Ĝuste se temas pri la aplikado de Esperanto kiel dua lingvo en la normala
vivo mi vidas grandajn mankojn: Esperanto ja estas vivanta lingvo en
familioj kaj multaj homoj en la tuta mondo kunvenas dum unu semajno aŭ iom
pli por fari ĉion ajn helpe de Esperanto. Tamen mi ne scias pri iu loko en
la mondo kie oni parolas Esperanton dum la tuta jaro (ho jes, mi scias,
certe en la Centra Oficejo de UEA).
Mi imagus lokon kien venas homoj el diversaj landoj por tie ferii, loĝi,
ricevi kuracadon, studi, negoci, amuziĝi ktp. En tia loko Esperanto eĉ ne
devus esti la unua gastlingvo, sed jam sufiĉus ke ĝi estu unu el pluraj. Mi
supozas ke tia loko povus troviĝi en unu el la ĵus aliĝintaj landoj de EU.
(Mi preferus Hungarion aŭ Slovakion). La interreto povus estis granda
helpilo en la realigo de tiu ideo.
Kion vi pensas? Ĉu ankaŭ vi vidas la neceson komenci en unu loko?
Anton Oberndorfer
> La diskuto pri la taŭgeco de Esperanto por aplikado en EU montras ke
> Esperanto ne jam estas konsiderata kiel solvo de lingvaj problemoj en EU.
> Ankaŭ mi kredas ke ne jam venis la momento por atribui grandan rolon por
> Esperanto kadre de EU. Kaj entute mi pensas ke Esperanto servu al la
> normalaj homoj kaj ne unuavice al politikistoj kaj burokratoj.
Jes. Mi pensas, ke estas ege malverŝajne, ke oni serioze konsideros
Esperanton por rolo en EU antaŭ ol Esperanto estos pli vaste konata kaj
pli vaste parolata inter la anoj de EU. La decidistoj bezonos mem
sperti, kiel bone funkcias la lingvo. Asertoj, ke ĝi brile funkcias, ne
multe efikas. Tial praktika uzo estu laŭ mi prioritata super propagando.
--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>
AO> Tamen mi ne
AO> scias pri iu loko en la mondo kie oni parolas Esperanton dum la tuta jaro
http://gxangalo.com/babilejo/index.php3?L=esperanto
Babilejo de Ĝangalo :-)
--
Zmitro <Zm...@tut.by> <http://zmila.at.tut.by>
> -----Original Message-----
> From: Anton Oberndorfer
> Sent: Lunes, 03 de Mayo de 2004 05:59
>
>
> Mi imagus lokon kien venas homoj el diversaj landoj por tie
> ferii, logi, ricevi kuracadon, studi, negoci, amuzigi ktp. En
> tia loko Esperanto ec ne devus esti la unua gastlingvo, sed
> jam suficus ke gi estu unu el pluraj. Mi supozas ke tia loko
> povus trovigi en unu el la jus aligintaj landoj de EU.
> (Mi preferus Hungarion au Slovakion). La interreto povus
> estis granda helpilo en la realigo de tiu ideo.
>
> Kion vi pensas? Cu ankau vi vidas la neceson komenci en unu loko?
>
> Anton Oberndorfer
>
Se mi ion komprenas, el kion vi diras.. mankas loko kie, kiu ne estas e-isto
hodiaux, povas iri kaj kunvivi e-istojn...
Ekzemple... mi iras el Kanado, kaj uzas la anglan.. kaj lernas.. kaj post
unu sejamno tie mi pensas tute en la angla..
Cxu mi komprenis la mankon pir kiu vi parolas?
--
Alejandro MEJIA GREENE
México - Meksiko
español / esperanto / english
Iu Esperantist(in)o, kiu iam estis en amrilato kun alia Esperantist(in)o
eble parolis la lingvon dum la tuta jaro. Tiu estas suficxe ofta fenomeno.
Kvankam ne montras ke la lingvo estas uzebla en teknikaj sferoj, tamen
pruvas ke la lingvo tauxgas por la plejparto de la persona vivo.
Christopher Culver
Estas amaso da lokoj, kie oni povas iri por unu semajno kaj logxi kun
E-istoj kaj lerni Esperanton. Estas multaj kongresoj cxiujare kiuj dauxras
gxuste unu semajno. Kaj se oni vizitas vice la somerajn kongresojn, ekz.
unue IJK, poste IJS, post MELA, poste Euxropa Kongreso de Esperanto, oni
do povas havi suficxe longan tempon en nur Esperanta medio.
Christopher Culver
> Se mi ion komprenas, el kion vi diras.. mankas loko kie, kiu ne estas
e-isto
> hodiaux, povas iri kaj kunvivi e-istojn...
Tio ne estas la ĉefa ideo. Temas tutsimple pri tutjare funkcianta socia
medio en kiu funkcias Esperanto krom aliaj lingvoj.
Pensu pri feri- aŭ kuracloko kie estas kelnerinoj, vendistinoj, urbaj
oficistoj, kantistoj, aktorinoj, gastigantoj kiuj laŭokaze uzas Esperanton,
same kiel okazas pri germana, rusa aŭ angla lingvoj en tiaj lokoj. Plej bone
estus se en tia loko troviĝus ankaŭ studejo (seminariejo) por homoj el
diversaj landoj, ĉar tie la aplikado de Esperanto okazus sur alta nivelo
(ekz. AIS).
Certe tiu loko ankaŭ bonege taŭgus por lerni/instrui Esperanton ĉar eblus
tie tuj apliki ĝin ne nur virtuale, sed per personaj interparoloj.
Anton Oberndorfer
> La decidistoj bezonos mem
> sperti, kiel bone funkcias la lingvo. Asertoj, ke ghi brile funkcias, ne
> multe efikas.
Sed tio estas tia, char la alparolato ne povas kompreni pri kio temas... nur
se ghi mem ellernus la lingvon. Estas la sama paradokso ol priskribi
chielarkon al denaska blindulo.
> Tial praktika uzo estu lau mi prioritata super propagando.
Au, alivorte, propagandon konsistigu chefe praktika uzado.
(Naiva demando: chu ni raumismas?)
