Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Cxu samseksemula duopo rajtas adopti infanojn?

5 views
Skip to first unread message

Duncan THOMSON

unread,
Sep 7, 1994, 9:01:35 AM9/7/94
to

Cxi tie en Britio samseksemuloj ecx ne rajtas interedzigxi, por ne
parolu pri adopto de infanoj.

Sed laux mia opinio, se oni permesas samseksemecon, oni devas permesi
kaj edzigxon kaj adopton. Se samseksemo estas permesata, tio signifas
ke gxi ne kauxzas problemojn al la socio. La plejmulto de homoj
konsentas pri tio, sed estas tute kontraux adopto far samseksemuloj.
Oni diras `nu, ili povus samseksemuligi la infanojn'. Nu, eble... ecx
se veras, cxu estas problemo pri tio? Oni jam agnoskis samseksemecon
neproblema afero. `jes, sed gxi estas nenatura'. Ho, cxu? Kiel
vojoj kaj digoj, cxu? Cxu ecx vojo de kuniklo, aux digoj de
kastoroj*? Sxajnas ke nia difino de naturaj aferoj ne inkluzivas nin
mem. Strange.

-Duncan

--
Duncan C Thomson, Instrumentation & Measurement | .__ _.._ .__._ _ , .___ _
University of Strathclyde, Glasgow G1 1XW, UK | |_ (_ |_)|_ |_)/_\|\| | / \
+44 41 552 4400 X2205 Fax: +44 41 552 2487 | |__._)| |__| \| || | | \_/
<dun...@spd.eee.strathclyde.ac.uk> | -==- lingvo internacia -==-
http://lightning.eee.strath.ac.uk/~duncan/ |

Konrad Hinsen

unread,
Sep 7, 1994, 12:13:21 PM9/7/94
to

ke gxi ne kauxzas problemojn al la socio. La plejmulto de homoj
konsentas pri tio, sed estas tute kontraux adopto far samseksemuloj.
Oni diras `nu, ili povus samseksemuligi la infanojn'. Nu, eble... ecx

Cxu tio vere estas la plej ofta argumento? Mi ofte auxdis la aserton, ke
infanoj bezonas kaj inan kaj icxan "modelon" inter la proksimaj homoj.
Pri la valido de tiu argumento mi tute ne povas komenti; mi simple
ne estas spertulo. Sed gxi certe estas pli senchava ol tiu, kiun vi
citis.

--
-------------------------------------------------------------------------------
Konrad Hinsen | E-Mail: hin...@acds21.physik.rwth-aachen.de
Institut f. Theoretische Physik A | Tel.: +49-241-807023
RWTH Aachen | Fax: +49-241-888188
D-52056 Aachen | Deutsch/Esperanto/English/Nederlands
-------------------------------------------------------------------------------

Byrial Ole Jensen

unread,
Sep 7, 1994, 12:49:50 PM9/7/94
to
Tiel skribis dun...@lightning.eee.strath.ac.uk (Duncan THOMSON):

>Cxi tie en Britio samseksemuloj ecx ne rajtas interedzigxi, por ne
>parolu pri adopto de infanoj.

> La plejmulto de homoj


>konsentas pri tio, sed estas tute kontraux adopto far samseksemuloj.
>Oni diras `nu, ili povus samseksemuligi la infanojn'.

Kiel mi jam skribis danaj samseksemulaj paroj rajtas edzigxi, sed ili
ne rajtas adopti. Sed la argumenti por nei adoptadon estas alia, nome
ke tia rajto kontrauxus la rajton por la infano havi gepatrojn de
ambaux seksoj - tion oni konsideras necesa por la mensa sano de la
infano. Nek solaj homoj rajtas adopti pro sama kialo.

Kaj mi ne malkonsentas pri gxi.

Salutas,
- Burjalo

Jorge Llambias

unread,
Sep 7, 1994, 2:48:55 PM9/7/94
to
In article <34kqve$a...@belfort.daimi.aau.dk>, byr...@daimi.aau.dk (Byrial Ole Jensen) writes:
|>
|> Kiel mi jam skribis danaj samseksemulaj paroj rajtas edzigxi, sed ili
|> ne rajtas adopti. Sed la argumenti por nei adoptadon estas alia, nome
|> ke tia rajto kontrauxus la rajton por la infano havi gepatrojn de
|> ambaux seksoj - tion oni konsideras necesa por la mensa sano de la
|> infano. Nek solaj homoj rajtas adopti pro sama kialo.
|>
|> Kaj mi ne malkonsentas pri gxi.

