Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanto dekadencas en Unired

6 views
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
Feb 15, 2007, 12:01:33 PM2/15/07
to
Jen mesaĝo malgaja, do, taŭga por ĉi dormanta/mortanta SCE-forumo.

Sekve de demando de kara Mireja mi ree elŝutis la programon Unired de
Jurij Finkel.

Se mi ne eraras, en antaŭaj versioj, ĝi aperis rekte kun la interfaco en
Esperanto. Nun ĝi aperas nur en rusa kaj angla. Se oni volas instali
interfacon en Esperanto kaj aliaj "duaklasaj" lingvetoj :-) oni devas
aparte elŝuti ilin.

Sed eble tiu altigo de la angla al la unua rango kun la rusa influis
favore tiel, ke tiu programo estas inkludita en grava retpaĝo pri
liberaj programoj, anglalingva:
http://www.econsultant.com/i-want-open-source-software/index.html

Mi intencis uzi na Unired por konverti supersignajn E-literojn el HTML
ekvivalento (ricevitaj en fuŝa retmesaĝo) al la aŭtentaj karaktroj kaj
mi ne sukcesis (mi estas vera informatika azeno). Mi provis tiucele la
konvertilon de Anton Oberndorfer, sed bedaŭrinde ĝi nur kapablas
konverti parton de longa teksto. Finfine mi uzis na Open Office 2,
kopiante la HTML tekston en ĝin, kaj uzante la mirindan makroon de
Bertilo Wennergren, finfine plensukcese.

Dario


Marko Rauhamaa

unread,
Feb 15, 2007, 1:10:28 PM2/15/07
to
"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne>:

> Jen mesaĝo malgaja, do, taŭga por ĉi dormanta/mortanta SCE-forumo.

Mi kredas, ke ĉi tiu forumo mortas, ĉar Usenet mortas. TTT estas la nova
kunvenejo. Mi kredas, ke la morton prokrastis Google, kiu dum jaroj
metis Usenet-aliron sur sian ĉefpaĝon. Tamen Google forigis la rektan
aliron, kaj nun malmultegaj homoj ekscias pri la ekzisto de Usenet.

Bedaŭrinde TTT estas malpli neŭtrala ol Usenet. TTT-ejojn posedas
individuoj aŭ kompanioj, Usenet-on posedas neniu. TTT-ejoj ofte postulas
registriĝon ĉe la posedanto, Usenet ne. TTT-ejoj kaprice malaperas,
Usenet estas eterna.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

s...@mailinator.com

unread,
Feb 15, 2007, 3:27:56 PM2/15/07
to
Marko Rauhama:
> Usenet estas eterna.

Same eterna kiel gopher au archie.

Sebastiano

Eugen Fabian

unread,
Feb 15, 2007, 3:33:16 PM2/15/07
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> ha scritto nel messaggio
news:m364a31...@elektro.pacujo.net...

> "Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne>:
>
>> Jen mesaĝo malgaja, do, taŭga por ĉi dormanta/mortanta SCE-forumo.
>
> Mi kredas, ke ĉi tiu forumo mortas, ĉar Usenet mortas. TTT estas la
> nova
> kunvenejo. Mi kredas, ke la morton prokrastis Google, kiu dum jaroj
> metis Usenet-aliron sur sian ĉefpaĝon. Tamen Google forigis la rektan
> aliron, kaj nun malmultegaj homoj ekscias pri la ekzisto de Usenet.
>
> Bedaŭrinde TTT estas malpli neŭtrala ol Usenet. TTT-ejojn posedas
> individuoj aŭ kompanioj, Usenet-on posedas neniu. TTT-ejoj ofte
> postulas
> registriĝon ĉe la posedanto, Usenet ne. TTT-ejoj kaprice malaperas,
> Usenet estas eterna.

Estimata Marko.
El la sekvaj viaj du frazoj unu devas esti malvera, sed kiu? :o)


1)Usenet mortas.
2)Usenet estas eterna.

Ĉu vi bonvolus klarigi?
>
>
> Marko
>
Eugenio
http://eo-diohejban.uw.hu/


Dario Rodriguez

unread,
Feb 15, 2007, 3:54:27 PM2/15/07
to
Tamen, Google ebligas facilan aliron al SCE per TTT. Sufichas kliki sur
la opcio "Grupoj" kaj tie tajpi soc.culture.esperanto.

