Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Por Eugenio (pri Pola Radio)

4 views
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
Jun 20, 2006, 2:06:30 PM6/20/06
to
Kara Eugenio: Je 16 Junio mi respondis al via peto pri Pola Radio jene
(eble vi preteratentis ghin, tial mi transskribas, char utilas por chiuj
interesighantoj):

Pola Radio antaulonge transiris al la digita sistemo, do, ghi ne plu
estas audebla per satelito kun analoga ricevilo.

Sed vi povas perfekte auskulti ghin per via komputilo: supozeble vi
havas komputilon kun sonkarto kaj lautparoliloj au kapaudiloj.

Jhus mi transskribis la semajnfinan programon de Pola Radio, kaj en la
komenco mi montras la adreson por ghin auskulti rete:

http://polskieradio.pl/polonia/eo > kliku sur WRN arkivejo

au, se vi preferas, rekte che:

http://www.polskieradio.pl/polonia/audio.asp?rId=11

En tiu pagho konservighas la elsendoj dum unu semajno. Vi povas elekti
inter la sistemoj Windows Media kaj Real Audio; ankau vi povas
ekauskulti en la sama momento au elshuti la kompletan elsendon por audi
poste sen reta konekto (respektive HTTP kaj FTP).

La avantagho estas ke vi povas auskulti la programon je ioma ajn horo
kaj tago dum tiu semajno.

En la chefa pagho http://polskieradio.pl/polonia/eo ankau eblas
auskulti la programon realtempe, t.e. je 10.30, 12.00 kaj 21.00 horo
centreuropa, klikante sur "Auskultu realtempe", kio iras al pagho:
http://www.polskieradio.pl/polonia/ramowkaOnLine.asp?rId=11

Nova altkvalita realtempa auskultado eblas per:
http://www.polskieradio.pl/sluchaj/ > Radio Polonia > TVP
vershajne je la samaj horoj supre indikitaj.

Se iam vi shanghos vian satelitan antenon kaj ricevilon al digita
sistemo, jen la indikoj por auskulti na Pola Radio:
Satelito HOT BIRD, orbita pozicio 13ş , la ricevfrekvenco 12284 MHz,
polarizado horizontala (H) FEC ľ; SR 7500; Audio PID 773.

Dario

Eugen Fabian

unread,
Jun 21, 2006, 6:36:06 AM6/21/06
to

"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne> ha scritto nel messaggio
news:4fqrr0F...@individual.net...

Estimata Dario

Mi ricevis vian mesagxon sed mi ne sukcesis auxskulti la disauxdigon.
Sxajnis ke mi sukcesis desxuti ion sur la ekranon kun la titolo: demand.php
Malferminte gxin mi trovis du liniojn skribitajn tute nekompreneble.
Cxifoje mi reprovis kaj la rezulto estis la sama. Evidente mi ne havis
bonsxancon. Antauxdankon pro via eventuala respondo. :o)

PS: En la itala estis skribita la sekva frazo apenaux komprenebla: Impossibile
trovare una combinazione di filtri per rendering del flusso.

Amike, Eugenio

Sebastian Hartwig

unread,
Jun 21, 2006, 10:02:17 AM6/21/06
to
Eugen Fabian wrote:
> PS: En la itala estis skribita la sekva frazo apenaux komprenebla:
> Impossibile trovare una combinazione di filtri per rendering del flusso.

Tio signifas, ke post la klako la malproksima servokomputilo eksendis fluon
da datenoj. Komence de tiu fluo trovighas indikoj pri la datena formato de
tiu fluo. Normale nun via komputilo komprenu pri kiu formato temas (PDF,
MP3, WMV ktp.) kaj lanchu tiun programon, kiu scipovas kompreni la
datenfluon kaj ekstrakti el ghi la filmon au la sonon ("filtri").

Shajnas, ke en via komputila sistemo trovighas neniu programo, kiu
registris, ke ghi scipovas traki la datenan formaton de tiu fluo.

Unu diferenco de "fluo" al kutimaj alshutoj estas, ke programo povas komenci
montri au disaudigi fluon jam antau ol ghi komplete ghisfine ricevis la
dosieron. Tio estas speciale utila che "vivaj" elsendoj.

Sebastiano

Dario Rodriguez

unread,
Jun 21, 2006, 12:17:36 PM6/21/06
to
Kara Eugenio:

Eble Sebastiano pravas dirante: "Shajnas, ke en via komputila sistemo


trovighas neniu programo, kiu registris, ke ghi scipovas traki la
datenan formaton de tiu fluo."

