe. El la
angla originalo trad. A. Frank Milward. -
Leipzig: Hirt, 1924. - 80 p.
(Internacia mondliteraturo ; 13)
^slosilvorto(j): noveloj anglalingvaj: tradukoj Esperantaj; tradukoj
Esperantaj: anglalingvaj noveloj; horora literaturo
dokumento: libro Esperanta
plia ekzemplero:
705.807-B.Esp-13
.............................................................
Versxajne vi povus mendi fotokopion al la Internacia E-Muzeo, kies
retpagxa adreso estas:
http://allegro.onb.ac.at/cgi-bin/allegro/maske.pl?db=esperanto&lang=esp
retposxta adreso:
Helga.F...@onb.ac.at
Dario Rodriguez
> Kiel signalis Edmundo, "Ligeia" estas unu el la ses noveloj de E.A. Poe,
> tradukitaj esperanten far A. Frank Milward kaj eldonitaj en Leipzig en
> 1924.
> Versxajne vi povus mendi fotokopion al la Internacia E-Muzeo, kies
> retpagxa adreso estas:
Aŭ eble iu leganto havas la libron kaj skanilon.
Se la libro estus eldonita du jarojn pli frue, ĝi estus ekster
kopirajto en Usono, kaj oni povus aldoni ĝin al la projekto Gutenberg.
Eldonite en 1924, ĝi devos atendi ĝis 2014.
Ni havis fadenon pri Gutenberg en SCE en aprilo. Ĉu iu ekemis
kunlabori pri ĝi, aŭ ĉu ĉiu opinias, ke la eLibroj de Franko Luin kaj
la literaturaj paĝoj de Don Harlow jam sufiĉas?
Mi ne memoras, ĉu mi jam demandis en aprilo: en kiu alia lando oni
povus bazi similan projekton por profiti de pli liberaj leĝoj pri
kopirajto? Pollando iam havis tre liberan leĝon. Ĉu ankoraŭ? Se jes,
jen evidenta loko por Esperanta versio de la projekto.
Edmundo
> Ni havis fadenon pri Gutenberg en SCE en aprilo. Ĉu iu ekemis
> kunlabori pri ĝi, aŭ ĉu ĉiu opinias, ke la eLibroj de Franko Luin kaj
> la literaturaj paĝoj de Don Harlow jam sufiĉas?
> Edmundo
NE eblas E-libroj elprinti la e-librojn de Franko (eble pro protekti
la eldonantojn de E-libroj). Do, eble plene libera E-librejo estus
bona afero. Mi malfacile povas imagi ke homoj ne achetos de
Esperanto-eldonistoj pro tio ke estas elshuteblaj kaj elprinteblaj
klasikaj e-libroj...
Vershajne E-partopreno en Gutenberg estus tre utila...
Dafydd
> Vershajne E-partopreno en Gutenberg estus tre utila...
Chu la problemo pri la kopirajto de verkintoj estas solvita? Esperanto
komencighis ja nur antau 115 jaroj, do la klasikuloj mortis antau malpli
ol 70 jaroj.
Mi ekzemple shatus oferti la Vojaghon al Kazohinio.
Sebastiano
> > Vershajne E-partopreno en Gutenberg estus tre utila...
>
> Chu la problemo pri la kopirajto de verkintoj estas solvita? Esperanto
> komencighis ja nur antau 115 jaroj, do la klasikuloj mortis antau malpli
> ol 70 jaroj.
Tiu regulo pri 70 jaroj validas en EU, sed la internacia traktato de
Berno preskribas nur 50 jarojn post morto de aŭtoro, kaj eble iuj
landoj ne subskribis la internacian traktaton, kaj cetere mi ne estas
certa, ĉu la internacia traktato devigas apliki la 50-jaran regulon
ankaŭ al malnovaj verkoj. Ekzemple, eble iu lando aplikas la 50-jaran
regulon al verkoj eldonitaj post 1980, sed alian regulon al pli
malnovaj verkoj ...
Resumo ĉe http://onlinebooks.library.upenn.edu/okbooks.html sugestas,
ke Pollando havas vivon plus 50 jaroj, kaj Irano vivon plus nur 30
jaroj. (Sed kiom longe Irano restos libera?)
> Mi ekzemple shatus oferti la Vojaghon al Kazohinio.
Legu la leĝojn, konstatu, ke ili estas maljustaj, kaj malobeu ilin.
Tamen, por memprotekto, faru sennome. Ĉu vere mi ĵus diris tion? Eble
mi estas teroristo ...
> Eble mi estas teroristo ...
Vi? Certe.
Sebastiano
> Legu la leghojn, konstatu, ke ili estas maljustaj, kaj malobeu ilin.
Mi opinias, ke oni nuligu la autorrajton, sed mi opinias ankau, ke oni
obeu al la leghoj. Jes, estas moralaj devoj pli gravaj ol obeado de
leghoj, sed tiuj devoj estas malmultaj kaj ne koncernas la autorrajton.