--
Manuel Pancorbo Castro
http://bitakoro.blogspot.com
> Bertilo Wennergren:
>> Tial praktika uzo estu lau mi prioritata super propagando.
> Au, alivorte, propagandon konsistigu chefe praktika uzado.
Jes.
> (Naiva demando: chu ni raumismas?)
Siatempe mi ne hezitis nomi tiun mian sintenon raŭmisma (kvankam mi
havis ĝin jam antaŭ ol mi legis pri raŭmismo), sed nuntempe mi preferas
eviti tiun vorton.
Prave. Gxia alproprigo fare de Silfer kaj la Civito, tiel ke "Rauxmismo"
havas malsaman signifon en cxiu numero de HEROLDO, escene malutiligis la
vorton.
Christopher Culver
> Ĝuste se temas pri la aplikado de Esperanto kiel dua lingvo en la normala
> vivo mi vidas grandajn mankojn: Esperanto ja estas vivanta lingvo en
> familioj kaj multaj homoj en la tuta mondo kunvenas dum unu semajno aŭ iom
> pli por fari ĉion ajn helpe de Esperanto. Tamen mi ne scias pri iu loko en
> la mondo kie oni parolas Esperanton dum la tuta jaro (ho jes, mi scias,
> certe en la Centra Oficejo de UEA).
Kion signifas "paroli Esperanton dum la tuta jaro"?
En la Berlina Esperanto-Kultur-centro[0] vi preskaux
cxiam dum la jaro (eble escepte de tempoj de
Eo-renkontigxoj aliloke) povas trovi homon por paroli
Esperanton kun li.
Kaj la (plej multaj) logxantoj de la domo[1] vere
uzas Esperanton, kiam ili parolas inter si, aux kun
la oficistoj de la GEJ-oficejo (en la sama domo)[2].
Cxiuj ankaux scipovas la germanan, sed plej ofte oni
preferas uzi Esperanton por komunikado.
Vendrede en la GEJ-oficejo kunvenas junula
Esperanto-grupo[3] - ili ankaux ofte parolas
Esperanton.
Sub la tegmento ankaux estas pasporta-servo-cxambroj,
do vi povas tranokti tie esperante.
Cxu tio jam suficxas por viaj postuloj?
Pauxlo
[0] Berlino estas la cxefurbo de Germanio - la
Kultur-centro trovigxas en Einbecker Straße 36,
proksime al stacidomo Lichtenberg.
http://www.esperanto.de/lv.berlin/li_e.php
[1] logxanto estas ekzemple Sebastian Hartwig,
ankaux partoprenanto cxi tie.
[2] La oficistoj nun estas mi (kiel afergvidanto)
kaj Robert Weemeyer, kiu foje ankaux legas/skribas
cxi tie. Sebastiano ankaux helpas en la oficejo.
[3] Temas pri "Berlinaj Studentoj-Esperantistoj":
http://www.esperantoland.org/bse/
> Kion signifas "paroli Esperanton dum la tuta jaro"?
Paroli dum la tuta jaro laŭ mi signifas ke en certa loko loĝas aŭ laboras
homoj kiuj tie uzas Esperanton por eksterfamilia komunikado
>
> Cxu tio jam suficxas por viaj postuloj?
Berlino estas unu el la malmultaj lokoj kie Esperanto jam disponas pri certa
infrastrukturo. Tamen Esperanto tie ne estas publike uzata: Ĉu eksterlanda
gasto povas mendi kafon en "Kafejo Mittendrin" en Esperanto? Ĉu en iu
publika festo estas anoncoj per laŭtparolilo ankaŭ en Esperanto?
Grandurbo certe ne estas komparebla kun malgranda feria vilaĝo aŭ kun iom
pli granda kuracloko. En malgranda loko sociaj ligoj estas pli evidentaj kaj
pli facilaj: Unu konas la alian.
Eble ie en Berlino troviĝas "vilaĝeca" socia medio kie Esperanto povus servi
kiel publika gastlingvo.
Kore
Anton Oberndorfer
Ankau al mi, Hungario montras sin interese tiu-rilate.
Mi memoras jenon: Mi ie audis (au legis), ke la latina iam estis oficiala
lingvo en Hungario. (La latina estis uzata ne en normalaj interparoladoj,
sed ekz. en la parlamento.)
Hodiau, la studentoj en Hungario povas elekti Esperanton kiel unu el siaj
devigaj fremdlingvoj.
> La interreto povus estis granda
> helpilo en la realigo de tiu ideo.
>
> Kion vi pensas?
La sukcesa estigo de tia loko vershajne estus gravega pasho, por ke
Esperanto estu agnoskata kiel ne nur vivanta, sed ankau komuna lingvo fare
de la plimulto de ne-esperantistoj.
Tiuokaze oni ne longe poste trovus certe lernolibrojn, vortarojn kaj
lingvo-gvidlibrojn pri Esperanto ankau en _normalaj_ librovendejoj.
Estus kompakt-diskoj kun Esperantlingva muziko acheteblaj en _normalaj_
magazenoj.
Estus televid- kaj radio-programoj, tiuj chi lastaj tuttage disaudigataj
per-ultramallongonde.
(Cetere: Lau mi, Esperanto ghis nun atingis sian plej altan gradon de
"normaleco" en la kampo de la radio: Per tauga ricevilo, multaj preskau
chiutage povas kapti iun el la permallongonde mondvaste disaudigataj
Esperantlingvaj radio-elsendoj.)
Eble ech almenau unu el la kanzonoj konkuronta en la "Granda Premio de
Eurovizio de la Kanzono" estus Esperantlingva.
En intervjuoj, iuj sport-steluloj parolus Esperantlingve.
Do:
Ni trovu grandaniman mon-dononton kaj taugan varb-strategion por la de Anton
Oberndorfer proponita kaj nepre subteninda "unu-loko-projekto".
> Ĉu ankaŭ vi vidas la neceson komenci en unu loko?
>
Jes.
--
Andreas Kueck
DE1002SWL
Retposhtleteroj al AKueck (volvita A) t-online (punkto) de estas
malregistrotaj sen esti legitaj.
