Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en
Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj
Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ
(Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi
tiu datreveno en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis la unua
parto de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri la verkista agado de Marko
Zamenhof en la pedagogia sfero.
La artikolo estas legebla ankaŭ en la retejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2012/02/motl1/