http://www.cnn.com/2003/US/West/05/10/offbeat.klingon.interpreter/
" Oregona mensmalsanulejo bezonas interpretiston de klingono"
Chu tio veras au nur temas pri sherco au urblegendo?
Tonyo
Iom misgvida, eble sxerco, ne urblegendo.
La koncerna instanco "decidis", ke la klingona estas vera lingvo, do
aldonis la klingonan al sia listo de lingvoj, por kiuj oni volas havi
interpretiston. Povas esti, ke temis originale pri sxerco.
Gxis nun, neniu mensmalsanulo montris ian ajn bezonon (aux ecx deziron) por
klingona interpretisto, aux almenaux tion mi komprenas. Tion oni menciis en
la originala artikolo en la jxurnalo "Oregonian" de Portland. Mia filino,
kiu laboras por parenca organizajxo en la sama loko, tamen diris al mi, ke
foje sxi renkontas "klientojn", kiujn sxi same ne povas kompreni kvazaux
ili parolus klingone ... (Se necese, sxi mem povus interpreti, almenaux en
tre baza lingvajxo, por klientoj eventuale scipovantaj nur Esperanton.)
Ankaux, mi ne auxdis, ke oni suckesis trovi iun ajn, kiu kapablas
interpreti en-el la klingona lingvo.
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri ći tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
LiteraturaĽoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
La anonco pri sercxo por klingonulo estis vera-
tamen oni lastatempe nuligis la sercxon: