Hieraŭ mi skribis "nenio nova sub la suno" kaj mi demandis min kie mi
jam legis tiun esprimaĵon.
Mi trovis "la Predikanto" kaj komencis legi la unuajn ĉapitrojn. Mi ne
legis ĝisfine ĉar mia menso ne sekvas tian pesimisman vivvidon.
Tiam mi pensis: "mankas viĝojon tra tiuj skriboj" kaj mi reen iris sur
la guglan paĝon por serĉi pri la vorto "vivĝojon" (kiun mi spontane
plurfoje uzis). Kia surprizo! la vorto "vivĝojon" apenaŭ uzitatas...do
mi serĉis "vivĝojo". Iom pli da trovis sed tamen ne multe.
Mi miras ke tra pli ol unu jarcenta vivo de la lingvo Esperanto la vorto
"vivĝojo" ne estis/as pli uzata.
Ĉu tiu vorto ne kunformiĝus Fundamente?
Mireja.
PS:
En alia afiŝo mi konfuzis "pompi" kaj "pumpi", kompreneble mi celis
"pumpi".
Tio memorigas al mi la konfuzon inter "pluvas" kaj "plovas".
kiun mi (ne malofte) renkontis ĉe francoj.
Jes, strange. Mi serchis "viv(o?)[gh|gx|ĝ]ojo" kaj trovis proksimume 100
trafojn. La germanan esprimon "Lebensfreude" mi trovis 241'000 fojojn.
> En alia afiŝo mi konfuzis "pompi" kaj "pumpi", kompreneble mi celis
> "pumpi".
> Tio memorigas al mi la konfuzon inter "pluvas" kaj "plovas".
> kiun mi (ne malofte) renkontis ĉe francoj.
Min ghi memorigas pri konfuzo inter "kunformighus" kaj "konformighus". ;)
Sebastiano
>> Ĉu tiu vorto (vivĝojo) ne kunformiĝus Fundamente?
> Sebastiano:
> Jes, strange. Mi serchis "viv(o?)[gh|gx|ĝ]ojo" kaj trovis
> proksimume 100 trafojn. La germanan esprimon "Lebensfreude" mi
> trovis 241'000 fojojn.
Mi ne scipovas la germanan kaj estus pli rapide al mi peti de vi ol
serĉi en reta vortaro:
supozeble "lebensfreude" estas nia franca "joie de vivre" kaj la
Esperanta "vivĝojo" sed mi demandas kiu germana vorto por "vivre"?
>> En alia afiŝo mi konfuzis "pompi" kaj "pumpi", kompreneble mi
>> celis "pumpi".
>> Tio memorigas al mi la konfuzon inter "pluvas" kaj "plovas".
>> kiun mi (ne malofte) renkontis ĉe francoj.
> Min ghi memorigas pri konfuzo inter "kunformighus" kaj
> "konformighus". ;)
Du demandoj:
1) mi supozas ke ambaŭ ĉi tiuj estas ĝuste uzitaj, ĉu prave?:
* memorigi iun pri io
* memorigi al iu ion
2) unue mi pensis "konformiĝi laŭ la Fundamento", mi kontrolis en mia
vortaro ke "konformiĝi" ekzistis. Poste mi subite pensis ke "vivĝojo"
formiĝis kun/de "vivo" kaj "ĝojo" kun/laŭ iu regulo de la Fundamento (ne
plu memorante kiun...) do mi preferis skribi
" Ĉu vivĝojo kunformiĝis Fundamente?" ;-)
Tio ŝokis vin nur pro la fakto ke vi estas kutimata al la verbo
"konformiĝi" kaj ne al la verbo "kunformiĝi".
Mireja deziras al Sebastiano bonan vesperon kaj sendas kareson al via
katino.
Toussaint alinome Tutus tre bone fartas, delonge mi ne plu vidas aliajn
katojn promeni en nia malgranda ĝardeno do ŝajne li sukcesis policumi ĉe
li kontraŭ la multnombra (multenombra?) kvartela kataro...
Hm!... kvartala kataro
Tro da "a".... do mi nature skribis "kvartela" :-/
Estas malĝusta regula esprimo, la ĝusta estus
viv(o?)(gh|gx|ĝ)ojo
.
(Aŭ simple "vivo?(gh|gx|ĝ)ojo" .)
Paŭlo
> > Sebastiano:
>
> > Jes, strange. Mi serchis "viv(o?)[gh|gx|ĝ]ojo" kaj trovis
> > proksimume 100 trafojn. La germanan esprimon "Lebensfreude" mi
> > trovis 241'000 fojojn.
>
> Mi ne scipovas la germanan kaj estus pli rapide al mi peti de vi ol
> serĉi en reta vortaro:
> supozeble "lebensfreude" estas nia franca "joie de vivre" kaj la
> Esperanta "vivĝojo" sed mi demandas kiu germana vorto por "vivre"?
La germana vorto por "vivi" estas "leben". (Mi supozas ke
"vivre" signifas la samon.)
"Freude" estas "gxojo".
Pauxlo
> Estas malgusta regula esprimo, la gusta estus
>
> viv(o?)(gh|gx|g)ojo
Por pli da trafoj provu jene:
viv(o?)(gh|gx|g|^g|g^)oj('|o|oj|on|ojn)
--
Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl