Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanto achas

1 view
Skip to first unread message

Dan Van Herpe

unread,
Feb 26, 2003, 2:32:33 PM2/26/03
to
"La uzado de Esperanto korodas la penspovon ... la uzado de Esperanto
forprenas la rigardon sur la realeco", estas du frazoj el la poezajho
'Esperanto achas' de d-ro Peter Kleiweg de la groninga universitato
(Rijksuniversiteit Groningen). ce la groninga universitato, li instruas
komputilan lingvistikon kaj komprenas dekon da lingvoj, inter ili
interlingua, franca, itala, nederlanda, kaj la angla. "Mi ne legas
Esperanton. Kaj mi ne lernos..." klarigas Klejveg al partoprenantoj de la
interreta diskutforumo 'Europa Linguas', kie oni malferme diskutas pri la
lingvoj de Europo. Li sindemandas, chu esperantistoj estas sektanoj. "Tri
retmesaghoj de esperantistoj chi tiun vesperon. Kiom sekteca estas chi tiu
kondutmaniero?"
"La situacio estas grava. Lante sed konstante Esperanto ekmarsas. Neniu
spaco plu por aliaj lingvoj. La dinosauro inter la artefaritaj lingvoj, tiu
kolosacho malkohera, plenghenas nin kvazau ne plu ekzistas alia lingvo
artefarita" - daurigas Klejveg - "lingvoj pli belaj, pli ruzaj, pli uzeblaj,
pli artismaj, pli simplaj, pli naturaj, pli klaraj, pli poeziaj."
"Estas enigmo por mi, kiel intelektulo de via nivelo povas esti tiel
negativa, tiel netolerema, tiel aroganta, tiel senrespektema, tiel rankora,
tiel malgrandanima, tiel mallargha, tiel infaneca", rebatas Dan Van Herpe de
FEL (Flandra Esperanto-Ligo) - "Iru bicikli iom pli en la gronina naturo".
Itala tradukisto kaj interpretisto, Nikolao Nobili [Nicola Nobili],
malkonsentas: "esperantistoj chiam diras, ke Esperanto estas bela. Sed tio
ne estas inteligenta motivo, se la beleco de lingvo estas io relativa. Kaj
se ne estas io relativa, kiel ili povas certi, ke Esperanto estas bela, kiam
tiom da homoj en chi tiu grupo (mi ankau) kredas, ke ghi estas malbela",
rimarkas Nobili.
La diskuto montras negativan bildon pri Esperanto. Ankau en la gazetaro, la
mencioj pri Esperanto ofte estas negativaj. "Iu laudis, anglalingve, la
virtuojn de Esperanto. Aliaj proponis la anglan ... Esperanto estas ridinda.
La nura serioza kandidato estas la angla, la nova monda lingvo", skribis,
antau kelke da monatoj, profesoro Timoteo Arton Gas [Timothy Arton Gash] de
'St. Anthony's College' (Oksfordo), en la tre serioza brita gazeto 'The
Guardian'.
Gazetoj tra Europo tuj tradukis lian artikolon pri la lingva problemo en
Europo. "Ni ne volas unuformecon, au krei specon de regilo-Esperanto,
artefarita kaj pretendema", skribas Marcelo Barros, benedikta monaho kaj
autoro de 26 libroj pri religio, en la gazeto 'Jornal do Commercio' el
Brazilo.
Por legi la poezajhon 'Esperanto achas' en la originala nederlanda lingvo au
partopreni la diskuton en iu ajn europa lingvo iru al 'Europa Linguas'.


Eblas partopreni la diskuton pri 'Chu Esperanto achas au ne?' che:
http://tinyurl.com/68p6
au
http://groups.google.be/groups?hl=nl&lr=&ie=UTF-8&oe=UTF-8&group=europa.ling
uas
au
http://www.gxangalo.com

Sebastian Hartwig

unread,
Feb 26, 2003, 3:17:45 PM2/26/03
to
Dan Van Herpe ha scrit:

> "La situacio estas grava. Lante sed konstante Esperanto ekmarsas. ..."

