>>>>> "Pierre" == Pierre Levy <levyp
...@worldnet.net> writes:
Pierre> Chefa karakterizajho de la hindeuropaj lingvoj estas,
Pierre> ke iliaj vortoj principe ne estas tute analizeblaj per
Pierre> "brivloj" kaj "shmavoj".
Strange, la cxina estas lauxkutime analizata tiel! Ili nomigxas
<xu1ci2> kaj <shi1ci2>. <xu1ci2> signifas "malvera vorto"; "malvera"
lauxsence, ke ili ne portas signifon, sed havas gramatika rolon.
<shi1ci2> signifias "vera vorto"; "vera" lauxsence, ke ili ja povas
signifon (sed ne gramatikajxoj kiel "-j" nek "-n" en Esperanto). Do,
Tiuj du grupoj estas "cmavo" kaj "brivla".
Pierre> Jen unue dekdu anglaj shmavoj, devige tre konataj ech
Pierre> de komencantoj en la angla lingvo:
Pierre> am was be have will is were been has would are had
Pierre> Tiuj dekdu shmavoj estas nur parteto de tio, kio
Pierre> estas minimumo nepre lernota por esti kapabla konjugacii
Pierre> anglan regulan verbon. La uzo de tiuj shmavoj dependas de
Pierre> la nuanco, kiun la parolanto volas doni al la koncerna
Pierre> verbo en difinita kunteksto. En tiuj difinitaj kondichoj,
Pierre> ili chiuj estas _nepre devigaj_ kaj ne estas
Pierre> intershangheblaj sen shangho de la nuanco.
Do la malfacileco.
Pierre> Ili estas ofte uzataj en devigaj asocioj kun aliaj
Pierre> shmavoj. Ekzemple oni povas trovi "I am", "she is", "they
Pierre> have", "you were", "he has been", ktp., sed "he am", "you
Pierre> is", "it have", "you was", "they has been" estas esprimoj
Pierre> fremdaj al ghusta angla lingvo. La lernanto devas lerni
Pierre> aparte ne nur chiun shmavon, sed ankau chiun apartan
Pierre> kombinon de shmavoj, kune kun ghia ghusta nepre deviga
Pierre> senco, kaj plie kun konsidero pri la kunteksto. Per longa
Pierre> intensa mensa kaj parolorgana gimnastiko, la lernanto
Pierre> devas ne nur memorigi al si tion, sed ankau plene
........................................................^^^^^
Pierre> automatigi ghin ghis senkonscia, senpripensa tuja automata
............^^^^^^^^^^
Pierre> _sed ghusta_ uzkapablo.
La plej malfacila parto de hindeuropaj lingvoj, ankaux Esperanto (gxia
"-j" kaj "-n").
Pierre> Lojhban bezonas por funkcii iom pli ol mil shmavojn,
............................................^
Vi forgesis "nur" tie jene.
Pierre> ...
Pierre> Kontraue al chiuj hindeuropaj lingvoj kaj al Lojhban,
Pierre> Esperanto konsistas nur el senshanghaj elementoj.
Sensxangxaj elementoj? Kio estas tio?
Cxu "esti" ne estas sxangxebla al "estas", "estis", "estos", "estu",
"estus"? Cxu "iu" ne estas sxangxebla al "iuj", "iun" kaj "iujn"?
Ekzemploj?
Pierre> Tiuj elementoj estas brivloj (substantivoj,
Pierre> adjektivoj, adverboj, verboj) au shmavoj.
Substantivoj kaj adjektivoj de Espearnto ja sxangxigxas laux
*gramatika* nombro kaj kazo. Verboj ja sxangxigxas laux tempo kaj
verebleco ("-u").
Pierre> La substantivoj
Pierre> kaj adjektivoj shanghighas nek lau genro au klaso (kiuj ne
Pierre> ekzistas), nek lau nombro au kazo.
Ne en Esperanto. Jes en Lojxbano. Do, Lojxbano estas pli facila.
Pierre> La verboj ne
Pierre> shanghighas lau persono, nombro, tempo, aspekto au
Pierre> modo.
Do Lojxbano estas pli facila.
Pierre> Tiuj shanghoj, kiuj en hindeuropaj kaj en multaj
Pierre> aliaj lingvoj estas nomataj deklinacioj kaj konjugacioj,
Pierre> en Esperanto estas esprimataj nur per aldono de shmavoj
Pierre> (kiuj povas esti finajhoj, afiksoj au memstaraj
Pierre> vortoj).
Tamen, tiuj sxangxoj ja estas **devigataj** en Esperanto. Estas tre
tre malfacila ke mi fari tiun *devigataj* sxangxojn "plene automatigxi
gxis senkonscia, senpripensa tuja automata sed ankoraux gxusta".
Pierre> Esperanto havas iom malpli ol tricent shmavojn,
Tiel multa? Na kiom da "cmavo" havas Lojxbano?
Pierre> Cetere, chiuj propre lingvistikaj kritikoj faritaj al
Pierre> Esperanto (tro da greklatinaj vortoj, idiotismoj,
Pierre> devigataj formoj, ktp.), validas pli ol dekoble por la
Pierre> angla.
Sed Lojxbano ne havas tiujn problemojn.
Pierre> En chiuj lingvoj, europaj kaj aliaj, ekzistas
Pierre> devigaj formoj kaj sintaksaj devigoj.
"Cxiuj"? Cxu vi ne scias, ke la cxina estas tipa "isolating" lingvo?
Pierre> Neniu lingvo povas funkcii sen idiotismoj. Ili estas
Pierre> konsiderinde malpli multaj en Esperanto ol en aliaj
Pierre> europaj lingvoj, precipe la angla.
Tamen, la plejparto de idiotismoj en Esperanto estats Euxropeca,
farantaj Esperanto ne neuxtrala.
Pierre> Noto: tiu chi analiza skizo ne estas kritiko de la
Pierre> angla, nek de Lojhban au de alia lingvo, sed _kritiko de
Pierre> kritiko kontrau Esperanto_.
Evidence ne. Tiu analiza skizo estas errara.
Gxi provas kompari Esperanton kun ambaux la angla kaj la Lojxbano.
Bone. Tamen, kiam Esperanto estas iomete pli bona ol la angla *laux
iun vidpunkto*, gxi inklinas kompari Esperanto kun la angla kaj ignori
Lojxbano (cxar Lojxbano tie estas multe pli bonas ol Esperanto). Kiam
Esperanto estas iomete pli bona ol Lojxbano *laux alia vidpunkto*, gxi
nur komparas Esperanto kun Lojxbano kaj ignori la angla (cxar la angla
tiukaze estas pli bona). Do, estas ne racia nek justa skizo.
--
Lee Sau Dan §õ¦u´°(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)
E-mail: dan...@informatik.uni-freiburg.de
Home page: http://www.informatik.uni-freiburg.de/~danlee