Henriko SADER
unread,May 20, 2012, 1:41:31 AM5/20/12You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to
Majstrino
Henriko SADER
Mia nomo estas Henriko. Ĉi tio estas vera rakonto pri mia servuto al
la bela Anastasio. La rakonton oni eble nomus "fia." Sed ĉu vere
estas "fia" ami virinon tiel, ke vi volas doni al ŝi vian tutan korpon?
Ĉu vere estas "fia" adori virinon pro ŝia aroma beleco kaj plej pro ŝia
menso? Tamen oni tute ne volus permesi ĝin esti legata de infano. Mi
avertis vin, do nun mi daŭros.
Anastasio estis mia plej bona amiko. Ni ekkonis unu la alian ĉe la
universitato, kie mi studis informatikon kaj ŝi studis kulturojn
antikvajn. Post nelonge ŝi komprenis min pli bone ol mi mem komprenis
min. Ni ekloĝis kune post nia diplomiĝo kaj poste, ni geedziĝis.
Mi laboris kiel programisto, kaj ŝi daŭre studis. Post kelkaj jaroj ŝi
fariĝis instruisto ĉe la sama universitato, kie ni unue renkontiĝis.
Mi baldaŭ malkovris, ke mi edzinigis genion. Ekde tiam mi komencis
kviete adori ŝin.
Ŝi estas alta virino—kiam ŝi surhavas pikokalkanumon, ŝi estas pli alta
ol mi. Ŝia hararo estas nigra kvazaŭ la pelto de pantero, ŝiaj okuloj
verdaj kvazaŭ la herbo. Ŝiaj piedoj estas etaj kaj amorvekaj. Ŝiaj
kruroj kaj pugo estas la nuraj dikaj partoj de ŝia korpo, kaj ŝiaj
mamoj estas perfektaj je dimensioj.
Unutage ni estis manĝante kiam ŝi diris, "Kial vi faras tion?"
"Kion?"
"Vi rigardadis min. Kial?"
"Ĉar vi estas tiel bela."
"Ĉu mia beleco ne malefektiviĝis al vi post pluraj jaroj? "
"Ne."
"Strange. Mi ne plu miras pro via beleco."
"Ĉŭ ne?"
"Certe ne. Fakte mi rimarkas viajn difektojn."
Mi koleris. "Kiujn?!"
"Nu, vi aspektas iom femininan."
"Femininan, ĉu vere?"
"Jes. Pardonu."
"Nepardoninde. Mi vidas, ke vi estas tiel bela, kaj mi estas tiel
malbela! Mi ne meritas vian edzinecon!"
"Certe vi meritas ĝin. Mi elektis vin mia edzo ĉar mi amis kaj amas
kaj amos vin."
"Ĉu?"
"Jes. Sed mi rimarkis, ke vi tiel amas min ke vi eĉ adoras min. Ĉu vi
pensas, ke mi volas esti adorata?"
"Kial ne?"
"Vi ne komprenas?"
"Ne. Se mi adoras vin, mi do farus ion ajn por vi."
"Mi farus ion ajn por vi, kaj mi ne adoras vin, kara."
"Nu..." Mi hezitis. "Se vi farus ion ajn por mi... kial ne permesu
min adori vin?"
"Mi povus permesi vin. Sed via adorado estus peniga."
"Kiel?"
"Vi lernos."
Ni finis manĝi kaj eklaboris por la tago. Tra la tago mi ne povis
pensi pri io krom ŝiaj vortoj.
...Kontinuos...