... nian francan "doudou".
> mi nur volas la nomon de nia franca "doudou" en aliaj
> lingvoj, inkluzive en Esperanto.
En la angla lingvo: "security blanket":
<URL: http://en.wikipedia.org/wiki/Security_blanket>
<URL: http://images.fanpop.com/images/image_uploads/
Linus-peanuts-239722_366_360.gif>
La suoma lingvo preskaŭ rekte tradukis: "turvariepu".
Marko
>> mi nur volas la nomon de nia franca "doudou" en aliaj lingvoj,
>> inkluzive en Esperanto.
>
> En la angla lingvo: "security blanket":
>
> <URL: http://en.wikipedia.org/wiki/Security_blanket>
>
> <URL: http://images.fanpop.com/images/image_uploads/
> Linus-peanuts-239722_366_360.gif>
>
> La suoma lingvo preskaŭ rekte tradukis: "turvariepu".
En la itala ekzistas la esprimo "coperta di Linus" ("Linusa kovrilo"),
sed ĝi kutime aludas aĵon trankviligantan plenkreskulon.
Rilate al infanoj, laŭ mia scio, oni simple diras "pupazzo" aŭ "animale
di stoffa/pezza/peluche", kaj ankaŭ E-e mi laŭe diras "pupo" aŭ "pluŝa/
ŝtofa besto".
En la germana: Schmusetier = dorlotbesto (ankau Schmusedecke =
dorlotkovrilo)
Riŝo
> Temas pri la preferata objekto kiun multaj infanoj trenas kun si kaj
> kun kiu ili dormas. Ni diru ke ĝi estas la plej kara "kunulo" de
> juna infano. Kiam infano ne ricevis de la gepatroj iun "doudou" li
> povas kunporti peceton de tuko kiu rolas same kare por la etulo.
Hm, mi ne rimarkis ion similan pri miaj aŭ ĉirkaŭaj infanoj, kaj mi
memoras nenion similan pri mi mem. Ne estas objekto kiu okupus ilin
dum pli ol kelkaj tagoj.
Mia nepo ofte trenas kun si sian aŭteton -- tamen ne tial ke li ĝin
speciale ŝatus, sed ĉar li ŝatas veturadi per ĝi (samkiel per
tricirklo). Tutcerte li neniam deziras dormi kun tiuj veturiloj (aŭ
kun iu ajn alia objekto).
Mi mem havas ŝatatajn objektojn, sed tiaj aperis en mia vivo jam en la
konscia aĝo.
Ankaŭ la rusaj vortaroj donas por "transitional object", "security
blanket" ktp nur priskriban tradukon.
--
Sergio
Alia germana esprimo estas: Kuscheltier (kuŝkaresa besto).
Vidu en vikipedio bildon kaj priskribon:
http://de.wiktionary.org/wiki/Kuscheltier
Kore
Anton Oberndorfer
Mi ne povas rememori ĉu tiu objekto estas uzata en Pollando. Kaj mi
pensas ke neniu tial ne estas.
Parto de infanoj en Pollando havas iajn obiektojn kiuj tenas antaux
ili ekdormas sed estas diversaj ajxoj. Kutime estas "Miś"
http://www.jazzybaby.pl/zdjecia/1269.jpg sed povas esti ekz. Barbi aux
alia ludilo.
Arek.
Saluton al ĉiuj,
Ŝajnas al mi, ke la t.n. "doudou" ne nepre similas al besto aŭ kovrilo.
Ĉefe temas pri ajna aĵo, kiun multaj infanetoj bezonas teni enmane por
kviete endormiĝi, aŭ simple por trankviliĝi.
Tio povas esti pupeto, sed ankaŭ ajna tuketo, kaj eĉ foje la (longa) hararo
de la patrino!
"Duduan" tagon al ĉiuj!
Jean
Vi pravas atentigi ke la infanaj "dudunoj" estas ege diversaj: de simpla
tuketo (kiel mi skribis en mia priskribo por la serĉata vorto) ĝis pli
ellaborata formo.
Pro tio la vortoj "dorlotbesto" kaj "dorlotkovrilo" ne ĉiam konvenas.
Mi serĉis flanke de la verbo "dorloti" sed jam "dorloto" estas uzata,
"dorlotaĵo" povus konveni sed ĝi pli taŭgas skribe ol parolate.
La sono en "duduno" estas pli dolĉa ol en "dorlotaĵo", kaj junaj infanoj
ofte balbutas vortojn dusilabajn kiel estas en "dudu".
"Duduo" ĝenas pro la asocio "du+duo".
En kunteksto probable neniu komprenus "du+duno".
Ĉi matenon, de la respondojn al mia demando mirigis min la vorto en la
angla, kaj la fakto ke ŝajne la rusa ne posedas apartan vorton por tio.
Mi esperis trovi rapide vorton en Esperanto por nia franca "doudou", per
observado de la vortoj en pluraj naciaj lingvoj sed mi devas rezigni:
ĝis nun mi ne trovas pli taŭgan vorton ol "duduno" .
Mireja
Oni precizigas ofte: "juguetes para bebés" (ludiloj por beboj).
Bestetojn el teksaĵo hispane oni nomas "peluches" (pelúĉes).