Vi povus esplori chu en via komputilo trovighas la programo Windows
Media Player. Ankau eblas ke vi elshutu la senpagan programon Real
Player. Pola Radio (per ghia pagho che WRN - World Radio Network) uzas
ambau sistemojn.

Por elshuti na Real Player senpaga vi povas iri al la itallingva pagho:

http://italy.real.com/realmusic/

Ne elshutu la prov-version de Real Player, char post la prova periodo vi
devos acheti ghin. Kontraue, iru al la ligilo aperanta en tiu pagho
"Altri prodotti Real". En la nova pagho aperanta nepre neglektu la
ligilon "Scaricatelo ora" en la centra parto, kontraue, uzu la samnoman
ligilon de la dekstra parto, kiu koncernas la senpagan version (Versione
di base).

La senpaga versio estas bonega kaj suficha por auskulti programojn
koditajn lau formato Real Audio (Pola Radio, China Radio kaj Radio
Vatikano). Ankau ghi taugas por formato MP3.

Unufoje instalita, ghin malfermas automate la ligiloj Real Audio de la
pagho de Pola Radio au de China Radio.


Dario

MJ Ray

unread,
Jun 22, 2006, 3:57:17 AM6/22/06
to
"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne>

> En tiu pagho konservighas la elsendoj dum unu semajno. Vi povas elekti
> inter la sistemoj Windows Media kaj Real Audio; [...]

sed ambaux estas mallibera fermita dosierarangxoj.
www.radioarkivo.org havas mp3-e.


Carleos Artime

unread,
Jun 22, 2006, 5:01:42 AM6/22/06
to
MJ Ray <m...@phonecoop.coop> skribis:

> sed ambaux estas mallibera fermita dosierarangxoj.

Tute ali-afere:

MJ, mi vidis vian nomon listita en pagxo el GoboLinux.org.

Cxu vi rekomendas Gobo-n por ia celo?

Aux, almenaux, la "rootless"-medion? Cxu vi uzis gxin en Debiana sistemo?

--

Mi sercxas pak-administrilon (kiel APT, YUM, Portage...) kiu funkcias plene
por senprivilegiuloj (do, ne necesus esti sistemestro por instali (almenaux
kelkajn) pakojn).

Mi provis PKGSRC (el NetBSD, uzeblan en Debian) kaj KLIK. Cxi-lasta povas
bazigxi sur Debianaj pakoj, kio estas tre interesa.

__________________________________________________________________________

Carlos Enrique Carleos Artime , GNU.org ,
Dep-to de Statistiko kaj Plejbonigo, / \
kaj Matematika Didaktiko ((__-^^-,-^^-__))
Universitato de Oviedo `-_---' `---_-'
`--|o` 'o|--'
Retposhto: car...@uniovi.es \ ` /
Telefono: +34 985 181 904 ): :(
Fakso: +34 985 181 902 :o_o:
Adreso: Escuela de Peritos, 33203 Hispanio "-"

Eugen Fabian

unread,
Jun 22, 2006, 9:23:40 AM6/22/06
to

"Sebastian Hartwig" <s...@mailinator.com> ha scritto nel messaggio
news:4ft1raF...@uni-berlin.de...

> Eugen Fabian wrote:
> > PS: En la itala estis skribita la sekva frazo apenaux komprenebla:
> > Impossibile trovare una combinazione di filtri per rendering del flusso.
>
> Tio signifas, ke post la klako la malproksima servokomputilo eksendis fluon
> da datenoj. Komence de tiu fluo trovighas indikoj pri la datena formato de
> tiu fluo. Normale nun via komputilo komprenu pri kiu formato temas (PDF,
> MP3, WMV ktp.) kaj lanchu tiun programon, kiu scipovas kompreni la
> datenfluon kaj ekstrakti el ghi la filmon au la sonon ("filtri").
>
> Shajnas, ke en via komputila sistemo trovighas neniu programo, kiu
> registris, ke ghi scipovas traki la datenan formaton de tiu fluo.

Nun mi provos unue malfermi "Akrobat reader". Ghi kapablas malfermi PDF
dosierojn. Chu ghi ne kapablas malfermi sondosierojn?


>
> Unu diferenco de "fluo" al kutimaj alshutoj estas, ke programo povas komenci
> montri au disaudigi fluon jam antau ol ghi komplete ghisfine ricevis la
> dosieron. Tio estas speciale utila che "vivaj" elsendoj.

Dankon pro via helpo, Sebastiano!

PS: Mi deŝutis la programon "Windows Media Player"
Interese ke estis instalita ĝisdatigo por ĝi sed mankis la programo mem.
Nun mi havas bonajn esperojn. :o)
>
> Sebastiano

Eugenio

MJ Ray

unread,
Jun 22, 2006, 10:53:15 AM6/22/06
to
Carleos Artime <car...@uniovi.es>

> MJ, mi vidis vian nomon listita en pagxo el GoboLinux.org.
> Cxu vi rekomendas Gobo-n por ia celo?

Kia celo?
Hodiaux, mi ne rekomendis Gobon, sed mi uzas, apogas kaj provas plibonigxi gxin.

> Aux, almenaux, la "rootless"-medion? Cxu vi uzis gxin en Debiana sistemo?

Mi neniam uzis rootless (cxar preskaux cxie mi estas pivilegiulo), sed mi
kredas ke gxi estas pak-administrilon kiu funkcias plene por senprivilegiuloj.
Ankoraux, vi provus GNUa Sto [stow].

Bonvole,
--
MJR

Carleos Artime

unread,
Jun 22, 2006, 12:50:00 PM6/22/06
to
MJ Ray <m...@phonecoop.coop> skribis:

> Carleos Artime <car...@uniovi.es>

> > Cxu vi rekomendas Gobo-n por ia celo?
>
> Kia celo?

Por ekzemplo, cxu vi rekomendus al iu Gobolinukson anstataux Debiano.

Eble Gobo estas rekomendinda por komencantoj. Eble estas pli facile
konstrui pakojn por Gobo ol por Debian. Aux eble male, Debian (nun)
estas pli bona ol Gobo cxiuokaze.

> Ankoraux, vi provus GNUa Sto [stow].

Mi kelkafoje uzis gxin, sed gxi ne administras dependecojn.

--

Dario Rodriguez

unread,
Jun 22, 2006, 1:27:29 PM6/22/06
to
Kara Eugenio:

Vi respondis al Sebastiano: "Nun mi provos unue malfermi "Akrobat


reader". Ghi kapablas malfermi PDF dosierojn. Chu ghi ne kapablas
malfermi sondosierojn?"

Miaopinie Acrobat Reader nur bonege taugas por grafikajhoj.

Vi diris ke vi elshutis Windows Media Player. Se vi sukcese instalis
ghin, vi povas auskulti na Pola Radio per la ligiloj markitaj "Windows
Media"en http://www.radio.com.pl/polonia/audio.asp?rId=11

Sed se vi deziras auskulti na China Radio en Esperanto, au Vatikana
Radio, necesas uzi Real Player (mi ne estas audanto nek propagandanto de
China Radio, kies lando tiom severe ignoras la Homajn Rajtojn).
Ligilo al Vatikana Radio: http://www.ikue.org/

Pravas MJ Ray: multaj E-radioelsendoj estas konservitaj en RadioArkivo
lau formato MP3. Same Windows Media kiel ankau Real Player kapablas
audigi arkivojn en tiu formato: http://www.radioarkivo.org/

Dario

Eugen Fabian

unread,
Jun 22, 2006, 4:07:56 PM6/22/06
to

"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne> ha scritto nel messaggio
news:4g02bqF...@individual.net...

> Kara Eugenio:
>
> Vi respondis al Sebastiano: "Nun mi provos unue malfermi "Akrobat
> reader". Ghi kapablas malfermi PDF dosierojn. Chu ghi ne kapablas
> malfermi sondosierojn?"
>
> Miaopinie Acrobat Reader nur bonege taugas por grafikajhoj.
>
> Vi diris ke vi elshutis Windows Media Player. Se vi sukcese instalis
> ghin, vi povas auskulti na Pola Radio per la ligiloj markitaj "Windows
> Media"en http://www.radio.com.pl/polonia/audio.asp?rId=11

Bedaŭrinde ne. Ŝajnas ke ĝi detruis ankaŭ mian Zamenhofan sondosieron. Feliĉe ĝi
estas jam registrita sur CD. Mi reprovos morgaŭ. Dankon pro via helpo.

> Dario

Eugenio

Sebastian Hartwig

unread,
Jun 22, 2006, 5:53:04 PM6/22/06
to
Eugen Fabian wrote:
> PS: Mi deŝutis la programon "Windows Media Player"

Chiu infektu sian komputilojn lauplache. ;)

Sebastiano

Eugen Fabian

unread,
Jun 23, 2006, 5:38:39 AM6/23/06
to

"Sebastian Hartwig" <s...@mailinator.com> ha scritto nel messaggio
news:4g0hogF...@uni-berlin.de...

