"La uzado de Esperanto korodas la penspovon ... la uzado de Esperanto forprenas la rigardon sur la realeco", estas du frazoj el la poezajho 'Esperanto achas' de d-ro Peter Kleiweg de la groninga universitato (Rijksuniversiteit Groningen). ce la groninga universitato, li instruas komputilan lingvistikon kaj komprenas dekon da lingvoj, inter ili interlingua, franca, itala, nederlanda, kaj la angla. "Mi ne legas Esperanton. Kaj mi ne lernos..." klarigas Klejveg al partoprenantoj de la interreta diskutforumo 'Europa Linguas', kie oni malferme diskutas pri la lingvoj de Europo. Li sindemandas, chu esperantistoj estas sektanoj. "Tri retmesaghoj de esperantistoj chi tiun vesperon. Kiom sekteca estas chi tiu kondutmaniero?" "La situacio estas grava. Lante sed konstante Esperanto ekmarsas. Neniu spaco plu por aliaj lingvoj. La dinosauro inter la artefaritaj lingvoj, tiu kolosacho malkohera, plenghenas nin kvazau ne plu ekzistas alia lingvo artefarita" - daurigas Klejveg - "lingvoj pli belaj, pli ruzaj, pli uzeblaj, pli artismaj, pli simplaj, pli naturaj, pli klaraj, pli poeziaj." "Estas enigmo por mi, kiel intelektulo de via nivelo povas esti tiel negativa, tiel netolerema, tiel aroganta, tiel senrespektema, tiel rankora, tiel malgrandanima, tiel mallargha, tiel infaneca", rebatas Dan Van Herpe de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) - "Iru bicikli iom pli en la gronina naturo". Itala tradukisto kaj interpretisto, Nikolao Nobili [Nicola Nobili], malkonsentas: "esperantistoj chiam diras, ke Esperanto estas bela. Sed tio ne estas inteligenta motivo, se la beleco de lingvo estas io relativa. Kaj se ne estas io relativa, kiel ili povas certi, ke Esperanto estas bela, kiam tiom da homoj en chi tiu grupo (mi ankau) kredas, ke ghi estas malbela", rimarkas Nobili. La diskuto montras negativan bildon pri Esperanto. Ankau en la gazetaro, la mencioj pri Esperanto ofte estas negativaj. "Iu laudis, anglalingve, la virtuojn de Esperanto. Aliaj proponis la anglan ... Esperanto estas ridinda. La nura serioza kandidato estas la angla, la nova monda lingvo", skribis, antau kelke da monatoj, profesoro Timoteo Arton Gas [Timothy Arton Gash] de 'St. Anthony's College' (Oksfordo), en la tre serioza brita gazeto 'The Guardian'. Gazetoj tra Europo tuj tradukis lian artikolon pri la lingva problemo en Europo. "Ni ne volas unuformecon, au krei specon de regilo-Esperanto, artefarita kaj pretendema", skribas Marcelo Barros, benedikta monaho kaj autoro de 26 libroj pri religio, en la gazeto 'Jornal do Commercio' el Brazilo. Por legi la poezajhon 'Esperanto achas' en la originala nederlanda lingvo au partopreni la diskuton en iu ajn europa lingvo iru al 'Europa Linguas'.
> "La uzado de Esperanto korodas la penspovon ... la uzado de Esperanto > forprenas la rigardon sur la realeco", estas du frazoj el la poezajho > 'Esperanto achas' de d-ro Peter Kleiweg de la groninga universitato > (Rijksuniversiteit Groningen).
Dum iom da tempo mi sekvas la diskutojn kun Kleiweg, kaj mi konstatis ke la esperantistoj kiuj partoprenas en la diskutoj iel rifuzas kompreni liajn plendojn. La problemo estas misrezonado de iuj esperantistoj. Konstatinte, ke ekzistas lingva problemo kaj lingva diskrimacio, tiuj e-istoj facilanime konkludas, ke Eo estas la sola solvo. Oni tute preteratentas, ke aliaj pledas por aliaj solvoj. Por interlingvaisto kiel s-ro Kleiweg tio estas problemo.
La novajhgrupo europa.linguas estas chiutage supershutita per mesaghoj de la Brusela Komunikadcentro kiu raportadas pri krudaj ekzemploj de lingva diskrimacio, chiam kun la fone sentita ideo, ke Esperanto solvos tiajn problemojn. Tio estas ghena por tiuj homoj kiuj vidas aliajn solvojn, au por kiuj ech la problemo ne ekzistas.
Kelkfoje s-ro Kleiweg reagas iom krude, sed ghis nun mi chiam povis ridi pri tio. Mi konsilas al vi fari same.
> Eblas partopreni la diskuton pri 'Chu Esperanto achas au ne?'