> Hodiau, la studentoj en Hungario povas elekti Esperanton kiel unu el
> siaj devigaj fremdlingvoj.
Mi scivolas kiom longe tio dauxras, cxar la plej aktiva homo tiukampe,
Oskar Princz, bedauxrinde forpasis antaux kelkaj semajnoj.
> Tiuokaze oni ne longe poste trovus certe lernolibrojn, vortarojn kaj
> lingvo-gvidlibrojn pri Esperanto ankau en _normalaj_ librovendejoj.
Jam de jardekoj estas tiel en Usono. En preskaux cxiuj grandaj
librovendejoj oni povas trovi "Teach Yourself Esperanto", la vortaron de
Wells, aux eble tiujn acxajn librojn de la apenaux-Esperantisto Joseph
Conroy. La rezulto? Neniu interesigxas pri tiuj libroj. Ofte ili estas la
plej kadukaj sur la breto cxar oni foje trafoliumas sed neniam acxetas. La
eldonejoj ecx lastatempe cxesis presi tiujn lernilojn cxar ili estas tiom
nepopularaj.
> Estus kompakt-diskoj kun Esperantlingva muziko acheteblaj en _normalaj_
> magazenoj.
Homoj malofte volas auxskulti muzikon kiu ne estas en la angla aux ilia
denaska lingvo.
> Estus televid- kaj radio-programoj, tiuj chi lastaj tuttage disaudigataj
> per-ultramallongonde.
Kial tio estus necesa? Jam ekzistas tiaj aferoj en naciaj lingvoj.
> Eble ech almenau unu el la kanzonoj konkuronta en la "Granda Premio de
> Eurovizio de la Kanzono" estus Esperantlingva.
Konsiderante la kvaliton de Eurovision-kanzonoj, tio estus fifamigon de
Esperanto. ;-)
> En intervjuoj, iuj sport-steluloj parolus Esperantlingve.
Kia absurdajxo.
> Ni trovu grandaniman mon-dononton kaj taugan varb-strategion por la de
> Anton Oberndorfer proponita kaj nepre subteninda "unu-loko-projekto".
Etsuo Miyoshi jam amase mondonis al reklamkampanjo. Tiu kampanjo gxis nun
estas plena fiasko. La multoj ne interesigxas pri Esperanto.
Christopher Culver
Jes. Tamen, en germanaj magazenoj, oni kutime trovas la sekcion "Weltmusik"
(mondmuziko). Tio praktike signifas muzikon nek anglan nek germanan, sed
ali-nacilingvan. Tie nepre povus esti Esperantlingva muziko.
> > Estus televid- kaj radio-programoj, tiuj chi lastaj tuttage disaudigataj
> > per-ultramallongonde.
>
> Kial tio estus necesa? Jam ekzistas tiaj aferoj en naciaj lingvoj.
>
Vi forgesis la startpunktan proponon. Anton Oberdorfer proponis la estigon
de (daura) "unu loko", kie Esperanto estu komune uzata lingvo el eble pluraj
aliaj lingvoj. Tiu-loke, la de mi menciitaj programoj nepre povus esti
necesaj, almenau dezirataj.
> > Eble ech almenau unu el la kanzonoj konkuronta en la "Granda Premio de
> > Eurovizio de la Kanzono" estus Esperantlingva.
>
> Konsiderante la kvaliton de Eurovision-kanzonoj, tio estus fifamigon de
> Esperanto. ;-)
>
Esperantlingva kanzono ja povus montri la malon. Aldone tia kanzono atingus
la orelojn de multmilionoj da auskultantoj resp. spektantoj. Kia reklamo! Mi
memoras jenon: En la pasintjara konkurado, la belga kanzono estis
fantazi-lingva. Ghi estis nepre bonvena (almenau en miaj oreloj) kaj atingis
sufiche bonan rangon. Mi jam tiam demandis al mi, kial la kanzono ne estis
Esperantlingva anstatau fantazi-lingva.
> > En intervjuoj, iuj sport-steluloj parolus Esperantlingve.
>
> Kia absurdajxo.
>
Ne, se tia sport-stelulo estadus en la "unu loko" kaj iom post iom estus
kutimanta uzi la Lingvon Internacian. Ekz.: Mi audis paroli la italan
piedpilklud-trejniston Trappatoni paroli germanlingve kaj la germanan
piedpilklud-trejniston Heynckes paroli hispanlingve en intervjuoj, dum tiuj
homoj estis dungataj de germana resp. hispana sportklubo. Tiaj homoj certe
parolus ankau Esperantlingve, se ili estus dungitaj de "unu
loko"-sportklubo, en kiu oni kutime parolus Esperanton.
> > Ni trovu grandaniman mon-dononton kaj taugan varb-strategion por la de
> > Anton Oberndorfer proponita kaj nepre subteninda "unu-loko-projekto".
>
> Etsuo Miyoshi jam amase mondonis al reklamkampanjo. Tiu kampanjo gxis nun
> estas plena fiasko. La multoj ne interesigxas pri Esperanto.
>
Eble chiufoje mankis al li la ekzistado de la "unu loko" ;-)
Tamen, la sencplenaj demandoj estas jenaj:
Kiuj antauaj projektoj celantaj estigi dauran "unu lokon" kun Esperanto kiel
komune uzata lingvo estis? (Mi audis ion tiu-rilatan pri San-Marino.)
Kial ili malsukcesis?
> Etsuo Miyoshi jam amase mondonis al reklamkampanjo. Tiu kampanjo gxis nun
> estas plena fiasko. La multoj ne interesigxas pri Esperanto.
Doni monon sen havi projekton estas malŝparo. Pro tio mi nun ne volas
paroli
pri la eventualaj kostoj de projektu "Ni komencu en unu loko", ĉar
estas
multe pli grave havi bonajn ideojn kaj trovi taŭgan lokon por planti
tie
nian semon.
En "La vojo" Zamenhof diris:
"Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas
konstante."
Nun post pli ol cent jaroj tiu strategio ne plu taŭgas: Ni devas tre
zorge
semi, elekti bonan lokon kie la semo havas ŝancon ĝermi kaj daŭre
prizorgi
la kreskantan planteton por ke ĝi ne mortu.
