Mi prenis la ekzistantan klavarilon "kbdcr.dll" kaj por povi entajpi la
esperantajn literojn mi aldonis klavokombinojn. La modifita klavarilo
ricevis la nomon "kbdcres.dll".
La senpaŝa (morta) klavo estas tiu maldekstre de la klavo por 1 (ĝi jam
estas senpaŝa klavo por Ç kaj Ş). Do nun "¸"+ c= ĉ, "¸"+ g= ĝ, "¸"+ u=
ŭ.
Tio validas ankaŭ por la majuskloj, do "¸"+ C= Ĉ.
Por eviti konflikton mi ŝovis Ç kaj Ş al la ŝift-nivelo. Do tiuj majuskloj
bezonas la saman mortan klavon+ŝift+C resp S.
Mi faris zip-dosieron kiu entenas dosierujon kiu enhavas la instalilon por
kbdcres.dll. La msi-dosiero instalos la klavarilon kbdcres.dll kiu troviĝas
en aparta subdosierujo.
Bonan sukceson deziras
Anton Oberndorfer
http://aldone.de
Anton Oberndorfer