Cxu la sxtato garantias al cxiu infano la rajton havi gepatrojn de
ambaux seksoj? Se ne, sxajnas al mi ke unu gepatro, aux du samseksaj,
estas multe pli bone ol neniu...

|> Salutas,
|> - Burjalo

Salutas,
Jorge

Duncan THOMSON

unread,
Sep 8, 1994, 10:02:16 AM9/8/94
to

En soc.culture.esperanto jo...@venus.phyast.pitt.edu skribis:

> In article <34kqve$a...@belfort.daimi.aau.dk>, byr...@daimi.aau.dk
> (Byrial Ole Jensen) writes:

>> Kiel mi jam skribis danaj samseksemulaj paroj rajtas edzigxi, sed
>> sed ili ne rajtas adopti. Sed la argumenti por nei adoptadon estas
>> alia, nome ke tia rajto kontrauxus la rajton por la infano havi
>> gepatrojn de ambaux seksoj - tion oni konsideras necesa por la
>> mensa sano de la infano. Nek solaj homoj rajtas adopti pro sama
>> kialo. Kaj mi ne malkonsentas pri gxi.

Kaj kion faras la sxtato kiam unu el la gepatroj mortas? Cxu gxi
devige akceptigos al la infano novan gepatron? Supozeble ne. Do gxi
rekonas, ke ne tiom malbone influas al infano, havi nur unuseksan
gepatr(ar)on, kaj simple uzas tion kiel pretekston por rifuzi al
samseksemuloj iliajn rajtojn.

Mia-opinie, havi du gepatrojn estas pli bone havi unu gepatron, cxu
ili estas samseksemaj aux aux ne. Kaj tri estus ecx pli bone. Mi ne
sxercas.

Byrial Ole Jensen

unread,
Sep 9, 1994, 6:58:14 AM9/9/94
to
Tiel skribis dun...@lightning.eee.strath.ac.uk (Duncan THOMSON):

>Kaj kion faras la sxtato kiam unu el la gepatroj mortas? Cxu gxi


>devige akceptigos al la infano novan gepatron? Supozeble ne. Do gxi
>rekonas, ke ne tiom malbone influas al infano, havi nur unuseksan
>gepatr(ar)on, kaj simple uzas tion kiel pretekston por rifuzi al
>samseksemuloj iliajn rajtojn.

>Mia-opinie, havi du gepatrojn estas pli bone havi unu gepatron, cxu
>ili estas samseksemaj aux aux ne.

Kompreneble infanoj povas orfigxi, kaj kompreneble estas pli bone havi
du gepatrojn, sendepende de ilia sekso, ol havi neniun aux unu
gepatron. Sed, mi supozas, ankaux estas pli bone havi gepatrojn de
ambaux seksoj ol havi gepatrojn de nur unu sekso. Do, mi supozas,
estas pli bone por orfulo ke malsamseksa paro adoptas gxin ol ke
samseksa paro adoptas gxin.

> Kaj tri estus ecx pli bone. Mi ne
>sxercas.

Povas esti.

Tio cxi memorigas min pri libro, kion mi povas rekomendi. Gxi estas
bona dana romano de Joern Riel: "I mine faedres hus" ("En la domo de
miaj patroj"), kie la cxefrolulo estas infano, kiu havas kvin patrojn
kaj neniun patrinon kaj bonege fartas! Gxi estas vere amuza rakonto.
Mi ne scias cxu gxi estas tradukita en aliajn lingvojn.

Salutas
- Burjalo

Byrial Ole Jensen

unread,
Sep 9, 1994, 9:30:45 AM9/9/94
to
Mi devas korekti min mem. Mi skribis:

>Tio cxi memorigas min pri libro, kion mi povas rekomendi. Gxi estas
>bona dana romano de Joern Riel: "I mine faedres hus" ("En la domo de
>miaj patroj"), kie la cxefrolulo estas infano, kiu havas kvin patrojn
>kaj neniun patrinon kaj bonege fartas! Gxi estas vere amuza rakonto.
>Mi ne scias cxu gxi estas tradukita en aliajn lingvojn.

Ho, mia memoro ne estas bona, nur la verkista nomo estas gxusta.

"La domo de miaj patroj" ("Mine faedres hus") estas la komuna titolo
de romantriopo. Mi pensis pri gxia unua romano, gxi nomigxas "Rakonto
per kiu oni ekhavas belan vizagxon" ("En fortaelling hvoraf man faar
et smukt ansigt").

Kaj la rakontanto kaj cxefrolulo, Agojaraq aux pli mallonge Ago, havas
ne kvin patrojn, cxar la kvin viroj en la domo decidis ke nur du el
ili estu patroj, dum la ceteraj tri estu onkloj. Ili estas cxasistoj
en la norda Kanado.

Tamen mi ankoraux volas rekomendi cxiujn tri librojn. Oni ekhavas
belan vizagxon per ili.

Refoje salutas
- Burjalo

0 new messages