Hura! Pesimismas pri la venko de Esperanto shajne jam nur la e-istoj. ;)

Serioze: Ankau mi preferas alian artefaritan lingvon. Sed _fakte_ ne
estas spaco por alia krom Esperanto che la publiko.

Sebastiano

Roel Haveman

unread,
Feb 26, 2003, 4:23:20 PM2/26/03
to
Dan Van Herpe:

> "La uzado de Esperanto korodas la penspovon ... la uzado de Esperanto
> forprenas la rigardon sur la realeco", estas du frazoj el la poezajho
> 'Esperanto achas' de d-ro Peter Kleiweg de la groninga universitato
> (Rijksuniversiteit Groningen).

Dum iom da tempo mi sekvas la diskutojn kun Kleiweg, kaj mi konstatis ke la
esperantistoj kiuj partoprenas en la diskutoj iel rifuzas kompreni liajn
plendojn. La problemo estas misrezonado de iuj esperantistoj. Konstatinte,
ke ekzistas lingva problemo kaj lingva diskrimacio, tiuj e-istoj facilanime
konkludas, ke Eo estas la sola solvo. Oni tute preteratentas, ke aliaj
pledas por aliaj solvoj. Por interlingvaisto kiel s-ro Kleiweg tio estas
problemo.

La novajhgrupo europa.linguas estas chiutage supershutita per mesaghoj de la
Brusela Komunikadcentro kiu raportadas pri krudaj ekzemploj de lingva
diskrimacio, chiam kun la fone sentita ideo, ke Esperanto solvos tiajn
problemojn. Tio estas ghena por tiuj homoj kiuj vidas aliajn solvojn, au por
kiuj ech la problemo ne ekzistas.

Kelkfoje s-ro Kleiweg reagas iom krude, sed ghis nun mi chiam povis ridi pri
tio. Mi konsilas al vi fari same.

Kuraghon!

Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl

Roel Haveman

unread,
Feb 27, 2003, 8:45:11 AM2/27/03
to
Dan Van Herpe:

> Eblas partopreni la diskuton pri 'Chu Esperanto achas au ne?'

Plurfoje Kleiweg substrekis, ke li nepre ne volas ricevi kaj legi mesaghojn
en Esperanto. En la novajhgrupo europa.linguas mi jhus legis, ke via
chi-supra alvoko, almenau kauzis, ke plia e-isto audacis retmesaghi rekte al
li en Esperanto. Nun li denove furiozas. Lau mi estas konduto ignorema kaj
stulta sendi retmesaghojn al li en Eo. Mi konsilas, ke oni diskutu kun li
jene:
- nur kadre de la novajhgrupo, kaj ne per privataj retmesaghoj;
- se oni deziras, ke Kleiweg atentu viajn dirajhojn, uzu alian lingvon ol
Esperanton. (Eble provu Idon au Okcentalon; mi scivolas kiel li reagos al
tiuj lingvoj.);
- reagu iom serioze al liaj ne senbazaj duboj pri la kapablo de Esperanto
savi minoritatajn lingvojn.

Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl


Xavier Godivier

unread,
Feb 27, 2003, 8:14:58 PM2/27/03
to
Roel Haveman skribis:

Unue gratulon al Roel pro tiu tre sagxa mesagxo!

Mi mem jam diskutis bataleme dum pluraj semajnoj kun Sinjoro Klejveg kaj
fine decidis tute rezigni pri ajna diskuto kun li. Laux mi li estas
preskaux "trolo/koboldo": persono kiu nur incitas aliajn personojn, kaj
cxefe personojn kiuj ne havas samajn opiniojn ol li. Li ne faras tion
nur pri Esperanto. Do laux mi ne indas diskuti kun li kaj ecx malendas
pri ajna subjekto kaj cxefe pri Esperanto.

Nun mi volas paroli pli detale pri la novajxgrupoj de Europa.*:

Mi estas versxajne inter la unuaj esperantistoj kiuj partoprenis en la
novajxgrupoj de Euxropa, kiuj ekzistas de la komenco de 2001, mi-mem
faris en novembro 2001 ttt-pagxon kiu informas en Esperanto pri tiu
novajxgrupo:
http://europo.free.fr/europa.html

Tiu dokumento estas fakte ecx oficiala traduko akceptita de la estraro
de la hierarkio "Europa.*" kaj gxi estas auxtomate sendita cxiumonate en
la novajxgrupo pri funkciado de la hierarkio:
news:europa.intro+faq

Kiam mi faris tiun tradukon mi faris anoncon en soc.culture.esperanto
sed ne pli cxar mi volis gxuste eviti la aktualan situacion:
Esperantistoj kiuj alvenas nur por paroli pri Esperanto...