Pli gravas la ideoj kaj la zorgemo ol la mono.
Anton Oberndorfer
> Kaj entute mi pensas ke Esperanto servu al la
> normalaj homoj kaj ne unuavice al politikistoj kaj burokratoj.
> Ĝuste se temas pri la aplikado de Esperanto kiel dua lingvo en la normala
> vivo mi vidas grandajn mankojn:
Mi komplete konsentas. E-o estu rekonebla, utila kaj uzebla en la
ĉiutaga vivo.
> Tamen mi ne scias pri iu loko en
> la mondo kie oni parolas Esperanton dum la tuta jaro
> Mi imagus lokon kien venas homoj el diversaj landoj por tie ferii, loĝi,
> ricevi kuracadon, studi, negoci, amuziĝi ktp.
Bonega ideo!
1a vizio: ekskluzive esperantlingva vilaĝeto (aŭ kvartalo de urbo).
Tiu estus ideala, sed mi tre dubas pri la farebleco.
Komparo: se oni celas perfekte lerni la francan kiel fremdlingvo, oni
provas vivi en franclingva lando por longa tempo (jaroj). Tiu ebleco
ne ekzistas por E-o, kaj tiu estas vera kaj grava manko.
2a vizio: dulingva urbo (la nacia lingvo de la lando kaj E-o).
Anton skribis:
> Mi supozas ke tia loko povus troviĝi en unu el la ĵus aliĝintaj
> landoj de EU.
Kiam mi legis tiun frazon, mi tuj kaj spontane pensis al Bialistoko.
Ne gravas ke Ludvigo Zamenhof nur naskiĝis kaj loĝis tie dum sia
junaĝo, malgraŭ la plej longa parto de lia vivo kaj la gravaj eventoj
pri E-o okazis en Varsovio. La naskiĝurbo estas unu el la plej gravaj
personaj kriterioj de homo, kaj tiu konsistas por ĉiam. Kaj la ideon
konstrui E-on pli malfrue li jam havis tiam kaj tie.
Mi scias nenion pri la _hodiaŭa_ stato de Bialistoko, speciale pri la
prezenco de Ludvigo Zamenhof kaj lia genia verko, kaj pri la ekonomia
situacio. Ĉiukaze tiu estas granda ŝanco por la urbo altiri e-istojn
kiel turistojn, kiuj volas promeni je liaj spuroj. Kiel lia
naskiĝurbo ĝi estas l.m.o. "la natura centro de Esperantujo", la
ĉefurbo, la pilgrimejo de la e-istoj. E-o estu la primara insigno,
kompareble al la Eifelturo en Parizo.
Se tiu vere estus realigebla, ni havus la lokon por transloĝiĝi por
kelkaj monatoj aŭ jaroj (eĉ sen regi la polan lingvon), por uzi E-on
dum la tuta tago kaj ĉie en la urbo. Tie oni studus E-on por iĝi
profesia instruisto aŭ interpretisto. Tien iam transloĝiĝus la
organizoj de la movado (akademio, centra oficejo). Eble iam estos la
"Esperanta Medio-Centro", en kiu oni gvidus tutmondan televidkanalon,
radioprogramojn, gazetojn, kaj la "Esperanta Traduk-Centro", en kiu
oni verkus profesiajn tradukojn inter E-o kaj (ĉiuj) aliaj lingvoj.
Tiel pli kaj pli da e-istoj estus altirataj tien, kaj ankaŭ la
ĝisnunaj loĝantoj havus bonajn kialojn lerni E-on.
Bedaŭrinde: mi dubas, sed ...
3a vizio: esperantlingvaj insuloj je multaj lokoj en la mondo.
Jen ĉefe temas pri du lokoj: hoteloj kaj kampadejoj, kiuj varbas je
la pordo (kaj sur liaj ttt-ejoj) kun la esperanta flago kaj la
slogano "Ni parolas Esperanton". Tiu signifas ke pluraj (prefereble
multaj aŭ eĉ ĉiuj) el la dungitoj regas E-on. Same farus pluraj
gastoj, ĉar e-istoj kiuj bezonas loĝejon, prefereble irus tien.
Do necesas verki kaj daŭre flegi liston en la interreto, por ke oni
facile trovas tiujn lokojn laŭbezone. Apud hoteloj kaj kampadejoj
temas ankaŭ pri aliaj lokoj, je kiuj jam nun venas e-istoj: Bruselo
kaj Strasburgo (pro la EU-institucioj), Vieno (pro la muzeo kun E-o-
sekcio), Berlino (pro la kulturcentro), universitataj urboj en
Hungarujo (pro la multaj studentoj tie, kiuj lernas E-on). Aliaj
kandidatoj por la listo estus entreprenoj kaj organizoj, kiuj uzas
E-on. Se e-isto serĉas novan laborlokon, li/ŝi povas speciale provi
tion tie.
Fine estas ni mem. Imagu ke du e-istoj, kiuj ne konas sin, hazarde
renkontiĝus ie - ili ne rimarkus, ke ili ambaŭ estas e-istoj :-(
Por ŝanĝi tiun, oni bezonus porti broĉon kiel ekkonilon. Prefereble
ĝi estus facile interpretebla ankaŭ por neesperantisoj (tial ne la
e-a flago), por varbado. Ekz: la literoj "eTo" en cirklo, kiu
simbolas la teron (ne "eo" pro facila intermiks-ebleco kun "EU").
Tiu tria vizio estu la komenco, ĉar temas pri facile fareblaj paŝoj.
Dankon al Anton kaj al ĉiuj partoprenantoj por tiu interesa fadeno!
Bonvolu pardoni miajn multajn erarojn kaj mian entuziasmon, kiu kaŭzis
tiun tro longan tekston.
Aksel
> Pli gravas la ideoj kaj la zorgemo ol la mono.
> Anton Oberndorfer
Mi semas kaj ankoraŭ semos, kiel eble laŭ miaj kapabloj, kaj por ilustri
tion mi ĝojas anonci ke ĉiuj adoltoj, krom la plej maljuna, kiuj venis
al nia jaŭda renkontiĝo, decidis partopreni al la bretona renkontiĝo en
Pluezek aŭguste (por tri estos la unua fojo) kaj petas de mi ke venontan
jaron mi denove organizos jaŭdan renkontiĝon.
Kaj jen la plej agrabla kiun mi freŝdate aŭdis pertelefone:
_ xxxxxxxxxxx a dit plusieurs fois "Je veux parler la langue de Nanie"
_ xxxxxxxxxxx diris plurfoje "Mi volas paroli la lingvon de Nanie"
Sciu Anton ke mi neniam citis la vorton "Esperanto" al la nepino nun 5
jaraĝa (mi ne rajtas propagandi al infano) sed antaŭ du jaroj, kiam mi
estis iun vesperon, rande de ŝia lito por dormigi ŝin, kiel kutime mi
rakontis fabelon de ŝia libreto kaj tamen ŝi ne dormiĝis. Do mi subite
komencis paroli en Esperanto, ŝi surprize aŭskultis kaj kiam mi finis ŝi
kompreneble petis ke mi daŭrigu...;-) Estis la sola fojo kiam mi parolis
al ŝi en Esperanto kaj mi ne diris al ŝi en kiu lingvo mi parolis (nur
tri jara ŝi estis). Kaj antaŭ kelkaj tagoj, kia surprizo! kiam mia
filino demandis al mi:
_ Tu as parlé d'espéranto à xxxxxxxx?"
(ci parolis pri Esperanto al xxxxxx)
mi respondis:
_ Ne. Kial?
_ Parce qu'elle a demandé plusieurs fois:
"Je veux parler la langue de Nanie"
(mi volas paroli la lingvon de Nanie)
Kompreneble mia filino miris ĉar ŝi konas min kaj scias ke ne estas en
mia memo influi al infano kaj ankoraŭ malpli sen la permeso de liaj
gepatroj. Kaj mi ankoraŭ pli miras ke 3 jaraĝulino memoris tiun
okazon...
Kiel mi estus kontenta Anton se miaj nepinetoj estonte _petus_ de mi ke
ili lernu Esperanton kun mi!
Mireja optimisme kore salutas.
"Axel Merz" skribis:
> 3a vizio: esperantlingvaj insuloj je multaj lokoj en la mondo.
> Tiu tria vizio estu la komenco, ĉar temas pri facile fareblaj paŝoj.
Ĝuste via tria vizio korespondas kun mia ideo kaj ankaŭ mi kredas ke komenci
en unu loko ne povas esti tro malfacile.
Laŭ mi la elekto de la unua loko estas la decida faktoro por sukceso. Laŭ la
geografia situo mi pensas ke loko en Hungario aŭ Slovakio estus plej taŭga.
Estu malgranda urbeto (kuracloko) kun klerigejoj (seminariejoj) kiu allogas
gastojn el diversaj landoj. Mi estis pasintsemajne ekzemple en la hungara
kuracloko Héviz kiu ege plaĉis al mi, sed tie regas la germana lingvo kiel
gastlingvo. Mi atendas kun intereso proponojn pri aliaj lokoj.
Mi ĝojas pri via entuzisamo. Daŭrigu!
Anton Oberndorfer
> Fine estas ni mem. Imagu ke du e-istoj, kiuj ne konas sin, hazarde
> renkontigus ie - ili ne rimarkus, ke ili ambau estas e-istoj :-(
Nu, tio okazis al mi pasintsomere. Veninte aviadile al Stokholmo, mi staris
en vico por aĉeti busbileton por veturi al hostelo. En la vico mi babilis
kun iu knabo en la angla. Poste, en IJK, iu frapis mian ŝultron kaj diris:
"Hej, ĉu vi memoras min? Ni parolis en la angla en la flughaveno!". Estis
franca esperantisto!
Damir Malkoč
> Laŭ mi la elekto de la unua loko estas la decida faktoro por sukceso.
Mi ne kredas ke ni havas nur unu ŝancon por krei tian lokon, kaj neniam
plu se ĝi malsukcesus. Ankaŭ eblus krei plurajn, eĉ paralele (se ne
temas pri ununura tutmonda lingva centro por E-o, kiun mi priskribis en
mia dua vizio).
Mi opinias ke ni komencu kun relative facila eksperimento, kiel hotelo,
(kafo)restoracio, aĉetdomo, kampadejo, sed ne tuj kun esperanta vilaĝo
au urboparto. Por tiu necesas unue trovi objekton, kiun posedas aŭ en
kiu laboras e-isto(j), kaj due vidigi tiun fakton lokale kaj publikigi
ĝin rete (en listo pli malfrue, kiam estas pluraj).
> Estu malgranda urbeto (kuracloko) kun klerigejoj (seminariejoj) kiu allogas
> gastojn el diversaj landoj.
Jes, tiu estas bona loko, ĉar la loĝantoj jam estas kutimaj al
fremdlingvaj gastoj, kaj ĉar oni bezonas ties akcepton kaj subtenon por
la projekto. Ne sufiĉas nur la urbeto; necesas ankaŭ renkontejo tie - en
la plej bona kazo la restoracio "al la gaja esperantisto". Kaj fine
necesas ke la e-istoj, kiu hazarde estas tie samtempe, ekkonas sin - per
porti ekkonilon. Pri tiu temo bonvolu legi mian najbaran respondon al
Damir en tiu fadeno.
Aksel
> > Axel Merz wrote:
> >
> > Fine estas ni mem. Imagu ke du e-istoj, kiuj ne konas sin, hazarde
> > renkontigus ie - ili ne rimarkus, ke ili ambau estas e-istoj :-(
>
> Veninte aviadile al Stokholmo, mi staris
> en vico por aĉeti busbileton por veturi al hostelo. En la vico mi babilis
> kun iu knabo en la angla
Estas bela rakonto, sed la ĝeneralan problemon mi priskribis en tiu
kazo ja estas, ke vi ambaŭ _ne_ ekkonis vin kiel e-istoj jam en la
flughaveno. Retrovi kaj reekkoni vin dum la kongreso ne estis tre
hazarde. Por plibonigi tiun hazardon necesus porti ekkonilon, ekz.
broŝon kun signo, aŭ etikedon dirante "Mi parolas Esperanton" (teksto).