Mi ofte vizitas Usenet grupon de Mikrosofto, hispanlingva, pri Windows
XP. En ghi aperas chiutage centoj da mesaghoj. Do, Usenet ne estas tiom
mortanta; SCE jes. La plimultigho de esperantaj naciaj au etne-lingvaj
grupoj che Yahoo (nun ankau che Google) multe kontribuas al la dezertigo
de chi forumo kiu iam estis interesplena internacia informejo pri nia
lingvo. Ni transiris de internacia forumo, kiel decas al Esperanto, al
mil naciaj forumetoj, ve!

Dario

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 15, 2007, 4:20:55 PM2/15/07
to
"Eugen Fabian" <eugen....@tiscali.it>:

> El la sekvaj viaj du frazoj unu devas esti malvera, sed kiu? :o)
>
> 1)Usenet mortas.
> 2)Usenet estas eterna.

Vi ne estas tre religia homo, ĉu?

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 15, 2007, 4:22:39 PM2/15/07
to
"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne>:

> Tamen, Google ebligas facilan aliron al SCE per TTT. Sufichas kliki
> sur la opcio "Grupoj" kaj tie tajpi soc.culture.esperanto.

La anglalingva ĉefpaĝo ne plu mencias la grupojn.

Dario Rodriguez

unread,
Feb 15, 2007, 4:31:43 PM2/15/07
to
Mi vizitis la anglan paghon de Google: http://www.google.com/
kaj en ghi aperas:

Web Images Video News Maps more >>

Klikante sur more aperas:

Blogs Books Froogle Groups Patents even more

Klikante sur Groups aperis jena pagho:

http://groups.google.com/grphp?ie=UTF-8&oe=UTF-8&hl=en&tab=wg&q

tie mi tajpis soc.culture.esperanto kaj aperis chi forumo.

Dario

mireille corobu

unread,
Feb 15, 2007, 4:44:34 PM2/15/07
to
Bonan vesperon Dario,
Mi scivoleme rigardis kiel mi povus de teksto kiel
&#265 mi sukcesos?
akiri
ĉu mi sukcesos?

Mi komprenis ke tion vi celis kaj provis per UniRed.
Pri tiu afero mi proponas du solvojn: unu per UniRed kaj unu per
"Unikodilo" de jELI. Ĉi lasta mi havis de pluraj jaroj sur mia
labortablo de la Win 98.

Per UniRed sur win XP jen kiel mi suksecis:

En la enira paĝo de Unired elektu plej supre kaj maldekstre,
Dosiero
Nova ->3-HTML-paĝo

La paĝo nun prezentiĝas HTML-e,
Inter <body< kaj </body> skribu tiun teksteton
&#265 mi sukcesos?
kaj denove iru al dosiero por elekti
Konservu kiel
(surklaku ĝin)

Nova fenestro aperas en kiu videblas supre kaj maldekstre "ujo"
tie vi elektos "bureau" (via labortablo kiu estos prezentita hispanlingve.

Malsupre videblas kvar lineojn, ne zorgu pri la kvara.
Por la unua kiu estas "dosiero" vi tajpu iun nomon elektitan de vi
(ekzemple: "dario")
Por la dua kiu estas "tipo" vi elektu HTML
Por la tria kiu estas "signaro" vi elektu UTF-8

Alklaku nun la butonon "Konservu" (povas esti ke ĝi ne estas bone
videbla do vi pligrandigu la fenestreton per tiro sur ĝia suba kaj
dekstra angulo.

Nun vi trovos sur via labortablo la dosieron "dario".
La sekvo iom dependas de la uzita komputilo.
Ĉe mi, kiam mi alklakas la dosieron "dario", oni demandas en kiu sofvaro
mi malfermos "dario". Mi elektis Open Office org 2.1 (kiun mi elŝutis
antaŭ nelonge).
Kaj mi legas ĉapelite bele "ĉu mi sukcesos?"

Do mi sukcesis! ;-)
La metodo ŝajnas komplika tamen kiam oni ĝin aplikis du aŭ tri foje,
poste oni ne forgesas kiel fari.
En alia afiŝo mi parolos pri la dua metodo kiu pli taŭgas por malnova
komputilo ekzemple Win 98 ĉe kiu ĝi bone funkcias.
Mireja

mireille corobu

unread,
Feb 15, 2007, 4:49:48 PM2/15/07
to
>> Eugenio
>> El la sekvaj viaj du frazoj unu devas esti malvera, sed kiu? :o)
>>
>> 1)Usenet mortas.
>> 2)Usenet estas eterna.