> Eugen Fabian wrote:
> > PS: Mi deŝutis la programon "Windows Media Player"
>
> Chiu infektu sian komputilojn lauplache. ;)

Al mi shajnas ke ghi tute ne funkcias sed mi neniam uzis tiajhojn.
Se mi ne volas perdi plian tempon estus pli bone ke mi rezignu auskulti Polan
Radion. :o/
>
> Sebastiano

Eugenio

MJ Ray

unread,
Jun 23, 2006, 5:54:57 AM6/23/06
to
Carleos Artime <car...@uniovi.es>

> Por ekzemplo, cxu vi rekomendus al iu Gobolinukson anstataux Debiano.

Ne. Gobo ne estas preta por serviloj. Eble se oni volas hejma komputilo,
Gobo estus bona elekto.

> Eble Gobo estas rekomendinda por komencantoj. Eble estas pli facile
> konstrui pakojn por Gobo ol por Debian. Aux eble male, Debian (nun)
> estas pli bona ol Gobo cxiuokaze.

Ambaux pakokonstruadotipo estas facila. Gobo havas MakeRecipe-on,
Debiano havas debmake-on. Kelkafoje unu sukcesas, kelkafoje alia.
La ideoj ne estas malsimilaj, sed Debiano sekvas Dosierujordonormalon
(FHS) kaj Gobo ne.

> > Ankoraux, vi provus GNUa Sto [stow].
>
> Mi kelkafoje uzis gxin, sed gxi ne administras dependecojn.

Kompreneble, vi pravas. Mi ne kredas ke Rootless-o administras cxiujn.

--
MJR
http://mjr.towers.org.uk/

Dario Rodriguez

unread,
Jun 23, 2006, 6:46:43 AM6/23/06
to
Kara Eugenio:

Vi skribis: "Se mi ne volas perdi plian tempon estus pli bone ke mi


rezignu auskulti Polan Radion. :o/ "

En antaua mesagho vi skribis ke bedaurinde vi ne sukcesis audi na Pola
Radio per Windows Media kaj ke ghi detruis vian zamenhofan voch-arkivon.

Windows Media (au Real Player) ne povas detrui son-arkivon

Estas evidente ke io en via komputilo, en la son-sekcio, ne funkcias
ghuste. Mi sugestus ke vi konsultu al spertulo.

Dario

Eugen Fabian

unread,
Jun 23, 2006, 11:03:00 AM6/23/06
to

"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne> ha scritto nel messaggio
news:4g1v4tF...@individual.net...

Saluton Dario

Mi nenion audis per "Windows Media Player". Mia filo malkovris la kialon: Mi
enmetis la du jhakojn de la kapaudilo en la malghustan truon. Mi enmetis ilin
laukolore (rozkolora kaj verda) sed iel tamen ili ne estis en ghusta loko. Mi
devis
translokigi ilin dekstren. Nun ghi funkcias. Bedaurinde la sonkvalito de la Pola
Radio en
mia kapaudilo estas malalta. Sed la problemo pli granda estas ke mi estas
duonsurda. ;o)

Dankon pro via helpemo.

>
> Dario
>
Eugenio

Sebastian Hartwig

unread,
Jun 23, 2006, 1:54:06 PM6/23/06
to
Eugen Fabian wrote:
> Mi enmetis ilin laukolore (rozkolora kaj verda) sed iel tamen ili ne estis
> en ghusta loko.

Kial facile, se eblas ankau komplikite? *r*

Gratulon, ke vi (per helpo de diligenta kolego) disbatis la obstinajn
barojn! :)

Sebastiano

Eugen Fabian

unread,
Jun 25, 2006, 8:31:10 AM6/25/06
to

"Sebastian Hartwig" <s...@mailinator.com> ha scritto nel messaggio
news:4g2o5uF...@uni-berlin.de...

> Eugen Fabian wrote:
> > Mi enmetis ilin laukolore (rozkolora kaj verda) sed iel tamen ili ne estis
> > en ghusta loko.
>
> Kial facile, se eblas ankau komplikite? *r*

Jes. La logiko ne chiam estas la forta flanko de la malnovaj komputiloj.


>
> Gratulon, ke vi (per helpo de diligenta kolego) disbatis la obstinajn
> barojn! :)

Nia novajhgrupo povas servi ankau por lerni ion pri la komputotekniko. Mi devas
diri ke mi trovis chi tie, pli ol unu foje, helpon. Dankon al vi kaj al la aliaj
helpemuloj. :o)
>
> Sebastiano

Amikajn salutojn de Eugenio
www.molecole.it/transitiveco/

0 new messages