Samtempe oni varbus por E-o, ĉar eĉ neesperantisto ekkonus la signifon.
Ĉe amasrenkontiĝoj kiel la olimpiaj ludoj ĉi-somere certe estos pluraj
da e-istoj, kaj ili nur povas rendevui por trovi sin. Sed se estus
hotelo en Ateno, konata al e-istoj ĉar kelkaj dungitoj tie parolas E-on,
kaj pro tiu oni preferas ĝin - tiam E-o estus utila en la normala vivo,
kaj la nombro de "hazardaj" renkontiĝoj kreskus. Same validas por
kampadejoj dum la someraj ferioj en la korespondaj lokoj (por Eŭropo la
mediteranejo), kien veturas milionoj da homoj dum malmultaj semajnoj.
Aksel
> Jes, ekz. proksime al la slovaka urbo Poprad estas esperantista
> feriejo kaj
> tie loĝas/laboras esperantisto(j) kiu(j) mastrumas ĝin.
Bonege! Ĉu estas raporton pri la uzo de E-o kaj pri la spertoj?
(Ĉu la mastrumantoj eksplicite varbas kun E-o? Kiom da gastoj el ĉiuj
estas e-istoj?)
> [...] kaj la loko mem devas esti alloga por homoj el diversaj landoj.
Jes, necesas la aktiva laboro de la mastrumantoj kaj gravas ke la gastoj
estas internaciaj. Se ili ĉefe estus slovakoj kaj eble kelkaj poloj, ne
estus granda efiko pri E-o.
> Se ekzistas tia renkontejo, la homoj tie interkonatiĝas kaj ne nepre
> bezonas specialajn ekkonilojn.
Tio nur pravas, se la granda plejmulto de la gastoj estas e-istoj.
> Tiel la grupanoj
> aŭdus daŭre Esperanton kaj tio povus esti instigo al kelkaj lerni ĝin.
Jes, kaj varbi novajn e-istojn estas same grava kiel nia uzo de E-o.
Aliflanke estas la danĝeron ke kelkaj neesperantistoj ekzakte pro tio
(daŭre aŭdi E-on) malŝatas E-on kaj la lokon. Aŭ ili rifuzas la lokon
ĉar ili jam antaŭe kontraŭis E-on.
Do la komenco jam estas, kaj certe tiu ne estas la ununura publika kaj
ĉiutempa loko por E-o en la mondo. Necesas trovi pliajn (ideale ĉiujn)
kaj verki/flegi/regule (ĉiumonate) publikigi liston, por ke ili ne plu
estas "sekretaj atentigoj" (nur kun la konsento de la konsternataj
personoj, memkompreneble).
Aksel
"Axel Merz" <Axel.M...@web.de> wrote in message
news:c7lvqm$3fv$04$1...@news.t-online.com...
> Bonvolu aldoni informojn pri la hoteloj kie oni povas esti akceptata en
> Esperanto ĉe http://www.tejo.org/uea/Eo-Valorajxoj
> Aparta paĝo estos konstruita kiam ni havos sufice por translokigi.
Tre bone, do nun estas (centra) retloko por kolekti kaj publikigi la
informojn/liston pri (parte) esperantlingvaj hoteloj ktp. Tiujn nur
povas liveri la dungintoj kun konsento de la estraro, aŭ la estraro mem,
mi pensas. Nun estas la demando: kiel ili ekscias pri la ebleco?
Aksel
Estis - ghis proks. 1830. Mi iom miras pri tio, ke la nobeloj, tiam
konsistigantaj la Parlamenton, regis la latinan sufiche bone por povi
diskuti en ghi, sed ghi estas historia fakto. Ech, kiam ekuzighis tie la
hungara, alietnaj parlamentanoj protestis, char ili sin sentis (prave)
diskriminaciataj!
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
Ghuste tiucele, esperantistoj iam kutimis surporti verdan stelon, ankau
surstrate. Tiu kutimo eksmodighis, parte pro ghia iom sekteca karaktero,
parte char la stelo pensigis pri aliaj aferoj (ekz. pri komunismo,
malgrau la klare alia koloro!). Eble oni devus ghin revivigi...
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
Mi tute konsentas...
Iam, en aviadilo, mi legis libron en esperanto... mi estis komencanto tiam
(mi ankoraux estas :p ), do mi legis helpate de voratro... la vortaro havas
sur la kovrilo, kompreneble, la vorton Esperanto... virino apud mi diris al
mi ke sia filo estas esperantisto, do sxi ne estis, sed sia filo ja... se mi
ne legus kun vortaro, sxi neniam dirus tion...
Ni montru nian esperantismon!
Ĉu la aŭtoroj de "Guide Michelin" petas permeson por priskribi la kvaliton
de hotelo aŭ restoracio?
Notu ke la paĝo http://www.tejo.org/uea/Eo-Valorajxoj estas provizora.
Kiam ni havos dekon da tiaj lokoj, ni povos reklami pri la paĝo. Ĝi plej
verŝajne estos nomita http://www.tejo.org/uea/hoteloj.
Mi kredas ke hoteloj estos kontentaj troviĝi sur tiu paĝo.
Se vi ne scias kiel uzi UEA-VIKIO mi povas klarigi. Estas tre facile.
Voku min per Skype (RaymondGerard)
--
Remuŝ(Belgio)
Ĉu taŭgus la esperanto-ovo kiel simbolo? Aŭ simple la vorto "Esperanto"?
Ĉu iuj proponoj?
--
Mia retposhta adreso estas malte che gmx-topmail.de
Verda stelo sur la brusto (iom pala pro la rusto).
Serioze: malgranda verda steleto, eble en butontruo, shajnas al mi la plej
tauga maniero. Ghis nun mi neniam spertis negativajn reagojn de
neesperantistoj -- se ili entute rimarkis ghin. Kutime ghi kaptas la
okulojn nur de esperantistoj, dum neesperantistoj ne rimarkas ghin, char
ghi por ili estas tute negrava. (Kompreneble ne temas pri dek-centimetra
brosho, sed pri malgranda butoneto. Ghi tial estas ankau malpli granda ol
ebla vorto "Esperanto".)
