Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Internacia renkontiĝo apud Mozelo: 3-a PRINTEMPE, 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012

1 view
Skip to first unread message

Lu

unread,
Feb 7, 2012, 2:31:29 PM2/7/12
to
Saluton!

Deko da homoj intertempe aliĝis al la 3-a PRINTEMPE, kiu post du
monatoj okazos en la kunvenejo Marienburg, alte super Mozelo, kun bela
rigardo al la rivero kaj super la pejzaĝon. Kelkajn nomojn de
partoprenontoj vi povos vidi ĉe http://www.esperantoland.org/printempe/partoprenantoj_printempe3.php
. Ĉu eble ankaŭ vi ŝatos pasigi trankvilajn tagojn dum pasko kaj la
posta semajno apud Mozelo?

Internacia kunveno

PRINTEMPE okazos proksime de Belgio, Luksemburgio kaj Francio - el la
ĝis-nunaj aliĝintoj kvar venas el Belgio, do estos jam bele internacia
etoso. En PRINTEMPE partoprenos supozeble nur dudeko da homoj, do
estos trankvila kunveno, kun multa babilado, promenoj tra la naturo,
ekskursoj al regionaj urbetoj kaj vidindaĵoj. Eble ĵetu rigardon al la
programeroj kaj eblaj ekskursoceloj, http://www.esperantoland.org/printempe/#programeroj_anoncitaj
. Estos kelkaj prelegoj, lingvokursoj kaj konversacio, babilado,
kafumado kaj paskumado. Kaj jen ideoj por promenoj kaj ekskursoj:

Eblaj promenoj kaj ekskursoj

Promenoj al la kastelo Arras (3 km) kaj en la ĉirkaŭaĵo
Eble: Vizito de orgena koncerto en la urbeto Zell (lundo, 9-a de
aprilo, 17-a horo)
Eble: Vizito de la plezurbanejo en Zell
Relative certe: Vizito de vinkelo

Bad Bertrich (13 km) kun ebla vizito de ĝia varmfonta banejo
Vulkanlagetoj ("Maare") (ekz. Immerather Maar (25 km), Pulvermaar
(pliaj 4 km) kaj Holzmaar (pliaj 5 km)
Pliaj ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj, ekzemple Cochem (35 km; kun
kastelo), Traben-Trarbach (14 km) kaj Bernkastel (25 km)
Por interesitoj: Ekskurso al la radio-teleskopo Effelsberg (ĉ. 90
km, en merkredo)

Por povi agrable ferii en tiu bela kampara etoso la kunveno daŭros
plenan semajnon, de ĵaŭdo, 5-a, ĝis ĵaŭdo, 12-a de aprilo 2012.

Ĉu eble tio logas vin? Nu, volonte mi respondos al viaj demandoj kaj
bonvenigos vian eblan aliĝon sur http://www.esperantoland.org/printempe
. La nuna aliĝperiodo daŭros ĝis la 15-a de februaro - do indas
rigardi antaŭe...

Ĉion bonan

Lu Wunsch-Rolshoven

--

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE
0 new messages