VICO
1. Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia:
Mi sidis en la unua vico de seĝoj en teatro.
Ĉiuj dometoj troviĝis vice unuj post la aliaj.
Antaŭ la konkurado oni vicigis la konkurantojn.
Ĉi tiu preĝejo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo.
La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis ĝin unuvice.
Ĉe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico.
2. Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en la tempo:
Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontiĝo.
3. En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas:
Nun estas via vico paroli.
Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon.
Li rakontis ĉion laŭvice.
La lasta teamano ekparolis siavice.
--------------------------------------------------
You have received this message because in your profile at http://en.lernu.net, you indicated that you would like to receive our daily word of the day. Words of the day are a special service of lernu!; you can read about the service at http://en.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/ . If you don't want to receive these messages anymore, log in at lernu! and indicate that in your profile, or click on the link below:
http://en.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/?tgv=34d2849740
------------------------------
The lernu! team
te...@lernu.net