*** Kio estas Europa.* ****

La novajxgrupa hierarkio "europa.*" estas multlingva grupo de
novajxgrupoj en kiuj oni povas uzi cxiujn linvojn kaj paroli pri cxiuj
temoj. Do se iuj inter vi intencas partopreni _nur_ por paroli pri
Esperanto aux nur en Esperanto, tiuj estas _malbonvenaj_!

Kontrauxe se vi sxatas kiel mi kaj aliaj partoprenantoj la ideon babili
sen lingvaj limoj pri diversaj temoj kiuj koncernas cxefe Euxropon,
inter alie lingvaj temoj sed _ne nur_, tiam vi estas bonvenaj en tiuj
novajxgrupoj.

Mi ja parolas pri novajxgrupoj kun pluralo "j" cxar ekzistas ne nur
"europa.linguas" sed ankaux "europa.politica", "europa.union" kaj kelkaj
aliaj grupoj... vidu la liston en google:
http://groups.google.com/groups?hl=eo&lr=lang_fr&newwindow=1&group=europa


*** La plej bona maniero partopreni en "Europa" ***

- skribu mallongajn mesagxojn en via nacia lingvo kun traduko en
Esperanto,
vi tiel montros ke Esperantistoj alportas ricxan lingvan diversecon al
la grupoj kaj tiel ni povos impresi pozitive la aliajn partoprenantojn
kaj doni bonan bildon pri Esperanto.

- skribu pri ajna subjekto krom eksluzive pri Esperanto
vi tiel montros ke Esperantistoj ne interesigxas nur pri Esperanto.

- skribu la titolon de via mesagxo en via lingvo kun aldono de gxia
iso-kodo inter "[]" kaj de kodo de Esperanto se vi aldonis tradukon en
Esperanto.

Ekzemple mi povus fari mesagxon en la franca kun titolo:
[fr,eo] Un sujet quelconque / ajna temo

Tiel cxiuj Esperantarolantoj scios ke estas eo-traduko kaj aliaj kiuj
parolas vian lingvon povos babili kun vi...

Bone memoru ke ne estas per sencxesa ripetado de mesagxoj ecx
diverslingve "Esperanto estas la solvo ktp" ke vi instigos homojn
interesigxi pri Esperanto.

Dankon por esti respondecaj,

Zav'
------------
PS
Kaj unue legu la dokumenton "Enkonduko al Europa":
http://europo.free.fr/europa.html

Raymond Brisebois

unread,
Feb 28, 2003, 12:24:00 PM2/28/03
to
"Roel Haveman" <ro...@tekstoj.nl> wrote in message news:<b3l4gl$m9o$1...@news1.tilbu1.nb.home.nl>...

Mi konsilus alie. Chu tiu Stalineto "Kleinerweg" rajtas malpermesi ke
esperantistoj ne sin esprimu "sialingve"? Tute ne. Afishu
esperantlingve kaj amase, alie sekvanta la aliajn konsilojn de Roel.
Sed por pli efike fari la punkton, inkluzivu denaskan lingvan
tradukon.

Char tiu "Weitweg" shajnas esti pli esperantofobiisto ol lingvisto,
kiom seriozaj/signifaj estas liaj opinioj?

rB

rjl...@yahoo.ca

Roel Haveman

unread,
Feb 28, 2003, 1:25:16 PM2/28/03
to
Raymond Brisebois:
> "Roel Haveman":

> > - se oni deziras, ke Kleiweg atentu viajn dirajhojn, uzu alian lingvon
ol
> > Esperanton. (Eble provu Idon au Okcentalon; mi scivolas kiel li reagos
al
> > tiuj lingvoj.);

> Mi konsilus alie. Chu tiu Stalineto "Kleinerweg" rajtas malpermesi ke


> esperantistoj ne sin esprimu "sialingve"? Tute ne. Afishu
> esperantlingve kaj amase, alie sekvanta la aliajn konsilojn de Roel.
> Sed por pli efike fari la punkton, inkluzivu denaskan lingvan
> tradukon.