> Vi ne estas tre religia homo, ĉu?
> Marko

Dankon por la rido!
Tre plaĉis al mi kaj la demando de Eugenio kaj la demando de Marko :-).
Mireja

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 15, 2007, 4:58:22 PM2/15/07
to
"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne>:

> Mi vizitis la anglan paghon de Google: http://www.google.com/
> kaj en ghi aperas:
>
> Web Images Video News Maps more >>

Precize.

> Klikante sur more aperas:
>
> Blogs Books Froogle Groups Patents even more

Malmultaj homoj farus tion.

> tie mi tajpis soc.culture.esperanto kaj aperis chi forumo.

Mi ne diris, ke estas malfacile atingi la forumon per Google. Mi diris,
ke estas pli malprobable akcidente ekscii pri la ekzisto de Usenet per
Google.

Antaŭ jardeko estis evidente, ke ĉiu retservokompanio provizas ankaŭ
Usenet-servilon. Ili ne plu faras tion; mi mem pagas por la servo
aparte.

mireille corobu

unread,
Feb 15, 2007, 5:12:32 PM2/15/07
to
mireille corobu a écrit :

> Bonan vesperon Dario,
> Mi scivoleme rigardis kiel mi povus de teksto kiel
> &#265 mi sukcesos?
> akiri
> ĉu mi sukcesos?
>
> Mi komprenis ke tion vi celis kaj provis per UniRed.
> Pri tiu afero mi proponas du solvojn: unu per UniRed kaj unu per
> "Unikodilo" de jELI. Ĉi lasta mi havis de pluraj jaroj sur mia
> labortablo de la Win 98.

Unikodilo de jELI oni trovas facile per gugla serĉo tajpante "Unikodilo"
La adreso estas
http://www.esperanto.org.il/unikodilo.html

En la paĝo sufiĉas punktohoki "unikodilo".
Ekzemple skribu
ĉu mi sukcesos?
Surklaku la butonon "rezulto" kaj vidu la rezulton ;-)

Do tre facila metodo sed sur ĉi nova komputilo (win XP)mi sukcesis ĝin
uzi nur konektite al la reto. Kiam mi provis konservi la paĝon , ne
estis problemo por la konservado sed kiam mi malfermis la elŝutitan
dosieron la butonon "rezulto" ne plu aktivis.

Tute male, kiam mi faris ekzakte la samon sur mia Win 98, mi povis akiri
"ĉu mi sukcesos?" sen esti konektita al la reto do klakante sur la
elŝutitan dosieron (kiun mi metis sur la labortablo)..
Mireja

mireille corobu

unread,
Feb 15, 2007, 5:30:06 PM2/15/07
to
> Mi kredas, ke ĉi tiu forumo mortas, ĉar Usenet mortas. TTT estas la nova
> kunvenejo. Mi kredas, ke la morton prokrastis Google, kiu dum jaroj
> metis Usenet-aliron sur sian ĉefpaĝon. Tamen Google forigis la rektan
> aliron, kaj nun malmultegaj homoj ekscias pri la ekzisto de Usenet.
>
> Bedaŭrinde TTT estas malpli neŭtrala ol Usenet. TTT-ejojn posedas
> individuoj aŭ kompanioj, Usenet-on posedas neniu. TTT-ejoj ofte postulas
> registriĝon ĉe la posedanto, Usenet ne. TTT-ejoj kaprice malaperas,
> Usenet estas eterna.
>
> Marko

Estus domaĝe ke Usenet malaperu. Usenet aliro estas surstrata promenado
dum TTT-eja aliro estas magazeniro.
Mireja


Dario Rodriguez

unread,
Feb 15, 2007, 5:38:48 PM2/15/07
to
Kara Mireja:

Efektive via komplika sistemo per Unired sukcesis, sed nur kiam mi
malfermis la dosieron per Open Office; per Word la eksperimento fiaskis.

La plej simpla estas glui HTML-tekston kun supersignaj literoj rekte en
Open Office, antaue instalinte en ĝin aŭtomate la makroon de Bertilo,
elŝutebla el:
http://bertilow.com/komputo/openoffice.html

(oni elektu prefere "aŭtomatan instalilon")

Unufoje instalita, en la supra menuo de Open Office 2 aperas la vorto
"Konvertado". Vere utilega!

