2012-05-19, eugen.fabian ĉe
gmail.com wrote:
> Il giorno sabato 19 maggio 2012 16:43:47 UTC+2, SM ha scritto:
>> 2012-05-19,
eugen....@gmail.com wrote:
>> > Il giorno sabato 19 maggio 2012 10:58:14 UTC+2, Dario Rodriguez ha scritto:
>> >> Kruko pagis al sia filino monatan restadon en Grezijono, por ke ŝi
>> >> perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:
>> >>
>> >> — Paĉjo, mi ne plu estas virgan.
>> >>
>> >> — Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne kapablas
>> >> korekte uzi la akuzativon !
>> >>
>> > Cetere, hontu tiu patro al kiu estas pli grava la gramatiko ol sia
>> > propra filino. :-)
>> >
>>
>> Ni ne scias aĝon de la filino. Eble la patro ĝojis pro la novaj seksaj
>> spertoj de sia filino? Ni neniam scios...
>
> Nu ŝerco estas ŝerco. Sed en la reala vivo la patro unue volus scii
> kiel okazis la afero. Povus temi ankaŭ pri seksa perforto. Ĉu ne? Pri
> tiaj aferoj oni aŭdas sufiĉe ofte.
Vera. Ni povas spekulativi pri la afero sed jes: ŝerco estas ŝerco.