Meze de la jaro ŝanĝiĝis la aŭtoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio. La laŭvican fojon ŝanĝiĝis la superuloj de ĝia Poreksterlanda Programo „Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiaŭ mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu ĉi vizio forestas Esperanto Redakcio. Ĝian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola Radio, inkluzive de ĝia Poreksterlanda Programo „Radio Polonia". Cetere temas pri la unusola redakcio, kiu ĉesos ekzisti en Radio Polonia. La menciita projekto estis afiŝita sur la internaj retaj paĝoj de Pola Radio AK, marde posttagmeze, rekte antaŭ la komenciĝantaj festoj de Ĉiuj Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn al la prezidanto de la kompanio, K. Czabański ĝis la 10-a de novembro.
La novaj radioaŭtoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso kontraŭbatali „postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16 jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj aŭtoritatoj signalis estontecan koncepton de nia programo. Laŭ ĝi al signifa plukonstruo subiĝos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni enpraktikigos instrukciadon de ĵurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo kaj por la ĵus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al ĉi tiuj landoj.
Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la nunjara majo esperanto en ĝi troviĝas. Sed nun la radia projekto ekskludas ĝin. La situacio estas drameca, ĉar la ŝanĝoj estas efektivigataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ĉiuj siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon „ni scias". Mi estis ankaŭ informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio decidos Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Ĉu tia decido estis efektive alprenita, mi ne scias.
Malgraŭ ĉio – ŝajnas al mi – ke ne eblas allasi, ke la eventuala malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneĥa. Tial mi petas vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondaĵoj direktataj al polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de intereso por ĝia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ĝian orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU. Gravas – plurfoje esprimita – de niaj aŭskultantoj opinio, ke niaj elsendoj estas por ili unu el malmultaj aŭ eĉ unusola informfonto pri Pollando, ĝiaj atingaĵoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj Ukrainujo.
Ni bezonas ankaŭ similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la prezidanto de PR ĝis la 10-a de novembro nunjare.
Ne sufiĉas protesti, ne sufiĉas esprimi sian indignon. Estas necesaj sobraj, trankvilotonaj argumentoj.
Kvankam malfacilas tion konstati, ŝajnas, ke nia redakcio dividos la sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de tiuj ĉi elsendoj pri Pollando kaj ĝiaj transformiĝoj. Ĝi estas frapo antaŭtage de la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L. Zamenhof – aparte en la kunteksto de la planita Jubilea Kongreso en la 2009.
(bonvolu diskonigi en viaj naciaj Esperanto-forumoj)
Se esperantistoj deziras sendi civilizitajn plendojn al la polaj ambasadoj pri la chesigo de la E-elsendoj de Pola Radio, oni povas trovi la adresojn de tiuj ambasadoj en jena retpagho:
Estas tre grava afero! Pola Radio plenumas unikan laboron por la lingvo. Gxi helpas al centoj da homoj, ke ili havu vivantan cxiutagan kontakton kun gxi! La redakcianoj produktas milojn da horoj da bonkvalitaj E-sondokumentoj, facile konserveblaj de cxiu el ni.
Mi petas cxiujn partoprenantoj de la longaj diskutoj en soc.culture.esperanto, ke ili konsciu pri la granda minaco kaj prenu dek minutojn de sia tempo por amase reagi, ecx se ili mem neniam auxskultas la elsendojn. Restas espero, ke la decido ne estas definitiva.
En via protestoletero ne forgesu mencii, ke objektiva informado pri Pollando mankas en viaj naciaj amaskomunikiloj, kiam ili degnas paroli pri gxi. Oficiala informfonto estas necesas por ekvilibrigi la bildon. La E-a redakcio de Pola Radio produktas tre interesajn programerojn pri diversaj aspektoj de la vivo en Pollando, pri turismaj celoj, pri muziko, literaturo, artoj. Ili montras la altan kulturan nivelon de la pola popolo kaj gian strebon al moderneco. ktp ktp
> Meze de la jaro sangigis la autoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio. > La lauvican fojon sangigis la superuloj de gia Poreksterlanda Programo > ,,Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de > la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata > interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiau > mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu ci vizio forestas Esperanto > Redakcio. Gian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola > Radio, inkluzive de gia Poreksterlanda Programo ,,Radio Polonia". Cetere > temas pri la unusola redakcio, kiu cesos ekzisti en Radio Polonia. La > menciita projekto estis afisita sur la internaj retaj pagoj de Pola > Radio AK, marde posttagmeze, rekte antau la komencigantaj festoj de Ciuj > Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn > al la prezidanto de la kompanio, K. Czabanski gis la 10-a de novembro.
> La novaj radioautoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la > unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso > kontraubatali ,,postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16 > jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj autoritatoj > signalis estontecan koncepton de nia programo. Lau gi al signifa > plukonstruo subigos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni > enpraktikigos instrukciadon de jurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo > kaj por la jus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al > ci tiuj landoj.
> Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola > Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la > nunjara majo esperanto en gi trovigas. Sed nun la radia projekto > ekskludas gin. La situacio estas drameca, car la sangoj estas > efektivigataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke > la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ciuj > siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj > elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo > interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon ,,ni > scias". Mi estis ankau informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio > decidos Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Cu tia decido estis > efektive alprenita, mi ne scias.
> Malgrau cio - sajnas al mi - ke ne eblas allasi, ke la eventuala > malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneha. Tial mi petas > vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondajoj direktataj al > polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la > demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de > intereso por gia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne gian > orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU. > Gravas - plurfoje esprimita - de niaj auskultantoj opinio, ke niaj > elsendoj estas por ili unu el malmultaj au ec unusola informfonto pri > Pollando, giaj atingajoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj > Ukrainujo.
> Ni bezonas ankau similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por > ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la > prezidanto de PR gis la 10-a de novembro nunjare.
> Ne suficas protesti, ne suficas esprimi sian indignon. Estas necesaj > sobraj, trankvilotonaj argumentoj.
> Kvankam malfacilas tion konstati, sajnas, ke nia redakcio dividos la > sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en > diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de > tiuj ci elsendoj pri Pollando kaj giaj transformigoj. Gi estas frapo > antautage de la 150-a naskigdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L. > Zamenhof - aparte en la kunteksto de la planita Jubilea Kongreso en la > 2009.
> Ĝi helpas al centoj da homoj, ke ili havu vivantan ĉiutagan kontakton kun
ĝi!
Mi ege dubas pri la nombro "centoj da homoj". Laŭ mia takso la ĉiutaga aŭskultantaro estas malpli ol 100 homoj.
> Restas espero, ke la decido ne estas definitiva.
Ĉi-foje la situacio ne plu lasas multe da espero. La redakcio ja lastatempe plendis pri malgranda nombro de la ricevitaj leteroj de aŭskultantoj. Do estas ne nur la politika reorientiĝo de la alekstera politiko de Pollando kaj sekve de Pola Radio, sed estas ankaŭ malkresko de la aŭskultado de la elsendoj.
Pro tio nia lingvokomunumo estonte sen pola ŝtata subteno devos produkti interesajn sondokumentojn kaj publikigi ilin en la interreto, ekzemple la raportojn pri UK kiuj ja estis bazo de la semajnfinaj programoj de Pola Radio. Mi nur forte dubas ĉu la komunumo kapablas fari tion.
La moderna tekniko ofertas multajn eblecojn por Esperanto. Ni nur bezonas kapablajn aktivulojn.
kun doloro de esperantisto, mi plene konsentas kun Via analizo.
Nia movado revas pri grandiozecoj, cxiuj volas esti generaloj, sed neniu rolas kiel simpla soldato. Por la estroj gravas kiom da soldatoj estas en la kampoj....
Mi povas kompreni la kapitulacon de la estroj de radioj: mankas mono, sed cxefe: neniu volas resti la sola kun la lumanta alumeto enmane: se aliaj cxesigas la E-elsendojn, kial mi restu la unika "frenezulo"?
Cxiuj ege aktivis por havi E-televidon, SED neniu aktivis por savi konsolidigxintajn atingojn: ni perdis lauxvice la svisan kaj la auxtrian radiojn.... Kiu ploris?
Mi persone konas Barbaran Pietrzak'n, sxian oferemon, sxian engagxigxon. Do, mi komprenas ke la doloro por sxi estas duobla: riskas malaperon grava esperanta realajxo, sed sxi ne povas batali kiel farus esperantisto, cxar sxi estas "koncernata dungito". Barbara: mi ege solidarecas kun Vi, cxar Vi estas profesiulino, kun bonkoro, vera esperantistino kaj vera jxurnalistino.
Se malaperas E-redakcioj cxe radioj la kulpo estas nur de ni esperantistoj. Kiomfoje Uea kaj aliaj (cxefe AERA) insistis por ke oni subtenu?
E-o mortados cxe radioj. Cxu mi troigas? Ni atendu la informojn el Radio Romo....
Se tio povas esti motivo de konsolo, mi informas ke intertempe Radio Vatikana faris donacon al la e-istoj. Post sukceso de testoj, oni povos auxskulti cxiujn 3 elsendojn de la semajno per la reto (antauxe eblis auxskulti nur la dimancxan kaj _aux_ la merkredan _aux_ la jxauxdan, pro disponigo de nur du retaj kanaloj kiuj farigxos tri).
Bagatelajxo....
Sendante koran saluton al cxiuj kolegoj de la E-elsendoj (speciale al tiuj de cxina radio internacia [NI HAO], kiujn mi ne renkontis, bedauxrinde, dum la UK en Florenco (*) pro iliaj flugproblemoj kaj miaj egaj kongresaj okupoj) mi esprimas la petsopiron, ke tamen E-o sukcesos resti cxe internaciaj radioelsendoj.
Carlo Sarandrea, (ankoraux) redaktoro de la E-elsendoj cxe Radio Vatikana
(*) kiel LKK-ano mi tamen zorgis ke ilia redakcio (kaj tiu de la pola radio) povu aliri la solan interretan kaj telefonan konekton el la kongresejo. Versxajne ili ne sciis tion. Ne gravas.