Dario

mireille corobu

unread,
Feb 15, 2007, 6:00:04 PM2/15/07
to
> Unikodilo de jELI oni trovas facile per gugla serĉo tajpante "Unikodilo"
> La adreso estas
> http://www.esperanto.org.il/unikodilo.html
>
> En la paĝo sufiĉas punktohoki "unikodilo".
> Ekzemple skribu
> ĉu mi sukcesos?
> Surklaku la butonon "rezulto" kaj vidu la rezulton ;-)
>
> Do tre facila metodo sed sur ĉi nova komputilo (win XP)mi sukcesis ĝin
> uzi nur konektite al la reto. Kiam mi provis konservi la paĝon , ne
> estis problemo por la konservado sed kiam mi malfermis la elŝutitan
> dosieron la butonon "rezulto" ne plu aktivis.
>
> Tute male, kiam mi faris ekzakte la samon sur mia Win 98, mi povis akiri
> "ĉu mi sukcesos?" sen esti konektita al la reto do klakante sur la
> elŝutitan dosieron (kiun mi metis sur la labortablo)..
> Mireja

Strange, nun la butono "rezulto" aktivas kiam mi malfermas la dosieron
elŝutitan sur mian labortablon de
http://www.esperanto.org.il/unikodilo.html
kaj mi laboras sur la nova komputilo.
Do ŝajne ĉiuj povas uzi facile la programeton de jELI.
Mireja


Yves Bellefeuille

unread,
Feb 15, 2007, 6:15:09 PM2/15/07
to
Dario Rodriguez skribis:

> Ni transiris de internacia forumo, kiel decas al Esperanto, al mil
> naciaj forumetoj, ve!

Mi ghojus se vi povus komprenigi tion al tiuj kiuj pensas ke ju pli multas
la dissendo-listoj, des pli bone.

--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>

Remush

unread,
Feb 15, 2007, 9:11:48 PM2/15/07
to
mireille corobu wrote:

>
> Do tre facila metodo sed sur ĉi nova komputilo (win XP)mi sukcesis ĝin
> uzi nur konektite al la reto. Kiam mi provis konservi la paĝon , ne
> estis problemo por la konservado sed kiam mi malfermis la elŝutitan
> dosieron la butonon "rezulto" ne plu aktivis.

Plej eble vi ne savis la paĝon kun la bona "tipo".
Devas estas "HTML retpaĝo, kompleta".

Savu ĝin tiel en apartan dosieron kaj observu tion kio okazas. Vi komprenos kial ne funkciis.

Mi jam diris ke mi uzas IKB (International Keyboard 2.5.0.0 for Windows 9x/NT/2k/XP/Vista) kaj http://users.telenet.be/raymond.gerard/esperanto/alunikodo.html

IKB funkcias en ĉiuj cirkonstancoj eĉ en Skajpo.
Elŝutu el http://home.tiscalinet.ch/t.bigler/utils.html

Remuŝ (Belgio)

Dario Rodriguez

unread,
Feb 16, 2007, 5:53:19 AM2/16/07
to
Rilate al mia aserto ke "Ni transiris de internacia forumo, kiel decas
al Esperanto, al mil naciaj forumetoj, ve!", Yves respondis:

"Mi ghojus se vi povus komprenigi tion al tiuj kiuj pensas ke ju pli
multas la dissendo-listoj, des pli bone."

Chi-foje mi plene konsentas kun la respondo de Yves. Bedaurinde mi sola
ne kapablas komprenigi tion al esperantistoj, sed oni devus fari
kampanjon por ke ili revenu al la uzo de SCE kiel perfekta
interkomunikilo internacia.

Kurioze: mi uzis kiel temo por la komenco de chi fadeno "Esperanto
dekadencas en Unired". Vere temis pri tiu programo de J. Finkel, sed nun
la temo pli bone estus "Esperanto dekadencas en Usenet".

Dario

Eugen Fabian

unread,
Feb 16, 2007, 6:25:07 AM2/16/07
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> ha scritto nel messaggio
news:m31wkr1...@elektro.pacujo.net...

> "Eugen Fabian" <eugen....@tiscali.it>:
>
>> El la sekvaj viaj du frazoj unu devas esti malvera, sed kiu? :o)
>>
>> 1)Usenet mortas.
>> 2)Usenet estas eterna.
>
> Vi ne estas tre religia homo, ĉu?

