Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Unuaj Esperantologoj en Afriko

3 views
Skip to first unread message

Afrika Agado

unread,
Jan 5, 2006, 1:31:59 AM1/5/06
to
Unuaj Esperantologoj en Afriko

De la 28-a de decembro  2005 ghis la 3-an de januaro 2006  TIETo kaj KCE organizis Esperantologian Semajnon en Togolando. Ghin partoprenis 6 Togolandanoj, unu ganaano, unu Kotidivuarano kaj unu kamerunianino. Krome aldonighis ankau du observantoj Togolandaj. Do entute 11 afrikajn Esperantistojn formis la docento Giorgio SILFER. Necesas aldoni, ke kromitiuj 11 kursanoj, ankau deko da aliaj sekvis preparan kurson perkorespondan dum pli ol kvin monatoj sub gvido de la sama Giorgio.

En chiu tago la instruado okazas almenau sep horojn kaj koncernas Historion de Esperanto, Interlingivistikon, Metodikon de Esperanto-instruadon,  E-literaturo kaj Sociologio de Esperantio. La talento de la kursgvidanto naskis lernemon en chiuj kursanoj, kiuj diligente sekvis la kurson ghis la fino. Inter ili distingighis apartaj profiloj :
- s-ro ADJE Adjevi   estas publicisto. Li tiel nun zorgas pri la redaktado de AFRIKUME, suplemento afrika al Heroldo de Esperanto.
- Antoine KOUASSI KOUABLAN estas literaturisto kaj zorgas pri la afrika numero de Literaturo Foiro
- GBEGLO Koffi estas kultura managhero. Lia rolo estas gvidi kulturan centron, organizi kongresojn/renkontighojn, festivalojn, trovi sponsorojn, ktp. Plie, li okupighas ankau pri instruado kun organizado de ekzamenoj  en Afriko lau la lingvoatesta framo de la Europa Konsilio.

Listighis proponoj por la progresigo de la movado en Afriko, kaj preskau chiuj el la partoprenantoj ricevis taskon. Tiaj chi estas : kreskigo de afrika verkistaro, informado pri Esperanto en Afriko, starigo de afrika Esperantotologia biblioteko, kreo de koopera sistemo kun helpado fare de Esperantistoj, starigi projektojn komercajn  kun distribua reto en Europo, plisinteresigo de virinoj al Esperanto, organizado de pliaj Esperantologiaj Semajnoj en Afriko, ktp.

La 4-an de januaro tute ne estis ripoza por la seminario. La senlaca Giorgio pliaoje inokulis en ilin gravajhon. Ili devis lerni pri administrado de bilbioteko. la unuaj elementoj akiritaj ebligis al partoprenantoj teni malgrandan bibliotekon lernejan. Post la kurso, Giorgio kaj Attaglo Kokou Evienyiame vizitis la universitaton de Lome, kie ili parolis kun respondeculo tiea. La starigo de la Esperantologia bilbioteko en al universitato estas la chefa temo. baldau la respondeculo vizitos Francion, kaj tiam pluiros la diskuto pri la realigado de la projekto.

Finighis la kurso, sed nun devas sorbighi en la partoprenintojn la objektojn lernitajn. Chiu el estas taskita organizi tian semajnon kun lernigo de almenau unu el la kvin objektoj en sia respektiva lando au en najbara. Organizi tion promesis  chiuj partoprenantoj, nome :

1- ADJE Adjevi, Togolando
2- ABA EKLU Abetevi, Togolando
3- GBEGLO Koffi, Togolando
4- Alfred Kobina ARTHUR, Ganao
5- ATTAGLO Kokou Evienyiame, Togolando
6- AGBOLO Apelete, Togolando
7- DOUMEGNON Koffi, Togolando
8- NGUEFACK ZEDONG Chamberline, Kamerunio
9- KOUABLAN KOUASSI Antoine, Kotdivuaro
10- ATISSO Kokou Eric, Togolando
11- AGBASSOU Kouessanvi, Togolando


Finfine, dum la lasta minuto de la seminario, la partoprenantoj dankis la docenton Giorgio, kaj tra li KCE kaj E-Civiton, kiu disponigis monon kaj lernomaterialon por la sukceso de la arangho.

GBEGLO Koffi


Découvez le nouveau Yahoo! Messenger : appelez vers des téléphones en France et à partir de 0,012 €/minute ! Téléchargez la version beta.

0 new messages