Plurfoje Kleiweg substrekis, ke li nepre ne volas ricevi kaj legi mesaghojn en Esperanto. En la novajhgrupo europa.linguas mi jhus legis, ke via chi-supra alvoko, almenau kauzis, ke plia e-isto audacis retmesaghi rekte al li en Esperanto. Nun li denove furiozas. Lau mi estas konduto ignorema kaj stulta sendi retmesaghojn al li en Eo. Mi konsilas, ke oni diskutu kun li jene: - nur kadre de la novajhgrupo, kaj ne per privataj retmesaghoj; - se oni deziras, ke Kleiweg atentu viajn dirajhojn, uzu alian lingvon ol Esperanton. (Eble provu Idon au Okcentalon; mi scivolas kiel li reagos al tiuj lingvoj.); - reagu iom serioze al liaj ne senbazaj duboj pri la kapablo de Esperanto savi minoritatajn lingvojn.
> > Eblas partopreni la diskuton pri 'Chu Esperanto achas au ne?'
> Plurfoje Kleiweg substrekis, ke li nepre ne volas ricevi kaj legi mesaghojn > en Esperanto. En la novajhgrupo europa.linguas mi jhus legis, ke via > chi-supra alvoko, almenau kauzis, ke plia e-isto audacis retmesaghi rekte al > li en Esperanto. Nun li denove furiozas. Lau mi estas konduto ignorema kaj > stulta sendi retmesaghojn al li en Eo. Mi konsilas, ke oni diskutu kun li > jene: > - nur kadre de la novajhgrupo, kaj ne per privataj retmesaghoj; > - se oni deziras, ke Kleiweg atentu viajn dirajhojn, uzu alian lingvon ol > Esperanton. (Eble provu Idon au Okcentalon; mi scivolas kiel li reagos al > tiuj lingvoj.); > - reagu iom serioze al liaj ne senbazaj duboj pri la kapablo de Esperanto > savi minoritatajn lingvojn.
Mi mem jam diskutis bataleme dum pluraj semajnoj kun Sinjoro Klejveg kaj fine decidis tute rezigni pri ajna diskuto kun li. Laux mi li estas preskaux "trolo/koboldo": persono kiu nur incitas aliajn personojn, kaj cxefe personojn kiuj ne havas samajn opiniojn ol li. Li ne faras tion nur pri Esperanto. Do laux mi ne indas diskuti kun li kaj ecx malendas pri ajna subjekto kaj cxefe pri Esperanto.
Nun mi volas paroli pli detale pri la novajxgrupoj de Europa.*:
Mi estas versxajne inter la unuaj esperantistoj kiuj partoprenis en la novajxgrupoj de Euxropa, kiuj ekzistas de la komenco de 2001, mi-mem faris en novembro 2001 ttt-pagxon kiu informas en Esperanto pri tiu novajxgrupo: http://europo.free.fr/europa.html
Tiu dokumento estas fakte ecx oficiala traduko akceptita de la estraro de la hierarkio "Europa.*" kaj gxi estas auxtomate sendita cxiumonate en la novajxgrupo pri funkciado de la hierarkio: news:europa.intro+faq
Kiam mi faris tiun tradukon mi faris anoncon en soc.culture.esperanto sed ne pli cxar mi volis gxuste eviti la aktualan situacion: Esperantistoj kiuj alvenas nur por paroli pri Esperanto...
*** Kio estas Europa.* ****
La novajxgrupa hierarkio "europa.*" estas multlingva grupo de novajxgrupoj en kiuj oni povas uzi cxiujn linvojn kaj paroli pri cxiuj temoj. Do se iuj inter vi intencas partopreni _nur_ por paroli pri Esperanto aux nur en Esperanto, tiuj estas _malbonvenaj_!
Kontrauxe se vi sxatas kiel mi kaj aliaj partoprenantoj la ideon babili sen lingvaj limoj pri diversaj temoj kiuj koncernas cxefe Euxropon, inter alie lingvaj temoj sed _ne nur_, tiam vi estas bonvenaj en tiuj novajxgrupoj.
*** La plej bona maniero partopreni en "Europa" ***
- skribu mallongajn mesagxojn en via nacia lingvo kun traduko en Esperanto, vi tiel montros ke Esperantistoj alportas ricxan lingvan diversecon al la grupoj kaj tiel ni povos impresi pozitive la aliajn partoprenantojn kaj doni bonan bildon pri Esperanto.
- skribu pri ajna subjekto krom eksluzive pri Esperanto vi tiel montros ke Esperantistoj ne interesigxas nur pri Esperanto.
- skribu la titolon de via mesagxo en via lingvo kun aldono de gxia iso-kodo inter "[]" kaj de kodo de Esperanto se vi aldonis tradukon en Esperanto.
Ekzemple mi povus fari mesagxon en la franca kun titolo: [fr,eo] Un sujet quelconque / ajna temo
Tiel cxiuj Esperantarolantoj scios ke estas eo-traduko kaj aliaj kiuj parolas vian lingvon povos babili kun vi...
Bone memoru ke ne estas per sencxesa ripetado de mesagxoj ecx diverslingve "Esperanto estas la solvo ktp" ke vi instigos homojn interesigxi pri Esperanto.
> > Eblas partopreni la diskuton pri 'Chu Esperanto achas au ne?'