Vi divenis, Marko.Envere mi ne estas tre religia homo sed mi adoras la
naturon. :o)
>
>
> Marko

Eugenio
www.molecole.it/transitiveco/

Manuel

unread,
Feb 16, 2007, 3:34:24 PM2/16/07
to

Yves Bellefeuille skribis:

Mireille Corobu

unread,
Feb 18, 2007, 8:54:42 AM2/18/07
to
>> "Dario Rodriguez" :

>> Mi vizitis la anglan paghon de Google: http://www.google.com/
>> kaj en ghi aperas:

>> Web Images Video News Maps more >>

> Respondis Marko Rauhamaa:

> Precize.

>> Klikante sur more aperas:

>> Blogs Books Froogle Groups Patents even more

> Malmultaj homoj farus tion.

>> tie mi tajpis soc.culture.esperanto kaj aperis chi forumo.

> Mi ne diris, ke estas malfacile atingi la forumon per Google. Mi diris,
> ke estas pli malprobable akcidente ekscii pri la ekzisto de Usenet per
> Google.

> Antaŭ jardeko estis evidente, ke ĉiu retservokompanio provizas ankaŭ
> Usenet-servilon. Ili ne plu faras tion; mi mem pagas por la servo
> aparte.

> Marko Rauhamaa
-=-=-=-=-=-=-=-=-
Antaŭ jaroj mi kreis paĝon por atingi la forumon rekte per adreso
facile memorebla, la adreso kiu ankoraŭ funkcias estas
http://sceutf8.ifrance.com/
sed pro la reklamaĵoj kiujn ifrance sendas en la paĝo mi ĵus faris
paĝon por ke ne plu estu reklamon. Jen la adreso.
http://www.corobu.com/sceutf8.htm
Mireja

mireille corobu

unread,
Feb 18, 2007, 9:04:47 AM2/18/07
to
> Antaŭ jaroj mi kreis paĝon por atingi la forumon rekte per adreso
> facile memorebla, la adreso kiu ankoraŭ funkcias estas
> http://sceutf8.ifrance.com/
> sed pro la reklamaĵoj kiujn ifrance sendas en la paĝo mi ĵus faris
> paĝon por ke ne plu estu reklamon. Jen la adreso.
> http://www.corobu.com/sceutf8.htm
> Mireja

Bonvolu pardoni al mi.
Mi ne ankoraŭ enkapigis la nomon de la ĵus kreita paĝo:
ne temas pri sceutf8.htm
sed pri
scegoogle.htm
do la ĝusta adreso, kiu malfermos la deziratan paĝon,
estas

http://www.corobu.com/scegoogle.htm

Ĉu nun funkcias glate?
Mireja


Dario Rodriguez

unread,
Feb 18, 2007, 11:43:15 AM2/18/07
to
Jes, kara Mireja. Efektive, la adreso
http://www.corobu.com/scegoogle.htm
kondukas rekte al la paĝo de SCE en Google.

Dario

rjl...@hotmail.com

unread,
Feb 20, 2007, 1:05:14 PM2/20/07
to
Tutunue, mi deziras komenti la diagnozon de Dario (kaj la aliaj
repondintoj al lia afiŝo) -- jes, SCE lente ŝajnas agoniumadi, kaj
probable la plej komuna kaŭzo estas la YAHOO!-aj forumoj kaj la (iom
malpli multaj?) privataj forumoj, afiŝejoj en la TTT-ejo. Konfesi mi
devas pri mia propra malofta ĉeesto ĉi-forume jam delonge pro
tempomanko kaj neneniel pro membreco en sed maloftega afiŝado ĉe
pluraj YAHOO!-grupoj esperantlingvaj; foje, kiel ĉi tiam, mi respondas
al afiŝoj kaj fojete mi eĉ ekas temojn ĉi tie. La problemo, kaj mi
sincere kredas ke tio validas je pluraj SCE-anoj delongatempaj, estas
la TTT-ejo mem kaj ties vasteco, eĉ nun je esperantistoj; Esperantio
tie tiom grandiĝas jam de tri jardekoj kaj feliĉe/malfeliĉe la elektoj
legi/partopreni ktp abundas.