Kiseton al Mewen.
Dario
> La suoma lingvo preskaŭ rekte tradukis: "turvariepu".
Mi renkontis tian vorton ege malofte. Sed, kompreneble,
vortoj por tiaj hejmaĵoj povas esti tre diversaj. Tia
"sekurtuko" ŝajnas precipe rilati al unu mondkonata
aĵo, la fama blua tuko kiun portas Linus van Pelt
(la angla nomo; finne li estas Eppu).
Pli ofte similaj aĵoj estas nomataj "unilelu"
(dormoludilo) aŭ "pehmolelu" (mol-ludilo). Tiuj
neniel bezonas esti nur tukoj aŭ litkovriloj, sed
plej ofte ili ja estas molaj, ŝtofaj, pluŝaj. La
vorto "lelu" signifas infanludilon, sed ne estas
simile derivita kiel la esperanta vorto kaj tial
ne simile sugestas "instrumentecon".
Harri
> Mi esperis trovi rapide vorton en Esperanto por nia franca "doudou", per
> observado de la vortoj en pluraj naciaj lingvoj sed mi devas rezigni:
> ĝis nun mi ne trovas pli taŭgan vorton ol "duduno" .
Kiel kutime, ne ekzistas "la" vorto: malsamaj vortoj uzindas en malsamaj
situacioj.
Se oni parolas abstrakte pri tiu koncepto, oni tute bone povas diri:
"Multaj infanoj havas ŝatatan, trankviligan objekton".
Kiam temas pri konkreta objekto de konkreta infano, oni same bone nomas
ĝin: "La ŝtofa hundo de Maria", "La kovrilo de Johano", ktp. ktp.
Cetere E-o malhavas ankaŭ vorton por la mala koncepto: aĵo kiu
maltrankviligas infanon. Mi, ekzemple, timis lavmaŝinojn...
La psikanalistoj havas ankoraux pli abstraktan esprimon: "transira
objekto" (sed Mireja ja celis hejman lingvajxon):
http://fr.wikipedia.org/wiki/Objet_transitionnel
Riŝo
>> Giuseppe:
>> Kiel kutime, ne ekzistas "la" vorto: malsamaj vortoj uzindas en malsamaj
>> situacioj.
>>
>> Se oni parolas abstrakte pri tiu koncepto, oni tute bone povas diri:
>> "Multaj infanoj havas ŝatatan, trankviligan objekton".
> Riŝo:
> La psikanalistoj havas ankoraux pli abstraktan esprimon: "transira
> objekto" (sed Mireja ja celis hejman lingvajxon):
> http://fr.wikipedia.org/wiki/Objet_transitionnel
Dankon pro la ligilo, tie mi legis tre interesan artikolon kiu ne
mirigas min. Nia filino V., patrino de Mewen, bebaĝe elektis por sia
transira objekto ŝtofeton, kiun ni nomis "iéié" (de la franca oreiller)
ĉar ĝi estis, antaŭ kiam ĝi servis kiel transira objekto, simpla tuko
por meti sub la kapo de la bebo (do jam ĝi servis kaj por ŝia fratino
kaj por ŝia frato). Pro amaso da lavoj la eluzita ŝtofo estis tre dolĉa.
Por ekzerci min mi provos traduki la artikolon pri la "transira objekto"
en Eo ;-).
kaj por paroli nefake:
Ni vidos kiun dudunon elektos nia nepo :-)
Mireja
"Kandjdo" <rcandi...@gmail.com> a �crit dans le message de news:
92812eb7-1b6e-45f7...@a32g2000yqm.googlegroups.com...
...
Naninha - hispana prononco: NaNI�a (esperante ne ekzistas na sono
"nh")
...
Tial ke mi estas fervora partiano de la uzo de akuzativa prepozicio "na",
jen mia opinio: eble Kandido faris tajperaron kaj li volis diri:
"esperante ne ekzistas LA sono"
Se, kontraŭe, ne temis pri tajperaro, estas gramatika eraro akuzativigi la
vorton "sono" per (neoficiala) prepozicio "na", samerara kiel se li estus
skribinta "esperante ne ekzistas sonon"
Krome, li estus malrespektinta la normon por partianoj de "na", ke oni
nepre devas ĉiam respekti la normalan akuzativan finaĵon "n", lasante "na"
ekskluzive por uzo antaŭ akronimoj (mallongigoj) kaj propraj nomoj fremdaj
al Esperanto, aŭ kiam temas pri plurelementaj nomoj esperantaj kiel ekzemple
"Radio Havano Kubo", kazo en kiu akuzativigo per finaĵo "n" de ĉiuj tri
elementoj aspektus tro strange (vidu:
http://www.telefonica.net/web2/dariorls/na.html
http://eo.wikipedia.org/wiki/Na_%28prepozicio%29
http://lingvakritiko.com/2007/08/21/pri-la-na-ismo/
Dario
Ĉar mi taksas utila la neoficialan prepozicion "na", mi ĵus legis vian paĝon
ĉe telefonica.net. Ĉu ne estas tajperaro meze de la lasta frazo, tuj post
"antaŭen"?
Amike,
Jean
Dario