En tiu maniero ghi shajnas al mi tauga. Oni ja ne propagandas per ghi
"Esperanton!", sed ghi estas simpla rekonilo por aliaj e-istoj. Mi ne
pensas, ke "ni montru nian e-ismon" al la seninteresita publiko, sed "ni
montru nian e-istecon", por ebligi rekonon de surstrataj e-istoj.
Mi en granda urbo Berlino kelkfoje jare renkontas surstrate, tute hazarde,
esperantistojn. (Laste antauhierau en la metroo.) Sed mi tion scias ja nur,
char mi jam konas ilin de antaue. Nur dum la UK en la jaro 1999 mi havis la
shancon renkonti pliajn, char tiam tre multaj tenis kongresan sakon.
Sebastiano
> Malte Milatz ha scrit:
>
>>Alejandro MEJIA [jubilo.ca] skribis:
>>
>>>Ni montru nian esperantismon!
>>
>>Ĉu taŭgus la esperanto-ovo kiel simbolo? Aŭ simple la vorto "Esperanto"?
>>Ĉu iuj proponoj?
>
>
> Verda stelo sur la brusto (iom pala pro la rusto).
>
> Serioze: malgranda verda steleto, eble en butontruo, shajnas al mi la plej
> tauga maniero. Ghis nun mi neniam spertis negativajn reagojn de
> neesperantistoj
Mi jes. Kaj ekde tiam mi ne plu portas malgrandan verdan steleton, sed
malgrandan "jubilean simbolon", aŭ "ovon" kiel Malte senhonte skribis
;-) Ankaŭ tiu simbolo estas rekonita de Esperanto-parolantoj, kaj ne
vekas malagrablajn pensojn.
Paŭlo
Chu? Rakontu.
Sebastiano
> Ĉu la aŭtoroj de "Guide Michelin" petas permeson por priskribi la kvaliton
> de hotelo aŭ restoracio?
> Mi kredas ke hoteloj estos kontentaj troviĝi sur tiu paĝo.
Vi pravas; ne necesas permeson. Tamen restas la problemo, trovi ilin.
Verŝajne sufiĉas unu paĝo, eble kun diversaj sekcioj, ĉar nur estas
kelkaj da tiaj lokoj, se entute.
Aksel
--
Mi estas lernanto kaj shatas atentigojn pri eraroj.
>>Anton Oberndorfer skribis:
>> Fine estas ni mem. Imagu ke du e-istoj, kiuj ne konas sin, hazarde
>> renkontigus ie - ili ne rimarkus, ke ili ambau estas e-istoj :-(
(Tion mi skribis, Anton citis min.)
> Ghuste tiucele, esperantistoj iam kutimis surporti verdan stelon,
Do la ideo ne estis nova kaj jam antaŭe ne funkciis (alikaze ĝi ne
eksmodiĝus). Bedaŭrinde.
Nu, interese, antau ol kelkaj horoj, nederlando demandis al mi chu mi
estas komunisto (pro mia verda stelo). Mi provis ekspliki ke verda
stelo ne estas la sama kiel rugha stelo, sed li diris ke
"Esperantistoj estas komunistoj ankau". Kompreneble, mi estis en
taverno, kaj vershajne la nederlando estis ebria, sed mi pensas ke la
evento montras ke multaj neesperantistoj ne shatas nian verdan stelon.
Jonatan
Se mi demandas al iu, chu li estas komunisto, tio ne signifas, ke mi
malshatas komunistojn. Sed eble che via ebria nederlandano statas alie. ;)
Kaj se li havas la opinion, ke "ankau esperantistoj estas komunistoj", nu,
tiam ne helpus se vi, sekvante proponon de Malte, havus sloganeton
"Esperanto" ie sur viaj vestajhoj. Sed mi iel supozas, ke li havis nenian
opinion.
Kiam mi ankorau vizitis la gimnazion, mi portis rughan kaj nigran stelojn,
kaj neniu iam plendis. Kiam mi poste portis verdan steleton ankau ne. Eble
homoj en mia chirkauajho simple pli shatis komunistojn kaj anarhhiistojn?
;)
Sebastiano
Ne tre serioze.. :)
Laux mia sperto, E-istoj ja esta spli maldekstraj ol averagxaj homoj..
sed... Usona armeo ankaux uzas solan stelon... kaj ankaux Texaco benzino...
aux oni dum kirstnasko...
--
Alejandro MEJIA (Meksikurbo, Meksiko)
===============================
Kurso de Esperanto en la Hispana:
http://kurso.jubilo.ca
Vindozo kaj Unikodo: Tajpiloj:
http://ttt.jubilo.ca
lasset die sterne am himmel und betet dass sie nicht hinunterfallen
lasu la steloj sur cxielo kaj pregxu ke ili ne suben falas
Mi estus tradukinta jene:
Lasu la stelojn surchiele kaj preghu, ke ili ne suben falu.
Kiu estas pli bona?
1. suben falu
2. subenfalu
3. falu suben
4. io alia (kio?)
4a. simple "ke ili ne falu"! Estus malfacile fali supren ;o)
Christian B.
ke ili ne falu sur niajn kapojn (gaŭla diraĵo)
fallen != hinuntenfallen.
--
Remuŝ (Belgio)
>>>>Serioze: malgranda verda steleto, eble en butontruo, shajnas al mi la
>>>>plej tauga maniero. Ghis nun mi neniam spertis negativajn reagojn de
>>>>neesperantistoj
>>> Paul:
>>>Mi jes.
>>Chu? Rakontu.
> Jonathan Badger:
> Nu, interese, antau ol kelkaj horoj, nederlando demandis al mi chu mi
> estas komunisto (pro mia verda stelo). Mi provis ekspliki ke verda
> stelo ne estas la sama kiel rugha stelo, sed li diris ke
> "Esperantistoj estas komunistoj ankau". Kompreneble, mi estis en
> taverno, kaj vershajne la nederlando estis ebria, sed mi pensas ke la
> evento montras ke multaj neesperantistoj ne shatas nian verdan stelon.
