Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Provo per nntp.aioe.org

5 views
Skip to first unread message

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Nov 11, 2007, 4:13:52 PM11/11/07
to
Ehosango ciujaude


Message has been deleted

Martin Brüggemeier

unread,
Nov 11, 2007, 8:00:47 PM11/11/07
to
Angel...@gmail.com schrieb:
> Je 11 nov, 22:13, "Angelos TSIRIMOKOS" <angt...@scarlet.be> skribis:
>> Ehosango ciujaude
>
> Fek! u i funkcios pli bone nun?
>
Ne, la supersignoj en via unua mesaĝo tute ne videblis (kaj en la dua
aperis spacetoj anstataŭ ili).

Salutas
Martin

Dario Rodriguez

unread,
Nov 12, 2007, 5:18:16 AM11/12/07
to
Kara Angelos: Eble vi tajpis, en via unua mesaĝo, la E-literojn, sed
forgesis elekti kodon Unicode UTF-8 antaŭ ol sendi la mesaĝon.

Eble, se vi respondus ĉi mian mesaĝeton, la respondo aperus aŭtomate laŭ
Unikodo UTF-8, same kiel estas kodita mia mesaĝo. Sed kiam oni sendas
mesaĝon al SCE unuafoje, oni devas mem elekti tiun kodigon.

Tio validas por via sendo pere de nntp.aioe, kiun supozeble vi sendas
uzante retpoŝtilon Outlook Express, sed ĝi tute ne validas por sendoj
per Google.

Ĉar en la gravega servilo Google supozeble kunlaboras esperantista
teamo, estus konvena ke tiu skipo reviziu kio okazis lastatempe: antaŭe
la interfaco por ricevo kaj sendo de mesaĝoj de SCE estis
esperantlingva; nuntempe ĝi aperas en la nacia lingvo de la uzanto.
Krome, kial ne estas ebla elekti kodon Unicode UTF-8 en la
skrib-fenestro de la HTTP-paĝo de Google-groups? Verŝajne ĉar ĝi rekonas
min kiel hispano (pro la konfiguracio de mia komputilo), kaj nur donas
al mi la eblecon uzi la "okcidentan kodon" de la hispana, ne unikodon.
Egale devas okazi al Angelos kaj al multaj.

Sed la "cerboj" de Google devus kompreni ke foje hispana aŭ franca aŭ
angla uzanto bezonas uzi unikodajn karaktrojn ĉar ili volas uzi alian
lingvon ol la nacian.

Estas bedaŭrinde ke tio okazu kiam jam Esperanto estas "grava" lingvo
por Google: ne nur la komenca interfaco estas elektebla esperante, sed
ankaŭ Esperanto estas unu el la elekteblaj en la menuo de lingvoj de la
altnivela serĉo.

Dario

P.S.- Evidente, mi ne sendis ĉi mesaĝon per Google, sed per
novaĵ-servilo uzante retpoŝtilon Outlook Express 6 kodita por Unicode
UTF-8.

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 12, 2007, 5:31:03 AM11/12/07
to
Dario Rodriguez:

> Ĉar en la gravega servilo Google supozeble kunlaboras esperantista
> teamo,

Tia Esperanta teamo, kiu kunlaboras kun Google, ne ekzistas.

> estus konvena ke tiu skipo reviziu kio okazis lastatempe: antaŭe
> la interfaco por ricevo kaj sendo de mesaĝoj de SCE estis
> esperantlingva; nuntempe ĝi aperas en la nacia lingvo de la uzanto.

Nur Google scias, kial.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Anton Oberndorfeer

unread,
Nov 12, 2007, 8:38:35 AM11/12/07
to
Ĉar mi estas hodiaŭ en nova laborejo mi denove devas testi la sendadon per
nntp.aioe.org.

eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde

Anton Oberndorfer

Dario Rodriguez

unread,
Nov 12, 2007, 10:59:05 AM11/12/07
to
Dankon, Bertilo. Do, nenio farebla.

Fakte, la problemo koncernas ne nur esperantistojn, sed iun ajn kiu
devas miksi alfabetojn, ekzemple: angloj, francoj, ktp ne povas uzi
Google-n por skribi tekston en sia lingvo kun aldono de vortoj en la
greka au rusa.

Oni ne povas diri ke tiuaspekte Google estas avangarda!

Dario

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Nov 12, 2007, 2:36:47 PM11/12/07
to

"Anton Oberndorfeer" <ald...@gmx.de> skribis en mesago news:
fh9l0u$jhn$1...@aioe.org...
> Car mi estas hodiau en nova laborejo mi denove devas testi la sendadon per
> nntp.aioe.org.
>
> ehosango ciujaude
>
Do ce vi l'afero sajnas funkcii. Cu ankau ce mi? Kaj kio pri aliaj
alfabetoj, ekz. ???????? au ?????????


Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Nov 12, 2007, 2:50:11 PM11/12/07
to

"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne> skribis en mesago
news:5pqnkjF...@mid.individual.net...
> Kara Angelos: Eble vi tajpis, en via unua mesago, la E-literojn, sed
> forgesis elekti kodon Unicode UTF-8 antau ol sendi la mesagon.
>
> Eble, se vi respondus ci mian mesageton, la respondo aperus automate lau
> Unikodo UTF-8, same kiel estas kodita mia mesago. Sed kiam oni sendas
> mesagon al SCE unuafoje, oni devas mem elekti tiun kodigon.
>
Sed mi ja elektis la taugan kodigon (jus rekontrolis!), kaj nun mi respondas
guste vian afablan mesageton, kiu vidigas perfekte sur mia ekrano dum mi
tajpas la respondon.
Tamen, mi timas ke, konfidite al nntp.aioe.org, gi tuj estos sencapeligita!
Nu, mi scios post kelkaj minutoj...
Cetere, jes, mi uzas la senpagan retpostilon Outlook Express. Cu mi provu
ankau per Thunderbird?
Angelos, obstina capelemulo (nur en Esperanto, ne surstrate!)


Anton Oberndorfer

unread,
Nov 12, 2007, 3:59:45 PM11/12/07
to

"Angelos TSIRIMOKOS" skribis:

> Do ce vi l'afero sajnas funkcii. Cu ankau ce mi? Kaj kio pri aliaj
> alfabetoj, ekz. ???????? au ?????????
Via mesaĝo ne estas kodita laŭ UTF-8. Ne kulpas aioe.org. Se vi uzas ekz.
OE-on (Outlook Express) vi devas agordi la programon sub "opcioj". Mireja ĉi
tie jam plurfoje klarigis kiel oni devas fari.

Ankaŭ mi hodiaŭ en la nova oficejo devis fari tion antaŭ ol mi sendis la
testmesaĝon.

Bonŝancon deziras

Anton Oberndorfer

Dario Rodriguez

unread,
Nov 12, 2007, 4:09:15 PM11/12/07
to
Kara Angelos: vi ankoraŭ ne sukcesis. Vi certe vidas la E-literojn en
via skrib-fenestro de Outlook Express, sed antaŭ ol sendi la mesaĝon vi
devas kliki sur Formato > Kodigo kaj elekti Unicode UTF-8 (prefere faru
tion antaŭ ol komenci la tajpadon de la mesaĝo). En Outlook Express
devas nepre aperi en la supra blua bendo, post la temo de la mesaĝo, la
jena indiko: Unicode (UTF-8).

Dario

Mireille Corobu

unread,
Nov 12, 2007, 4:28:49 PM11/12/07
to
>> "Angelos TSIRIMOKOS" skribis:
>> Do ce vi l'afero sajnas funkcii. Cu ankau ce mi? Kaj kio pri aliaj
>> alfabetoj, ekz. ???????? au ?????????

> Anton:


> Via mesaĝo ne estas kodita laŭ UTF-8. Ne kulpas aioe.org. Se vi uzas ekz.
> OE-on (Outlook Express) vi devas agordi la programon sub "opcioj". Mireja ĉi
> tie jam plurfoje klarigis kiel oni devas fari.

Jen adreso por la paĝo kiun mi redaktis antaŭ jaroj sed ŝajnas ke ĝi
ankoraŭ validas.
http://corobu.chez-alice.fr/outlookexpress.html
Mireja

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Nov 12, 2007, 4:34:34 PM11/12/07
to
Dankon, Dario, pro viaj konsiloj.
Efektive, la mencio "Unicode (UTF-8)" aperas sur la blua bendo (mi ne
rimarkis gin antaue).
Nun mi provos per alia novaj-servilo, tiu de mia servoprovizisto. (Kial mi
ne komencis per gi? Car mi ne sciis ke gi ekzistas!)
Ehosango ciujaude
Grekaj literoj: ??????????????
Nu, kio nun?


Mireille Corobu

unread,
Nov 12, 2007, 4:44:58 PM11/12/07
to
>>> "Angelos TSIRIMOKOS" skribis:
>>> Do ce vi l'afero sajnas funkcii. Cu ankau ce mi? Kaj kio pri aliaj
>>> alfabetoj, ekz. ???????? au ?????????

>> Anton:
>> Via mesaĝo ne estas kodita laŭ UTF-8. Ne kulpas aioe.org. Se vi uzas ekz.
>> OE-on (Outlook Express) vi devas agordi la programon sub "opcioj".
>> Mireja ĉi
>> tie jam plurfoje klarigis kiel oni devas fari.

> Mireja:


> Jen adreso por la paĝo kiun mi redaktis antaŭ jaroj sed ŝajnas ke ĝi
> ankoraŭ validas.
> http://corobu.chez-alice.fr/outlookexpress.html

Tamen per la nova komputilo aĉetita januare 2007 mi uzas Thunderbird kaj
por sendi unikode estas pli facile.

Outils (iloj)-->Paramètres des comptes (parametroj de la kontoj?).
Nova fenestro malfermiĝis kaj tie en la maldekstra kolumno vi iru sur la
konto aioe kaj tie elektu "paramètres serveur". Tiam vi trovos "codage
par défaut des caractères" kaj vi elektu unicode utf-8.
Mireja

0 new messages