Kompreneble, e-istoj povu esprimi sin en E-o, sed ne kiam ili rekte
alparolas iun kiu ne volas (au ne povas) kompreni E-on. Dulingva reago ankau
eblas, kompreble. Cetere, lau mia scio Kleiweg tute ne malpermesis la uzon
de Eo; li nur diradas, ke li ne legas E-lingvajn mesaghojn. Tio estas io
tute alia.

Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl

Sebastian Hartwig

unread,
Mar 1, 2003, 5:25:58 AM3/1/03
to
Raymond Brisebois ha scrit:

> Mi konsilus alie. Chu tiu Stalineto "Kleinerweg"

> Char tiu "Weitweg" shajnas esti

Jen bonega ekzemple de e-ista toleremo: Jen iu preferas publike diri, ke
li preferas alian artefaritan lingvon al Esperanto? Anatemu lin.

Sebastiano

pierre.levy

unread,
Mar 1, 2003, 6:41:23 PM3/1/03
to

"Sebastian Hartwig" <sebastia...@interlingue.org> a écrit dans le
message de news: 3E608AB6...@interlingue.org...
Se li diras, ke li preferas alian
lingvon (artefaritan au ne), tio estas lia nekontestebla rajto. Se li diras,
ke Esperanto estas "acha", ktp, tiuokaze shajnas al mi, ke la anatemanto
estas li,
kaj se li diras tion publike, senkompleza rebato de esperantisto ne estas
nepre anatemo.

Amike, Petro.


Raymond Brisebois

unread,
Mar 4, 2003, 10:52:35 AM3/4/03
to
"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr> wrote in message news:<b3rgf5$3ti$1...@news-reader11.wanadoo.fr>...

Dankon, Petro. Mi certe neniel sentis min anatemiganta la alie
respektatan lingvistikon simple char li evidente malamas Esperanton,
sed mi certe ne povas toleri ties personajn opiniojn pri ghi se li
provas kredigi ilin kiel profesiaj. Kaj ne estas ankorau klara por mi
kiel li sin esprimis chi-teme.

Flanke, neniu jam respondis al mia demando pri chu S-ro Kleiweg ja
vere esperantofobias au ne ... prefero de alia "artefarita" lingvo
estas unu afero, sed la shajne rabia reago priEsperanta de la s-ro
suspektindas, lau mi, se nur pro puraj lingvistikaj kialoj.

rB

rjl...@yahoo.ca

Sebastian Hartwig

unread,
Mar 4, 2003, 12:31:44 PM3/4/03
to
Raymond Brisebois scribis:

> Dankon, Petro. Mi certe neniel sentis min anatemiganta la alie
> respektatan lingvistikon simple char li evidente malamas Esperanton,
> sed mi certe ne povas toleri ties personajn opiniojn pri ghi se li
> provas kredigi ilin kiel profesiaj. Kaj ne estas ankorau klara por mi
> kiel li sin esprimis chi-teme.

Se ne estis clara al vi, cial vi tiel forte alhome atacis lin? Caj ech
ne comunicante al li, sed al tiu chi grupo? (Ex-e la plurfoja intença
provo ridindigi lian nomon?)

Sebastiano

Gerard van der HORST

unread,
Mar 4, 2003, 12:48:50 PM3/4/03
to
Farigxas tempo ke vi acxetu komputilon kiu ankau povas produkti la literon K !

--
G. v.d. Horst <gvande...@wanadoo.nl>

"Sebastian Hartwig" <sebastia...@interlingue.org> schreef in bericht news:3E64E300...@interlingue.org...