Eble en Usono oni ligas Esperanton kun komunismo ;-)
Eble en Germanio verda stelo surportita kiel broĉo memorigas alian
stelon trudatan al iuj personoj :-/
Al mi ĝi faras, eĉ kontraŭ mia volo...
En Francio unuapense oni ne ligas Esperanton kun komunismo sed kiam oni
eniras en la franca Esperantisma medio oni sufiĉe forte sentas la
ĉeeston de komunismo.
Tamen oni povas esti Esperantisto sen esti komunismo ĉu ne? ;-)
Mireja
"la cxielo ne falu sur niaj kapoj" ,
cxu ne estis "hinuterfallen" ?
cxu iu scias kial oni diras "fall down" , "hinunterfallen" /"owi foin" ,
ktp. ?
nu ja , la vorto "auffallen" ankau ekzistas en la germana ,
same kiel "überfallen" , "einfallen" , ktp. (mi ne scias la signifojn de
tiuj vortoj en esperanto , sed ili ne rilatas al "fali" )
sed tiu ne klarigas kial oni diras "fall down" en la anlga .
Imago ke en Kroatio ekzistas hotelo kiu nomigxas "Esperanto" sed ne
havas tekston en lingvo Esperanto cxe la retpagxo! Kaj homoj en hotelo
parolas germane.
Dum mia 20 jara esperantumado, hazarde mi renkontis, antauxe
nekonatajn , esperanistojn kvarfoje.
Unuan fojon (1987) mi soldatservis, eliris el kazerno dum unu
semajnfino kaj hazarde rimarkis virinon kun verda stelo kaj mi eksciis
ke en urbo okazas renkontigxo.
Duan fojon (1998) dum Cebit en Hanover mi atendis unu Esperantiston el
tiu urbo por renkontigxi en foirejo kaj sur la sama loko lin atendis
ankaux la alia esperantisto.
Trian fojon (1999) mi parolis malbone france kun unu franca
delegitaro, poste proponis paroli angle, sed ili konsilis al mi paroli
Esperanton cxar ili intertempe ellernis gxin. Ili sciis ke mi estas
esperantisto sed mi ne sciis ke ili ankaux konas Esperanton!
Kvaran fojon (2003) reveninte el Geteborgo mi sxangxis kvar trajnoj.
En cxiu el trajnoj estis po kelkaj esperantistoj, rekonbleaj laux
kongresaj sakoj. Tio ne estas surprizo. Sed, surprizinde estas ke mi,
dum tiu vojagxo, estis en loka auxtobuso en Budapesxto kaj unu
esperantisto rekonis min.
Plurfoje ankaux okazis ke mi vojagxis ien, tute ne al Esperanto
renkontigxo, kaj renkontis tie la esperantistojn, konatajn ekde
antauxaj renkontigxoj. Mi soldatservis dufoje (1987-1988 kaj
1992-1995) kaj ambauxfoje mi estis kun esperantistoj en kazerno.
Sed, gxenerale tio estas pli esceptoj ol reguloj.
------------------------------
> Dum mia 20 jara esperantumado, hazarde mi renkontis, antauxe
> nekonatajn , esperanistojn kvarfoje.
>
> Sed, gxenerale tio estas pli esceptoj ol reguloj.
Mi estas Esperantistino nur malpli ol ses monatoj sed mi jam hazarde
renkontigi Esperantiston dufoje!
Estis la sama viro ambaux fojo.
La unua fojo mi veturis per metroo al laboro matene kaj mi interparolis
(germana) kun kunlaboranto pri lingvoj kaj mi diris al vi ke mi eklernis
Esperanton kaj tre sxatas gxin. Jen nekonata viro apud mi diris iun
esperante (mi cxiuj forgesis cxar mi ektimis pro suprezo). Li rakontis min
ke vi antaux estis prezentanto de Radio Vatikano.
Mi renkontis lin denove nur kelkaj tagoj poste. Mi estis cxe demonstracio en
mia hejmurbo (03.04.2004) kaj tie mi ekvidis lin.
Se li legis cxi tie, bonvolu skribi al mi :-)
Gxis
Ana
Ankau estas kelkaj komunistoj, kiuj ne estas esperantistoj... :-(
Petro.
>> Tamen oni povas esti Esperantisto sen esti komunismo ĉu ne? ;-)
> Ankau estas kelkaj komunistoj, kiuj ne estas esperantistoj...
> :-(
> Petro.
Certe: mi konas persone/deproksime multajn tiajn... ;-).
Kaj neniu Esperantisto estas komunismo :-)
Mi estis laca la lastan dimanĉon pro ĵus pasinta trajna vojaĝo tra
Francio, kun busa trairo en Parizo de stacidomo al alia, skribis
malmulte kaj rapide ĉi tie kaj skribis komunismo anstataŭ komunisto.
Bonan tagon al vi kaj vivĝojon deziras
Mireja
Al mi gxi eble farus, se gxi estus tiom granda kiel
la jud-markintaj steloj, aux almenaux ses-pinta,
aux flava.
Sed malgranda (eble unu aux du centimetroj) verda steleto
(kaj kvin-pinta, ne ses-pinta) min ne al tio memorigas.
Aliaj homoj uzas flagetojn por montri ekzemple sian
naciecon.
Pauxlo
Andreo el Kartuzy
>>><<<>>><<<>>><<<>>><<<>>><<<
Mr. Andrzej Marszalkowski
ul. Jana Bielinskiego 1
PL 83-300 KARTUZY - Poland
tel. > +48 609 932 036
Familia...@wp.pl
AMa...@wp.pl
!
> ------------------------ Yahoo! Groups
Sponsor ---------------------~-->
> Yahoo! Domains - Claim yours for only $14.70
> http://us.click.yahoo.com/Z1wmxD/DREIAA/yQLSAA/tA4olB/TM
> ----------------------------------------------------------
-----------~->
>
>
>
> Yahoo! Groups Links
>
> <*> To visit your group on the web, go to:
> http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/
>
> <*> To unsubscribe from this group, send an email to:
> esperanto-l...@yahoogroups.com
>
> <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
> http://docs.yahoo.com/info/terms/
>
>
>