Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

ITV

0 views
Skip to first unread message

Ken Miner

unread,
Apr 16, 2006, 10:07:09 AM4/16/06
to
Kiam temas pri filantropia donacado, multaj (almenaux en mia lando) opinias,
ke ne estas sagxe donaci al establoj, kiuj ne elsendas elspezoraportojn,
informante pli-malpli detale kiel la mono uzigxas.

Mi ne scias, cxu ITV iam elsendis (aux ecx menciis) elspezoraportojn... cxu
eble scias iu(j) el Vi?

Ken


Jens S. Larsen

unread,
Apr 18, 2006, 11:27:04 AM4/18/06
to
Ken Miner:

Jen kaj jen aperas kelkaj ciferoj (ekzemple en
<http://gxangalo.com/modules/kolumnoj/article.php?artID=58>), sed
neniam aperis sistema raporto, kiom mi scias. Aliflanke ITV ja gxuste
ne volas esti "filantropia"; gxi volas lauxeble frue akiri merkatan
bazon por pluvivo, kaj se gxi tion atingos, gxi povos prave reteni
siajn negocajn sekretojn.

Amike,
Jens S. Larsen

Ken Miner

unread,
Apr 28, 2006, 12:10:40 PM4/28/06
to

"Jens S. Larsen" <jens_s...@yahoo.dk> wrote in message
news:1145374024....@j33g2000cwa.googlegroups.com...
Dankon pro via respondo. Nu... estas en Usono io inter filantropio kaj
komerco: NPR (National Public Radio) -- radioreto pri seriozaj temoj, kiu
nun havas staciojn cxie en la lando. Gxia origina celo estis malhavi
reklamojn (lauxgrade ili ensxteligxis, sub alia nomo); gxi vivtenas precipe
per libervolaj donacoj de la auxskultantaro. (Gxi ricevas ankaux monapogon
de la registaro, do iom similas al la britia BBC.) Do ne tiom per grandaj
unufojaj donacoj de mecenatoj sed per speco de abonado. Tio kreas supozeble
agrablan etoson de reciproka servado.

Ken


Golbery Gomes Capistrano

unread,
May 6, 2006, 7:53:06 AM5/6/06
to
Tial mi neniam donos monon al Projekto de Flavjo Rebelo. Al mi, pli
tauxgas kolekti monon denove por fari televidon komunan, zorgitan de
grupo de esperantistoj kiuj koplodas informi kie mono estos uzata.

Ne projekto de ITV fiaskis, sed la nomo de Flavjo Rebelo, miaopinie.

Golbery.

Boris-Antoine Legault

unread,
May 6, 2006, 11:40:51 PM5/6/06
to
Saluton,

mi jus malkovris novan televidkanalon en esperanto :
http://farbskatol.net. La bildkvalito de giaj filmetoj pli altas ol
tiu de ITV...

Do, ciu rajtas plisati tiun au ITV-on au igontan kanalon. Sed,
almenau http://farbskatol.net montras ke oni ne nepre bezonas multan
monon por starigi televidan projekton.

/boris-antoine

de...@lingvo.org

unread,
May 7, 2006, 4:55:56 AM5/7/06
to
Dankon pro tiu nova ligo, mi jxus aldonis gxin al
http://lingvo.org/tv/ligoj.html do nun estas kvazaux kvar TV-kanaloj en
Eo.

axel584

unread,
May 7, 2006, 1:30:12 PM5/7/06
to
Dankon al vi.

Ni provos aldoni novan filmeton cxiusemajne cxe farbskatol. Se vi
deziras partopreni, vi facile povas kontakti nin por proponi vian
filmeton.

Mi esperas ke vi sxatos la morgauxan filmeton :-)

Gxis baldaux,

Axel

Dario Rodriguez

unread,
May 8, 2006, 4:27:15 PM5/8/06
to
Estus interese se vi sukcesus havi permeson de Roman Dobrzinski por
aldoni al la kolekto de Farbskatol liajn dokument-filmojn pri "Fallas"
de Valencio kaj "La sieghoj de Malbork" en Esperanto.

Dario

Golbery Gomes Capistrano

unread,
May 9, 2006, 5:50:58 AM5/9/06
to
Tiu retpago pensigas min... Kien iris la 30 000 euroj donitaj al
Flavio Rebelo por starti ITV-on???

Golbery Gomes Capistrano
[Gouberi' Gomes Kapistrano]
El urbo Fortalezo, en Brazilo.

de...@lingvo.org

unread,
May 10, 2006, 4:51:01 AM5/10/06
to
Espereble Flavio klarigos pri tio suficxe detale kaj suficxe baldaux!
EUR 30.000 estas multe.

Boris-Antoine Legault

unread,
May 12, 2006, 12:11:20 AM5/12/06
to
Mi supozas ke vi povos stari tiun demandon kaj aliajn demandojn dum
babileja renkontigxo en gxangalo, pri ITV cxi-sabate :

http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2533

axel584

unread,
May 12, 2006, 10:20:22 AM5/12/06
to

> Estus interese se vi sukcesus havi permeson de Roman Dobrzinski por
> aldoni al la kolekto de Farbskatol liajn dokument-filmojn pri "Fallas"
> de Valencio kaj "La sieghoj de Malbork" en Esperanto.

Kiel eblas kontakti lin ?

Axel

Dario Rodriguez

unread,
May 12, 2006, 12:00:56 PM5/12/06
to
Kara Axel:

Mi eraris pri la familia nomo de la pola esperanta verkisto kaj
reghisoro de pola televido: la ghusta estas Roman Dobrzynski.

Mi ne konas lian retadreson, sed mi enketos. Mi ree afishos kiam mi
ricevos respondon.

Dario


Dario Rodriguez

unread,
May 12, 2006, 3:36:30 PM5/12/06
to
Kara Axel: Chu via retadreso deja @ gimp-fr.org estas vera? Mi diras
tion char multaj (mi mem) uzas falsajn retadresojn en SCE por eviti ties
"chasadon" far robotoj kiuj kaptas la adresojn por spamo.

Post via konfirmo mi sendos al vi private la retadreson de Roman
Dobrzynski.

Dario

Emmanuelle R.

unread,
May 14, 2006, 4:21:39 AM5/14/06
to
Saluton, Dario

por kontakti nin, simple uzu la pagxon "kontakti la administratojn" de
farbsktatol.net
Axel kaj mi ricevos la mesagxon

Amike,
Emmanuelle

Dario Rodriguez

unread,
May 14, 2006, 10:41:12 AM5/14/06
to
Karaj: Mi sendis al vi la retadreson de Roman Dobrzynski per via
retpagho
http://farbskatol.net/

Dario

0 new messages