http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/util/vortaro/index.php
jest do pobrania słownik polsko<->esperancki zawierający ponad 51
tysięcy haseł.
Saluton
El la retejo:
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/util/vortaro/index.php
oni povas elsxuti la polan<->esperantan vortaron enhavantan pli ol 51
miloj da termoj.
Amike
Geo
Dankon Geo pro tiuj retpaĝoj (vortaro, kurso kaj tradukoj).
Sed la vortaro ne estas skribita en UTF-kodo, kaj la programo ne
ŝajnas rekoni UTF-n.
Tamen la vortaroj epo<->pol estas facile konverteblaj al UTF-8,
kaj la programo adaptebla (eble mi faros tion en http://remush.be).
Laŭ mi, mankas deklinaciitajn vortojn kiel
ekzemple la formo "łez" (nominativo łza).
En la pola ekzistas amaso da tiaj vortoj kiuj ne estas rekoneblaj de
ne-polo, ĉar la deklinaciita formo tute ne kongruas al la nominativo.
La konjugacioj prezentas la saman problemon.
Remuŝ
Saluton.
La vortaro estas cxefe por poloj. Tial do mankas la deklinacioj, kiuj
nur komplikigus la tutan programon - kaj mi celis fari gxin kiel eble
simlpla kaj facila por finaj uzantoj.
Amike
Geo
Tion mi supozis.
Mi konvertis la vortaron al UTF-8 en http://remush.be/vortaroj/pola/ .
Tio estas simpla tempa solvo kiu ne necesigas instaladon de aparta
programo. Oni ankaŭ povas konservi la paĝojn en sia komputilo por
labori sen reta konekto.
Mi konvertos ĝin al XML poste, kaj aldonos kelkajn esprimojn.
Oni reklamadas ke Esperanto faciligas la lernadon de fremda lingvo,
sed bedaŭrinde apenaŭ ekzistas lingvaj kursoj skribitaj en Esperanto.
Multe da dankoj pro via iniciato.
Remuŝ
Remus, vi faris malgrandetan eraron:
Anstataux
Słownik Polsko-Esperancka
Słownik Esperanto-Polski
oni devas skribi pole:
Słownik polsko-esperancki
Słownik esperancko-polski
Mia vortaro ne estas jam tute preta - mi konstante laboras pri gxi.
Tial do mi invitas Vin al mia TTT-ejo de tempo al tempo.
PS: La programo ne necesigas instaladon - simple oni malpakas gxin el
arkivo al disko en arbitran doserujon. Ankaux oni ne bezonas
Esperantan klavaron - la cxapelitaj literoj oni atingas per skribo x
post la baza litero.
Amike
Geo
> Anstataux
>
> Słownik Polsko-Esperancka
> Słownik Esperanto-Polski
>
> oni devas skribi pole:
>
> Słownik polsko-esperancki
> Słownik esperancko-polski
Pardonu mi intencis: część 1 : Poslko - Esperancka
>
> Mia vortaro ne estas jam tute preta - mi konstante laboras pri gxi.
> Tial do mi invitas Vin al mia TTT-ejo de tempo al tempo.
Bone mi vizitos de tempo al tempo. Tamen avertu kiam vi aldonis gravajn ŝanĝojn.
>
> PS: La programo ne necesigas instaladon - simple oni malpakas gxin el
> arkivo al disko en arbitran doserujon. Ankaux oni ne bezonas
> Esperantan klavaron - la cxapelitaj literoj oni atingas per skribo x
> post la baza litero.
Mi komprenas la problemon. Sed kial vi ne uzas UTF-8?
Notu ke en Linukso (Ubuntu), nek la polaj , nek la esperantaj literoj kauzas ĝenon.
En Vindozo, mi uzas http://home.tiscalinet.ch/t.bigler/utils.html
>
> Amike
> Geo