>
>
> Se ne estis clara al vi, cial vi tiel forte alhome atacis lin? Caj ech

> ne comunicante al li, sed al tiu chi grupo? (Ex-e la plurfoja intena

Ioannes Polvomonti

unread,
Mar 4, 2003, 4:17:08 PM3/4/03
to
Roel Haveman skribis:

- se oni deziras, ke Kleiweg atentu viajn dirajhojn, uzu alian lingvon ol
Esperanton. (Eble provu Idon au Okcentalon; mi scivolas kiel li reagos al
tiuj lingvoj.);

Mi scias pro eksperienco ke Kleiweg estas tre obstina persono kun kiu estas
tre malfacila diskuti. Mi provis diskuti kun li pri Ido, Esperanto kaj
Interlingua, sed Kleiweg nur semblas vidi sian propran jhustecon. Li ne
estas sentema je argumentoj, nur kvazau laute krias dum la tuta diskuto:
INTERLINGUA ESTAS LA PLEJ BONA LINGVO akompanata de nur unu argumento kial
tia lingvo estus la plej bona lingvo.

Do, mi cesis diskuti kun Kleiweg kaj lasi lin resti en lia farto katarakta.

Konkluze, li ankau ne estas je favoro de Ido, nur INTERLINGUA INTERLINGUA
INTERLINGUA INTERLINGUA.

Salutojn amikajn,

Hans St., Idisto Nederlandana
--
- IDOLISTO, forumo por diskuti en Ido-linguo:
idolisto-...@yahoogroups.com
- libro: ARTHUR RIMBAUD, biografio, 75 pag., 3,50 euri
http://www.angelfire.com/id/Avance/TiaListo1.html

IDO, LA LINGUO INTERNACIONA
http://members.tripod.com/~avancigado
http://www.idolinguo.com/

Ido, linguo neutra inter diferanta kulturi


Sebastian Hartwig

unread,
Mar 4, 2003, 5:19:05 PM3/4/03
to
Gerard van der HORST wrote:

> Farigxas tempo ke vi acxetu komputilon kiu ankau povas produkti la literon K !

La /K/omputilo tion /K/apablas.

E/K/zistas iu libro, en /K/iu la tradu/K/into anstatauigis chiun /K/ per
c, /K/aj tiel devis shanghi chiun c al ç. (Eble li an/K/au shanghis gz,
/K/z, /K/tp al x, sed pri tio mi ne certas.) Lia sola /K/larigo: Li ne
shatas la literon /K/ . . .

Ial mi pensis pri tio, jhus antau /K/iam mi s/K/ribis tiun mesaghon.

Sebastiano

Raymond Brisebois

unread,
Mar 5, 2003, 11:07:42 AM3/5/03
to
Sebastian Hartwig <sebastia...@interlingue.org> wrote in message news:<3E64E300...@interlingue.org>...

Post mi legis lian afishon nederland-lingvan per "Systrans" traduko
anglen, kaj ankau legis la respond-afishojn de Claude Piron kaj aliaj,
evidentas ke S-ro Kleiweg, kvankam li sarkasmege afishis, tamen klare
esperantofobias (ne nur esperantistofobias) kaj preferas veran
post-babelturan mondon (kiuj ne posedos pont-lingvon). Bone. Li
kaj tiuj, kiuj pretendas lingvistikumi per personaj, subjektivaj
jughoj anstatau sciencaj interpretoj kaj supozoj ignorendatas, punkto.

rB

rjl...@yahoo.ca

marteno

unread,
Mar 5, 2003, 2:00:51 PM3/5/03
to
Sebastian Hartwig <sebastia...@interlingue.org> skribis
> Gerard van der HORST skribis
>
> > Fari?as tempo ke vi a?etu komputilon kiu ankau povas produkti la literon K !
>
> La /K/omputilo tion /K/apablas.
>

jes, anka? la? mia sperto ?iuj komputiloj kiuj kapablas literojn
"c" kaj "ç", kapablas anka? na "k"

sed ekz. romianoj ?in ne multe uzis,
la? mia sçio nur en la vorto "kalendae"
çerte celcaj electas secvi ilian ekzemplon;
oni e? povus fari helpalfabeton por Latin-1, ?ar ç subtenatas kaj en
Latin-1 kaj en Latin-2; la litero "k" povus tiel liberi?i por iu ?apelita
litero... ciun vi proponus? la campo de ebleçoj estas neelkerpebla...

marteno

0 new messages