> Pro tio nia lingvokomunumo estonte sen pola ŝtata subteno devos > produkti interesajn sondokumentojn kaj publikigi ilin en la interreto, > ekzemple la raportojn pri UK kiuj ja estis bazo de la semajnfinaj > programoj de Pola Radio. Mi nur forte dubas ĉu la komunumo kapablas > fari tion.
La komunumo ne devas fari ion.
Se *mi* volas fari ion, *mi* faru laŭ mia plaĉo. Se ekestas tuta grupo da entuziasmuloj, nenio malhelpas al ili fari laŭ sia plaĉo.
> Marc Bavant <M...@wanadoo.fr> skribis: > > Gi helpas al centoj da homoj, ke ili havu vivantan ciutagan kontakton kun > gi!
> Mi ege dubas pri la nombro "centoj da homoj". Lau mia takso la ciutaga > auskultantaro estas malpli ol 100 homoj.
Hm, dubine, ke vi povas tion kalkuli kun certeco. Multaj Japanoj silente auskultas, foje nerekte, en kluboj. Ciuokaze, ec se estus dudek realaj auskultantoj kaj 10000 potencialaj, indus batali, por ke tio ne malaperu. Vi dum jaroj disponigis arhivon de interesaj elsenderoj, kaj mi supozas, ke vi ne faris tiun ci tutan laboron por plezurigi dek personojn.
> > Restas espero, ke la decido ne estas definitiva.
> Ci-foje la situacio ne plu lasas multe da espero. La redakcio ja lastatempe > plendis pri malgranda nombro de la ricevitaj leteroj de auskultantoj. Do > estas ne nur la politika reorientigo de la alekstera politiko de Pollando > kaj sekve de Pola Radio, sed estas ankau malkresko de la auskultado de la > elsendoj.
Tiaj malkreskoj kaj plendoj estas sezona fenomeno. Jam en Oktobro la redakcio dankis pro la amasa respondado. La ceteraj redakcioj kapablas ricevi apenau onon de tio, kion ricevas la Esperanta.
> Pro tio nia lingvokomunumo estonte sen pola stata subteno devos produkti > interesajn sondokumentojn kaj publikigi ilin en la interreto, ekzemple la > raportojn pri UK kiuj ja estis bazo de la semajnfinaj programoj de Pola > Radio. Mi nur forte dubas cu la komunumo kapablas fari tion.
Ankau mi. Pro tio ne utilas agiti tiun ideon nun. Ni ne bezonas krei entuziasmon pri unu plia fiaskonta laumoda projekto (cu mi parolis pri televido?). Nia unua celo estu savi, kio estas savebla, kaj kies valoron ni konas.
> > Pro tio nia lingvokomunumo estonte sen pola stata subteno devos > > produkti interesajn sondokumentojn kaj publikigi ilin en la interreto, > > ekzemple la raportojn pri UK kiuj ja estis bazo de la semajnfinaj > > programoj de Pola Radio. Mi nur forte dubas cu la komunumo kapablas > > fari tion.
> La komunumo ne devas fari ion.
> Se *mi* volas fari ion, *mi* faru lau mia placo. Se ekestas tuta grupo > da entuziasmuloj, nenio malhelpas al ili fari lau sia placo.
Nenio krom ilia manko de monaj rimedoj kaj eventuale ankau de kompetentoj. Ni ghis nun havis tre taugan ilon, kiu bezonis nenian monan investon de ni, nur sendon de mesagho de tempo al tempo. Pro solidareco kun la redakcio, kun la auskult/a/i/o/ntoj, kun la bildo de Esperanto en la ekstera mondo estas nia devo reagi. Devo, kiel de pensantaj individuoj, ne kiel anoj de iu komunumo, kiel konsumantoj de iu produkto, au char ni tion "volas" au char tiel "plachas" al ni. "Sankta devo" en la Z-a senco.
> Marko Rauhamaa a écrit : > > Se *mi* volas fari ion, *mi* faru lau mia placo. Se ekestas tuta > > grupo da entuziasmuloj, nenio malhelpas al ili fari lau sia placo.
> Nenio krom ilia manko de monaj rimedoj kaj eventuale ankau de > kompetentoj.
Ofte entuziasmuloj trovas moderan financadon de fondusoj kaj bonvoluloj, sed entuziasmon oni ne povas donaci.
Por produktado de radiprogramoj havas la ekipaĵon milionoj da tute ordinaraj familioj. Se mankas kompetenteco, oni povas demandi ekzemple ĉi tie, kie laŭ mia sperto ĉia kompetenteco abundas.
> Ni ghis nun havis tre taugan ilon, kiu bezonis nenian monan investon > de ni, nur sendon de mesagho de tempo al tempo.
Jen la problemo. *Mi* volas, ke *aliaj* amuzu min per sia mono, kompetenteco kaj energio. Kiam ili perdas sian intereson, mi ekplendas.