> Plurfoje Kleiweg substrekis, ke li nepre ne volas ricevi kaj legi mesaghojn > en Esperanto. En la novajhgrupo europa.linguas mi jhus legis, ke via > chi-supra alvoko, almenau kauzis, ke plia e-isto audacis retmesaghi rekte al > li en Esperanto. Nun li denove furiozas. Lau mi estas konduto ignorema kaj > stulta sendi retmesaghojn al li en Eo. Mi konsilas, ke oni diskutu kun li > jene: > - nur kadre de la novajhgrupo, kaj ne per privataj retmesaghoj; > - se oni deziras, ke Kleiweg atentu viajn dirajhojn, uzu alian lingvon ol > Esperanton. (Eble provu Idon au Okcentalon; mi scivolas kiel li reagos al > tiuj lingvoj.); > - reagu iom serioze al liaj ne senbazaj duboj pri la kapablo de Esperanto > savi minoritatajn lingvojn.
> Roel Haveman
Mi konsilus alie. Chu tiu Stalineto "Kleinerweg" rajtas malpermesi ke esperantistoj ne sin esprimu "sialingve"? Tute ne. Afishu esperantlingve kaj amase, alie sekvanta la aliajn konsilojn de Roel. Sed por pli efike fari la punkton, inkluzivu denaskan lingvan tradukon.
Char tiu "Weitweg" shajnas esti pli esperantofobiisto ol lingvisto, kiom seriozaj/signifaj estas liaj opinioj?
> "Roel Haveman": > > - se oni deziras, ke Kleiweg atentu viajn dirajhojn, uzu alian lingvon ol > > Esperanton. (Eble provu Idon au Okcentalon; mi scivolas kiel li reagos al > > tiuj lingvoj.); > Mi konsilus alie. Chu tiu Stalineto "Kleinerweg" rajtas malpermesi ke > esperantistoj ne sin esprimu "sialingve"? Tute ne. Afishu > esperantlingve kaj amase, alie sekvanta la aliajn konsilojn de Roel. > Sed por pli efike fari la punkton, inkluzivu denaskan lingvan > tradukon.
Kompreneble, e-istoj povu esprimi sin en E-o, sed ne kiam ili rekte alparolas iun kiu ne volas (au ne povas) kompreni E-on. Dulingva reago ankau eblas, kompreble. Cetere, lau mia scio Kleiweg tute ne malpermesis la uzon de Eo; li nur diradas, ke li ne legas E-lingvajn mesaghojn. Tio estas io tute alia.
> > Mi konsilus alie. Chu tiu Stalineto "Kleinerweg"
> > Char tiu "Weitweg" shajnas esti
> Jen bonega ekzemple de e-ista toleremo: Jen iu preferas publike diri, ke > li preferas alian artefaritan lingvon al Esperanto? Anatemu lin.
Se li diras, ke li preferas alian lingvon (artefaritan au ne), tio estas lia nekontestebla rajto. Se li diras, ke Esperanto estas "acha", ktp, tiuokaze shajnas al mi, ke la anatemanto estas li, kaj se li diras tion publike, senkompleza rebato de esperantisto ne estas nepre anatemo.
> > > Mi konsilus alie. Chu tiu Stalineto "Kleinerweg"
> > > Char tiu "Weitweg" shajnas esti
> > Jen bonega ekzemple de e-ista toleremo: Jen iu preferas publike diri, ke > > li preferas alian artefaritan lingvon al Esperanto? Anatemu lin.
> Se li diras, ke li preferas alian > lingvon (artefaritan au ne), tio estas lia nekontestebla rajto. Se li diras, > ke Esperanto estas "acha", ktp, tiuokaze shajnas al mi, ke la anatemanto > estas li, > kaj se li diras tion publike, senkompleza rebato de esperantisto ne estas > nepre anatemo.
> Amike, Petro.
Dankon, Petro. Mi certe neniel sentis min anatemiganta la alie respektatan lingvistikon simple char li evidente malamas Esperanton, sed mi certe ne povas toleri ties personajn opiniojn pri ghi se li provas kredigi ilin kiel profesiaj. Kaj ne estas ankorau klara por mi kiel li sin esprimis chi-teme.
Flanke, neniu jam respondis al mia demando pri chu S-ro Kleiweg ja vere esperantofobias au ne ... prefero de alia "artefarita" lingvo estas unu afero, sed la shajne rabia reago priEsperanta de la s-ro suspektindas, lau mi, se nur pro puraj lingvistikaj kialoj.
> Dankon, Petro. Mi certe neniel sentis min anatemiganta la alie > respektatan lingvistikon simple char li evidente malamas Esperanton, > sed mi certe ne povas toleri ties personajn opiniojn pri ghi se li > provas kredigi ilin kiel profesiaj. Kaj ne estas ankorau klara por mi > kiel li sin esprimis chi-teme.
Se ne estis clara al vi, cial vi tiel forte alhome atacis lin? Caj ech ne comunicante al li, sed al tiu chi grupo? (Ex-e la plurfoja intença provo ridindigi lian nomon?)