Memoru, ke multaj richuloj sincere opinias, ke la impostoj estas
maljustaj. Chu ili malobeu la impostleghojn?
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/
> > Legu la leghojn, konstatu, ke ili estas maljustaj, kaj malobeu ilin.
>
> Mi opinias, ke oni nuligu la autorrajton, sed mi opinias ankau, ke oni
> obeu al la leghoj. Jes, estas moralaj devoj pli gravaj ol obeado de
> leghoj, sed tiuj devoj estas malmultaj kaj ne koncernas la autorrajton.
Kopirajto limigas kopiadon de teksto pri iu ajn temo, do ĝi rilatas al
ĉio ajn. Estas tute kredeble, ke oni devus malobei kopirajtan leĝon
por malhelpi murdon, ekzemple. Multe pli verŝajne, tamen, oni devas
malobei kopirajtan leĝon por antaŭenigi sciencon kaj kulturon.
> Memoru, ke multaj richuloj sincere opinias, ke la impostoj estas
> maljustaj. Chu ili malobeu la impostleghojn?
Jes, kaj sekve oni monpunu ilin.
> Legu la leĝojn, konstatu, ke ili estas maljustaj, kaj malobeu ilin.
> Tamen, por memprotekto, faru sennome. Ĉu vere mi ĵus diris tion? Eble
> mi estas teroristo ...
Chu ne temas ankau pri enpaghigo ktp. Do, por doni konkretan
ekzemplon, la verkoj de Zamenhof estas enpaghigitaj ktp che
http://esperanto.nu/eLibrejo/index.html kaj oni ne rajtas/povas
elprinti ilin per la pdf-leganto Acrobat.
Dafydd
> Chu ne temas ankau pri enpaghigo ktp.
Ne, ili ne meritas protekton de autorrajto. (Tamen ekzemple koncertoj de
malnovegaj muzikajhoj kaj tradukoj de malnovegaj noveloj estas sufiche
originalaj por meriti tion.)
> Do, por doni konkretan ekzemplon, la verkoj de Zamenhof estas
> enpaghigitaj ktp che http://esperanto.nu/eLibrejo/index.html kaj oni
> ne rajtas/povas elprinti ilin per la pdf-leganto Acrobat.
Mi povas facile presi ilin per xpdf.
Tamen presado ne estas la kerno de autorrajto. Ghi koncernas chian
disdonadon. Min surprizis vidi en tiu TTT-ejo ekzemple la verkajhon
"Princino de Marso" de Edgar Rice Burroughs, kiu mortis en la jaro 1950.
Ech se la tradukinto K.R.C. Sturmer fordonis sian autorrajton al la
traduko, mi dubas, ke Edgar Rice Burroughs, Inc. faris tion.
Sed tio ne estas mia afero.
> Tamen presado ne estas la kerno de autorrajto. Ghi koncernas chian
> disdonadon. Min surprizis vidi en tiu TTT-ejo ekzemple la verkajhon
> "Princino de Marso" de Edgar Rice Burroughs, kiu mortis en la jaro 1950.
> Ech se la tradukinto K.R.C. Sturmer fordonis sian autorrajton al la
> traduko, mi dubas, ke Edgar Rice Burroughs, Inc. faris tion.
Eble oni rezonas, ke la afero estas jam ekster kopirajto en Kanado,
Aŭstralio kaj multaj aliaj landoj, do batali kontraŭ malgrandskala
distribuado en Interreto estus kontraŭefike. Pli verŝajne, oni simple
ne atentas.
Edmundo
> Marko Rauhamaa <ma...@pacujo.net>:
>
> > Min surprizis vidi en tiu TTT-ejo ekzemple la verkajhon "Princino de
> > Marso" de Edgar Rice Burroughs, kiu mortis en la jaro 1950.
>
> Pli vershajne, oni simple ne atentas.
La agado de tiaj naiveguloj bele po iom detruas la autorrajton.
Tamen mi iom maltrankvilas pri ilia sorto, char la kompaniegoj, kiuj
reprezentas autorrajtojn, kaprice krucumas tiel-agantojn. Senpripensa
senpermesa disdonado de verkajhoj detruis multajn entreprenojn. Bonshance
en Usono naiveco fakte estas bona defendo -- la lernejo de miaj gefiloj
kaj ilia kuracisto "shtelis" artajhojn de kompaniegoj. Tamen mi dubas, ke
la reputaciaj rimedoj de usonaj kompaniegoj permesas procesadon kontrau
lernejoj kaj kuracistoj.
> Mi ne memoras, ĉu mi jam demandis en aprilo: en kiu alia lando oni
> povus bazi similan projekton por profiti de pli liberaj leĝoj pri
> kopirajto? Pollando iam havis tre liberan leĝon. Ĉu ankoraŭ? Se jes,
> jen evidenta loko por Esperanta versio de la projekto.
Aŭstralio havas pli liberan leĝon ol EU kaj Usono, kaj jam ekzistas
aŭstralia branĉo de la projekto Gutenberg: http://gutenberg.net.au/