Sergio diris pri mia cirila transskribo Дарио Родригез:
"Hm, en la tradicia rusa transskribo via familinomo estas "Родригес"
(kun la fina [s]"
Por ciriligi ĝin, mi uzis la konvertilon de traduku net, kiu nun ŝanĝis sian
adreson al
http://lingvo.org/elitrad
Nu, kara Sergio kaj ceteraj SCE-uloj kiuj scivolemas pri la ĝusta prononco
de mia familia nomo: ´
la fina litero de Rodriguez prononciĝas en ortodoksa hispana lingvo kiel la
angla [th] . Mi ne scias ĉu ekzistas cirila litero por tiu sono, sed jes ja
en la Internacia Fonetika Alfabeto: θ
Sed mi klarigu ke tio, kion mi nomas "ortodoksa hispana lingvo" (laŭ
prononco) nur estas uzata en norda Hispanio kaj ankaŭ fare de
hispan-ŝtatanoj kies lingvo ne estas la hìspana (eŭskoj, galegoj,
katalunoj). Ankaŭ la televidaj kaj radiaj parolistoj uzas tian ortodoksan
prononcon. En suda Hispanio kaj Kanaria Insularo la prononco de [z] estas
[s].
Dario