Salutas
Martin
Eble, se vi respondus ĉi mian mesaĝeton, la respondo aperus aŭtomate laŭ
Unikodo UTF-8, same kiel estas kodita mia mesaĝo. Sed kiam oni sendas
mesaĝon al SCE unuafoje, oni devas mem elekti tiun kodigon.
Tio validas por via sendo pere de nntp.aioe, kiun supozeble vi sendas
uzante retpoŝtilon Outlook Express, sed ĝi tute ne validas por sendoj
per Google.
Ĉar en la gravega servilo Google supozeble kunlaboras esperantista
teamo, estus konvena ke tiu skipo reviziu kio okazis lastatempe: antaŭe
la interfaco por ricevo kaj sendo de mesaĝoj de SCE estis
esperantlingva; nuntempe ĝi aperas en la nacia lingvo de la uzanto.
Krome, kial ne estas ebla elekti kodon Unicode UTF-8 en la
skrib-fenestro de la HTTP-paĝo de Google-groups? Verŝajne ĉar ĝi rekonas
min kiel hispano (pro la konfiguracio de mia komputilo), kaj nur donas
al mi la eblecon uzi la "okcidentan kodon" de la hispana, ne unikodon.
Egale devas okazi al Angelos kaj al multaj.
Sed la "cerboj" de Google devus kompreni ke foje hispana aŭ franca aŭ
angla uzanto bezonas uzi unikodajn karaktrojn ĉar ili volas uzi alian
lingvon ol la nacian.
Estas bedaŭrinde ke tio okazu kiam jam Esperanto estas "grava" lingvo
por Google: ne nur la komenca interfaco estas elektebla esperante, sed
ankaŭ Esperanto estas unu el la elekteblaj en la menuo de lingvoj de la
altnivela serĉo.
Dario
P.S.- Evidente, mi ne sendis ĉi mesaĝon per Google, sed per
novaĵ-servilo uzante retpoŝtilon Outlook Express 6 kodita por Unicode
UTF-8.
> Ĉar en la gravega servilo Google supozeble kunlaboras esperantista
> teamo,
Tia Esperanta teamo, kiu kunlaboras kun Google, ne ekzistas.
> estus konvena ke tiu skipo reviziu kio okazis lastatempe: antaŭe
> la interfaco por ricevo kaj sendo de mesaĝoj de SCE estis
> esperantlingva; nuntempe ĝi aperas en la nacia lingvo de la uzanto.
Nur Google scias, kial.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
Anton Oberndorfer
Fakte, la problemo koncernas ne nur esperantistojn, sed iun ajn kiu
devas miksi alfabetojn, ekzemple: angloj, francoj, ktp ne povas uzi
Google-n por skribi tekston en sia lingvo kun aldono de vortoj en la
greka au rusa.
Oni ne povas diri ke tiuaspekte Google estas avangarda!
Dario
Ankaŭ mi hodiaŭ en la nova oficejo devis fari tion antaŭ ol mi sendis la
testmesaĝon.
Bonŝancon deziras
Anton Oberndorfer
Dario
> Anton:
> Via mesaĝo ne estas kodita laŭ UTF-8. Ne kulpas aioe.org. Se vi uzas ekz.
> OE-on (Outlook Express) vi devas agordi la programon sub "opcioj". Mireja ĉi
> tie jam plurfoje klarigis kiel oni devas fari.
Jen adreso por la paĝo kiun mi redaktis antaŭ jaroj sed ŝajnas ke ĝi
ankoraŭ validas.
http://corobu.chez-alice.fr/outlookexpress.html
Mireja
>> Anton:
>> Via mesaĝo ne estas kodita laŭ UTF-8. Ne kulpas aioe.org. Se vi uzas ekz.
>> OE-on (Outlook Express) vi devas agordi la programon sub "opcioj".
>> Mireja ĉi
>> tie jam plurfoje klarigis kiel oni devas fari.
> Mireja:
> Jen adreso por la paĝo kiun mi redaktis antaŭ jaroj sed ŝajnas ke ĝi
> ankoraŭ validas.
> http://corobu.chez-alice.fr/outlookexpress.html
Tamen per la nova komputilo aĉetita januare 2007 mi uzas Thunderbird kaj
por sendi unikode estas pli facile.
Outils (iloj)-->Paramètres des comptes (parametroj de la kontoj?).
Nova fenestro malfermiĝis kaj tie en la maldekstra kolumno vi iru sur la
konto aioe kaj tie elektu "paramètres serveur". Tiam vi trovos "codage
par défaut des caractères" kaj vi elektu unicode utf-8.
Mireja