Harri Laine
unread,Feb 7, 2012, 5:34:14 AM2/7/12You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to
Ĉar Eŭropa Civitano ektraktis la temon, ankaŭ mi aldonas, kion mi
skribis aliloke.
Harri
---------
Finnlando elektis por si novan ŝtatestron por ses jaroj. Estas Sauli
Niinistö, kandidato de la konservativa-liberala Nacia Koalicio, kaj
li ekoficos la unuan de Marto. Lia rivalo en la decida dua balotado
estis Pekka Haavisto de la Verda Partio.
Jam dum multaj jaroj, la venkinto estis favorato de ĉiuj
antaŭdirantoj, sed la leviĝo de la verda kandidato al la dua loko
estis preskaŭ sensacia afero. Ĝis antaŭ ne longe, lian sukceson povis
antaŭvidi nur posedanto de ekstreme bone polurita kristala globo. La
afero estis fakte granda venko por ambaŭ partioj. La partio de la
nova prezidanto ne okupis la postenon de ŝtatestro post 1956, kaj la
Verda Partio estas unu el la malgrandaj, kun 10 seĝoj en la
200-membra parlamento.
Elekto de prezidanto ie en fora norda Eŭropo apenaŭ multe interesas
homojn en aliaj landoj. Al mi estas tamen interese legi, kion
eksterlanda gazetaro raportas pri balotadoj en mia lando kaj kiel ĝi
interpretas la rezultojn.
Post la parlamentaj elektoj en 2011, la opinio ŝajnis esti ke
Finnlando plenas je maltoleremo, la landon regas fremdulmalamo kaj
EU-kontraŭado. Ankaŭ la enlanda gazetaro, kiu devus scii pli bone,
iom reeĥis la samon.
Nun, kiam ni balotis por prezidanto, kelkaj kandidatoj (komence estis
okopo, je la dua balotado restis du) vane klopodis levi tiajn temojn
por pritrakto, sed kun tre modesta sukceso. En la dua balotado jam
tute ne rolis tiaj demandoj. Kaj nun mi legas ie-tie, ke Finnlando
"ĉesis esti" kontraŭ-EU-a maltoleremulujo. Kia ridinda analizo! Ne
eblas ĉeso se neniam okazis komenco.
Certe oni povas diri, ke la popolo esprimis sian protestan voĉon en
la balotadoj (precipe pasintjare). Sed la reala kialo de la protesta
atmosfero estas en tio, ke homoj perdis sian paciencon pri la
politikistoj. Oni sentis, ke tiuj ĉesis okupiĝi pri aferoj, kiujn la
homoj sentis veraj problemoj de la ĉiutaga vivo. En tia situacio,
ĉiam, diversaj ekstremistoj levas sian kapon kaj trovas iom da apogo.
Sed tiu ekstremismo ne estas la popola politika atmosfero.
Nun, elektante ŝtatprezidanton, la popolo trovis aliajn vojojn
esprimi sian malŝaton pri la konduto de tiuj politikistoj, kiuj
komencis kredi sin ĉiopovaj kaj ĉiosciaj, tro intime kunlaborantaj
kun la "fortoj de la merkato" kaj "Bruselo". Ekster la plej dense
loĝata sudo gravis ankaŭ la imaga bildo pri tro intima kunlaboro kaj
zorgo nur pri la ĉefurbo.