Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Post IJK gulasx-kunveno en Budapest

1 view
Skip to first unread message

Szilvási

unread,
Aug 7, 2008, 12:58:48 PM8/7/08
to
Esperanta gulasx-kunveno en Budapest!
-------------------------------------

Jam de kelkaj jaroj estas tradicio kelkajn tagojn post la IJS inviti
tiujn eksterlandajn partoprenintojn, kiuj ankoraux restadas kaj
turismumas en Budapesxto -- kune kun membroj de nia E-Asocio Eventoj,
kunlaborantaj instruistoj, aktivaj gejunuloj -- al la gxardeno de la
Esperanto-Centro Eventoj en Budapesxto, por iu neformala post-IJS-
renkontigxo, kunveno. Dum la kunveno ni gastigas, regalas ilin per
fresxe farita hungara kaldron-gulasxo kaj iom da hungara vino...

------

Post la jxus-finita IJK, tiu gulasxa Esperanto-renkonto okazis
hieraux, merkrede en la gxardeno de la Esperanto-Domo de Eventoj. Krom
la eksterlandanoj cxeestis multaj personoj de la neformala kunlabora E-
fedaracio: membroj de Kultura E-Asocio, instruistoj, gvidantoj de
Fondajxo Esperanto, de la junulara asocio HEJ, de E-Fondajxo Balaton,
aktivuloj-gejunuloj, kaj multaj aliaj.

La vespero pasis en bona etoso, la eksterlandanoj konatigxis kun la
agado de Esperanto-Asocio Eventoj, kun la funkciado de Budapesxta
Esperanto-Domo, kun gxojo ili gxuis la specialajn hungarajn mangxojn:
langosxo, palacxinto, kaldrongulasxo, tavolkuko, kaj en bona etoso ili
lauxdis la allogan guston de hungaraj vinoj (inter ili ekz. botelo de
Tauxrsango el Eger el la jaro 1984...)

Kvankam pluraj aktivuloj de hungara esperantistaro ripozas nun en la
kroatia arangxo MIRO, cxi tie en Budapesxto cx. 35-40 personoj gxuis
la bonan etoson de la Esperanta gulasxrenkonto.

Jen 3 fotoj pri la kunveno: http://gulyasparti-2008.eszperanto.fotoalbum.hu/galleryview/


Szilvási László


=======================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
=======================================================================


.

0 new messages