Sorry, verzeihen Sie, excusez moi, mi scusi, Прости:
mi aŭdacas skribi en Esperanto en ĉi forumo!! Kia nepardonebla honto !!
Ekstrakto el la hodiaŭa Gazetara Komuniko de UEA n-ro 499 :
PRELEGO DE D-RO VERGARA PRI LA HIV/AIDOSA EPIDEMIO EN LA RETA KINEJO
Al la kreskanta kolekto de la Reta Kinejo de UEA aldoniĝis la prelego HIV
kaj aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo, kiun d-ro José Antonio
Vergara prezentis en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a
Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago en 2011. La filmita prelego
daŭras 52 minutojn. (
http://vimeo.com/66300649 )
Jam de pli ol 30 jaroj la aidosa pandemio estas unu el la plej seriozaj
problemoj de la homaro. D-ro Vergara montras, kiel ĝia plurrilate damaĝa
efiko trafas junajn homojn en subevoluintaj landoj kaj aparte junajn
virinojn. Sekve li klarigas, ke la batalo kontraŭ aidoso postulas ne nur
biomedicinan reagon sed ankaŭ decidan agadon kontraŭ la tuta reto de ĝiaj
kaŭzoj, kiun formas maljustaj seksaj, ekonomiaj kaj kulturaj rilatoj.
D-ro José Antonio Vergara Olavarría estas kuracisto kaj specialisto pri
publika sano kaj epidemiologio. Li estas ankaŭ universitata instruisto pri
la historio de medicino, publika sano kaj medicina antropologio. Ekde 2011
li estas prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).
---------------
Informis Darío el Madrido