Por kompreni la liturgian feston de la Ĉieliro oni devas referenci al
tiuepoka kulturo, al kosmologio, kiel estis sentata la rilato inter la
ĉielo kaj la tero. Dio malproksimis de la homoj kaj estis en la
ĉielo, kaj la homoj, evidente, estis sur la tero. Pro tio ĉio kio
venis de Dio malsupreniris de la supro, malsupreniris de la ĉielo,
dum ĉio kio iris al Dio supreniris al la ĉielo.
Tio gravas por kompreni tiun ĉi pecon, en kiu la evangeliisto, per la
Ĉieliro de Jesuo, ne volas indiki al ni disiĝon de Jesuo disde la
homoj, sed eĉ pli intensan kuniĝon. Per la Ĉieliro Jesuo ne
malproksimiĝas de la mondo, sed pli proksimiĝas; la lia ne estas
foresto, sed eĉ pli intensa ĉeesto.
Sed ni ekzamenu la pecon kiun la eklezio elektis por tiu ĉi festo.
Temas pri la fina peco de la evangelio de Luko, ĉapitro 24, versikloj
46-53, sed ni ekas de la 45-a ĉar ĝi gravas. Ĝi estas la premiso kiun
la evangeliisto donas al ni kaj indikas al ni por ke ni komprenu tion
kion li skribas.
http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html
Plej amike
Marko