Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Pola Radio bezonas viajn reagojn

0 views
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
Dec 21, 2007, 3:30:35 PM12/21/07
to
Karaj Radioamikoj! Dauxre interesas nin viaj opinioj pri la bildo de
Pollando, kiun vi ricevas pere de niaj programoj, pri tio kiel ili
ricxigas, kompletigas (aux ne) viajn konojn pri la nuntempa Pollando?
Pri kio vi sxatus ekscii aparte en la perspektivo de la Universala
Kongreso de Esperanto en Bjalistoko (2009)? Cxu kaj kiamaniere vi
utiligas viajn konojn ricevatajn pere de niaj E-programoj en viaj e-staj
kaj eksteresperantistaj medioj? Cxu kaj kiel niaj E-elsendoj servas al
vi por gxui la cxiutagan esperantolingvan medion? Cxu kaj kiel vi
utiligas niajn diverstemajn programojn por altigi vian lingvokonon,
ricxigi la programon de viaj e-istaj mediaj renkontigxoj. Kion vi
opinias pri la interreta formo de niaj E-elsendoj? Anticipan dankon pro
viaj reagoj kaj respondoj : esperanto (cxe) polskieradio.pl

1) Vendrede, la 21-an de decembro 2007 en la podkasta E-elsendo de
Pola Radio ni interparolas kun profesoro Humphrey Tonkin pri la aperinta
antauxnelonge kvinvoluma Bibliografio de Libroj kaj artikoloj en la
Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj, kiu tradicie enhavas la subcxapitron
pei Esperanto.

2) En nia sabata “Esperanto ekspreso” ni gastigas Kinga
Nemere-Czochowska, la redaktorinon de la “Skolta Mondo”, aktivulino de
la E-movado en la pola Torun. Cxi-foje ni interparolas pri sxia profesia
laboro, sed ne nur…. Antaux la sonmagazino ni invitas vin viziti kun
ni interesan palacan-parkan KRASICZYN en la sudorienta Pollando.

3) Dimancxe, kiel cxiam, la “Leterkesto” donas al ni la okazon danke
konfirmi la korespondajn reagojn venintajn al nia podkasta E-Redakcio
de Pola Radio kaj reagi je la enestantaj en ili opinioj. Ni cxiam legas
ilin tre atente. Hodiaux ni deziras denove ripeti kelkajn konkretajn
demandojn, dankante al tiuj geauxskultantoj, kiuj jam reagis.

Vi povas auxskulti nin vizitante la pagxon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Suficxas, se vi per
la dekstra butono de via muso klikos la nomon de la elsendo kaj savos
gxin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste sengxene
reauxskulti gxin.

Kun koraj salutoj,

Esperanto Redakcio de Pola Radio
esperanto (cxe) polskieradio.pl


0 new messages