Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

La kaŭzo kaj la celo de la neevitebla ekonomia plenfandiĝo (unua parto)

14 views
Skip to first unread message

John Cooper

unread,
Apr 25, 2012, 4:52:29 AM4/25/12
to
Komence niaj prauloj interŝanĝis varojn inter sin. Funkciis bone kiam du
personoj ambaŭ volis la varojn de la alia. Sed problemis kiam unu volis la
alies varojn, sed la volo ne estis reciproka. Kiel ili povis komerci? Iu
tago, viro volis aĉeti legumojn per oreroj kaj arĝenteroj. La legumvendisto
konsentis interŝanĝi. Ĉiu estimas oron kaj arĝenton, kaj oreroj kaj
arĝenteroj estas ĉiam interŝanĝeblaj. Do fariĝis mono. La mono havis
valoron en si mem, ĉar oro kaj arĝento ĉiam valoras.

La viro kiu elfosis la oron kaj arĝenton el la tero multe laboris. Li estis
la unua persono posedi la rarajn metalojn. Li interŝanĝis oron por legumoj.
Nun la legumkultivisto posedas la oron. Li uzis la oron aĉeti servojn,
ekzemple, pagi al virino purigi lian domon. La virino uzis la oron aĉeti
robon. Tiel eniris la mono en la ekonomion. Mono eniris en la ekonomion
nur kiam la orelfosisto volis ion aĉeti. La valoro de la mono en la
ekonomio egalis la valoron de la varoj kiujn ĝi anstataŭis. La riĉeco de la
komunumo kreskis iom post iom, pro la laboro de la civitanoj, kaj bonaj
rikoltoj. La ekonomio estis stabila.

Iuj civitanoj saĝe komercis kaj fariĝis riĉaj. Ili ne volis teni multe da
oro hejme, pro timo pri rabistoj. La ormetiisto havis ŝloskelon, kaj
proponis prizorgi la oron de la aliaj, por eta honorario. La burĝoj
transdonis sian oron al la ormetiisto, kaj la ormetiisto donis al ĉiuj
ricevateston por la ricevita oro. Se burĝo volis reakiri sian oron, li nur
transdonu la ricevateston, kaj la ormetiisto redonus la oron. La valoro de
la ricevatesto egalis la valoron de la oro. Post nelonge, la burĝoj
komprenis ke ne estas necesa retiri la oron el la ŝloskelo por komerci. Ili
povas interŝanĝi ricevatestojn anstataŭe, ĉar la ricevatestoj estas bonaj
kiel oro. Do fariĝis papera mono. Kvankam la papero ne havis valoron en si
mem, la papera mono havis valoron, ĉar ĝi reprezentis oron.

La ormetiisto pruntedonis oron al tiuj kiuj volis pruntepreni de li, por eta
honorario. La prunteprenisto devis repagi la oron kun kroma procento da
oro. La ormetiisto ne volis pruntedoni oron al tiuj kiuj ne povis repagi,
sed li estis kontenta pacienci kun tiuj kiuj ne povis tuj repagi, ĉar li
gajnis la procenton intertempe. Se la prunteprenisto tute ne povis repagi,
la pruntedonisto deprenis de la nerepageblulo liajn posedaĵojn, ĝis la
valoro de la ŝuldo, kiu estas, la valoro de la oro, krom la procento.

La ormetiisto rimarkis ke la burĝoj estas kontentaj lasi sian oron resti en
lia ŝloskelo, kaj ke ili neniam samtempe retiris sian oron. Li komencis
pruntedoni ricevatestojn anstataŭ oro, ĉar ĉiuj jam komprenis ke
ricevatestoj estas mono, papera mono. Sed tiuj ricevatestoj ne estis mono,
ĉar ili ne reprezentis iun oron. Kiam la ormetiisto pruntedonis
ricevatestojn, li fakte kreis monon el nenio. La prunteprenisto tamen devis
repagi la ŝuldon per reala mono, kun kroma procento, eĉ kvankam la
ormetiisto kreis la pruntedonitan monon el nenio. La ormetiisto ne plu
timis pruntedoni monon al tiuj kiuj ne povis repagi, ĉar la mono kiun li nun
pruntedonas estas senvalora. Ekzistis ne plu iu ajn risko de monperdo. Li
nur povis gajni. La ormetiisto baldaŭ fariĝis tre riĉa. Ne estis tiel ĉar
li laboris pli diligente. Li nur kreis monon el nenio - tio estis tre
facila laboro - kaj ricevis ree la egalan kvanton da reala mono, kiu
reprezentis ies laboron, kun la laŭa procento.

Post iu tempo, ĉeestis en la ekonomio pli da mono ol devis esti. La mono en
la ekonomio ne plu egalis la valoron de realaĵoj (laboro aŭ varoj). Estis
tro da mono en la komunumo. Sekve ĝi komencis perdi sian valoron. Tio
kaŭzis inflacion. La virino volis aĉeti robon. La robo kostis pli ol
antaŭe. La virino komprenas ke ŝi devas aŭ labori pli da horoj, aŭ peti pli
da mono de la legumkultivisto por purigi lian domon. Sekve la
legumkultivisto devas aŭ pli labori, aŭ pli pagigi por siaj legumoj. La
ormetiisto ŝtelis de la tuta socio, precipe de la malriĉuloj de la socio.
La malriĉuloj fariĝis pli malriĉaj, sed la ormetiisto fariĝis eĉ pli riĉa.

La ormetiisto komprenas ke li gajnos pli da mono se li pruntedonos al
princoj. Ili kutime volas multe da mono, kaj tio signifas multe da
procento. Ne gravas se la princo ne estas saĝa. Ne ekzistas danĝero ke li
ne repagos. Li nur prenos la monon for de la civitanoj per impostoj, kaj
transdonos ĝin al la ormetiisto. Ne estas danĝero ke la civitanoj ne pagos
impostojn. La princo prenos ilin perforte. Tiu sistemo tute plaĉas al
ambaŭ princo kaj ormetiisto. La princo havas sufiĉe da mono, kiun la
ormetiisto kreas el nenio. La civitanoj havas impostojn kaj inflacion, sed
la princo ŝirmas la ormetiiston, ĉar li estas bezona al li. Kune ili
rabadas la popolon.

La civitanoj produktas la veran riĉecon de la regno, sed la ormetiisto
produktas imititan monon el nenio, kaj estas parazito sur la komunuma korpo.
______________________________________________________________

John Cooper

mireille corobu

unread,
Apr 25, 2012, 8:02:36 AM4/25/12
to
Le 25/04/2012 10:52, John Cooper a écrit :
> Komence niaj prauloj interŝanĝis varojn inter sin.
> [...]
> La civitanoj produktas la veran riĉecon de la regno, sed la ormetiisto
> produktas imititan monon el nenio, kaj estas parazito sur la komunuma
> korpo.
> ______________________________________________________________
>
> John Cooper

La teksto estas amuza :-).
Permesu ke mi komentas pri lingvaj rimarkoj.
"legumoj"->legomoj

"Li uzis la oron aĉeti servojn,
ekzemple, pagi al virino purigi lian domon."
Ĉu la supra frazo estas gramatike ĝusta?

-> Li uzis la oron por aĉetoj de servoj,
ekzemple, pago al virino por purigado de lia domo.

-> La oro utilis por aĉetoj de servoj, ekzemple por pago al virino kiu
purigis lian domon.

???
Mireja
0 new messages