Pri UniRed, mi ankoraŭ uzas ĝin (versio 2.01) kaj laŭ mia memoro, la
lingvo defaŭltoj ja estas la angla kaj la rusa, sed mi ankaŭ provis
plurajn-lingvo-opciojn (esperanta, franca, germana, hispana, kaj
greka) kaj trovis ĉiujn komplete kongruajn. Mi uzas UniRed preskaŭ
ekskluzive por verki esperant-lingve kaj ankoraŭ foje uzas la
konvertilo de Anton sen problemoj. Mi eĉ kopiis la dosieron por ŝanĝi
la kodon por konverti ASCII-literoj al UTF-8 ... (por miaj malnovaj
TTT-paĝoj, inter kiuj franclingvaj).

Dankon, Dario, pro la ligo al liberaj programoj kaj la info pri la
makroo de Bertilo ...

rB

mireille corobu

unread,
Feb 20, 2007, 4:45:08 PM2/20/07
to
> Dankon, Dario, pro la ligo al liberaj programoj kaj la info pri la
> makroo de Bertilo ...
>
> rB

Ankaŭ mi tre dankas al Dario kaj al ĉiuj kiuj bonvole helpis al mi okaze
de mia transiro de Win 98 SE al portebla Win XP (media center
2005-compatible Win vista).
Ankaŭ al mi mankas tempon por skribi en ĉi forumo, mi havas tiomon por
lerni sur la nova komputilo...

Tute senprobleme mi alŝutis al mia nova komputilo Ek kaj UniRed por
Esperanto, OpenOffice por la franca lingvo, Picasa2 por miaj
bildalbumoj, Filezila por FTP-umado.
Ankaŭ alŝutis cutftp32 kaj per la USB-ŝlosilo mi sukcesis sendi kopion
de Paint Shop Pro kiun mi havis en la malnova komputilo (ĝi tre bone
funkcias eĉ en la novulo).

Kiam mi skribas sur bildo tre plaĉas al mi la tiparon Amaze kiu ne estis
en ĉi nova ilo, kaj mi ne trovis ĝin en la reto. Finfine post iom da
cerbumado mi sukcesis ĝin kopii el mia malnova maŝino.

Nun mi devas ĉion lerni koncerne la uzon de DVD, de CD kaj de mikrofono.
Skype ne interesas min ĉitempe simple ĉar mi ne scias kiel registri mian
voĉon en la komputilo :-/.

Ĉio ruliĝas glate krom io kiu ĝenis min sed mi sukcesis solvi la problemon.
Temis pri la MAJ KB927978 (ĝisdatig(aĵ?)o KB927978) kiun la komputilo
alŝutis al si aŭtomate kiam mi malŝaltis la komputilon, kreante dosieron
rekte en C:\. Ssekve mi trovis dekojn da tiaj dosieroj tre ĝenaj. Mi
ilin sendis en la rubujon kaj agordis mian komputilon por ke la
ĝisdatigado ne fariĝu aŭtomate. Mi mem povas ĝisdatigi la maŝinon ĉar mi
kutimis fari tion en la malnova komputilo.

Ankoraŭ restas al mi multe da lernindaĵoj, mi ofte trapromenas en la
novulo por enkapigi kion ĝi posedas interne. Kiel ĝi funkcias estas alia
afero kiun mi neniam komprenos sed kion li povas prezenti al mi estas
grava...

Al tiuj kiuj ne uzas Vindozon mi pardonpetas ĉi tiun afiŝon. Ja...de
pluraj tagoj miaj zorgoj hejme estas pri la komputiloj, eĉ Bobo
malkontentas ĉar li ricevas malpli da karesoj ;-)

Kore kaj esperantiste salutas Mireja.

mireille corobu

unread,
Mar 1, 2007, 4:25:37 PM3/1/07
to
> Nun mi devas ĉion lerni koncerne la uzon de DVD, de CD kaj de mikrofono.
> Skype ne interesas min ĉitempe simple ĉar mi ne scias kiel registri mian
> voĉon en la komputilo :-/.

Mi ĵus provis registri mian voĉon en mia komputilo kaj sukcesis sed ĉu
estas metodo por ke la registritaĵo ne tro pezu?
Ĉe mi aŭtomate la sondosiero estas registrata .wav kaj mi provis ĝin
sendi retpoŝte kiel kunmetaĵo (al mi mem kompreneble ;-) kaj ĝin ricevis
bone.

Tamen (miaopinie) la sondosiero estas tro peza: estas nur du frazetoj
kaj ili pezas 253 Ko, registita PCM (kio estas tio?), mono, debite 88kbps.
Krible kaj krable mi regas pri bildoj sed nenion scias pri sonoj!

Tamen estas amuze auskulti min en Esperanto ;-)
Mireja

mireille corobu

unread,
Mar 1, 2007, 5:27:24 PM3/1/07
to
> Tamen estas amuze auskulti min en Esperanto ;-)
> Mireja

Aŭskulti sin :-/

Dario Rodriguez

unread,
Mar 2, 2007, 12:36:52 PM3/2/07
to
Responde al kara Mireja:

Ekzistas kelkaj konvertiloj de formato WAV al MP3, kiu estas multe pli
malpeza kaj ebligas konservadon de la registraĵoj en tiuj modernaj
porteblaj aŭdigiloj ĉie uzataj. En kelkaj modernaj nekomputilaj
sonreproduktiloj (por radio, CD, DVD ktp) ankaŭ eblas konekti ilojn kun
MP3 registraĵoj por ilia altfidela aŭskultado. La nuntempaj elsendoj de
Pola Radio okazas laŭ tiu formato MP3.

Vidu ekzemple: "Ease MP3 WAV Converter" kiu konvertas MP3 al WAV kaj
inverse. Ankaŭ en la sama paĝo estas aliaj pli komplikaj konvertiloj por
pluraj aŭdio-formatoj.

Kvankam pagenda programo, verŝajne eblas elŝuti ĝin kiel prova programo
senpaga, por limigita nombro da konvertoj:

http://www.audiotool.net/

Eble aliaj SCE-anoj povos konsili aliajn similajn programojn.

Darío

mireille corobu

unread,
Mar 2, 2007, 4:50:10 PM3/2/07
to

Dankon Dario pro via interesa respondo. Vi donis al mi la ideon tajpi
france "convertir du WAV au MP3" per gugla serĉo, kaj tiel mi trovis
"Cdex" kiun mi senprobleme elŝutis. Ĝi prezentiĝas en la angla sed tio
ne ĝenis min. Nun mi povas registri mian voĉon, la komputilo konservas
la dosieron en la formato .wav sed danke al la senpaga Cdex softvaro mi
povas konverti el wav al mp3 kaj la pezo trioniĝis!

Estas kurioze ke kiam mi ordonis la konverton, ĝi efektiĝis kaj kreiĝis
nova dosierujo nomita "My Muzic" en kiu mi trovas dosieron nomitan "mp3"
kiu enhavas la konvertitaĵojn.
La komputilo agis pli inteligente ol mi kiu forgesis al ĝi indiki en kiu
loko estos metita la konvertitaĵo ;-)

Mi neniam ĉesos miri pri la progresoj kiujn mi observas ekde mia eniro
en la komputila mondo ĝis hodiaŭ ( dum 7 jaroj). Kiel estos post dek jaroj?

Hodiaŭ mi ankoraŭ sukcesis solvi alian problemon.

Miaj kolegoj donacis al mi en 1999 ciferecan fotilon por mia emeritiĝo.
Gia memorkarto estis SmartMedia kaj kompreneble mia modelo estas nun
antikva, kvankam ĝi bonege funkcias. Mia problemo estis ke mi povu legi
miajn fotojn rekte de la fotilo sur la portebla. La drato kiu ligis mian
Win 98 al la fotilo ne taŭgis por ligi la porteblan al la fotilo do mi
serĉis usobingon kun truo sufiĉe granda por ricevi la SmartMediaj
memorkartojn (tri tiajn havas mi). Finfine mi trovis iun taŭgan
usobingon :-) kaj nun mi povas rekte legi la fotojn per simpla ŝovado de
la karto en la ingo.

Por danki al vi kaj al Eugenio mi bonvole sendos al vi retpoŝte
ekzempleron de mia voĉo en Esperanto en mp3 sed por tio vi devas skribi
ion al mi por ke mi konu vian retadreson.
Faru, mi rigardos ĉe mia hotmail poŝta retskatolo en la venontaj tagoj.
Kore salutas Mireja

Dario Rodriguez

unread,
Mar 4, 2007, 4:51:17 AM3/4/07
to
Kara Mireja: Mi respondis al via demando pri mia retadreso al tiu kiun
vi uzas ĉe SCE. Tamen, se tiu via adreso estas "falsa" (por fuŝi la
robotojn kaptantaj adresojn por spamo), kaj vi ne ricevis la mesaĝon,
jen la mia aŭtenta:

dariorodriguezlopezsilva (ĉe) telefonica.net

0 new messages